Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Fettes ebla sekva prezidanto de UEA

Fettes ebla sekva prezidanto de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2012-08-01 11:29
La elekta komisiono de Universala Esperanto Asocio opinias ke Mark Fettes estus taŭga kandidato por la posteno de prezidanto en la elekto okazonta post unu jaro en Rejkjaviko. Lia nomo estas la sola, kiun la elekta komisiono mencias en sia raporto, sendita al la komitatanoj de UEA sojle al la Universala Kongreso en Hanojo, malfermota la 28-an de julio. En ekskluziva intervjuo de Libera Folio Mark Fettes rakontas, ke li interesiĝas pri la propono. Tamen lia eventuala fina konsento dependas de tio, kian estraran teamon li gvidus. "Mi serĉas homojn, kiuj montris sian kapablon kunlabori "kun longa spiro," kaj kiuj kredas je la neceso kaj ebleco de fundamentaj ŝanĝoj en UEA, tamen kun respekto al ĝiaj karaktero kaj tradicioj", li diras.
Fettes ebla sekva prezidanto de UEA

Mark Fettes en Kopenhago

Laŭ la statuto de UEA, prezidanto de la asocio ne rajtas ofici dum pli ol du sinsekvaj mandatperiodoj. Sekve Probal Dasgupta, kiu gvidas la asocion ekde aŭgusto 2007 kaj estis reelektita en 2010, ne rajtos rekandidati por nova periodo en 2013. La elekton de la sekva prezidanto kaj estraro preparas la triopo Ulrich Lins, Lee Jung-kee kaj Nico Huurman. Ili konsistigas la aktualan elektan komisionon de UEA, starigitan en la pasintjara komitata kunsido en Kopenhago. La komisiono raportas al la komitato de UEA, kiu faras la definitivajn decidojn pri prezidanto kaj estraranoj.

Ne multo aŭdiĝis pri la laboro de la elekta komisiono post la kongreso en Kopenhago, sed la 15-an de julio Ulrich Lins dissendis al la komitato la unuan raporton de la komisiono. La sola eventuala kandidato nomita en la raporto estas Mark Fettes, kiun la elekta komisiono evidente opinias taŭga persono por la posteno de prezidanto.

Jam kvar tagojn antaŭ la dissendo de la raporto, en La Ondo de Esperanto estis publikigita pseŭdonima artikolo de Komitatano Z kun la titolo Survoje al la Fettes-erao. La anonima aŭtoro evidente estas bone informita pri la laboro de la elekta komisiono. La artikolo listigas meritojn de Mark Fettes, kaj finiĝas per la admono: "Plej saĝe estas jam nun konsenti pri lia elekto kiel la sekva prezidanto de UEA kaj survoje al Rejkjaviko lasi al li la eblecon kunmeti sian estraron." 

Post la apero de la artikolo de Komitatano Z, la redakcio de Libera Folio turnis sin al Mark Fettes por peti komentojn. Fettes rakontis, ke li efektive estis kontaktita de la elekta komisiono, kaj donis al ni ekskluzivan intervjuon, kun la kondiĉo ke ĝi estu publikigita nur post la apero de la raporto de la elektokomisiono.

Libera Folio: La elekta komisiono do kontaktis vin rilate la prezidantecon. Kion vi respondis? Ĉu vi estas la sekva prezidanto?

Mark Fettes: — La prezidanton elektas la Komitato, do mi ne povas antaŭdiri la rezultojn de la venontjara elekto. Sed mi indikis al la elekta komisiono ke mi verŝajne estos kandidato. Tamen por mi la prezidanto estas unuavice gvidanto de teamo, kaj do mia kandidateco dependos de mia sukceso varbi kunlaborantojn, kiuj konsentas pri la ĝenerala direkto kiun mi proponas.

Se vi estos prezidanto, kian teamon vi volus kunmeti, kun kiaj estraranoj vi volus labori? Ĉu vi entute povas influi la konsiston de la estraro?

— Mi serĉas homojn, kiuj montris sian kapablon kunlabori "kun longa spiro," kaj kiuj kredas je la neceso kaj ebleco de fundamentaj ŝanĝoj en UEA, tamen kun respekto al ĝiaj karaktero kaj tradicioj. La asocio estas kiel granda duondorma besto, kiun ni volas veki, nutri, brosi, dresi - sed ĉiam traktante ĝin kun amo.

— Kvankam mi preferas ne nun mencii nomojn, mi dirus, ke la elekta komisiono montras sin tre helpema kaj nia komunikado ĝis nun estis nur pozitiva.

