Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / La Amsterdama katedro perdas la subtenon de IEI

La Amsterdama katedro perdas la subtenon de IEI

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-18 19:15
Internacia Esperanto-Instituto en Hago, IEI, nuligas sian financan subtenon al la Katedro pri interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo. Por eviti nuligon de la tuta katedro, Universala Esperanto-Asocio transprenas la respondecon. La jara kosto povas atingi 20.000 eŭrojn, sed el tiu sumo la landa asocio de UEA en Nederlando promesis pagi parton. Kiel sekvan kuratoron de la katedro UEA elektis Nikola Rašić. Mankas informo pri la kialo de la decido de IEI ne plu sponsori la katedron.
La Amsterdama katedro perdas la subtenon de IEI

La biblioteko de la universitato.

Ekde la jaro 1998 ĉe la Universitato de Amsterdamo ekzistas katedro pri interlingvistiko, financata per eksteraj kontribuoj. El la vidpunkto de la studentoj la statuso de la kursoj neniel diferencas de la cetera universitata instruado, kaj la respondeculo (nuntempe profesoro Wim Jansen) havas la saman statuson kiel aliaj universitataj profesoroj. Tamen anstataŭ universitata salajro, la respondeculo ricevas honorarion de sponsora organizo, rekonita de la universitato.

Ekde la fondiĝo la katedron subtenis la fondaĵo Stichting Esperanto bij het Onderwijs ("Fondaĵo Esperanto en la instruado"). En 2004 la fondaĵo kunfandiĝis kun Internacia Esperanto-Instituto en Hago, kaj de tiam la ĉefan sponsoran respondecon havas ĝuste IEI. Pri financado kunlaboras la landa asocio de UEA en Nederlando, Esperanto Nederland.

Pasintjare IEI tamen anoncis, ke ĝi ne plu deziras respondeci pri la sponsorado de la katedro, post kiam en aŭgusto 2013 finiĝos la nuna sponsora mandato. En februaro 2012 reprezentantoj de UEA en renkontiĝo kun respondeculoj de IEI kaj Esperanto Nederland anoncis, ke UEA pretas transpreni la respondecon, kondiĉe ke la Universitato de Amsterdamo akceptas la asocion por la tasko. Esperanto Nederland promesis altigi sian kontribuon, tiel ke la elspezo (sume ĝis 20.000 eŭroj jare) ne iĝu tro granda ŝargo por UEA.

Laŭ cirkulero dissendita de profesoro Wim Jansen fine de oktobro, la universitato preparis malnetan tekston de varbanonco por trovi novan profesoron. La universitato nun akceptis, ke UEA estu la nova sponsoro de la katedro. La finan proponon pri la nova profesoro tial devos akcepti la estraro de UEA.

Laŭ la sama cirkulero, UEA jam elektis Nikola Rašić kiel sian kuratoron ĉe la katedro. Responde al demando de Libera Folio, Nikola Rašić konfirmas ke li estis elektita, sed formale ekpostenos nur ekde septembro 2013, kiam retiriĝos la nuna profesoro Wim Jansen kaj la nuna kuratoro Hans Erasmus. Ion plian pri la afero li ne pretas diri antaŭ ol la afero iĝos pli oficiala. Ankaŭ la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, ne pretis komenti la situacion ĉirkaŭ la katedro antaŭ ol UEA dissendos sian propran gazetaran komunikon pri la afero.

Mankas informo pri tio, kial Internacia Esperanto-Instituto en Hago ne plu volas kontribui al la financado de la katedro. Tion ne eksciis eĉ partoprenintoj de la februara kunsido pri transdono de la respondeco al UEA. Neniu indiko pri la decido aperas en la retejo de IEI, kaj IEI ne tuj respondis demandon de Libera Folio pri la temo. Ĝis nun ankaŭ ne venis ajna respondo de IEI al demandoj senditaj jam en 2009 pri la tiam aperintaj informoj rilate grandan monfraŭdon ĉe IEI.

