Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Vjetnamio iĝas la unua haltejo de reta kultura vojaĝo

Vjetnamio iĝas la unua haltejo de reta kultura vojaĝo

de Redakcio Laste modifita: 2011-12-12 23:05
En la retejo Edukado.net ekfunkciis dudekleciona reta kurso pri Vjetnamio, kompilita de Nguyen Xuan Thu, konata vjetnama esperantisto, kaj redaktita de Katalin Kováts. "Kultura vojaĝo al Vjetnamio" celas helpi la partoprenontojn de la venontjara universala kongreso en Hanojo anticipe informiĝi pri la kulturo de la kongreslando, kompreni ties historion kaj kutimojn. Aliflanke ĝi donas eblon almenaŭ por virtuala vojaĝo ankaŭ al tiuj, kiuj ne havas la rimedojn mem partopreni la kongreson. Ni intervjuis la prizorganton de la kurso, kiu jam pripensas novajn eblajn retajn kursojn, esperantlingvajn sed ne nepre priesperantajn.

La kursmaterialo temas pri la historio de Vjetnamio kaj pri la nuntempa socio. Estos pluraj ĉapitroj pri kulturaj temoj kiel muziko, arto, literaturo kaj la lingvo mem, kaj prezento de la vjetnamiaj tradicioj, kutimoj kaj festoj. La 20 lecionoj havas po 3-10 paĝojn da materialoj, kiujn unu post la alia la kursanoj povas elŝuti el la retejo, kondiĉe ke pri la antaŭa leciono ili sukcese trapasis  la 10-demandan teston, rakontas la administrantoj.

Por tiuj, kiuj vere partoprenos la kongreson, surloke oni aldone planas renkontiĝon kaj komunan programon kun la vjetnama kurskompilinto kaj kelkaj lokaj esperantistoj. La kurso troviĝas en la sekcio Klerigejo de la retejo Edukado.net.

Ni petis Katalin Kováts rakonti pli.

Libera Folio: Kiom da partoprenantoj necesas, por ke la kurso efektive okazu?

Katalin Kováts: La kvanto en si mem ne plu havas rolon. Ni pretigos la materialon, enretigos ĝin kaj oni povos ekuzi ĝin kiam ajn dum ĝi restos en la programo. Eble eĉ post jaroj. Fakte ke la kurso estas reta, forprenas la premon kaj la dependon de la kvanto de la kursanoj. Teorie eĉ kun unu persono ni povus starti. Kompreneble ni ŝatus rehavi almenaŭ la investitajn elspezojn kaj laŭ la sukceso eĉ doni honorarion al la kunlaborantoj. Kompilado kaj enpaĝigo de tia materialo kostas centojn da laborhoroj. 

Libera Folio: Kiom da partoprenantoj vi havas?

Katalin Kováts: Momente ni jam havas 6 pagintajn kursanojn, sed la varbado komenciĝas nur nun, do, estas espero je pliaj kunvojaĝontoj. La unuaj lecionoj aperos en la reto la 15an de decembro. 

Libera Folio: La kurso ne estas senpaga - ĉu ĝi tamen estas parto de Edukado.net?

Katalin Kováts: La Klerigejo nestas en www.edukado.net sed konstruigis kaj funkciigas ĝin E-duKati, mia privata entrepreno. Necesis apartigi la du aferojn, ĉefe pro tio ĉar la Fondaĵo edukado.net ne rajtas fari monhavigajn aktivaĵojn. La konstruigo de relative multekosta kaj komplika  sistemo, havigo de kursomaterialoj, laborigo de kelkaj kunlaborantoj estis ekster la ebloj de la fondaĵo. El ties buĝeto ne eblis prizorgi senpagan disponigon de tiom kompleksaj materialoj, do necesis trovi alian laborformon. Tamen la funkciigo de la klerigejo riĉigos la membrojn de la paĝaro, ekzemple la studantoj de RITE disponigas siajn metodikajn materialojn por la uzantoj de edukado.net kaj E-duKati ankaŭ reciklas monon al la retejo. 

Libera Folio: Ĉu efektive vi sukcesas gajni almenaŭ iom da mono, farante retan kurson en Esperanto?