Kion vi volus pluporti el la laboro de antaŭaj estraroj, kaj kion vi volus ŝanĝi?

Mark Fettes en arbaro

— Mi havis la bonŝancon observi plurajn estrarojn, unue kiel redaktoro de la revuo Esperanto en la jaroj 1986-1992 kaj poste kiel estrarano de 1992 ĝis 1998. Mi do bone konas la komplikecon de la estraraj tagordoj kaj la malfacilecon realigi novajn planojn. Mi estas ankaŭ profunde konvinkita pri la ŝlosila rolo de la prezidanto, kiu alportas proprajn tonon kaj stilon al la estrara laboro.

— Ĝenerale okazis tiel, ke nova estraro elektiĝis kaj nur poste komencis formuli siajn planojn. Mi volas unue ŝanĝi tion. Mi esperas veni al Rejkjaviko kun sufiĉe konkreta laborplano kiu havas la apogon de ĉiuj kandidatoj - aŭ almenaŭ de tiuj, kiujn mi mem kontaktis. Kompreneble nenio malhelpas, ke kandidatiĝu aliaj homoj kun aliaj prioritatoj - tio estus normala demokratio, kaj tre sana afero por la asocio. La tendenco al pasiveco en la lastaj jaroj tamen igas min dubi, ke tio okazos...

— Dua gravaĵo por mi estas tio, ke la estraro ne laboru izolite. Bona komunikado kaj konstanta invitado kaj instigado al kunlaboro estas esencaj. Fakte UEA dependas de la kunlaboro de multegaj homoj, ne nur komitatanoj, sed ankaŭ ĉefdelegitoj, estraranoj de la landaj kaj fakaj asocioj, redaktoroj, instruistoj, informaktivuloj, literaturistoj kaj muziikistoj, kaj tiel plu kaj tiel plu. La estraro devas labori en la servo de tiu granda "diligenta kolegaro", kaj trovi novajn rimedojn por subteni, disvolvi, kaj rekoni ĝian agadon.

Kiuj estus viaj ĉefaj prioritatoj kiel prezidanto? Kio plej gravas por la pluvivo kaj evoluo de UEA? Por sukcesoj de Esperanto ĝenerale? Ĉu estas diferenco?

— UEA laŭ mi ludas fundamentan, nemalhaveblan rolon en la ekologio de Esperanto. Kompreneble tio neniel signifas, ke la movado ne povas kreski kaj progresi sen ĝi - multaj bonaj aferoj okazas sen rekta ligo al UEA. Sed kun vere vigle funkcianta monda asocio, tiuj aferoj estus ankoraŭ pli bonaj, kaj pli multaj, kaj pli sukcesaj. UEA estas kiel la humo en ĝardeno. Ju pli dika kaj riĉa estas tiu fekunda tertavolo, des pli variaj, abundaj kaj grandaj estos la plantoj, kiuj kreskas tie.

— De la komenco, UEA plej multe prosperis, kiam ĝi emfazis konkretajn, praktikajn rimedojn por interkonekti la esperantistojn kaj subteni ilian plukleriĝadon. Nuntempe la reto proponas multegajn novajn eblojn sur tiuj kampoj. Sen tro fokusiĝi al la reto, mi tamen vidas ĝian pli vastan utiligon tre alta prioritato por la evoluigo de UEA.

— Mi diru ankaŭ, ke por mi tre gravas la tutmondeco de UEA. Mi pensas ke ni ankoraŭ ne vere malkovris, kion signifas esti tutmonda asocio - ne nur eŭropa asocio kun tutmonda membraro. Mi ŝatus doni pli da pezo al la regionaj komisionoj en la decid- kaj agad-strukturo de la asocio.

Kiel vi vidas la rolon de la komitato  kaj membraro en UEA?  Ĉu eblus iel aktivigi kaj enplekti ilin en la laboron?

— Ideale, ĉiuj komitatanoj estus aktivaj kaj engaĝitaj diversmaniere. Kvankam tion ne eblas atingi tuj, mi esperas komence krei grupon de aktivaj komitatanoj ĉirkaŭ la Estraro kiuj partoprenas en la strategiaj diskutoj kaj decidoj. Se temas pri la membraro, tiu estas tre vasta kaj diverseca grupo, pri kiu malfacilas ĝeneraligi. Tamen vi eble jam kaptis, ke mi sopiras al asocio, kiu proponas al siaj membroj multajn konkretajn ŝancojn kaj instigojn aktiviĝi.

