Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Du tagoj restas por subteni Android-klavaron

Du tagoj restas por subteni Android-klavaron

de Redakcio Laste modifita: 2012-12-29 09:08
Ĉefe pro la insista laboro de Jacob Nordfalk, Esperanto iĝis integra parto de la operacia sistemo Android, kies novaj versioj nun enhavas Esperanto-klavaron. Nun mankas 12 subtenpromesoj por ke li povu daŭrigi sian laboron.

Por daŭrigi sian laboron Jacob Nordfalk bezonas aĉeti mankomputilon Nexus, kiu uzas la plej novan version de Android. Por ebligi tion, esperantistaj uzantoj de Android malfermis monkolekton ĉe Promesobanko.com. Jam 88 esperantistoj subtenis pagi po centonon de la prezo. Restas nur du tagoj, kaj mankas 12 homoj kiuj pretas subteni lian laboron per po du eŭroj.

Se troviĝos la mankantaj homoj, Jacob Nordfalk siavice promesas labori por ke la enkonstruita sistema Esperanto-klavaro en Android ankaŭ estu plene Esperantlingva, kaj por ke ĝi enhavu vortaron, kiu povas sugesti vortojn.

La monkolekto troviĝas ĉi-tie.

arkivita en:
Redakcio
Redakcio diras:
2012-12-30 16:26
La kvanto de 100 promesoj estis atingita kaj superita.
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2012-12-31 14:02
PREFERE MUT-FILMO OL TON-KINO
 
Se iu leganto ne plu certas aŭ forgesis pri la signifo de la verboj deliri, galimatii aŭ halanĝi, li (ŝi) simple spektu jenan filmon: http://vimeo.com/56040454 kiu liveras brilajn ekzemplojn. Ne temas pri enrigardo al la mondo de trogloditoj aŭ zombioj, sed al la reala mondo de la roterdama tuj-apudulo. En intervjuo kun la estunta prezidanto de UEA li diris pri la nuna, ke necesas "dresi" aŭ "interpreti lin". Kiu dresos aŭ interpretos la roterdaman vorto-laksulon?
 
Kia domaĝo, ke ĉi-forume ne plu legeblas la komentoj de Andreas Künzli kiu - berne kaj konsterne - analizis situaciojn. Oni preferis skandaliĝi pri lia "tono" anstataŭ okupiĝi pri la esenco de liaj vortoj.
 
Reinhard Haupenthal
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-01-04 02:06
Ĉu la redakcio povos ŝovi la komenton de Reinhard Haupenthal aliloken? Ĉar ne temas pri komento al la temo de Android-klavaro.

Kaj ĉu ie ekzistas skriba formo de la Tonkin-prelego? Mi preferas rapide trarigardi tekston ol sekvi dum horo prelegon.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-01-04 08:29
La redakcio ne povas ŝovi komentojn ien ajn - krom al la rubujo. Kaj cetere, kiu alia loko estus pli taŭga por ĉi tiu komento?

S-ro Haupenthal fakte mem proponis, ke oni strarigu ĝeneralan diskutejon en Libera Folio, por ke li ne devu afiŝi siajn komentojn sub nerilataj artikoloj. Tamen Libera Folio estas movada bulteno, ne afiŝtabulo aŭ retforumo. Tial ni ne starigos diskutejon, kaj la komentoj temu pri la artikolo sub kiu ili estas afiŝataj. Se pretertemaj komentoj tro oftiĝos, povos esti ŝaltita antaŭkontrolo de komentoj.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-01-04 16:03
Iam ekzistis du specoj de artikoloj - tiuj enmetitaj de la redakcio kaj tiuj enmetitaj de uzantoj. Ĉu Reinhard Haupenthal ne povus enmeti siajn komentojn kiel propran artikolon?
Redakcio
Redakcio diras:
2013-01-04 16:06
Artikoloj de legantoj plu ekzistas kaj ekzistos. Baldaŭ ni restarigos la ligilon pri kiel publikigi proprajn artikolojn. Sed estas iom pli komplike afiŝi artikolojn ol simple skribi komentojn - kaj pro kialo: la artikoloj ja prefere estu pripensitaj tekstoj pri iu temo, ne simplaj replikoj.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-09-10 22:41
Flanke mi informas, ke la titolo de la Haupenthal-a komento estis en mia ĉeesto jam multfoje citita kaj ĝuata...
Mi mem ĉiam ĝuis la oratoran kapablon de Tonkin; bedaŭrinde mi nur malofte sukcesis bone kompreni la enhavan kernan mesaĝon.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-01-04 10:39
Bonvolu pardoni, se ĉi tio aperos plurfoje, sed la TTT-ejo kondutas strange ...

La komento de Reinhard Haupenthal, kaj ankaŭ la lasta demando de Lu, rilatas al http://www.liberafolio.org/[…]/80-vizitantoj-en-la-malferma-tago-de-uea , se mi ĝuste divenas, ke la prelego estis donita dum tiu malferma tago. Fakte, la lasta frazo de tiu artikolo ŝajne respondas la demandon de Lu.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-01-04 10:41
Dankon. Do, pliaj komentoj pri la malferma tago aperu sub la artikolo pri la malferma tago.

Edmundo, bonvolu sendi detalan raporton pri la "stranga konduto" de la retejo al la redakcia adreso, trovebla sub "kolofono".