Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / La grupo en Bilbao: "Ni ne rifuzis membriĝon"

La grupo en Bilbao: "Ni ne rifuzis membriĝon"

de Redakcio Laste modifita: 2012-09-27 12:51
En respondo al David de Ugarte, la sekretario de la Esperanto-klubo de Bilbao asertas, ke oni neniam malakceptis la peton de David de Ugarte kaj liaj samideanoj membriĝi. Laŭ la sekretario Jesús M. Garcia Iturrioz, David de Ugarte volis trudi al la klubo sian propran projekton kaj infanece reagis, kiam tio ne sukcesis. Tamen, laŭ li, "la Esperanto-Klubo de Bilbao estas preta al komuna kunlaborado, kiu respektu niajn reciprokajn opiniojn kaj ag-manierojn. Se en la tuta proceso okazis miskomprenoj, ni estas pretaj etendi nian manon por serena interŝanĝo de opinioj kaj projektoj sur la bazo de sincera kaj diferenco-supera dispozicio. Nia komuna celo ne estas batali internan, vanan kaj energi-komsuman militon, sed labori por la bono de nia komuna lingvo Esperanto."

Ĉi-sabatan matenon, kiam mi malfermis mian retpoŝton, kun granda surprizo, trovis diversajn mesaĝojn rilate al artikolo de David de Ugarte en "La indjana kuriero". Laŭ peto de kelkaj esperantistoj, mi klopodos klarigi la tutan aferon ekde la komenco:

1. En la monato aprilo ĉi-jara, prezentiĝis en la E-Grupo de Bilbao homo de ni nekonata, kies nomo estas Manuel Ortega. Mi memoras ke, preskaŭ tuj post reciproka prezentado, liaj unuaj vortoj estis por aserti ke la E-Grupoj ne havas sencon en la nuntempo ĉar homoj interrilatiĝas per interreto kaj ktp. (mi skribas "ktp" ĉar estas argumentoj jam aŭskultitaj de mi ĉe aliaj esperantistoj). Li ankaŭ parolis pri tio, ke li apartenas al kooperativo kaj havas diversajn ideojn disvolviĝontaj.

2. Post la hispana kongreso en Almagro (maja monato), li revenis en nian E-rondon. Kaj se mi bone memoras, tiam li komencis paroli pri la celo atingi la deklaron de E-urbo en nia provinco (Bizkajo; ĉefurbo: Bilbao) tiel kiel oni jam estis atingita en Germanio kaj Italio. Kaj ankaŭ li petis ke nia E-asocio engaĝiĝu en la afero. Kvankam ni estis sufiĉe skeptikaj pri tiu projekto, ni diris, ke ni helpus laŭeble. Tial mi petis ke li skribu mallongan raporton pri la afero: celo, rimedoj, politikaj kontaktoj, taskoj farendaj, buĝeto, rolo de nia Esperanto-Grupo en tio ... Manuel respondis ke li faros tiun raporton; ni ankoraŭ atendas ĝin ... Anstataŭ tio, li sendis retmesaĝon al adreso de la Esperanto-Grupo kun ligilo al la "Indjana Kuriero".

3. En sekvaj tagoj, kun granda insistemo, li alvokis almenaŭ 3 fojojn al mia portebla telefono (daŭre mi ree petis tiun raporteton), sendis retmesaĝojn por demandi ĉu estos renkontiĝoj en la E-Grupejo por ilin ĉeesti (meze de la somero, kiam ni forestas pro ĉeesto en E-aranĝoj), pliaj telefonalvokoj al aliaj estraranoj, ... kvazaŭ obstina persekuto. Unu sabatan matenon eĉ proponis ke mi akompanu lin al malgranda vilaĝo (Morga) ĉar li havas tie posttagmanĝan rendevuon kun mi ne scias kiun. Poste li diris ke li partoprenos la italan kongreson en Mazara, kiun mi partoprenis,kaj ke tie ni havos la okazon longe interparoli. Kompreneble,li ne ĉeestis la kongreson.

4. Post la someraj ferioj, la unuan semajnon de septembro, denove li venis en la E-Grupejon. Denove, obstine parolas pri la atingo de E-urbo en Bizkajo kaj pri la organizo de E-kurso, en nia Grup-ejo, kun instruistoj kaj gelernantoj alportotaj de li (kompreneble, antaŭpeto por tio, ŝajne, ne estas bezonata).

5. Fine, post tiu preskaŭ 6-monata persekuto, la vendredon 21-an de septembro, post la 21-a h., prezentiĝas en la Grup-ejo Manuel kaj aliaj du homoj; pro la malfrua horo, tie troviĝas nur tri membroj de la Grupo; la kooperativanoj denove insistas pri organizo de intensiva E-kurso en nia ejo. La respondo estas ke, por tio, oni bezonas la aprobon de la estraro de la Grupo; tiam, ili diras ke estas pretaj fariĝi membroj de la asocio; la respondo estas sama: oni bezonas la aprobon de la estraro; en tiu momento ili foriris eĉ sen adiaŭo. Tiun saman nokton aperas la artikolo de David de Ugarte.

Ĝis ĉi-tie, la objektiva rakonto de la faktoj.

