Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Stano Marček: ”Ne kritiku, sed helpu!”

Stano Marček: ”Ne kritiku, sed helpu!”

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-30 17:29
En la ĵaŭda kunveno por la legantoj de la revuo Esperanto, ĝia redaktoro Stano Marček ripetis sian konstantan respondon al kritikantoj de la revuo - li konsilis ke ili mem kontribuu al la plibonigo de la revuo. "Do, se io mankas al vi en la revuo, havigu ĝin al mi!" Laŭ siaj propraj vortoj, tion li diradas dum ĉiuj dek jaroj, dum kiuj li redaktas la revuon. La plej multaj ĉeestintoj tamen aŭ ne aparte kritike sintenis al lia laboro, aŭ elektis ne eldiri siajn kritikojn.
Stano Marček: ”Ne kritiku, sed helpu!”

Stano Marček

Redaktoro Stano Marček enkondukis la kunvenon per ampleksa klarigo pri la teknika maniero, laŭ kiu estas realigata la kunmetado de la revuo.

- Mi redaktas fakte jam la dekan jaron vian revuon Esperanto. Mi faras tion en mia urbo Martin en Slovakio, tamen kun la CO mi estas en ĉiutaga kontakto. La revuo naskiĝas kunlabore kun la oficistoj, estraro kaj komitato de UEA. La revuon mi grafike aranĝas kaj enpaĝigas, el mia hejmo mi sendas pretan revuon al presejo, kiu nun estas en Nederlando. Kelkajn jarojn mi eĉ presis en Slovakio ĉar malpli kostis. Bedaŭrinde post kiam Slovakio venis en Eŭropan Union kaj ekuzis la eŭron, la prezoj egaliĝis, kaj la sendkostoj tiom altiĝis, ke ni devis rezigni presi kaj ekspedi el Slovakio. La fizika produktado kaj ekspedado revenis al Roterdamo.

Post pliaj klarigoj pri la teknika flanko de la revuoproduktado, la redaktoro invitis ĉiujn proksimume kvindek ĉeestantojn kontribui al la revuo:

- Mi volas inviti vin al kunlaboro. Artikolojn kaj raportojn por la septembra numero mi petas sendi ĝis la 10-a de aŭgusto. Ja ne estus bone se mi mem ĉion verkus en la revuo, tiam ĉio estus en mia stilo, kaj tiu stilo verŝajne estus enua.

Poste Stano Marček sur la granda ekrano de la kunvenejo trarigardis la tutan lastan numeron de la revuo, de la kovrilo ĝis la dorskovrilo, klarigante kiaspecajn artikolojn ĝi enhavas, kaj kial ne ĉiuj povas esti koloraj. (Por limigi kostojn, nur ok el la paĝoj estas kolore presataj.) Poste li ankoraŭfoje invitis ĉiujn ĉeestantojn kunlabori, precipe tiujn, kiuj havas kritikojn kontraŭ la revuo:

- Dum mia dekjara redaktado mi organizis du enketojn por ekscii kian revuon volas havi la legantoj. La respondoj estis diversaj, sed plejparte pozitivaj. Mi ofte revenas al tiuj enketoj pri la revuo, kaj provas ĝin fari tia kia volas ĝin havi averaĝa leganto, mi provas ĝin proksimigi al gusto de la plej multaj.

- Dum la lasta jaro kaj duono aperis kritikoj pri tio kiel mi redaktas la revuon, kaj mi ĉi tie volas peti vin pri kunlaboro. Mi petas, helpu min fari la revuon pli bona, alloga, eblas per mesaĝoj, sed plej bone sendu  tion kio mankas al vi en la revuo. Kiam mi komencis redakti, en la unua numero mi alvokis la legantojn al aktiva kunlaboro. Do, se io mankas al vi en la revuo, havigu ĝin al mi.

Legantoj demandis, kial la reta versio de la revuo estas havebla nur en la formo de ne tre facile legebla pdf-dosiero, kaj ĉu ekzistas risko, ke en la estonteco la papera versio malaperos. La papera versio ekzistos dum la membroj volas havi ĝin, sed tiuj, kiuj libervole rezignas pri ĝi, kaj kontentiĝas je reta versio, ŝparas al UEA multe da mono, la redaktoro klarigis. Pli oportuna reta versio anstataŭ simpla kopio de la papera revuo momente ne estas planata, ĉar la nunaj teknikaj rimedoj ne permesas aŭtomate generi tian, li aldonis.

Stano Marček en la UK en KopenhagoPoste li revenis al unu el la lastatempaj kritikoj: kial granda parto de la ĝisnunaj ĉi-jaraj numeroj havas preskaŭ identan turisman foton sur la kovrilpaĝo. Laŭ li tiel okazis, ĉar li simple ne ricevis aliajn taŭgajn fotojn.

- Naŭdek naŭ procentoj, aŭ eĉ pli, el la fotoj kiuj atingas la redakcion, ne taŭgas por la kovrilpaĝo. Bonvulu sendi belajn fotojn! Ial oni kritikas, ke mi aperigas fotojn de homoj, kiuj rigardas en la objektivon, kun Esperanto-flago. Sed ĉu ni ne ĉiuj faras tiajn fotojn? Ĉu mi per teknikaj rimedoj forigu la flagon el la foto? Kaj laŭ unu el la enketoj ĝuste tia kovrilpaĝo estis la plej populara.

