Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Komitato decidis pri nova elekta regularo

Komitato decidis pri nova elekta regularo

de Redakcio Laste modifita: 2012-07-29 20:29
La solena inaŭguro de la Universala Kongreso en Hanojo okazos dimanĉe, sed la kongresejo malfermis siajn pordojn jam sabate matene. La plej grava vendreda programero estis la kunsido de la komitato de UEA, kiu interalie akceptis novan elektan regularon. Laŭ ĝi, la komitatanoj venontjare aparte voĉdonos pri ĉiu estrarano. Se estos pli da kandidatoj ol postenoj, la sekvan estraron eniros la plej popularaj kandidatoj, laŭ nova, dupaŝa proceduro.

Al la Hanoja kongreso laŭ la lastaj informoj aliĝis 848 personoj el 62 landoj, kaj tiel ĝi kredeble estos la plej malgranda kongreso post tiu en Vankuvero en 1984, kiam la kvanto de aliĝintoj estis 802. En Havano en 2010 estis 1.002 aliĝintoj, kaj en Kopenhago pasintjare 1.458 aliĝintoj - nekutime malmulte por eŭropa kongreso. Ĝenerale la kvanto de kongresanoj dum la lastaj jardekoj malkreskas. Ankoraŭ en Vieno 1992 kaj en Montpeliero 1998 estis pli ol tri mil aliĝintoj, sed post Florenco en 2006 neniu kongreso sukcesis atingi eĉ du milojn.

La ĉefa kongresejo estas la luksa hotelo Melia en la centro de Hanojo, sed la dimanĉa inaŭguro okazos en universitata salonego, kien la kongresanoj estos veturigitaj per aŭtobusoj. En la universitata ejo okazos ankaŭ la dimanĉa nacia vespero, teatraj prezentadoj kaj la vendreda Internacia Arta Vespero.

En sabato la pordoj de la kongresejo estis malfermitaj por akcepti kaj registri la kongresanojn je la 9-a horo matene. La unua programero estis la fermita preparkunsido pri la kongresa temo je la 13-a horo. Je la 14-a horo en la programo estis la unua kunsido de la supera decida organo de Universala Esperanto-Asocio, ĝia komitato. La komitata kunsido, kiel kutime, estis malfermita por la publiko.

UEA havas sume 68 komitatanojn. Por ke komitata kunsido estu decidorajta, necesas ke ĉeestu minimume duono el ili. Jam en la komenco de la kunsido ĉeestis 35 komitatanoj, do la komitato tuj estis decidorajta spite la malgrandecon de la kongreso.

La plej grava decido de la sabata komitata kunsido estis tiu pri la ŝanĝoj en la elekta regularo, iniciatitaj jam en Kopenhago. Tiam komitatanoj Amri Wandel kaj Stefan MacGill proponis modifojn en la regularo, argumentante ke la ĝisnuna proceduro estas nedemokratia, ĉar kandidatoj ne proponitaj de la elekta komisiono havas ŝancon nur, se la komitato unue malakceptas la tutan teamon proponitan de la komisiono.

Tiam forte kontraŭargumentis interalie Renato Corsetti, tiama ano de la elekta komisiono, laŭ kiu la estraro nepre devas esti elektita kiel unueca teamo, por povi bone kunlabori. En Kopenhago klara majoritato subtenis la proponitajn ŝanĝojn, sed la fina decido pro tempomanko estis ŝovita ĝis Hanojo.

Nun, post unujara paŭzo, komitatano Brian Moon kiel reprezentanto de la koncerna komitata laborgrupo, prezentis la finan formon, kiun la elektoregularo ekhavis.

- Lastjare en kopenhago oni alprenis simplan ŝanĝon al unu subparagrafo de la elekta regularo, por ebligi ke en elekto de la estraro oni povu voĉdoni pri ĉiuj proponitaj personoj. Tio estis vaste aprobita ŝanĝo, sed montriĝis ke ĝi ne estas aplikebla sen plia ŝanĝado de la tuta elektoregularo. Vi havas nun antaŭ vi tiun proponatan, amenditan elektoregularon. Nia propono estas parte konservativa kaj parte radikala. Ĝi estas konservativa tiusence, ke ni volis konservi la esencon de la elektoproceduro, sed radikala tiasence, ke laŭ ni necesis tute forigi la koncepton de "elekta propono" en la antaŭa regularo.

Laŭ la malnova regularo, la tasko de la elekta komisiono estis prezenti al la komitato "elektan proponon", pretan pakaĵon kun tuta estraro, prezidanto kaj taskodivido por la ĉefaj postenoj. Tiun pakaĵon la komitato povis akcepti aŭ malakcepti. La kritikantoj de tia proceduro argumentis, ke en la praktiko la komitato tiam en la praktiko ne povis fari ion alian ol akcepti la proponatan pakaĵon, ĉar la alternativo estus tro malcerta.

En la nova propono por elekta regularo oni forstrekis la tutan malnovan artikolon 7 pri "elekta propono". Anstataŭe la elekta komisono prezentu al la komitato finan raporton kun siaj rekomendoj, kaj la komitato unue decidu, kiom da membroj havu la sekva estraro.

