Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Ĉu neesperantistoj savos la membrostatistikon de UEA?

Ĉu neesperantistoj savos la membrostatistikon de UEA?

de Redakcio Laste modifita: 2012-10-13 11:50
Nova malrekordo atendas Universalan Esperanto-Asocion: en 2012 la kvanto de indivuaj membroj antaŭvideble unuafoje en la postmilita historio de la asocio sinkos sub la ciferon 5.000. Dum la lastaj kvin jaroj la asocio perdis mil individuajn membrojn. La ĝenerala direktoro alvokas komitatanojn al aktiva membrovarbado. Estraraj pintuloj respondas per vizioj pri novaj membrokategorioj, kiuj ŝveligu la statistikojn per neesperantistaj membroj. Probal Dasgupta proponas ke neesperantistaj organizaĵoj ekhavu rolon ankaŭ en la aranĝado de Universalaj Kongresoj.

En 2012 la kvanto de individuaj membroj de UEA, la unuan fojon post la dua mondmilito kaj la estiĝo de la asocio en sia nuna formo, kredeble ne atingos la ciferon 5.000. Laŭ statistikaj informoj, publikigitaj de la ĝenerala direktoro de la asocio, Osmo Buller, UEA komence de oktobro havis nur 4.865 individuajn membrojn. Pasintjare je la sama dato la asocio havis 5.261 IM-membrojn.

Kredeble ĝis la fino de la jaro ne estos atingita la kvanto de 5.000 individuaj membroj, kio interalie signifos, ke en la nova komitato de UEA la individuaj membroj havos nur kvin reprezentantojn, do unu B-komitatanon malpli ol nun.

La malkresko de la suma individua membraro kompare kun la pasinta jaro konsistigas 8 procentojn. Male ol en kelkaj aliaj jaroj, oni ne povas vidi ke homoj fuĝas de la pli kostaj kategorioj kun la revuo Esperanto al malpli kostaj sen la revuo. Plej grandan malkreskon, 15 procentojn, oni nun vidas ĝuste en la malmultekosta kategorio "Membro kun Gvidlibro". Preskaŭ same multe, 13 procentojn, malkreskis alia nekosta kategorio, "Membro kun Jarlibro".

La kategorio "Membro-abonanto" malkreskis 7 procentojn, kaj la suma eldonkvanto de la revuo Esperanto malkreskis 5 procentojn. Rimarkinde estas, ke la interesiĝo pri la revuo Kontakto dum la lasta jaro klare pliiĝis: la pagata eldonkvanto kreskis je 8 procentoj, sed daŭre restas tre malgranda - nur 688 ekzempleroj.

Iom malbonan indikon pri la allogo de la revuo Esperanto donas la fakto, ke kresko okazas nur en kategorioj sen abono al la revuo, plej rimarkinde en la kategorio "Dumviva membro kun Jarlibro", kiu kreskis je 8 procentoj. Do, iom da homoj pretas pagi relative grandan sumon esence por subteni la agadon de la asocio - sed la samaj homoj ne opinias, ke la revuo Esperanto valoras similan investon.

En la diskutejo de la Komitato de UEA la ĝenerala direktoro alvokis ĉiujn aktivulojn intense varbi por turni la falantan tendencon de la membronombro. Iom skeptike reagis vicprezidanto Claude Nourmont:

- Varbi por varbi… nu, ne tro promesplena afero. Por varbi, oni devas havi proponojn, kiuj povas entuziasmigi la homojn. Oni pli facile donas monon por konkreta projekto.

Osmo Buller responde refoje akcentis la gravecon de ordinara membrovarbado:

- Mi efektive opinias, ke varbado pro varbado necesas. Tio estas baza tasko en organizaĵo, sed dum la lasta deko da jaroj fariĝis en UEA ĉiam pli mode malgravigi ĝin kaj eskapi el tiu tasko al diversaj pretekstoj pri ŝanĝiĝanta mondo, kiuj en si mem estas ofte pravaj sed ne rajtas esti kamuflaĵo por propra nenifarado.

Prezidanto Probal Dasgupta proponis kreskigi la membronombron, enkondukante novan membrokategorion por neesperantistoj:

- Temos pri simpatiantoj, kiuj ne lernis kaj ne nepre lernos Esperanton, sed kiujn interesas niaj aliaj celoj.

La "aliaj celoj" laŭ Probal Dasgupta povas temi pri lingva justeco, faciligo de lingvolernado, aŭ lokaj demandoj kiujn eblas ligi kun Esperanto.

Mark Fettes, kiu kandidatas por la posteno de prezidanto de UEA, esprimis sian fortan konsenton varbi subtenantojn de UEA inter neesperantistoj. Li atentigis, ke la daŭre prilaborata vizia dokumento de UEA enhavas ĝuste tian proponon: krei membrokategoriojn aŭ "aliajn formojn de asociiĝo" taŭgajn por neesperantistoj.