Johan Derks en la publiko petis la vorton por evoluigi la temon:

- Vi scias, ke en Libera Folio estis akra diskuto pri ĉio, kio okazis okaze de la minaco de maldungo, kaj oni kritikis vian manieron de redaktado. Tio aperis en mia gvidlibreto por komitatano, mi referencas al artikolo de István Ertl. Ĉu vi povas doni ian ĝeneralan reagon al tio?

La teksto, al kiu aludis Johan Derks, fakte neniam aperis en Libera Folio, sed en la reta diskutejo uea-membroj, kaj poste en la komitata listo, kie ĝi libere legeblas.

Laŭ Stano Marček la kritikon de István Ertl, kiun li ne legis, kaŭzas la malsamaj principoj de la du redaktoroj:

- Fakte mi ne legis tiun artikolon, sed mi pli-malpli scias, kio ne plaĉas al István Ertl en nia revuo. Mi venis al tiu posteno en iom maltrankvila periodo, kiam okazis demisioj, kvereloj, ofendoj, disputoj... Mi estas tia homo, ke mi ŝatas pozitivan rigardon al la mondo. En la unua numero mi promesis pozitivan ĵurnalismon. Mi evitas akran kritikon, ofendojn, artikolojn kiuj kaŭzus doloron al iuj inter ni. Tion oni kritikas, ke mi ne aperigas kritikojn - jes, pozitivajn kritikojn, sed ne artikolojn, kiuj kaŭzus doloron.

István Ertl laŭ Stano Marček tro draste redaktis artikolojn, dum li mem evitas "perforti la aŭtorojn".

- Mi estimas la stilojn de diversaj homoj. Estas afero de eduko, mia patrino min edukis tiel. Mi kolektas stilajn erarojn, sed ne refaras la tutan artikolon, mi ne estas tiel severa kiel ekzemple estis István Ertl. Mi memoras, ke mi iam sendis artikolon pri la muzika grupo Team, kies manaĝero mi estis. Mi opiniis ke ĝi estis bona, kaj mi ne rekonis mian artikolon. Simple mi estas iom alia homo.

Ulrich Lins atentigis, ke redaktoro devas pensi ne nur pri la aŭtoroj, sed ankaŭ pri la legantoj:

- Vi timas ke aŭtoroj ofendiĝas, bone, tiajn sentojn oni povas respekti. Aliflanke oni devas respekti la sentojn de la legantoj. Mi pledus iom malpli da skrupulemo tiurilate. Sed vi diris ke ofte vi ricevas tro multajn kaj longajn artikolojn, kiujn vi devas meti en tirkeston. Ĉu vi ricevas tiom da kontribuaĵoj ke vi ne bezonas mendi artikolojn? Ĉu vi entute mendas artikolojn pri difinitaj temoj?

Responde Stano Marček klarigis, ke li ja ofte mendas artikolojn, ekzemple por la lasta numero tekston de Katalin Kováts, sed ke ne estas facile scii, kion oni devus mendi.

- Ekestis nun tiu strategia komisiono. Mi esperas, ke helpe de la strategia komisiono mi povus ricevi kvalitajn strategiajn artikolojn pri nia estonteco kaj tiel plu.

Respondante al demando de Ans Bakker pri la rolo de la estraro en la produktado de la revuo, li rakontis, ke li daŭre petas la estraranojn kontribui al la revuo.

- Mi ĉeestas ĉiujn estrarkunsidojn, kaj Claude kiu sidas ĉi tie en publiko povas konfirmi, ke mi ĉiam invitas la estraranojn al aktiva kunlaboro. La estraro estas la unuaj kiuj devus kontribui al la revuo, kaj cetere ofta aperas artikoloj de estraranoj en ĝi.

Fotoj: Peter Hauser

arkivita en: ,
pistike65
pistike65 diras:
2011-07-29 05:51
Stano diras: "Fakte mi ne legis tiun artikolon..." Probable Johano Derks ne klarigis ke ne temas vere pri artikolo, sed simple pri la sama komento kiu aperis ne nur en la listoj komitata kaj uea-membroj, sed ankau en Libera Folio mem:
http://www.liberafolio.org/[…]kazos-sed-ne-tuj#1289248773
Antau ajna aperigo, mi sendis ghin private al Stano la 4an de nov. 2010, kun la akompanaj vortoj "mi nun sendos la jenan tekston al uea-membroj. Vi certe komprenos ke temas pri konstrua kritiko - mi esperas ke mi nenie formulis malghuste." Stano respondis: "dankon pro la konstrua kritiko. Mi prenas ĝin tiel." Kaj, efektive, poste Stano aktive konsideris kelkajn el miaj kritikeroj.
Do, mi kredas ke inter ni du la etoso estas ghuste de "konstrua kritiko", kiel oni kutimas diri.