Poste la elekto de la estraranoj okazu per sinsekva voĉdonado pri ĉiu unuopa valida kandidato, ĉu rekomendita de la elekta komisiono aŭ ne. La estraron eniros tiuj kandidatoj, kiuj ricevos la plej multajn voĉojn. Nur en la sekva paŝo, eventuale post diversaj konsultadoj, la komitato faros la finan decidon pri tio, kiu el la elektitaj kandidatoj estos prezidanto, kaj kiel estos dividitaj la aliaj postenoj en la estraro.

Kelkaj komitatanoj esprimis dubon, ĉu la proceduro bone funkcios por kunmeti funkcikapablan teamon. Aparte oni demandis, ĉu ne ekzistas la risko, ke la sola disponebla kandidato por ŝlosila funkcio estos malaprobita de la komitato, kio kondukus al lama estraro.

Laŭ Brian Moon, la komitato simple devas preni sian respondecon kaj aŭskulti la konkludojn kaj rekomendojn de la elekta komisiono, antaŭ ol voĉdoni pri la kandidatoj.

- Ne estas tiel ke oni blinde voĉdonos unue pri tio, kiuj estos en la kvinopo aŭ naŭopo. Oni faros tion kun antaŭa scio pri tio, kiu sin proponas por kiu funkcio, almenaŭ se temas pri ĉefaj funkcioj. Ni proponas disigon de la elekto en du partoj, por ke estu ebleco de eventualaj modifoj en la sinproponoj, depende de la unua decido. Tiu timo ke povus forfali la sola kandidato pri ekzemple financaj aferoj estas tute teoria, des pli ĉar dum lastaj jaroj ni apenaŭ havis pli da kandidatoj ol postenoj. Tiu ĉi estas aranĝo kiu povas funkcii en ĉiuj eblaj situacioj.

Post nelonga diskuto la ŝanĝo de la elekta regularo estis aprobita preskaŭ unuanime, kun tri sindetenoj. Tio signifas, ke en la venontjara kongreso en Rejkaviko la komitato elektos la novan prezidanton kaj estraron de UEA voĉdonante pri ĉiuj validaj kandidatoj, ĉu rekomendataj de la elekta komisiono aŭ ne.

Alia nerutina temo levita dum la komitata kunsido estis la pasintjara rekomendo de la koncerna subkomitato, ke la estraro trovu financajn rimedojn kaj entreprenu decidajn paŝojn por rapide modernigi la retejon de la asocio.

Komitatano Francesco Maurelli tuj komence de la kunsido demandis la estraron, kial la komitata rekomendo ne estis realigita dum la pasinta jaro. Respondis la ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak:

- Pri tiu ĉi rekomendo ni kelkfoje levis la demandon kadre de la komisiono pri informado, sen praktika rezulto. Unue simple ne reagis la membroj de la komisiono. Ĉiuj scias ke la laboroj dependas de la eblecoj de la unuopaj personoj. En tiu momento ni aldone sciis, ke finance ne eblus ekpensi pri profesia laboro rilata la koncernan aferon. Nur en la nuna jaro montriĝis, ke ekzistas financaj eblecoj, ni kvazaŭ ricevis verdan lumon. La premiso en Kopenhago estis, ke bezonatas monrimedoj. Fine de la financa jaro ni sciis, ke estas neniuj rimedoj. Kiam nun aperis tiu ĉi ebleco, ke estas kelkaj rimedoj, estis tro malfrue ion konkretan entrepreni antaŭ la kongreso.

Komitatano Mark Fettes rekomendis, ke la estraro zorgu pri pli bona informado rilate la aktualan staton pri realigo de diversaj projektoj kaj decidoj, por ke oni facile vidu kiu respondecas kaj kio okazas:

- Ĉu ne eblus post la kongreso krei en la retpaĝo de UEA liston de decidoj kaj rekomendoj kaj raporti pri la progreso ĉiumonate, aŭ dumonate, al la komitato. Due, la subkomitatoj faras diversajn rekomendojn ke oni faru tion, ke la estraro okupiĝu… Ĉu ne eblus enkonduki regulon, ke subkomitato kiu akceptas iun rekomendon ankaŭ proponas konkretajn homojn kiuj kunlaboros kun la koncerna estrarano por tiun fari, ĉar ne ŝajnas juste meti la respondecon sur la ŝultrojn de unu sola estrarano.

Barbara Pietrzak trovis la rekomendon aprobinda.

- Kiam oni diras ke oni faru, tio signifas ke neniu faros. Ni povus iom pli ofte konkretan taskon ligi kun ies konkreta nomo. Koran dankon, viaj proponoj estis tre konstruaj.