Al la propono krei membrokategoriojn por neesperantistoj aliĝis ankaŭ estrarano Amri Wandel, kiu eĉ proponis tri kategoriojn: "informatoj", "simpatiantoj" kaj "subtenantoj":

- La tria kategorio pagos kotizon, ricevos materialon ne nur rete kaj estas verŝajne tio kion celas Probal, sed eventuale ankaŭ personoj en la dua kategorio povas esti konsiderataj membroj.

Revenante al la diskuto, Probal Dasgupta proponis, ke lige kun novaj membrokategorioj, devus esti reorganizitaj ankaŭ la Universalaj Kongresoj, tiel ke ankaŭ lokaj neesperantistaj civitanaj organizaĵoj ekhavu rolon en ili, kaj estu reprezentataj en la Loka kongresa komitato.

Fine eksprezidanto Renato Corsetti jam volis iom bremsi la diskuton pri la supozata partopreno de neesperantistoj en la agado de UEA:

-  Mi kredas, ke ni iom antaŭ­enkuras en la diskutado pri neesperantistoj en la membrosistemo de UEA kaj jam imagas praktikan partoprenon de ili en agadoj de la UK ktp. Ni devos havi kategorion de "informatoj" aŭ­ simile kaj la strategia komisiono jam pensas pri tio, sed ne imagu ke ili pretos fari aŭ pagi ion krom en esceptaj okazoj.

arkivita en:
Niko
Niko diras:
2012-10-07 21:09
Homoj maltro aprezas la rolon de UEA kiam ili diras ke ĝi devus entuziasmigi per grandiozaj novaj projektoj, proponoj, ktp. Jam okazas dum la tuta jaro pena laboro malantaŭ la kulisoj por provizi la servojn, kiujn ni ĉiuj alkutimiĝis. Mi iom timas, ke nur tuta malapero de UEA vekus tiujn, kiuj kredas ĝin negrava aŭ nenifara. Verdire, mi tute ne komprenas tian sintenon. La ekzisto de ĉiu-inkluda, monda Esperanto-asocio valoras kaj nemalhaveblas. En membroperda krizo, oni ne hontu pri varbado, kaj membrogajno devus esti unu el la ĉefaj prioritatoj.

Mi ne kontraŭas ĝin, sed mi skeptikas pri tiu ideo krei kategorion por neesperantistoj. Tio povus esti utila, sed mi dubas ke oni povus trovi interesatojn. Espereble mi malpravas. Estas ironie, ke antaŭe oni ridis kaj mokis pri membroj kaj kongresanoj, kiuj ne parolas Esperanton - kaj nun oni inventas la genian ideon varbi ĝuste neesperantistojn por savi UEA. Mi konas neniun neesperantiston, kiun interesus aliĝo.
verdeca1
verdeca1 diras:
2012-10-08 13:38
En Cxinio trovigxas grandnombraj esperantistoj kvankam oni lernis nian lingvon antaux pli ol 20 jaroj tamen multaj ankoraux estas nur komencantoj.La kialo cxefe kusxas en tio,ke lerni esperanton estas terure malfacile por cxinoj.tamen lastatempe en Cxinio la esperanto-movado pli kaj pli vigligxas dank'al kelkaj entuziasmaj esperantistoj ,kiuj neprofitcele instruas esperanton al aliaj homoj,se oni varbas en Cxinio la membrojn de UEA,certe ili povos ricevi multe da sukceso por multigi la membrojn de UEA.Tion nur mi opinias.
Lu
Lu diras:
2012-10-12 11:07
Laŭ vi, Niko, la gajnado de membroj por UEA devus esti unu el la ĉefaj prioritatoj. Mi kredas, ke apenaŭ eblas varbi pli da membroj en la nuna Esperantujo. Multaj homoj estas seniluziiĝintaj pri UEA. Ili simple ne vidas, kiel ilia membriĝo povus aŭ doni avantaĝon al ili mem aŭ subteni la ĝeneralan disvastiĝon de Esperanto. Mi ekzemple konstatas, ke UEA elspezas tre malmultan monon por ĝenerala informado kaj ke mankas oficeja posteno por informado kaj disvastigo de Esperanto. Kvankam "disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto" estas la unua laŭstatuta celo de UEA, oni ne vidas, ke la asocio faras apartajn fortostreĉojn ĝuste por tio...

Estas tute en ordo, ke tiuj, kiuj ŝatas, membriĝas en UEA kaj subtenas tiun asocion. Sed ŝajnas, ke multaj aliaj uzadas Esperanton tute bone sen UEA, ili kreas produktojn kaj servojn sendepende de tradiciaj asocioj, ili informas la publikon pri Esperanto sendepende. Sekve ili ne vidas kialon membriĝi.