amike
Istvan Ertl

P.s. Pri la Teamo-artikolo mi kredas memori ke ghi estis, efektive, liverita en tute bona kvalito, sed mallongigo necesis pro spacomanko. Jen kial Stano ghin "ne rekonis".
Filarete
Filarete diras:
2011-07-29 16:37
Mi estas fulmokonsternita! Ni pensis ke la revuo havas redaktoron, ni nun scias ke ghi havas kolektanton! artikol-kolektanton! Fakte chiu povas tion konstati : la revuo estas granda leterkesto de la tutmondaj e-kluboj ! Kiam la revuo havos redaktan linion? Ne nur novan organizon pere de korespondantoj kiel shajne proponas la faka komisiono, sed propran linion? Chu UEA nenion plu havas por diri al la esperantistaro kaj al la mondo? Krome delire tremiga estas legi ke la revuo belaspektas kaj nura grafika problemo estas plimultigho de koloraj bildoj!!! En kiu akvario vivas la redaktoroj de Esperanto kaj iliaj kunlaborantoj? Chu ili foje en la lastaj 20 jaroj malfermis iun ajn ne-esperantan revuon, jhurnalon? Kaj nu?
mbavant
mbavant diras:
2011-08-05 20:25
Kolektanto de artikoloj? Mi ne konsentas. Sed vi ne tute malpravas, ĉar en la supra artikolo estas skribite, ke Stano "kolektas stilajn erarojn". Eble temas pri preskeraro por "kolekti" fare de István.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-07-29 17:09
> Responde Stano Marček klarigis, ke li ja ofte mendas artikolojn [...] sed ke ne estas facile scii, kion oni devus mendi.

Memevidente. Guste tial redakti revuon ne estas simpla automata tasko farebla de iu ajn.

> sed plej bone sendu tion kio mankas al vi en la revuo. [...] Do, se io mankas al vi en la revuo, havigu ĝin al mi.

Pardonu, sed ne estas la tasko de legantoj krei la revuon. Estus absurde pagi membrokotizon, k devi kunkrei la revuon...

> Bonvulu sendi belajn fotojn!

... k krome produkti belajn fotojn.
pistike65
pistike65 diras:
2011-07-30 10:20
"Responde Stano Marček klarigis, ke li ja ofte mendas artikolojn, ekzemple por la lasta numero tekston de Katalin Kováts, sed ke ne estas facile scii, kion oni devus mendi."
Tiu artikolo estis mendita (au verkita) lastminute, char Katalin Kováts petis min, la 12an de junio, iom urghe kontrollegi ghin, antau ol shi sendus ghin al Stano. Tio por mi pruvas ke Stano tute senbezone "estimas stilojn" - Kati ja petis min redakti sciante ke Stano tion ne faros. Bona autoro scias ke bona redaktoro intervenos utile, ne memcele.
Aliflanke, nun, post la papera apero de la artikolo "Lernadi, lernadi, lernadi…" en la julia-augusta numero (p. 149), mi konstatas ke malaperis, chu pro spacomanko chu pro aludoj al komunismo, la du unuaj alineoj:
"Personoj el la iama socialisma bloko certe bone memoras la devizon, kiun fakte unue Stalino publikigis en 1928, aldonante por emfazo la trian ripeton al la konata dufoja instigo “Учиться, учиться ...” de Lenino.
Dum la posta, preskaŭ jarcentlonga periodo la vortoj restis ĉu kulturpolitika devizo, ĉu gepatra admono, eĉ fariĝis nomo de tre populara Esperanto-retejo."
amike
Istvan Ertl
Joxemari
Joxemari diras:
2011-07-30 16:23
S.M.: "Mi evitas akran kritikon, ofendojn, artikolojn kiuj kaŭzus doloron al iuj inter ni."
I.E.: "Malaperis, chu pro spacomanko chu pro aludoj al komunismo, la du unuaj alineoj [...]"

Tiuj alineoj probable ofendus stalinistojn, aŭ eble nur kontraŭstalinistojn. Ĉia-okaze, se oni forigas ilin, nek unuj nek aliaj havos motivon por ofendiĝi. ;-)
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-09-18 15:05
Laŭ mesaĝo de Osmo Buller en la komitata listo de UEA (http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/6854) la nombro da individuaj UEA-membroj en septembro 2010 k septembro 2011 preskaŭ samas: 5204-5224, t.e. nur 20 membroj malpli ol pasintjare! K ĝis la jarfino ja povas aliĝi tiuj 20 plus kelkaj pliaj. Do... ĉu finiĝis la UEA-krizo, ĉu tiuj aĉaj kritikantoj de la (manko de) kvalito de la revuo plene malpravis??

Nu - ne vere. Ĵetu rigardon al la ciferoj: UEA gajnis ĉ. 100 novajn MG (membro kun Gvidlibro, la por UEA plej malgrava kategorio) k perdis pli ol 2006 MA (membro-abonanto kun revuo Esperanto, la por UEA plej grava kategorio). Tiuj pli ol 200 perdoj estas pli ol 8% el la MA-membraro. Ĝis la jarfino ankoraŭ povas aliĝi - k sendube aliĝos - kelkaj, sed estas dubinde, ĉu la pasintjaran nombron oni atingos.

Ĉu vivipova estas asocio, kiu perdadas ĉiujare 7%-10% el sia plej grava membrokategorio, tiu membrokategorio ricevanta la revuon kiel ĉefan servon? La grandaj dioj ankoraŭ ĝoje insistos, ke tute ne gravas la kvalito de la servoj (!!! en kiu universo ili vivas??), ĉi-kaze la revuo, ke gravas nur "strategiaj planoj ampleksantaj ĉiujn informkanalojn asociajn, el kiuj la revuo estas nur eta parto, eĉ ne la plej grava". Kial do vi diable entute plu eldonas revuon??
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-09-18 15:07
"... k perdis pli ol 200 MA..."
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-09-18 16:01
Ne la Revuo, sed UEA mem estas plej granda obstaklo por prigrandigho de de anaro.

