Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Esperantisto en grava rolo inter germanaj piratoj

Esperantisto en grava rolo inter germanaj piratoj

de Redakcio Laste modifita: 2012-05-02 20:03
Sojle al gravaj regionaj elektoj, la ĉiam pli populara Pirata partio en Germanio ĵus kongresis en Neumünster. Laŭ freŝaj sondadoj la partio nun estas sur la kvara loko laŭ la populareco, kun preskaŭ dekprocenta subteno. Unu el la pintaj gravuloj de la partio, laŭ iuj eĉ la plej influa pirato en Germanio, estas la esperantisto Martin Haase - iama prezidanto de Germana Esperanto-Junularo kaj nuna prezidanto de Germana Esperanto-Instituto. Profesie li laboras kiel estro de la fako pri latinidaj lingvoj ĉe la universitato de Bamberg en Bavario. Libera Folio intervjuis lin.

Libera Folio: Kial vi aliĝis al la pirata partio, kaj kia estas via rolo en ĝi nun?

Martin Haase: Mi aliĝis al la pirata partio en junio 2009 en la kunteksto de la diskutado pri interreta cenzuro en Germanio. La tiam regantaj socialdemokrata kaj kristdemokrata partioj volis enkonduki leĝon, kiu kreu strukturon por malfaciligi la aliron de retpaĝoj surbaze de sekretaj cenzurlistoj. Mi ne havas oficon en la partio. En la reta sistemo, kiu helpas evoluigi la programon de la partio, mi tamen havas multajn voĉojn, kiuj estas delegataj al mi. Mi do estas relative influa partiano. 

Kial vi supozas, ke ĝuste en Germanio kaj aparte en Berlino la pirata partio tiom furoras?

En Germanio la seniluziiĝo pri la tradiciaj politikaj partioj estas granda. Tiuj partioj komplete maltrafis la ĝustan tempon rejuniĝi kaj faras antaŭretan politikon, kiu estiĝas en cirkloj malantaŭ fermitaj pordoj. Ĝuste en Berlino la reta kulturo aparte furoras, tial ankaŭ la pirata partio, sed intertempe ni ja ankaŭ vidas, ke la sukceso ne limiĝas al Berlino. Fakte, la sukceso en Sarlando estas ankoraŭ pli impona, se oni konsideras, ke la sarlandanoj estas aparte konservemaj kaj la verda partio tie neniam ricevis pli ol 6 procentoj.

Kiajn ligojn vi vidas inter la idearo de la Esperanto-movado kaj tiu de la pirata movado?

La Esperanto-movado disvastigas Esperanton kiel lingvan ligilon inter homo kaj homo. La idearo de la pirata partio ankaŭ celas la individuon, kaj la individuan partoprenon en la socio. Verŝajne pro la proksimeco de la idearo ankaŭ esperantistoj troviĝas inter la piratoj. En Berlino regule kunvenas kelkaj piratoj, kiuj parolas Esperanton.

Multaj sintenas suspekteme al la pirata partio, ĉar jam la nomo aludas, ke la partio subtenas piratadon de intelektaj produktoj. Klarigu, pri kio temas? Ĉu ne filmistoj, muzikistoj, verkistoj kaj simile havu la rajton gajni monon per sia laboro?

Haase en Spiegel

Kompreneble, filmistoj, muzikistoj kaj verkistoj havu la rajton gajni monon per sia laboro. La nuntempa leĝa ordo en Germanio (kaj aliaj landoj) malhelpas ĝuste tion: novaj enspezomodeloj estas malhelpataj, eldonejoj havigas al si ekskluzivajn uzorajtojn malhelpe al la verkistoj, aldone en Germanio diversaj asocioj, kiuj okupiĝas pri uzorajtoj (pri muziko la fifama GEMA) malhelpas muzikistojn per blokado kaj eĉ pagigas muzikistojn, kiuj volas publike prezenti siajn proprajn verkojn.

Aliflanke, homoj, kiuj interŝanĝas kopirajtan materialon rete aŭ eĉ nur faras privatan kopion estas krimuligitaj. Advokatoj riĉigas sin per pagendaj atentigoj pri eble kontraŭleĝaj faroj, t.n. Abmahnung, kaj ankaŭ tiu mono ne atingas la verkistojn. La aŭtorrajtaj leĝoj urĝe bezonas renovigon.

