Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Vikipedio en Esperanto - baldaŭ dekjara

Vikipedio en Esperanto - baldaŭ dekjara

de Redakcio Laste modifita: 2011-01-21 21:03
La naskiĝtago de Vikipedio estas la 15-de januaro 2001, do nun pasis dek jaroj. Sed en tiu tago naskiĝis nur la anglalingva Vikipedio. Esperantistoj aktivas en Vikipedio preskaŭ ekde la komenco, kaj la Esperanta Vikipedio povos soleni sian propran dekjariĝon jam post kelkaj monatoj. La ĉefa iniciatinto de la Esperanta versio estas Chuck Smith. En artikolo originale aperinta felietone en lia anglalingva blogo, li rakontas kiel freŝbakita komencanto hazarde iĝis la fondinto de enciklopedio en lingvo kiun li ankoraŭ ne bone scipovis, de kie venis la unuaj 139 artikoloj de la Esperanta Vikipedio, kaj kiel Esperanto kontribuis al la transiro de Vikipedio al Unikodo.

In English: Finding the Esperanto Wikipedia

Nuntempe en Esperantujo oni ĉefe konas min kiel fondinton de la Esperanta Vikipedio. Sed kiel tio okazis? Nu, iun tagon mi parolis kun kara amiko, Scott Moonen, kiu klopodegis konvinki min pri tio, ke vikioj estos la sekva granda furoraĵo. Estis iel tiel:

Scott: Vikioj estas retejoj, kiujn ĉiuj povas redakti, kaj eblas ligi al alia paĝo en tiu vikio, simple tajpante paĝonomon kun du majuskloj, aspektas ĉi tiel: CamelCase.

Chuck: Nu ja, sed kiu volos fari tion? Kaj la paĝo estas malbela, eĉ ne estas bildoj!

Scott: Ĝuste en tio estas la ĉarmo. Estas nur pura teksto. Estas multe pli facile kunlabori tiel.

Chuck: Baf, ŝajnas tede, sed mi rigardos.

Scott: Aŭdu, ulo, ĉi tiu estas la sekva furoraĵo, vi devus eki pri ĝi nun!

Chuck: Certe, certe...

Do tiel okazis, mi partoprenis en universitata kurso pri komputado, kiu ĉefe temis pri la tiam-en-2001 furora temo Peer-to-Peer (P2P). Tio baze signifas kion ajn, en kio la ĉefa enhavo estas kreata de la uzantoj, anstataŭ la malnovmoda hierarkia sistemo, kun redaktoro, kiu elektas la enhavon por la sistemo. Tiun lastan jaron en la universitato mi decidis fari mian studprojekton pri vikioj. Dum mi esploris la temon, en aprilo 2001, mi trovis ion nomatan WikiPedia, fonditan en januaro 2001. Ha, kia ŝerco tio estis. Iu provas uzi vikion por krei enciklopedion. Kiel dolĉe... Hm, jen la ŝtatoj de Usono, kaj mi vidas ke mankas artikolo pri Pensilvanio. Nu, tio estas facila, mi povas malfermi ĝin, kaj mi tajpis: "Pensilvanio estas granda, teda, ortangula ŝtato". Tiu estis mia unua redakto en Vikipedio.

ChuckVikiPost tio mi ne vere multe pensis pri la afero. Sed iel en septembro mi denove aŭdis pri ĝi. Nu, jen, ni vidu, kiel la ŝerco progresas... Klak. Klak, klak. Klak, klak, klaketi klak klak... Vi konas ja la Vikipedian sindromon. Simple ne eblas ĉesi legi, saltante de unu temo al alia... tio eksplodigis mian cerbon! Kiel eblas, ke ĉi tiu ridinda retejo kiun mi vidis en aprilo efektive funkcias?! Eĉ en septembro estis tre malmulte da vandalismo, kaj homoj vere serioze sintenis al la projekto.

Post kiam mi serioze kontribuadis dum monato, mi rimarkis, ke ekzistas alilingvaj projektoj en Vikipedio. La popularaj estis la hispana, pola, germana... hm, japanaj kaj rusaj verkantoj eĉ ne povas tajpi en siaj propraj lingvoj, sed devas uzi kodojn, ĉar la programaro ne subtenas iliajn skribosistemojn. Aĉ. Ho jen, vidu, estas ankaŭ Esperanto, tiu mojosa internacia lingvo, kiun mi eklernis en februaro. Klak. Tio cxi Wikipedio estas en Esperanto. Eĉ en tiu teksteto, du eraroj.

Do, mi komencis pensi... estus amuze havi enciklopedion komplete en lingvo kiu estas nenies denaska! Tiam mi nenion sciis pri denaskuloj. Ajnakaze, antaŭ la reto, apenaŭ ekzistis maniero fari tutan enciklopedion en Esperanto. Eĉ se eblus iel kunordigi la laboron kiu necesas por krei tian mastodonton, ne eblus vendi ĝin, ĉar necesus sendi pli ol dudek pezajn libregojn ĉien en la mondo. Sed nun eblas verki historion kune, en maniero neniam antaŭe spertita, en lingvo apartenanta el neniu lando... la ebloj estas senfinaj!

Sonas bone. Sed ni rigardu la situacion. Ni havas malplenan paĝon. Kie komenci? Memoru ke mi eklernis la lingvon pli frue en tiu jaro! Mi apenaŭ povis komenci verki tian seriozan projekton en tiu lingvo! Poste mi memoris, ke antaŭ iom da tempo mi trafis ulon, kiu verkadis sian propran Esperantan enciklopedion en la reto. Ekde 1995 Stefano Kalb verkadis sian enciklopedion, kiun li nomis La Enciklopedio Kalblanda, ja dolĉa titolo, ĉu ne... En ses jaroj li sukcesis amasigi kolekton de 139 artikoloj, kiuj ĉefe estis verkitaj de li mem. Jen kion signifas sindediĉo!

Certe li volus donaci siajn artikolojn al Vikipedio, por ke plenumiĝu lia revo pri vere internacia enciklopedio. Mi kontaktis lin, klarigis pri ĉi tiu freneza umo, Vikipedio, kaj aŭdinte la ordinarajn kritikojn, mi provis konvinki lin, ke la afero vere funkcias. Li ŝajnis skeptika kaj diris, ke li pripensos kaj poste kontaktos min. Post semajno, li konsentis, ke Vikipedio ŝajnas tre promesa, kaj probable estas la plej bona maniero atingi lian revon pri vera Esperanta enciklopedio.