Kelkaj kaj ofte mi, jam sufiche priskribis kaj kritikis kiel devus aspekti kaj kion devus shanghi UEA por esti sukcesa.

Ghis nun mi apenau eksentis emon de kadukitaj komitatanoj por ia aj racia shangho.

Tial mi chesis kritiki kaj komenti, nur simple mi chesas por venonta jaro mian
anighon kaj kun mi ankau aliaj jam solidare deklaris fari la samon.

Se la estimata ne volas esti shanghita, ni lasu ghin morti kaj mi konsolas al chiuj veraj esperantistoj faru samon kaj agu ekster la UEA.

Plenestime Stanislaw Rynduch- esperantisto de pli ol 50 jaroj.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-18 17:16
Do, principe nenio nova pri tiu afero.

Tamen chi tiu fresha statistiko, kiun akurate liveris la ghenerala direktoro (dankon), estas okulfrapa kaj montras certajn tendencojn:
Rusio (+56), Litovio (+25) kaj Ukrainio (+10), kau­ze de UK en Kopenhago kaj IJK en Kievo.
En majo mi menciis la landojn, kiuj havis malpli da membroj ol en 2010.
Intertempe havas pluson Danio kaj Svedio (+5), Finnlando (+3), Brazilo,
Italio kaj Nederlando (+2), kaj Britio (+1). Same multe kiel en 2010
havas Grekio, Hispanio, Irlando, Islando, Luksemburgo, Norvegio kaj
Svislando.
Kompare kun 2010 ankorau postrestas Kanado (-18), Usono (-17), Francio
kaj Israelo (-15), Kroatio kaj Meksiko (-11), Belgio (-9), Pollando
(-8), Japanio (-6), AuÂstralio, Germanio kaj Nov-Zelando (-2), Austrio
kaj Slovenio (-1).

Tiuj tendencoj kaj faktoj parolas por si mem, do ne necesas ilin aparte komenti.
Lau mi tiuj ciferoj montras ian reduktighon de la Eo-movado en tiuj landoj, kie novaj Eo-publikoj ne aperas, sed kie la malnova Eo-publiko elmortos.
Kiel ajn, ni povas almenau konstati, ke krom en tiuj tri landoj evidente chefe kauze de la UK kaj IJK la flugfolia kaj alispeca propagando de UEA, inkluzive de la INTERRETA, neniel efikis dum la pasinta jaro, ech male.
Se oni estas pesimisto, oni povas bagateligi la kreskojn en Ruslando, Litovio kaj Ukrainio, se oni volas. Se oni estas optimisto, oni povas diri, ke inter tiuj novaj membroj eble trovighos la UEA-gvidantoj de la estonteco. Sed ni atendu kiel aspektos tiu statistiko en 2012 koncerne tiujn tri landojn.
Do, shajnas, ke estonte la membraro kreskos au malkreskos precipe depende de la geografia pozicio de UK kaj IJK, se mi bone komprenis. Venontjare ghi okazos en Vjetnamio, probable kun simila efiko kiel Havano, eble kun iom pli da aziaj UEA-membroj, kio povus ekvilibri la novajn antauvideblajn perdojn en Europo.

Tamen, la ghenerala impreso estas, ke dume kaj sume la membraro de UEA restas sufiche stabila.

Tamen, lau mi estas tute malgrave, chu en iu lando estas 5 au 10 membroj pli, en aliaj 5 au 15 malpli. Tio ne shanghas la gheneralan situacion de Esperanto, kiel ni scias. Por havigi al Esperanto pli altnivelan pozicion en la mondo necesus la apliko kaj enkonduko de tute aliaj rimedoj kaj dimensioj, kiuj ne estas kompareblaj kun iuj finfine sensigifaj faroj de iu Stefano Keller, Barbara Pietrzak, Maritza Gutierrez, kiuj nur perdigas al la publiko la tempon kaj entute la emon okupighi pri Eo, char legi iliajn raportojn jam farighis kruela torturo, kiun necesas elteni dum jaroj, vd. ekz. lastajn komunikojn de UEA.

La ghenerala kritiko pri la UEA-revuo lau mi daure validas, char mi konstatis neniun esencan shanghon de la redakta kurso, au politiko. Tamen ne chesu kritiki kaj komenti, char en la Eo-movado oni bezonas longan spiron por atingi iun rezulton. Kaj ne forgesu, ke via kritiko kaj komento estas legata ne nur de Moleon, Bellefeuille, Grimley-Evans, Tishljar, Künzli, Ertl, ktp., sed de multaj aliaj, ankau novuloj, kiuj tute ne kontribuas al Libera Folio kaj chion sekvas, observas kaj legas en la fono. Estus bone, se ni, kiuj estas e-istoj de JARDEKOJ, do kun longa movada sperto, povus formi iun komunan "opozicion" fortan kaj influan, sed se chi tie ni nur kontraudiras kaj primokas unu la aliajn, ni tion ne atingos kaj nur helpos al niaj "malamikoj". Sendube la UEA-estraranoj kaj kelkaj komitatanoj kaj aliaj gravaj aktivuloj legas niajn komentachojn, sed supozeble ili ne sentas sin rekte koncernataj kaj povas permesi al si ignori nin, tamen kun malbona konscienco, lau mia imago, char supozeble ili mem konscias pri la mizero - i.a. dank' al nia obstina kritiko - kaj vershajne ech en multaj punktoj samopinias kiel ni, sed preferas lasi chion kio ghi estas. Char tushi au ech shanghi ion ajn signifas aldonan fortostrechon, laboron kaj transpreni seriozan respondecon. Ghuste tion neniu volas en UEA, krom tiuj kiuj DEVAS, t.e. la oficistoj de la CO.