Ĉu la pirata partio en Germanio aŭ aliloke esprimis opinion pri Esperanto?

Ne, pri oficiala decido de pirata partio rilate Esperanton mi ne scias. Tamen, pluraj esperantistoj estas aktivaj membroj. Kiel dirite, en Berlino regule kunvenas esperantlingvaj piratoj.

Ĉu antaŭvideblas, ke pirataj partioj povos subteni pli vastan uzon de Esperanto, eble unuavice ene de la partioj mem?

Jes, tio jam okazas, ekzemple la programo "LiquidFeedback", per kiu la germana pirata partio preparas decidojn, havas esperantlingvan uzinterfacon.

Ĉu vi mem planas iel antaŭenigi Esperanton en la Pirata partio, ekzemple proponante punkton pri ĝi en la partia programo?

Jes, pri tio ni parolis jam en la esperanta partia grupo. La plej bona kadro estos la eŭropa programo, kiu estos farata en 2013 por la EU-parlamentaj elektoj en 2014.

Ĉu vi ĉeestis aŭ en alia maniero partoprenis la partian kongreson en Neumünster? Kiuj laŭ vi estis la plej gravaj decidoj de la kongreso?

Jes, mi ĉeestis. La kongreso celis ĉefe elekti novajn estaron kaj partian tribunalon kaj fari diversajn statutajn modifojn. Tial, programaj ŝanĝoj ne estis faritaj. La nova estraro enhavas plurajn personojn (inkluzive la prezidanton mem), kiuj volas aktive antaŭenigi la t.n. likvidan demokration. Rapida plibonigo kaj renovigo de la interreta programo "Liquid Feedback" do estos atendebla por la nuna oficperiodo. Tio estas (nerekte) la plej grava rezulto de la elektoj.

(La lastaj du demandoj kaj respondoj estis aldonitaj la 1-an de majo, unu tagon post la publikigo de la cetera teksto.)

arkivita en:
edmundo
edmundo diras:
2012-04-30 10:22
Mi supozas, ke mi lastfoje renkontis lin en la fruaj 1990-aj jaroj (eble ĝuste en IS en Neumünster). Ĉu iu havas ligon al foto de li el tiu epoko?

Ankaŭ mi ne aspektas same kiel tiam ...
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-04-30 13:32
edmundo
edmundo diras:
2012-04-30 22:39
Ankaŭ mi memoras la barbon. Tamen, laŭ filmo, kiun mi hieraŭ spektis kun la infanoj, ĝuste al pirato plej decas havi grandan barbon.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-04-30 13:15
Eble estas tro frue doni opinion pri la nova partio. Ghi estas pli traktata kiel protesta pasho de precipe junaj homoj. Martin tamen tute pravas, ke malnovas partioj ne regeneracias sin. La mondo shanghighas kaj ili iras pluen obstine antauen.
Mi ghojas pro tri kazoj;
- ke almenau aliaj partioj vekighos-
- ke oni komencas uzi ankau neutralan lingvon, kiu nepre estas bezona, se ni volos demokrate
  integrighi ( nur per neutrala lingvo chiu popolo estos strigita sur sama shtupo)
- ke esperantistoj komencas politike pli kaj pli agi
esperanto
esperanto diras:
2012-04-30 14:08
Mi agnoskos tiun partion nur, kiam oni povos konfirmi, ke ghi estas purigita de novnazioj.

Ankau en CH ekzistas tia partio, sed ghi havas neniun signifon sur parlamenta ebeno.

Studinte la programon de tiu "partio", mi venis al la konkludo, ke ghi ne sufichas por esti politika partio. Krom tio, mi riprochas al tiu partio, ke ghi celas bagateligi kaj subfosi la autorrajtojn. Antau nelonge, Youtoube devis forigi amason da filmoj, char la posedantoj de autorrajtoj plendis, respektive la organizajho kiu reprezentas ilin. Tio eble estas malagrabla por la konsumantoj, sed ankau malagrabla por la producentoj.

Do, se tiu partio onte volas esti serioze konsiderata, ne sufichas esti kontrau la establitaj partioj, kies politika potenco daure estas giganta kaj nesubtaksebla, sed ghi devos transformighi al vera politika partio kun vera politika programo. Sed tio estas malfacila afero, char chiuj aliaj partioj jam kovras pli malpli chiujn terenojn.

