Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Google ektradukas Esperanton

Google ektradukas Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2012-03-07 19:18
Ĉi tiu teksto estas verkita en Esperanto. Se vi legas ĝin en alia lingvo, danku la entreprenon Google. Cetere, ankaŭ se vi legas nian bultenon en Esperanto, vi povas danki al Google. Ekde nun la reta tradukilo de Google komprenas kaj parolas Esperanton, kiu iĝis la 64-a lingvo, subtenata de la retejo. Tio signifas, ke eblos traduki al kaj el Esperanto ne nur en la tradukretejo de Google, sed ankaŭ en ĉiuj aliaj retaj servoj, kiuj uzas la saman tradukilon.

La artikolo en aliaj lingvoj: English, EspañolSvenska, По-русски中文

La teamo de Google-tradukoj diskonigis la aldonon de nova lingvo en sia oficiala anglalingva blogo, samtempe donante bazajn informojn pri la lingvo. Laŭ la blogaĵo, "Esperanto havas centmilojn da aktivaj parolantoj", kaj "kelkaj centoj eĉ lernas ĝin denaske". La celoj de Esperanto kaj Google-tradukoj koincidas, ĉar ambaŭ volas helpi homojn kompreni unu la alian, skribas Thorsten Brants, kiu afiŝis la blogaĵon.

La teamo de Google laŭ li estis surprizita de la bona kvalito, kiun jam eblas atingi per maŝina tradukado de Esperanto, konsiderante ke la kvanto de ekzistantaj tradukoj, sur kiuj Google povas bazi sian tradukalgoritmon, estas malgranda. Ekzemple por la germana aŭ hispana lingvo Google havas centoble pli da datumoj.

- Esperanto estis konstruita tiel ke ĝi estu facile lernebla por homoj, kaj tio ŝajnas helpi ankaŭ maŝintradukadon, Thorsten Brants skribas.

Google-traduko de Libera Folio

La anglalingva blogaĵo en kiu la teamo de Google raportas pri la novaĵo eĉ havas titolon en Esperanto: "Tutmonda helplingvo por ĉiuj homoj". Eblas kompreneble traduki ĝin al iom lama Esperanto per la nova tradukilo.

Jam de pli frue ekzistas kelkaj maŝintradukaj sistemoj por Esperanto. Eble la plej rimarkinda inter tiuj estas la sistemo Apertium, pri kiu Libera Folio raportis kelkfoje. Tiu teknologio estis origine evoluigita de la Universitato de Alakanto en Hispanio por aŭtomata tradukado inter proksimaj lingvoj, kiel la hispana kaj la kataluna.

Kataluna Esperanto-Asocio kaj Hèctor Alòs i Font antaŭ unu jaro kunlaboris en la projekto, kaj al la programo estis aldonitaj versioj por traduko el la hispana kaj el la kataluna al Esperanto. Poste la dana esperantisto kaj programisto Jacob Nordfalk kunlaboris kun la teamo por aldoni tradukon el la angla al Esperanto.

Aldone ekzistas kaj uzeblas ĉe Traduku.net alia aŭtomata tradukilo, kiu grandparte baziĝas sur la principoj de la iama projekto DLT, furorinta en la 1980-aj jaroj. La sistemo estis poste pluevoluigita por Esperanto ĉefe de Victor Sadler.

La kvalito de la teksto produktita de ĉiuj tri tradukiloj ankoraŭ lasas multon por deziri, sed rimarkindas, ke jam en sia unua versio la tradukilo de Google ne nur ne postrestas, sed eĉ donas kelkrilate pli bonkvalitan tradukon ol la du aliaj. Tamen aperas unu ikso anstataŭ supersigno - supozeble pro tio, ke hazarde estis uzitaj iuj nekonvertitaj iksaj tekstoj en la datenbazo.

La ĉefa tuja utilo de Google-tradukoj en Esperanto supozeble estas, ke ĝi videbligos Esperanton, kaj ebligos aŭtomatajn tradukojn el kaj al Esperanto ekzemple en Ipernity kaj aliaj retaj servoj kiuj uzas la tradukilon de Google.

 

Por doni ideon pri la kvalito de la haveblaj tradukoj, jen novaĵeto en la angla kun kvar tradukoj al Esperanto.

Angla originalo

BUENOS AIRES, February 22, 2012 (AFP) - Around 340 people were injured, some of them seriously, Wednesday when a train derailed and struck a railway station platform in Buenos Aires, transport and health officials said. Around a dozen ambulances were sent to the accident in the west of the Argentine capital to treat those hurt, said Alberto Crescenti, a senior city official. Transportation Secretary Juan Pablo Schiavi gave the toll and said many of the passengers were badly injured, including some with multiple fractures and abrasions, adding that "there could be fatalities" among the casualties.


Google

Bonaero, februaro 22, 2012 (AFP) - Ĉirkaŭ 340 homoj estis vunditaj, kelkaj el ili serioze, merkredo kiam trajno elreliĝis kaj frapis fervoja stacidomo kajo en Buenos Aires, transporto kaj sano respondeculoj diris. Ĉirkaŭ dekduo ambulancoj estis senditaj al la akcidento en la okcidento de la argentina ĉefurbo trakti tiujn malfelicxan, diris Alberto Crescenti, altranga urbo oficiala. Transporto Sekretario Johano Paŭlo Schiavi donis la paspago kaj diris multajn el la pasaĝeroj estis grave vunditaj, inkludante iuj kun multnombraj frakturoj kaj abrasions, aldonante ke "ne povis esti viktimoj" inter la viktimoj.


Apertium

BONAERO, 22a de februaro, ) - Ĉirkaŭ estis vundita, kelkaj de ili grave, merkredo kiam trajno elreligita kaj *struck fervoja stacia platformo en diris.  Ĉirkaŭ dekduaj ambulancoj estis sendita al la akcidento en la okcidento de la argentina ĉefurbo trakti tiun doloron, diris Alberto *Crescenti, altranga urbo oficialulo.  Transportada Sekretario Juan Pablo *Schiavi donis la perdon kaj dirita multaj de la pasaĝeroj estis severe vundita, inkluzivanta kelkaj kun , aldonanta ke "tie povus esti mortiĝoj" inter la viktimoj.


Traduku.net

BONAERO, Februaro 22, 2012 (AFP) - Ĉirkaŭ 340 homoj estis vund, iuj grave, Merkredo kiam trajno elreligita kaj frap fervoja stacio platformo en Bonaero, transport kaj sanitaraj respondeculoj diris. Proksimume dek du ambulancoj estis sendita la akcidenton en la okcidento de la Argentina ĉefurbo trakti tiuj doloro, diris Alberto Crescenti, altrangan municipan respondeculon. Transportado Sekretario Juan Pablo Schiavi donis la perdon kaj diris multajn el la pasaĝeroj estis severe vundita, inter ili kelkaj kun multoblaj frakturoj kaj skrapvundoj, aldon ke "tie povus esti mortiĝoj" inter la viktimoj.


Homa traduko

Bonaero, la 22-an de februaro (AFP) - Proksimume 340 personoj estis vunditaj, kelkaj el ili serioze, en merkredo, kiam trajno elreliĝis kaj trafis la kajon en fervoja stacidomo en Bonaero, raportis oficialaj reprezentantoj de la transporta kaj sana servoj. Dekduo da ambulancoj estis senditaj al la loko de la akcidento en la okcidenta parto de la Argentina ĉefurbo por prizorgi la vunditojn, diris Alberto Crescenti, altranga urba oficialulo. La ŝtatsekretario pri transporto, Juan Pablo Schiavi, raportis la ciferojn kaj diris ke multaj el la pasaĝeroj estis severe vunditaj, inkluzive kelkajn kun multoblaj frakturoj kaj premvundoj, aldonante ke kelkaj viktimoj eventuale pereis.

arkivita en:
Marcos
Marcos diras:
2012-02-23 10:33
La artikolo ne mencias la maŝintradukan sistemon GramTrans de Eckhard Bick, kiu donas pli bonan rezulton ol la tri menciitaj sistemoj:

BUENOS AIRE, la 22-an de februaro 2012 (AFP) - Proksimume 340 homoj estis vunditaj, kelkaj el ili grave, merkredon kiam trajno dereligis kaj frapis stacidomoplatformon en Bonaero, transporto- kaj sanoficialuloj diris. Ĉirkaŭ dekduo da ambulancoj estis sendita al la akcidento en la okcidento de la arĝentĉefurbo por trakti tiujn doloris, Alberto Crescenti, altranga urboficisto diris. Transportation Secretary Juan Pablo Schiavi donis la paspagon kaj diris ke multaj el la pasaĝeroj estis malbone vunditaj, inkluzive de kelkaj kun multoblaj frakturoj kaj abrazioj, aldonante ke "povis ekzisti mortiĝoj" inter la viktimoj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-02-23 11:38
Se juĝi laŭ la nomo, GramTrans ne estas bazita sur statistika metodo, do kun la nuna kvanto da bazteksto disponebla inter la Angla kaj Esperanto ne estas tro surprize ke ĝi ankoraŭ funkcias same bone kiel la aliaj. La statistika metodo havas ankaŭ la avantaĝon ke estas malpli da laboro en la aldono de unu plia lingvo al la tuta sistemo, kio ja iel estas la tuta motivo por entute entrepreni aŭtomatan tradukadon.

Mi antaŭvidas ke la statistika sistemo kun plej multe da bazteksto fine montriĝos la plej bona aŭtomata tradukilo. Sed mi antaŭvidas ankaŭ ke ĝi neniam sukcesos malnecesigi postan homan redaktadon.
Marcos
Marcos diras:
2012-02-24 01:30
Jens skribis: "Mi antaŭvidas ke la statistika sistemo kun plej multe da bazteksto fine montriĝos la plej bona aŭtomata tradukilo."

Fakte, mi sufiĉe certas ke la plej bonaj aŭtomataj tradukiloj nepre estos tiuj, kiuj kombinas la regulbazitan metodon kun la statistika metodo. Jam ekzistas kelkaj tiaj metodkombinaj aŭtomataj tradukiloj, sed neniu el ili estas senkosta, tiel ke mi ne povas nun prijuĝi ilian kvaliton (kaj ĉiuokaze, por fari justan komparon, oni devus kompari ilin al pagendaj unumetodaj tradukiloj, ĉar la pagendaj tradukiloj ja averaĝe superas la senkostajn tradukilojn). Sed mi sufiĉe certas, ke iam tiuj metodkombinaj tradukiloj tre furoros.
Alekso
Alekso diras:
2012-02-26 12:02
Estas interese legi viajn analizojn kaj prognozojn. Ne estante fakulo pri maŝina tradukado mi tamen deziras aldoni unu plian faktoron, kiu (krom kompartekstaro kaj metod(ar)o) grave influas la kvaliton de traduko. Tio - banale, sed reale - estas la specifaj kvalitoj de la origina teksto.
Ne malofte aŭtoro per stilo, sintakso, vortelekto celas al bombasto kaj pseŭdograveca komplekseco anstataŭ al simpleco, precizo kaj klareco. Ofte eĉ denaska parolanto de la origina lingvo, devas legi frazon pli ol unu fojon por atingi komprenon. Tiam eĉ genie konstruita tradukosistemo ne povas atingi bonan rezulton.