Se Libera Folio ne ekzistus, la situacio en la vomado estus pli malpli kiel en GDR au Norda Koreio, kie diversaj Blanke-oj diktas la devigan tonon. Tiuj tempoj definitive pasis, kiel mi esperas, kaj tio estas bona.

Kaj se oni kulpigas la kapitalismon pro chio malbona, oni ne forgesu ke Libera Folio, Vikipedio, entute la interreto sen tiu kapitalismo ne ekzistus, kaj ni estus ankorau kiel en la 70-80aj jaroj de la 20a jc., precipe la orienteuropanoj. UEA klare postrestas tiun evoluon, eble kun la escepto de la elektronika katalogo de la libroservo de UEA, kiu teknologie eble estas la plej utila atingo, kiun tiu organizajho enkondukis, dum la teoria argumentaro de la propagando ktp. restis la sama, au eble ech pli stultighis.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-09-18 18:54
> Ne la Revuo, sed UEA mem estas plej granda obstaklo por prigrandigho de de anaro.

Mi ne dubas, ke UEA havas pli multajn k alispecajn problemojn (cetere kiel ĉiu ajn organizo) k ke oni povus/devus plibonigi multe da aspektoj de la agado. Tamen pri la MA-malkresko ne ŝajnas kulpi (nur) iuj strukturaj problemoj: evidentas, ke la membraro ne malkreskas, sed ke parto rezignas pri la membrokategorio kun la revuo por preni alian kategorion. Ne necesas longe cerbumi por eltiri konkludon.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-21 13:37
La oktobra numero de Esperanto, kiun oni povas nomi "The Tonkin & Co. News", estas denove brila ekzemplo de fanfarona kaj misproprocia seninteresa eldono:

- fantaziaj ideoj de la strategia komisoono (kiuj chiukaze neniam realighos)
- Multaj artikoloj, kiujn oni jam legis en la interreto en julio kaj augusto kaj kiuj estas malvarma kafo kaj kiujn neniu plu legos, char ili sekvas tro malfrue
- Komplete superflua kaj tro longa artikolo de Tonkin pri UNO (la celo de tiu publikigo malklaras al mi)
- fotoj de Tonkin, denove Tonkin, Dasgupta, Blanke, Corsetti.....
- Tedaj recenzoj (...denove La Eta princo...), dum certe aliaj recenzoj atendas...
Fino.

Terure.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-09-21 15:06
Kara, pri kio oni skribu, se oni nur gardas la seghojn?
Fakte oni nur povus raporti pri aliaj kiel ili agas sen UEA sed ech tion ili ne scipovas uzi.

Nek en septembra nek en oktobra numero oni ne povis oficiale gratuli al Etsuo Miyoshi pro la ricevita ordeno de pola prezidanto, kio estas epoka okazintajho, sed oni ja volonte uzas lin kaj lian monon volonte ankau por celoj de iaj flugoj al Brazilio... Se mi estus Etsuo mi finus la fondajhon, char la mono estas pli malpli perdita.

Viaj rimarkoj estas ghustaj, sed bedaurinde neniu ilin tie supre en la nuboj de Roterdamo auskultas.
otbuller
otbuller diras:
2011-09-21 15:19
Kara Stanislavo, kion vi celas, kiam vi parolas pri Roterdamo?
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-09-21 15:33
> Viaj rimarkoj estas ghustaj, sed bedaurinde neniu ilin tie supre en la nuboj de Roterdamo auskultas.

Kion havas Roterdamo (= CO?) por fari pri tio? Lau mia scio ghi havas nenian influon sur la enhavon de la revuo, krom provlegi k laueble provi forigi la (tajp)erarojn. Bv. memori, ke la redaktoron dungas la estraro (kiu ne sidas en Roterdamo) k ke li respondecas nur antau la estraro. Roterdamo (= CO?) estas do seninflua, senpova, sen rekta respondeco - sed evidente ricevas la batojn.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-09-21 15:34
> Viaj rimarkoj estas ghustaj, sed bedaurinde neniu ilin tie supre en la nuboj de Roterdamo auskultas.

Kion havas Roterdamo (= CO?) por fari pri tio? Lau mia scio ghi havas nenian influon sur la enhavon de la revuo, krom provlegi k laueble provi forigi la (tajp)erarojn. Bv. memori, ke la redaktoron dungas la estraro (kiu ne sidas en Roterdamo) k ke li respondecas nur antau la estraro. Roterdamo (= CO?) estas do seninflua, senpova, sen rekta respondeco - sed evidente ricevas la batojn.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-09-21 15:37
(La komputilaj koboldoj estigis dufojan sendon de mia mesagho).