La 15-an de novembro 2001 ni konvertis lian artikolon pri modernismo al html al vikia formato. La Esperanta Vikipedio estis naskita! Poste ni uzis tri semajnojn por konverti ĉiujn liajn artikolojn al Vikipedio. Fine de la dua semajno ni rimarkis, ke ni havas strangan beston en niaj manoj: multaj artikoloj, nenia strukturo. En tiu momento mi decidis traduki la anglalingvan frontpaĝon al Esperanto. Post ankoraŭ semajno, ni havis ĉiujn 139 artikolojn de Enciklopedio Kalblanda, kaj bonvenigan enirpaĝon, por ke homoj komencu kontribui.

Restis nur unu problemo... la retejo ne subtenis la ĉapelitajn literojn! La tajpilo de Zamenhof en 1887 senprobleme produktis la ĉapelitajn literojn. Kiel li povus scii, ke iam usonanoj "progresigos" la teknologion per komputiloj, kiuj igos tajpadon de tiuj literoj malfacila? Ajnakaze, Zamenhof decidis, ke se ne eblas uzi la ĉapelitajn literojn, ĉiam eblas skribi per la h-sistemo, same kiel en la germana oni povas skribi ae anstataŭ ä kaj ss anstataŭ ß.

Iuj malŝatis la fakton, ke tian tekston ne eblas aŭtomate konverti al "vera Esperanto", do oni komencis uzi la senambiguan sed malpli belan iksosistemon. La h-sistemo povas esti problema por vortoj kiel flughaveno, chashundotraumata. Ĉu traŭmata, aŭ tra-umata? Tiaj kazoj maloftas, sed efektive estus konfuze vidi la skribajn formojn fluĝavenoĉaŝundo. Ajnakaze, en Vikipedio ni volis havi nenian ambiguecon, do ni restis ĉe la iksosistemo, kio kondukis al kritiko de iuj puristoj akceptantaj nur la fundamentan h-sistemon.

Brion VibberBrion Vibber komencis esplori la kodon de Vikipedio kun la sola celo, ke ni povus redakti en la iksosistemo, sed ke la montrado aŭtomate okazu en vera unikodo. La 10-an de januaro 2002 li sukcesis konverti la tutan Esperantan Vikipedion al unikodo... Esperanto estis la unua lingvo en Vikipedio en ĉi tiu supermoderna signokodo (unikodo 2.0 ricevis sian finan formon nur en 1996). Mi provis konvinki lin, ke la teksto kaj la paĝotitoloj en la adresoj uzu iksokodon, kaj simple estu montrataj unikode, sed lia kapablo antaŭvidi la evoluon multe superis la mian. Bone, Brion, mi nun konfesas, vi pravis!

Li poste pluiris, konvertante ĉiujn aliajn lingvoversiojn de Vikipedio al Unikodo, kio fine solvis la problemojn pri la japana kaj la rusa, kaj samtempe ebligis verkadon en multaj aliaj pli frue neglektitaj lingvoj. Kun lia scio pri la detaloj de la kodo, li iĝis la unua plentempa dungito de la vikipedia projekto, kiel ĝia ĉefa evoluiganto. Multaj homoj devus esti dankaj pro la enorma programara subteno, kiun Brion donis al la multlingva Vikipedio. Jam nun marku la unuan de junio en via kalendaro kiel la Tagon de Brion Vibber!

Post kiam la ĉefaj teknikaj problemoj estis solvitaj, ni opiniis ke la projekto estas preta por vasta diskonigo. Mi memoras ke Erik Zachte (nederlanda vikipediisto) iam diris al mi, ke li envias nian Vikipedion, ĉar esperantistoj jam estas tutmonda komunumo, kio multe faciligas la disvastigon de informoj al ĉiuj parolantoj de la lingvo, spite la grandajn geografiajn distancojn inter ni. la 15-an de januaro 2002 (en la unua datreveno de la anglalingva Vikipedio) ni publikigis mallongajn artikolojn en du retaj novaĵservoj, kiuj ne plu ekzistas: Eventoj kaj NUN. Post unu semajno ni estis listigitaj en la katalogo de Yahoo.

Poste ni ekuzis la pezan artilerion. La 1-an de marto aperis artikolo en la revuo Esperanto. La 28-an de aprilo, mia unua intervjuo estis disaŭdigita en Radio Polonia. Por ankoraŭ pli antaŭenigi la aferojn, meze de julio mi decidis iom veturi por vidi la mondon kaj fari prelegojn pri Vikipedio en Esperanto.

Faldfolio vikipedioPost semajno mi faris mian unuan prelegon ĉe la Internacia Junulara Kongreso en Pato Branco, Brazilo. Mi memoras, ke al mi mankis sperto paroli Esperanton, tiugrade ke mi foje devis peti la helpon de la publiko, kiam temis pri nekutimaj vortoj. Tamen la aŭskultantoj ŝajnis vere interesitaj pri la revolucia projekto, kaj estis tre paciencaj, aŭskultante ĉi tiun komencantan parolanton de Esperanto. Mi anticipe preparis flugfoliojn por disdoni, por ke la projekto ne estu forgesita, kiam la kongresanoj revenos al siaj hejmlandoj.

Mi volis fari prelegon pri Vikipedio en la Universala Kongreso en Fortalezo post unu semajno, sed oni diris al mi, ke nur membroorganizoj de UEA rajtas aranĝi prelegojn. Mi neniam forgesos la sperton vidi la grupon de katamantoj renkontiĝi, dum mi ne rajtis fari formalan prezenton pri Vikipedio. Ege frustre! Tamen mi nun komprenas, ke UEA supozeble ricevas enorman kvanton da petoj de homoj, kiuj volas rakonti pri siaj amataj projektoj, kaj bezonas taŭgan manieron rifuzi afable. La Esperanta Vikipedio en tiu tempo verŝajne havis nur proksimume 3.500 artikolojn, do ĝi efektive ne estis ege ampleksa projekto.

Poste mi parolis ĉe KAEST (Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Mi ne povas forgesi, ke la unua demando de la publiko temis pri gramatika eraro en mia prezento. Mi supozas, ke iuj aferoj neniam ŝanĝiĝas. La dua demando komenciĝis: "Nun mi havas demandon pri la enhavo..." Bele. Ajnakaze, la pli aĝaj partoprenantoj estis ĉefe skeptikaj pri ĉi tiu juna komencanto, kiu klopodas krei enciklopedion.

