Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / La Esperanto-klubo rifuzas nian membriĝon

La Esperanto-klubo rifuzas nian membriĝon

de Redakcio Laste modifita: 2012-09-23 11:55
La Esperanto-klubo en Bilbao malakceptis la membriĝon de tri membroj en la "Indjana" kooperativo, kiu decidis ekuzi Esperanton en sia laboro. La fondinto de la kooperativo, David de Ugarte, pripensas la signifon de la rifuzo en teksto unue aperinta en la blogo de la kooperativo: "Por Eduardo, la naŭdeknaŭjara estrano kiu renkontis nin dum niaj kvar vizitoj al la klubo, televido estas la origino de la dekadenco de la movado. La tri homoj kiuj lernis Esperanton per interreto kaj aperis en la klubo dum la lastaj jaroj havis suspektindajn manierojn..." Libera Folio republikigas la tekston kun lia afabla permeso.

Hieraŭ la "Bilbaa Esperanto Kulturcentro", la historia Esperanto-Klubo de Bilbao, oficiale rifuzis la membriĝon de Manuel, Majra kaj mi. Krome ili rifuzis instrui Esperanton al la kvin homoj kiuj interesiĝis pri ĝi per nia retpaĝo kaj petis de ni helpon.

Kial? La oficiala kaj ofenda ekskuzo estas ke ni "ne estas esperantistoj" (!!!) ĉar ni estas kooperativanoj kaj ni havas nian propran organizaĵon - la kooperativon - kiu havas "pli gravan celon". Kompreneble, la decido rompis la koron de Manuel, kiu estas emocie ligita al la Esperanto-movado de multaj jaroj. Tamen, ni devas pripensi tion klar-kape. Kaj memori historion iomete…

La problemo de "Esperantio", la imagita komunumo de parolantoj de Esperanto, kiel ĉiuj imagitaj komunumoj estas ke simple… ĝi ne ekzistas. Dum almenaŭ jarcento, nur ekzistis malcentralizita, hierarkia, tutmonda organizaĵo kiu monopoligis la reprezentadon de la lingvo kaj de ĝiaj parolantoj. Sed sub tiu pompa strukturo kuŝis multaj veraj realaj komunumoj kiu parolis Esperante kaj disvolvis novajn formojn de samtavolanaj rilatoj. Ili estis lingvo-ludemuloj, pac-aktivuloj, kulturemuloj… kiuj foje trovis lokon en la organizaĵoj, foje ne.

Dum la naŭdekaj jaroj, la socia uzo de interreto eksplodis kaj, kune, la distribuitaj komunikadoj profunde ŝanĝis kulturon. La tipaj organizmanieroj de la dudeka jarcento baldaŭ troviĝis en krizo.

"Esperantio" montris sian veran naturon: la parolantoj multiĝas rete, sed la tradicia strukturo suferis tion kion Manuel bone nomis la kraŝo de la centro. Kiel ni bone vidis dum ĉi norda somero, oficialaj kongresoj malrekordis kaj tradiciaj organizaĵoj iom-post-iome limigis sian vivon al la debato inter estraranoj.

Samtempe, la realaj komunumoj, kies interkomunikadoj faciliĝis dank’ al la distribuitaj retoj, floris. Kongresoj, eĉ tiuj de la tradiciaj naciaj organizaĵoj, fariĝis platformo por la renkontiĝo de transnaciaj realaj komunumoj.

Kompreneble, la maljunaj "reprezentantoj" ne bone komprenis, nek probable ankoraŭ komprenas ke la tradiciaj strukturoj estas nur alia reto en grandega maro da retoj. Ili rigardis - kiel ni spertis en Bilbao - kaj probable ankoraŭ rigardas retan komunumojn kiel danĝeron por sia monopolo kiu, fakte, ne plu ekzistas. Kiel Manuel klare jam diris en 2010:

La unua celo de la nova UEA estas "Gvidi, kunordigi kaj subteni Esperantajn agadojn ĉie tra la mondo". Kadre de tiu celo la plano estas gvidi, kunordigi kaj subteni tiujn projektojn kiuj naskiĝis ekster la centra organizaĵo. Do ĉu la unua farenda afero de tiu necesega novstila asocio estas meti sub sian kontrolon (Gvidi…kunordigi) projektojn iniciatitajn de aliaj?

