Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Esperantista ministro en Slovenio

Esperantista ministro en Slovenio

de Redakcio Laste modifita: 2012-02-11 12:21
La iama esperantisto kaj ano de la Eŭropa Parlamento, Ljudmila Novak, estos la nova ministro pri "slovenoj eksterlande" en la freŝa registaro de Slovenio. En sia posteno kiel eŭropa parlamentano ŝi antaŭ tri jaroj proponis enkondukon de Esperanto kiel komuna lingvo de Eŭropa Unio. Ŝi estos la sola virino en la cetere tutvira nova registaro.

La nova registaro de Slovenio estis prezentita de la freŝa ĉefministro Janez Janša ĉi-semajne. Ĝi havos nur 12 ministrojn, el kiuj Ljudmila Novak ne respondecos pri propra administracio. La kvanto de ministrejoj estis reduktita de 15 al 11.

La konservativa partio de Janez Janša, SDS, ricevis 26 procentojn el la voĉoj en la decembraj elektoj, kaj nun revenos al la potenco post tri jaroj en opozicio. La registaro konsistos el kvin centraj kaj dekstraj partioj.

Ljudmila Novak en sia junaĝo studis Esperanton, kaj en 2007 ŝi partoprenis la kongreson de Eŭropa Esperanto-Unio en Slovenio. Ŝi tamen ne plu aktive uzas la lingvon. Ŝi estas la prezidanto de la kristandemokratia partio Nova Slovenija kaj unu el la du ministroj de sia partio.

Inter esperantistoj ŝi iĝis konata komence de la jaro 2009, kiam ŝi en la komitato por kulturo en la Eŭropa Parlamento prezentis siajn ŝanĝoproponojn al raporto pri multlingveco.

En sia teksto ŝi konstatis, ke la principo de lingva egaleco ne povas esti observata per uzo de unu nacia lingvo kiel komuna lingvo. Tial ŝi proponis, ke EU pristudu la eblecon kaj utilecon de komuna artefarita lingvo en EU, ekzemple Esperanto.

En intervjuo de Libera Folio ŝi tiam konstatis, ke la principa multlingveco de EU efektive kondukas al la superregado de kelkaj lingvoj:

- EU ege klopodas konsideri ĉiujn oficialajn lingvojn en EU kaj agas por fortigi la principon de plurlingveco. Malgraŭ tio la plimulto de la dokumentoj almenaŭ en la komenca fazo estas en la angla aŭ la franca kaj tial aliaj lingvoj ne estas egalrajtaj.

Libera Folio: Kian rolon Esperanto laŭ vi povus havi en la oficialaj EU-instancoj, kaj pli vaste en EU?

- Esperanto povus esti, gardante samtempe la naciajn lingvojn, komuna lingvo por komunikado inter ŝtatanoj de diversaj nacioj, speciale ĉar ĝi estas facila kaj povus rapide lerni ĝin ankaŭ lingve malpli talentaj civitanoj.

arkivita en:
Eduardo
Eduardo diras:
2012-02-10 09:49
Kara redaktoro (?)
kial vi forviŝis mian komenton (de antaŭ duon-horo)? Supozeble vi hontis pri via granda eraro en la supra artikolo, kie vi miksis la du landojn: Slovenio kun Slovakio neglektante la E-ministrinon Ljudmila Novak kaj ignorante la popolon slovenan. Vi skribis la jenan titolon:
<<Esperantista ministro en Slovakio ...>>
kaj en la teksto de la artikolo denove vi skribis ke: <<...Ljudmila Novak, estos la nova ministro pri "slovakoj eksterlande" en la freŝa registaro de Slovenio.>>

Nun mi dubas ĉu vi estas vera redaktoro !
redakcio
redakcio diras:
2012-02-10 10:19
En la ĉefteksto de la artikolo ne estis eraro. Tamen bedŭrinde en la titolo kaj en la enkonduko anstataŭ Slovenio aperis Slovakio. Por korekti ne nur la titolon sed ankaŭ la adreson de la artikolo necesis forigi ĝin kaj reaperigi sub nova adreso. Tial bedaŭrinde via unua komento malaperis, ĉar ĝi troviĝis en ne plu ekzistanta artikolo.
Eduardo
Eduardo diras:
2012-02-11 18:43
Kara redaktoro,
vi skribis: <<La nova registaro de Slovenio estis prezentita de la freŝa ĉefministro Janez Janša ĉi-semajne. Ĝi havos nur 12 ministrojn, el kiuj Ljudmila Novak ne respondecos pri propra administracio>>.
Chu ne pli klare estus, ke Ljudmila Novak estas senpostena ministro aŭ ministro sen portfolio ?