Se UEA volus vere ion fari por havi pli da membroj, estus principe du vojoj: Unuflanke necesus oferti aferojn, kiujn Esperanto-parolantoj deziras, do ekzemple engaĝiĝi por la energiplena disvastigo de Esperanto, laŭstatute. Aliflanke jam en propra intereso necesus engaĝiĝi por la disvastigo - ju pli da Esperanto-parolantoj, des pli da homoj, al kiuj oni povas proponi membrecon. Sed mi aktuale ne vidas la homojn, kiuj energiplene suriros tian vojon...
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-10-12 11:21
UEA antaŭ ĉio devas aligi al si tiujn kiuj jam parolas Esperanton, se ne la seniluziiĝintojn, do la seniluziigotojn! Se UEA ne jam interesas la estantajn Esperantistojn, kiel ĝi povus ekinteresi la estontajn Esperantistojn? Unu afero estas ke ni volas oferti Esperanton kiel komunikilon inter Skotoj kaj Katalunoj, sed se UEA ne estas interŝanĝejo de opinioj pri tio ĉu Skotlando kaj Katalunio estu memstaraj membroj de EU aŭ per Britio kaj Hispanio, kial oni atentu pri UEA?
Lu
Lu diras:
2012-10-12 13:50
Ili simple jam havas sian opinion pri UEA kaj tre malfacilus ŝanĝi tion.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-10-12 17:05
Se la novaj Esperantistoj venas al la sama UEA kiun la malnovaj forlasis, kial ili havus alian opinion pri UEA ol la malnovuloj? Ne utilas havi la plej perfektan komunikilon se neniu kuraĝas esprimi sin.
Lu
Lu diras:
2012-10-12 19:17
Ne temas pri tio, ke ĉiuj agus same, Jens.

Estas tiel, ke de la nunaj Esperanto-parolantoj (pli precize: de la "mi parolas Esperanton"-censo-respondintoj) eble 7 - 14 % membras en la tradiciaj landaj asocioj (almenaŭ tiel en Litovio kaj Hungario laŭ la tieaj censoj); en UEA kiel individuaj membroj eble triono ĝis duono de tio, do eble 3 - 5 %. Dum du jardekoj la asocia membraro reduktiĝis je eble triono - sed ja du trionoj restas, aŭ pli bone dirite: foriris iuj (i.a. pro morto) kaj alvenadis novaj. Ĉi tiu lasta konstato estas grava - tre erara estas la supozo, ke neniu nun ekaliĝas al UEA kaj Landaj Asocioj, ili havas plu certan allogecon.

Tio estas tute en ordo, neniu problemo venas el la pura ekzisto de la tradiciaj asocioj mem, la problemoj venas nur de tio, ke iuj kredas, ke ili kapablus plenumi _ĉiujn_ funkciojn necesajn por la bona funkciado de Esperantujo. Kaj de iuj funkciuloj, kiuj nepre deziras, ke prefere _ĉion_ kunordigu UEA kaj Landaj Asocioj kaj ke prefere _ĉiu_ estu membro de la asocioj kaj agu kadre de ili.

La sperto tamen montris, ke UEA kaj Landaj Asocioj daŭre ne sukcesis zorgi interalie pri bona informado eksteren, ke tiu asocie kunordigita informado neniel sufiĉis por signife kreskigi Esperantujon kaj ke entute estas praktike neniu funkciulo en la tradiciaj asocioj, kiu pretas zorge studi la fakojn informado, komunikado, varbado, publikaj rilatoj kaj merkatiko - bazo de ajna sukcesa laboro sen perdo de energio. Pro tiu manko de scio la tradiciaj asocioj estas pli malpli senhelpaj rilate al informado kaj varbado. Iusence estas logike, ke la asocioj ofte elspezas nur ĉ. 1 procenton de sia buĝeto por informado, neniel sufiĉa por krei kreskon; se oni ne scias, kiel efike elspezi monon, eble estas pli saĝe entute rezigni pri multa elspezado.

Aliflanke la asocioj ankoraŭ pli malpli bone sukcesas fari siajn tradiciajn taskojn - organizi grupkunvenojn kaj kongresojn, gazetojn, libroeldonadon kaj -vendadon. Rekonante, ke ili sukcesas tion, homoj aliĝas al la asocioj. Kaj eble iuj membroj ankoraŭ esperas je la miraklo, ke iun tagon la asocioj sukcesos fari ion vere efikan rilate al informado kaj varbado de novaj Esperanto-parolantoj... Aŭ eble en politikaj rilatoj...