Kiel vi volus evoluigi la revuon kaj la retejon de UEA? Kiel gravaj ili estas por la funkciado de la asocio?

— Gravegaj. Ne eblas supertaksi la valoron de bona, klara, kvalita komunikado. Mi pensas ke UEA devas fari grandan investon en siaj retaj rimedoj, pensante pri ili kiel infrastrukturo same esenca kaj prizorgenda kiel la Centra Oficejo. Kunlige kun tio, necesas tute repensi la komunikan kaj eldonan strategion de la asocio, por ke la retaj kaj presaj eldonaĵoj kompletigu unu la alian.

Vi havis gravan rolon en la ellaborado de la granda strategia dokumento, prezentita en Kopenhago. Multaj partoprenantoj en la diskuto tie opiniis la tekston tre abstrakta kaj tro distanca de la ĉiutaga laboro de UEA. Kion vi respondas al ili? Kiel vi resumus la dokumenton en tri frazoj?

— Nu, en Kopenhago temis nur pri la unua provo formuli kernan mision por UEA, en maniero kiu estus komprenebla por ekstera publiko. Intertempe la Komisiono pri Strategiaj Demandoj, kiun mi gvidas, produktis multe pli ellaboritan vizion kiun oni povus konsideri paŝo al konkreteco. Mi rekomendas tralegon de tiu raporto, kiu haveblas en la retejo de UEA.

— Mi agnoskas, ke foje mi kulpas pro troa abstrakteco. Mi povas diri nur, ke mi strebas bridi tiun emon! Tamen ne eblas resumi tiel longan raporton en tri frazoj kaj resti ĉe konkretaĵoj. Simple, ĝi prezentas analizon de la agado de UEA kiu dividas ĝin en kvar kampojn kaj proponas kelkajn prioritatojn kaj organizajn rimedojn sur ĉiu kampo. Kiel la dokumento mem klarigas, ĝi ne estas jam strategia laborplano, sed prezentas kadron por la detala ellaboro de tia plano. Mi esperas, ke miaj kunkandidatoj por la estraro helpos en tiu ellaboro. Komentoj kaj proponoj de ĉiuj interesitoj estas bonvenaj.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-15 21:45
Kiam mi partoprenis PIS en Sonnenberg, mi observis kaj parolis kun la proponata prezidanto.
Li shajnis al mi serioza kaj ghisosta esperantisto, sed mi ne trovis che li sufichan gvidantan forton.
Povas esti, ke li povus ion shanghi, se havos ghustajn personojn che flanko. "Generalo estas tiel bona kiel liaj soldatoj".
Li do, devus havi eblecon kompletigi sian "kabineton", fiksi rilaton inter estraro kaj CO, kiu estis teorie administra organo de UEA, sed regis praktike UEA -estraron. Nepre devas esti trovita kompetenta juna persono por informado kun faka elektronika scio.
Persone , almenau al estraro mi proponus alian personon, sed pri tio pli poste.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-15 23:12
La supraj respondoj estas la kutima teda kaj flegma ghenerala babilado, reehxante la samajn monotonan melodion kaj senhelpecon jam ne plu elteneblajn.

La instalado de Fettes kiel prezidanto de UEA havas lau mi nenian sencon, krom por garantii la daurigon de la kontrolado de UEA far la malnova kerna koterio, kiu regas la asocion ekde 1974 kaj kies strategio por Esperanto fiaskis plej malfrue en 1996 (Manifesto de Prago), kiel jam klarigite aliloke. Do, al la komitato oni ne povas rekomendi tian kandidat-proponon.

Do, tiuj estas la resumaj konkludoj de miaj konsideroj kaj argumentoj. Mi ne revenos al tiu chi temo, pri kiu mian intereson mi komencas perdi.

La "vizio" por UEA en la venontaj jaroj estas chefe konstanta shrumpado de la nombro de membroj kaj delegitoj (pro biologiaj kauzoj), chio alia restos kiel ghis nun. Do, la estraro devos chefe okupighi pri tiaj demandoj kaj problemoj kiel eviti la pli malpli rapidan erozion en UEA en la venonta jardeko. Eble oni fondos iujn novajn formalajn konsiliojn au gremiojn, kiel la Strategia Plano sugestas kaj antauvidas, kiujn cetere oni plenigos kun la samaj homoj, char aliaj ne ekzista. Sed oni povas dubi, chu tio estas la ghusta strategio, char per tio oni ne nur enkondukas pli da burokratio, sed konkurencas ankau aliajn komisionojn, kiuj jam nun estas preskau senvivaj kaj sensencaj.