Dum la komitata kunsido Lee Jung-kee prezentis la raporton de la elekta komisiono:

- Kiel vi scias, en la nuna momento estas unusola kandidato, profesoro Mark Fettes, por prezidonto. Pri ceteraj estraranoj la elektokomisionanoj daŭre studas kaj serĉas kompetentajn personojn, kiuj renovigos nian asocion. Multaj ja atendas revolucian renovigon de nia asocio, en konkordo kun la drastaj en la cetera mondo… Pro tio la elekto estas tre serioza por nia asocio.

La komitato en sia kunsido ankaŭ elektis du novajn honorajn membrojn, kies nomoj estos diskonigitaj dum la solena malfermo.

Post la komitata kunsido en apuda ejo de la hotelo okazis la jam tradicia Movada foiro, dum kiu sin prezentis eĉ kvar Universalaj Kongresoj. La vjetnamanoj kompreneble havis sian budon kun multaj vendataj suveniroj - poŝtkartoj kaj glumarkoj. Apude estis budo de la venontjara Rejkavika kongreso, kaj tuj sekve sin reklamis argentinanoj, la aranĝontoj de la Universala Kongreso en 2014, kun amasego da flugfolioj, krajonoj kaj sakoj. Ili ankaŭ regalis preterpasantojn per argentina dolĉaĵo. En alia loko francoj kolektis subtenon por organizi Universalan Kongreson en Lille en la jaro 2015.

Ekstere la unua varma kongresa tago finiĝis per tempesto kaj pluvego.

arkivita en: ,
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-29 13:27
"Mi scias, ke mi nenion scias..." Perfekta klarigo, precipe de informrespondeca Barbara Pietrzak.Tiu persono volonte trudas taskojn al aliaj kaj se oni povas profiti estas en unua vico.
Mi esperas, ke oni trovos pli kompetantan personon por tiu respondeca posteno, antau chio kiu regas elktronikajn helpilojn.
Mi vidas, ke ni apenau estas pli saghaj kun la tuta elekta sistemo. Kion ellaboris nia sagha strategia teamo?
esperanto
esperanto diras:
2012-07-29 14:24
PREFERE FARU ION POR LA LINGVO ESPERANTO ANSTATAU SENUTILE PERDI LA TEMPON PRI ELEKTAJ REGULAROJ!

Persone mi revas pri la tempo, kiam chiuj supre menciitaj personoj estos POR CHIAM FORPELITAJ de la Esperanto-movado.

esperanto
esperanto diras:
2012-07-29 16:02
Cetere, la demando chu Hanojo estos la plej malgranda kongreso en la historio de UK, estas duaranga, lau mi. Pli gravas ghia (kultura) kvalito. La esperantistoj shajne chiam nur interesighas pri la kriterio de la kvanto, dum la kvalito ne shajnas tro interesi ilin. Tiu vidpunkto estas erara. Denove en la plej aktualaj gazetartikoloj oni povas legi chefe, ke ekzistas milionoj da esperantistoj. Sed kie ili reale estas - chu sur alia planedo?

UK en tia azia lando povus esti unika shanco por la Eo-movado, precipe UEA, kaj la loka movado. Sed mi timas, ke ankau chifoje oni simple maltrafos tiun unikan shancon, same kiel en Kopenhago, Havano, Roterdamo, Firenze ktp., char oni estas okupita pri chiu ajn alia burokratajho anstatau por reale okupighi pri demandoj de Esperanto mem. Tiuj kongresoj bedaurinde degeneris al absurda propaganda teatro de malkompetentaj Esperanto-funkciuloj, kiuj volas ludi iun pseudorolon kaj konservi sian influon en la organizajhoj, kaj de Esperanto-turistoj kaj -statistoj, kiuj plenigas la salonon por shajnigi, ke Esperanto estas amasa movado kaj por alporti iom da mono en la kason de la organizantoj en formo de kotizoj por partopreno de dubindaj programeroj kaj por uzado de gichetoj kaj maklerajhoj - alian funkcion kaj signifon por Esperanto mem tiu anonima kaj pasiva publiko ne havas, char dum en raportoj oni legas nur la nomojn de chiam la samaj funkciuloj.

Sed kion UEA reale faras por integri tiun amason da aziaj esperantistoj, krom por folklora celo?

Plej multe interesas min la eldiroj de vjetnamaj oficialuloj.

Kiam aperos la unua kongresa kuriero? En Vjetnamio jam estas lundo. Ech kongresan kurieron oni ne sukcesis aperigi ghis nun. Kiuj estos la redaktoroj? Kaj sur la hejmpagho de uea.org oni legas nenion pri tio ke la hanoja UK komencighis. Kaj la estrarano pri informado ankorau rifuzas plendojn kaj ferias en Vjetnamio! Neimagebla bordelo!

esperanto
esperanto diras:
2012-07-29 15:13
Per chi tiuj du publicaj kontribuajhoj mi shatus denove atentigi pri la situacio de la homaj rajtoj en Vjetnamio kaj en la mondo kaj instigas la Komitaton de UEA trakti tiun chi temon dum la kongreso en Hanojo.

http://www.planlingvoj.ch/Vjetnamio_Homajrajtoj.pdf

http://www.planlingvoj.ch/Vjetnamio_HoChiMinh.pdf