Certe la ofertantoj kaj uzantoj de tradukaj sistemoj ĝenerale ne havas elekton. Necesas traduki ĉiajn ajn tekstojn. Tamen la aŭtoroj de tekstoj ja povas konscie decidi, kiujn estontajn tradukproblemojn ili volas krei aŭ ne krei.
Ekzistas jam detalaj konsiloj pri lingvaĵo facila kaj komprenebla... por homoj. Indas esplori, ĉu konsiloj por krei favorajn kondiĉojn por maŝina tradukado aspektas same, simile aŭ alie. Mi supozas, ke ne estos grandaj diferencoj.
Je la fino jen tezo pri unu elemento de la problemo: Ju pli kompleksa estas la sintakso de frazo, des pli granda estas la probableco, ke rilatoj inter frazo-elementoj en la tradukaĵo ne kongruas kun tiuj en la originala frazo. (Tio inkluzivas la eblecon, ke ili tute malaperis.)
Mi antaŭĝojas pri viaj komentojn. (Tio inkluzivas protestojn.) ;-)
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-02-26 13:39
Nu, tiu argumento ja ĉiuokaze gravas nur por tiuj sistemoj kiuj provas imiti la homan inteligenton, do la interlingvaj sistemoj. “Artefarita inteligento” estas esplorkampo en kiun monegoj estas verŝataj, sed mi havas la impreson ke tio nur signifas ke homoj laboras tiukampe ĉefe pro la mono, ne por vere evoluigi ion vere novan. (Tiu impreso datiĝas de la 1990-oj kiam mi dungiĝis en tre ambicia projekto kiu celis aŭtomatan interpretadon pertelefonan).

La statistikaj sistemoj ne provas imiti la homon, sed faras tion kion la maŝinoj faras bone. Ili simple uzas jam home tradukitajn tekstojn kvazaŭ vortarojn por traduki novajn tekstojn. Ju pli la literkombinoj de la novaj tekstoj similas al tiuj de la malnovaj, des pli bonaj estas la rezultoj. La ĉefa problemo estas agordigi la tekstodividojn en la bazaj tekstoparoj, tiel ke la sistemo estas korekte informita kiu peco de la tradukita bazteksto utiliĝu kiel traduko de kiu peco de la originallingva teksto. Komplekseco de la lingvaĵo kredeble apenaŭ eniras la ekvacion, ĉar oni ĉion komparas tute supraĵe, traktante sole la tekstan strukturon, ne la lingvan.
bkolker
bkolker diras:
2012-03-01 19:17
Mi miras pri la lavango de negativaj komentoj pri tiu elstara evento. La skeptikuloj prefere analizu kvaliton de traduko el la suahila lingvo en la jidan aŭ ukrainan aŭ vjetnaman(aŭ en alian ne grandpotencan lingvon) – mi tre dubas, ke ĝi superas kvaliton de traduko en Esperanton. La optimistoj uzu kaj diskonigu la eblon automate traduki el kaj al Esperanto kaj per korektado de tradukoj perfektigu la sistemon! Vivu la optimismo – motoro de la progreso!

Boris Kolker,
kiu enkondukis la aŭtomatan tradukadon en Esperantujon per sia prelego pri maŝina tradukado el la rusa lingvo en Esperanton en la Internacia Somera Universitato de la 48-a Universala Kongreso de Esperanto (Sofio, 1963!)
fonolog
fonolog diras:
2012-02-23 11:13
Estas interese ke 'There could be fatalities' tradukighas al 'NE povis esti viktimoj'. Tio estas eraro komuna en Google Translate. Antau 1 jaro, la Corriere dela Sera raportis ke 'Berlusconi non vince' (B. ne vinkas) tradukighis anglen kiel 'Berlusconi wins' (B vinkas), kvankam 'Bersani non vince' tradukighis korekte. Simile, en iu momento la angla frazo 'There is money' (Estas mono) tradukighis al la greka 'Xrimata den iparxoun' (Ne estas mono).
La kauzo estas ke GT funkcias kun statistiko kaj simple kalkulas kio estas la plej versxajna frazo koresponda al la origina.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-02-23 11:36
La mashinaj tradukoj estas pli precizaj ol la homa: ili ghuste indikas, ke la akcidento okazis en merkredo, sed lau la homa ghi okazis en vendredo.

Bv. ne maltrafi la shercan karakteron de chi tiu komento - ech se ghi estas cerbumiga :-)
redakcio
redakcio diras:
2012-02-23 12:34
Efektive, tio bone reliefigas unu malmankon de maŝinaj tradukoj. Tempomanko ne igas maŝinojn malzorgaj.

Mi tamen korektis la vendredon al merkredo - mi rajtas, ĉar mi mem estas la homo kiu faris la homan tradukon ;-)

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-02-23 15:37
Tio ankaŭ bele demonstras kial eĉ relative primitiva aŭtomata tradukado povas grave helpi. La unuaj versioj de la programlingvo COBOL (Esperantigute KOKOL, "komuna komerc-orientita lingvo") ankaŭ estis terure primitivaj kaj apenaŭ kapablis pli ol adicii kaj subtrahi. Mokinde en komputilsciencaj rondoj, sed la komercaj kompanioj kiuj ekpovis laborigi la homojn alikampe kompreneble gajnegis el tio.
Alekso
Alekso diras:
2012-02-26 10:27
Surprizas min, ke via kutima trankvila suvereneco forlasis vin dum momento. Aliaflanke eblas diri: Jen la pruvo,ke la tradukinto estas homa. ;)
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-02-23 13:27
Kiam mashinoj komencos konstrui mashinojn, homo estos superflua. Ili estos certe pli perfektaj, antaux chio neniu estus korupta! Certe pli socia kaj justa. Chio denove tiktakus "kiel en svisa horlogho".
mikelo
mikelo diras:
2012-02-23 11:52
Bonege !
Mi memoras ke Ass.TAKE-Esperanto (konstruistoj) , proponis tion en projekto de Google "Project 10 to 100" en oktobro 2008..kaj aldone ankaù tradukado per la vocxo, per
rekono de vocxo en esperanto..kaj tradukado en diversaj lingvoj..kaj inverse.

javergara
javergara diras:
2012-02-23 13:44
Ke Google faris tiun pashon estas unu el la plej gravaj nuntempaj agnoskoj al la fakta ekzisto de Esperanto kiel reala lingvo, kaj al ghia potencialo.
 
Estas vere kuraghige ke la Google-teamo rimarkis, kiel legeblas en la artikolo de Libera Folio, ke "la celoj de Esperanto kaj Google-tradukoj koincidas, ĉar ambaŭ volas helpi homojn kompreni unu la alian", kaj ke ili surprizighis "de la bona kvalito, kiun jam eblas atingi per maŝina tradukado de Esperanto, konsiderante ke la kvanto de ekzistantaj tradukoj, sur kiuj Google povas bazi sian tradukalgoritmon, estas malgranda".
 
Do, malgrau la malaprezo kiun iuj finvenkistoj direktas kontrau chiun ajn utiligon de Esperanto (ekz. verki tradukojn kaj enretigi ilin) kiu ne rekte kontribuas al la produktado de pliaj Esperantaj mondokonkerontoj, la prestigho de nia lingvo malgrau chio kreskas.
 
Kia ghojo!!
esperanto
esperanto diras:
2012-02-23 14:07
Interretaj tradukmashinoj realtive bone kapablas traduki relative facilajn frazojn, kiel montras la supra ekzemplo. Sed tuj kiam aperas pli komplika, kohera, scienca teksto, ilia tradukado estas neutiligebla. Ghuste oni bezonas mashinojn, kiuj kapablas traduki malfacilajn, komplikajn tekstojn, de disertacioj, ekzemple. Chio cetera restas sur relative simpla kaj primitva nivelo. Facilajn tekstojn povas traduki chiu idioto surbaze de simplaj lernolibroj kaj vortaroj.
Alekso
Alekso diras:
2012-02-26 12:35
"Facilajn tekstojn povas traduki chiu idioto..."
Precipe tiuj idiotoj, kiuj bone regas sian gepatran lingvon kaj decidis dediĉi sin al la lernado de pli ol unu lingvo; kiuj konas, posedas kaj kapablas uzi vortarojn; kiuj kapablas pensi abstrakte kaj laŭ neceso traduki ne vortojn, sed la signifon, kiun la vortoj portas; kiuj konscias, ke la signifokampoj de vortoj en diversaj lingvoj estas malsame strukturitaj; kiuj atentas la diversajn kulturajn fonojn de la lingvoj; kiuj komprenis, ke en tradukon ne intervenu la opinio kaj plibonigemo de la tradukanto. Estas tre dezirinde ke nia mondo havu pli da tiaj idiotoj.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-02-26 20:27
Se ne paroli pri tio, ke la "simplaj" frazoj ofte donas plej multe da tradukproblemoj.

Dum tradukado mi ofte trovis min cerbumadanta k provanta trovi taŭgan ekvivalentan esprimon por frazoj tre simplaj en la deirlingvo : kio en unu lingvo estas simpla, ne nepre estas tiom simple transmetebla en alian. Eĉ nia proverba, faciltekstkapabla inteligenta idioto bezonos cerbumadi.
jn0101
jn0101 diras:
2012-02-23 14:45

Apertium estas multe pli bona ol en la ekzemplo.

La aŭtoro verŝajne uzis la 'oficialan version' de http://apertium.org/index.php?id=translatetext kiu estas rompita dum jaroj.

Anstataŭ oni uzu http://apertium.saluton.dk/index.php?id=translatetext .

