Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Psikedelaj kovriloj ne ravas fakulon

Psikedelaj kovriloj ne ravas fakulon

de Redakcio Laste modifita: 2011-04-29 10:58
La estonteco de la revuo Esperanto anticipe ŝajnis iĝi unu el la ĉefaj temoj de la ĵusa estrarkunsido de UEA, ĉar delonge estas diskutataj novaj gvidlinioj por la revuo, kaj ĉar baldaŭ finiĝos la provizora kontrakto de la nuna redaktoro. Sojle al la kunsido Libera Folio tial turnis sin al kelkaj spertuloj, por ke ili donu sian opinion pri plibonigindaĵoj en la revuo. La estraro de UEA fine denove decidis ŝovi decidojn pri la revuo al nedifinita estonteco. La prijuĝoj pri la revuo, ricevitaj de Libera Folio, ne estis tre favoraj, sed grandparte nur kelkvortaj, kaj neniu konsentis esti citita kun nomo. Unu grafika fakulo tamen sendis ampleksan analizon de kelkaj lastatempaj numeroj de la revuo, kaj post pripenso la redakcio decidis aperigi ĝin, kvankam la aŭtoro deziras resti anonima. "Haste kaj senorde enŝutitaj artikoloj, manko de rubrikoj kaj hierarkioj, senfantaziaj titoloj kaj ripetiĝantaj, psikedelaj kovrilpaĝoj" - jen prijuĝo de fakulo pri la ĉefa montrofenestro de UEA.

Esperanto revuo - Oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio (en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko). 18,7 x 26,7cm. 24-paĝa, memkovrila. Kolora. Jara paĝnombrado. Monata.

Esperanto revuo-logotipo esprimata per Impact, fonto el la 1960-aj jaroj.

Enhavtabelo kvazaŭ el libroindekso, ne ilustrita kaj kamuflita malantaŭ la kovrilo kontraŭ la kolofono kaj iu dua priskriba tabelo.

Paraj paĝoj sen konekta strukturo. Manko de latiso (grid angle).

Paĝaranĝe, unu universala ŝablono por ĉio. Ne distingeblas ĉefaj disde malpli esencaj artikoloj. Mankas hierarkioj kaj ĉio portas samrangan titolon kaj tekstan tipografion. Artikoloj du-kolumnaj; kolumna variigo ne ekspluatata.

Artikoloj haste elŝutitaj sur la paĝojn sen kriterio kaj sen ordo. Eĉ revufine ĉefartikolo povas elsalti (decembro 2010); ĝia kolora fono, senkiale, etendiĝas sur la paran paĝon, kiu montras la indekson. Titoloj faktecaj kaj senfantaziaj: oftas simple la nomo de la aranĝo raportata. Simile surkovrile. Densaj tekstoj, kie ofte mankas oportunaj subtitoloj. 

Sufoka manko de “aero” inter la diversaj tekstaj elementoj. Malgraŭ longaj, 60-karaktraj linioj, kompostaj mispaŝoj ĉeestas. Ekz-e sur paĝo 252 (decembro 2010) en unu sama negranda kolumno tri-foje komenciĝas nova frazo fine de linio; dua kolumno ekas per "orfa" linio. “Vidvaj” linioj abundas kaj ekstremaj kazoj videblas konstante. Perforta ambaŭflanka kvitiĝo povas kaŭzi severan malstreĉigon de la interlitera spacado, kiel ĉe la anonceto sur paĝo 142 de junio 2010. Obsedo pri netransigo de artikolo al sekva paĝo koste de malgrandaj fotoj kaj aŭdaca kondensigo de la teksta tipografio (ekz-e paĝoparo 92-93 de aprilo 2010). La bazaj problemoj de grafikado restas nesolvitaj.

Sed ankaŭ enhave la revuo ne estas organizita. Konfirmas tion la manko de rubrikoj. Tiuj ĉi ekzistas nur por la minoraj, “fiksaj” sekcioj: novaj libroj, forpasoj ktp. Sur ĉiu ilia zono, vinjeto ĉiupaĝe ripetas sloganon similan al tiu surkovrile kaj kolofone renkontitan: "La revuo Esperanto. Oficiala organo de UEA".

