Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Ĉu iu volos nin helpi?

Ĉu iu volos nin helpi?

de Redakcio Laste modifita: 2012-10-29 10:00
Libera Folio turnis sin al Franciszek Witucki, la eksigita prezidanto de la pola asocio Eŭropo-Esperanto-Demokratio, por ricevi liajn klarigojn pri la konflikta situacio. Responde al niaj demandoj li informis, ke li plu konsideras sin prezidanto de la asocio, kaj asertas ke la nun funkcianta estraro kontraŭregule akaparis la potencon. Tial li konsideras, ke ankaŭ pri la uzo de la disputata monsumo ne decidu la nun funkcianta estraro. Pro mankohava scio de Esperanto (laŭ liaj propraj vortoj), li ne povas doni pli ampleksajn klarigojn. Anstataŭe ni tial nun publikigas ĉi-sube Esperantan tradukon de lia pollingva klariga mesaĝo, dissendita al pluraj adresoj sub la titolo "Ĉu iu volos nin helpi?"

Por inde celebri la 125-an datrevenon de Esperanto, mi faris klopodon trovi rimedojn por eldoni aŭ reeldoni vortaron aŭ lernolibron de tiu lingvo.

Miajn planojn aprezis la ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo, kiu decidis aljuĝi monpremion de 15 mil zlotoj. Tiun monon mi decidis trakti kiel rimedojn proprajn de EDE-PL, ebligantajn pluan trovadon de monfontoj necesaj por realigi nian ambician celon.

Laŭ mia juĝo, tiu celo estas realisma kaj plenumebla, kvankam ligita al sufiĉe kompleksaj proceduroj.

Mi volonte utiligos ĉiajn konsilojn kaj instrukciojn de homoj kun scio kaj sperto en ĉi tiu kampo. Mi ankaŭ volonte esploros sugestojn rilatajn al tio kiun vortaron aŭ lernilon plej konvenus presi por plej bone servi la interesojn de poloj lernantaj Esperanton.

Mi decidis turni min kun la supra peto al la pola esperantista komunumo, ĉar mi estis devigita suspendi la rajtojn kaj respondecojn de la estraranoj de la pola asocio Eŭropa – Demokracja – Esperanto, ges-roj Edward Kozyra, Kazimierz Krzyżak, Irena Grochowska kaj Joanna Smolej.

Mi konstatas kun bedaŭro kaj embaraso, ke la menciitoj kontraŭleĝe kaj malkonforme al la formalaj-leĝaj postuloj penis transpreni la potencon en la Estraro de Pola Societo EDE, por impliki nian Asocion en la eŭropa federacio EDE.

En tiu federacio aktivas la germana kaj franca partioj EDE, pri kiuj ni ne havas pluajn informojn – ni ne konas iliajn statuton aŭ socian-politikan celaron. Ni ne konas la karakteron de tiuj partioj. Racio ordonas gardi prudenton, ĉar la sola celo de nia asocio estas antaŭenigi la ideon de Zamenhof.

En la supre priskribita situacio, mi faris aranĝojn kun la celo konservi la aljuĝitan ministerian monpremion, ĉar tiu tamen signifa sumo pro konflikto ne estu asignita al la kurantaj organizaj elspezoj.

Mi esperas ke, dank’ al intelekta subteno kaj eble eĉ sponsorado de polaj esperantistoj, ni kune sukcesos utiligi la monon de impostopagantoj por niaj samlandanoj lernantaj Esperanton.

Mi konscias pri ĉiuj konsekvencoj de la ĉi-supra alvoko. Bonvolu akcepti mian certigon, ke mi turnas min kun plena integreco kaj kun puraj intencoj al la ideo de internacia lingvo, kiu tamen estas nia pola inventaĵo.

Samtempe mi kore dankas vin pro ajna signo de subteno al niaj celoj.

