Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Vizaĝoj: La mondvojaĝanto kiu revenis

Vizaĝoj: La mondvojaĝanto kiu revenis

de Redakcio Laste modifita: 2011-12-08 19:09
En 2012 alvenos la centa datreveno de la naskiĝo, en la tiama Aŭstrio-Hungario, de Tibor Sekelj, ĵurnalisto, verkisto, esplorvojaĝanto, juristo, direktoro de muzeo kaj esperantisto. UEA alvokas siajn landajn asociojn kunlabori por marki la datrevenon dum la venonta jaro. Laŭ propono de Probal Dasgupta, lartikolo pri Tibor Sekelj, verkita de Spomenka Štimec, enkondukas la novan serion "Vizaĝoj" pri rimarkindaj personoj de la Esperanto-movado. La sekvontan artikolon, pri Verda Majo (Hasegawa Teru), japana esperantisto kiu edziniĝis al ĉino kaj per Esperanto laboris kontraŭ la japana okupacia milito en Ĉinio, jam promesis verki Ulrich Lins. Proponoj pri pliaj artikoloj bonvenas.
Vizaĝoj: La mondvojaĝanto kiu revenis

Tibor Sekelj. Foto: IIvan Špoljarec

Malfacilas la esperantiston Tibor Sekelj (1912 – 1988) meti en profesian kaj geografian rubrikojn. Li naskiĝis en 1912,  en la vilaĝo Spišská Sobota, kiam ĝi apartenis al la Aŭstra-Hungara Imperio. (Nuntempe la loko estas parto de la urbo Poprad en Slovakio.) Post la infanaĝo en Rumanio, sekvinte la patran oficon, li abiturientiĝis en Nikšić en la nuna Montenegro.

En Zagreb, Kroatio, li diplomiĝis pri juro kaj eniris la profesion de verkisto kaj ĵurnalisto. Tie li lernis desegni, skulpti kaj tie li konatiĝis kun la fenomeno Esperanto, kiu grave direktos lian vivon en diversaj partoj de la mondo, kaj en diversaj okupoj, ĝis la morto en Subotica, Jugoslavio, en 1988. Li estis poligloto, kiu parolis imponan aron da lingvoj, tamen, kiel li akcentis, "ne ĉiujn samtempe".

Konjektante la Duan mondmiliton, li elmigris al Argentino en 1939. En Bonaero estis presita lia unua verko en Esperanto, La trovita feliĉo. Tie li famiĝis per sia hispanlingva verko Tempesto super Akonkagvo post la tragedio de la ekspedicio de la montesploristo Johann Georg Link en 1944. Dum la ekspedicio kvar membroj de la teamo, inkluzive Link, pereis. Sekelj liveris aŭtentikan literaturan ateston pri la konkero de la plej alta pinto de Ameriko. El la hispana lian verkon esperantigis por la Beograda eldono ĉe Serbia Esperanto-Ligo, en 3.000 ekz., Hugo E. Garrote.

La famo post la konkero de la monto Akonkagvo (hispane Cerro Aconcagua) havigis al Sekelj scivoleman publikon dum multnombraj  prelegoj  ne nur en Argentino kaj metis lin en novan esploraventuron pri indianoj en Mato Grosso en Brazilo. Tiu lia ekspedicio uzis Esperanton kiel komuniklingvon de siaj teamanoj. La esperantlingva publiko profitis per lia libro Tra la lando de Indianoj, kiu multobliĝis en  pluraj lingvoj (ekz. la serba Gde civilizacija prestaje).

La etoso de esplorado de la tribo Tupari en la ĝangalo de Mato Grosso inspiris lian plej vaste legatan romanon por infanoj Kumeŭaŭa – la filo de la ĝangalo. El la esperantlingva manuskripto tiu libro estis unue tradukita en la ĉinan, guĝaratan, tamilan, hindan kaj teluguan... kaj sekvis tiom multaj aliaj lingvoj ke tiu libro verŝajne estas la plej tradukita libro verkita en Esperanto, atinginta ĝis 2011 preskaŭ 30 eldonojn. La plej impona inter ili estas la japana, kiu atingis 300.000 ekzemplerojn kaj dank' al la mirinda lingvaĵo de la japana tradukisto fariĝis rekomendinda legaĵo dum unu lerneja jaro de japanaj lernejanoj dum la bazlerneja edukiĝo. Neniu esperantlingva libro post Tibor Sekelj  atingis tian rekonon.