Tre homogena fototema elekto kun foresto de desegnaĵoj. Fotoj pelitaj kontraŭmarĝenen, jen angulsupren jen paĝpieden. Ofta rimedo (nepre ĉe librorecenzoj) estas sandviĉi bildon meze supre inter ambaŭ kolumnojn. Krom la fotoj kaj foje iu inspirita hela fono, interne regas nigro. Koloro ne ekspluatata.

Bildklarigoj kunpremitaj ene de la bildoj, kun stilo varianta de numero al numero: en januaro 2011 ilin hantas blanka aŭro. Ankaŭ la artikoltitolojn konstante hantas, same kiel la fotojn, ombro.

Tedaj reklamoj faritaj surbaze de kelketaj ŝablonoj. Ekzemplo de tiaj “funebraj” anoncoj sur paĝo 215 de oktobro 2010.

Psikedelaj kovriloj  - pinta ekzemplo en oktobro 2004, kiu ripetiĝas en januaro 2005 kaj aprilo 2005. Kromata aberacio en decembro 2004. La kovrilaj fotoj ĝenerale montras homamasiĝon. Pejzaĝoj, eĉ malpli sukcesaj: la numero de majo 2010 impresas parapsikologie —samkiel pluraj artikoloj tra la jaroj.

La kovriloj rapide solviĝas per ripetado tema kaj titola: "Danio, la ĉi-jara kongreslando" (januaro 2011); "Danio, la ĉi-jara kongreslando" (februaro 1011); "Danio, la ĉi-jara kongreslando" (marto 2011)…

Mi serioze rekomendas al Universala Esperanto-Asocio meti ĝian organon en la manojn de profesiuloj.

arkivita en:
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-27 10:34
Kiel ofta kritikanto de tiu minora bulteno, mi memevidente konsentegas kun la artikolo. Estas agrable konstati, ke ankau aliaj homoj malshatas (prave) la bulteneton.

Chu vi tamen scias, kio estos la rezulto? Absolute nenia, absolute nenioma. La febla estraro jam klare montris, ke ghi apenau havas personecon k ke ghi lasas sin porti tien-reen lau la lauteco de la plendkrioj. Jam pluraj korifeoj klare diris, ke la kvalito de la revuo tute ne influas la membronombron (sankta naivo...). Legantoj (au chu pli ghuste "nur-rigardantoj"?) laute esprimis sian konsternighon, kiam oni kritikis la daurajn homamasighajn fotojn surkovrilajn k internajn - ja ghuste tiaj kovriloj estis la plej shatataj (evidente de la fotitoj mem: homoj shatas vidi sin sur la kovrilo de teorie prestigha revuo). K la plej frapa ekzemplo, en si mem la pinto de chi tuta historio: unu el la plej lautaj kriantoj defende al la nuna redaktoro private konfesis, ke li ne legas la revuon...

Perdita batalo.
Au...
Perdita batalo?
mbavant
mbavant diras:
2011-04-28 14:48
La signifon mi ne komprenas, kaj la ripetadon de tiu esprimo en ĉiu kontribuaĵo de la koncerna aŭtoro mi paraleligas al la ŝablonaj vortoj "koterio" aŭ "skandalgazeto", kiuj plenigas aliajn.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-28 15:35
Estas la plej mallonga k trafa, k ech eleganta, esprimo, kiun mi sukcesis trovi por mallonge difini la fatrason.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-28 17:03
La ghusta esprimo estas "minora bulteno". Oni ne povas nomi ghin revuo.
mbavant
mbavant diras:
2011-04-28 19:15
Nu, bone, revuo, revueto, bultenetaĉo..., komprenite, sed kiun difinon vi donas por "minora". Laŭ PIV1 temas pri fakvorto muzika, biblia, filozofia aŭ medicina.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-28 19:36
La unua PIVa difino: "la pli malgranda el du [aŭ pli da] aferoj, klasoj ktp."