Kiam mi verkas ĉi tion, la Esperanta Vikipedio havas pli ol 140.000 artikolojn. Mi apenaŭ povas kredi, kiom la afero progresis. Kaj ĉu vi sciis, ke hodiaŭ, la 15-an de januaro 2011, estas la deka datreveno de la tuta vikipedia projekto? Solenu ĝin kun amikoj, legante kaj redaktante ion en Vikipedio, se vi ne povis partopreni vikipedian naskiĝfeston en via urbo!

Chuck Smith

arkivita en:
blahma
blahma diras:
2011-01-15 21:25
Bedaŭrinde tiu artikolo de Chuck estas nur traduko, tial en ĝi mankas tre grava informo por ĉiuj esperantistaj vikipediistoj kaj interesiĝantoj pri Vikipedio:

La unua fizika internacia renkontiĝo de kontribuantoj al esperanta Vikipedio, omaĝe al ĝia dekjariĝo, okazos de la 26-a ĝis la 30-a de oktobro 2011 en Svitavy en Ĉeĥio, kie parte ĝin gastigos tiea Esperanto-Muzeo. Okazos prelegoj, seminarioj, laborgrupoj, instruado por komencantoj, urbotrarigardo, ekskurso al ĉarma renesanca urbo Litomyšl, kultura programo.

La aranĝon kunorganizas E@I kaj Pavla Dvořáková (ĈEA), ankaŭ Chuck Smith jam estas invitita kaj antaŭvideblas partopreno de kelkdek esperantistoj el pluraj landoj, simile kiel en 2010 dum la sciencteknika konferenco KAEST en Slovakio. Retpaĝaro de Vikimanio 2011 nun prepariĝas, sed vi jam nun povas ekplani vian partoprenon kaj sekvi la retejon http://www.vikipedio.net kie ĝustatempe aperos pliaj informoj.
javergara
javergara diras:
2011-01-15 22:20
Per liaj lerteco vidi larghe/antauen kaj kapablo praktike kunlaborigi homojn, kun salutinda senco de la oportuno Chuck Smith sukcesis ghustatempe iniciati tion kio farighis unu el la plej valoraj atingajhoj de la Esperanto-komunumo.
Mi profunde dankas al li, Stefano Kalb, Brion Vibber kaj ceteraj kiuj de tiam kontribuis al la prifierinda Esperanta versio de tiu pli granda projekto Wikipedia, en si mem mirakla.

José Antonio Vergara
bkolker
bkolker diras:
2011-01-15 22:26
La Esperanta Vikipedio estas unu el la cxefaj atingoj de Esperanto. Enciklopediojn havas nur maturaj lingvoj.
blahma
blahma diras:
2011-01-15 23:00
Chuck, estas bone, ke vi ne lasis vin malkuraĝigi per la prilingvaj riproĉoj de la samideanoj en la komenco. Fakte, eble eĉ ekzistas kialo ĝoji pro tio, ke averaĝa esperantisto ĝuste tiom multe atentas tiajn detalojn kaj ĉiam emas korekti ilin: Mi supozas, ke inter esperantistoj aparte multas ĝuste tiaj korektemaj kaj perfektemaj homoj, kiaj necesas por ĉiam plu forigadi el la vikipediaj tekstoj mistajpaĵojn, malĝustan lingvaĵon kaj aliajn cimojn. Se ni ne havus ilin, estus eĉ malpli da homoj kiuj pretas fari etajn korektojn aŭ lingve poluradi, kaj la forma kvalito de la artikoloj estus ankoraŭ multe pli malalta. Ĉio malbona estas bona por io :-)
Esperantst
Esperantst diras:
2011-01-16 02:53
Jes, temas pri grandega sukceso, sed tamen la vikipedio daŭre estas evoluigenda. Oni devas korekti la tekstojn kaj oni devas krei novajn tekstojn pri diversaj fakoj. Bedaŭrinda fakto estas ke por multaj sciencistoj (vortaristoj) la vikipedio daŭre estas ludejo, tamen ĝi hodiaŭ povus esti la fonto de fakterminaroj. Mi alvokas al kunlaboro. Jam nun ĉe tradukado, mi ofte uzas vikipedion, ĉar simple oni trovas vortojn multe pli rapide ol per ajna vortaro kaj intertempe temas pri unu el la plej riĉaj fontoj de fakterminoj.
bernardo
bernardo diras:
2011-01-18 21:51
Dankon al Chuck pro la bona teknika flanko. Enhave kaj precipe lingve, Vikipedio estas plejparte senvalora, dubinda kaj neniel fidinda fonto. Fakte gxi estas kaperita de "bonlingvaj" (t.e. malbononklaj) troloj, kun nenia esperanta kulturo. Legu la diskuton tie cxi: http://www.ipernity.com/blog/37943/295400.
esperanto
esperanto diras:
2011-01-19 00:26
Per Esperanta Vikipedio oni vere ne povas brili, nek fanfaroni. Ghi estas kun malmultaj esceptoj en plej oftaj kazoj simple tro fusha kaj tial neutiligebla, do malserioza enciklopedio. Sed tion mi skribis jam pli frue.

Krom tio ke en Esperanta Vikipedio regas shajne ne nur fushuloj, sed regas ankau cenzuristoj. De iom da tempo mi ne plu povas fari shanghojn en certaj artikoloj, kiuj estas iusence sub mia "kontrolo", char la rubriko "redakti" estas fermita al mi. Neniu flanke de Vikipedio informis min. Do, mi perdis la intereson.

Antau nelonge en la svisa gazetaro aperis intervjuo kun la Wikipedio-chefo - en la germana lingvo
http://bazonline.ch/[…]/19048023
En tiu intervjuo Jimmy Wales diras, ke oni ne devas esti registrita por redakti en Vikipedio. Kaze ke che mia "problemo" temas pri tio.

PS Cetere mi shatus scii, chu temas pri Bernhard Papst, kiu kiel "bernardo" partoprenas en iu diskutgrupo sur http://www.ipernity.com/blog/bernardo/270892 ? Char ne temas pri Bernhard Westerhoff.
edmundo
edmundo diras:
2011-01-19 10:26
La papo estas katoliko! Ursoj fekas en la arbaro!

Ĝi tamen estas utila, kiel aliaj malfidindaj aferoj (ekzemple ĵurnaloj). Unue, inteligenta leganto povas diveni, kiuj aferoj plej verŝajne ne estas inventitaj, ĉar inventitaj aferoj ĝenerale sekvas unu el pluraj ŝablonoj, kun kiuj oni jam bone konatiĝis, se oni vivis jam plurajn jardekojn en ĉi tiu mondo. Due, oni povas sekvi ligojn kaj kontroli per aliaj fontoj.