Pri la artikolo de David de Ugarte en "La Indiana Kuriero", kelkaj precizigoj:

1. Ni ne "rifuzis instrui E-on por la kvin homoj kiuj interesiĝas pri ĝi per nia retpaĝo kaj petis al ni helpon". Ni rifuzas ke nekonataj homoj, ne apartenantaj al nia sociaro, eniru nian klubejon por organizi propran kurson, kun propraj instruistoj kaj eĉ propraj gelernantoj.

2. Ni ne povis "oficile rifuzi la membriĝon de Manuel, Majra kaj mi" pro la simpla fakto ke ne estis oficiala peto nek, sekve, oficiala decido de la estraro pri tio.

3. "La oficiala kaj ofenda ekskuzo estas ke ni ne estas esperantistoj (!!!) ĉar ni estas kooperativanoj" (!!!!!!!). Nun la kri-signoj estas miaj antaŭ tiaj sensencaj vortoj.

4. "En Biskajo ... ekstrema sektiĝo: la tri homoj kiuj ... aperis en la klubo havis suspektajn manierojn (junecon?). Vere, mi klopodis kompreni tiujn-ĉi vortojn kaj ne kapablis. Post 30 jaroj en la Grupo de Bilbao, neniam mi rimarkis tiun "sektiĝon"; tiaj akuzoj estas tiel ridindaj kaj bizaraj, ke apenaŭ pen-valoras ilin kontraŭargumenti

Pri danĝero de juneco, certe vi pravas, Sro. de Ugarte: nia 30-jara prezidanto estas kaduka maljunulo, ĉu ne?

5. "Ankoraŭ pli danĝere, la soro de la eŭska lingvo estas la ĉefa problemo por la disvastigo de Esperanto en Eŭskolando". Mi povas certigi ke neniam iu el ni diris tiajn kretenajn vortojn.

6. "La asocio konstante malkreskis dum la lastaj dudek jaroj". Kaj? Ĉu vi konas nur unu E-asocion en la mondo, kies membronombro ne malkreskis (-as)? Spite de multaj malfacilaĵoj, kiujn vi eĉ ne povas imagi, la E-klubo de Bilbao travivis 106-jarojn, inkluzive de la hispana intercivitana milito kaj la eĉ pli terura postmilito kaj ties persekutoj; havas propran grandan ejon en la centro de la urbo kaj sufiĉe multnombran anaron. Ĉu vi kapablus alporti ion pli bonan?. Antaŭ ol vi, aliaj esperantistoj venis al ni proponante brilajn ideojn por revigligi nian kadukan asocion kaj nian ekstermodan agadon; ili malaperis; la E-Grupo de Bilbao restas.

Kaj tiel ke la "indjanoj" jam malŝparigis sufiĉe da mia tempo, mi malŝparas iom pli el ĝi por resume diri:

1. Jes, esperantisto estas ĉiu kiu parolas E-on, sed kono de la lingvo ne rajtigas uzi kiun ajn lokon, kie oni parolas E-on: mian propran domon, ekzemple; aŭ la E-klubon de Bilbao, kiu estas privata asocio kun respektendaj statutoj.

2. Oni ne rajtas trudi alian engaĝiĝi en propraj projektoj kaj infane reagi kiam tiu alia diras "ne".

3. Se oni parolas neklare kaj oni mensogas, kompreneblas ke la aliaj vidu vian aferon neklara, vidu mensogojn kaj fariĝu iom suspektemaj.

4. Kial "indjanoj" tiel insisteme, peze kaj tedige laboris por eniri "kadukan" E-Grupon, kiu "havas nenian rolon en la nunaj E-medioj"? Ni ne estas kapablaj tion kompreni.

Ĉia-okaze, la E-Klubo de Bilbao estas preta al komuna kunlaborado, kiu respektu niajn reciprokajn opiniojn kaj ag-manierojn. Se en la tuta proceso okazis miskomprenoj, ni estas pretaj etendi nian manon por serena interŝanĝo de opinioj kaj projektoj sur la bazo de sincera kaj diferenco-supera dispozicio. Nia komuna celo ne estas batali internan, vanan kaj energi-komsuman militon, sed labori por la bono de nia komuna lingvo Esperanto.


Jesús M. Garcia Iturrioz

Sekretario de la Grupo Esperantista de Bilbao.

arkivita en:
elektrolupo
elektrolupo diras:
2012-09-24 20:21
mi daŭre miras pri kiel mia kontaktemo kaj helpemo fariĝis antaŭ viaj okuloj persekuto kaj atako...mi vere kaj grave eraris havinte la ideon iri al la klubo kaj simple laboreme kaj kunlaboreme rakonti al vi niajn projektojn. Plej triste mi invitis kaj puŝis miajn karajn kunulojn al tiu ĉi perfida historio. Jen unu el miaj plej grandaj eraroj kredinte trovi fidemon kaj respekton simple ĉar ni kundividis Esperanton...mi esperas ion lerni el ĉi tia kaĉo http://kuriero.lasindias.com/[…]/

Manuel
indjano
indjano diras:
2012-09-25 00:24
Manuel, ili certe ne komprenis ke la rakonto de niaj projektoj ne estas projekto por la klubo, kaj sentis ĝin kiel altrudo de eksteruloj. Grava miskompreno, certe. Sed ili oferis al nin kunlabori samtavole kaj ni postulis la akceptadon de la membriĝo. Ĝi estis nia eraro.
http://kuriero.lasindias.com/[…]/