Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Esperanto iĝis parto de Lernofesto en Saarbrücken

Esperanto iĝis parto de Lernofesto en Saarbrücken

de Redakcio Laste modifita: 2012-09-25 16:34
Tricent vizitantoj en la aranĝo "Lernofesto" en Saarbrücken en nord-okcidenta Germanio eksperimente lernetis Esperanton.

La Lernofesto okazis en dimanĉo, la 2-a de septembro, en la Germana-Franca Ĝardeno de Saarbrücken. La Sarlanda Esperanto-Ligo kaj Becker-Meisberger-Instituto tie prezentis du pavilonojn kun divenrado kaj eta lernejo por efektivigi la anoncitan internacian lingvoeksperimenton.

La lernofeston vizitis proksimume 20.000 homoj el la tuta regiono, kiuj almenaŭ vidis la du Esperanto-pavilonojn. La lingvoeksperimenton aktive partoprenis pli ol 300 vizitantoj.

Vizitis nian standon nature ankaŭ la nova ministro pri kulturo, s-ro Ulrich Commerçon, kiu tre detale informiĝis pri la kampanjo de SEL. La lingvoeksperimento funkciis per tri partoj: Unue la partoprenantoj devis plenigi sciencan demandilon. Poste ili instruiĝis pri Esperanto en la „minilernejo“ (lernejeto), kie la vicprezidanto de SEL, Edgar Werner Müller, prezentis lecionon de la konata kurso „Mazi en Gondolando“.

Poste ili venis al la divenrado por elprovadi siajn novajn lingvokonojn. Rimarkinde ofte ili tie tre bone tradukis la Esperanto-esprimojn en la germanan lingvon. La sukcesintoj tiam ricevis po unu glukuponon por la lernofesta pasporto. Kolektado de almenaŭ kvin kuponoj fine rajtigis ilin partopreni al la granda tombolo.

Do, la partoprenantoj povis facile konstati, ke helpe de minimumo da instruo kaj surbaze de aliaj lingvokonoj (ekz. latina, franca, angla) ili komprenis kaj tradukis eĉ relative malfacilajn vortojn kaj frazojn el Esperanto.

Oliver Walz, la prezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo, konkludis, ke la Lernofesto estis entute tre komunikema kaj vizia aranĝo, do tre taŭga por realigi la longtempan strategion de SEL. Tutcerte SEL kaj Becker-Meisberger-Instituto partoprenos ankaŭ en la lernofesto 2013

raportis Oliver Walz

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-09-20 06:48
Koran dankon kaj samteme gratulon pro ghusta kaj solida informado pri Esperanto kaj ghia taugeco.
Ne kluba sanktigado, sed ekstera laboro kun civitanoj, kun politikistoj estos per sukceso kronigita nia laboro.
Ghuste nun, kiam EU lamas ni povas montri, kie estis faritaj eraroj.Ne la plej grava estas komuna mono, kiu plirichigas bankistojn kaj monopolistojn, sed unue neutrala, komuna interkomprenilo estas bezona. Nur de 125 jaroj elpruvita Esperanto povas vere integrigi dum jarcentoj militemajn europanojn, nur Esperanto povas starigi chiun landon sur sama shtupo, doni la samam lingvan rajton ne detruante naciajn lingvojn kaj ghies kulturojn (ekzemplo; Irlando).
Ni probable vivas en demokratio kaj devas havi rajton demokratan solvon!
.

Kirilo
Kirilo diras:
2012-09-20 09:20
... bv. korekti du erarojn en la artikolo:

-Saarbrücken troviĝas en sudokcidenta (aŭ se vi volas mezokcidenta) Germanujo, ne en la nordo.

-"minilernejo"? "minio" estas speco de plumba farbo, mi esperas, ke ili ne havis kontakton kun ĝi. Kompreneble temu pri "lernejeto", aŭ, en "moderna" Esperanto, "etlernejo".