Ekzemple, Vikipedio nun asertas, ke la IS en 1966/1967 okazis en Münster. Povas esti, ke iu enmetis tie falsan informon erare aŭ kiel ŝercon. Povas eĉ esti, ke IS neniam okazis kaj neniam ekzistis, kaj la tuta afero estas inventita de ŝercemulo. Tamen, ne estas verŝajne. Per Vikipedio mi povas facile kaj rapide informiĝi kaj konvinkiĝi, ke IS funkciis dum pli ol 50 jaroj, kaj tio povus esti utila.
Joxemari
Joxemari diras:
2011-01-19 16:28
Estas evidente, ke la cititaj kritikoj ne celas Vikipediojn ĝenerale, sed nur la ESPERANTAN Vikipedion. Cetere ne temas nur pri “inventitaj aferoj”, sed pri malĝustaĵoj, tendencaj difinoj kaj aliaj eraroj malfacile diveneblaj de nefakuloj. La redaktoroj mem konfesas, ke la ĉefa celo instiganta la esperantan Vikipedion ne estas fari klerigan servon al uzantoj, sed esti “bona senpaga reklamado pri la internacia lingvo”. Por tia celo ja ĉio taŭgas: diletanteco, kontribuoj far komencantoj, ktp.
ArnoLagrange
ArnoLagrange diras:
2011-01-19 17:53
Vikipedio en ĉiuj lingvoj estas malfidinda. Ankaŭ en alilingvaj vikipedioj vi povas trovi amason da malveraĵoj kaj da diversaj fuŝaĵoj. Kiel en ĉiuj informfontoj. Neniam kredu tion kion vi legas sen kontrolo.
Joxemari, vi povas redukti Vikipedion al konstruo de diletantoj kaj de komencantoj. Serioza studo de la vikipedia enteno evidentigas ke en Vikipedioj troviĝas ankaŭ bonega materialo verkita de spertaj kontribuantoj.
Nu, la enhavo de Vikipedioj estas tre malegala. Temas pri konstruata projekto. Ju pli da spertaj kaj zorgemaj homoj kontribuos des pli altiĝos iliaj niveloj.
Anstataŭ nur malfidi kaj malbeni vikipediojn estas peferinde kontribui al ilia plialtiĝo por ke iam ili fariĝu vere fidindaj kaj enhavoriĉaj informfontoj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-01-19 20:54
Prave, Edmundo kaj Arno! Laŭdire oni ne povas veturi per aŭto riparata, sed per Vikipedio eblas utiligi verkon neniam finotan.
Tonyo
Tonyo diras:
2011-01-25 17:34
Joxemari:
>> Estas evidente, ke la cititaj kritikoj ne celas Vikipediojn ĝenerale, sed nur la ESPERANTAN Vikipedion.

Joxemari, ŝajnas ke vi ne legas la hispanlingvan Vikipedion :)
Mi eĉ asertus sen troigi ke la lingva nivelo de la esperanta vikipedio estas pli alta ol tiu de la hispana, interalie ĉar la aĝo-averaĝo de la esperantistaj kontribuantoj estas probable pli alta.

Se oni komparas kun la angla aŭ la germana, la esperanta estas ege mizera, sed ankaŭ aliaj, eĉ grandaj kiel la itala aŭ la portugala, tre postrestas kompare kun la originala.

La granda risko por la esperanta vikipedio estas ke atakos nin seniluziiĝo, kaj ke la afero stagniĝu antaŭ ol akiri sufiĉan nivelon. Sed se ni kapablus teni la ritmon dum kelkaj malmultaj jaroj, kaj se revenus iuj el la fakuloj kiuj iom post iom ĉesis redakti, finfine ni sukcesus ekhavi la enciklopedion kiun ni neniam ĝuis dum 125 jaroj.
bernardo
bernardo diras:
2011-01-20 20:42
Kiu volas pli bone kompreni la "arbaro-argumenton" de Edmund Grimley Evans, legu tion: http://www.ipernity.com/blog/37943/302527.
edmundo
edmundo diras:
2011-01-20 23:04
Tiu artikolo ŝajne kalumnias min. Nu, ne gravas. Bernardo insultadas kaj kalumnias multajn aliajn homojn. Prefere ignori lin ol malŝpari sian tempon.
esperanto
esperanto diras:
2011-01-20 23:16
Mi legis tiun artikolon kun intereso kaj ne povis rimarki insulton au kalumnion flanke de bernardo kontrau edmundo.
Joxemari
Joxemari diras:
2011-01-21 08:35
Ŝajne vi aŭ mi legis malsamajn artikolojn. Bernardo donas argumentojn, ĝustajn aŭ malĝustajn, sed ne insultas vin . Kompreneble vi rajtas ignori kaj prifajfi ilin, aŭ uzi vian tempon laŭplaĉe, sed vi ne rajtas akuzi iun ajn pri kalumniado simple ĉar vi ne ŝatas liajn opiniojn.
edmundo
edmundo diras:
2011-01-21 10:39
Blogoj estas redakteblaj. Mi vidis iujn malverajn asertojn pri miaj opinioj. Malĝuste prezenti opinion de alia homo kaj poste ataki tiun opinion estas tre populara maniero malŝpari tempon en Interreto, sed mi preferus ne dediĉi pli da tempo al ĉi tiu okazo. Temas pri bagatela afero.

Efektive, mi ne ŝatas la opinion, ke necesas forcenzuri la opiniojn de homoj, kiuj ne estas "kompetentaj", ĉar alie ili "misgvidus" aliajn homojn. Tio ŝajnas esti la subkuŝanta kredo ĉe Bernardo kaj ĉe vi, se mi ĝuste memoras. Diru, se mi plene miskomprenis tion. Tamen homoj hodiaŭ, speciale junaj homoj, estas ege malkredemaj. Malserioza, sed amuza ekzemplo: hieraŭ vespere mia 6-jara filino diris al mi, ke "oni ne metas verajn aferojn en televido". Ŝi preskaŭ pravas, sed fakte oni kelkfoje enlasas veran aferon inter la inventaĵoj, kaj, pli grave, ankaŭ inventaĵoj estas iuspeca vera esprimo de homa pensado. Se ne, kial oni legus romanojn?