Ĝi donas multe pli bonan rezulton:


BONAERO, 22a de februaro, 2012 (AFP) - Ĉirkaŭ 340 homoj estis vundita, kelkaj de ili grave, merkredo kiam trajno elreligita kaj struck fervoja stacia platformo en Bonaero, transportado kaj sanaj oficialuloj diris. Ĉirkaŭ dekduaj ambulancoj estis sendita al la akcidento en la okcidento de la argentina ĉefurbo trakti tiun doloron, diris Alberto Crescenti, altranga urba oficialulo. Transportada Sekretario Juan Pablo Schiavi donis la perdon kaj dirita multaj de la pasaĝeroj estis severe vundita, inkluzivanta kelkaj kun multoblaj frakturoj kaj abrasions, aldonanta ke "tie povus esti mortiĝoj" inter la viktimoj.
jn0101
jn0101 diras:
2012-02-23 15:06
Mi ege ege ĝojas pro tio ĉi, pro unu sola kialo:

Ekde nun la Esperanto-mondo ne plu estos fermita al tiuj kiuj ne parolas Esperanton.

La direkton DE Esperanto estas ege grava, sed forgesata de la plejmulto.

Post Esperanto->angla provis fari maŝintradukon de Esperanto el la angla, ĉefe por ke mia edzino povu kompreni la diversajn Esperanto-hejmpaĝojn de diversaj interesaj Esperanto-aranĝoj.
Sed la laboro devis halti pro tempomanko kaj mi publikigis la rezulton. Kvankam ne tro bona ĝi povis doni ideon pri kio temas Esperanto-teksto.

Jen hazarda ekzemplo

'La decido pri loko de IJK 2012 estis tre malfacila.
Evidente unuavice malfacilis tuta situacio, ĉar ne estas simpla afero ŝanĝi ĉion ene de tri semajnoj kaj denove komenci organizadon de tia kongreso kun tempo-limigo de nur kelkaj monatoj.
Tuj post certiĝo ke japana IJK ne okazos ni komencis serĉi solvojn en orienta Azio, en Eŭropo kaj inter la kandidatoj por IJK 2013.
Prioritatis por ni, ke la kongreso okazu en orienta Azio, do post ricevo de pozitivaj respondoj el Ĉinio kaj Vjetnamio, ni ne plu konsideris la aliajn eblojn. '

estas per mia Apertium angla->Esperanto tradukata al:

The decision about place of IJK 2012 were very difficult.
Obviously primarily *malfacilis whole situation, because is not simple cause alter everything inside three weeks and again start organisation of such congress with time-restriction of only some months.
Just after *certiĝo that Japanese IJK will not happen we started to search solutions in east Asia, in Europe and between the candidates for IJK 2013.
*Prioritatis for us, that the congress happen in east Asia, so after reception of positive answers from China and Vietnam, we no any more considered the other opportunities.

Tio ĉi estas MULTE PLI BONA OL NENIO por tiuj kiuj ne parolas/komprenas Esperanton!!
La plej granda obstaklo estus la tri *stelo-markitajn vortojn; tiu estis vortoj kiuj ne estas en la vortaro de Apertium. Jes, kompreneble estas aliaj formoj de *malfacilis, *certiĝo kaj *Prioritatis en la vortaro, sed maŝintraduka sistemo nur ege malfacile povas fari regulojn pri ŝanĝo de vortklasoj.

Sed komparu tion kun Guglo:

The decision to place IJK 2012 was very difficult.
Obviously, first of all difficult situation, because there is no simple matter to change it all within three weeks and again to start organizing such a conference with a time-limit of only a few months ago.
Immediately after assurance that Japanese IJK not happen we started to look for solutions in East Asia, in Europe and among the candidates for IJK 2013.
*Prioritatis for us, that the Congress take place in East Asia, so after receiving positive responses from China and Vietnam, we did not consider the other options.

Multe pli flua lingvo, sed la plej grava estas ke estas MULTE MALPLI da netradukataj vortoj (fakte nur unu - *Prioritatis).

Pro tio mi gratulas kaj dankas al Guglo por tiu ĉi donaco.

Kore,
Jacob Nordfalk
simono
simono diras:
2012-02-23 21:05

Jen nur la enkonduko el mia Vikia artikolo "Satelita televido".

http://eo.wikipedia.org/wiki/Satelita_televido

Esperanto:

Satelita televido rilatas al la perado de televidaj signaloj helpe de satelitoj troviĝantaj en orbito ĉirkaŭ la Tero. Aparte de televidaj programoj, oni ofte dissendas ankaŭ radiofoniajn programojn kaj ebligas aldone kelkajn aliajn servojn. Komence la satelitoj havis tre feblan dissendan povumon kaj ne estis tersinkrone lokitaj, do oni bezonis grandegajn turneblajn spegulantenojn por ricevi la de la alŝutstacio plusenditajn signalojn. Praktike nur specialaj deŝutaj stacioj povis ricevi kaj plukonduki la satelite peritajn programojn. Sed la dissenda povumo de la satelitoj rapide kreskis kaj oni metis ilin sur tersinkronan orbiton[1], tiel permesante rektan ricevadon per fiksa anteno. Tiel ĉiu spektanto povas per malgranda malmultekosta "pelvo" kapti la programojn - kondiĉe nur, ke tiu povas vidi la sateliton. Do nenio baru la videblon. Ĉi ĉio bonege funkcias ĝis ĉirkaŭ ±81º norde aŭ sude de la ekvatoro.

Angla:

Satellite television is related to the mediation of television signals with the help of satellites located in orbit around the Earth. Apart from television programs, they often broadcast also radiofoniajn programs and allows in addition a number of other services. Initially, the satellite had a very feblan dissendan povumon and was not tersinkrone located, so we needed a huge turneblajn spegulantenojn to receive the alŝutstacio plusenditajn signals. In practice only special deŝutaj stations could receive and plukonduki the satellite peritajn programs. But the Broadcasting Power of the satellites quickly grew, and they put them on tersinkronan orbit [1], thus allowing a direct receiving a fixed antenna. So every viewer can by a small low-cost "basin" to catch the programs - provided only that he can see the satellite. So nothing baru the visibility. This all works very well up to about ± 81 degrees north or south of the equator.

Deutsch:

Satellitenfernsehen ist auf die Vermittlung im Zusammenhang Fernseher Signale mit Hilfe von Satelliten befindet Umlaufbahn um die Erde. Abgesehen von Fernsehprogrammen, sie oft ausgestrahlt auch radiofoniajn Programme und ermöglicht darüber hinaus eine Reihe weiterer Dienstleistungen. Ursprünglich hatte der Satellit eine sehr feblan dissendan povumon und wurde nicht tersinkrone befindet, also brauchten wir einen riesigen turneblajn spegulantenojn die alŝutstacio plusenditajn Signale zu empfangen. In der Praxis nur spezielle deŝutaj Stationen konnten erhalten und plukonduki die Satelliten peritajn Programme. Aber kann die Sendeleistung der Satelliten wuchs schnell, und sie legte sie auf tersinkronan Orbit [1] , so dass ein direkter Empfang einer festen Antenne. So kann jeder Zuschauer durch eine kleine Low-Cost "Becken" zu fangen, die Programme - vorausgesetzt nur, dass er die Satelliten zu sehen. Also nichts Baru die Sichtbarkeit. Das alles funktioniert sehr gut bis zu etwa ± 81 Grad nördlich oder südlich des Äquators.

Franca:

La télévision par satellite est liée à la médiation de la télévision signaux à l'aide de satellites situés dans l'orbite autour de la Terre . En dehors des programmes de télévision, ils sont souvent diffusés aussi radiofoniajn programmes et permet en outre un certain nombre d'autres services. Initialement, le satellite a eu un très feblan dissendan povumon et n'a pas été tersinkrone situé, il nous fallait une spegulantenojn turneblajn énorme pour recevoir les signaux alŝutstacio plusenditajn. Dans la pratique, seuls spéciaux stations deŝutaj pourrait recevoir et plukonduki les programmes peritajn satellite. Mais la puissance des satellites de radiodiffusion a rapidement grandi, et ils les mettent sur ​​orbite tersinkronan [1] , permettant ainsi une réception directe d'une antenne fixe. Ainsi, chaque spectateur peut par un petit low-cost "bassin" d'attraper les programmes - à condition seulement qu'il peut voir le satellite. Donc, rien baru la visibilité. Tout cela fonctionne très bien jusqu'à environ ± 81 degrés au nord ou au sud de l' équateur.
simono
simono diras:
2012-02-24 07:43
Guglo:

Satellite television is related to the mediation of television signals with the help of satellites located in orbit around the Earth. Apart from television programs, they often broadcast also radiofoniajn programs and allows in addition a number of other services. Initially, the satellite had a very feblan dissendan povumon and was not tersinkrone located, so we needed a huge turneblajn spegulantenojn to receive the alŝutstacio plusenditajn signals. In practice only special deŝutaj stations could receive and plukonduki the satellite peritajn programs. But the Broadcasting Power of the satellites quickly grew, and they put them on tersinkronan orbit [1], thus allowing a direct receiving a fixed antenna. So every viewer can by a small low-cost "basin" to catch the programs - provided only that he can see the satellite. So nothing baru the visibility. This all works very well up to about ± 81 degrees north or south of the equator.

Apertium:

*Satelita television relates to the intervention of televised signals *helpe of satellites locating in orbit around the Ground. Especially of televised programs, one commonly transmits also *radiofoniajn programs and mean incidentally some other services. Initially the satellites had very *feblan *dissendan power and were not *tersinkrone placed, so one required terrific *turneblajn *spegulantenojn for receive the of the *alŝutstacio forwarded signals. Practically only special *deŝutaj stations could receive and *plukonduki the *satelite facilitated programs. But the *dissenda power of the satellites quickly grew and one laid them on *tersinkronan orbit[1], like this allowing direct *ricevadon by means of fixed *anteno. Like this each viewer can by means of little cheap "bowl" seize the programs - conditionally only, that that can see the satellite. So nothing block the *videblon. This everything superbly operates until around ±81º north or south of the equator.

Gramtrans:

Bedaurinde ne provizas la direkton "Esperanto al io ajn".
simono
simono diras:
2012-02-24 08:05
Satellite television is related to the mediation of television signals with the help of satellites located in orbit around the Earth. Apart from a television programs, they frequentward broadcast also wireless telegraph programs and allows in addition a number of other services. Initially, the satellite had a very feblan dissendal ability and was not tersinkrone located, so we needed a huge turnable spegulantenojn to receive the alŝutstacio plussabled signals. In practice only special deŝutaj stations could receive and plukonduki the satellite act as agented programs. But the Broadcasting Power of the satellites quickly grew, and they put them on tersinkronan orbit [1], thus allowing a direct receiving a fixed antenna. So every viewer can by a small low-cost "basin" to catch the programs 1 provided only that he can iffally the satellite. So nothing bar the visibility! This all works very well up to about Âħ 81 degrees north or south of the equator
simono
simono diras:
2012-02-24 08:09
Plej bone plaĉas al mi la satelitaj "wireless telegraph programs". :)
bertilow
bertilow diras:
2012-02-23 22:03
La tradukilo de Guglo surprize bone sukcesas pri Esperanto (kaj ankaŭ pri aliaj lingvoj), t.e. surprize bone por komputilo.