Haase mi renkontis en TEJO en la 80aj jaroj kaj revidis lin en GIL. Tre speciala tipo, kiu lau sia konduto por mi neniam estis travidebla (kvankam li pledas por travidebleco :-))). Sed kompare kun aliaj li almenau sukcesis profesorighi universitatnivele, kio estas admirinda kaj kio signifas, ke li tute ne estas stultulo. Vershajne tiu partio, en kiu umas chefe informadikistoj kaj softvarprogramistoj, ege dependas de iuj universitatnivelaj socisciencaj kleroj, kio povas klarigi, ke tipo kiel Haase povas havi influon.

Do, Haase havas la historian okazon implementi Eon en nova moda partio (sed mi dubas ke li faros tion), kaj la e-istoj havas la historian shancon alighi al la piratoj... (Sed probable ili riskos nur ighi viktimoj de novaj charlatanoj.) "Esperantigitaj piratoj" do estas speco de tre kurioza hibrido, en kiu povas kunighi la plej frenezaj ideoj kaj reakciaj personoj.
pistike65
pistike65 diras:
2012-04-30 16:47
esperanto
esperanto diras:
2012-04-30 17:15
Kion signifas "Certe ne"?
La artikolo al kiu vi referencas, ja klare ilustras, ke la priata partio havas tiajn membrojn kaj devas okupighi pri tia problemo. La tuta mondo tion scias.

esperanto
esperanto diras:
2012-04-30 17:43
Kelkajn problemojn de la germana pirata partio trafe analizis la gezato DIE ZEIT.
http://www.zeit.de/politik/2012-04/piraten-parteitag

Do, la e-istoj prefere bazighu sur tiaj pli objektivaj analizoj (anstatau propraj fantazioj kaj fikcioj - unu fojon pli).
bertilow
bertilow diras:
2012-04-30 18:08
Nov-nazioj kredeble ekzistas en ĉiu politika partio de Germanujo, sed plej ofte temas nur pri kelketaj frenezuloj, kiuj ial membriĝis en la malĝusta partio. Nov-naziaj ideoj estas plene fremdaj al la Germana pirata partio.

Espereble la jena artikolo helpas forigi eventualajn dubojn:

http://www.zeit.de/[…]/piratenpartei-neumuenster-vorstand

Bertilo Wennergren, membro de la Germana pirata partio
esperanto
esperanto diras:
2012-04-30 18:22
Estas klare, ke chiu partio kaj chiu membro defendas siajn proprajn aferojn, dum memkritiko grandparte mankas, tiel ke aliaj devas fari tiun kritkon, je la kolero de tiuj partiaj homoj. La Eo-movado ja kondutas same.

Persone, mi ankau kredas (sed ne scias), ke novnazioj estis allogitaj de tiu nova partio kaj kashe enshtelighis en la piratan partion.
Sed la pirata partio ja povas apliki la saman politikon kiel Gesellschaft für Interlingvistik de d-ro B., kiu siatempe simple rifuzis la alighpeton de certaj membrokandidatoj, kiuj ne plachis al li persone. Sekve, la pirata partio ne devus nur distancighi de tiuj novnazioj, sed povus praktike ekskludi ilin el la partio. Char mi ne legis chiujn gazetartikolojn, mi ne scias, chu tio praktike okazis.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-30 18:09
Cetere, kiel membro de la svisa autorrajta asocio PRO LITTERIS (de 25 jaroj) mi certe pli subtenas la politikon de autorrajtaj asocioj ol de la pirata partio, kiu opinias, ke la autorrajtoj estas stultajho. Bedaurinde, ili havas la apogon krom de novnazioj (sed vershajne por aliaj kauzoj) ankau de rusoj kaj chinoj, kiuj senhonte kopias chion en Okcidento sen peti la patent- au autorrajtojn. Mi estas profunde shokita, ke flanke de la Eo-movado oni ne anoncas rezervon al tiuj fifaroj.

Nature, en eldonejoj en Germanio aj la tuta mondo eksplodis malbela batalo pri autorrajtoj kaj vendado. Tion profitas la pirata partio (kiu eble ankau shanghu sian nomon, sed tiam ili vershajne perdos sian allogon).

Cetere, mi konfesu, ke en la pasintaj svisaj parlamentaj elektoj (2011) mi vochdonis por la svisa pirata partio (char mi ne sciis por kiu alia partio mi vochdonu). Sed post la mizera rezulto de la piratoj kaj kiam mi konstatis, ke tiu partio vershajne havas neniun sencon, mi perdis mian intereson pri tiu partio.