La antropologo kaj etnografo Tibor Sekelj, kiu dum la tuta vivo kreadis sian kolekton de kapkovriloj, muzikinstrumentoj kaj maskoj, el la sovaĝaj brazilaj ĝangaloj alportis por ni poezion de la senalfabetaj indianaj popoloj. Tiuj versoj, kompletigite per multaj similcivilizaj el diversaj flankoj de la mondo, servis kiel bazo por lia posta poezia  kompilaĵo Elpafu la sagon. La libro estis eldonita de UEA kaj aperis ankaŭ serbkroate kaj makedonlingve.

En la jaro 1955 li fermis sian sudamerikan vivĉapitron kaj revenis al Jugoslavio. Universala Esperanto-Asocio baldaŭ engaĝis lin por instruado de Esperanto en Hinda Unio. Tie li instruis dum bizara "kurado trans Hinda Unio" al la fama baratano Vinobe Bhave, pri kio atestas ĉapitro en La mondo de travivaĵoj. (Serbkroata eldono aperis en Sarajevo sub la titolo Na tragu doživljaja.)

Nepalo, kien li volis retiriĝi por trankvile verki, tiom fascinis lin ke li verkis Nepalo malfermas la pordon, serbkroate Nepal otvara vrata.

Dum la tuta vivo li artikolis por multaj ĵurnaloj. La informoj pri Esperanto kiujn li dissemis en siaj artikoloj altiris multajn legantojn al la Internacia Lingvo.

En multaj landoj kie li restadis, li instruis Esperanton kaj kreadis Esperantajn klubojn aŭ asociojn, kiel ekzemple en Bolivio. (Aparte li bedaŭris ke ne sukcesis lia propono ke enmigrintoj al Bolivio uzu Esperanton kiel la lingvon de sia nova komunumo, pri kio li traktis kun la tiama bolivia ŝtatestro.) Li fondis landajn asociojn en ok landoj kaj kvardekon da societoj.

La jugoslavia ĉefurbo estis la sidejo de lia Instituto por oficialigo de Esperanto, kiu eldonadis la revuon IEO-gazeto, poste nomatan Esperanto-Gazeto.  La humuraĵojn el IOE-gazeto Tibor Sekelj eldonis en aparta libreto, Ridu per Esperanto, en Zagrebo. Samloke li publikigis Premiitaj kaj aliaj noveloj, kiuj estis premiitaj ĉefe en Belartaj Konkursoj de UEA.

Fariĝinte membro de la Brita Reĝa Geografia Societo, li lanĉis ankaŭ en Esperanto Geografia Revuo, kiun li redaktis.

Kiel televida filmisto li direktiĝis al esplorado de Afriko, kaj la esperanta publiko profitis per unu el malmultaj  priafrikaj libroj Ĝambo Rafiki, dum liajn elsendojn spektis jugoslavia TV-publiko. Lia lasta  granda esplorvojaĝo kondukis lin al Aŭstralio kaj Nov-Gvineo, kie li filmis multan film-materialon, el kiu la Zagreba televido produktis serion de dek filmoj, viditan de publiko en tuta Jugoslavio. 

Li havis multajn kontaktojn kun diversaj influhavaj homoj tra la mondo. Al Tibor Sekelj la internacia Esperantujo dankas la Rezolucion pri festado de la centjariĝo de Esperanto, akceptitan de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Sofio en 1985.

Li estis fondinto de Esperantlingva Verkista Asocio (EVA), en Budapeŝto en 1982. EVA plu ekzistas post transformo, sed  nuntempe agadante  kiel Akademio Literatura de Esperanto.

Li inspiris la agadon de Studenta Esperanto-Klubo, kiu iniciatis Pupteatran Internacian Festivalon en 1967. Tiu festivalo okazas ĝis nun, kaj unu el la premioj, tiu por la plej homama mesaĝo, portas la nomon Tibor Sekelj. El la pupfestivalo naskiĝis la firmao Internacia Kultura Servo (1972), kiu ĝis la milito 1991 intense agadis por Esperanto en Kroatio. (La firmao nuntempe estas unu el la Zagrebaj kulturaj centroj, sed Esperanto en ĝi ne plu havas signifan rolon.)