En Biskajo, tiu drama miskompreno materiiĝas kiel ekstrema sektiĝo: por Eduardo, la naŭdeknaŭjara estrarano kiu renkontis nin dum niaj kvar vizitoj al la klubo, televido estas la origino de la dekadenco de la movado. La tri homoj kiuj lernis Esperanton per interreto kaj aperis en la klubo dum la lastaj jaroj havis suspektindajn manierojn (junecon?) kaj, ankoraŭ pli danĝere, la soro de la Eŭska lingvo estas la ĉefa problemo por la disvastigo de Esperanto en Eŭskolando. Kompreneble, la asocio konstante malkreskis dum la lastaj dudek jaroj.

Tamen, oni ne devas konfuziĝi. Hieraŭ nokte mi verkis retmesaĝon al nia amiko Tonjo por sendi al li kaj al HEF klaran ideon: ni ne estas kontraŭ HEF, kontraŭ UEA aŭ kontraŭ "Bilbaa Esperanto-Kulturcentro". Ni - tri el la ses indjanoj kiu ĉiutage parolas Esperante kaj loĝas en Bilbao, probable la ununuraj homoj kiuj ĉiutage parolas Esperanton en tiu ĉi urbo - fakte volis kaj klopodis membriĝi kaj kunlabori por la disvastigo de Esperanto. Simple, tio ne eblis. Kaj la problemo kiu kuŝas sub tia malagrabla alproksimiĝo ne estas ĉe ni.

David de Ugarte

La originala teksto aperis en La Indjana Kuriero.

arkivita en:
indjano
indjano diras:
2012-09-23 12:51
En la komentoj de la originala afiŝon du homoj kiuj prezentas kiel bilbaa klubanoj, JoxeMari kaj Santiago, tre interese montras ankaŭ la vidpunkto de la klubo:

1. Unue Joxemari diris ke ili refuzis nin ĉar ilia antaŭjuĝo kontraŭ kooperativoj kaj ĉar vi ne kundividas niajn ideojn pri turismo kaj esperanto kiel lingvo por turismumi. Sed, la celo de la kluboj ne estas juĝi la ideojn de la esperantistoj kaj nur permesi nin partopreni se ili tute kongruas kun iliaj ideoj. Ĝi tute ne estas esperantista etiko, ĝi estas klara simptomo de sektiĝo.

Certe mi ankaŭ ne kundividas vian ideon pri Eŭska lingvo kiel malamiko de la disvastigo de Esperanto kiun la Eduardo diris al ni preskaŭ en ĉiu vizito. Sed por ni, malkonsento pri tio, ankaŭ ĝi estas grava afero, ne estas kaŭzo por ne kunlabori en la disvastigo kaj instruo de Esperanto.