La avantagho de la pirata partio ja eble estas, ke ili atentigis pri la problemo de la autorrajtoj kaj la problemaro ligita kun ghi. Sed, lau mi, tio ne sufichas por ludi seriozan rolon en la politika vivo, kiun oni tamen ne malgrandigu al prikrachinda faktoro en la socio por fari el ghi karikaturon. Cetere, ghuste la germanoj devus apliki ege singardan kaj respondecan politikon rilate diversajn demandojn. Chi tiun respondecan politikon mi atribuas nuntempe nur al CDU kaj FDP.

Cetere, la aserto de Haase, ke "homoj, kiuj interŝanĝas kopirajtan materialon rete aŭ eĉ nur faras privatan kopion estas krimuligitaj", estas malghusta. Kiel en la kazo de la fotokopiado, lau la validaj leghoj daure eblas fari kopion POR PROPRA PRIVATA UZADO. Kompreneble, la pli malpli libera kaj senpaga disponigo de chio en la interreto kondukis al tio, ke homoj senpage konsumegas kaj memorfiksas kiel frenezuloj tiujn liberajn produktojn, ekzemple muzikajhojn, kiujn ili pli frue achetis en la vendejo en formo de disko au kompaktdisko, kaj kiujn ili kopias sur alia mediumilo por pluhavigi ghin al aliaj. Tio estas la diferenco. Kaj tiuj varoj estas amase elshutitaj el interreto, dum ekzemple iun certan sciencan libron nur malmultaj fotokopias por la popra uzado. Pro tio Youtoube devis bremsi kaj forigi grandan kvanton da filmoj kaj muzikajhoj.

La homaro devas decidi principe, ghuste rilate al muziko kaj libroverkoj, kion oni volas ricevi en formo de komercaj produktoj kaj kion en formo de senpagaj produktoj. Ankau mi estas kontrau senhonta produktado kaj vendado de chio ajn (dubinda) fare de senskrupulaj firmaoj kaj enhontaj vendistoj, char viktimoj de tiuj faroj farighas chefe homoj, kiuj ne povas bridi sian konsumemon, ne povas jughi kio estas por ili bezonata en la vivo kaj kiuj ofte elspezas sian tutan monon pro fatraso. En Svislando miloj da infanoj kaj gejunuloj havas monshuldojn, tiel ke ili kaj iliaj gepatroj ne plu scias kiel solvi la problemon. La piratoj prefere okupighu pri tiaj pli esencaj sociaj demandoj. La autorrajtoj jam estas difintaj de la leghoj.

umatthias
umatthias diras:
2012-04-30 22:14
Jam plurajn anojn de la Germana Pirata Partio oni nomis "nov-nazioj" - inkluzive de ĝia iama estrarano Aaron Koenig, eksa esperantisto konata pro sia muzikkasedo "Aaron brazilumas esperante".
http://eo.wikipedia.org/wiki/Aaron_Koenig - vidu ankaŭ la sekvan ilustraĵon:
http://blog.pantoffelpunk.de/[…]/aaron-koenig-dreht-durch.jpg
edmundo
edmundo diras:
2012-05-01 00:39
Ĉinoj plene rajtas krei en sia propra lando siajn proprajn leĝojn laŭ sia propra plaĉo. Se ili volas, ke kopirajto ne ekzistu en Ĉinio, aŭ daŭru 70 semajnojn anstataŭ 70 jaroj, ili rajtas tion fari, kaj se ili volas tute ne havi patentojn en Ĉinio, ankaŭ tion ili rajtas. Se ili estas saĝaj, ili ne kopios la plej stultajn leĝojn de Okcidento, kiuj estas beno por juristoj, eble, sed granda ŝarĝo por industrio kaj grava bremso por progreso.

Laŭ unu vidpunkto, la ĉina ekonomio mirinde bone progresis lastatempe, ĉar la landon regis inĝenieroj, sed nun aperas inter la gvidantoj nova generacio de juristoj kaj diplomitoj pri "komerca administrado", do verŝajne ilia ekonomio baldaŭ forfluos en la kloakon, kaj Andy Kuenzli povos ĝoji.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-02 14:00
Mi estas shokita pro la primitiveco de tiu chi komento.

