Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / La indjanoj forlasis Esperanton

La indjanoj forlasis Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-29 20:09
David de Ugarte kaj lia grupo, kiu en Esperanto nomis sin "indjanoj", post konflikto kun la Esperanto-klubo en Bilbao ŝajne tute forlasis Esperanton. Pli frue David de Ugarte en vaste diskonigita prelego nomis Esperanton "lingva manifestiĝo de libera programaro", sed nun lia grupo anstataŭe ekuzis propran version de simpligita latino.

David de Ugarte estas teknologiisto kaj entreprenisto, laboranta por novaj modeloj de ekonomia demokratio kaj la samtavola produktadomaniero. Li estis fondinto kaj teoriulo de hispania kiberpunka grupo, kiu jam antaŭ pluraj jaroj montris intereson pri Esperanto ene de sia filozofio pri egalecisma interrilatado.

Li ofte blogis pri Esperanto kaj pritraktis la Esperantan komunumon en siaj libroj. Ĉi-jare li fine mem lernis Esperanton kaj lia grupo decidis ekuzi la lingvon kial sian internan laborlingvon. Ĉi tiel li komence de septembro 2012 en intervjuo de Libera Folio klarigis la decidon:

- Ĉi-jare ni decidis pligrandigi la nian agadon en la Ibera duoninsulo, krei novajn entreprenojn kaj kooperativojn en Biskajo kaj starigi rilatojn kun aliaj eŭropaj kooperativoj kaj sociaj organizaĵoj. Do, antaŭ tri monatoj ni decidis elekti sintezan, neŭtralan kaj facilan lingvon kiel laborlingvon. Post mallonga debato pri la opcioj, ni elektis Esperanton, kaj komencis lerni ĝin. Hodiaŭ, du monatojn kaj duonon poste, ni parolas dum 70% el la labortempo Esperante, kaj nia celo estas baldaŭ paroli Esperante la tutan tempon.

Kelkajn tagojn poste, la 15-an de septembro, David de Ugarte dum la neesperantista evento TEDxMadrid faris ŝajne la unuan esperantlingvan prelegon dum TED-konferenco. La prelego temis pri Esperanto kiel "lingva manifestiĝo de libera programaro", kaj estis favore akceptita de la neesperantista publiko, kiu povis sekvi la enhavon helpe de teksta traduko sur ekrano.

Tamen nur kelkajn tagojn poste iĝis publika la konflikto de lia grupo kun la malnova Espranto-klubo en Bilbao, kiu ne bonvenigis la novulojn tiel kiel atendis David de Ugarte.

Laŭ li, la klubo rifuzis akcepti la membriĝon de li kaj du liaj samideanoj. Laŭ reprezentantoj de la klubo en Bilbao pri la konflikto ĉefe kulpis la "indjanoj", kiuj malklare prezentis sian aferon kaj en ĝena maniero penis eniri la lokan grupon, samtempe asertante ke tiaj grupoj havas nenian rolon en la nuntempa mondo.

La 24-an de septembro David de Ugarte en la Esperantlingva retejo de sia grupo aperigis tekston pri la konflikto, en kiu li konstatis, ke lia grupo faris eraron, provante enpuŝi sin en la Esperanto-klubon de Bilbao:

- Ni grave eraris. Kial? Ĉar tiam ni forgesis nian samtavolanan etikon: ĉiuj komunumoj rajtas elekti siajn membrojn. Identeco nur estas komuna rekonado inter samtavolanoj kiuj kune laboras, debatas kaj pripensas, kreante komunume sciojn. Do, se ni rekonis la klubon kiel komunumon, ni ne povas postuli ĝian rekonon kiel samtavolanoj.

Post tio, aperis nur unu skribaĵo en la Esperantlingva blogo de la grupo, en la 25-a de septembro. De tiam en la Esperantlingva spaco regas plena silento.