Mi esperas, ke inteligentaj homoj, kiuj estas doktoroj kaj profesoroj en iuj universitatoj, konscios pri tio. Persone mi havas nenion kontrau tio, se iu pensas abstrakte kaj science, se lia abstrakta pensado havas manojn kaj piedojn (kiel diras germanlingvanoj). Che Fettes mi ne povis vidi tion.

UEA devus komplete rezigni pri la idiota propagandismo, kiu damaghas ghian kredindecon, kaj plene koncentrighi, per la malmulte disponeblaj kapacitoj kaj resursoj, pri faka, scienca, literatura, kultura, socia, eble politika k.s. agadoj (ekzemple homaj rajtoj).
Krizipo
Krizipo diras:
2012-07-15 23:32
La supraj respondoj estas la kutima teda kaj flegma ĝenerala babilado, reeĥante la samajn monotonan melodion kaj senhelpecon jam ne plu elteneblajn.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-16 20:40
Mi esperas, ke vi havas ankorau alian kapablon ol remachi la frazojn de iuj fremdaj autoroj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-16 09:50
Hodiau nokte mi ne povis dormi, do mi denove trastudis la artikolon kun direktiloj kaj devas konstati, ke mi nenion konkretan trovis krom fantoma priskibo, promeso, nebula klarigo, senlima esperigo.....Multege da teori osen praktika valoro, chu rilato.
Chion oni povus prezenti en punktoj, sed ne pri nebulaj celon, sed pri rimedoj, agoj kiel tion chu alion realigi.
Mi misis konstaton kio estas maghusta, kion oni shangxu kaj kiamaniere.(por ion shanghi, oni devas scii kio estas maghusta).

Mi esperas, ke nun venos faktoj ekzemple;
- kia stato nun ekzistas en UEA?
- shangho de elekta regularo
- aktualigo de UEA-statuto
- problemo de ABC - komitatanoj
- problemo de neutraleco
- rilato de UEA-estraro al CO ( kio kion regas?)
- plijunigo de estraro, precipe de informa servo...
- elektronika laboro permesas shpari postenoj, kiuj devus esti nove fiksitaj...
- rajtoj kaj devoj de prezidanto (nove fiksitaj)
- kunlaboro kun neesperantaj organizoj
- kaj cento da aliaj.

Mi esperas, ke multaj chi tie prezentos siajn ideojn, kiuj ankorau havas fajretan esperon de UEA - reformigho.
hjurid
hjurid diras:
2012-07-16 10:31
Tute konsentite, precipe pri elekta regularo kaj ABC-problemo.
hjurid
hjurid diras:
2012-07-16 11:00
Mi komencis legi la intervjuon kaj unue notis leviĝon de espero kiam li diris " UEA plej multe prosperis, kiam ĝi emfazis konkretajn, praktikajn rimedojn por interkonekti la esperantistojn" sed rapide perdis esperon, precipe kiam je la fino li konfesis emon al troa abstrakteco. Plue mi sekvis ligilon al la strategia plano kaj rapide senesperiĝis vidinte ĝin. Ĝi estas tro longa, tro komplika, tro nebuleca. Ĝi postulas cerban laboron por eltiri de ĝi ian konkretigeblan sencon. Ĝi estas alidirite senutila. Se iu kapablus verki strategian planon malpli longan ol unu A5 paĝo, kiu estas facile komprenebla kun klare esprimitaj celoj, kiuj ekscitas ondinarajn membrojn ĉar tiuj vidas realigeblajn atingojn, tiun mi elektus kiel prezidenton (sed mi ne rajtas ĉar mi estas nur ordinara membro).

Miaopinie, plej gravas strukturaj ŝanĝoj fundamentaj de UEA. Ni reiru la la tagoj de asocio de individuaj membroj, ĉar efektive nur tiuj gravas. Ni forigu la rolon de la landaj asocioj. Ni faru la elektosistemon demokratia (ĝi nun ne estas pro la kategorio komitatano A). La prezidanton elektu individuaj membroj, ne la Komitato.

La strategion oni defunde reelpensu. Forgesu la antaŭjarcentajn propagandajn sintenojn. Propagando de Esperanto estu en la nura kampo en kiu ĝi gravas, la aferan. Konvinku firmaojn kaj komercajn entreprenojn pri la utilo de Esperanto, kaj ĉiuj aliaj sekvos. Se ĝi ian utilon en tiu kampo ne havas, ĝi apenaŭ havas utilon (laŭ vidpunkto de ordinara homo kiu volas vidi konkretan gajnon el la elspezo de energio kaj de tempo super lernado de ia ajn lingvo).

