Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Filmo pri KEF povos pretiĝi per tutmonda apogo

Filmo pri KEF povos pretiĝi per tutmonda apogo

de Redakcio Laste modifita: 2012-05-06 19:16
Antaŭ sep jaroj Rogener Pavinski, la nuna redaktoro de Kontakto, faris sian unuan internacian vojaĝon al Esperantujo. Li ĉeestis la Kulturan Esperanto-Festivalon en la ĉefurbo de Finnlando kaj revenis ne nur kun bonegaj impresoj, sed ankaŭ kun granda arkivo de filmita materialo. Nun li esperas produkti kvardekminutan filmon pri la laŭ li unike pinta aranĝo, kaj jam kolektis pli ol duonon el la bezonata mono. Sed restas nur iom pli ol du semajnoj ĝis la limdato, kaj ankoraŭ mankas milo da dolaroj. Kial esperantistoj donacu monon al la projekto? Kaj kial entute fari filmon pri KEF okazinta en 2005, kiam ĉiujare okazas novaj aranĝoj? Ni metis la demandojn al Rogener Pavinski.

Libera Folio: Kial laŭ vi indas fari filmon ĝuste pri KEF 2005? Ĉu ne pli bonus fari pri iu pli lastatempa aranĝo?

Rogener Pavinski: Pro du kialoj. Unu, ĉar ĝuste de KEF 2005 mi registris multe da filmo-materialo, kaj due ĉar neniu lastatempa aranĝo estas aŭ estis sufiĉe interesa kiel ĝi. Ĝi estis tre bone organizita, kaj la programo kolektis multajn muzikistojn, verkistojn kaj aktorojn, kiuj ne tiom bunte kuniĝis post tiu KEF. En ĝi, interalie, okazis unika koncerto de "La porkoj", estis la antaŭlasta koncerto de Esperanto Desperado kun Amir en la grupo. Estis diversaj atelieroj kaj prezentoj vere ĝuindaj kaj interesaj.

Kia estas la planata publiko de la filmo?

Laŭ mi, ĉiu esperantisto. Sed ĉefe ŝatantoj de la originala E-kulturo.

Kiom kostos fari la filmon?

La tuta kosto de la projekto estis fiksita ĉe 2.500 usonaj dolaroj, ĉar tiu estas la valuto, kiun akceptas la retejo, kiun ni uzas por la projekto. Se la sumo estos atingita, 4% iros al retejo, kaj 5% donace al Filmoj sen Limoj. La cetera mono pagos la kostojn de muntado, scenaro, voĉregistrado, DVD-kreado, kopiado, grafika materialo, retejo kaj la kostojn de ĉiuj kompensoj.

En kiu lingvo aŭ lingvoj ĝi estos?

Mi ne certas. La subtekstoj se aperos, venos de kunlanborantoj. Sed dume ĉar eĉ ne estas certe ke la projekto realiĝos, mi ne pensis pri subtekstado, ĉar ĝi okazos nur poste, kiam la tuta filmo pretos.

Kies subtenon vi esperas ricevi?

Ĝis nun mi ricevis pli ol duonon de la tuta mono bezonata, de diversaj esperantistoj kaj organizoj. Aldone mi esperas ricevi subtenon de tiuj, kiuj deziris partpreni en tiu KEF kaj ne povis, kaj ankaŭ de tiuj, kiuj partoprenis kaj prezentiĝis, pro la ebleco konservi tiun materialon kiel historian registraĵon.

Kiel oni povos uzi la filmon kiam ĝi estos preta?

Oni povos spekti kaj elŝuti ĝin libere en la reto kaj oni povos ankaŭ publike prezenti ĝin sen komercaj celoj. La kontribuintoj tamen povos interalie ricevi DVD-n kaj spekti ĝin 2 monatojn antaŭ ĝia publika apero.

Kiom longa estos la fina filmo, laŭ via plano?