Anstataŭe, la 31-an de oktobro aperis la unua skribaĵo en nova sekcio de la retejo, kiu laŭ indiko en hispanlingva paĝo, kaj en la paĝo mem, estas "en la indjana lingvo". La nova lingvo similas al latino, en krude simpligita formo. La artikolo havas la titolon "Fundicus tempum", kaj ŝajne temas pri la idearo de la grupo.

Poste, la 5-an de novembro aperis ankoraŭ unu teksto en la nova lingvo, ial pri la kulto de Mitrao. Poste regas plena silento ankaŭ en la "indjanlingva" sekcio de la retejo, kaj ĝisdatigoj ŝajnas okazi nur en la hispanlingva spaco.

Libera Folio jam la 7-an de novembro turnis sin al pluraj membroj de la grupo por ekscii, ĉu efektive ili tute forlasis la Esperanton, kaj de kie aperis la nova lingvo, sed ĝis nun neniu respondo atingis nin.

arkivita en:
Lu
Lu diras:
2012-11-21 08:52
Se mi pro ĉiu tiaspeca konflikto en Esperantujo ŝanĝus la lingvon, mi ne havus tempon pri multaj aliaj aferoj ol lerni kaj krei novajn lingvojn :-)
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-11-21 20:06
Lerni kaj krei novajn lingvojn povas tamen esti ĝuinda hobio. :-)
esperanto
esperanto diras:
2012-11-22 00:40
Mi shatus scii, chu Ugarte estis kandidato por "La esperantisto de la jaro".
Neceseco
Neceseco diras:
2012-11-22 23:23
Mi ne komprenis kial la klubo ne akceptis ilin nek kial ili forlasis Esperanton.
kossey
kossey diras:
2012-11-24 11:52
Laŭ mi la "indjanoj" estas friponoj, kiuj sub ŝirmilo de Esperanto volis uzurpi la nemoveblan havaĵon de esperantistoj en Bilbao. Dankon a Dio, ke la esperantistoj en Bilbao estas sufiĉe saĝaj kaj rekonis la provon de trompo. La konduto de indjanoj poste konfirmas tion - post "malsukceso" ili tuj forlasis Esperanton.
hxocxjo
hxocxjo diras:
2012-11-25 10:12
Cxu vi povas certi pri tio, aux cxu temas nur pri elpensajxo via celanta malutili?
kossey
kossey diras:
2012-11-25 16:26
Ĉu la indianoj forlasis Esperanton pro ofendo? Mi ne kredas. Por mi estas verŝajna antaŭe planita trompo.
jxeromo
jxeromo diras:
2012-11-26 12:21
kia trompo? laŭ la raporto la afero okazis laŭ banala intrigo.

1 - junuloj-novuloj interesiĝas pri temo, priparolas inter si kaj ekkonscias, ke ili havas grandoziajn, neniam antaŭe pensitajn pensojn.

2 - ĉar ili ne havas grandajn rimedojn ili vizitas iuvespere maljunulojn-malnovulojn kaj klarigas ĝentile, ke malnovuloj brave laboris sed ne bone analizis la situacion, kaj ke ili, novuloj, havas la definitivan solvon kaj mirinde sukcesos, se la malnovuloj bonvole provizos al ili la necesajn rimedojn.

3 - la malnovuloj, kiuj similajn planojn jam dekfoje provis kaj fiaskojn jam dekfoje suferis, respondas, ke ili juĝos nur laŭ preciza programo, ke cetere je noktomezo la prezidento dormas, kaj ke aliĝo al la asocio ne aŭtomate disponigas mastradon de la kaso.