Lia ŝatata agadpenso estis "Pli bona praktiko ol centhora prediko". Li multe instruis kaj verkis instruilojn.

Sekelj  donacis parton de sia etnografia kolekto al Etnografia muzeo de Zagreb. La muzeo planas en la jubilea jaro de Tibor Sekelj 2012 ekspozicion de la donacitaj  objektoj. La urba muzeo en Senta en Serbio  heredis lian  kolekton pri muzikiloj, ĉapoj kaj maskoj, kaj planas kunlaboron kun la Zagreba Etnografia muzeo pri la ekspozicio en 2012.

La lasta libro kiun Tibor Sekelj eldonis estis Paco: la etformata libro enhavas centfoje la vorton "paco" en diversaj lingvoj. Tio por li estis tre grava vorto, kiun li celis  heredigi. (Vane. Tri jarojn post lia morto komenciĝis la milito en Jugoslavio.) La planata miniatura libreto Amo, kiu enhavu  la vorton „amo“ tradukita en cent lingvoj,  ne ekvidis la mondon. La kolektanto de ĉielarkoj, eldonita en 1992, enhavas liajn postmorte kolektitajn novelojn kaj poemojn.

Eŭropa Esperanto-Unio nomis la jaron 2012 La jaro de Tibor Sekelj. Plurloke en la mondo esperantistoj planas organizi omaĝprogramon honore al Tibor Sekelj. Oni planas ekz.  eldoni en la korea, kataluna, slovena kaj kroata tradukon de Kumaŭaŭa – la filo de la ĝangalo. Julia Sigmond en Rumanio serĉas financan helpon por eldoni plurajn  leterojn de Tibor Sekelj.

En Mendoza, la urbo proksime de Akonkagvo, esperantistoj konsideras okazigi omaĝprogramon pri Tibor Sekelj, samkiel la urbo Subotica en Serbio, kie li finis sian profesian karieron kiel direktoro de la urba muzeo kaj kie estas lia tombo. En Maribor (Slovenio) la Esperanto-societo dediĉos la tutan aktivadon en 2012 al liaj agado kaj verko, organizante rondajn tablojn kaj prelegojn en bibliotekoj.)

Erzsébet Sekelj, lia vidvino, loĝanta en Hungario, prizorgas lian literaturan postlasaĵon.

Ankaŭ la subskribinto de tiu ĉi artikolo lernis de Tibor Sekelj  kiel agi por Esperanto.

Spomenka Štimec

Pli detale pri la biografio de Tibor Sekelj eblas legi en Vikipedio.