Por reveni al via aserto, Jens: La novuloj havos similan opinio-gamon kiel la malnovuloj - kelkaj membriĝos en asocioj pro tio, kion ili bone faras, aliaj ne membriĝos, sed agos sendepende (kaj plejparte ne agos). Mia supozo estas, ke ankaŭ de la novuloj ĉ. 3 - 5 % membriĝos en UEA. Se do UEA sukcesos zorgi, ke estos varbitaj, instruataj kaj ensociigataj cent novaj Esperanto-parolantoj (mi celas: "Mi parolas Esperanton"-respondantoj en censo), plej verŝajne UEA povos rikolti tri ĝis kvin novajn membrojn. Bedaŭrinde tio ekonomie ne indas - estas terure granda laboro kaj investo varbi tiujn cent homojn kaj la gajno el la eble 5 novaj membroj ne sufiĉas por financi tion. Verŝajne same pensas la landaj asocioj kaj iliaj funkciuloj. Pro tio neniu el ili entreprenas tiun varbolaboron en la ekstera mondo. Anstataŭe oni povas aŭdi de UEA, ke la varbotasko estas por la Landaj Asocioj, dum tiuj siavice asertas, ke tion prefere faru la lokaj kluboj... Tiuj bedaŭrinde ricevas nur tre malgrandan parton de la membrokotizoj, pro kio ili nur tre malfacile povas kunigi la necesan monon por entrepreni efikan varbadon. La rezulto estas la nuna stato: La asocioj apenaŭ varbas - se iu varbas, tio estas kutime entuziasmaj unuopuloj (kiuj ofte sakras pri la asocioj, se oni demandas ilin).

Tiu mekanismo estas la kaŭzo, kial iusence membrokotizoj al Esperanto-asocioj estas perdita mono por la informado, por la progreso de Esperanto, por la kreskigo de Esperantujo. La oficistoj de UEA preferas uzi la membrokotizojn por salajroj kaj materialaj elspezoj por la produktoj, la funkciuloj elpensas aliajn uzokampojn. Laŭ mi estas nura iluzio doni membrokotizon aŭ liberan donacon al Esperanto-asocio en la espero, ke ili uzos la monon por efika ekstera informado. Tio dum jardekoj ne funkciis kaj nenio indikas, ke iam ĝi funkcios.

Necesos krei novajn organizaĵojn kaj strukturojn je diversaj niveloj por akcepti la monon de tiuj Esperanto-parolantoj, kiuj deziras subteni la informadon, kaj direkti tiun ĉi monon ĝuste al efika informado kaj varbado de novaj Esperanto-parolantoj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-10-15 16:26
Bone. Kaj kiucele oni dezirus aliĝi al organizo kies sola celo estas pligrandiĝi? Tio sonas kiel la logiko de kancero.
Lu
Lu diras:
2012-10-15 22:52
Tiun esprimon mi ne komprenas.

Oni aliĝas al UEA, ĉar oni ŝatas esti ligita al internacia Esperanto-organizaĵo (neŭtrala, ne maldekstra). Oni deziras revuon aŭ jarlibron aŭ gvidlibron. Oni iel volas subteni la internacian agadon por Esperanto.

Ne ekzistas laŭ mia scio organizaĵo, kies sola celo estus pligrandiĝi.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-10-08 08:18
Estas eble tempo por pripensi, cxu la "motoro de la movado" chesu sian agadon, char uzas tro da energio ech ne movighante sin.
Kio okazus, se UEA chesus ekzisti? Cxu E-movado suferus? Vershajne ne. Jam hodiau aliaj organizoj funcias pli bone, pli efekte, pli malmultekoste.
Libroservon povus gvidi certe aliaj, inforservon jam pli bone faras aliaj. Mankus eble Universalaj Kongresoj, sed ankau tiujn povus organizi Internacia Kongresa Komitato.

Eble venis tempo por fari testamenton? Mi avertas de kelkaj jaroj, ke UEA mortos, se ne povos reformighi kaj bedaurinde tio alvenas.

Mi pardonpetas multajn fervorajn kredantojn de UEA, sed realeco estas amara kaj ni havu kuraghon ghin konstati. Ideo pri membroj de neesperantistoj estos nur "shnapsideo".(brandideo)
Niko
Niko diras:
2012-10-08 15:29
Kvankam UK okazas dum nur unu semajno ĉiujare, pluraj homoj devas plentempe kunlabori dum la tuta jaro por efektivigi ĝin. Do via pretendo, ke "tiujn povus organizi Internacia Kongresa Komitato" naivas.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-10-09 07:50
Dankon Niko, do, chefa agado de UEA estas organizado de la kongresoj por veturi tra la mondo sur kostoj de anoj!Nun mi komprenas, kion ili timas.