4 - la novuloj, ofendite de tiu elmontro de mallarĝa-menseco, foriras, kaj sciigas al la tuta mondo, ke malnovuloj rifuzis la helpon, kiun ili pretis donaci, kaj ke ili tiel pelas sin mem al pereo, bedaŭrinde, en la momento kiam la venko estis tuŝproksima.

en iom pli longa tempo-skalo ni jam vidis tion en iu projekto de ret-televido, ĉu ne? kial ni miru antaŭ ĉiu ripeto de la sama historio, kiu cetere iom ofte okazas inter sudamerikanoj en la rolo de novuloj kaj eŭropanoj en la rolo de malnovuloj?
uniksulo
uniksulo diras:
2012-11-28 20:45
Via estas la plej bona analizo kiun mi legis pri la afero, sed mi pensas "planita trompo" kaj "banala intrigo" ambaŭ estas iomete pesimistaj. Laŭ mia imago, la "indjanoj" aperis ĉe la klubo laŭte konigante ilian iomete malklaran politikan agendon ("samtavolanoj" ktp., ĉu vere?) kaj timigas la spertajn esperantistojn. David ne aspektas kiel junulo, kaj li scipovu sinteni pli bone ol aperi de nenie kaj pensi ke la spertaj membroj senkritike akceptu la vidpunktojn de li kaj liaj kunuloj.

Kiam mi aperis en la loka esperanto-klubo la unuan fojon kaj jam duonflue parolis la lingvon (mi lernis rete), la estantaj membroj (eĉ tiuj pli junaj ol mi) skeptike rigardis min. Post la rakonto pri la indjanoj, mi iom pli bone komprenas ilin.
vallef
vallef diras:
2012-11-27 12:14
La afero esta tute alia: konservativeco flanke de esperantistoj kaj gxifunda frustigxo flanke de Indjanoj. Tamen, kabeigxo estis mispasxo de Indjanoj; miaopinie ili devas plu agadi, sendepende de la apogo kaj kunlaboremo de esperantistoj. Estas ja ofta fenomeno, ke esperantistoj rifuzu avangardajn laborpremisojn, novajn ideojn kaj strategiojn, sed tiuj, kiuj volas labori novume por kaj per Esperanto ne povas senti sin gxenitaj de tiaj konservativuloj.
vallef
vallef diras:
2012-11-23 16:29
Se tio vere okazis mi ege bedaŭras. Cetere, mi esperas ke la Indjanoj daŭrigi sian agadon per Esperanto
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-07-12 21:12
Aktuale la plej nova artikolo en Esperanto sur la retpaĝoj de la Indianoj estas de la 7a de Julio 2014. S-ro Ugarte komentis ĝin je la sekva tago, en Esperanto.

http://lasindias.com/la-lin[…]-la-mondo-estas-la-ne-angla
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-07-13 07:55
Dankon por la klarigo. S-ro Ugarte ankoraŭ uzas Esperanton.

Sed kiucele? Al kiu utilas la aserto, ke la "La lingvo plej parolata en la mondo estas la «ne-angla»", se kelkaj Esperantistoj ĉesas komuniki eĉ kun aliaj Esperantistoj?
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2014-07-14 10:27
Resumo, 99 vortoj. Komentado, 383 vortoj

Resumo:

La prelego TEDx favore al Esperanto de David de Ugarte estas juvelo, tamen, ne sufiche priatentata de la Esperantistoj mem. Esperantistoj estas normalaj homoj kaj kiel tiaj, ankau ili emas malakcepti novajn ideojn kaj novvenintajn homojn. La problemo kreskigi la movadon loke, lande kaj internacie estas ne nur eduka problemo; ghi estas ankau fundamenta, socia problemo de ia repusho de jam starigitaj grupoj, kluboj kaj asocioj kiuj volas resti nur inter jamaj geamikoj. Uniksulo, Vallef kaj Jxeromo pritraktis iom tiun problemon. Estas bone priparoli tiun socian problemon kaj inviti solvoproponojn de lokaj, landaj kaj interanciaj asocioj de nia lingvo.