En la vortaro ESP-ANG-POLA estas jene:
ministr/o minister (of State) minister ĉef~o (= premiero) prime minister, premier premier, prezes rady ministrów ~aro = kabineto ~ejo = ministerio senpostena ~o, ~o sen portfolio Minister without Portfolio polit. minister bez teki
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-02-10 10:06
Kara redaktoro, antau unu horo mi legis vian erare skribitan artikolon, kie vi miksis Slovenion kun Slovakio.

 Erare estas home, sed nuliginte malnovan kaj skribante la novan, vi povus simple , honorige danki al s-ano Kozyra pro retrovita eraro kaj ne nur senvorte forvishi lian komenton, kvazaux nenio okazus.

Do, kiel mi iam asertis vi restos nur "malgranda redaktoro".
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-02-10 10:13
ghustigo;devas esti Erari estas home....
edmundo
edmundo diras:
2012-02-10 11:58
Kia honto! Tajperaron oni devas ne simple korekti, sed ĝisnaŭze diskutadi, kaj se cent homoj atentigas pri la eraro, oni listigu iliajn nomojn, "honorige", eĉ se la listo estas pli longa ol la artikolo mem! Dume oni komencu duan liston por "honorigi" la homojn, kiuj trovos erarojn en la unua listo ...

Ĉu mi mistajpis ion en la antaŭa alineo? Se jes, mi petas, tuj verku respondon por atentigi pri la eraro. La publiko certe soifas legi vian interesan komenton kaj la eĉ pli interesan diskuton, kiu certe sekvos!
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-02-10 12:42
> kaj se cent homoj atentigas pri la eraro, oni listigu iliajn nomojn, "honorige", eĉ se la listo estas pli longa ol la artikolo mem! Dume oni komencu duan liston por "honorigi" la homojn, kiuj trovos erarojn en la unua listo ...

Ne malbona strategio, kiun ni devus apliki al chiuj esperantaj kampoj, tiel ke niaj artikoloj farighu la plej longaj en la tutmonda reto k Esperanto vaste superu chiujn aliajn lingvojn.

Char kompreneble necesos krei trian liston por la honorigotaj erartrovontoj de la eraroj en la dua, plus kvaran liston por la honorigotaj erartrovontoj de la eraroj en la tria, plus... kaj tiel plu kaj plu simile, ad infinitum.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-02-10 12:45
Kompreneble parto de tiu subtila k inteligenta reklamkampanjo por Esperanto estas la intenca enshovo de eraro(j) en iun liston, tiel ke la cheno neniam rompighos. Kia katastrofo, se foje iu listo estos tute senerara! Tio certe estus ago de damnaj raumistoj volantaj detrui la belan ideon - au de finvekistoj? Au chu estas same??
Alekso
Alekso diras:
2012-02-10 16:17
Ne temas pri simpla tajperaro, temas pri ŝtatperfido! Aŭ kiel Théophile Cart dirus: Eraron pri vorto ni punu per morto! Verŝajne finfine savos ĉi redaktisteton nur, ke nek slovena nek slovaka estas vortoj de la Fundamento.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-02-10 12:37
> Do, kiel mi iam asertis vi restos nur "malgranda redaktoro".