Karaj esperantistoj, heredontoj kaj nun ankau neesperantistoj helpu al malfelichuloj!
ztisljar
ztisljar diras:
2012-10-09 11:24
Unue necesas kompreni ke ne temas nur pri problemo de UEA. Pro la nova mondo kiu komplete ŝanĝas sian vivmanieron la klasikaj strukturoj ĉie estas en krizo. Legu nur en la lasta numero de Le monde diplomatique pri ilia problemo de daŭra malkresko de abonoj kaj ĝenerale pri ĉiuj paperaj gazetoj nuntempe.
La esenca problemo ne estas en daŭra serĉado de vojoj kiel malebligi la tendencon. Oni devas serĉi novajn vojojn de la agado kaj ensociiĝo en la moderna mondo.
Ĉar ni tamen havas multe pli da esperantistoj ol estas la individuaj membroj de UEA (rigardu nur la movadojn en Ĉinio, Vjetnamio, Brazilo, aro da afrikaj landoj...). Tiuj ne pagas la UEA-kotizojn char ili ne havas monon por ĝi aŭ ĉar la servoj de UEA ne respondas al iliaj bezonoj.
Por tamen inkluzivigi ilin al sia membraro (se UEA pretendas nomiĝi tutmonda), ĝi simple devus interkonsenti kun la multaj E-asocioj kiuj estas en malriĉaj landoj, ke ili aligu kontraŭ pago de iu minimuma sumo ekz. por 50 membroj kontraŭ, ni diru, unu eŭro kaj tio donu al ili la rajton aligi ĉiujn aliajn senpage. Ekz. se Ĉinio havas 5000 membrojn, do ĝi pagu por 50 kaj aligu ĉiujn 5000, kondiĉe ke ĝi sendu vere la kompletan liston kun adresoj de tiuj membroj.
Tio donus la respekton al UEA ĉar ĝi denove havus plurdekmilojn da membroj.
Alia afero estas kiel nuntempe financi sin. Tiun problemon, kiel dirite, ne solvis ankoraŭ eĉ multe pli grandaj organizoj. Tie estas la rolo de nova estraro de UEA kiu devas konsisti ĉefe el pli junaj personoj kapablaj serĉi tute novajn manaĝerajn vojojn kaj strategiojn pri financado.
Lu
Lu diras:
2012-10-12 10:49
Kial fari ion por artefarite subteni la strukturon de UEA? En la historio de Esperanto la asocioj iam alvenis al Esperantujo kaj eble iam ili foriros. Ĉio en la mondo havas sian "produktociklon", oni trovas novajn metodojn por plenumi la bezonojn de la homoj kaj do oni ne plu tiom bezonas la malnovajn produktojn, servojn kaj strukturojn.

La kuniĝo de Esperanto-parolantoj por multaj homoj jam tre bone funkcias per Facebook, Google+ aŭ Diaspora kaj per miloj da aliaj retejoj kaj forumoj. Kaj ankaŭ la kreado de produktoj kaj servoj funkcias pli kaj pli bone sen la subteno de la tradiciaj organizaĵoj - vidu la novajn renkontiĝojn, la retgazetojn, vikipedion, subtekstadon de filmoj ktp.

Tio, kio gravas, ne estas la tradiciaj asocioj mem - estas la plenumo de la deziroj de la Esperanto-parolantoj. Kaj, cetere, ankaŭ la informado de la publiko pri Esperanto - afero, kiun la tradiciaj asocioj bedaŭrinde tre malzorge traktas laŭ opinio de pluraj tiukampaj fakuloj. Ĝuste tiu fakto multon forprenis de la renomo de UEA kaj aliaj.
belmiro
belmiro diras:
2012-10-09 13:04
Ŝajnas ke la lastaj jaroj estis tre profitdonaj por kontraŭuloj de UEA. La nuna aŭ la antaŭaj, ne gravas. Gravas nur ke ili “divenis” la estonto: la morto de la malamata UEA estas fakto certa. Kia “UEA” ili estas farantaj – se ia -, mi ne scias.

Ero, ereto, ke mi estas en Esperantujo kaj esperanta movado, mi ne rajtas paroli pri tiu afero ĉar mi ne aliĝis al UEA (ankoraŭ ne). Des malpli ke eminentuloj ŝajnas tiom scii prie.

Malgraŭ tio mi ne povas silenti tion kion mi pensas: kaj mi pensas ke tiuj kiuj amas Esperanton kaj ĝian celon ne devus paroli tia maniere. Esperanto ne bezonas tiujn kiuj metas sablon en la maŝino. Kontraŭe ili devus ĉiu maniere dediĉis al varbado de membroj ĉar des pli forta estas la Asocio ju pli facila estos la agado.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-10-09 18:06
La 8-an de Oktobro okazis en Kopenhago diskutkunveno pri la strategia bazo de UEA. Ĉeestis 11 membroj de KEK (Konversacia Esperanto-Klubo).

Komence oni priparolis precipe la membrokrizon. Oni skizis la malfacilaĵojn: La ĉefa enspezfonto de la Esperantoasocioj estas la membrokotizoj. La maljunaj membroj de UEA kaj de la landaj asocioj mortas, la novaj kursanoj ne aliĝas, kaj kvankam alilande iuj sukcesas gajni iom da ekstera subvencio, almenaŭ en Danio tio estas tre malfacila. Ni tute dependas de volontula laborforto.