La dua rolo de UEA estu servoj al kaj partoprenigo de la membroj en la esperantoparola komunumo. Faru tion, kaj faciligu tion per la reto, kaj el tio oni trovos la laborantojn por efektivigi la unuan funkcion de UEA.

Se Fettes havas tian kuraĝon li rajtas esti prezidanto.
cyrille
cyrille diras:
2012-07-17 10:24
Por iom esperigi vin, mi informas ke mi prezentis Esperanton dum tago de APICS en Francio. Temas pri la usondevena asocio de profesiuloj pri "supply chain", tiuj kiuj organizas la tutmondan komercon. Se ili ne vidas la utilon de Esperanto, neniu povos vidi. Feliĉe ili tre rapide komprenas ĉar tiuj homoj bezonegas la anglan kaj frontas ĝiajn problemojn.

Eĉ se Esperanto ne estas solvo tuja por ili, ni bezonas komencon de profesia uzo en tiu kampo por tre limigitaj projektoj. La asocio Esperanto kaj Entrepreno tion komprenis kaj proponas servojn fare de la entrepreno Linguaforce.
Por tiuj kiuj komprenas la francan, mi raportas pri tio per mia blogo http://toc-lean-six-sigma-dans-les-services-publics.com/[…]/
bkolker
bkolker diras:
2012-07-17 16:30
Mark Fettes estas tauga kandidato por la posteno de Prezidanto de UEA. Li havas necesajn konojn, sperton kaj senton de noveco.
Boris Kolker,
iama membro de la Elekta komisiono de UEA
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-19 13:31
Povas esti, sed unue mi dubas, se mi ne scios kion volas shanghi, kun kiu kaj kielmaniere. Estus do pli bone, se anstatau prezenti teorian ne tro utilan "disertacion",prezentu konkretajn, praktikajn agojn.

Proponante nur unu kandidaton kaj al tio de malnova, sensukcesa trupo, jam estas suspekta. Mi proponus, ke aliaj personoj estu proponotaj au simple sinproponu kun sia "programo".

Mi atendas, ke kelkaj de mi, pli frue, menciitaj punktoj estu de venonta, proponita kandidato plilumigitaj.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-24 15:54
Tauga kaj inda prezidanto de UEA povus esti lau mi Osmo Buller au Nikola Rasic. Tiuj du elstaraj esperantistoj disponas pri certaj plusoj, kvalitoj kaj spertoj, pri kiuj kandidato Fettes apenau disponas. Eble ili kapablus, inter multaj aliaj aferoj, ankau enkonduki iujn shanghojn kaj reformojn kaj starigi kontaktojn kun novaj eksteraj publikoj kaj apogantoj kaj malnovaj aktivuloj, kiuj distancighis de UEA, por "vigligi la publikan entuziasmon pri la monda kunagado" kiel Dasgupta esperas (pro pluraj kialoj antauvideble Fettes ne kapablos garantii tion). Estus interese scii, chu la elekta komisiono demandis tiujn personojn.

Inter la avantaghoj de Buller au Rasic kiel prezidanto estus, ke kiel memstaraj (kaj inteligentaj kaj realismaj) personecoj ili ech kapablus kunlabori kun la Tonkin-koterio, kies problemojn kaj kapricojn, avantaghojn kaj malavantaghojn, ili perfekte konas.

En ajna kazo estus bone, se en (au ghis) Rejkjaviko estus je la dispono pluraj konkurencaj kandidataj opcioj (reprezentantaj variajn strategiojn kaj ideojn) kaj ne nur unu preta kandidato nomata Fettes kiel sole elektebla kaj elektinda (au konfirmebla/konfirminda). Oni tiam vere povus paroli pri farso, char chio estis preparita jam delonge.

Pri tiuj demandoj la hanoja komitato devus reale okupighi.
 
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-24 21:24
Plejparte mi konsentas kun rimarkoj de Andreo.

Estus bone legi ankau raporton de "Elekta Komisiono" al kiu ili proponis pri prezidanteco kiuj estis efektoj, kiaj estis postuloj....