IEI estas malnova kaj ŝajne finance solida institucio, fondita en la jaro 1930 de Andreo Cseh. Pro diversaj donacoj kaj heredaĵoj IEI almenaŭ ĝis antaŭ kelkaj jaroj havis grandan financan bonhavon. IEI pli frue posedis du domojn en Hago, Nederlando. Antaŭ deko da jaroj la instituto vendis unu el la domoj kaj tiel havigis al si kapitalon. La restanta domo estis renovigita. El tiu ĉi IEI luigas nun parton, ricevante konstantan enspezon.

arkivita en:
Filarete
Filarete diras:
2012-11-12 16:39
Estus utile se la redakcio havigus al la legantoj iom pli da informojn pri tiu katedro. Multaj ne multon scias pri ĝi. Se mi bone komprenis, tiu 20% katedro estas strange senstipendia sed provizita kun 20k€/jare esplorbuĝeto, kio ne estas malmulte. Kandidatiĝo direktiĝas al homoj loĝantaj en la Amsterdama proksimeco sed ne jam docentoj de UvA : iom limigita varbobaseno. Se tiel estas, mi ŝatus ankaŭ ion legi pri la esplorrezultoj de tiu katedro en la lastaj jaroj. Kiuj esplorprojektoj estis tie starigitaj?
Lu
Lu diras:
2012-11-13 14:34
Certe estas bela afero havi profesoron pri interlingvistiko kaj Esperanto - sed ĉu estas ĝuste tio, kion UEA financu, kion Esperantujo urĝe bezonas? Aŭ ĉu nun UEA simple financas ĝin, ĉar iu alia instanco komencis financi la profesorecon kaj nun oni ne aŭdacas lasi ĝin morti?

La unua statuta celo de UEA ekde ĉ. 1920 estas tre klara: "(a) disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto (...)", http://www.uea.org/dokumentoj/statuto.html#aA . Mi ne vidas, kiel la profesoreco kontribuis al tiu celo dum la pasintaj 15 jaroj - kaj plej supozeble ankaŭ estonte venos nur tre malgranda kontribuo al la celo disvastigi la uzadon de Esperanto, se oni ŝanĝos nenion esencan.

Se vere oni volas financi daŭran esploradon pri Esperanto, tiam estus laŭ la unua statuta celo, se oni financos la esploradon de la disvastigo de Esperanto. Oni povus ekzemple instali "profesoron pri la merkatiko de Esperanto". Tiu povus esplori, kio pasintece funkciis pri la disvastigo de Esperanto, kial la Afrika Agado de Hans Bakker vere disvastigis Esperanton, kiuj kondiĉoj zorgas pri sukcesa loka laboro kaj kiuj bremsas la agadon ktp.

Certe estas belaj lingvistikaj tekstoj en la listo de publikaĵoj de Wim Jansen, la ĝisnuna profesoro, http://home.medewerker.uva.nl/w.h.jansen/publications.html . Sed tiuj temoj estas fakte tre proksimaj al aliaj tekstoj verkitaj de multaj aliaj esperantlingvaj sciencistoj en la mondo. Restas do la demando, kial Esperanto-parolantoj per siaj membrokotizoj kaj donacoj al UEA financu ĝuste kelkajn pliajn eldonaĵojn de speco jam vaste ekzistanta kaj daŭre plu produktata...