Char ni bone scias, ke la grandaj redaktoroj brave nur kompilas siajn revuojn sen intervenoj k sen propra personeco.
edmundo
edmundo diras:
2012-02-10 12:06
Ĉu eblas demandi al ŝi, kion faru esperantistoj kaj Esperanto-organizaĵoj por antaŭenigi Esperanton, kaj lingvan egalecon, en EU?
ztisljar
ztisljar diras:
2012-02-10 12:11
Ŝi lernis E-on en gimnazio en Maribor kaj partoprenis en du TEJO-kongresoj en sepdekaj jaroj, do ŝi tre flue sciis ĝin tiam. Poste ŝi ne havis kontakton kun E dum pli ol 30 jaroj kaj tial ŝia E iom lamas, sed tamen restis aktiva. Ŝi aranĝis kadre de ekspozicio pri slovenaj minoritatoj en ejoj de la Eŭropa Parlamento en Bruselo en januaro 2008 la eblon ke oni havu parton de la ekspozcio ankaŭ pri Esperanto. Tie EEU pro ŝia helpo povis efektive la unuan fojon por la eŭropaj pintaj politikistoj prezenti ekspozicion per 8 afiŝoj kaj kelkdek libroj kaj aliaj materialoj. Ŝi partoprenis ankaŭ en pluraj aliaj aranĝoj organizitaj de EEU en Bruselo (Ronda tablo pri E kaj multlingveco honore al Geremek, simpozio pri dulingveco de infanoj) kaj pro tio EEU distingis ŝin per la honora membreco de EEU kaj transdonis al ŝi la Ateston pri tio solene en 2008 okaze de la Tago de Eŭropaj lingvoj en Ljubljana, kie EEU kaj AEK organizis ankaŭ ekspozcion pri Espranto en reprezentejo de EU en Slovenio.
Ŝi estis multfoje en diversaj televidaj elsendoj de Slovenio kaj plurfoje ŝi menciis ke ŝi estas esperantisto aŭ ke ŝi subtenas E-on. Mi kredas ke plej grava tiusenca elsendo estis tre populara kvizo, kiun rigardas almenaŭ duonmiliono da homoj, kiam ŝi ankaŭ diris ke ŝi estas esperantistino.
Mi estas konvinkita, ke ankaŭ en tiu ĉi nova posteno ŝi multon faros por E kunlabore kun EEU kaj baze de iniciatoj de EEU, kaj pri unu el ili ni jam informis ŝin.
Zlatko
esperanto
esperanto diras:
2012-02-11 13:18
Estus bone, se tiaj freshe konservighintaj personoj kiel Ljudmila Novak ne nur farighus prezidento de Slovenio, sed pli kaj pli ludus ian rolon ankau en la Esperanto-movado, por anstataui la foruzitan funkciularon de la UEA-estraro ktp. Tiel ke la Eo-movado ne restu speco de iu mondfremda sekto, sed normala organizajho de la civila socio.

http://www.nsi.si/
esperanto
esperanto diras:
2012-02-12 14:45
Cetere, oni konsciu, ke Novak situas politike sufiche dekstra. Tio povus ne nur utili al Eo.

Prefere oni ne tro kalkulu (au vetu) je politikistoj, sendepende de ilia politika orientigho. Per tio la Eo-movado faris malbonajn spertojn en la pasinteco.
Niko
Niko diras:
2012-02-10 13:20
Estas malfacile por mi ĝoji pri ĉi tia esperantista enregistariĝo dum temas pri reakciulo, batalanto kontraŭ la eŭropunia laboristaro. Se temus pri pure strategia afero, eble alius mia opinio. Tamen, eĉ je strategia nivelo, ignorante idealojn, Novak povos nenion fari por serioze antaŭenigi Esperanton; en Bruselo, unu slovenino estas--tre bedaŭrinde--nulo. Do nek je idealisma nek je strategia fronto mi trovas ĉi tiun novaĵon priĝojinda.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-02-10 15:42
Nu, oni ja neniam forgesu ke Esperanto estas por ĉiuj, ankaŭ tiuj kiujn ni ne ŝatas (kun iu ajn signifo de "ni"). Kaj se unu Slovenino estas nulo por ni, ŝi ja kredeble estas same nulo en la "batalo kontraŭ la eŭropunia laboristaro", ĉu ne?

Rilatigi dekstron kaj maldekstron de unu lando al alia cetere povas esti sufiĉe komplika afero. Ĉu vi havas iujn aparte maltrankviligajn informojn pri la politika situacio en Slovenio kaj aŭ pri la partio de s-ino Novak?
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-02-10 16:21
Kompreneble unu persono ne povas multon akiri, kvankam legende Kristo estis ankau iam unu. (Zamenhof estis ankou komence sola).

Ni ne forgesu, ke kiam s-ino Novak estis en EU -parlamento nur shi kuraghis paroli pri Esperanto, fari ekspozicion. Tiam ankorau la parlamentanoj almenau sciis kio estas Esperanto.Mi admiris shian kuraghon kaj konscion pri bezono de unu neutrala lingvo por multnobra Europo, se ghi devus vere integrighi.