Katalin Kováts 2009Katalin Kováts: En la unua periodo certe ne. La baza programa fono kostis ĝis nun pli ol kvin mil eŭrojn, kaj tiam ni ankoraŭ ne parolis pri la enmetitaj laborohoroj, administraj taskoj, dezajno, enpaĝigo ktp. Se ni tamen havos profiton, parto iros por pliperfektigo de la testsistemo de la kursoj, kaj ekzemple la profito de la vjetnama kurso iros por librodonacoj al vjetnamaj esperantistoj. En la Klerigejo de Edukado.net, la kulturvojaĝa kurso ne estas la sola studeblo. Tie funkcias jam de preskaŭ unu jaro RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net), kiun sekvas dudeko da instruantoj el 16 landoj. Samloke havas kompletigajn studeblojn la studentoj de la Interlingvistikaj Studoj de Poznań. Kaj espereble iom post iom aperos aliaj novaj studebloj. 

Libera Folio: Kiajn sukcesojn havas tiu instruista kurso?

Katalin Kováts: RITE estas la ĉefa de niaj retaj kursoj, por kaj pro ĝi kreiĝis la tuta sistemo. Mi deziras disponigi trejnadon kaj helpon ankaŭ al tiuj kolegoj, kiuj ne povas partopreni ĉeestajn kursojn kaj bezonas sisteman kaj ampleksan helpon, aŭ volas spertiĝi ne nur pri metodiko, sed ankaŭ pri aliaj kompletigaj temoj de nia kulturo. 

Ni jam havas 21 kursanojn el 16 landoj kaj la plimulto tre-tre diligente studas, eĉ se kelkfoje kun peno, tamen sukcese solvas la testojn kaj produktas tre belajn materialojn. 

Ni kreis pli intiman retan laborkomunumon por la RITE-anoj ol estas tiu de la komunumo de la tuta paĝaro. Sed pro la diversaj karakteroj de la celgrupoj tio estas memkomprenebla. 

Libera Folio: Ĉu vi pensis pri la ebleco de kursoj pri esperantaj temoj, ekzemple esperanta literaturo? Aŭ ĉu tio jam okazas?

Katalin Kováts: Certe, tiu vastigo de la repertuaro estas grava celo nia. Kurso pri literaturo, movadhistorio interlingvistiko kaj aliaj funkcias jam kiel partoj de RITE. Laŭ niaj planoj ekz. la 20-leciona kurso pri literaturo estos pliampleksigita kaj aparte sekvebla eble post unu jaro. 

Ni post kelkaj monatoj en la sama sistemo kaj senpage disponigos plurajn materialojn, kies bazo estas prelegoj de konataj esperantistoj. Ankaŭ per ili ni celas ĝeneralan klerigan agadon per retaj rimedoj kaj en amuza formo de lernado. 

Krome, la Kultura vojaĝo al Vjetnamio estas la unua ero de serio. Ni planas ĉiujare sammaniere ebligi kulturvojaĝon al la kongreslando. Por la jaro 2013, kun la helpo de Baldur Ragnarsson, ni jam traktas pri la sekva vojaĝo. 

Libera Folio: Ĉu laŭ vi havas perspektivon aranĝi en simila maniero esperantlingvajn kursojn pri tute neesperantaj temoj? Pri kiaj temoj?

Katalin Kováts: Mi opinias tre grava ke esperantistoj lernu la lingvon ne nur por la lingvo mem, sed ke ili uzu ĝin kiel rimedon, ankaŭ por lerni aliajn aferojn. Tiucele ni planas jam kelkajn konkretajn kursojn, kiel kurson pri bazaj konoj de komputiluzado, kurson pri sorobano, pri la vivo kaj arto de Vincent van Gogh, kurson pri tekstokompilado kaj ĵurnalismo, por menciu nur kelkajn. Sed ni bonvenigas ankaŭ aliajn temojn, serĉas kunlaborantojn kiuj volas diskonigi siajn konojn en formo de kurso pagenda aŭ senpaga. 