Mi tamen rimarkis, ke ĝi iafoje donas tre strangan rezulton, se la fontoteksto estas plurlingva. Unu ekzemplo estas ĝia traduko de tiu ĉi paĝo, en kiu pluraj komentoj enhavas tekstopecojn en aliaj lingvoj ol Esperanto. Pri tiuj pecoj la tradukilo paneas.

Mi scias, ke poezio ne estas tre taŭga por aŭtomata tradukado, sed se vi volas sperti, kia kapoturna konfuzo povas rezulti el Guglo-tradukado de plurlingva teksto, vi povas provi per mia paĝo pri la poemo La Lupfantomo kun sep versioj de tiu poemo. Ofte oni vere ne komprenas, kio okazas. Iafoje tekstopeco restas en la sama lingvo, en kiu ĝi estis origine, sed tamen estas ŝanĝita!

http://translate.google.com[…]iteraturo%2Flupfantomo.html
mevamevo
mevamevo diras:
2012-02-24 01:16
Laŭ mi, la fakto ke Guglo aldonis Esperanton al siaj traduklingvoj estas ege bona fakto. Jes, certe, la kvalito ne estas perfekta, same kiel la traduko de la aliaj lingvoj. Sed ĝi ja funkcias, kaj funkcias ne multe malpli bone, ol la traduko el multaj aliaj lingvoj.

La emon de iuj samideanoj kritiki la kvaliton de la tradukoj mi persone trovas malserioza. La tradukoj el/al aliaj lingvoj estas pli-mapli same fuŝaj. Ni estu dankaj al Guglo almenaŭ pro tio, ke ĝi traktis nian lingvon kiel la lingvon indan je atento.
simono
simono diras:
2012-02-24 08:17
Mi miregas, ke Guglo entute priatentas Esperanton - kaj verdire mi ne havas iun logikan klarigon pri tiu ĉi neatendita atento. Sed reale ankaŭ mi ĝojas pri ĝi.

Aliflanke, mi unuavide atendus iomete pli bonan rezulton. La normala kazo estas, ke oni tradukas de unu lingvo kun amaso da neregulaĵoj kaj idiotismoj al alia lingvo kun amaso da neregulaĵoj kaj idiotismoj - iam kun la interŝtupo de "lingvo" plene regula kaj logika.

Do se okaze de Esperanto la neregulaĵoj kaj idiotismoj ĉe unu flanko preskaŭ plene forfalas, oni devus atendi, ke ...
Lu
Lu diras:
2012-02-24 13:12
Kontraste al vi, Simono, mi ne plu miras, ke Google priatentas Esperanton. Laŭ mi Google devus esti malamika al Esperanto por _ne_ atenti Esperanton. (Nu, tio eblas, ŝajne Microsoft kaj eble ankaŭ Yahoo estas.) Laŭ mia supozo la klarigo por la atento estas la laŭnombra signifo de la Esperanto-uzado kolektita ekzemple en http://eo.wikipedia.org/wik[…]o#Komparo_kun_aliaj_lingvoj . Tie videblas, ke laŭ deko da kriterioj Esperanto havas inter la lingvoj de la mondo pozicion inter la 3-a kaj la 43-a, kutime inter la 15-a kaj 40-a, ekzemple ankaŭ rilate al malfacile manipuleblaj nombroj kiel la nombro de ĉiuhoraj vizitoj al vikipediaj paĝoj aŭ la tekstokvanto en Interreto (jes, tiu nombro estas iom aĝa, el 2000, kaj pro la manko de nelatinliteraj lingvoj iom necerta; se iu iam trovos pli aktualan statistikon, mi estus dankega). (Mi supozas, ke ankaŭ rilate al la nombro de Nobel-premiitoj (ĉ. 730) laŭ la parolantoj de la diversaj lingvoj ni kun la 5 Esperanton parolantaj premiitoj havus similan pozicion - sed tio estas malfacila kaj laborplena statistiko.)

Google bonege scias, kion homoj serĉas kaj en kiuj lingvoj estas la serĉataj paĝoj, kaj ili do havas siajn proprajn statistikojn por prijuĝi la gravecon kaj pozicion de unuopaj lingvoj. Mi supozas, ke tiu statistiko de ili estis jam la bazo por enmeti Esperanton antaŭ kelkaj jaroj en la liston de "serĉlingvoj", tiam 43. Ĵus mi ne plu trovis tian liston; se oni volas serĉi nur esperantlingvajn paĝojn necesas unue elekti Esperanton kiel lingvon de la paĝo (ekz. en la adreskampo hl=eo) kaj poste klaki al "Serĉu paĝojn pri Esperanto" (oni ŝajne celas "en Esperanto").

Laŭ mi Google Translate eĉ iom malfrue enmetis Esperanton, nur kiel 64-an lingvon. Tio eble venas de tio, ke la ellaborado de tradukiloj estas afero de komercon serĉantaj entreprenoj kaj ŝtataj subvencioj - do Esperanto havis iom malfacilan vivon tiurilate.
Lu
Lu diras:
2012-02-24 13:36
Mi retrovis la paĝon kun la serĉlingvoj. Estas http://www.google.de/preferences?hl=eo kaj oni klaku maldekstre al Lingvoj/"Languages". Estas nun ŝajne 46 ĉefaj serĉlingvoj, sed ankaŭ pliaj. (Mi ne scias, ĉu ie eblas per klako elekti ilin.)
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-02-24 08:16
Legante la komentojn, mi vidas, ke esperantistoj chiam devas esti stranguloj, malkontentuloj...
Chu vi ne povas ghoji, ke la infano komencis iri malgrau shanchelighado?

Antstatau ghoji, ke venis suno, ili ploras pro pluvo. Venontan tagon ili rimarkos, ke hierau estis suno. Stranguloj, stranguloj.... Min interesus, kiel vi kondutas vin kun viaj edzinoj, infanoj, geamikoj.. certe mankas ili al vi.
simono
simono diras:
2012-02-24 09:21
La diferenco estas, ke infano lernas sufiĉe bone paroli ene de tri aŭ kvar jaroj. La informadiko klopodas pri tio jam ekde ĉirkaŭ 1970.

Interese estas flanke kompari la sukcesegon de la komputiloj pri la ludo ŝako kaj la mizeran sukceseton de la samaj komputiloj pri la tradukado de lingvo al lingvo.

Sed ĉio ĉi neniel rilatas specife al Esperanto. Mi supozas, ke nia ĉefstrangulo tie ĉi kiel jam sufiĉe ofte nur one kaj unuokule komprenas la diskutadon.
harri
harri diras:
2012-02-24 11:11
Plej stranga estas la entuziasmego, kiun nun montras la esperantistaro. Huraanta samideanaro verkas bultenojn por la gazetaro kaj distrumpetas grandan venkon. Same mistere, oni kritikas la kvaliton de la Gugla tradukmaŝino, kiu ŝajnas prilabori Esperantan tekston tute same bone-malbone kiel aliajn lingvojn. Ĝi estas nur singarde uzota utilaĵo.

Tiuj plena miskompreno kaj daŭra minuskomplekso nur firmigas la imagon pri ni en la ekstera mondo. Estis simple malnormala la ĝisnuna situacio, ke E ne troviĝis en la lingvosortimento de G (ĉu vi konatiĝis kun la listo?).

Se oni volos "propagandi", la ĝusta sinteno estas preni la nunan staton kiel memevidente normalan, kaj konsternite miregi, se iu nenionscianto-eksterulo miras pri tio, ke eĉ tia stranga lingvo troviĝas ĉe Guglo.

La tradukilo estos precipe utila por tradukoj el E. Ekz. miaj ne-E-amikoj (kiuj verŝajne jam komprenis ke E estas normala lingvo) nun ne plu bezonos demandi min, pri kio mi babilas rete. Anstataŭ la (jam sufiĉe bone funkciintaj) servoj kaŝitaj en la Esperantuja interreto, nun eblas referenci al servo mondkonata.

Kaj oni komprenu, por kio entute utilas aŭtomataj tradukiloj. Ili ne estas lingvolerniloj, kaj oni ne utiligu ilin por vera tradukado. Ekzemple, unu el la plej harstarigaj estaĵoj en la reto estas la maŝine esperantigita angla Vikipedio.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-02-24 15:47
Nu, ĝenerale Harri pravas, sed kion scias homoj pri maŝintradukado? La entuziasmego estas troigita, sed tute atendebla kaj tiusence normala. Se Esperantistoj havas unu solan strangecon komunan, tiu estas la kredo ke oni povas ne nur paroli kaj lerni lingvojn, sed ankaŭ rezoni pri ili. Tion "normalaj" homoj simple evitas fari.
chielismo
chielismo diras:
2012-02-26 03:03
我现在在巴西用世界语作商务旅行。哥伦比亚的世界语者告诉我,世界语已经可以在谷歌上自动翻译啦。 祝贺!
Risho
Risho diras:
2012-02-26 09:43
Tio donas:

Jam en la Google aŭtomata traduko esperanto!
Afiŝita de Chielismo Wang Tianyi je 2012-02-26 03:03
Mi nun uzas esperanto en Brazilo, komerca vojaĝo. Esperanto parolantoj en Kolombio diris al mi ke jam en la Google aŭtomata traduko en esperanto. Gratulojn!
chielismo
chielismo diras:
2012-02-26 10:08
Ŝajne la traduko ne estas kongrua tiel, kiel mi esperas. Jen mi mem rekte tradukas mian frazon:

Esperanto jam estas aŭtomate tradukebla sur Guglo!