Komentado:

Valoras la penon revidi, reauskulti, kaj pripensi la tre belan, celtrafan, dekunu-minutan paroladon de David de Ugarte kadre de la TEDx-evento en Madrido antau eble du jaroj. Meritas la atenton kaj dankon de chiaj Esperantistoj tiuj, kiuj helpis al Sinjoro Ugarte lerni Esperanton, kaj Sinjoro Ugarte mem, pro lia kuragho (paroladi antau granda grupo en jhus lernita lingvo), pro li lerta argumentado, pro lia pasio,

Ghuu tiun parolatan juvelon de tiu “trimonata” lernanto de Esperanto en Youtubo chi tie: https://www.youtube.com/watch?v=qZAUzTe_n60, kaj ankau chi tie por pli bone vidi la parolanton mem: https://www.youtube.com/watch?v=WtxNtG0FNTs

La postaj komentoj (vidu la supran komentadaron) de Uniksulo, Vallef kaj Jxeromo estas trafaj pro tio, ke ili tushas unu el la historiaj problemoj de la Esperanto-Movadoj, nome, ke tiuj Esperantistoj kiuj jam komfortas en kluboj, asocioj je chiaj niveloj ne tiom plenkore akceptas novajn ideojn, nek novajn Esperantistojn. Estus bone audi pli da komentoj de Uniksulo, Vallef kaj Jxeromo se ili emas, char ili povas helpi al ni kompreni tiun problemon pli.

Ni ne kulpigu la Esperantistojn pro tiu neakceptemo de novaj homoj, de novaj ideoj. Forjheto de novaj ideoj kaj inovacioj (prikonsideru la Teorion pri la Disvasigho de Novajhoj de Everett Rogers) estas fundamenta trajto de la homaro. Forjheto de novvenintaj homoj, ankau. Ni pli komfortas en nia familio, en nia nuna grupo, en nia nuna asocio, en nia nuna menskadrigo. Mi memoris en Madrido en la okdekaj jaroj, ke el eble 50 aktivuloj en la loka klubo kaj la Liceo de Esperanto, estis tro malmulte da ili kiuj havis ghentilajn vortojn kaj AGOJN por akceptigi novulojn. Tie modele akcepteme rolis, tamen, Juan Carlos Ruiz, Gian Carlo Fighuiera kaj Ada Sikorska, Sinjoro Platas kaj kelkaj aliaj.

Ni ne kulpigu la Esperantistojn, sed ni konfesu ke la Esperanto-Movadoj ne brilas pro sia malfermeco rilate novajn ideojn kaj novulojn. Ni havas problemon, kaj tiu problemo ne nur estas eduka, pedagogia problemo; ghi estas socia. Paroli pri tiu problemo helpos al ni solvi ghin. Ni povas duobligi la nombron da membroj de lokaj kluboj se ni lernas kiel pli bone akceptigi novulojn. Ni ne timu novajn Esperantistojn. Esperanto ne estas nia privata ghardeno. Esperanto estas chies proprajho, kaj nenies proprajho. La parolado de David de Ugarte estas esperplena, kaj rilatas malfermitecon. Estus ironie se ni Esperantistoj ne kapablas malfermi almenau pordeton por li.

Ni rebonvenigu lin al la Esperanto-Movadoj.

Amike,

Dennis Keefe
Toño del Barrio
Toño del Barrio diras:
2014-07-15 17:27
La indjanoj estas plu bonvenaj al la Esperanto-movado se ili volas. Mi mem plu sendas al ili la bultenon de la madrida grupo, kaj fojfoje konservas kontakton kun Manuel Ortega, la aŭtoro de la artikolo, veterana kaj konstanta esperantisto.

Tio ne nepre signifas ke ĉiu parto de la movado devas akcepti iliajn planojn kaj proponojn. La grupo de Bilbao bone eksplikis la miskomprenojn en http://www.liberafolio.org/[…]bao-ni-ne-rifuzis-membrigon kaj la indjanoj agnoskis erarojn en http://lasindias.com/kion-n[…]a-debato-pri-kluba-membrigo

Fakte ili mem defendas alian alrigardon al la lingvo kaj komunumo, kaj do ne nepras integriĝo en la ĝenerala movado. Rezulto de la nuntempa socio (ekster kaj en Esperantujo) estas ke ĉiu ajn povas flegi siajn proprajn iniciatojn sen neceso de gvida organo kiu ĉion direktas, kaj do ili certe trovos sian niĉon.