Antaŭvide al la sekva demando: "granda" laŭ la 4a PIVa difino signifas "superanta la ordinaran kvaliton, gravecon...". Do "malgranda" signifas "malsuperanta la ordinaran kvaliton, gravecon...".

Do "minora", laŭ la difino "la pli malgranda el du [aŭ pli da] aferoj", devus esti kristale klara, sed mi precizigu: "minora" signifas "malgrava", "sub la ordinara kvalito", "sub la ordinara graveco", "malpli grava ol aliaj el la sama speco". Mi aŭdis/legis la vorton jam ofte, ekz. en la esprimo "minoraj dioj". Ĉu mi estas la sola ĉi tie, kiu iam renkontis tiun vorton? Eble ĝi ne estas sufiĉe mojosa.

Estas mirige, ke en LF skribas multaj homoj - k ĉe kelkaj oni devas vere foje peni por lingve kompreni la diritaĵon -, sed ĝis nun ŝajne nur mi vidas min devigata difini miajn vortojn.
mbavant
mbavant diras:
2011-04-28 20:41
Vi ne estas la malplej kompreninda aŭ komprenebla. Ĝuste tial mi insistas por kompreni. Kaj mi konstatas, ke vi sagace aldonis "[aŭ pli da]" en la difino. Komence mi opiniis, ke vi volas uzi originalan metaforon kun la muzika signifo de "minora". Kiam mi rimarkis, ke vi ripetas la esprimon, mi ekvolis scii pli pri la signifo malantaŭ la slogano. Nun mi povas diri, ke mi malkonsentas pri la pritakso. Mi ne scias, kun kio vi komparas tiun ĉi bultenon por diri, ke ĝi estas malpli "grava" ol aliaj el la sama speco.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-28 21:13
> Mi ne scias, kun kio vi komparas tiun ĉi bultenon por diri, ke ĝi estas malpli "grava" ol aliaj el la sama speco.

Mi komparas ĝin kun ĉiu ajn alia bulteno en la Esperanto-movado, k ĝi estas minora.

Eĉ la du bultenetoj eldonataj de la du lokaj E-kluboj, kies membro mi estas, enhavas multe pli da redaktolaboro k ekzistosenco ol RE. La bultenetojn oni povas ŝati aŭ malŝati, sed ili almenaŭ havas klaran redaktolinion, kiu ĉe RE plene mankas.
blahma
blahma diras:
2011-04-27 11:34
Atentu, ke via fakulo (ĉu li aŭ ŝi estas esperantisto? tion mi ne klare komprenis) konfuzis la fakvortojn, ĉar en la artikolo li aŭ ŝi nomas Impact "fonto el la 1960-aj jaroj". La ĝusta vorto kompreneble estas "tiparo", ĉar "fonto" estas io tute alia (kvankam ankaŭ rilata al ĵurnalismo).
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-27 12:20
La supra komento, evidente celanta "iom malfortigi la fakulon" k tiel malpligravigi la pravan k gravan atakon al la minora bulteneto, estas plia pruvo de la Legho de Tonyo: http://www.delbarrio.eu/2008/04/la-legho-de-tonjo.htm

Mi ne celas, ke la atentigo ne estas ghusta - sed chu ekde nun ni devos komenci korektadi chiujn erarojn au malglatajhojn, kiuj aperos en chiuj artikoloj k (precipe) en komentoj al la artikoloj? Tiam la mondo estos jam longe akceptinta Esperanton, kiam nia lingva batalo en LF ankorau furiozos.
blahma
blahma diras:
2011-04-27 23:10
Pardonu, sed per mia atentigo mi neniel intencis forlogi la atenton de la problemo. Ja la aktuala redaktoro de revuo Esperanto estas mia amiko kaj mi nun havas propran regulan rubriketon tie, sed espereble tio ne malpermesas al mi ne havi ajnan klaran opinion pri la diskutataj revuaj gvidlinioj. Sincere dirite, mi la revuon Esperanto atentas nur ĉar per ĝi mi povas foje komuniki ion al certa grupo de esperantistoj, kaj mem tute prifajfas ĉu ĝi respektas aŭ malrespektas opinion de la estraro ktp. Tial ankaŭ la aspekto kaj al tio ligata populareco ne tiom interesas min, ĉar kiel ano de la juna interreta generacio mi havas multajn aliajn komunikkanalojn. Dum kelkaj unuaj jaroj mi senzorge membris en UEA sen legi la revuon, kaj nun tion faras nur ĉar ĝi senkoste legeblas en PDF parte de mia ĉiam sama membreco. Jen mia alibio ke mi ne emas flankigi la diskuton.

