Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Ekspozicio kaj simpozio en Bavara Ŝtata Biblioteko

Ekspozicio kaj simpozio en Bavara Ŝtata Biblioteko

de Redakcio Laste modifita: 2012-06-16 16:55
Okaze de la 100a dat-reveno de la morto de Prelato Johann Martin Schleyer (1831-1912), la aŭtoro de Volapük, kaj la 125-jara ekzisto de Esperanto Bavara Ŝtata Biblioteko (BŜB) en Munkeno aranĝos ekspozicion sub la titolo INTER UTOPIO KAJ REALO. Konstruitaj lingvoj en globalizita mondo. BŜB apartenas al la plej grandaj universalaj bibliotekoj de la mondo: ĝi posedas unu el la la plej riĉaj plan-lingvaj sortimentoj.

Detaloj de evento

Kiam

2012-06-14 je 19:00 ĝis
2012-09-09 je 11:50

Kie

München, Germanujo

Aldoni eventon en la kalendaron.

La solena malfermo de la ekspozicio okazos ĵaŭdon, la 14an de junio 2012, 19.00 h en la biblioteko (Ludwigstr. 16, D-80539 München, Germanujo) far D-ro Rolf Griebel, ĝenerala direktoro de BŜB. La biblioteka koruso prezentos kantojn en Volapük kaj Esperanto. Enkonduka referato pritraktos la temon „Kio estas kaj kiu-cele oni okupiĝas pri interlingvistiko?“

 

Vendredon, la 15an de junio, okazos tut-taga simpozio kun prelegoj de: 

Prof. D-ro Heiner EICHNER, Universitato de Vieno

Reinhard HAUPENTHAL, iama instru-komisiito por esperantologio kaj interlingvistiko, Universitato de Sarlando

D-ro Ulrich LINS, historiisto, Bad Godesberg

Mag. Herbert MAYER, gvidanto de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo de Aŭstria Nacia Biblioteko, Vieno

Prof. D-ro Gerhard F. STRASSER, Pennsylvania State University, Ludwig-Maximilian-Universitato, Munkeno

La prelegoj aperos libro-forme en volumo akompananta la ekspozicion (prezo: ĉ. 20,-- €).

 

Aliĝoj okazu jene:

1) por la solena malfermo: veranstaltungen@bsb-muenchen.de

2) por la simpozio: baes.sekretariat@bsb-muenchen.de

 

En la reto sam-tempe okazos virtuala ekspozicio.

Detaloj en la germana kaj en Esperanto

Detaloj en la angla

 

Pli da informo pri tiu evento…