arkivita en:
bkolker
bkolker diras:
2011-12-09 17:54
Nguyen Xuan Thu estas mia talenta kaj tre kompetenta lerninto. Al mia gratulo pri lia kurso "Kultura vojaĝo al Vjetnamio" li respondis: "Dankon, Boris. Bonvolu konsideri tiun kulturan vojaĝon kiel modestan omaĝon al nia Vojaĝo en Esperanto-lando, gvidata de vi." Mi varme rekomendas tiun kurson unuavice por partoprenontoj de la Universala Kongreso en Hanojo.
esperanto
esperanto diras:
2011-12-09 22:57
Estus interese scii, chu en tiu "kurso" oni traktas ankau la drastajn lezojn de la homaj rajtoj, precipe de tiuj de certaj etnaj-religiaj minoritatoj, okazantaj en Vjetnamio. Ekzemple oni sisteme persekutas la menonitojn. (jen kelkaj resumaj informoj en la grmana lingvo: http://www.igfm.de/Menschen[…]S-R-Vietnam-2005.386.0.html)

Oni ne forgesu, ke Vjetnamio havas komunisman reghimon, kiu permesas al si plej diversajn metodojn agi kontrau siaj civitanoj.

Rilate la korupcion, lau Transparency International, Vjetnamio trovighis en 2011 kun 2,9 punktoj sur la 112a loko (kune kun Algherio, Egiptio, Kosovo, Moldova kaj Senegalio). (La rango plibonighis je 4 lokoj kompare kun 2010). Kion loko 112 au 116 signifas, scias chiu, kiu okupighas pri tiu chi temo.

Por kontribui al la scienco, mi proponus eldoni la Eo-version de ia broshuro kiel tia:

http://www.bpb.de/files/P8B3CV.pdf

au la tradukon de iu serioza libro pri Vietnamio, ekzemple:

http://www.bol.ch/[…]/ID940742.html?jumpId=15267711

au

http://www.bol.ch/[…]/ID28149092.html?jumpId=15267711

au

http://www.bol.ch/[…]/ID25750872.html?jumpId=15268693

au analogajhoj en aliaj nacilingvoj.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2011-12-11 17:35
Mi antaŭlonge proponis al Probal ke oni invitu Thich Nhat Hanh eniri la honoran komitaton de la hanoja UK. Ĉu oni kuraĝis fari tion?

TNN estas unu el la plej internacie respektataj vjetnamanoj nun vivantaj. La artikolo pri li en la esperanta vikipedio -

http://eo.wikipedia.org/wiki/Thich_Nhat_Hanh

- estas tre mallonga, sed vidu la ligilojn al la nacilingvaj versioj!
simono
simono diras:
2011-12-11 17:55
"Mi opinias tre grave ke esperantistoj lernu la lingvon ne nur por la lingvo mem, sed ke ili uzu ĝin kiel rimedon, ankaŭ por lerni aliajn aferojn."

Tio praktike ne eblas. Mankas preskaŭ ĉiu ajn faklibro pri io ajn en Esperanto. Mi konas nur tre tre malmultajn esceptojn - kaj se entute, ne plu aktualajn.

La kialo estas klara. Jen malmulte da Esperantoparolantoj. Jen malmulte da homoj, kiuj interesiĝas pri specifa fako. Malmulte oble malmulte estas evidente malmultege.
bkolker
bkolker diras:
2011-12-11 18:46
> Mankas preskaŭ ĉiu ajn faklibro pri io ajn en Esperanto.

Bedaurinde, tio estas malgaja vero.
axel584
axel584 diras:
2011-12-12 10:11
Mi aliĝis al la RITE kursoj antaŭ kelkaj monatoj kaj estas granda plezuro studi tiujn kursojn. La enhavo de tiu kurso estas riĉega kaj la sistemo ebligas studi iam ajn, je la ritmo de ĉiuj lernantoj.
Mi mem foruzas du horojn ĉiutage en la trajno por iri labori, dankal RITE, tiu tempo ne plu estas malŝparo. :-)
Multaj esperantistoj instruas esperanton kaj per tiu klerigaj studoj, mi vere lernas ion kion mi povas uzi dum miaj kursoj.
Do, tiu fako (metodiko) estas sufiĉe ofta en la esperanta movado por esperi ke la lernantaro rapide kreskiĝos.

Axel
esperanto
esperanto diras:
2012-05-23 17:15
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/7181

La konsistecon de tiu preleggrupo mi ne komentas, sed konstatas, ke mankas vjetnama preleganto.

Kaj: Eble la koncerna preleganto ja povos klarigi, kiu en Vjetnamio kontrolas la registaron, se li jam prelegas pri tia temo.

Fakte, mi shatus scii, kion faros tiuj 132 alighintaj vjetnamoj? Kiuj ili estas? Ech unu nomon mi ne konas.