Mi skribis pri "fonto" nur atentigi pri la eraro la redaktoron. Cetere, tiel mi faris jam antaŭe (ĉe http://www.liberafolio.org/[…]toj-travivis-la-katastrofon) kaj tio bonege funkciis. Nun ankoraŭ ne aperis ŝanĝo, sed certe Kalle atentos mian komenton baldaŭ. Sekve li eĉ povintus trankvile ĝin forviŝi, por ke ĝi ne ĝenu la ceterajn legantojn - sed nun jam ne facile povas, se ni komencis diskuti prie. Kredu al mi, ke se ekzistus aparta speco de komento videbla nur al la redaktoro, mi uzintus tiun kaj ne komenton publikan.

Kaj dankon pri la aludo al la "leĝo de Tonyo". Kvankam mi ne aŭdis pri tiu esperanta adapto, mi ja konas jam la leĝon de Godwin. Mia alibio: http://eo.wikipedia.org/w/i[…]e_Godwin&action=history (rigardu tute suben :-) ... [tiun ĉi mian anekdotecan atentigon pri vikipedia artikolo bonvolu ne konsideri kiel provon "iom malfortigi" vian riproĉon...]
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-27 23:53
Forgesite do pri la tipaj fontoj.

> Tial ankaŭ la aspekto kaj al tio ligata populareco ne tiom interesas min, ĉar kiel ano de la juna interreta generacio mi havas multajn aliajn komunikkanalojn.

Mi sentas ian bezonon atentigi (en afabla k neakra maniero, mi maldeziras miskomprenon), ke ankaŭ la netiomjuna generacio estas interreta generacio havanta multajn aliajn komunikkanalojn - fakte precize la samajn kiel la juna interreta generacio. Novaj teknologioj ne estas ekskluziva agadkampo de la t.n. junularo.

Se oni plendas pri la kvalito de RE, do ne pro tio, ke tiu estas la sola aŭ ĉefa komunikkanalo de homoj ne-retkapablaj, aŭ ke oni nostalgias la "oldajn" tempojn, kiam nur leteroj ekzistis (letero? letero? tiun vorton mi vidis ie... eble sinonimo de "mojoso"?): oni volas havi legindan, eĉ legendan revuon indan je siaj prestiĝaj nomo k historio. K la nuna revuo neniel plenumas tiun deziron.
pistike65
pistike65 diras:
2011-04-28 06:18
Kara samkadukano fjmoleon,

vicante antau tombejo, mi plezure legis Vian protestetan komenton. Jes, ankau ni, kalvaj sendentuloj kaheksiaj, uzas interreton! Ekzemple, en mian sarkofagon mi kunportos poshkomputilon, por senprokraste informighi pri la dato de la resurekto.

amoke
Istvan Ertl

dennis
dennis diras:
2011-04-27 16:44

Kvankam la titolo ne konvinkas, mi trovas la artikolon pri la revuo Esperanto instrua kaj utila, por nun kaj por la venonteco. Mi bone tralegis la enhavon kaj poste kreis liston de la 39 rekomenditaj shanghoj rilate la, chefe, grafikan parton de la revuo. Multe el tiuj shanghoj estas fareblaj, ekde nun.