arkivita en:
ztisljar
ztisljar diras:
2011-12-02 20:51
Eŭropa Esperanto-Unio proklamis la jaron 2012: La Jaro de Tibor Sekelj. Tibor Sekelj estis sendube granda esperantisto, kiu dum sia vivo estis la plej fama persono ekster la E-rondoj. Aperis trideko da liaj libroj en proksimume 100 diversaj eldonoj en pli ol 25 lingvoj. En la regiono de eksa Jugoslavio kaj Hungario li famas ankoraŭ nun kaj ankaŭ en kelkaj regionoj de suda kaj meza Ameriko. Pro lia aventureca kaj streĉplena vivo priskribita en liaj vojaĝpriskribaj verkoj li povas esti escepte bona preteksto por tre vasta reklamado de Esperanto. Krome lia verkaro estas ege interesa por la monda literaturo, aparte por la infana literaturo, ĉar lia verko "Kumeŭaŭa - la filo de ĝangalo" estas verko kiun devus koni ĉiuj infanoj de la mondo simile kiel la verkojn de Andersen, Rodari au Astrid Lindgreen. Tiu verko ne estas monde konata kaj maljuste nepopulara, ĉar Tibor apartenas al malgrandaj popoloj kaj verkis nek en la angla, nek en la franca. La nuna mondo de avideco edukas infanojn por konkurencado, batalo kontrau aliaj, malsolidaro kaj por venki aliajn. Tiu sistemo kondukas la mondon al detruo. Kumeŭaŭa edukas infanojn al natura logiko: Infanoj en ĝangalo adoleskiĝe devas vivi solaj en ĝangalo dum kelkaj semajnoj por pruvi ke ili lernis ĉion gravan por la vivo. Kaj ili foriras grupe. Travivi eblas nur se ili ĉiuj helpas unuj la aliajn, se ili solidaras. Kumeŭaŭa amas bestojn. Kial la juna ĉasisto karesas kapreolon trovitan post la tagmanĝo? Ĉar la homo ne rajtas esti pli malbona ol bestoj: Ili mortigas nur kiam ili malsatas. Ktp, ktp.
Karaj legantoj! Tralegu tiun verkon refoje kaj se ĝi ne ekzistas en traduko en via lingvo, nepre organizu ties tradukon kaj aperigon sekvajare, kaj se ĝi ekzistas, aperigu novan eldonon. Ni popularigu E-on pere de repopularigo de Tibor, tre bezonata verkisto por la nuna tempo.
Krome, amase skribu al proposals@google.com proponante (ĉefe en la angla au la franca) ke Google signu sian ĉefpaĝon la 14-an de februaro (centjara datreveno de la naskiĝo) omaĝe al Tibor Sekelj kaj intertempe klopodu traduki la E-an artikolon pri Tibor Sekelj en Esperanbta vikipedio al viaj lingvoj. La artikolo en E-a vikipedio estas la plej ampleksa el ĉiuj ĝis nun ekzistantaj (en 25 lingvoj) kaj estas la plej bona por retradukoj.
emerito
emerito diras:
2011-12-03 20:23
La nuna mondo de avideco edukas infanojn por konkurencado, batalo kontrau aliaj, malsolidaro kaj por venki aliajn. Tiu sistemo kondukas la mondon al detruo. Kumeŭaŭa edukas infanojn al natura logiko: Infanoj en ĝangalo adoleskiĝe devas vivi solaj en ĝangalo dum kelkaj semajnoj por pruvi ke ili lernis ĉion gravan por la vivo. Kaj ili foriras grupe. Travivi eblas nur se ili ĉiuj helpas unuj la aliajn, se ili solidaras.

Mi tute konsentas kun ztisljar. Preskau chiuj nuntempaj televidaj fabeloj estas pri iaj militoj de la mondoj. Kie estas agrablaj, plenamikaj fabeloj kiuj ni rigardis au legadis antau multaj jaroj ? Infanoj vidas grandan konkuradon chirkaue, senindulgecon, batalon por pli bona posteno, mono.
Certe remememorigo de lia libro estus valora honorigo de la autoro, kiu skribis pri solidareco, amikeco en la "lingvo de amikeco" - Esperanto.
zecabel
zecabel diras:
2011-12-03 00:48
Zlatko skribis:

"Krome lia verkaro estas ege interesa por la monda literaturo, aparte por la infana literaturo, ĉar lia verko "Kumeŭaŭa - la filo de ĝangalo" estas verko kiun devus koni ĉiuj infanoj de la mondo simile kiel la verkojn de Andersen, Rodari au Astrid Lindgreen. Tiu verko ne estas monde konata kaj maljuste nepopulara, ĉar Tibor apartenas al malgrandaj popoloj kaj verkis nek en la angla, nek en la franca."

Andersen kaj Lindgren ankaŭ apartenas al "malgrandaj popoloj" kaj nek ili nek Gianni Rodari verkis en la angla nek en la franca. Aliflanke, Tibor Sekelj verkis ankaŭ originale en la hispana, relative grava lingvo. Via argumentado estas do absurda...

Ĝi ne klarigas la fakton pro kio li ne estas "monde konata".
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-12-03 08:58
La argumento de Zlatko, ne estas tute absurda.
Estas diferenco, cxu oni vivis tiame en iu ocidenta lando aux socialisma lando.
Tibor, kies tuta vivo estis ligita kun Esperanto, multe elspezis por ghi.
Ghis fino de sia vivo estis fidela esperantisto kaj neniam perdis esperon.

Mi estis lia peranto en Pollando kaj de 1965 ankau en iama GDR, sed bedaurinde mallonge, char estis al mi malpermesite,(mi ricevis personan "anghelon" kaj mia "memorlibro" komencighis plenumi) precipe pro lia gazeto, kiun li kun lia frato redaktis kaj eldonis.

Mi estas certa, ke liaj verkoj renasancighos, kion mi tutkore deziras.Li estis vera ne nur europano, sed mondano kaj indas plene honorigon.

Respektplene
Stanislavo Rynduch