Sed ne vere indas diskuti aŭ "argumenti" pri tiaj opinioj. Temas pri speco de ideologia prefero, mi pensas, almenaŭ ĉe tia nivelo de ĝeneraleco. Eble mi povus argumenti, ke en unu specifa situacio ne estus katastrofo por la civilizo, se oni permesus liberan sinesprimadon.
Kirilo
Kirilo diras:
2011-01-21 22:58
Bone, li do ŝajne forigis asertojn laŭ vi malverajn. Kial vi plendadas? Mi ĝojus, se oni ion tian ĝustigus.
Bernardo fakte faras tre seriozan laboron por la E-a leksikologio, multe pli valoran ol la infanecaj diskutoj de la Bonlingvuloj, kiuj miaimprese ne havas sciencan koncepton pri la lingvo, sed ja fortan konvinkon, kiel parolu aliaj. Kaj ĝuste ĉe Vikipedio ilia influo efikas detrue, malaltigante la nivelon (jam ne ravan; mi NE konsultas enciklopedion por ekzerci mian kapablon disigi verajn de malveraj informoj, por respondi al alia komento via).
edmundo
edmundo diras:
2011-01-22 11:27
Kiun "tre seriozan laboron" faras Bernardo, laŭ vi? Mi scias, ke li skribis kelkajn tre trafajn kritikojn (mi legis ekzemple lian akran, sed pravan kritikon kontraŭ la PIV-a artikolo pri "manĝi"), sed, unue, kritiko, ne ĝuste celita, ĝenerale ne rezultigas ian plibonigon, kaj, due, artikoletoj en blogoj, ktp, perdiĝas kaj forgesiĝas. Dume, la homoj, kiuj kontribuas al Vikipedio, kreas ion, kio pli verŝajne daŭros. Mi ne asertas, ke estas bone tiel, sed tiel estas. Se oni volas atingi ion utilan, pli bone estas kunlabori en malperfekta projekto ol kritikadi de la flankoj, speciale se la kritikoj estas pure negativaj.

Responde al via lasta kritiko de Vikipedio: eble estus pli facile por vi aprezi Vikipedion, se vi ne konsiderus ĝin kiel enciklopedion. Konsideru ĝin kiel komplementon al tradiciaj enciklopedioj. En Vikipedio oni trovas multajn informojn, kiujn oni ne trovus en tradicia enciklopedio kaj malfacile trovus en iu alia loko. Simile estas pri multaj aliaj projektoj: ili havas sian propran rolon, komplemente al aliaj aferoj. Kritikadi ilin pro tio, ke ili ne estas io tute alia, estas malutile.
bernardo
bernardo diras:
2011-01-22 12:40
Kie aperis tiu "trafa kritiko" pri la PIV-a artikolo "manghi", Edmund? Mi ne trovis ghin en la indekso de la blogo de Bernardo: http://www.ipernity.com/blog/37943/232493.

Mi malbone komprenas, kial vi opinias, ke la kritikoj de Bernardo estas "pure negativaj". Jen nur kelkaj hazardaj trafoj:

"La china PIV survoje": "Jam vi povas kolekti superlativojn el la vorto-kampo „bonega, epoko-fara, grandioza“ ktp." http://www.ipernity.com/blog/bernardo/136903

Mange tak: Aperis la Vortaro Dana-Esperanta: "Gratulon kaj multan dankon al la danaj persistemuloj!" http://www.ipernity.com/blog/bernardo/248674

MGA: Bona vortaro nun eĉ pli ampleksa: http://www.ipernity.com/blog/bernardo/249827

Kaj multaj aliaj samspecaj. Chu "kritikoj pure negativaj"? Male, chu ne?
edmundo
edmundo diras:
2011-01-22 13:12
1. Mi ne scias, kie aperis la "trafa kritiko". Jen ĝuste la problemo, kiun mi aludis: estas malfacile retrovi unuopajn artikoletojn de unuopuloj. (Vikipedio estas kvazaŭ malo de tio.)
2. Per "pozitiva kritiko" mi celas kritikon, kiu montras praktikan manieron plibonigi ion. Per "negativa kritiko" mi celas alispecan kritikon. Laŭdoj eĉ ne estas kritiko. Povas esti, ke laŭdoj helpas kelkajn homojn, depende de ilia psikologio, sed ne pri tio mi parolis.
bernardo
bernardo diras:
2011-01-22 14:49
Edmund: Laù tiu kompreno do temas pri pozitiva kritiko: "kontribuantoj pri terminoj unue konsult[u] PIV-on, la esperantan meta-vortaron (http://www.ipernity.com/blog/37943/257743) kaj aliajn fontojn (ja, eble eĉ librojn!) anstataŭ nur rapide kaj senpripense skribi ion." - jen praktika maniero plibonigi diskutojn pri terminoj.

Pri la "kritiko" via memoro probable trompas vin (?). Eble vi pensas pri tiu raporto de Claus Günkel pri la revizio de la PIV-aj terminoj pri kuir-arto: http://www.ipernity.com/blog/bernardo/140869 (?).
edmundo
edmundo diras:
2011-01-22 16:54
Tamen, mi ne trovas tiun kritikon tre utila. Kompreneble estas bone konsulti multajn diversajn fontojn, se oni havas aliron al ili, kaj liberan tempon. Aliflanke, oni certe ne devas unue konsulti ĉiujn eblajn fontojn antaŭ ol raporti, ke oni vidis la vorton V kun la senco S (en loko L)[*]. Oni povas raporti tiun eble interesan, eble ne tre interesan fakton sen foruzi plurajn horojn por esplori la tutan literaturon. Do via kritiko pli ŝajnas maniero admoni kaj forpeli homojn ol efektive levi la kvaliton de diskutoj. Cetere, vi kvazaŭ akuzas homojn, ke ili skribas "senpripense". Tio povus ŝajne insulta, ĉar vi ne povas scii, ĉu aŭ kiom ili pripensis. (Kiom necesas pripensi por raporti simplan fakton?)