Mi supozas ke ĝi ne estos pli longa ol 40 minutoj, tamen mi ne certas. Mi planas fari filmon dinamikan, tiel ke ĝi tenu la intereson de la spektanto de komenco ĝis la fino. Probable mi uzos nur la plej bonajn partojn de la materialo por la fina rezulto.

Vi planis premiere prezenti la filmon en KEF. Nun, ke KEF estos nur unu-taga ĉi-jare, ĉu vi jam havas alian planon por ĝia premiero?

Ankoraŭ ne. Tiu informo estis iom surpriza por mi, kaj mi cerbumas kaj samtempe iom atendas por decidi kiel lanĉi ĝin. Mi ankaŭ nuligis la premion de unutaga bileto por spekti ĝian premieron ĉe KEF. Povas esti ke ankoraŭ eblos prezenti la filmon en la unu-taga KEF-stafeto ĉi-jare, sed mi planas proponi novan premion por anstataŭigi tiun, kaj bonvenigas ideojn kaj proponojn.

Kia estis via sperto pri la retejo Indiegogo, kie vi kolektas monon por la filmo? Ĉu vi havis problemojn, ĉar via projekto estas en Esperanto? Ĉu vi pensas, ke kunlabora financado estas interesa financa modelo por aliaj Esperanto-projektoj? Kiaj?

Mi ĝis nun havis bonan sperton. Mi kredis ke tute ne eblas lanĉi ĝin, ĉar la plej fama konkurenca simila retejo "Kickstarter" ne permesas ke loĝantoj de aliaj landoj ol Usono proponu projektojn. Poste mi malkovris "Indiegogo", kiu estas multe pli fleksebla ĉe tiu kaj aliaj punktoj. La retejo vere helpas kun multe da informoj ĉe la blogo, kiel fari sukcesan projekton. Malgraŭ ke preskaŭ ĉiuj projektoj estas en la angla, mi havis neniun problemon kun mia Esperanta projekto. Mi eĉ demandis al "Indiegogo" per twitter, kion ili opinias pri Esperanta projekto en ilia retejo, kaj ili scivolis pri kio temas, ĉar tio vere estas unikaĵo!

Kunlabora financado (aŭ kiel sugestis unu kunlaboranto de la projekto: popolinvestado) estas laŭ mi tre interesa modelo. Fakte multaj aliaj Esperanto-projektoj kreiĝis sur tiu bazo. Ni memoru la fiaskintan ITV-projekton, sed ĉefe la nuntempan sukcesan enretigon de Plena Ilustrita Vortaro. Tamen la diferenco inter tiuj kaj "La plejpleja festivalo" estas ke mi uzas oficialan retejon por tio. Tio signifas ke ĉiu povas tuj vidi kiom da mono estis ricevita kaj kiom mankas. Aldone, estas fiksita limdato por ricevi kontribuojn. Resume la tuta afero estas pli klara kaj fidinda. 

Mi memoras ke antaŭ kelkaj jaroj, la projekto "RatMan en Esperanto" kolektis antaŭmendojn por eldoni ĝin. Aliaj projektoj similaj, kiel libro-, disko-edonado tre profitus el kunlabora financado laŭ mi. Fakte, la afero estas tiom promesplena, ke mi eble mem proponos tian retejon en Esperanto. 

Krom reta publikigo, ĉu vi havas aliajn planojn por distribui la filmon?

La filmo estos distribuita ankaŭ sur DVD-oj al tiuj, kiuj kontribuis je la responda nivelo. Mi pensas ke krom tio, la reta publikigo estos sufiĉa.


Intervjuis Libera Folio kaj Chuck Smith de Transparent Language
 
Donaci monon por certigi la aperon de la filmo eblas ĉe Indiegogo. Se la bezonata sumo ne estos atingita, ĉiu kontribuanto rericevos sian monon.

Ĝisdatigo: La kampanjo nun atingis sian celon. Anglalingva artikolo ĉe Tranparent Language.
arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2012-04-25 20:13
... sed la celata sumo estas 2500 usonaj dolaroj!