Mi shatus scii, chu entute ekzistas normalaj esperantistoj, kun normala homa menso.
ztisljar
ztisljar diras:
2012-04-30 23:30
La nomo Piratoj per si mem elvokas la ideon pri kontraŭstaro. Do kontraŭstaro al la nuna politiksocia kaj ekonomia ordo.
Al mi jam de longe estas klare ke la tiel-nomata informadika revolucio kiu nun estas en plena evoluo, same kiel aliaj grandaj historiaj revolucioj kaŭzitaj de gravaj mondaj malkovroj kaj konsekvence de novaj filozofioj. devos konduki al revolucia ŝanĝo de la socipolitika kaj ekonomia ordo, al iu tute ĝis nun nekonata sistemo (samkiel la burĝa revolucio ŝanĝis komplete la socian kaj ekonomian ordon de la ĝistiama feŭdismo).
Komencojn de tiu nova mondo mi vidas ne nur en esenca vivŝanĝo kiun portas la informadika erao, sed ankau en la fenomenoj kiel wikileaks, pirata partio, ribeloj de la tiel nomata movado 99% ktp.
Ĉiu tiel granda historia evento komenciĝas per novmalkovro (en nuna kazo de infomadikiloj)kaj ekesto de nova socia tavolo kiu havas iun grandan potencon sed nesufiĉan politikan povon. Kaj en la informadika erao tiun povon portas la informadik-fakuloj. Ilia povo estas scio pri la funkciado de rimedoj, sen kiuj la nuna mondo ne povas pluekzisti. Informadikistoj povas haltigi la armeojn, la banksistemojn, la adminsitradon de ŝtatoj... Mankas nur unu afero: Ili ankoraŭ ne konscias pri sia forto kiel socia kaj politika grupo. Kiam la vivo de ili kaj iliaj infanoj estos tre serioze endanĝerigita pro la plua evoluo de la nuna profitcela kapitalismo ili ĉiam pli konscios pri sia forto, se ili unuiĝos kaj ekagos politike konscie. Tiusence la Pirata partio de Germanio estas ĝermo de tia konscio kaj tio ke ĝi havas signifan subtenon de la popolo montras ilian seriozan potencialon.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-01 00:49
"Tiusence la Pirata partio de Germanio estas ĝermo de tia konscio kaj tio ke ĝi havas signifan subtenon de la popolo montras ilian seriozan potencialon."

Supozeble tiu chi scenaro estas troigo. Tiel parolas eternaj idealistoj kaj optimistoj, kiuj pensas nur en alternativaj opcioj kaj forgesas la tutan realecon de la aferoj, do la alian flankon de la sama medalo. Ekzemple kion la piratoj faros, se ili havos la politikan potencon? En Okcidenta Europo, la pirata partio estas unuavice konsiderata kiel protestmovado, eble iomete komparebla kun la 68a-movado. Certe, post la kapitalismaj ekscesoj de la pasinta tempo tiaj movadoj denove maturas.
ztisljar
ztisljar diras:
2012-05-01 01:08
Kara Aadreas!
Kial vi ne sukcesas en la tekstoj vidi ideojn por diskuti pri ili sed ĉiam vi vidas malantaŭ la tekstoj kvaliton de personoj kiuj tion skribis? Eble mi estas optimisto kaj idealisto, (al aliaj personoj vi atribuas ege nekonvenajn atributojn),gravas ĉu la ideoj kontribuas al la vastigo de la scioj rilate la artikolon. Cetere, samkiel mi eble mistrafis en miaj ideoj, samtiel vi eble mistrafas en viaj diagnozoj de tio, kiaj estas la personoj kiuj ion esprimas ĉi tie. Vi estas multe pli kapabla verki saĝajn analizojn, komentojn aŭ kritikojn de la ideoj ol roli diagnoziston de karakteroj, kaj moralaj valoroj de personoj kiuj skribas ĉi tie.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-01 02:31
Koncerne la postulojn de la piratoj, mi senprobleme vidas la diversajn gravajn demandojn, kiujn la piratoj levas, char mi legis ilian partian programon en la koncernaj retujj, kaj papere, versiojn germanan kaj svisan. Chu vi ilin legis, mi ne scias. Deutsche Welle raportis, ke la piratoj etendas sin nun ankau en Balkanio.