Multaj aliĝas al UEA nur por unu jaro, simple por havi rabaton aliĝante al la Universala Kongreso, kaj unu sugestis ke oni povus enkonduki la regulon ke necesas esti membro de minimume kvin jaroj por ricevi rabaton. Oni ankaŭ sugestis ke okazu pli da Skajpaj kunsidoj, tamen eĉ kun video estas tute alia afero ol renkontiĝi fizike. La ideo membrigi ne-Esperantistojn ne estis populara; se oni eĉ ne povas allogi tiujn kiuj efektive interesiĝas ĝuste pri Esperanto, kian sencon havas almozpeti ĉe aliaj? Se ili aktivas en afero iel parenca al tiu de Esperanto, do oni nepre tenu kontakton kun ili – sed la valoro de kontakto kaj tiu de membreco estas du tute malsamaj aferoj, kiujn oni ne konfuzu. DEA multe aktivas rilate al la aliaj asocioj (ekzemple lastatempe kunorganizis seminarion pri virinoj en Afganio – vidu http://www.konfliktloesning[…]_n_glen_til_b_redygtig_fred), sed tio estas investo en la videbligo de Esperanto, ne rekta fonto de enspezo.

La diskutdokumento de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj (datita Aŭguston 2012) estas presita en la lasta numero de Esperanto en Danio, kiu estis finredaktita la 1-an de Oktobro. Ne ĉiuj ĉeestantoj povis legi ĝin antaŭ la kunveno, do oni baldaŭ transiris al la sekva punkto de la programo. Tial mi ŝatus liveri pli detalan kritikon ĉi tie.

Ĝenerale la teksto ŝajnas bona. Laŭdinde estas precipe ke la celoj estas senindulge konkretaj kaj ke la reta evoluigo estas apartigita el la ĝenerala strategio. Oni difinis kvar agad-kampojn: konsciigo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo. La tri unuaj estas pli-malpli la klasikaj informado, instruado kaj aplikado, dum la kvara aktualiĝis pro la disvastiĝo de Esperanto ekster la Eŭropan kulturrondon.

Nun, oni ne povas sukcese konsciigi aliajn homojn pri sia ideo, se estas gravaj mankoj en la propra konscio pri la temo. Kaj estas du konsciendaj faktoj, kiuj eble ne estu rekte menciitaj en la fina versio de la strategio, sed prefere estu konsciata de la verkontoj:

   (1) UEA estas la sola internacia neregistara
       organizaĵo kiu prenas lingvopolitikon serioze.

   (2) Koncerne la demandon kio estas lingvo, ni ĉiuj
       palpas en mallumo.

Alivorte, UEA estas multe pli avangarda fenomeno ol ĝi mem konscias sin. La celo de UEA devas esti ne nur kunordigado de la Esperanto-movado, sed lastinstance kunordigado de tuta tutmonda kulturpolitiko desube, tiel kiel Unesko kunordigas ĝin desupre! Iu tiel ambicia vizio necesas, laŭ mi, por allogi pli grandajn partojn de la Esperantistaro pagi kaj agi favore al UEA. Ĝis nun la plimulto ŝajne opinias ke la sola ebla universala kaj neŭtrala kulturpolitiko estas neniu politiko, sed mi ne vidas kial devas esti tiel. Koncerne internacian lingvan politikon (kaj eble ĝenerale kulturan politikon) ne ekzistas NRO’oj rivalaj al UEA (kaj se mi eraras pri tio, eble oni devus prezenti ilin en serio en revuo Esperanto!). Al NRO rivala al UEA necesus antaŭenpuŝi alian lingvon ol Esperanton, kaj la sumo de aktiveco en aliaj internaciaj planlingvoj apenaŭ atingas 1% de tiu en Esperanto. Ŝajnas ke oni tute ne konscias pri tiu unikeco de Esperanto, do oni ne venis al la ideo mezuri kiom da forto tio donas al ni.

Koncerne lingvistikon, tamen, nia relativa forteco ŝajnas esti tiel granda ke ĝi estas pli embarasa ol avantaĝa. 99% de la adeptoj de internacia planlingvo praktikas Esperanton – inter la lingvistoj ne estas 99%-a konsento pri io ajn. Sciencosociologie, la lingvistiko do ankoraŭ ne estas normala scienco, kie la fakuloj havas pli unuecan opinion pri la aferoj ol la nefakuloj. Tial malmulte utilas al ni la aproboj de lingvistoj – sed same malmulte _mal_utilas al ni iliaj _mal_aproboj. Ni havas sufiĉe firman fundamenton por la aserto ke Esperanto ludas ŝlosilan rolon en la establo kaj konservo de lingva justeco, sed la malunueco de la lingvistaro malhelpas nin aserti ke lingva justeco entute estas peninda afero. Ŝajnas ke oni tute ne konscias kiel senprestiĝa la lingvistiko reale estas, do oni ne venis al la ideo mezuri kiom da forto tio forprenas de ni.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-10-10 20:18
Estus bone legi la nomojn de la Rondo, sed sufichas legi "Konversacia Rondo" kaj tio fakte sufichas.
Kia babiltemo estos venonte?
Mi gratulas Jens Larsen, tiel multe skribi pri nenio!
epo
epo diras:
2012-10-11 21:54
La statistikoj de Esperantujo malbonegas. Ŝajnas al mi, ke supro de Esperanto-movado estas pasita. Probable lingvo "Esperanto" malsukcesis.
Esperantst
Esperantst diras:
2012-10-12 06:00
Malprave! La statistikoj de Esperantujo bonegas! Nur la statistiko de UEA malbonegas, sed tio havas aliajn kaŭzojn. Junuloj hodiaŭ ne facile aliĝas al iuj asocioj. En pluraj landoj de la mondo Esperanto floras kaj pro Lernu.net kaj aliaj lernprogramoj la homoj lernas Esperanton. En Facebook, Ipernity, pere de Hangout, Skype kaj aliaj la homoj praktikas Esperanton internacie. Neniam en la historio de Esperanto supozeble la homoj tiom multe uzis Esperanton ol nun. Antaŭe la homoj vizitis la UK (Universala Kongreso) kaj praktikis Esperanton dum unu semajno kun internaciaj homoj; nun tia praktikado okazas preskaŭ dum la tuta jaro. Kiel oni do povas diri ke la lingvo Esperanto malsukcesis?
epo
epo diras:
2012-10-12 08:24
Laŭ mia taksado, Interreto ĝis nun ne povis anstataŭigi malgajnojn aliajn. Laŭ mia kono, lokaj Esperanto-asocioj preskaŭ ĉiuloke malaktiviĝas jaro post jaro. Almenaŭ en Finnlando kaj en Pollando la asocioj havas preskaŭ nulon da junulojn. Antaŭ kelkaj jardekoj estis alimaniere.

