Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Lech Wałęsa renkontis junajn esperantistojn en Gdańsk

Lech Wałęsa renkontis junajn esperantistojn en Gdańsk

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-08 12:32
Renkontiĝo kun la eksa prezidento de Pollando, Lech Wałęsa, estis unu el la pintaj momentoj dum la kvintaga Junulara Esperanto-Semajno, okazinta en Gdańsk ĉirkaŭ la jarŝanĝo. La renkontiĝon kunorganizis Pola Esperanto-Junularo, Germana Esperanto-Junularo kaj la klubo Varsovia vento. Inter la 170 partoprenantoj el 30 landoj estis ankaŭ Chuck Smith el Berlino. Lia raporto pri la aranĝo, kiun li taksas eksterordinare sukcesa, unue aperis en la angla. La Esperanta versio aperas en Libera Folio laŭ interkonsento kun la aŭtoro.

Anglalingva versio de la raporto, kun pliaj fotoj, aperas en la blogo Transparent Language: JES, great Esperanto youth congress!

Saluton el Gdańsk, Pollando, kie okazas la ĉi-jara Junulara Esperanto-Semajno! Mi devas diri, ke la plej grava manko kiun mi povas mencii, estas ke la aranĝo daŭras nur kvin tagojn, anstataŭ la kutimaj sep… Sed hej, kia bonega kongreso! Jen ni kolektiĝis, 170 homoj el 30 landoj por festi la novan jaron.

En la unua tago, ni surteriĝis en la flughaveno de Gdańsk, elprenis iom da polaj zlotoj el la bankaŭtomato kaj ekiris al la busoj. La instrukcioj atentigis nin ne elekti certan linion, ĉar tiam necesus atenti pri la ĝusta direkto de la buso, do ni decidis preni "sekuran alternativon", elektante la buson al la fervoja stacidomo. Post duonhoro ni alvenis. Ho, atendu, estis la malĝusta direkto. Grrr, do jen ni veturas tutan horon en la mala direkto.

Kiam ni fine alvenis, nin atendis manĝaĵo, kaj ĝi estis tre ĝuinda, krom por miaj amikoj, kiuj miris, ke la kuiristo kredis ke jogurta salatsaŭco estas vegana. Tamen ili rapide anstataŭis la salaton per tiu preparita por la viandomanĝantoj, kiu tute amuze estis vegana! Post la vespermanĝo, la ludejo en la supra etaĝo pleniĝis je homoj ludantaj diversajn tabulajn kaj kartajn ludojn, do mi ĝuis la etoson tie antaŭ ol enlitiĝi.

En la dua tago, rigardante la horaron, mi vidas ke estas malferma ceremonio, kaj poste prelegoj pri strategiaj ludoj, pri la Piratpartio kaj pri "plibonigo de la vivo". Ĉar mia propra prezentado ne pretis, mi devis transsalti la solenan malfermon por okupiĝi pri ĝi, sed laŭ tio kion mi aŭdis, la malfermo estis "laŭkutime teda", do mi ne vere sentas, ke mi perdis ion. Impresis min, ke samtempe kun la prezentado pri strategiaj ludoj okazis ankaŭ prelego pri la nova, 24-hora Esperanta radiostacio, Muzaiko. Fakte dum la tuta aranĝo ili havis giĉeton, kie eblis paroli kun la teamo pri la projekto.

Estante ŝatanto de tabulaj ludoj, mi iris al la prelego pri strategiaj ludoj, kie ni estis instruataj pri Hex kaj LOAo, kiuj ambaŭ estas bonegaj ludoj. Bona detalo estis, ke la preleganto donis al ĉiuj partoprenantoj paperetojn kaj skribilojn, por ke oni povu provi Hex kun aliaj ĉeestantoj en la ĉambro. Poste mi eksciis, ke nun ekzistas Esperanta vikio pri ludoj! Sekve mi devis kuregi al mia propra prelego, kaj surprizis min ke plena ĉambro da homoj volis aŭdi pri la Pirata partio. La projekciilo kaj la laŭtparoliloj, kiujn mi petis, ne estis tie, sed la organizantoj rapide trovis kaj alportis ilin.

La kunveno pri plibonigado de vivo estis vere brila, ĉiuj rakontis pri manieroj kiujn ili uzas por evoluigi siajn efikecon, motiviĝon, feliĉon, menson, korpon kaj financan staton. Poste estis tagmanĝo kaj koncerto de Asorti (litova popolmuzika bando) kaj Gijom (franca kanzonisto kun piano), sed tiuj vere ne estis laŭ mia gusto, do mi simple amikumis kun aliaj nekoncertemuloj dum tiu vespero. La bona afero pri ĉi tiuj grandaj Esperanto-renkontiĝoj estas, ke ĉiam okazas io interesa, sed eĉ se vi volas fari paŭzon de la programo, ĉiam troveblas interesaj homoj de diversaj partoj de la mondo kun kiuj paroli.