Jes, mi konsentas kun vi, ke temas pri esencaj demandoj, kiujn la politiko devos solvi en estonteco, se nia demokratia sociala merkatekonomia sistemo en Okcienta Europo volos reale pluekzisti ankau en estonteco kaj ne esti glutita, kontrolita kaj komandita de Gazprom, de la china registaro au de internaciaj konzernoj kaj bankoj. La Eo-movado, al kiu mi ne nur riprochas senliman naivecon kaj stultecon en siaj (politika) sinteno kaj esprimoj, sed kiun mi suspektas ankau je (kripto)komunisma kaj kontrau-okcidentaj simpatioj kaj sinteno, faris ghis nun nenian kontribuon por konservi au evoluigi tiun demokratian socialan merkatekonomian sistemon.

Che mia flanko ekzistas neniu obstaklo diskuti tiujn demandojn. La problemo estas, ke la e-istoj ne kapablas kompetente diskuti ilin, au: ke che ili la volo fari tion ech tute ne ekzistas.

Koncerne la kapablojn kaj la taskojn de la piratoj, mi povas aldoni, ke mi bonvenigus larghan publikan diskuton de iliaj politikaj postuloj, kiuj ja ne nur koncernas autorrajtojn kaj digitalan transparentecon, sed ankau bazajn teoriajn kaj praktikajn aspektojn de solvotaj sociaj problemoj (kiel laborkondichoj, ekologio, energio, klerigo, migrado kaj integrigho, droga kaj familia politiko, separo de shtato kaj religio /? - eble en Grekio, Ruslando, au Bavario/, ekonomio kaj financoj, juro, demandoj de la demokratio ktp.). Tio estas giganta defia politika programo, por kiu la nuntempaj fortoj, resursoj kaj kapacitoj de la piratoj probable ne sufichos, kaj pri kiuj aliaj politikaj partioj kaj neregistaraj organizajhoj okupighas jam de jaroj kaj jardekoj.

La demandon, kiun la piratoj konkrete faros, kiam ili estos gajnintaj la povon, mi jam starigis.

Do, mi atendas, ekzemple de via flanko, reagojn al tiaj konkretaj demandoj, char iuj gheneralaj pledoj, pri kiuj oni ne vere komprenas, kion ili devus signifi, min ne interesas. Nur kiam la e-istoj kapablos diskuti lau la nivelo de la normoj de la "ekstera mondo", tiam la e-istoj faros realan kontribuon. Antaue temos nur pri nebulajho, kiun oni trudas al legantoj en la senco: komprenu mem miajn ideojn kaj vi fartos bone.

Do, mi ripetas: bv. esprimi vin pli klare kaj pli konkrete. Tiam mi pretas aldoni ne nur miajn vidpunktojn, kiujn mi ne volas tro alte taksi, sed,s e tio interesas vin, ekzemple la staton de la diskuto en Svislando, au aliaj landoj. (Sed char Svislando, tiu acha krima banka paradizo, kiu malpermesas minaretojn, ne apartenas al Europo kaj mi estas en Lib. Folio tute izolita kontribuanto, oni vershajne fajfos kaj krachos pri miaj komentoj - kiujn cetere, kiel mi konstatis, pli interesas legantojn ekster Libera Folio).
redakcio
redakcio diras:
2012-05-01 09:16
Mi nun aldonis du kompletigajn demandojn kaj respondojn en la fino de la artikolo.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
akueck
akueck diras:
2012-05-01 16:00
Eble estas menciinde, ke la piratpartio prezentas sian programon ankau en Esperanto ( http://wiki.piratenpartei.de/Parteiprogramm/Esperanto ), dum ghin la verda partio havas en sia programo ( http://www.gruene.de/[…]/Europawahlprogramm.pdf ).
;-)
esperanto
esperanto diras:
2012-05-01 17:47
Bone, sed tion oni praktike ne povas scii nek ekscias, se neniu eksplicite atentigas prie, speciale indikante la retadreson, char nenie sur la chefaj paghoj de la retujoj de la pirata partio oni trovas ligon al la Eo-versio, sed nur al la anglalingva.
akueck
akueck diras:
2012-05-01 19:13
Prava atentigo. Fakte mi "divenis" tiun ligilon surbaze de tio, ke en la retejo kun la programo de la Berlina landa asocio ( http://wiki.piratenpartei.de/BE:Grundsatzprogramm ) ja estas nomhava ligilo al la Esperanto-versio, ligilo, kiu konsistas el la retadreso de la germana versio plus "/Esperanto".