Kaj Esperanto vere ne estas internacia, nur intereŭropan. Ekzistas (kaj oni povas ekzistigi) tre pli bonajn interlingvojn por tio.
Lu
Lu diras:
2012-10-12 10:31
Kara epo, kiun metodon vi aplikis por via taksado? Mi proponas, ke la kriterio por la stato de Esperanto estu la sumo de la jaraj uzohoroj de Esperanto. Kompreneble oni ne povas precize elkalkuli tion (kaj ne necesas), sed oni ja povas prijuĝi, ĉu iuj evoluoj sume kreskigas aŭ malkreskigas la sumon de uzohoroj.

Vi mencias, ke lokaj Esperanto-grupoj malaktiviĝas. Bone, ni taksu, kiom da uzohoroj eble perdiĝis ene de la lastaj dek jaroj per tio: Eble estas mil lokaj Esperanto-grupoj tutmonde. Ni supozu, ke antaŭ dek jaroj ili mezume renkontiĝis unufoje monate dum du horoj, kun mezume dek homoj, kaj ke tio reduktiĝis intertempe al mezume kvin homoj. La antaŭa uzohoraro estis tre proksimume 1000 grupoj x 12 fojoj jare x 2 h x 10 homoj = 240.000 uzohoroj. (Kondiĉe, ke ili vere parolis en Esperanto...) El tiuj eble perdiĝis la duono, do ĉ. 120.000 uzohoroj.

Nun ni kalkulu, kiom da reta aktiveco necesas por nur reekvilibrigi tion. En la Facebook-grupo "Esperanto" https://www.facebook.com/groups/esperanto.grupo/ membras pli ol 10.000 homoj. Se ni supozus, ke ĉiu el ili uzus Esperanton interrete dum mezume nur 12 horoj jare, do unu horo monate (du minutoj tage), ni jam venus al ekvilibro, ĉar tio estus jam 120.000 horoj. Sed bone pripensu: Kiom el viaj Esperanto-konatoj (aktivaj en la reto) uzas la interreton en Esperanto dum nur unu horo monate?!

Se vi deziras, vi povas aldoni ankoraŭ nur la vikipedion en Esperanto. Ĝi havas pli ol 170.000 artikolojn. Se ni supozas, ke mezume oni bezonis unu horon por krei ĝin (sed certe estas pli), ni jam havus 170.000 pliajn Esperanto-uzohorojn. Aldoniĝas la legado-tempo... Kaj ni ankoraŭ ne finis: Estas nun multe pli facile aŭskulti muzikon per Muzaiko, http://www.radionomy.com/en/radio/muzaikoinfo/listen . Ekzistas retejoj por filmoj kun Esperanto-subtekstoj, http://filmoj.net/ kaj ekz. http://www.ted.com/translate/languages/eo ...

Konsciu, ke la principo de Esperanto-grupoj restis dum la jardekoj. Nur estas tiel, ke intertempe multaj homoj ne plu kunvenas loke por tie renkontiĝi kun homoj, kiujn ili (eble) ne aparte ŝatas, ĉar ligas ilin nur la samurbaneco. Anstataŭe ili kunvenas (ankaŭ) rete kun homoj, kun kiuj ili konatiĝas ofte dum renkontiĝoj kaj kiujn ili ŝatas.