Tiaj komentoj de fakulo helpas al ni vidi la plibonigeblecon de la revuo, kaj mi kredas, ke se Stano au se alia homo faros lau la sugestoj, efektive tiu grafika parto plibonighos. Pri la novaj Gvidlinioj, tamen, mi persone ne vidas la utilecon por plibonigi la revuon. Eble iu povas konkrete klarigi kiel tiaj gvidlinioj helpos.

Tiaj grafikaj shanghoj kune kun plibonigado de la fota kaj enhava politikoj povas doni al ni pli utilan revuon, tamen, lau mi, ni devas pensi multe pli fantazie, pli sisteme kaj ekstersisteme, kaj shanghi la revuon pli ghisradike. Mi ne scias kiel shanghi ghin, sed ni bezonas novan aliron pro la facileco interrete informighi pri tradiciaj partoj de la Esperanto-Movado.

Chu eblas malfermi la debaton kaj almenau auskulti novajn, senprecedencajn ideojn?

Mi proponos unu por eventuala diskuto: Anstatau 24 paghoj chiumonate, havu 72 au 96 chiuTRImonate. Malgranda revuo ne imponas, nek konvinkas se ni montras ghin al eksteruloj. La artikoloj en tiu pli granda revuo povas eviti la ripetadon de jam aperintajn interretajn novajhojn kaj iri al artikoloj kiuj estas pli profundaj. Iom pli pri literaturo bonvenus. Analizo de la bugheto, ne nur listigo kaj suprajha komento bonvenus. Mi mem ne havas multe da ideoj rilate la enhavon, sed ni Esperantistoj havas multe da UEA-Membroj kiuj jes ja havos!

Sciu, ke aliaj membraj asocioj pli grandaj ol ni faras nur 4 au ech nur 2 numerojn de siaj revuoj chiujare. Ili havas, mi supozas, siajn bonajn tialojn.

Ankau, ni memoru, ke revuo estas parto de informosistemo, kaj informosistemo estas parto de ghenerala strategio. La kvanto da partoj kaj la interrilatoj de tiuj partoj kun aliaj eroj de la sistemo estas granda. Kaj ech se vi riparas parton de la sistemo, vi devas profunde prikonsideri la interrilatojn de la enaj partoj kune kaj la ekstera chirkauajho socia, teknologia, ekonomia, jura, politika, konkurenca kaj internacia.

Dennis Keefe
bkolker
bkolker diras:
2011-04-27 16:46
La analizo, kiun faris la anonima grafikisto (kiu samtempe fakulas pri la enhavo!) impresas kiel psikedela. Ne estas hazardo, ke neniu kritikinto konsentis malkovri sian nomon; kaj iliaj etaj kritikajxoj ecx ne estas aperigitaj (vershajne, char senvaloraj). Kompreneble, nenio estas perfekta kaj chio estas plibonigebla. Sed chu la Estraro zorgu pri chiu orfa au vidva linio en la gazeto? La Estraro havas pli gravajn taskojn.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-27 17:08
> Sed chu la Estraro zorgu pri chiu orfa au vidva linio en la gazeto?

Ne. Pri tio zorgu la redaktoro. Au la grafikisto.

> La Estraro havas pli gravajn taskojn.

Shajne la estraro estas tro okupata por zorgi pri malgravajhoj kiel la chefa organo de la asocio.
Jozefo
Jozefo diras:
2011-04-27 19:17
Kara s-ro Kolker, chu vi estas grafikisto ?

Chio bonas, do, en la revuo "Esperanto" ? Nenia neceso ion shanghigi ?

Esperanto neniam havos rimarkindan sukceson se oni ekzemple lasas gravajhojn kiel la revuon en la manoj de neprofesiuloj.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2011-04-27 16:48
Chiam la sama filmo. Libera Folio anoncas, kaj io okazas. Ni memoru kio okazis en Havano. Libera Folio aperigis artikolon pri la redakcio de Esperanto. Iom da tempo poste okazis tio, kion chiuj scias.