Mi nun estas komerce vojaĝanta per Esperanto en Brazilo. Kolombia esperantisto sciigis al mi, ke Esperanto jam estas aŭtomate tradukebla sur Guglo! Gratulon!


esperanto
esperanto diras:
2012-02-28 17:23
Tiaj tradukmashinoj
1. bone tradukas unuopajn vortojn - ech aperas pluraj sencoj de signifo (ekzemple angle take - germane nehmen.) Supozeble tiuj tradukmashinoj funkcias surbaze de vortaroj (vortlistoj). Che Eo ekzistas multe malpli da plursignifaj vortoj, do necesus kontroli tiun aspekton de la tradukado.
2. senprobleme kaj senerare tradukas simplajn bazajn frazojn kiel "Mi amas vin", "Mi iras hejmen", "Mi achetas libron" ktp.
3. Komplete fushe tradukas pli komplikajn kaj koherajn tekstojn kun konektitaj inter si rilataj chefaj kaj apudfrazoj. Do, oni povas vershajne forgesi traduki tutan libron pere de tia tradukmashino. Eventuale la traduko povas servi kiel bazo por verki bonan novan tekston, sed post komparado de kelkaj ekzemploj en diversaj lingvoj mi dubas ech pri tio.

Do, entuziasmi estas tro frue.

Sed kie estas niaj informadikaj korifeoj (kiel Wennergren), kiuj povus klarigi la aferojn?
simono
simono diras:
2012-02-28 21:21
Korifeeco ne estas necesa. La afero estas tre simpla. Homa tradukisto komprenas la tradukotan tekston. Komputilo komprenas absolute nenion. Jen jam la kerna problemo.

Ŝake estas same. Tamen ĉi-okaze la komputilo provas - per tre lerta metodo - antaŭkalkuli multajn eblajn sekvojn de ĉiu ebla siaflanka movo. Pro tio ĝi superas homon.

Ŝajmajstro vidas kaj komprenas tutan figuraranĝo - unurigarde. Praktike kiel ĉiu eble rigardas kaj tuj komprenas bildon en muzeo. Komputilo vidas unurigarde ĉiam nur solan fakon de la ŝakbreto. Ĝi tute ne "vidas" la tutecan aranĝon. Ĝi devas ĉiam denove ek- kaj elkalkuli de fako, al fako, al fako ... Kaj malgraŭ tio potenca komputilo furore sukcesas.

Lingve la afero statas plene alia. Jam eĉ nur ekkoni la kuntekston de la tradukotaĵo estas por komputilo malfacile. Aldone diraĵoj kaj skribaĵoj ofte ne estas kompletaj - do estas truoj, kiuj tamen homan aŭskultanton tute ne ĝenas. Por li estas plene evidente, kio mankas. Li aŭtomate plenigas la truon ofte sen entute rimarki ĝin. Aldone, homoj ofte esprimas sin ne sufiĉe neambigue. Denove, homo konas la kuntekston kaj pro tio la verŝajnan signifon kaj sekve ne havas problemon unusence kompreni la ambiguaĵon. Por komputilo estas tre malfacile "ĝuste" traduki ambiguaĵon - eble eĉ al alia alilingva alispeca ambiguaĵo. Jam la signifokampoj de vorto en lingvo A, kiuj ne precize respondas al la sigifokampoj de laŭsignife ebla celvorto en lingvo B emas fiaskigi la rezulton.

Pro tio oni nun esperas rezigni pri vere logika tradukado kaj provas statistikan metodon. La ideo estas, ke tradukoj jam pretas - nome abunde kaj fare de homoj. Do oni pretigas dulingvan korpuson. Sen entute vere lingve analizi la respektivajn propoziciojn, oni klopodas kvazaŭ trovi frazojn, kiuj respektive iel egalas. Post sufiĉe multe da komparoj oni povas diri, ke estas plej verŝajne, ke la frazo "I love you" respondas al "Ich liebe dich" - sen entute scii ke "I" kaj "ich" estas pronomoj, ke "love" kaj "liebe" estas verboj, kaj ke "you" kaj "dich" estas denove pronomoj. Oni same tute ne scias io ajn pri amo. Kion la komputilo lernas, estas, ke plej ofte, se en la Angla parto de la korpuso troviĝas "I love you" plej ofte en la Germana parto de la korpuso troviĝas pli aŭ malpli samloke "ich liebe dich". Ĝi ekkonas, ekzemple, ke "I love you" malpli verŝajne respondas al "das Kind weinte" aŭ "die Katze wurde überfahren". Evidente, tio estas - de homa vidpunkto - plene stultega metodo. Sed se la dulingvaj korpusoj estas sufiĉe grandaj, la metodo fakte ne malbone funkcias.

Ankaŭ ŝake la komputilo - alie ol homo - aplikas stultegan metodon. Tre sukcese. Do de vidpunkto de komputilo - multego da stultaĵoj pli bone kaj pli rapide kondukas al bona rezulto ol la mensa inteligento de unusola homo.

Supozeble oni devos kombini ambaŭ tradukmetodojn - la lingvan, logikan, kuntekst-ekkonan kun la pure statistika, dulingvakorpusa - por proksimiĝi al vere bona tradukrezulto.

La statistika metodo estas fakte ne vere komputila tradukado. Iomete simpligite, temas nur pri tre lerta kaj fulme rapida arigo de unufrazopaj rikoltaĵetoj de jam ekzistantaj homaj tradukoj. Do la fikomputilo tute laŭ sia konate fia karaktero ŝtelas la atingaĵojn de miloj de homaj tradukistoj. Supozeble eĉ sen pagi!

Sed nun mi iomete troigas. :)
esperanto
esperanto diras:
2012-02-28 21:57
Vian ekzemplofrazon

"die Katze wurde überfahren" estas tradukita de la gugla tradukmashino per "La kato estis alveturita". Gratulon - la mashino ekkonis la pasintan formon de la verbo. Sed:
Min ne kontentigas la solvo "alveturita" por "überfahren", sed necesus cerbumi por trovi pli taugan solvon. Krause proponas "surveturita". Do, por kio utilas dikegaj kvazau-oficialaj vortaroj kiel de Krause, se Krause proponas surveturi, kaj la gugla tradukmashino alveturi? Iu homo ja devis nutri la datumbankon per la vorto "alveturi" en la kazo de "überfahren", se mi ghuste komprenis.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-02-29 11:09
Ne, neniu nutris la datumbankon per unuopaj vortoj. Oni nutris la datumbankon per la informo ke tiu dokumento en la reto estas Esperanta traduko de tiu Anglalingva dokumento en la reto -- kaj la programo identigis "alveturi" en la unua dokumento kiel tradukon de "run over" en la alia dokumento, kaj tiu estis identigita, surbaze de aliaj retdokumentoj, kun "alveturi".

La genieco de la statistika metodo estas ke ĝi konstruas siajn vortarojn aŭtomate. Ĉio kion oni devas nutri al ĝi, estas la informo kiu dokumento estu rigardata kiel traduko de kiu alia dokumento en la reto (kaj pri kiuj du lingvoj temas). Tamen necesas atenti ke la tradukaĵo ne estu mem aŭtomate farita, ĉar kelkaj tiaj draste malaltigus la kvaliton de la tuta sistemo.

Cetere, kiom mi scias, Bertilo Wennergren neniam estis implikita en projektoj de aŭtomata tradukado. Li faris konvertilon por Esperantaj literoj en FreeOffice (nepraĵo por ĉiu redaktoro de Esperanto-revuo), sed tio estas tute neparenca afero.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-02-29 16:05
La lasta "alveturi" en la unua alineo devas esti "überfahren", kompreneble.
simono
simono diras:
2012-03-01 08:22
Strange, mi ĵus klarigis la statistikan metodon de komputila tradukado, kaj kolego "esperanto" kredas, ke Guglo ekkonis la pasintan (pasivan?) formon de verbo.

Mi ĵetas perlojn antaŭ la porkojn! :)
esperanto
esperanto diras:
2012-03-01 13:36
Minimume trifoje mi legis vian klarigon kun la espero, ke mi ion komprenas. Bedaurinde mi nenion komprenis (nu, mi konscias, ke mi chiam estis malbona shakludanto kaj matematikisto).
simono
simono diras:
2012-03-01 20:08
Hmm, strange, ke iu ne komprenis miajn klarigojn. Ili vere ne estis tre komplikaj. Krom unu mistajpo eĉ perfektaj. Kaj, relege, mi konstatas - eĉ por plena laiko facile digesteblaj.

Strange, strange.
Alekso
Alekso diras:
2012-03-01 14:52
Estas riske paroli pri perloĵetado, ĉar ekestas la demando, al kiu estas destinita la honora titolo "porko".
Flanke de tio via klarigo estas laŭ mia percepto tre bona.
simono
simono diras:
2012-03-01 20:21
Feliĉe, estas tiom da konkurencantoj pri la honora titolo, ke oni vere ne plu povas kun certo antaŭdiri, kiu el la multaj meritantoj ĝajnos ĝin. :) Kaj nun eĉ nia kara Andreas iugrade proksimiĝas al la celejo! Kion diri? Eble oni devos dividi la premion.

Kaj en vero la traduka afero estas ege pli komplika. Neŭronajn retojn lige al la statistika metodo mi ne eĉ nur mencietis. Same mi ne tanĝis la fakton, ke oni ne tute sen gramatiko ĉi-metode ruliĝas.

Aldone okaze de la lingvologika metodo la afero ne estas tute sen statistiko - ekzemple por ekkoni la plej verŝajnan kuntekston kaj elekti la konvenan terminaron.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-02-29 11:19
Evidentas, ke por Esperanto la valoro kaj gravo de chi tiu novajho neniel estas la pli au malpli bonaj tradukrezultoj – ke automataj tradukoj, el kaj al chiuj lingvoj, estas foje bonaj kaj foje katastrofaj, tion oni scias jam delonge kaj ne estas aparte prikomentinde.

La valoro kaj gravo estas la videbligo de (la ankoraua ekzisto de) Esperanto al la tuta mondo. Fakte estas apenau kredeble, ke Google iel interesighis pri Esperanto – ni agnosku, ke Eo havas nenian gravon en la nuna mondo (tio chi estas interna komento, ni ne disvastigu chi tiun "sekreton" al la ekstera mondo).
esperanto
esperanto diras:
2012-02-29 12:47
La mondo jam de longe scias, ke Esperanto estas nenio grava. Do, "videbligi" Esperanton al la mondo estas tute sensenca klopodo. Kion vi volas videbligi al la mondo, se Esperanto mem havas nenion por montri, krom strangulojn kaj fantaziulon, kiuj rakontas amason da stultajhoj?
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-02-29 14:35
> La mondo jam de longe scias, ke Esperanto estas nenio grava.

Ne vere: la mondo ech ne scias, ke Esperanto (plu) ekzistas. Google per unu eleganta bato montras al la mondo, ke ghi (plu) ekzistas.