Ni ne miru, ke malmultaj politikistoj scipovas Esperanton, char ghenerale esperantistoj timas politikon kiel proverban; "Diablo la sanktan akvon!" Kaj ghuste estas bedaura la situacio, char ghuste politikistoj faras leghojn.

Mi scias, ke "unu hirundo ne faras printempon", sed ne perdas esperon, char mi estas certa, ke post unu venos pluaj!
Alekso
Alekso diras:
2012-02-10 16:34
Kiel ni interpretu nian malnovan proverbon:
Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon.

"Unu similas nulon" ne prezentas kalkulon.
Mi kredas, ke la dua interpreto enhavas pli da saĝo.
hans
hans diras:
2012-02-11 10:47
Kial batali kontrau proprajn homojn kaj nuligi iliajn laboron? Unu neniam estas nulo. Se unu ne povas helpi kaj susporti kuraĝulon, ne malutilu al li aŭ ŝi. Se temas pri reakciulo estas eĉ pli bonvena tia novaĵo. Ni ĉiuj devos ju pli ellerni prijuĝi iun personon je lia agado ne je lia ideologia direktiĝo. Tion simple postulas nuntempo. En Slovenio ideologia maldekstro bedaŭrinde ne estas maldekstra, kia estas konata en Eŭropo.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2012-02-27 20:30
Kalivoda, vi kreskis en Usono, tamen meritus vivi en Norda Koreo por plene ĝui la progreson, idealojn ktp. Dio gardu ĉiun de viaj strategioj, strategiaj frontoj kaj idealoj. Vi parolas la lingvaĉon de maoisma Ĉinlando de antaŭ kvaronjarcento.
Jorgos
Jorgos diras:
2012-02-11 22:39
Tuj kiam Ludmila estos Prezidentino de Slovenujo 'si dulingvigu sian landon : sola solvo, por ke E.U. akceptu Eon, kiel unu el siaj lingvoj !
Js.
Eduardo
Eduardo diras:
2012-02-11 23:23
la komento de Edward Jaśkiewicz:

Okaze de Nacilingva Festo mi dezirus komuniki al tuta homaro, ke mia Patrio Pollando havas du proprajn lingvojn: polan kaj la duan Esperanton kreitan de Ludoviko Zamenhof, same de mi agnoskata la dua gepatra, kiun ĝis nun Pollando bedaŭrinde ne scipovas utiligi por sia bono kaj prestiĝo.
Amike - Edward Jaśkiewicz
chielismo
chielismo diras:
2012-02-12 01:15
En Kretomatio de Esperanto Zamenhof asertas ke ne estu utopio la artfarita kaj neutrala lingvo por Eŭropo,ĉar la ĉino jam uzas tian lingvon Mandreno. Ĉinio havas lingvan konkurencon super Eŭropo. Kiel internacia komercisto Mi konsentas opinion de transnaciaj kompanioj, ke en la vasta Ĉinio kiel kontinento per Mandareno la administranto povas sciigi ordonon ĝis ĉiuj laborantoj, kiuj posedas Mandarenon,malgraŭ tio ke ĉiuj parolas denaskajn lingvojn nekomprenitajn inter si. Ĉinio havas lingvan konkurencon super Eŭropo
pistike65
pistike65 diras:
2012-02-12 10:33
Por oficiala dulingvigo, tauge elektu landon! En San-Marino au Andoro povus sufichi subteno de kelkmil vochdonantoj por unue oficialigi Esperanton, kaj poste alighi al EU.
Plej facilus tamen la afero en la Princujo de Sealand, kie sufichus persvadi au 4 au 27 personojn, lau diversaj kalkuloj de la shtatanaro.

amoke salutas
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2012-02-12 13:52
Unue landoj kiel Andoro kaj Sanmarino devas plenumi la kopenhagajn kriteriojn (kaj vershajne ne nur tiujn)de EU.