[*] Se temas pri pluraj anonimaj skribaĵoj en la reto, ne vere indas specifi la lokon. Interesatoj povas mem retrovi per Guglo. En ViVo mi emas raporti ĉiun vorton, kiu hazarde kaptas mian atenton kaj ne jam estas en PIV aŭ unu el la vortaroj traserĉeblaj per ViVo. Ekzemple, la lasta vorto, kiun mi aldonis, estis "bonlingvismo". Povas esti, ke la vorto jam enestas iun vortaron, sed traserĉi ĉiujn vortarojn kostus pli da tempo ol simple aldoni la vorton en ViVo, do mi simple aldonis ĝin, demandante min samtempe, ĉu iu protestos pro la difino!
Joxemari
Joxemari diras:
2011-01-23 01:18
Mi decidis malfermi ret-paĝon, kie mi kaj ĉiuj interesatoj okupiĝos pri medicinaj aferetoj. Estas bele, ke en la reto ĉiu homo rajtas demokratie kaj sencenzure opinii pri siaj ŝatataj aferoj. Mi komencos per artikolo pri kiel operacii pri reno-kalkuluso. Mi ne estas kuracisto kaj, bedaŭrinde, havas nek aliron al faka medicina literaturo nek tempon por esplori ĝin, sed antaŭ nelonge mi vidis en Youtube videon pri homo operaciita pri apendicito. Kaj entute reno kaj apendico troviĝas ja tre proksime, ĉu ne? Ne tro zorgigas min la eventualo, ke eble mi faros erarojn: kiel diris la barbulo, peko kaj eraro estas ecoj de l’ homaro, kaj nur tiu eraras, kiu neniam ion faras. Se mi eraras, iu protestos, ĉu ne? Krome nun-tempaj homoj estas sufiĉe inteligentaj por ne lasi sin misgvidi. Mi esperas nur, ke malafablaj kirurgoj ne faros al mi negativajn kritikojn, kiuj ne levas la kvaliton de la diskutoj kaj povus forpeli aliajn helpemajn homojn (sed ne min, ĉar mi estas tre kontenta pri mi mem).
edmundo
edmundo diras:
2011-01-23 08:34
Via projekto eble havos distran valoron. Mi estas certa, ke vi ne lasos vin senkuraĝigi per kritikoj. Tamen, ĉu vi lasos vin senkuraĝigi per plana manko de reagoj, kio estas fakte pli probabla rikolto, bedaŭrinde.
Kirilo
Kirilo diras:
2011-01-24 15:05
"Kiun "tre seriozan laboron" faras Bernardo, laŭ vi?"

Legu liajn multajn esplorojn, precipe pri la Universala Vortaro kaj la vortkonsisto de la Fundamento: http://www.ipernity.com/blog/bernardo/home - multe pli instiga legaĵo ol la elpensitaj problemoj de la bonlingvistoj.

"eble estus pli facile por vi aprezi Vikipedion, se vi ne konsiderus ĝin kiel enciklopedion. Konsideru ĝin kiel komplementon al tradiciaj enciklopedioj."

Bone, sed alinomu ĝin de "libera enciklopedio" al "enciklopedisimila ludejo por lingvoreformistoj, komencantoj kaj kiu-ajn-volas" aŭ simile.

Krom por planlingvaj aferoj mi ne plu konsultas la E-an Vikipedion entute, la germana ja enhave estas pli riĉa kaj fidinda, kaj komence mi ja korektadis lingvajn erarojn en Vikipedio, sed rezignis, ĉar mi apenaŭ trovis artikolojn, kiuj ne bezonus < 5 min da polurado.
interDisto
interDisto diras:
2011-01-16 13:14
En la origina teksto aperas, "Tio cxi Wikipedio estas en Esperanto". La tradukanto, senkonscie vershajne, korektis 'tio' al 'tiu', kaj perdighis la senco de la sekva frazo ("du eraroj en teksteto").

Kaj nun rilate al la enhavo... :)
Cindio
Cindio diras:
2011-01-21 17:02
Vikipedio estas admirinda. Ĝi estas senpaga fonto de konoj kiujn iu ajn rajtas aliri kaj uzi. Tutmonda egaleco, egalaj rajtoj de popoloj eblos nur se ekzistas disponeblaj klerigiloj kiel Vikipedio.
La anglalingva Wikipedia gravas al mi kaj ankaŭ la esperantlingva. Mi konsultas ambaŭ konstante, do mi dankas ĉiujn, kiuj laboras en tiuj lokoj. Min vi helpas multege.
dennis
dennis diras:
2011-01-22 12:26

La artikolo de Chuck Smith pri la esperanta ekpartopreno en Vikipedio estas refreshiga kaj informo-hava. En la artikolo vidighas la laboro de kompetenta stariganto de projektoj favoraj al Esperanto, kaj fruktodonaj por la Esperanto-Movadoj. Chuck, klare videblas, apartenas al la kategorio: Esperanto-Entreprenistoj.

En tiu aro da utilaj homoj por niaj Movadoj listighas multaj aliaj: Martin Schaeffer en Meksikio, Lu Wunsch-Rolshoven en Germanio, László Szilvási en Budapesto, Peter Balaz en Chekio, Zlatko Tisljiar en Zagrebo, Francesco Maurelli en Italio, Hokan Lundberg en Svedio kaj multaj aliaj. Bedaurinde, tamen, ghis nun ne trovighas tiaj homoj che la kerno de iu moderna strategio por la Esperanto-Movado.

Tio estas tre bedaurinda por la antauenmovado de Esperanto. Estus utile al la Movado se oni prijughus homojn NE lau iliaj longdauraj amikecoj kun kelkaj specialaj Esperantistoj, sed lau iliaj ideoj kaj pri iliaj rezultoj rilate esperantajn projektojn. Estas bona momento en la historio de nia movado alproksimighi pli al Entrepreniko-Modelo.

Ni diru, ke la nuntempa modelo de la Esperanto-Movado en Roterdamo estas Muzeo-Modelo. La chefa ideo estas konservi tion kio jam ekzistas, ne krei novajn vojojn kaj antauenigi la Movadon. Eble la Muzeo-Modelo estas bona kaj pravigebla lau certa vidpunkto. Tamen, en tiu modelo kushas la granda risko, ke venontece ne aperos sufiche da homoj kaj membroj por subteni ghin, kaj tial, ghi malrapide au rapide tiel shrumpighos, ke ghi perdos chian eksteran influon.

La Muzeo-Modelo kaj la Entrepreniko-Modelo ne sufiche harmonie kunekzistadas. Estas menciinde, ke ekzistas alia modelo kiu speciale povas fruktodonigi grandajn partojn de la Esperanto-Movadoj. Ni nomu tiun modelon la Investo-Modelo. En tiu modelo, grupo da kompetentaj estraranoj serchas promesplenajn esperantajn aktivajhojn kaj investas en ili. Tia estas, lau mi, la principo de ESF, Esperantic Studies Foundation, lerte gvidata de Humphrey Tonkin. La granda problemo de ESF, tamen, estas, ke la financaj rimedoj restas nesufichaj por helpi la multajn fruktodonajn projektojn.