> Kion vi volas videbligi al la mondo, se Esperanto mem havas nenion por montri, krom strangulojn kaj fantaziulon

Stranguloj k fantaziulo estas montrindaj, ni ne kashu ilin. Eble niaj stranguloj k fantaziulo sukcesos allogi pliajn strangulojn k plian fantaziulon, k tiel duobligi la movadon.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-02-29 15:50
ESTAS TRE AGRABLE VIVI INTER STRANGULOJ KAJ FANTAZIULOJ !!!
CHU ESTAS IO PLI BELA OL FANTAZII ?
ALMENAU NE ESTAS ENUE INTER VI.

PS.(Nia germana registaro ankau fantazias. Wulf, pro sia fiago ricevos ghisvivan premion de 200.000 € pro jaro !!!!!)
esperanto
esperanto diras:
2012-02-29 16:10
Wulf ne kulpas. La aliaj kulpas... :-))

Cetere, oni povas nur esperi, ke la nova prezidonto ne estos sharghita de pasinta balasto (Stasi-aktoj k.s.).
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2012-02-29 21:08
Se vi volas sperti fantaziulojn kaj strangulojn, vi nur devas sekvi la kampanjon de la respublikanaj kandidatoj ĉi-tie en Usono. Unu el ili diris en Miŝigan ŝtato ke li ŝatis esti tie ĉar la alteco de la arboj bonas. Alia proponis forigi ĉiujn universitatojn kaj lasi la edukadon de la gefiloj al la gepatroj. Aliu volas ke infanoj nur naskiĝu en edzecoj kun unu viro kaj unu virino (kiam ni havas pli ol 50% da unupatraj hejmoj ĉi-tie). Unu diris ke li havas nur usonfaritajn aŭtojn - du Lexus-oj - kaj lia edzino havas du Cadillac-ojn (do aŭtoj fore de la aĉetpovo de la plej granda parto de ni usonanoj - la sama kandidato havas sep domegojn en sep diversaj ŝtatoj). Kaj ili volas plaĉi al la averaĝaj usonanoj! Ne povus esti pli freneze eĉ en Esperanto-kongreso.
Alekso
Alekso diras:
2012-03-01 15:04
Ĉu la eksa prezidanto faris ion punindan aŭ ne eltrovos juĝistoj. Certe ne pro fiaj agoj li ricevos -jes fakte multajn milionoj, se li vivos sane kaj longe - sed pro sia laboro en la prezidenta ofico. Ke tiu agado daŭris nur unu kaj duonan jaron, tio faras lian pension pridubinda, ankaŭ en miaj okuloj. Sed por tion ŝanĝi necesas aŭ vojaĝi al la pasinteco por ŝanĝi la koncernajn jurajn regulojn aŭ decido de Wulf mem por rezigno pri tiuj pagoj. Cetere la registaro ne decidas pri ĉio ĉi, kara Esperantoluna. Mi timas, ke sole per emocioj kaj krisignoj bedaŭrinde ne eblos plibonigi la mondon. Sed ili almenaŭ faras vin simpatia. (Cetere ne temas pri ĝisviva, sed pri ĝismorta pago.)
esperanto
esperanto diras:
2012-02-29 16:07
E-istoj parolas chiam nur pri kvanto, sed neniam pri kvalito. Tio estas baza eraro. La diskuto devus esti gvidita inverse.

Via teorio esprimita en la dua alineo shajnas esti interesa, sed mi ech dubas, chu ghi estas ghusta. Shajnas al mi, ke ech la epoko, kiam Eo-stranguloj kaj -fantaziuloj allogis aliajn strangulojn kaj fantaziulojn, finighis.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-02-29 16:49
> E-istoj parolas chiam nur pri kvanto, sed neniam pri kvalito. Tio estas baza eraro. La diskuto devus esti gvidita inverse.

Tamen. La cifero pri parolantaro de chiu ajn lingvo inkludas chiujn parolantojn de tiu lingvo, la saghajn k la stultajn, la lertajn k la senkapablajn, la diskretajn k la strangajn. Mi ne vidas, kial nur che Esperanto oni devus insisti pri kvalito anstatau kvanto.

Krome, kvanto kreas kvaliton, ech se nur pro statistikaj kialoj: se ekz. 1% el la parolantoj estas "kvalita", havu 1000 parolantojn k vi havos 10 kvalitulojn; havu unu milionon da parolantoj k vi havos 10000 kvalitulojn.
esperanto
esperanto diras:
2012-02-29 17:47
Mi konsentas kun la teorio, ke certa kvanto kreas (au povas krei) certan kvaliton. Do, estas filozofia demando, chu prefere havi 1000 kvantajn (statistikajn, ne-kvalitajn) au 10 kvalitajn e-istojn. Dependas de la vidpunkto. La baza problemo de la Eo-movado estas, ke ofte en ghiaj medioj oni trovas ech ne pli ol 10 kvantajn...
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-03-01 16:13
Mi ne tute komprenas kial, sed iel ĉi tiu fadeno instigis min liveri la ĝustajn tekstojn de ĉi tiu video kun La Porkoj:

http://www.youtube.com/watch?v=vn9KDra4aoM

ENE DE L' MILITO
----------------
vokas vin
la batal'
ho vi pacaj batalantoj
/.vokas vin la pac'
ene de l' milito./

venu tuj
ĝuu min
tie ĉi nur libereco
/.vokas vin la pac'
ene de l' milito./

saĝa man'
tuŝu nin
ho vi pacaj batalantoj
/.vokas vin la pac'
ene de l' milito./


Mi mem verkis alian tekston, sed ĝi estas tro malfacila por vi:

http://www.liberafolio.org/[…]/supnackulpol
simono
simono diras:
2012-03-02 11:33
Kia ĉarma kaj kia melodia kanto! :)

Cetere TUI estas Germana vojaĝagentejo.

Oni tute klare kantas: "Venu TUI ĝuu min", kion ajn tio signifu.
javergara
javergara diras:
2012-03-01 17:50
Francisco Javier Moleón ne nur pravas, sed trafe resumis la kernan ideon, nome ke "la valoro kaj gravo estas la videbligo de (la ankoraua ekzisto de) Esperanto". Mi komentis la novajhon lau tre simila sinteno, ankau chi-retpaghe.

Restas vaste nekonate ke Esperanto plu vivas, malgrau chio, kiel mirinda ech se etskala fenomeno sur la kampo de la homaj lingvo kaj kulturo, kun plej diversaj aspektoj (i.a. politikaj, ideaj, sociaj). Tiu amasa, chiea nekonateco au ech aroganta, prifajfa ignorado estas tre chagrena/incita/aflikta au ech turmenta al multaj esperantuloj, aparte al tiuj inter ni kiuj naive atribuas al Esperanto iujn proprajhojn kiujn ghi tute ne havas, ekz. havi universalkuracan, esence pacigan karakteron; esti perfekta kiel lingvo; reprezenti facilan, tujan solvon al "problemo" kiun oni ne plu rimarkas, ktp.

Tute neatendite tamen, Google donacis al ghiaj subtenantoj forte kuraghigan, simpatian palpebrumon, kiu siaflanke efikos helpe al la diskonigo de la fakto. Eble jam alvenetas la tempo kiam aliaj komencas finfine agnoski tion kion ni lausperte scias, nome ke Esperanto ja indas.

Estus dezirinde tamen ne misprezenti ununuran, eksmodan kaj danghere malveran bildon pri tio kio Esperanto estas (ekz. la "universala lingvo", kiel bedaurinde oni povas legi en la grava argentina jhurnalo Clarín http://www.clarin.com/inter[…]-esperanto_0_655134717.html).

Jes, char fakte nia fenomeno estas tre diversa kaj multdirekte orientita, kun tre malsimilaj signifoj/sencoj/logoj por la homoj kies apartaj mensotrajtoj ial igis ilin interesighi kaj okupighi pri io tia. Jes ja, dum ekzemple por nia kara Andy Künzli Esperanto vershajne estas horora, neniam finighanta premsongho de kolosa fiaskego, kiun li tamen ne povas chesi ami/malamegi, aliaj pli trankvile ghuas kelkajn el la plej diversaj shancoj kaj plezuroj (ekz. intelektaj, homkontaktaj, transkulture erotikaj, k.a.) kiujn ghi povas peri, kaj iuj aliaj ligas ghin al mondoshanghaj strebadoj (autoritatecaj au demokratiaj, bizaraj au raciaj, fushaj au potenciale utilaj) kaj tiel iuj sentas sin pli bonaj ol la ceteraj, ktp. Kompreneble, la individua esperantulo povas samtempe au tra sia vivo havi elementojn el la diversaj motivoj, ech tre strangajn, sed ni agnosku ke la motivaro estas plureca, kaj ke tio estas fakte bona, char homa.

Nia Esperantujo ighu pli vasta, ne nur nombre sed en chiuj direktoj kaj sferoj de la homaj socio kaj vivo. Ne estas ununura, deviga maniero alighi al ghi, sed komplete male. Bonvenon do al chiuj kiuj volas kunkonstrui tiun chi homan iniciaton, chiel ajn la alvenantoj kontribuos al ghi.

Plivastisme (do, nek finvenkisme nek raumisme)

José Antonio Vergara

 

 

fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-03-02 11:17
Chu ne estus bona ideo, se la redakcio de revuo Esperanto esplorus che Google, kial entute ghi decidis aldoni E-on al sia lingvaro? Eble oni povus ech peti por la revuo etan artikolon de Google rakontantan la kialojn, labormanieron k.s. Mi certas, ke ghi estus tre interesa. Amuze estus aperigi tiun sendube anglalingvan artikolon en homa alesperanta traduko k - en Google-traduko.

Sed certe la redakcio de revuo Esperanto jam havis chi tiun k cent pliajn ideojn.
simono
simono diras:
2012-03-02 11:26
Eble oni faru prefere precize nenion - kaj ja ne paroli iel kun Guglo. :)

Ni simple silente ĝoju.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-03-02 11:33
> Eble oni faru prefere precize nenion

Kial?

> kaj ja ne paroli iel kun Guglo. :)

Kial?

> Ni simple silente ĝoju.

Kial silente?
simono
simono diras:
2012-03-02 15:55
Nu, Guglo certe ne eksubtenas Esperanton por perfektigi siajn tradukilojn. Por tio simple ne estas sufiĉe da dulingva korpusaĵo. Sciu, la vera kvalitsalto okazis, kiam Guglo prenis grandegajn plurlingvajn registraĵojn de la paroladoj ĉe UNO kaj ĉe Eŭropa Parliamento. Evidente la lingvo Esperanto ne estis entenata. Do mi vere ne povas imagi, kie oni entute trovis sufiĉe da dulingvaĵoj kun Esperanto ena. Kaj laŭ la eldiroj de Guglanoj oni uzas n-gramojn ( http://en.wikipedia.org/wiki/N-gram ), do por tiu metodo oni bezonas grandegan amason de dulinvaĵoj.

