Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Forpasis Eli Urbanová

Forpasis Eli Urbanová

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-27 10:29
Laŭ sciigo de Petr Chrdle, la 20-an de januaro, du semajnojn antaŭ sia naŭdekjariĝo, forpasis en Prago honora membro de Universala Esperanto-Asocio kaj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, la fama poeto kaj verkisto Eli Urbanová, interalie ricevinto de la premio OSIEK en la jaro 2001 por sia aŭtografia romano Hetajro dancas. Eli Urbanová naskiĝis en 1922 kaj lernis Esperanton en 1948. Jam en 1940 aperis ŝia unua poemaro ĉeĥlingva.

Eli Urbanová (originala nomo. Eliška Vrzáková) naskiĝis 8.2.1922 en Čáslav en Ĉeĥio. Jam kiel dektrijara ŝi debutis per rakontaĵo Na makovicích (Papavberoj) en la gazeto Narodní osvobození (1935), kiun sekvis pluaj ses, dume regiona revuo Podoubraví alportis ŝiajn kvin versaĵojn.

En la jaro 1940, do kiam ŝi estis dekokjara, loka librovendisto eldonis ŝian poemaron Zrcadlo (Spegulo) sub la plumnomo Eliška Doubravská. En la jaroj 1937-41 ŝi studis en pedagogia instituto en la naskiĝurbo. Krome entute ok jarojn vizitadis muziklernejon. 

Post la maturekzameno ŝi akceptis okupon en privata muziklernejo de profesoro Štěpán Urban, al kiu ŝi post nelonge edziniĝis. (Li gvidis gitarsekcion en praga konservatorio.) Ŝi instruadis pianon, violonon, eklernis ludi violonĉelon.

Pri Esperanto ŝi eksciis de la konata artisto Karel Höger, kiu tiam aktivis en radio Brno en tiel nomata Verda stacio (Zelená stanice). Pri la kontakto kun Höger kaj sia konatiĝo kun Esperanto ŝi mem rakontis: 

Pri Esperanto mi la unuan fojon aŭdis de Karel Höger. Okazis tio ankoraŭ dum la milito, ni revenadis el turneo, mi ne plu scias, el kiu urbo, nome Karel Höger, Vlasta Fabiánová, Štěpán Urban kaj mi, lia edzino. Programo, kiun mi sole alrigardis, titolis Malnova ampoezio kaj konsistis el recitado kaj gitarludo. Ĉiam temis pri travivaĵo. Tamen ankaŭ pri laco.

Vespere tiu streĉo ĉirkaŭ la prezentado, poste oni kutime akceptis inviton de iu el lokaj admirantoj kaj reston de la nokto ni tradormis en trajno. Kiel tion Höger diris: Eĉ se vi interkompreniĝos france, en Francio vi estas fremdulo. Esperantiston, tiun oni atendas en stacidomo, prizorgas al li tranokton. Tio estis io por Štěpán.

Li ĉiam sopiris al similaj kontaktoj. Al tio, ke iu invitu lin ekzemple en Italion. Tial ankaŭ, kiam li hazarde ekvidis afiŝeton pri esperanta kurso, li min tien sendis, por ke mi konstatu kiel Esperanto sonas. Estis tio antaŭ kristnasko, tenebro kiel en sako, kiu emas foriri de varma forno? Mi memoras ke mi venis hejmen, la vangoj al mi brulis. Kion rakonti, Esperanto tuj entuziasmigis min!

Eli Urbanová ekverkis en Esperanto en 1950. Post la dua mondmilito ŝiaj poemoj aperadis en la ĉefaj kulturaj revuoj. Ŝi estis premiita en la Belartaj Konkursoj kaj estis inter la la fondintoj de Esperantlingva Verkista Asocio en 1956. Akademiano 1986-95.

Listo de ŝiaj verkoj troveblas ĉe la retejo OLE. Ampleksa artikolo pri ŝi de Čestmír Vidman estis publikigita en la reto, sed la koncerna retejo ne plu funkcias. Kopio de la teksto tamen konserviĝis ĉe la reta arkivilo Wayback Machine.

arkivita en:
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-22 12:35
Ĉu necesas sugesti, ke revuo Esperanto aperigu iom ampleksan artikolon pri ŝi? Prefere oni ne sidu k atendu la alvenon de (hazarde leginda) artikolo, sed oni serĉu k petu iun ĝin verki.

Sed tia sugesto estas sendube superflua, ĉar ja tia estas la kutima agmaniero... ĉu ne?
pistike65
pistike65 diras:
2012-01-23 06:26
Au almenau eblus represi fragmentojn el Hetajro dancas. Inter la malpli audacaj scenoj estas tiu en kiu Eli malkovras ke en la hotelchambro super la shia John Wells estas pisanta en lavabon.
amike
Istvan Ertl
Sten
Sten diras:
2012-01-23 09:06
Kara István, vi havas admirinde malaltan postulon pri aŭdaco...
Sten
Sten diras:
2012-01-23 09:15
Pardonu min, mi mislegis "malaltan" kiel "altan". Do, restas nekonate, kio al vi aŭdacas, kaj sendube bonas tiel...
yenovklazian
yenovklazian diras:
2012-01-22 13:33
Bedaŭrinde nenio estas konata pri ŝiaj postaj jaroj, do almenaŭ lastaj 25. Ĉu ŝi loĝis sola? Ĉu ŝi bone fartis? Kial oni aŭdis nenion de aŭ pri ŝi? Kie nun troviĝas ŝia arkivo? Ŝi ja estis amantino de Nikolaj Rytjkov kaj verŝajne interŝanĝis multajn leterojn.
Sten
Sten diras:
2012-01-23 09:12
En la lastaj 25 jaroj Eli aperigis kvin poemarojn kaj unu romanon. Krome ŝi kontribuis al diskutlibro pri la "Praga skolo" kaj al konferenco + libro pri "Intimaj temoj". Do ŝia forto ŝajnis bona, pri la farto mi ne scias. Mi ricevis leteron de ŝi en 2006, kie ŝi komentis mian eseon "Bohemia amoro" (legebla jen: http://esperanto.net/[…]/bohem.html). Mi tie aludis, ke ŝi kaj Piĉ eble iam renkontiĝis, kion ŝi letere neis.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-23 15:35
Kia grandega diferenco inter tia serioza analizo de Sten Johannssen kaj malforta suprajha artikolo en Vikipedio!

Estus bone, se en Esperanto ekzistus io analoga kiel tio chi:
http://www.slovnikceskeliteratury.cz/
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-01-23 18:14
pistike65
pistike65 diras:
2012-01-23 21:44
pistike65
pistike65 diras:
2012-01-24 05:51
Omaĝo de la UEA-prezidanto:
http://groups.yahoo.com/group/uea-membroj/message/20420

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2012-01-29 09:15
Kaj gazetara komuniko de UEA:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=442#1

amike
Istvan Ertl