En la tria tago, en la mateno, ni havis maloftan ŝancon. Ni havis renkontiĝon kun la eksa prezidento de Pollando, Lech Wałęsa. El la pola interpretis Irek Bobrzak. Wałęsa kunfondis Solidarecon, la unuan sendependan sindikaton en la landoj de la sovetia bloko, kaj li gajnis la Nobelan pacpremion. Ni iom timis, ke iĝos nur monologo, sed ĉefe estis serio de demandoj kaj respondoj, kiun li enkondukis dirante, ke lin plej interesas la akraj demandoj. La demandoj temis pri ĉio ekde demokratio ĝis reformo de kopirajto, la Okupu!-movado, la protestoj en Rusio kaj tiel plu. Estis ankaŭ demandoj pri la rolo kiun havis komunismo en Pollando. Estas tre agrable, ke Esperanto foje donas aliron al tiaj interesaj homoj!

Poste estis Aligatorejo, amuza okazaĵo dum kiu oni ne rajtas paroli sian propran nacian lingvon nek Esperanton. Tio signifas, ke oni povas tie trafi francon kiu parolas la hispanan al japano kiu respondas germane. Estas amuze por ĉiuj ekzerci lingvojn, dum oni samtempe rimarkas, kial Esperanto estas pli bona solvo por internacia komunikado. Post tio, mi spektis Atakon de la lunaj zombioj, nigrablankan hororfilmon en la stilo de la 1950-aj jaroj, kun Esperanta parolo. Poste mi trafis popoldancantan grupon kiu blokis la koridoron, do mi iris tra sekreta subtera vojo por elveni el la konstruaĵo.

Post la vespermanĝo ni ĝuis bonegan koncerton de Inicialoj DC de la fama Berlino sen vi, kiun sekvis Kimo kaj Danĝera. La koncertoj de Inicialoj DC estas ĉiam vidindaj, ĉar li prezentas sian inspiran elektronikan muzikon kun interesaj filmetoj laŭ la stilo de la koncerna kanto en la fono. Kimo kun sia akordeono komencis sian parton de la koncerto kun siaj novaj pecoj kaj poste surprizis nin ĉiujn, invitante la perkut-imitanton Bugge Bang sur la scenejon. Post mallonga kanto, ili kunludis en io, kion mi neniam atendis vidi: duopo de buŝperkuto kaj akordeono.

Estis bonege! Se iam vi havas ŝancon partopreni iun el ĉi tiuj eŭropaj Esperanto-renkontiĝoj, nepre faru! Estas bonega maniero sperti kulturon el la tuta mondo kaj ekkoni homojn el aliaj landoj. Prefere ol partopreni kurson pri "Kompreni aliajn kulturojn" en via loka komerca instituto, eble indus fari rapidan vojaĝon al Eŭropo por rekte interrilati kun aliaj kaj vidi, kion povas proponi al vi la mondo, en unika ĉirkaŭaĵo!

Ĉu vi iam partoprenis eŭropan junularan aranĝon? Kiaj estis viaj spertoj? Ĉu vi havas konsilojn al aliaj, kiuj partoprenos la unuan fojon? Rakontu en la komentoj!

Chuck Smith

arkivita en:
chielismo
chielismo diras:
2012-01-02 12:51
Gratulon kaj ĉiujaran okazon por la jarfino! Fakte, lastajn jarojn en Ĉinio ankaŭ aperas iuj aktivaj junuloj, sed ĝis nun ne aperas junulara aranĝo landskale. Bedaŭirinde!
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-05 17:48
Mi dankas al Chuck pro la informo pri la sukcesa arangho.
Certe estas jam sukceso organizi aranghon por 170 "junaj" geesperantistoj.

Al la sukceso kontribuis honora persono de Lech Walesa. Certe estis agrable havi tiel honoran personon. Tamen, mi volonte legus kion dirus la iama prezidanto, kiel li povus antaupushi Esperanton por promocii ghin en EU, kiu bezonas por akiri veran integrighon, neutralan lingvon. Des pli, ke li jam kelkfoje bone esprimis sin pri Esperanto.
Mi esperas, ke la organizantoj scipovis tion politike uzi.

Walesa estas multe estimata persono kaj lia morala oficjala subteno estus chiam ankorau grava.
Alekso
Alekso diras:
2012-03-04 15:26
Dum lia prezidanteco per sia kaprica kverelemo Lech Wałęsa kauzis eble pli da harstarigo ol da estimo... sed tio pasis, kaj mi sincere esperas, ke la lasta frazo de nia amiko RUNDYCH-HANTO-LUNA estu vera.
Alekso
Alekso diras:
2012-03-04 15:28
-> Dum sia prezidanteco...