Pri la stato de la rilatoj kun EU ekzistas jenaj artikoloj:
http://de.wikipedia.org/[…]/Andorra_und_die_Europ%C3%A4ische_Union
http://de.wikipedia.org/[…]/San_Marino_und_die_Europ%C3%A4ische_Union

(bedaurinde nur germanlingve)

Pri Slovenio:
1. Ghis 1918 Slovenio estis parto de la Austra-Hungara Imperio, austra parto, kie la germana lingvo estis oficiala lingvo. (La angla lingvo havas neniun tradicion en tiu lando).
2. Slovenio oficiale estas trilingva: slovena, itala (che la marbordo) kaj hungara (en Prekmurje).
3. En Slovenio ekzistas tre malmultaj e-istoj.
4. Slovenio ne (plu) estas (komunisma) diktaturo, kie la shtatestro povas decidi kaj enkonduki ion ajn sen konsulti demokratie la popolon.

Do, anstatau revi pri tio kaj jeno, unue konsideru tiujn faktojn kaj poste eltiru mem la konkludojn...

La problemo estas, ke chiuj chi tie menciitaj shtatoj estas TRO MALGRANDAJ por povi ludi iun gravan rolon, ekzemple sur la lingva kampo. Chu ech teorie la teorio de Istvan ghustas, estas malfacile diri.

Cetere, Andoro vershajne unue pushus la katalunan lingvon antau ol nur pensi pri Esperanto - krom tio lau mia scio tie ne ekzistas esperantistoj. Do, kiu povus havi konkretan intereson proponi Esperanton? Estus interese vidi la sintenon de katalunaj e-istoj, se ili devus elekti unu el la opcio - la katalunan au Esperanton.

Pri San Marino AIS eble havintus iun shancon, ke oni serioze parolu pri Esperanto - sed shajnas ke AIS estis nur eksperimento (kiu fiaskis), char tie diversaj stranguloj ludis pseudo-universitaton, konstruante iun hximeran/blufan organizajhon, tipan por la Eo-movado, en kiu dependis chio pli malpli de 1 gvida persono (H. Frank). Kiam oni konstatatis, ke la afero ne funkcias en la Okcidento, oni shovis ghin al orienta Europo.
(Mem)Kritika trakto de la projekto totale mankas sur http://eo.wikipedia.org/wiki/AIS

pistike65
pistike65 diras:
2012-02-12 16:59
... niajn shancujojn en la Princujo de Sealand!

amike
Istvan Ertl
Observanto
Observanto diras:
2012-02-12 17:53
.. ankaux tion, sinjoro: The Empire of Atlantium, kie en la registaro jam estas samideano!!! http://www.atlantium.org/ - vidu lin tie nian grandan sxancon: The Acting Director of Intercultural Affairs: Director Atilio OrelLana Rojas :: http://www.atlantium.org/biographies.html - kaj la tuta sxtato estas nur kelka kilometra granda, do granda sxanco influi la logxantojn (se estas...)! - samideane via fratino, Nadine el benino
esperanto
esperanto diras:
2012-02-12 18:00
Mi sufiche pritraktis. Se vi unue digestos tion, kion mi pritraktis, kaj normale reagos kaj eltiros la ghustajn konkludojn, tiam oni povos esti kontenta kaj felicha kaj transiri al aliaj pritraktindajhoj.
:-))
pistike65
pistike65 diras:
2012-02-12 18:48
Videble, Andy partoprenas en la internacia konspiro prisilenti gravan princujon. Certe KGB kaj CIA kune financas lin por tio.
amoke saltas
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2012-02-12 18:49
Pri io ajn en kio Orellana Rojas partoprenas, ni prefere silentu.
amike
Istvan Ertl
carlominnaja
carlominnaja diras:
2012-02-27 23:20
Vershajne s-ro sinnomanta esperanto neniam legis la dokumentojn pri AIS San Marino (estas pluraj libroj), ne rigardas ghian pagharon kun la aktivadoj kaj raportoj, klasas universitatajn profesorojn kaj membrojn de naciaj akademioj "stranguloj" kaj parolas pri hhimer/blufa organizajho. Iom pli da modesteco kaj da dokumentigho estus oportuna antaŭ ol verdikti [cenzuro]ajhojn.
Carlo Minnaja
Alekso
Alekso diras:
2012-02-14 14:05
Dulingva? Do oficialaj lingvoj estos la slovena KAJ la slovaka, ĉu mi ĝuste komprenas? :)
esperanto
esperanto diras:
2012-02-16 13:00
Ne: La du lingvoj estas la slavina kaj slavona, nomataj ankau slavenca kaj slavonka.