Eble ne jam ĉio estas perdita tiurilate - principe oni povus peti kandidatiĝon de homo kun speciala intereso pri ĝuste la disvastiĝo de Esperanto (merkatiko, varbado, informado, publikaj rilatoj...). Laŭ la anonco la "speciala profesoro responsos pri la subtenado kaj plivastigo de la instruado kaj esplorado en la kampo de la interlingvistiko, kiu estas la interdisciplina tereno de la lingvistiko, kiu pristudas ĉiujn facetojn de la rolo de lingvoj en la internacia komunikado, kun speciala atento al la teorio kaj praktiko de planlingvoj." La nocioj "interdisciplina" kaj "praktiko" eble donos sufiĉe vastan bazon por esplori ĝuste tiun terenon, kie la scio urĝe mankas, nome kiel zorgi pri la disvastigo de Esperanto.
esperanto
esperanto diras:
2012-11-13 22:17
Se vi volas disvastigi iun produkton au ideon, kiel vi nomas vian strategion, via produkto au ideo devas disponi substancon, kaj ne nur vanajn promesojn. Char Esperanto ne disponas substancon, sed grandparte nur vanajn promesojn, sekve ghi ne taugas por disvastigho kaj ghia disvastigho ne havas sencon. Per la nacilingvoj (kaj la interreto) la postmoderna homo ricevas chion kion li bezonas, iom post iom ech rusoj, chinoj, kubanoj kaj vjetnamoj, kiuj ghis nun vivis en izoliteco kaj mizero (kaj kiuj parte daure vivas en izoliteco kaj mizero, malgrau novaj kapitalismaj kondichoj). Do, Esperanton ili ne bezonas. Esperanto eble estis alloga afero dum la komunisma tempo, char per ghi eblis en limigita maniero rilati kun la nekomunisma mondo kaj vojaghi al eksterlando, sed poste ghi komplete perdis sian signifon. La angla lingvo kaj la interreto anstatauis chiujn antauajn internaciajn kontaktojn, kiujn Eo ebligis. Tion scias ankau la "gvidantoj" de UEA, sed ili estas sufiche indiferentaj, cinikaj kaj malhonestaj por ne diri "oficiale" la tutan veron al siaj membroj, kiuj pagas la kotizon kaj shajne kredas je Eo, kaj al kiuj la presorganoj de la Eo-movado daure shmiras mielon chirkau la vizagho, kvankam temas nur pri hximeroj kaj blufoj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-11-15 11:55
Kiam oni rigardas la malnovajn Danajn Esperantorevuojn, kiel mi havas la okazon fari, estas frape ke neniu ŝajnas havi ian ajn ideon pri tio kial la afero progresas, stagnas aŭ malprogresas. Oni nur konstatas ĉirkaŭ 1933 ke ho, nun subite estas ondego da intereso pri Esperanto, kaj tridek jarojn poste oni komencas grumbli pri stagno. La dua mondmilito, kiu ĉiuokaze tuŝis Danion sufiĉe milde, ŝajne havis neniun ajn signifon. Sed eble tio estas nur simptomo de multe pli vasta nescio en la tuta socio, nome pri tio kiamaniere la lingvo rilatas kun io alia. Nek de profesia nek de laika flanko oni aŭdas ion koheran kaj kredindan pri tio.
esperanto
esperanto diras:
2012-11-15 13:33
Ne nur la danaj, sed ankau chiuj ceteraj Eo-revuoj. La Eo-revuoj konsistis en principo nur el naiva propagando "je pli bona mondo per Esperanto", el konstanta laudado de esperantistaj aferoj kaj el raportado pri multaj "sukcesoj" de la Eo-movado, che samtempe totala ignorado de la problemoj de la "ekstera mondo". Esperanto-revuoj estis vershajne ech pli malbonaj, tedaj kaj stultaj ol ajnaj nacilingvaj fakrevuoj, char en la plimulto de la kazoj kaj enhave kaj grafike ekstreme diletante kaj malprofesie redaktitaj. Profesiaj jhurnalistoj ekzistas nur malmultaj en la Eo-movado.

Se vi jam mencias la duan mondmiliton en Danio: Antau nelonge mi legis la biografion de Werner Best. Mi ne scias, chu tiu nomo signifas ion por vi. Se vi ne scias por kio servu la lingvo, kial ghi ne utilu simple por verki artikolon pri li? Sed mi dubas, chu tio interesas e-istojn. E-istojn interesas en principo nur esperant(ist)ajhoj, kaj en tio situas la kerna problemo (kaj tragedio) de la Eo-movado, kiu forgesas chion ceteran, kio ankorau okazas en la mondo.

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-11-15 11:40
Se ekzistu akademia fako de disvastigo de Esperanto, mi kredas ke oni proponu tion al komerca kolegio, ne al universitato. La tuta ideo de la distingo inter komercaj kaj aliaj stud-instancoj estas la supozo ke ekzistas io pli en la vivo ol gajnado de laŭeble multe da mono aŭ da adeptoj.
esperanto
esperanto diras:
2012-11-15 15:18
Viaj pensoj, ideoj kaj proponoj estas iom strangaj kaj en la realeco malfacile kompreneblaj kaj imageblaj.

vallef
vallef diras:
2012-12-04 22:00
Certe estas bonaj kialoj por subteni tiun katedron. Aliflanke, pri merkatiko de Esperanto estas longa vojo trairenda. Nu, per www.espodata.com ni esperas kontribui gxisfunde pri la evoluado de merkatiko de Esperanto. Ankaux per JAREE - Jarlibro de la Esperantista Ekonomio. Kontrolu cxe http://www.liberafolio.org/Members/intraespo/jaree
Stanislav
Stanislav diras:
2012-12-04 03:35
Mi tute ne komprenas kial malŝpari tiom da mono por tiu projekto? Ĉu esperantaj studoj estas nun unuavica tasko por UEA? Konstruado de esperanto-centro en Burundo kostis iom pli ol 10 mil, do kontraŭ 20 mil ni povus konstrui en triamondaj landoj po 2 esperanto-centroj jare. Ĉu estus malfacile elekti iun el du eblecoj? Jen klarigoj pri la projekto en Burundo: http://www.ipernity.com/blog/stanislavo-belov/372317
Krizipo
Krizipo diras:
2012-12-04 06:55
Laŭ tia prezo-logiko oni evitu malŝparon de mono per konstruado de Esperanto-centro en evolua lando. Se iu nepre volas investi dudek mil eŭrojn, tiu ankaŭ povus subteni jamajn Esperanto-agadojn en riĉaj landoj. Tie ne necesas komenci per konstruado de domo, ĉar domoj jam ekzistas.