2. Poste Santiago kaj Joxemari sugestas ke ni volas kontroli aŭ "okupi" la ruiniĝintan estraron. Tio estas simple ridinda, fantazia kaj insulta. Mi membriĝis, dum la miaj la tutan vivon, asocioj de libera programaro, sed kiel mi klare plurfoje diris al la bilbaa klubanoj mi, kaj la aliaj indjanoj ankaŭ, ĉiam rifuzis partopreni estrarojn. Kial? Ĉar nia tempo estas pli valora se ni uzas ĝin en tio kiu ni pli bone scias: disvastigi ideojn, ekzemple TEDxMadrid. Aliaj homoj povas administri asociojn pli bone ol ni, se ni membriĝas ien estas por kunlabori en disvastigo de ideoj ni kundividas, speciale rete.
Joxemari
Joxemari diras:
2012-09-23 13:36
David, mi jam du-foje avertis vin, ke vi ne metu en mian buŝon dirojn el via propra pensujo. Mi neniam parolis kun vi, kaj vi ne konas mian opinion pri kooperativismo nek pri esperanta turismo. Se vi, malgraŭ miaj antaŭaj atentigoj, plu insistas ligi min al ideoj pri "la eŭska lingvo kiel malamiko de la disvastigo de Esperanto", mi devos konjekti, ke vi estas, krom surdulo, perfekta kreteno.
indjano
indjano diras:
2012-09-23 13:42
Ne insultu min pli, bonvolu. Se vi legas mian komenton vi eblas vidi ke la ideo de Esperanto kiel malamiko de Esperanto disvastigo ne estas atribuita al vi sed klare al via amiko kaj klubano Eduardo kiu plurfoje diris al ni.
indjano
indjano diras:
2012-09-23 14:23
Joxemari, bonvolu komprenu min kaj ne zorgu, mi serĉis tien spaco por kunlabori, probable mi eraris. Ili ne ŝatis min. Perfekte, ne estas devo de neniu ŝati min aŭ aliaj homo nur ĉar lernas Esperanton. Mi klopodis kompreni kaj verkis retafiŝon. Sed ne zorgu, mi tre bone komprenis ke la Bilbaa Esperanto Klubo ne estas mian lokon. Fino de la historieto. Mi zorge vidas nun ke la respondo al la mia pripenso estas diskuti atribuitaj intencoj, honesteco, ktp kiuj neniam, post longan profesian kaj socian vivon estis debatita. Tio estas tre dolora por mi.

Do, mi kapitulas, vi trafis kiam vi ne akceptis min kiel novan membron de la Bilbaa Esperanto klubo. Ĝi estis la korekta decido. Dankon por klarigi al mi.

Sed bonvolu, ne komencu militon de insultojn, verban perforton, ktp. Mi simple ne volis tion kiam mi rilatis kun la klubo aŭ kiam en la afiŝo mi kritikis tiun kiun mi pensis malkorektajn ideojn.
Joxemari
Joxemari diras:
2012-09-23 16:08
David, mi bedauxras, ke cxio cxi estas dolora ankaux por vi. Mi ne konas vin persone. Mi legis kelkajn tekstojn viajn, ne pri Esperanto, kaj mi ne malsxatas ilin. Fakte mi intencis iri vendrede al la klubo por i.a. scii rekte pri vi cxiuj. Bedauxrinde al mi ne eblis. Povas esti, ke kelkaj suspektoj pri viaj intencoj estas senbazaj. Komprenu, ke antauxaj precendencoj en Esperantio, ekz. la en alia loko menciitaj kaperoj far la Civito, ne trankviligas ies animojn. La fakto, ke vi impete diskonigis la tutan konflikton kun ne tute gxustaj informoj kaj kun kelkaj maldelikataj personaj aludoj probable ne kontribuos repacigi la etoson. Tamen, se cxies sintenoj estas sinceraj, eble meritus rekonduki la aferon sur vojo al reciproke respekta kunlaborado.

Ne estas mia intenco komenci militon aux insulti iun ajn. Se iu el miaj diroj ofendis vin, mi petas al vi pardonon.
indjano
indjano diras:
2012-09-23 16:53
Dankon Joxemari! Hieraŭ mem mi parolis pri vi al amikoj de aliaj kooperativoj en la NER festo, kiel ekzemplo de grava esperanta kaj eŭska lingva aŭtoro -eĉ pardonu, mi ne memoris vian nomon, unu el miaj tipaj difektoj- ĉar mi legis la afiŝon pri vi en la Vikipedio. Mi tute ne volas havi konfliktojn kun homoj kiuj kiam bone laboras por la eŭska lingvo kaj la esperanta lingvo.