Mi kaptu la okazon por aldoni: "neniu ilin tie supre en la nuboj de Roterdamo auskultas"? Kial (nur) Roterdamo devus auskulti? Chu ne devus esti ghuste (precipe, sole, chefchefe...) la redaktoro, kiu auskultu?
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-09-21 15:49
Mi aldonu al mia aldono: ghuste Roterdamo, pere de Osmo Buller, plurfoje klopodis atentigi la estraron kaj komitaton kaj chiujn, kiel la malkontento pri la revuo daure faligas la membronombron, chefe la revuricevan MA-kategorion. Sed oni ne auskultas Roterdamon.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-21 22:25
Entute mi dubas pri la aserto, chu la falo de la membronombro estas dankenda al la laudire misa redaktopolitiko de la redaktoro de la revuo Eo (kiu ja estas kontrolata de la Estraro, Komitato kaj de la CO, kie sidas ne nur idiotoj - tamen tro multaj). Lau mi la membronombro kaj -evoluo tute ne dependas de tio, chu UEA produktas interesan au malinteresan revuon, sed de tute aliaj kriterioj, nome inter alie de la ghenerala membroevoluo (kiu en sia ghenerala tendenco estas negativa), de la manipulado/shangho che la (re)difinado de la membrecoj (membrokategorioj) kaj de statistikaj jhongloj, shlifoj kaj interpretoj. Kaj finfine ghi dependas de la situacio kaj rolo de Eo en la mondo, kiu nuntempe estas sensignifa kaj preskau nula.
ktp.
Sed antau ol ne estas faritaj chirilataj enketoj, estas malfacile, 'science' diri ion ekzaktan, konkludan kaj devigan.

Tushi au shanghi ion ajn en UEA kauzus novajn problemojn, diskutojn, kverelojn kaj perturbojn, despli ke interkonsento inter la diversaj chefaktivulaj ebenoj kaj individuaj, influaj kaj neinfluaj, shajne ne ekzistas. Tonkin devis sperti amare, ke lia proponaro kaj sugestaro (Lingvo kaj Popolo) estis pli malpli ignorita, char post 1989 la Eo-movado, kiu alkrochighis al homoj kiel Chandra, M'Bow kaj Malinowski, kiuj subite malaperis), estis ne plu bezonata en la mondo, sekve neniu plu interesighis pri ghi krom la e-istoj mem. Por shanghi ion ajn en la Eo-movado, necesus unue shanghi la argumentaron, la ideologiajn kaj strategiajn premisojn, la diskutkulturon, la diskuton pri la rolo de Eo, la mentalecon kaj sinkomprenon de la e-istoj kaj finfine la homojn mem. Sed chu tio eblas, mi ne scias, kaj dubas. Kion alian kiel e-istoj oni volas prediki ol tion kion oni predikis ghis nun? Tion ja daure montras la revuo de UEA, ke alternativoj ne estas evoluigataj. La propagando (sub funkciuloj kiel pseudointelektuloj, kiuj havas altan opinion pri si mem, kiel Pietrzak ktp.) estas ech pli stulta ol antaue. E-istoj estas kiel komunistoj au katolikoj, kiuj ne pretas shanghi siajn vidpunktojn, kiujn ili rigide defendas liel veraj kaj pravaj antau la mondo, precipe antau UNO, Unesko ktp. (cetere tute sensence, char UNO, Unesko jam konas ilin), ghis la fina kabeo kaj pereo. En la germana lingvo on diras: iri kun au per la kapo tra la muro. Bedaurinde, shajnas, ke neniu kaj nenio povas bremsi kaj helpi tiun misan evoluon.

Aliflanke ni trovighas en periodo de la Eo-movado, en kiu la olda kaj fiaskinta postlapenna generacio, vershajne la plej lasta generacio de la 'tradicia skolo', flegante sian hobion ghis la fino kaj sentante sin movade unika, elstara, prava kaj ne anstatauebla, kvazau UEA estus ilia propa posedajho, ghuas la personkulton, kiu estas farata fare de la stultuloj chirkau ili. Kritika pritraktado kaj analizado de la verko de tiuj "korifeoj" montras, ke multaj aspektoj estas dubindaj kaj nuntempe ne plu povas esti 'vendataj', char ech la pigimotoj kaj simioj en la cirko ridus kaj mokus.

Osmo Buller perfekte konas la problemojn. Estas bedaurinde, ke li ne ricevas pli da apogo flanke de la UEA-plebo (publiko grava el vidpunkto de kotizpagado kaj eble iom da libroachetado kaj aplaudado dumkongresa, sed lau chiuj aliaj aspektoj komplete senvalora).
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-09-21 23:18
> Lau mi la membronombro kaj -evoluo tute ne dependas de tio, chu UEA produktas interesan au malinteresan revuon,

Hm, interese: ankaŭ vi post zorga cerbumado opinias - same kiel la altaj UEA-funkciuloj, kiujn vi tiom kritikas -, ke la kvalito de la servoj ne influas la membronombron - kial do vi malŝparis vian tempon kritikante hodiaŭ la oktobran numeron, se tio tute ne influas ion ajn? Mi ŝatus scii, en kiu universo vi ĉiuj vivas.

> la UEA-plebo (publiko grava el vidpunkto de kotizpagado kaj eble iom da libroachetado kaj aplaudado dumkongresa, sed lau chiuj aliaj aspektoj komplete senvalora).