Starigi unu kandidaton kaj tuj lin glorigi, sen scio ech pri lia programo, shajnas al mi pli groteska ol kadidatoj en iamaj komunistaj landoj, kie jam la kandidatoj estis antau "elekto" certe elektotaj! Pro tio nenio povis shanghighi kaj la reghimo devis fiaski. Chu vi deziras tion al UEA?
probal
probal diras:
2012-07-19 14:57
Mi absolute konsentas kun Boris Kolker.

Mi estas tre kontenta, ke la komisiono publike konigis la kandidatecon de Mark Fettes, kaj ke li intencas mem kontakti eblajn kunkandidatojn kaj kun ili prepari planon ech antau la rejkjavika UK. Tio estos tre bona por la hhemio de la nova estraro, al kiu mi jam anticipe komunikas miajn bondezirojn.

Farante tion ekster la mesaghejoj de la Asocio, mi krome esprimas mian preferon por inkluzivema kaj malfermema aliro al la komunikaj bezonoj de la asocianaro kaj ankau de la formalaj organoj de la Asocio.

Chi tiu loko ne estas tauga por priparoli mian jam jardekojn longan amikecon kun, kaj fortan fidon al, Mark Fettes. Prefere resti che publikaj kaj instituciaj punktoj. Iam estis memfidaj landaj kaj fakaj asocioj, kaj chefe che ili okazadis la konversacioj inter esperantistoj kaj la monda publiko. Hodiau tiuj asocioj ghenerale ne plu estas aplombaj. Kontraste, la konversacio inter esperantistoj kaj aliaj agantaroj sur la nivelo de diversaj interlandaj kaj mondaj institucioj fenomene bone floras (ni pensu ekz pri KER kaj Infoterm). Estas utile povi akcepti tiun situacion kaj eklabori de tie. Mark Fettes havas tre longan sperton sur tiu mond-institucia nivelo de agado. Li ankau scipovas sukcese publici pri ghi; li certe vigligos la publikan entuziasmon pri la monda kunagado -- iuj inter ni memoras, ke li iam redaktis la gravan periodajhon _Monda Kunagado_ ghuste tiucele.

Probal Dasgupta
esperanto
esperanto diras:
2012-07-20 13:50
Lau mi, tauga prezidanto de UEA ne devus esti introvertita tehxnokrato au akademokrato, kiu publicas en la eburturo, sed karisma kaj efika publik-rilata persono lau la modelo de Privat, Lapenna, Tonkin, kiu estas komprenata de la amaso (au almenau simpluloj).
Fettes ech ne respondas retmesaghojn. Tia konduto estas neniel akceptebla.

Krom tio, lau mi devus esti nun la vico de europano kiel UEA-prezidanto, post la traumatoj kun australiano kaj hindiano. Al la esence europcentrita Esperanto-movado ne helpas nova prezidanto, kiu kashighas en fora provinco de Kanado.

vallef
vallef diras:
2012-07-22 23:10
Fettes asertas, le "Mi serĉas homojn, kiuj montris sian kapablon kunlabori "kun longa spiro," kaj kiuj kredas je la neceso kaj ebleco de fundamentaj ŝanĝoj en UEA, tamen kun respekto al ĝiaj karaktero kaj tradicioj".
Nu, depende de tio, kion li komprenas pri fundamentaj ŝanĝoj kun respekto al stablitaj karaktero kaj tradicioj, ne estos eble longe spiri. La fakto estas, ke venis la tempo por pli radikalaj ŝanĝoj, ne kun malrespekto al la tradicioj, tamen ankaux ne kun troa sklaveco al la konservativaj fortoj.
Nu, ni atendu Rejkjavikon kaj postan periodon. Dum tio, la mondo bolas, la aferoj evoluas kaj oni laboras por kaj per Esperanto per tre novecaj karakteroj kaj maltradicioj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-23 08:45
Ni esperu, ke post la teoria fluo ni povos legi praktikajn pashojn al renovigo de UEA kaj ricevos liston de taugaj kunreorganizantoj por povi iomete influi.
Intertempe, post multjara nenia farado, "la domo" de UEA estas en katastrofa stato kaj kosmetikajho neion kaj al neniu itilos! La kupla transmisilo jam longe perdis siajn dentaron kaj preskau chiuj "radoj" devas esti shanghitaj.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-23 13:44
Oni tamen devas distingi inter UEA-estraro kaj UEA-CO, kvankam chi-dua (efike) plenumas la "ordonojn" de la unua!