Ĉiukaze, ili scias ke flanke de la organizita movado en Hispanio ekzistas tute neniu problemo kunlabori kun ili se ni trovas komunajn projektojn aŭ simple por interkomunikiĝo.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-07-16 07:44
Dennis skribis "Ni rebonvenigu lin al la Esperanto-Movadoj."

Estas malsama kompreno de "Esperanto-Movado". La t.n. "organizita Movado" de kluboj, naciaj, sennaciaj kaj supernaciaj organizoj ne estas la tutaĵo, kvankam kelkaj provas prezenti sin tiel.

La "Movado" estas ĉiuj, kiuj kapablas utiligi Esperanton kaj pretas aktive kaj publike utiligi la lingvon.

Kontraste multaj anoj de la "organizita Movado" preferas kaŝi, ke ili estas Esperantistoj. Ili timas la eksteran publikon (supozeble pro malbonaj spertoj) kaj eĉ la mokojn de la familanoj, amikoj kaj kolegoj. Ne parolante pri ĵurnalistoj.

La mokoj foje ne estas sen kialoj, ĉar kelkaj samideanoj estas ridindaj figuroj kun ridindaj ideoj. Tamen ili povas havi altajn postenojn en la organzita Movado kaj igas ĝin ridinda.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-07-14 13:40
Dionizo Keefe skribis:

«ni konfesu ke la Esperanto-Movadoj ne brilas pro sia malfermeco rilate novajn ideojn kaj novulojn.»

Mi ne konfesas tion. Kial mi faru? Ĉiu ajn ja rajtas ekuzi Esperanton por kiu ajn celo kaj tiel fariĝas parto de la E-movado. Pli malferme la E-movado ja ne povas esti.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-07-14 16:09
Mi emas konsenti. Kiel Esperanto-parolanto, mia sinteno estas ke neniu alia rajtas aŭ devas diri al mi kion mi faru . . . Mi elektis lerni la lingvon, mi elektas kion fari (aŭ ne fari) pri aŭ kun ĝi. Tiu ideo ke "Esperantistoj devus X" estas nocaĵo. Neniu diru al mi kion mi devus fari. (Mi same reagas al pastroj/pastoroj/sacerdotoj/ktp-oj kiuj predikas tiumaniere).

Kaj se mi volas esti kaj resti en familiara, komforta rondo, kiel tio estus afero de eksterulo? Mi vere kompatas la homojn en la klubo kie unue aperis la Indjanoj--eĉ kiam tio estis nova novaĵo mi pensis "Ho, diable, kiel oni elturniĝu en tia situacio?"
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-07-14 20:32
Lee Aleksandro Miller skribis:

«Neniu diru al mi kion mi devus fari.»

Vi ne diru al mi, kion mi devus fari aŭ ne fari!

Sed serioze: Mi ne kredas, ke vi celas, kion vi diris.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-07-15 02:13
Hmm. Ho ve. Jen dilemo. Ŝajne vi pravas. Eble mi pli klare diru: "Mi ne ŝatas kiam iu diras al mi, kion mi devus fari", aŭ "Ne estas kialo, ke iu devus diri al mi, kion fari". Aŭ simile.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-07-15 11:30
Mi havas la impreson, ke «dilemo» tio estus nur, se vi intencus, ke via frazo estu aplikata samrajte de la aliaj socianoj. Sed tio ja neniel estas necesa. Ke vi ne volas, ke oni diru al vi, kiel vi tenu vin, ne signifas, ke vi tiun ĉi rajton devas cedi ankaŭ al iuj aliaj socianoj. Do, veran dilemon mi ne vidas.

Sed mi tamen ne kredas, ke vi celis, kion vi diris. Vi ja volonte akceptas, se iuj diras al vi, kion vi faru. Ekz-e en trafiko, en uzado de la retpaĝo de Libera Folio, en milmil aferoj.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-09-15 20:18
Jen ĉarma krokizo. :)