Esperanto estas pli kaj pli tutmonda lingvo. Antaŭ kelkaj jaroj mi kalkulis, ke jam unu triono de la UEA-membraro loĝas ekster Eŭropo. Kaj se mi rigardas la devenlokojn de miaj Facebook-kontaktoj, mi konstatas, ke la lingvo pli kaj pli disvastiĝas ekster Eŭropo - ĉefe en meza kaj suda Ameriko, en Afriko kaj en aziaj landoj kiel Nepalo, Vjetnamio kaj Indonezio. Bv. doni solidan statistikon, se vi dubas.
Tjerielliono
Tjerielliono diras:
2012-10-12 10:50
"la vikipedion en Esperanto. Ĝi havas pli ol 170.000 artikolojn. Se ni supozas, ke mezume oni bezonis unu horon por krei ĝin (sed certe estas pli)"<br><br>
Kia ŝercô! Robotoj kreis la plejparton de ili! <br>
Vidu la diskuton: http://www.liberafolio.org/2007/volapukapedio#1212130698
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-10-12 11:11
Ne, tio estis epizodo en la Volapuka Vikipedio. La Esperanta Vikipedio estas kvante kaj kvalite pli-malpli egala al la Dana, miatakse.
Betty
Betty diras:
2012-10-12 09:06
Martin, vi pravas! Ĝuste pere la menciataj iloj oni ĉiu-tage Esperantumas. Ŝajnas al mi, ke la vera defio estas, kiel konstrui ponton inter la retemularo kaj iuj, kiuj nur parolas la lingvon ĉe kongresoj.

 @ Epo. Ne deprimu pri la estonteco de Esperanto. Vizitu Fejsbukon kaj Esperantumu kune kun ni! Cetere mi estas ankaŭ 'movadano'!
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-10-12 11:06
Tio kio minacas la tradiciajn strukturojn estas ke la novaj generacioj ĝenerale preferas aŭ plene vivi Esperanton, aŭ tute rezigni pri ĝi. Oni ne bezonas lokan klubon se oni uzas la lingvon en la familio kaj havas oftajn eksterlandajn vizitojn. Aliflanke, se oni ne plene investas sin mem, oni facile estas delogita al aliaj, pli sukcesaj aŭ pli urĝoŝajnaj mondoplibonigaj movadoj -- se oni ne komplete absorbiĝas en porfamilia laboro, pli-malpli kapitulacante al la normoj de la konsumsocio.

Almenaŭ tio ŝajnas esti la situacio en Kopenhago. Antaŭ nelonge du patriĝontoj skajpe parolis en la klubo kun Katalin Kovács, kiu produktis videoprelegon pri edukado de plurlingva infano, kaj pasintfoje alia junulo raktonis pri sia intenco ekloĝi en ekologia vilaĝo en Rusio. Ŝajnas al mi ke KEK relative avangardas en la klopodo por transformi sin al io atentinda de homoj krom tiuj kiuj ne havas aliajn okazojn praktiki Esperanton.
Betty
Betty diras:
2012-10-12 13:38
 Kopenhaga Esperantisto-klubo havas la jenan grupon. https://www.facebook.com/groups/282186616591/?fref=ts . Tiu estas pruvo kontakti al kopenhagaj esperantistoj, kiuj ne partoprenas niajn kunvenojn. Ĉu sukcesas? Ne tute,ĉar la pli granda parto de la ŝatantaro ne loĝas en Danio. Sed almenaŭ oni scias,pri kio okazas en la klubo, kaj eĉ pli grave, ke ties membraro ne timas novan teknologion.
sinjoroeng
sinjoroeng diras:
2012-10-17 08:29
Por aliĝi en la membro, la banka ĉeko kostas multajn. El malajzio, la ĉeko (commision of check) por la EU kostas 25 eŭro, sed la membro nur kostas 12 eŭro.

Krome aliĝus ĉe UEA, ni devus aliĝi al Azio kaj la lando. (Nun tempe. tie ne havas esperantan asocion en malajzio, se ni havas tiun, ni devu pagi denove por la landa asocio.

Mi jam sugestis en mia blogo pasinta jaro. Mi ne volas fari denove tiun sugeston.
pistike65
pistike65 diras:
2012-12-13 23:00
"Kaj ni ne parolu pri la UEA-membrofalo, temo kiu stimulis pli da inko kaj larmoj ol la Niagara akvofalo." (...) "plejmultaj movadaj retejoj restas senmovaj... Nur Libera folio kaj verŝajne Lernu instigas al regula reveno."

Stimula legajho: "Rutino: la plej forta malamiko de esperanto", de Pascal Dubourg Glatigny
http://sezonoj.ru/2012/12/dubourg/

amike
Istvan Ertl
Ding Ji
Ding Ji diras:
2013-01-03 11:06
Antaux multaj jaroj gxis nun,oni disputas prila membronombro de UEA.efektive,gxi neniam kreskigxas ververe.Grave,ke ni devus E igi plitauxga en tut-aplikado de socia-disvastigxo,Nur tia valoro alta,gxi poseeblas plimultr da membroj kaj vivforton!mal-e,sensence.En tuta EM devus ekzisti reformoj,Bv tra la mondo...