ztisljar
ztisljar diras:
2012-07-27 12:14
Esti prezidanto de UEA ne estas simpla afero. Kutime oni ne esence ŝanĝas ion kio funkcias (pli aŭ malpli bone). UEA havas longegean vivon kaj sukcesan bazan strategion travivi en ĉiuj cirkonstancoj. Ĝi bazas sian ekziston sur la individuaj membroj kies psikologion ili konas. Ebligu al ili jam tradician UK-on, kie ili povas babili kaj senti sin gravaj. Oni ŝajnigu ke UEA sukcese reprezentas esperantistojn antau gravaj internaciaj organizoj kiel UNO kaj UNESCO kaj pro ega politika diverseco de la membraro oni laŭeble restu politike neŭtrala por ne ofendi tiun au alian grupon ene de la membraro. Tia strategio portas la longvivecon de UEA. Daŭre estas kelkmil individuaj kotizpagantoj kaj daŭre estas sufiĉaj mortintoj kiuj heredigas al UEA grandajn valorojn. Ĉu oni ŝanĝu ion kio povus malekvilibrigi tiun ĝis nun pruvitan vivmanieron? Nek CO nek la estraro povas kaj kuraĝas ŝanĝi ion en tio. Mark estas vere bona kandidato por harminie kunlabori kun la CO kaj ne kaŭzi kapdolorojn al tiuj kiuj gardas la netuŝeblecon de tiu stato. Tamen Mark havas povon kaj kompetenton fari ion plian. Li estas prezidanto de ESF kiu dank al lia bona kunlaboro kun Tonkin bone komprenis la rolon de esperantistaj informadikistoj, ĉefe gejunuloj kapablaj tiukampe. Dank al la dekjara politiko de ESF, evoluis bonegaj servoj kiel lernu.net, edukado.net kaj kelkaj aliaj. Ke la subteno al tiuj informadikaj geniuloj, pri kies nomoj oni ne multon scias (ekzemple Jevgenij Gaus kaj Neringa Gaus), estis tre trafa politiko, montras la fakto ke lernu.net estas la plej granda portalo por E-lernado, sed ankaŭ ke la antaŭaj portaloj de E@I kiel lingvoprismo kaj lernu.net iĝis elirpunktoj por projektoj kiuj sukcese gajnis jam pli ol milionon da eŭroj de Europa Komisiono. Do la politiko de ESF nerekte kaŭzis novtipan agadon de junaj esperantistoj kiu povas vivteni sin mem, sendepende de UEA kaj klasika movado. Pro tio mi fidas ke Mark kapablos iom proksimigi tiujn du vivstrategiojn: klasikan movadon kiu laŭ klasika tradicio malgraŭ iom post ioma malfortiĝado daŭre plu kapablas vivteni sin kun la novtipa en kiuj junaj informadikistoj donas diversspecajn servojn al la mondo neesperantista kaj perlaboras monon per kiu ili povas invensti ankau en novajn inform- kaj edukstrategiojn rilate Esperanton mem. Mark sendube kapablos ankaŭ kompreni la ne-neŭtralan agadmanieron de EEU kiel reprezentanto de la esperantistaro en novtipa multlingva ŝtato kaj povos trovi vojojn de kunlaboro en kiu ambaŭ asocioj profitos.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-27 12:33
Via daura senkritika fanfaronado estas malfacile komprenebla per la racio. Mi ne scias: chu vi ricevas monon de ESF au simile?
ztisljar
ztisljar diras:
2012-07-27 18:06
Jes. Mi jam riĉiĝis.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-27 18:38
Tion mi ja esperas. :-))

Cetere, shajnas, ke oni devus iomete aktualigi kaj kompletigi vian Vikipedio-paghon:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Zlatko_Tišljar

Pluraj ligoj ne funkcias.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-28 10:05
Bone estas kredi, pli bone estas scii!