Entrepreniko kaj Esperanto estas nova temo, kiu valoras seriozan pristudon. Tio kion faris Chuck Smith, ne nur rilate Vikipedion, sed ankau rilate EKLABORU, AMIKUMU, kaj CONLANG (se mi ne eraras), studindas. Estas la spirito de la starigo de tiaj ideoj, la spirito de Entrepreniko, kiu povas helpi finfine eviti la forfalon de la Esperanto-Movado.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
bernardo
bernardo diras:
2011-01-23 09:39
Dankon pro via pripensinda komento, Dennis. Oni povus aldoni al via ghusta listo de "utilaj homoj por nia Movado" ankoraù Eckhard Bick, kiu kreis WikiTrans (http://www.ipernity.com/blog/37943/248693) kaj DeepDict, grava profesie farita projekto, kiu bedaùrinde ne jam estas sufiche konata kaj uzata: http://www.ipernity.com/blog/37943/248693.
bernardo
bernardo diras:
2011-01-23 09:42
Ups, pardonu, la ligilo al DeepDict estas malghusta. Jen la ghusta: http://www.ipernity.com/blog/37943/299524
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-01-23 12:29
Kiel kutime, Dennis faras sincerajn kaj seriozajn pripensojn.
Ni estu sinceraj; ke Esperanto ekzistas kaj vivetas ni povas danki al multaj en historio kaj ankaux nun individuaj batalantoj, kiuj sian tutan liberan tempon kaj energion oferas, dum aliaj pagantaj gardas la segxojn.De tempo al tempo oni auxdas aux legas iun muzealan modelan parolon.

Kiel Dennis skribas, estas ecx suficxe talentaj homoj, kiuj provas ion akiri ne ricevante komprenon en sola kampo kaj tial la rezultoj estas magraj.
Dum mia vivo mi travivis jam tre talentajn kaj spertajn esperantistojn, kiuj multe klopodis akiri subtenon kaj komprenon, fine kabeigxis aux dedicxis sin al poezio cxu kruzvortenigmoj. Mi tute bone komprenas ilin, cxar samon ankaux mi jam komencas.

Mi ankaux jam multon proponis, sed cxio revenas preskaux sen ehxo. Pro tio mi urgxe petas almenaux atentu kaj proponojn kaj sugestojn de Dennis, kiu eble estas unu el plej bonaj strategoj kaj li povus gvidi la UEA el la marcxo. Gxi estas eble nia lasta sxanco, se ni ankaux la "Muzean Modelon" ne volas detrui.

Al Dennis mi direktas peton, kolektu laux via opinio konvenajn personojn kaj komencu ellabori novan strategian planon. Mi pensas, ke veraj esperantistoj kiel Tonkin, Fettes, Vergara, Lu Wunsch-Rolshoven, Pajo,Corsetti,Schilvasi ....kaj aliaj volonte kunlaboros por bono de Esperanto.

La skajpa konferado eble 2 foje en monato ne devus esti problemo ecx pli ofte. Oni ankaux povus partigxi en grupojn, se la grupo estus tro granda.
Kun polaj gekolegoj mi skajpas cxiutage senprobleme.
blahma
blahma diras:
2011-01-27 15:57
Saluton Dennis, dankon pro la interesaj vortoj, kiel ĉiam. Mi nur volas doni kelkajn precizigojn:
1. Peter Baláž estas slovako. La ĉeĥo en E@I estas mi (kaj mia lando cetere nomiĝas Ĉeĥio, kaj ne Ĉekio, ĉar tiam ĉekoj devus loĝi en ĝi - sed tiom da mono por ilin ĉiujn kovri ni kun nia ŝtata ŝuldo certe ne havas ;-).
2. La investo-modelo pri kiu vi parolas estas certe grava koncepto kaj multe helpus. Dum mia nur kelkjara aktivado en E@I, mi jam spertis la foriron de kelkaj ties kernaj aktivuloj, kiuj intertempe plenkreskiĝis kaj bezonis ekserĉi por si pli stabilan okupon, pro kio ili plej parte malaperis el la aktiva agado, kaj kun ili ankaŭ la spertoj kaj potencialo. Necesas ion fari, por ke ni ne plu tiom facile perdadu la aktivulojn.
3. La projekto Amikumu malaperis senkomente en julio de 2008, kiel eblas ekscii el la Vikipedio. Simile la projekto Eklaboru estas pli-malpli morta nun, kvankam ĝi plu alireblas kaj restas uzebla, kio ja jam per si mem sufiĉetas. Mi konstatas mankon de konstanta flegado ĉe liaj projektoj, verŝajne ankaŭ ĉar li havas ĉiam novajn ideojn, kaj pro la 2-a punkto. Vikipedio en Esperanto estas sendube la longtempe plej sukcesa projekto de Chuck, interalie ĉar baldaŭ post li aliaj personoj transprenis ĝin de li. Tio ne estas kritiko, nur konstato, ĉar ankaŭ tiajn homojn - viziistojn kaj fondistojn ni bezonas, por ke ni aliaj homoj sekve havu kion pluflegi.
limako
limako diras:
2011-01-27 22:50
Viziistojn kaj fondistojn ni bezonas, sed fakte ili abundas ĉe ni. Pli malofta estas tiu, kiu povas daŭrigi la laboron de la fondinto. Kaj apenaŭ trovebla estas tiu strangulo, kiu pretas kunlabori por starigi la aferon ĉe alia kunteksto ekde la komenco. Ekz pri retpaĝaroj: ĉiu volas starigi sian apartan retpaĝaron kiu bezonos por ĉiam memstaran subtenon. Multaj projektoj malaperas precipe ĉar oni starigis ion apartan kiu ne restis subtenebla post kiam ili ne plu havis la tempon prizorgi ĝin. Nun en Kanado, la retpaĝaroj de Boris Legault estas orfaj ĉar li ne plu havas la tempon prizorgi ilin kaj ne sukcesas trovi respondeculon. Estas grava problemo ĉe ni.
Cindio
Cindio diras:
2011-01-23 14:53
La revuo Nature decidis testi la fidelecon de artikoloj en Vikipedio kompare al tiuj de Encyclopaedia Britannica. Ili trovis ke, en la kampo de scienco, la eroj en Vikipedio estis preskaŭ same fidelaj kiel tiuj eroj en Britannica! Nature prenis 42 sciencajn artikolojn el Vikipedio kaj Britannica kaj sendis ilin al fakistoj por ekzameni. La fakistoj ne sciis, de kiu fonto la artikoloj venis. "La testo malkaŝis plurajn erarojn en ambaŭ enciklopedioj, sed inter 42 testitaj artikoloj, la diferenco inter fideleco ne estis granda: ĝenerale, estis ĉirkaŭ kvar eraroj en artikolo el Vikipedio; el Britannica, ĉirkaŭ tri", laŭ Nature.