 

La prezidanto de la estraro de la pola asocio de Eŭropa – Demokracja – Esperanto

Franciszek Witucki

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-10-29 12:22
Por scii veron oni devas demandi unu flankon, duan flankon, audi atestantojn, esplori atestojn, bone pripensi kaj nur tiam ni estos proksime al vero!
Fakto estas, ke iama prezidanto chesis ech patropreni en skajpaj konferadoj, komencis disfami anojn, decidi sen informi nek estraron nek anojn. Anoj postulis financan raporton de internaj elspezoj skribe, kiujn ghis hodiau ne ricevis. Estis bezona ghenerala kunveno por klarigi financan aferon, por akckcepti honoran membron de EDE -Etsuo Miyoshi, por formale akcepti deklaran apartenon al EDE-Federacio k.t.p....Kvar membroj de estraro en skajpa konferado tion postulis kaj post kvar tagoj ili estis de iama prezidanto suspenditaj lau probabla "prerogativa rajto" de prezidanto. Do unu persono donis al si rajton kiun neniu prezidanto de iu asocio en Pollando havas.

Al alvokita kunveno, kiu estis alvokita lau statuto ( 4 estraraj membroj postulis kaj ech je 1/3 de la membroj de asocio). Char prezidanto forprenis chiujn dokumentojn de la sidejo, ni ne sciis ech ghustan nombron de la asocio, do, la kunveno por esti certa okazis lau statute post unu hora prokrasto. Char la prezidanto ne aperis kaj ne estis ankau dinita kauzo de malcheesto, estis elektita nova estraro.

Venonttage nova prezidanto kun viceprezidanto vizitis hejme s-ron Witucki kaj petis denove redoni dokumentoj informante, ke ne plu estas prezidanto. Li respondis, ke ne redonos , ne akceptas la elekton, kiu estas lau li nelegala kaj informos pri tio jughejon. La saman tagon la premio akuzita al EDE-PL malaperis de nia konto. Estas do, mirinde kiel li povis tion aranghi mem au kun kiu helpo?
Ech, se kun iu helpo, tiam ankau devus esti konsento de estraro por kiu celo depreni la monon.

Mono estis donacita por eldono de la menciita vortaro kaj tiel devos resti ech, se estus aliaj pensoj. Por chio devas esti plimulta decido kaj ne de unu persono. Rimarku, ke li skrimas ne plimulto, ne estraro sed "mi"!!! Chu povas esti iu prezidanto sen plimulto?
Chu foje donita al li rajto estighis diktatora?

Estas ankorau aliaj aferoj, sed por ne esti traktata, kiel akuzinto, mi ne skribas pri tio.

Stanislavo Rynduch, vicprezidanto de EDE-PL , ghia simpla kaj Honora Membro
vogtland
vogtland diras:
2012-11-09 01:03
Komento - el vidpunkto de ne-pola Esperantisto. Neniun mi intencas ofendi, sed fari rimarkojn. ---
Dank al bonaj, preskau amikaj rilatoj al Stanislavo R. mi dufoje restis en Wagrowoiec, cetere kun agrabla sento. Tamen: sinjoro Witucki tute malsukcesis havigi al ni tri alilandanoj (Japanio, Italio kaj al mi kiel najbajra germano) organinzi konvennan dormlokon. Kun antaumendo. Stani kaj simpatiaj homoj - dank ilin - solvis tiun problemon dum kvaronhoro.
vogtland
vogtland diras:
2012-11-09 02:10
Daurigo- interkompreno en Eo ne eblis.
Tiun pri la kompenteneco - sen personaj sentoj. Chu tauga por EDE - ne regante E-on?
Europo Demokratio Esperanto, do EDE. Mi opinias - charma kaj tamen pozitiva iluzio. Ni ne memtrompu! Certe, mi kaj vi konvinku iun deputiton de europa parlamento, ke E-o estus la plej bona solvo. Lia/shia respondo: bone, sed per kiu lingvo mi klarigu tion al la aliaj, nun uzantaj pli ol dudek lingvoj ?
Konkludo: se Esperantujo havus spertajn Esperantistojn multlingvajn kaj la monon, instali ilin kiel interpretistoj, EDE havos shancon.
Amike, Helmer Koch.