Por tio li devus prezenti kion li volas shanghi, kun kio kaj prezenti simplajn vojojn. Mem volo kaj plej bona teoria elaborajho nenion utilos, se ne havos forton realigi, char mankos ghustaj kunagantoj. Ni atendas vane tiucele donitajn klarigojn de venonta prezidanto.
Au li estascerta esti tiu au simple ignoras E-popolon!
ztisljar
ztisljar diras:
2012-07-31 12:27
Mi iom komprenas la laboron de politikistoj. Mi neniam estis politikisto sed ofte kunlaboris kun ili kaj estis en ilia proksimeco. Provu imagi, ke vi estas Austra prezidanto Jonas, kiu dum du mandatoj prezidis al Austrio. Aliflanke li estis vere "ĝisosta" esperantisto kun tre bona kono de la lingvo kaj ties movado. Kaj li faris nenion por E? Kiel tio eblas? Simple. Ne sufiĉas havi pozicion, se oni ne scias kiel provi atingi iun celon konante la komplikecon de politika pozicio.
Mi mem okupiĝis kaj teorie, organize kaj praktike (surmerkate) pri ĉiuj aspektoj de E kiel lingvo kaj movado. Se oni min elektus prezidanto de UEA, mi ne havus ideon kion fari por atingi iun gravan pozitivan ŝanĝon. Kion faru ekz. nun Margareta Handzlik kiu estas membrino de EU-parlamento? Teorie ŝi havas gravan potencon, certamaniere ŝi reprezentas 2-3 milionojn da homoj... sed aliflanke ŝi persone havas nenian potencon. Atingi iun leĝon eblas nur se interkonsentas pri ĝi pli ol duono (do pli ol 400 parlamentanoj) kaj tio estas ebla nur se la du plej grandaj partigrupoj internegocas: Ni subtenos vian leĝon, se vi subtenos la nian. Kaj kiel Margareta ekz. konvinku nur sian partiblokon, en kiu 95% de ĉiuj neniam aŭdis pri Esperanto - au pli grave, tute ne interesiĝas pri kulturaj kaj edukaj aspektoj de EU (granda plimulto interesiĝas nur pri monaj aspektoj). Mi vere ne scias kiel ŝi povus ion atingi. Revene al UEA: Kion devus scii nova prezidanto por atingi gravajn pozitivajn shanĝojn dum trijara mandato? Ion novan, nekonatan de esperantistoj, ĉar se li scias tion, kion scias la esperantistaro, li povas ŝanĝi nenion. Tial, mi supozas, malmultaj homoj pretas tanspreni tiun rolon. Mi kredas (ne scias) ke Mark konscias pri du aferoj:
Li devas ne kapdolorigi la CO-on (iel ajn kaŭzi malpli da enspezoj ol ili ricevas nun), aliflanke li devas fari ion kio donos pli gravan rolon en la gvidado de la movado al novaj homoj kiuj nun gvidas E@I, lernu.net, edukado.net, vikipedion kaj diversajn projektojn finacatajn de EU. Chu li sukcesos tiusence ion fari, mi ne scias, sed vastan liberan kampon de agado li ne havas.
Tio kio sendube ŝanĝos la tutan E-movadon kaj sekve ankau UEA-n, estas la ĝenerala socia evoluo. La tiel nomata informadika revolucio kiu marŝas grandpaŝe kaj ŝanĝas daŭre nian ĉiutagon, ŝanĝos la klasikan politikon, socian organizon, ekonomian ordon kaj ankaŭ ĉiujn sociajn movadojn. Kiel? Tion ankoraŭ neniu scias, nek mi, nek vi, nek Mark.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-31 13:26
Kara Pajo,

nur parte mi povasvin sekvi kaj parte povas kompreni kaj subteni.
Jonas estinte prezidento, ne povis favori Esperanton por ne estu vidata kiel strangulo, cxu ne serioza homo, kiu okupigxas pri ia idealisma ideo. Li estis elektita kiel prezidento, do devis ankaux gardi interesojn de lia shtato.

Simile estas eble kun Handzlik. Shi devas unue gardi interesojn de EU, char de tie estas pagata, sed shia agado estis ech kontrauxa Esperanton, sed pri tio mi che okazo klarigos al vi. Plej klara estis shia eldiro la Kozlowski kaj tion shi certe ankorau memoras.Shi povus almenau organizi okaze de 125-a jubileo informan ekspozicion, por ke ghuste , kiel vi skribas tiuj 80% eksciis ion pri Esperanto.

Rilate al Mark, mi tute ne neigas lian autoritecon, sed mi jam nun scias, ke se ne estos shanghitaj elektaj regularoj kaj li ne povos havi ghustan teamon nenion povos shanghi kaj atingi.
Plej grava jam afero estas, kiel mi jam skribis, CO devus esti labororgano de UEA -Estraro kaj praktike CO regas! Precipe unu el la plej grava persono pri informado estas tute senefekta jam pro malkono de nova elektronika teknologio. Certe Mark konsentos kun mi, ke shanghi unu ech du personoj gvidos al nenio. Li povus almenau jam nun proponi kun kiuj personoj li imagus kunlabori.
Li tamen ignoras "la popolon". Osmo almenau provis lau ebleco chiam respondi.