Do eble temas pri plene erara decido de Guglo aldoni Esperanton. Eble iu estro parolis pri "español" kaj iu stultulo miskomprenis "Esperanto". Aŭ iu simple iulingve "esperis" ion, kaj ... ĉion ĉi scias nur la Dioj.

Aŭ eble specifa Thorsten sekrete Esperantistiĝis aŭ enamiĝis en Esperantistino.

Do oni ne veku iujn domantajn hundojn.
simono
simono diras:
2012-03-02 15:57
... enamiĝis en ... Hmmm. :)
simono
simono diras:
2012-03-02 16:23
Jen tre klare la evidentaj limoj de preskaŭ pure
statistika tradukmetodo:

1 Mi amas vin. > I love you.
2 Vin mi amas. > you I love you.
3 Vin amas mi. > You love me.
4 Amas mi vin. > Love me for you.
5 Amas vin mi. > Love you me.
6 Ĉu vi amas min? > Do you love me?
7 Ĉu min vi amas? > Do you love me?
8 Ĉu vi min amas? > Do you love me?
9 Mi ne amas vin. > I do not love you.
10 Mi amas ne vin. > I love not you.
11 Ne mi amas vin. > Do not I love you.
12 Mi amas vin ne. > I love you not.
13 Mi amegas vin. > I love you.
14 Mi ametas vin. > I ametas you.
15 Ne vin mi amas. > Do not I love.
16 Ne vin amas mi. > Do not you love me.
17 Mi amas min. > I love me.
18 Mi amas min mem. > I love myself.
19 Mi min mem amas. > I myself love.

Notu:

1 Vin mi amas > you I love
2 Vin mi amas. > you I love you.

simono
simono diras:
2012-03-02 18:31
Hura! Guglo tradukas Esperanton al la Germana. Ekzemple la Vikian artikolon "Satelita televido".

La originalo:

========================================
=
= Kaŝa anteno
=
= Iam estiĝas la neceso kaŝi satelitan antenon. ...
=
========================================

Traduko:

========================================
=
= U-Bahn-Antenne
=
= Once upon a time kommt die Notwendigkeit, satelitan Antenne zu verstecken. ...
=
========================================

Kaj mi ne trompas. Tio liveriĝas kiel Germana traduko. "Once upon a time" vere belegas.

Sed ĝin je lumjaroj eklipsas ja la "U-Bahn-Antenne" - la "Metroa anteno". Pli bone ol en tunelo de la subtera fervojo oni vere ne povus kaŝi sian antenon. Tie vere neniu ajn atendus trovi ĝin.

Sed ĉu oni ankoraŭ ricevos la sateliton? :)
Alekso
Alekso diras:
2012-03-02 20:30
Se mi deziras komuniki ion al homoj, la uzo de preciza, simpla kaj klara lingvo plifaciligas la komprenon. Mi kuraĝas supozi, ke skribi kun tiu celo ankaŭ favoras la rezulton de maŝina tradukado. Jen sekvas eta eksperimento.
vvvvvvvvvvvvvvvTRADUKILO DE GOOGLEvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvv
[DE] Wenn ich etwas für Menschen kommunizieren wollen, erleichtert die Verwendung eines präzise, ​​einfache und klare Sprache, das Verständnis. Ich wage zu glauben, dass das Schreiben mit diesem Zweck begünstigt auch das Ergebnis der maschinellen Übersetzung. Hier folgt ein kleines Experiment. [EN] If I want to communicate something to people, the use of an accurate, simple and clear language facilitates the understanding. I venture to think that writing with this purpose, also favors the result of machine translation. Here follows a small experiment.
 
Kaŝita anteno / Iam estas necese kaŝi satelitan antenon.
vvvvvvvvvvvvvvvTRADUKILO DE GOOGLEvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvv
[DE] Versteckte Antenne / Manchmal ist es notwendig, satelitan Antenne zu verbergen.
[EN] Hidden antenna / Sometimes it is necessary to hide satelitan antenna.

Per tio mi ne volas diri: uzu la saman vojon!
Tamen mi konstatas, ke ĝi liveras je certa mezuro kontentigan rezulto.
vvvvvvvvvvvvvvvTRADUKILO DE GOOGLEvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvvv
[DE] Damit will ich nicht zu sagen, verwenden Sie den gleichen Weg!
Allerdings sehe ich, dass es zu einem gewissen Grad ein zufriedenstellendes Ergebnis liefert.[EN] By this I do not want to say, use the same way! However, I see that it delivers at a certain extent a satisfactory result.

Jes, ni povas simpligi nian vivon / Ja, wir können unser Leben vereinfachen / Yes, we can simplify our lives / Sì, siamo in grado di semplificare la nostra vita / Sí, podemos simplificar nuestras vidas / Да, мы можем упростить нашу жизнь :)
simono
simono diras:
2012-03-03 12:14
Mi ne laciĝas atentigi, ke la Guglilo estas statistika tradukilo. Do la verŝajno, ke la traduko ĝustas, dependas de la ofteco de la frazoj - fakte vortgrupoj - kiuj aperas en la tradukotaĵo.

Do oni ne povas supozi, ke klara simpla formulado havas grandan influon.

Male, ĉio dependas de la dulingvaj kopusoj el kiuj la tradukilo lernis interilatigi la vortgrupojn. Se tiuj venas ekzemple de paroladoj en iu parlamento, oni povas tute ne supozi, ke temas pri klara simpla lingvaĵo. Sekve, la tradukilo povus havi pli da problemoj pri simpla malofta frazo ol pri frazo komplika - sed ofta.

Alie status pri traduklio, kiuj forte aplikas lingvologikajn regulojn kaj analizas la tekstojn de logika vidpunkto. Tiuj evidente ne havas problemon pri simpla frazo, sed eble mizere malsukcesos fronte al komplika.

Okaze de la Gugla tradukilo, tiu evidente tute ne zorgas pri akuzativo en Esperanto. Estas eĉ dubinde, ĉu la diablaĵo eĉ forprenas ĝin kaj metas "mi" = "min" antaŭ ol statistike kompari ion ajn.
simono
simono diras:
2012-03-03 12:29
Rilate specife la akuzativon - la alia eblo, kial la Gugla tradukilo laŭŝajne preskaŭ plene ignoras ĝin, estus tio, ke en 95% de la E-tekstoj en la Gugla korpuso la akuzativoj ne estas ĝuste metitaj!

Tute eble, ĉu? :)
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-03-02 16:18
> Nu, Guglo certe ne eksubtenas Esperanton

Nu, kaj?

> Do mi vere ne povas imagi, kie oni entute trovis sufiĉe da dulingvaĵoj kun Esperanto ena […] por tiu metodo oni bezonas grandegan amason de dulinvaĵoj.

Kian rilaton havas via nekapablo imagi kun la sugesto peti artikolon de Google, per kiu Google (kiom eble) klarigu sian labormetodon?

> Do eble temas pri plene erara decido de Guglo aldoni Esperanton. Eble iu estro parolis pri "español" kaj iu stultulo miskomprenis "Esperanto". Aŭ iu simple iulingve "esperis" ion, kaj ...

Nu, "eble" temas pri io ajn. "Eble" temas pri erara decido, "eble" temas pri dia ordono al Google, "eble" temas pri... Sed ja, "eble" Google montrighis tiom stulta che siaj agadoj dum la pasintaj jaroj, ke la aldono de E-o povas fonti nur el Google-malkapablo distingi "español" k "esperanto". Mi petas: simple chesu absurde fantazii.

> Aŭ eble specifa Thorsten sekrete Esperantistiĝis aŭ enamiĝis en Esperantistino.

Ja, kial ne?: Google sensuperrigarde elspezas monon pro la sekretaj (am)agadoj de siaj laborantoj. Ech se tute hazarde estus tiel: interese ekscii.

> Do oni ne veku iujn domantajn hundojn.

Shajne vi timas, ke, se la redakcio petos artikolon de Google, iu Google-chefo subite ekkrios: "Kion!?? Ni aldonis Esperanton al niaj lingvoj? Kiam tio okazis, kiu faris tion!? Tiu damna Thorsten... denove li enamighis al iu virino k denove li senbezone aldonis shian lingvon al nia tradukilo!! Ni tuj reforigos tiun Esperanton el ghi". Estus tiel bele, se vi chesus absurde fantazii.
simono
simono diras:
2012-03-02 18:07
"Shajne vi timas, ke, se la redakcio petos artikolon de Google, iu Google-chefo subite ekkrios: "Kion!?? Ni aldonis Esperanton al niaj lingvoj? Kiam tio okazis, kiu faris tion!? Tiu damna Thorsten... denove li enamighis al iu virino k denove li senbezone aldonis shian lingvon al nia tradukilo!! Ni tuj reforigos tiun Esperanton el ghi". Estus tiel bele, se vi chesus absurde fantazii."

Nu, "fantazii", jes, mi konfesu. Sed, absurde, ne, certe ne.

Fakte tio estas la dua strangaĵon tian, kiun mi renkontis. La unua estis la inkludo de la Esperantaj supersignaĵoj en Unikodo. Mi ĉiam cerbumis, kiam, kiel kaj kial tio okazis kaj fare de kiuj.
simono
simono diras:
2012-03-02 18:08
... dua strangaĵo tia ...
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-03-04 13:22
Tute ne estas novaĵo ke oni en Guglo simpatias al Esperanto. Mi memoras ke antaŭ kelkaj jaroj estis reklama filmeto kie oni sugestis uzi la libertempon akiritan per Gugla serĉado por studi Esperanton.
Eliott
Eliott diras:
2012-03-02 23:28
ĉu "klaku", la maldemokratia konigilo de esperantujo, plus ekzistas ? ŝajnas, ke ne. kiam oni provas registriĝi, kaj fari la paŝojn petitajn de la .... anglalingva respondo, oni havas nepre blokadon kaj melsekceson, kaj ankaŭ neeblas respondi al la mesaĝo. Tiu retejo estas konjekteble morta de unu jaro, kio klarigus tiun muran malrezulton.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-03-05 08:02
Mi trovis tre interesan artikolon en Neue Presse", kie autoro priskribas pri malakcepto en iama sovjeta republiko de rusa lingvo kaj pli bezono de Esperanto en EU.
Jen la ligilo al la originalajho en la germana lingvo;

http://www.np-coburg.de/[…]/Maechtiges-Symbol;art83488,1920593

Uzu tradulilon, treege interesaj konkludoj!
simono
simono diras:
2012-03-05 08:38
Jen la plej grava alineo:

=================

Germana originalo:

Kein Wunder also, dass kluge Köpfe auch für die EU eine neutrale "europäische Sprache" fordern, am besten das leicht erlernbare "Esperanto", eine 1887 entwickelte Kunst-Sprache für die internationale Verständigung. Damit könnte man tatsächlich innerhalb weniger Jahre erreichen, dass sich Dänen mit Italienern oder Franzosen mit Tschechen verstehen lernen, ohne ihre Nationalsprache aufzugeben. Doch die Einführung von Esperanto als EU-Sprache ist eine Utopie, auch wenn sie inzwischen im Internet und als Computer-Programm angeboten wird - und der Papst seinen traditionellen Ostersegen nach 64 Nationalsprachen mit "Esperanto" abschließt.