Nature magazine decided to see how accurate Wikipedia's entries in comparison to those of Encyclopaedia Britannica. They have found than, at least when it comes to science, Wikipedia's entries are almost equally reliable as Britannica's entries!
Nature took stories from Wikipedia and Britannica on 42 science-related topics and submitted them to experts for review. The experts were not told which encyclopedia the stories were from. "The exercise revealed numerous errors in both encyclopedias, but among 42 entries tested, the difference in accuracy was not great: the average science entry in Wikipedia contained around four inaccuracies; Britannica, around three," according to Nature.
http://news.softpedia.com/[…]/Is-Wikipedia-Trustworthy-15597.shtml
-------------
Kompreneble, saĝa uzanto kontrolas la referencojn, tiam decidas ĉu uzi apartan artikolon.
Cindio
Cindio diras:
2011-01-23 15:22
Mi volis paŝi de tiu frua studo en 2005 ĝis studo en 2010, inkluzivante pli grandajn studojn, ĉiuj antaŭ mia matenmanĝo, ;) sed mi estas interrompita.
bernardo
bernardo diras:
2011-01-23 17:12
Vi parolas pri la angla Vikipedio, Cindy. Similaj esploroj kun similaj rezultoj ekzistas pri la germana kun ch. 1000 konstante aktivaj kunlaborantoj (inter ch. 7000 okazaj). Sed tie cxi oni parolas pri la _esperanta_ Vikipedio kun ch. 20 (!) konstantaj kontribuantoj, inter kiuj estas iuj, kiuj ne volas vere verki enciklopedion, sed misuzas ghin kiel vojo por propagandi lingvo-sxangxon. La sistemo simple ne funkcias, se la nombro de kontribuantoj estas tiel malgranda kiel en la esperanta Vikipedio. Oni ne devas ripeti chiujn argumentojn, vi povas legi la diskuton tie chi: http://www.ipernity.com/blog/37943/295400.
Cindio
Cindio diras:
2011-01-23 20:16
Bernardo, ili ofte tradukas el la anglalingva Vikipedio, same kiel multaj aliaj, en aliaj lingvoj. Do plejofte, la faktoj venas de la anglalingva, aŭ rekte aŭ nerekte. La angla Vikipedio estis la bazo.
Vi kaj aliaj ja pravas pri misaĵoj en la Esperanta Vikipedio kaŭzataj de misiistoj. Ili senzorge enĵetas ĝermojn, nur por kreskigi la kvanton da artikoloj. Mi ne rimarkis la lingvaskolajn zelotojn, sed tio ne surprizas min.
Kiam la atento enfokusiĝas pli al havigi konojn al aliaj, (la origina celo) la kvalito de la Esperanta Vikipedio pliboniĝos. Sed ĝi jam estas utila al mi, kvankam tre juna.
bernardo
bernardo diras:
2011-01-25 05:39
Cindy, pri "lingvaskolaj zelotoj" legu ekzemple la diskuton tie chi: http://www.liberafolio.org/Members/mateo/sciencaj_vortoj. 21-jara studento Matthieu Gauvain celas anstataùi la biologiajn greklatinajhojn per "pure esperantaj" vortoj. Por li Vikipedio estas "lingva laborejo": http://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Falcoperegrinus. Miaimprese Vikipedio ne nur ne farigxas pli bona, sed de tago al tago ecx pli malfidinda.
Cindio
Cindio diras:
2011-01-25 14:07
Jen, mi alŝutas du anatomiajn ilustraĵojn kiujn mi nur parte tradukis, ĉar mi NE posedas Anatomian nomenklaturon:
http://cindymckee.com/Respiratory_system_complete_eo.svg
http://cindymckee.com/akselaj-brancxoj.jpg
Ili estas liberaj havaĵoj (liberaj de kopirajtoj); la unua venas rekte el Vikipedio, la dua originis en Gray's Anatomy of the Human Body, 1918a eldono, tiam trovis novan vivon en Vikipedio.
Mi volonte aĉetus Anatomian nomenklaturon kaj tradukus ilustraĵojn hobie, sed la ilustraĵoj devus ricevi finan aprobon de specialisto, kaj mi scias ke tio ne okazos. Neniu fakisto dediĉos tempon al tio, domaĝe. Ili verkas paperajn librojn, kiujn malmultaj legas. Intertempe, la mondo konsultas Vikipedion; artikolojn verkitajn de entuziasmaj junuloj.
Dum fakistoj rifuzas helpi.
...Mi legas la ligilojn. Ho ve. La celo de Vikipedio estas fariĝi enciklopedio, ne lernolibro. Oni verkas lecionojn en tute malsama stilo kaj eble eĉ per malsamaj vortoj ol enciklopediajn erojn.
Hm.
bernardo
bernardo diras:
2011-01-25 19:06
Sed vi ja scias, Cindy, ke ekzistas kvinlingva "Anatomia Nomenklaturo" de Li Kexi, André Albault kaj Huang Ying, Beijing 1989 (latina, angla, franca, Esperanto, china), chu ne? Kaj ghi bazighas sur "Nia korpo" (1964) de Seiho Nishi, la Esperanta Teknika Medicia Vortaro (1932) de Briquet ghis la Anatomia Vortaro (1906) de Charles Bouchard (krom multaj etnolingvaj). Vi facile trovas ilin tie chi: http://www.uea.org/[…]/specialaj_vortaroj.html#MEDICINO.
jxeromo
jxeromo diras:
2011-01-24 13:59
kiel edmundo, pri vikipedio mi havas miksitan senton. mi ja uzas ĝin kiel fonton de informoj kaj tradukoj, sed aliflanke mi konsterniĝas antaŭ ne nur eraroj, sed precipe neutileco kaj malbona lingvo de granda parto de la enhavo.

la argumenton, ke ĝi estas ĉiam korektebla kaj ke "vi bonvolu korekti mem", mi ofte aŭdis. tamen mi neniam aŭdis seriozajn respondojn al kelkaj bazaj demandoj:

1 - kial oni dekomence rezignis pri la disigo inter redaktata kaj finita teksto, kiu normale okazas ĉe eldonejoj? kiuj estas la avantaĝoj de miksado inter finita kaj nefinita laboro?

2 - kial oni ne forpurigas la dekmilojn da sensignifas artikoloj pri italaj urbetoj aŭ aliaj, kiuj nur balastas?

3 - kiuj estas la realaj ŝancoj por kvalita progreso? kiu kapablas diri, ĉu okazas nuntempe pli da korektado ol da aldono de fuŝaĵoj (tiuokaze kvalito progresas), aŭ pli da aldono de fuŝaĵoj ol da korektado (tiuokaze kvalito malprogresas)?