Hm, interese: la UEA-plebo pagas kotizojn, aĉetas (certe ne legas) librojn k aplaŭdas dum kongresoj... Tio portas min al du ideoj:
1. Ankaŭ simioj, post mallonga trejnado, kapablus fari la samon. Eble oni varbu por UEA ĉe la simioj de la tuta mondo.
2. "sed lau chiuj aliaj aspektoj komplete senvalora". Ne estu tiom strikta: ne forgesu la potencialon de la UEA-plebo, bele supernutrita k dikigita, kiel liveranto de viando.
pistike65
pistike65 diras:
2011-09-22 06:41
... estis por mi la nekrologa rubriko. Kaj tre tristiga.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-09-22 14:35
Kompreneble, nekrologoj chiam estas tristigaj. Tamen la maniero verki tiujn nekrologojn ankau perfekte kongruas kun la maniero redakti la tutan revuon. Tiuj nekrologetoj estas ghenerale tro unuflankaj kaj ne sufiche objektivaj. Do, ili ofte neniel taugus kiel materialo por verki biografion pri la koncerna persono. Sed ja mankas spaco por verki ion pli longan tekston kaj mankas la volo verki ion pli kritikan (kion oni ghenerale evitas en nekrologoj).

En la kazo de Isaev oni ankau devintus aldoni, ke li estis propagandisto de la sovetia lingvopolitiko. Tion oni povus tute neutrale skribi. Sed bedaurinde, e-istoj ghenerale ne tro atentas la neeesperantistan flankon de e-istoj.

Neniu plu volas memori la polemikojn kaj agresojn de Isaev en siaj "socilingvistikaj" libroj kontrau la "burghoj", "antikomunistoj" kaj "usonaj imperiistoj".

Pri kia (politika) propagandisto kaj lingvisto Isaev estis kaj kiel aspektas lia lingvistika verko mi provos priskrbi en detala analizo por prilumi seeble chiujn facetojn de tiu "lingvisto", jhus (re)traleginta liajn chefajn librojn en la rusa lingvo.

La rolo de Isaev estis ankau traktita en detala intervjuo kun Kolker kaj Goncharov en Spegulo, augusto 2008.
pistike65
pistike65 diras:
2011-09-22 23:33
Tamen, Andy, konsideru ke estas sufiche vasta akceptata tradicio nekrologi homojn pozitive, au almenau ne negative - krom se temas pri monstroj, au se la nekrologanto estas Silfer.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-09-23 01:22
Pri difinoj de "nekrologo" rigardu en PIV kaj Vikipedio. Dum PIV skribas, ke nekrologo estas "artikolo kun informoj pri jhus mortinta persono kaj mallonga priskribo de ties vivo", Vikipedio, apogante sin je la nacilingvaj versioj, notas, ke nekrologo estas "mallonga biografio, valorigo de la vivoverko, priskribo de la meritoj de antaunelonge mortinto". Interesaj nuancoj, chu ne, kiujn mi nun ne komentas.

Por la parencoj vershajne sufichas flata nekrologo kun ellaso de tiklaj punktoj, do oni iomete idealigas kaj mensogas. Por la scienco necesas pli kritika kaj "objektiva" "valorigo" de ies vivoverko (lia privata vivo ne tiom gravas). Por la beletro mi ne scias kia nekrologo taugus. Eble lau la stilo de La Postdomo.

Pri Isaev, kiel konkreta ekzemplo, eblus skribi diversspecan nekrologon-biografion. La demando estus kiu skribus ghin? Chu kiel autoron oni elektu Blanke au Künzli? La produkto estus vershajne tre diversa.

Chu Silfer nekrologas negative? Se jes, bv. prezenti ekzemplon.

pistike65
pistike65 diras:
2011-09-23 05:34
Nu, chi-kuntekste mi celis nekrologojn de tiaj speco kaj amplekso kiaj aperadas en la revuo Esperanto, kaj da kiaj mi mem verkis centojn siatempe. PIV'ece, do, ne vikipedie.
Pri Silfer-stila nekrologo, vidu ekz. la titolon de
http://www.esperantio.net/index.php?id=1753
Alia eco de la civitaj nekrologoj estas obsede menciadi la rilatojn de la forpasinto, kiu ne plu povas defendi sin, kun la Civito. Ekz. la mortanonco de Auld,
http://www.esperantio.net/index.php?id=164
komencighis per la vortoj "La Esperanta Civito, kies legitimilon li posedis," kaj baldau poste oni devis ekscii ke "la lasta omaĝo al nia kandidato por la literatura Nobelpremio okazis ĉe la Londona Esperanta Klubo, per prelego de prof. Giorgio Silfer".

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-09-29 16:13
Supozeble Silfer estas mem fragmento... :-)
Dinfinojn de "fragmento" vidu en PIV2, kaj mem elektu kiu senco konvenas, tauagas au plachas al vi.