Se vi zorgas pri nia rilato kun la civitanoj... bone, estas simpla: antaŭ kelkaj jaroj ni invitis Sro Silfer prelegi nin pri lia ideo de transnacieco, ĉar ni difinas nian projekton kiel transnacia. Ni tute dankis la prelego de Sro Silfer sed mi, kaj ankaŭ la ĉiuj indjanoj, ne povis akordi ĝin. Fakte, Manuel tradukis tiam mia komento pri tia prelego
http://manuel.lasindias.com/[…]/

Se vi legas ĝin, vi klare komprenis ke ni ne ŝatas la novnaciismo aŭ kvazaŭnaciismo de la civitanoj. Sed ni ne insultas ilin. Simple ili estas homoj kiuj pensas malsame ol ni. Pensi malsame ol ni ne estas peko, nek insulto, ĝi estas simple malkonsento. Kaj ni ĉiam pensis ke ni ĉiam eblas lerni de homoj kiuj ni malkonsentas se ili estas honestaj homoj. Kaj ni ne rajtas dubi honestecon de neniu kiuj ni konis en la esperantparolanta mondo.

Dum julio, kiam mi studis la malsamajn ideojn pri Esperanto, mi verkis afiŝon kun tio spirto pri tiuj, kiuj mi rigardas kiel la tri pli gravaj vojoj kiuj mi trovis en la blogoj
http://kuriero.lasindias.com/[…]/

Se vi legus, vi rigardos ke la malakordo kun la raŭmismo estas hodiaŭ tiel klara kiel tiam kiam ni konis Sro Silfer. Sed ni ĉiam serĉas kiu lerni de raŭmismo, finvenkismo, samtavolanaj teoristo... ni ne malfermiĝas, kaj ni ŝatas esti tiel ankaŭ ni ne ĉiam estas komprenitaj.

Mi komprenas nun ke probable nia alveno Bilbaen estis rigardita de la klubanoj en kadro kiu ni ne bone konas nek partoprenas nek vere interesas -la rilato inter kluboj kaj civitanoj. Mi tre bedaŭras tion malkomprenon. Ni respektas ĉiuj, ni ĉiam invitis ĉiuj por debati, kaj ni ĉiam akceptis la invitojn de ĉiuj kiu volas kundebati kaj kunlabori pri komunaj celoj. Simple, ni volas lerni el ĉiuj.

Estus honoron por ĉiuj ni drinki vinon kun vi en la antikva kvartalo de Bilbao, kie nun ni loĝas, kaj kiel estas tradicie!!

Mi pensas ke parolanta kviete ĉiuj povas kompreni la aliajn, kvankam, post tia dolora debato de la vendredo, mi preferas membriĝi nenien, kaj kunlabori samtavolane kun ĉiuj pri konkretaj projektoj, kiel ni, indjanoj ĉiam faris en aliaj kultura kampoj. Sed kunparolu! Amikiĝu nin, bonvolu! Tia perforta disputo estis tro dolora por mi!
Joxemari
Joxemari diras:
2012-09-23 23:27
En ordo, David. Mi volonte trinkumos aux kafumos kun vi, kaj emas ankaux diskuti amike pri viaj ideoj rilate al Esperanto kaj Esperantio. Probable ni ne sam-opinios pri multaj aferoj, sed ver-sxajne ni povos ankaux veni al interkonsentoj pri multaj aliaj punktoj. Gxis baldaux!
limako
limako diras:
2012-09-23 15:04
La vortoj de tiu kanto, estas novaj, sed la melodio estas tre konata.
indjano
indjano diras:
2012-09-24 08:20
Post la debato kaj dank'al komentistoj, mi devas esti kritika kun nia malkongruo kun niah propraj samtavolanaj ideoj.

http://kuriero.lasindias.com/[…]/

Dankon al ĉiuj kiuj komentis kaj helpis nin pripensi. Pardonu ankaŭ al ĉiuj por malfermi debaton kiun dum kelkaj momentoj, estis perforta kaj malagrabla.