=================

Gugla traduko:

Ne mirigas do, ke inteligentaj personoj petante EU kiel neŭtrala "eŭropa lingvo", la plej facile lernebla "esperanto", al 1887 arto evoluintaj lingvo por internacia komunikado. Tio povus reale atingebla en malmultaj jaroj, lernas ke danoj kun italoj aux francoj komprenu per ĉeĥoj sen rezigni sian nacian lingvon. Sed la enkonduko de esperanto kiel EU lingvo estas utopio, eĉ se ĝi estas nun proponis en Interreto kaj komputilo programo - kaj la Papo tradicia Paska beno post 64 naciaj lingvoj kun "esperanto", konkludas.

=================

Normala traduko:

Do ne mirigu, ke klermensuloj postulas ankaŭ por EU "Eŭropan lingvon", plej bone la facile lerneblan Esperanton, artefarita lingvo en 1887 evoluigita cele internacian interkompreniĝon. Tiel oni povus reale ene de malmultaj jaroj atingi, ke Danoj, Italoj kaj Francaj ekinterkompreniĝu kun Ĉeĥoj, sen tio, ke iu rezignu pri sia nacilingvo. Sed la enkonduko de Esperanto utopias, eĉ se intertempe proponata en Interreto kaj komputilprograme - kaj eĉ se la Papo kompletigas sian tradician Paskan benon per - post 64 lingvoj naciaj - Esperanto.
esperanto
esperanto diras:
2012-03-11 15:56
Do, fidi al la Esperanto-Guglo-tradukmashino definitive ne eblas, ankau en la kazo de unuopaj vortoj.
Ekzemple: La vorton "renversi" ghi fushe tradukas al la germana per "investieren".

Aliflanke: la tradukon "lama ekskuzo" por "faule Ausrede" mi trovas sufice trafa.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-03-11 17:14
Denove: la limoj de aŭtomata tradukado estas jam delonge konataj. La tradukrezultoj de longaj aŭ mallongaj tekstoj aŭ unuopaj vortoj aŭ esprimoj foje estas tre bonaj k foje katastrofaj, el k al ĉiuj lingvoj. Ne indas foruzi valoran pensotempon pri tio, krom se oni estas lingvisto/komputilisto provanta plibonigi la sistemon.

La bona aŭ misa kvalito de tradukoj tute ne deprenas ion de la fakto, ke la grava efiko por Esperanto, pro kiu la esperantistaro devas ĝoji, ne estas la (mis)kvalito de la tradukoj, sed la fakto mem, ke Google inkludis Esperanton k tiel montris al la mondo, ke Esperanto (plu)ekzistas. Tio en si mem estas multe pli pozitiva k trafa reklamo por Esperanto ol ĉiuj niaj akceptig-penoj de la lastaj dek jaroj.
esperanto
esperanto diras:
2012-03-11 18:13
Tion mi scias ankau. Mi celis nur atentigi niajn "reklamistojn", pere de konkretaj ekzemploj, ke ili rilatu iom pli kritike al la aferoj, kiujn ili senlime supertaksas kaj propagandas, lau la maniero "Esperanto estas la plej facila lingvo de la mondo". Dum grandparto de la e-istoj mem malbone kaj fushe parolas kaj skribas Esperanton!

Cetere, la sinteno "montri al la mondo ke Eo ekzistas", ekzemple per Guglo au Vikipedio, estas tiom stulta kaj naiva, ke ech hotentotoj ridegus, se ili devus utiligi la Guglan tradukmashinon. De Guglo mi atendas, ke ghi liveru bonkvalitan traduk-rezultojn, de Vikipedio ke ghi donu substancajn informojn. Kial reklamadi iun produkton, kiun oni poste ne povas utiligi?


fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-03-11 18:52
Ni ne bezonas reklamadi: tion faras Google, k multe pli efike ol ni.
esperanto
esperanto diras:
2012-03-11 19:17
Ech pli granda katastrofo!
hectoralos
hectoralos diras:
2012-03-15 18:06
Estas lanĉita nova TTT-ejo el kie eblas aŭtomate traduki el kaj al 46 lingvoj: http://itranslate4.eu/ La sistemo, 50%-e financita de EU, kombinas diversajn aŭtomatajn tradukilojn, inkluzive de GramTrans kaj Apertium. Tial ankaŭ ĝi permesas traduki el kaj al esperanto el amaseto da lingvoj.
Iom pli longe pri ĝi en la retejo de itranslate4 aŭ ĉe http://esperanto.cat/web/Nova-auxtomata-tradukservo-al-46?lang=eo
esperanto
esperanto diras:
2012-03-15 23:54
La traduka rezulto de relative facila teksto el la germana al Esperanto estas jena mondskua geniajho:

"Ĉi tiu scienca studo evoluigita kiel ĝi estis kiel kromprodukto en la kadro por mina etendo-kalibras laboron super la historio de interlinguistics kaj Esperanta movado en Sovetio, en Pollando kaj Bulgarien. Es koncernas sendependan, honora erstelltes laboro, kiu estis donita de neniu aŭtoritato kaj ankaŭ alie de neniu en ordo. Ĝi koncernas senkreditigi individuajn personojn kun ĉi tiu takso ne solvas kontojn kun ili aŭ funkcii nestan polucion, sed post 1990 grandamezure kaŝis historian faktan situacion reprezenti kaj objektiva historiographische eduka laboro funkcias, kiu estis neglektita tiel ege de la Esperanta movado."

Plej amuza estas la nesta polucio.

Do, gratulon!
akueck
akueck diras:
2012-03-24 18:17
Kial la Gugla tradukilo montras la anglan vorton "Fustian", kiel en Esperanton tradukon de la germana vorto "Barchent"*)? Kaj tio ech, kvankam nepre ekzistas fonto, en kiu oni trovas en unu linio, ke "Barchent" estas "fusten'": la Universala Vortaro de la Fundamento:
http://h.akademio-de-esperanto.org/[…]/universala_vortaro.html .

Chu la Gugla tradukilo pri Esperanto ech ne konsideras ghian plej fundamentan verkon?

Ankau okaze de nepre malpli maloftaj germanaj vortoj la Gugla tradukilo montras la vorton anglan anstatau Esperantan, ekzemple okaze de "Lücke": "Gap" (sed estu "brecho"):
http://translate.google.com/#de|eo|L%C3%BCcke .

Kurioze ... kaj neniel fidinde.

Se la en Esperanton tradukon de certa ne-Esperanta vorto ne konas la Gugla tradukilo, ghi almenau devus prie atentigi, anstatau erarigi la uzanton per traduko en alian lingvon, chu ne? Feliche, ke nur malmultaj anglaj substantivoj finighas per apostrofo au o, ke nur malmultaj anglaj adjektivoj finighas per a k. c., tiel ke sperta esperantisto tuj rekonas, ke io estas fusha ...

*) http://translate.google.com/#de|eo|Barchent
simono
simono diras:
2012-03-25 09:32
Mi supozas, ke temas pri rezerva strategio de la programista skipo. Se traduki Esperanten pro manko de korpusoj simple ne eblas, traduku iun netroveblan vorton almenaŭ Engliŝen.

Tio memorigas min pri propra tiama strategio pri la adapto de la Germanaj poŝtaj indikiloj - oni devis ŝanĝi la sistemon tuj post la reunuiĝo. La novaj enurbaj poŝtaj areoj dependis de stratoj kaj domnumeroj. Pro tio ni devis kompari stratnomojn en adresaro - ekz. 5 milionoj da adresoj - kun la ĝustaj formoj en stratlistoj provizitaj de la Germana Poŝto. Jen katastrofo, ĉar en ĉiu adresaro de entrepreno troviĝis miloj kaj miloj da misskribitaj adresoj. Leterportisto ne havis problemon interpreti la misaĵojn, sed komputila programo tamen. Mi tre bone memoras, ke "Haydn-Strato" ĉiam estis problemo. Evidente neniu en tuta Germanujo kapablis ĝuste literumi Haydn.

Aliflanke, la grandaj entreprenoj funkciis ĝisdate baze de siaj erarplenaj adresaroj sen problemoj, do kial elĵeti ĉiujn neinterpreteblajn adresojn? Fronte al tiom da eraroj permane tuj korekti ĉion, pri kio komputilo fiaskas, praktike ne eblis, do oni devus almenaŭ iel ajn elturniĝi. Iun novan poŝtan indikilon la adreso ĉiuokaze ricevu prefere ol elĵeti ĝin por homa permana prilaborado.

Fakte, se nia programo fiaskis pri tio - kaj nia programo estis algoritme jam sufiĉe inteligenta kaj eĉ ruza - ni ne rezignis. Ni simple aldonis la novan poŝtan indikilon de la Bahnhofstrasse - Fervoja Strato. Ĉiu Germana urbo havas sian Bahnhofstrasse. Kaj jen same ĉie ĉiam la sidejo de la ĉefa poŝtejo. Kaj jen troviĝas sendube la plej inteligentaj poŝtistoj, kiuj certe kapablos malĉifri la misskribitan adreson kaj permane korekti la stratnomon kaj skribi la ĝustan novan poŝtindikilon sur la koverton por povi plutransporti tian misvojan leteron.

Tiel, supozeble, funkcias ankaŭ la Gugla tradukilo. Se ĝi simple ne kapablas liveri Esperantaĵon, ĉar ne estas sufiĉe da korpusoj por preni iun senchavan decidon rilate al specifa tekstero, ĝi liveras tre ruze due bonan solvon baze de kopusaro, kiu sufiĉas. Do ek al la Angla.