La legado de chiuj esencaj kontribuajhoj interlingvistikaj kaj 'socilingvistiaj' de Isaev far mi permesas doni jenan konkludan pritakson:

La verkaro de Isaev, kiu estas nuntempe eksmoda, estas utiligebla nur kun grandaj rezervoj, char ghi prezentas tro unuflankecan, mankohavan kaj tro ideologian karakteron kaj en ghi mankas severa scienca objektiveco. Al novuloj, kiuj volus serioze okupighi pri la historio kaj teorio de planlingvoj kaj de Esperanto, ghi ne povas esti rekomendita kiel scienca fonto. La plej originala kontribuo, kiun Isaev liveris, eble estas lia artikolo pri la Lingvo de la Estonteco en la libro 'Jazyk i nacija', 1973, kie li resumis la eldirojn de kelkaj konataj (kaj tiam aktualaj) sovetiaj socisciencistoj pri la lingvo de la estonteco kaj la planlingva demando, el de tiuj autoroj formulita (t.e. mem kuirita) marksisma (?) vidpunkto (Markso, Engelso kaj Lenino malmulte diris pri lingvo, do la marksismaj lingvistoj havis iun problemon de substanco kaj do komencis remachi kion diris Brezhnev kaj deflankighis de veraj lingvistikaj au socilingvistikaj demandoj kaj komencis miksi ghin kun sovetia nacia politiko lau inspiro de Lenin). Isaev tro adaptighis al la aktuala 'mainstream'-o, cetere sen esprimi propran opinion kaj kompreneble sen ajna kritiko pri far aliaj esprimitaj vidpunktoj, kio kondukis al bizaraj rezultoj: en iu momento li ne plu menciis la de li adoratajn sciencistojn (kiel Deseriev, Gafurov, Kammari, Kaltachcjan ktp.) kaj en la fino, ankorau en 1987, ech ne plu menciis marksismon-leninismon. Cetere, ghis la fino, Isaev ignoris en siaj artikoloj la persekutojn de la Eo-movado en la 30aj jaroj sub Stalino, kvankam la studoj de Lins jam delonge aperis, kio kauzis grandan truon en liaj artikoloj inter la 30aj kaj 50aj jaroj (iuj legantoj supozeble demandis sin, kio okazis en tiu periodo). Do, iusence Isaev kondukis siajn teorion kaj sin mem al la absurdo. Probable li ne sentis sin tre bone en tio, kiam li konstatis, ke la komunisma mondo malaperis. Isaev do estis modela viktimo de la sovetia ideologio.
Ke Isaev regule, precipe en la 70aj jaroj, blasfemis kontrau "burghoj", "antikomunistoj", "reakciuloj kaj imperiistoj" en Germanio kaj Usono ktp., mi jam skribis chi tie. Ankau li ludis ambiguan rolon kiel prezidanto de ASE - sed pri tio skribis jam sovetiaj e-istoj en siaj memuaroj.
Kolker diris en intervjuo kun Spegulo, ke Isaev faris kion li povis. Tion mi volonte kredas, sed en tio estas nur parto de la vero.
  
Mi ne volas troigi kaj diri, ke la verkaro de Isaev estis scienca trompo, kvankam la limo de tio estis ja preskau atingita. Ech Blanke rimarkis tion kaj grandparte rezignis remachi la ellasajhojn de Isaev en siaj propraj verkoj, almenau en Internationale Plansprachen, Akademie-Verlag 1985. Ke li ne kuraghis kritiki la verkajhojn de Isaev, estas alia afero.

Mi tute ne celas detrui au simile Isaev-on, sed celas kiel eble plej objektivan, realan kaj justan pritakson de lia verkaro interlingvistika kaj 'socilingvistika'. Lau mi Isaev estis pli propagandisto de la sovetia nacia poitiko ol sciencisto, kiun oni povintus serioze konsideri.
Dulicenko estis multe pli scienceca autoro, kvankam ankau en lia verkaro aperas obsedoj pri marksismo k.s., sed tio ne estis evitebla en tiu tempo. Dum Isaev samtempe ekzemple preskau ne menciis Drezen, Dulicenko interese kaj bone verkis detale pri li kaj lia interlingvistika koncepto. Kuznecov grandparte sukcesis forlasi la ideologion.


Fazit: Das Gesamtwerk von M.I. Isaev, das heute weitgehend veraltet ist, ist nur unter grossen Vorbehalten zu gebrauchen, weil es einen zu einseitig ideologischen Charakter, viele Lücken und Mängel aufweist und strenge wissenschaftliche Objektivität vermissen lässt. Es kann Neulingen, die sich ernsthaft mit der Geschichte un Theorie der Plansprachen und des Esperanto befassen, als wissenschaftliche Quelle im Grunde nicht empfohlen werden. Der originellste Beitrag, den Isaev zur Plansprachenfrage je abgegeben hat, ist m.E. vielleicht sein Artikel, den er für das Buch ‚Jazyk i Nacija’ (1973) über die Sprache der Zukunft verfasste (s. oben). Darin wies er auf Namen bekannter sowjetischer Geisteswissenschaftler hin, die sich aus marxistisch-leninistischer Sicht über die Plansprachenfrage geäussert haben, ohne selbst Interlinguisten oder Esperantisten zu sein.

umfassendes Wörterbuch ethnolinguistischer Begriffe und Termini, 2003, Definitionen, die – typisch für Isaev – äusserst einseitig sind und zahlreiche (im Jahr 2003 unverzeihliche) Lücken und Mängel im Inhalt und der Bibliographie aufweisen. So dass das Wörterbuch von den gewählten Stichwörtern gesehen durchaus interessant, von den Definitionen aus betrachtete hingegen in vielen Fällen unbrauchbar ist, da sie im Grunde den inzwischen überholten sowjetischen Standpunkt (oder Standard) vertreten.