Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Heroldo sporade aperas helpe de Libera Folio

Heroldo sporade aperas helpe de Libera Folio

de Redakcio Laste modifita: 2012-10-07 17:25
La ĉefa eldonaĵo de la Esperanta Civito, Heroldo de Esperanto, neniel sukcesas rekapti sian ordinaran aperritmon. Tamen helpe de materialo el Libera Folio de tempo al tempo la paĝoj pleniĝas.

La lasta jaro kiam Heroldo de Esperanto aperis laŭ sia antaŭanoncita reguleco estis 2010. Tiam ĝis la komenco de oktobro aperis 11 numeroj, kaj ĝis la fino de la jaro 17.

Ĉi-jare aperis ĝis nun nur kvin numeroj. El tiuj kvin du atingis la abonantojn pasintsemajne, kaj ial ili nomiĝas numeroj 7 kaj 10. Numeroj 8 kaj 9 daŭre ne aperis, same ne aperis ĉi-jare la numeroj 1, 4 kaj 6. Krome el la pasintjara kolekto plu mankas kvin numeroj, kiuj ŝajne jam neniam aperos.

Krom supozebla manko de abonantoj (la abonkvanto de Heroldo restas sekreta post ĝia transiro al la Civito), la problemoj en la aperritmo evidente estas kaŭzitaj de la forfalo de pluraj regulaj kunlaborantoj. Kiel aktiva leganto de Libera Folio, la kompilanto de Heroldo tamen de tempo al tempo sukcesas plenigi la paĝojn.

La "kongresan numeron" de Heroldo la Civito en sia retejo reklamas blage: "ĝi estas, kiel kutime, fundamenta rimedo por la estontaj historiografoj de la esperanto-mondo". Efektive almenaŭ la ĉefaj replik-interŝanĝoj en unu el la komitataj kunsidoj estas modele redonitaj en ampleksa teksto - kopiita el Libera Folio, kie ĝi aperis la tagon post la kunsido. La koncerna numero de Heroldo atingis la abonantojn pli ol du monatojn pli malfrue.

arkivita en:
uzs980
uzs980 diras:
2012-10-08 00:28
Laŭ informoj cititaj en http://www.esperanto.de/ea/2008/ea2008_4_2.pdf la eldonkvanto estis 1100 ekzempleroj antaŭ kelkaj jaroj.
kallekn
kallekn diras:
2012-10-08 06:49
Tiu cifero ŝajnas grave troigita, eĉ se temus pri eldonkvanto, kaj ne kvanto de pagitaj abonoj. Jen kion mi verkis en 2005, laŭ informoj kolektitaj el bone informitaj fontoj. Sed temas pri konjekto, ĉar la veran statistikon konas nur la eldonanto.

Ŝajnas ke la abonantaro de Heroldo de tiam apenaŭ povis kreski, ĉar la enhavo iĝis eĉ malpli interesa, dum ĉiam pli da informoj haveblas rete, ekzemple en Libera Folio, sed ne nur.

"La abonantaro de Heroldo nuntempe estas en la regiono 500-700, precizaj ciferoj mankas. La preskvanto ankoraŭ komence de la 80-aj jaroj estis pli ol 4 000 kaj abonantaro vershajne ĉirkaŭ 3.000. Laŭdire Heroldo havis eĉ milon da abonoj sole en Pollando, ĉar poloj povis pagi iun etan sumon al pola konto de la redaktoro. Ankau en aliaj orienteŭropaj landoj kaj en Brazilo ĝi havis multe da abonantoj. Kiam Silfer ĝin akaparis en 1997, la abonantaro tamen jam estis falinta al ĉirkaŭ 1.000 kaj poste ankoraŭ preskaŭ duoniĝis."

http://www.kniivila.net/2005/informfluoj-en-esperantujo/
iafantomo
iafantomo diras:
2012-10-27 18:00
Kian intereson havas La Libera Folio en la Civito?
Klara
Klara diras:
2012-11-07 00:41
Lau mia scio, dum la Hanoja UK, la kunredaktoro de Heroldo chiu tage verkis plurajn artikolojn por Heroldo. Sed la chefa redaktoro selektis.
redakcio
redakcio diras:
2012-11-07 13:28
Do, estonte mi rekomendas sendi la artikolojn rekte al Libera Folio por pli rapida publikigo. Poste la reduktoro povos elekti laŭplaĉe por la papera Heroldo. :-)

Kalle K.
Klara
Klara diras:
2012-11-08 22:58
Sagace!