Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / UK 2013 okazos en Rejkjaviko

UK 2013 okazos en Rejkjaviko

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-31 12:03
Sabaton, la 30-an de julio, finiĝis la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago per la Solena Fermo, kiun gvidis la prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta. Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak faris resuman raporton pri la laboraj, klerigaj kaj kulturaj programeroj, kiuj disvolviĝis dum la kongresa semajno. D-ro José Antonio Vergara, kiu reĝisoris la traktadon de la kongresa temo, ligita al la Internacia Jaro de Junularo, legis la kongresan rezolucion, en kiu kristaliĝis la konkludoj el tiu traktado.

Estraranino Claude Nourmont anoncis la rezultojn de la Belartaj Konkursoj kaj Oratora Konkurso. Estrarano Amri Wandel disdonis diplomojn pri elstara agado al ok meritplenaj movadanoj kaj diplomojn pri elstara arta agado al kvar kulturaj agantoj. Estraranino Maritza Gutiérrez anoncis la ricevantojn de la subvencio Cigno kaj transdonis la "esperantistan pacpremion", Premion Deguĉi, al s-ro HORI Jasuo el Japanio. Estraranino Loes Demmendaal transdonis diplomojn pri 50-jara kaj 40-jara seninterrompa membreco en UEA.

Post la ferma festparolado de prezidanto Dasgupta la partoprenantoj de la Internacia Infana Kongreseto ĝojigis la publikon per du kantoj. Poste la LKK-prezidantino Ileana Schrøder kaj Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães invitis sur la podion la LKK-anojn kaj la helpantojn, kiuj ricevis rozon kaj fortan aplaŭdon de la dankema kaj evidente tre kontenta kongresanaro.

Fine sekvis la transdono de la kongresa flago, kiun el la manoj de s-ino Schroeder akceptis la prezidanto de LKK de la 97-a UK, s-ro Nguyễn Văn Lợi, kiu kore bonvenigis la kongresanojn post unu jaro al Hanojo. Pli frue, Barbara Pietrzak anoncis la decidon de la Estraro de UEA, ke la 98-a UK en 2013 okazos en Rejkjaviko, 36 jarojn post la antaŭa UK en la islanda ĉefurbo.

Post la komuna kantado de "La Espero" sub la gvido de la Internacia Koruso kaj ĝia estro Alan Bishop la prezidanto de UEA deklaris la 96-an UK fermita.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en: ,
pistike65
pistike65 diras:
2011-07-31 14:58
Restas du jaroj por legi la verkojn de Baldur Ragnarsson plus liajn kaj aliulajn tradukojn el la islanda! En la fresha numero de Beletra Almanako, Jorge Camacho recenzas "Sagao de Njal" kaj "Vundebla loko" de Gerđur Kristný. Chi tiuj kaj pluaj verkoj, kiel Sagao de Egil, mendindas che Mondial au che la LS de UEA!

Reklameme
Istvan Ertl
Peter
Peter diras:
2011-08-13 16:42
... almenaŭ tiam preskaŭ ĉiuj kongresanoj sukcesos plenigi la enketilon, kiun petis ĉijare la Oficiala Flugkompanio de la kongreso (Star Alliance). La ret-formulaĵo estis tiel saĝe programita, ke ne eblis veni al la dua paĝo sen indiki la uzitajn flughavenojn, eĉ se oni antaŭe butonis ĉe la demando pri la uzita trafikilo "propra aŭtomobilo" aŭ "trajno".

La problemo en 2013 ne ripetiĝos: sola alternativo al la Oficiala Flugkompanio estos teorie la pramŝipo de la "Smyril linio" inter Hirtshals (Danlando) kaj Seyðisfjörður. Ĝi bezonas du tagojn kaj 18 horojn kaj donas al la pasaĝeroj neŝatantaj flugi la eblecon, bone konatiĝi kun la insulo. Seyðisfjörður troviĝas ĉe la orienta flanko de la insulo kaj la restanta distanco al la kongresurbo Rejkjaviko estas inter 680 kaj 800 kilometroj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-20 17:36
http://uea.org/vikio/Unua_komuniko_en_Esperanto

La elektita kongresa temo havas neniun sencon por priparoli en Islando. En Islando ne ekzistas lingvoproblemo. Chiuj parolas la islandan kaj scipovas la anglan. Punktofino.
La lingva problemo en Norda Europo, au Skandinavio, ghenerale ne ekzistas. Chiuj komprenas kelkajn fremdlingvojn (ofte pli malbone ol bone regante ilin, pro manko de praktiko, sed antaujughoj pri aliaj lingvoj ne ekzistas)). Ekzemple en lando kiel Estonio chiuj homoj tradicie scipovas plurajn lingvojn. En la TV la homoj rigardas programojn en diversaj lingvoj: estona, rusa, finna, angla, dana, sveda, norvega, germana, ktp. (oni serchas lau interesa programo, sendepende de la lingvo). Tradukoj okazas pere de subtitoloj. Neniu plendas, ke ekzistas lingva problemo (kompreneble subtitoloj estas malagrablaj). Kaj neniu (au nur malmutlaj) scias kio estas Esperanto. Do, en tiuj landoj la homoj estas ech pli plurlingvaj ol en Svislando, kiun oni laudas kiel modelon de lingva plureco kaj justeco ktp. Sed en Svislando la homoj estas kutime unulingvaj: au germanlingva, au franclingva, au itallingva kaj estas izolitaj ene de sia lingvo. Homoj en la germanlingva parto malofte parolas la francan kaj tute ne rigardas franclingvan TV, kaj inverse (tio eble estas unu el malbonaj sekvoj de la federalismo). Nature, char temas pri grandaj kulturlingvoj, chio estas tradukita al tiuj lingvoj kaj subtitoloj ne estas bezonataj.
Do, eble tiajn temojn oni povus diskuti en Islando.

Sed kiel kongresa temo en Islando do chiukaze vershajne pli taugus temo kiel "kiel facile grimpi sur vulkanon", "kiel ideale nutri fokulojn kaj arktajn vulpojn", "kiel rapide forfughi de insulo" au "kiel plej bone festi dum brilas la noktomeza suno".

Cetere, en 1977 la fifama M’Bow parolis dum la UK en Rejkjaviko. Indus rememori kaj reanalizi lian tiaman paroladon.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-20 18:17
Mi devas ankoraŭfoje atentigi pri la islanda flugkompanito WOW air, pri kies malmultekosta oferto mi skribis en mia blogo
http://esperanto-berlin.blog.de/2013/01/19/island-15443546/
Tie mi analizis la eblecojn atingi Islandon. En fruaj epokoj de Esperanto oni organizis karavanojn. Mi volonte pasigus du malstreĉajn tagojn sur ŝipo de Roterdamo, ekzemple.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-20 19:23
Antau multaj jaroj mi estis en Islando.
Mi rekomendas kongresi en la Blua Laguno:
http://de.wikipedia.org/wiki/Bláa_Lónið
au almenau traduki tiun chi vikipedian artikolon al Esperanto.