Feliĉe ne nepras via prezo-logiko. Eblas plurisma pensado, kiu agnoskas la subtenindon de diversaj ne kompareblaj celoj. Esperanto-centro en Burundo same subtenindas kiel pluekzisto de universitata katedro kaj multaj aliaj celoj. Esperanto-centro en Burundo havas nur unu gravan avantaĝon: ĝin subtenas jam privataj donacemuloj.
Stanislav
Stanislav diras:
2012-12-04 15:06
Plej gravas ĉi-kaze ne prez-, sed cellogiko. Mi ripetas: ĉu esperantaj studoj estas nun unuavica tasko por UEA? Ĉu ne estas por tio destinitaj fondusoj aŭ organizaĵoj? Ekzemple ESF almenaŭ laŭ sia nomo estas multe pli proksima al tiu tasko. Kaj se estas ebleco pagi monon por lingvistika laboro, ĉu ne estus pli utile financi ekzemple terminologian laboron, starigante konkretajn celojn - ellaboro de fakterminaroj? UEA povus per 20 eŭroj renovigi sian retejon, kiu vere bezonas tion. Aŭ pagi laboron kaj vojaĝokostojn de instruistoj en landoj de Azio kaj Sud-Amerko. Grandega regiono - Sud-Orienta Azio - rapidege evoluas, transformiĝante en allogan merkaton por novaj varoj kaj ideoj. Ĉiuj plej gravaj firmaoj kaj organizaĵoj jam komprenis tion kaj direktis sin tien. Sed ĝis nun preskaŭ tute mankas esperanto-aktiveco en Malajzio, Tajlando, Kamboĝo, ktp. Ĉu konsia elekto aŭ nur manko de strategio? Hodiaŭ ni ignoras la evoluontajn landojn, morgaŭ ili ignoros nin.
otbuller
otbuller diras:
2012-12-04 16:11
Verŝajne vi ne vidis la gazetaran komunikon de UEA, http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=480#2, kiu informis, ke la katedro estos kune financata de la Fondaĵo Middelkoop de UEA kaj de la landa asocio Esperanto Nederland. La fondaĵo estis starigita el la heredaĵo, kiun testamentis al UEA f-ino A. Middelkoop, iama multjara docento pri Esperanto en la Universitato de Amsterdamo.

Certigi la pluekziston de la katedro estas multrilate grava afero. Scienca okupiĝo pri interlingvistiko kaj Esperanto, des pli en prestiĝa universitato, gravas por la estonteco de Esperanto kaj por ties prestiĝo ne nur en la lingvistika mondo sed ankaŭ ĉe oficialaj instancoj kiel UN, Unesko, EU, edukaj ministerioj, ktp. La decido pri la katedro ne estas subita novaĵo ĉe UEA sed parto de malnova agado, kies konataj ekzemploj estas CED, LPLP, Esperantologiaj Konferencoj kaj KER-ekzamenoj.
Stanislav
Stanislav diras:
2012-12-14 16:33
Hm, jes, ŝajne mi iom preteratentis tion. Se financado okazos (almenaŭ plejparte) el la fonduso speciale establita tiucele, tio estas normala afero.
Samtempe mi daŭre atentigas pri graveco de pli grava atento al Azio (aparte Sud-Orienta), Afriko kaj Sudameriko. Antaŭ niaj okuloj tie rapide naskiĝas kaj kreskas grandegaj merkatoj de varoj kaj ideoj. Afrika ekonomio kreskas averaĝe po 5 % jare (temas pri t.n. Nigra Afriko). Esperanto ekhavu firman grundon kaj lokon en tiuj merkatoj. Kiu okupas lokon nun, tiu havos ĝin morgaŭ - tia estas komuna leĝo de merkatiko.
vallef
vallef diras:
2012-12-04 22:07
Vere interesa laboro. Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio - www.intraespo.org/internacie planas tuj post plena maturigxo de sia organiza strukturo krei projekton por disvolvadi la esperantistan ekonomion en Afriko. Certe ni deziros partnerigxon kun tiu centro en Burundio.
Esperanto ja estu fonto kaj de laborpostenoj kaj de enspezo-fontoj kaj de internaciaj negocojn por cxiuj esperantistoj en la mondo. Certe tio estos tre utila por afrikaj esperantistoj.