Post la printempa estrarkunsido, Osmo montris klare sian pozicion koncerne la daurigon de la laboro de Stano. Jen nun Libera Folio aperigas vortojn de anonimulo. Se tiu chi ne estas Osmo BULLER au ties samkoteriano, Kalle bonvolu montri la personon.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-27 16:59
> Libera Folio anoncas, kaj io okazas. Ni memoru kio okazis en Havano. Libera Folio aperigis artikolon pri la redakcio de Esperanto. Iom da tempo poste okazis tio, kion chiuj scias.

Se vi celas implici, ke LF havas potencon k sukcese manipulas la estraron/movadon lau sia placho - (mal)bedaurinde tio ne estas tiel, char nek LF nek la multnombraj kritikoj sukcesis formovi la redaktoron au ech iom plibonigi la enhavon de la minora bulteno.

> Se tiu chi ne estas Osmo BULLER

Mi certas, ke Osmo Buller ne estis la autoro de la artikolo: li ne farus la (cetere anekdotan) eraron pri fonto k tiparo.

> au ties samkoteriano

Kredu min: ne necesas aparteni al la "koterio de Osmo", nek al iu ajn alia koterio, por malshati la minoran bultenon.

> La masko estas travidebla

Eble, sed la (sen)maskito(j) shajne neefike realigas sian enombran komplotadon, char indiferente iras plu la karavano.
jayloganlf
jayloganlf diras:
2011-04-27 18:57
Tre pozitiva kritiko. Ĉapelolevon! Bonvole notu, ho revua redakcio. Oni volonte pensas kun vi. Uzu! Klaraj kaj utilaj (kaj verŝajne facile aplikeblaj kaj malmultekostaj) proponoj. Eĉ malgrandaj ŝanĝoj povas efiki jam grandan plibeliĝon kaj pli profesiecan aspekton. Kaj pli mojosan (kial ne?).
unuel
unuel diras:
2011-04-27 19:33
La analizo de la anonima grafikisto estas sufiĉe konvinka, eĉ se iom formalisma. Se la problemoj de la revuo temus nur pri ĝia grafika aspekto kaj enpaĝigo, estus verŝajne ne ege malfacile plibonigi la aferon per kelkaj simplaj recepoj.

Tamen la ĉefa problemo de la revuo ne temas pri psikedelaj koloroj, vidvaj aŭ orfaj linioj, sed io multe pli profunda: ĝi apenaŭ ŝajnas esti redaktata.

La anonima grafikisto iom tuŝas la kernon, atentigante, ke la tekstoj estas "haste elŝutitaj sur la paĝojn sen kriterio kaj ordo". Aktiva redaktoro povus anticipe elekti kelkajn gravajn temojn por ĉiu numero, peti legindajn tekstojn de kompetentaj aŭtoroj, prilumi diversajn vidpunktojn, eble eĉ stimuli kritikan diskuton... Sed anstataŭe aperas banalaj raportoj pri brile sukcesaj renkontiĝoj kiujn partoprenis tri amikoj de la artikolverkinto kaj ies kato. Oni foje ekhavas la impreson, ke la redaktoro entute ne planas la numerojn, sed simple aperigas tion, kion li hazarde trovas en sia poŝtkesto.

La ideo de Dennis Keefe, aperigi iom pli bonan revuon iom malpli ofte ne estas stulta. Se UEA efikigus sian retejon kaj pli regule publikigus tie aktualajn informojn, anstataŭ 11 paperaj revuoj jare, kiel nun, povus sufiĉi 6 numeroj duoble pli dikaj. Sed ĉefe ili devus esti duoble pli interesaj, duoble pli seriozaj, dekoble pli redaktitaj.
unuel
unuel diras:
2011-04-27 19:37
Baf, tuj afiŝinte mi vidas mistajpon: "per kelkaj simplaj receptoj", mi celis skribi. Sed kompreneble, en receptoj povas esti cepoj.

Estas vere stulte, ke ne eblas redakti aŭ forpreni erarajn komentojn en Libera Folio.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-27 19:59
> Estas vere stulte, ke ne eblas redakti aŭ forpreni erarajn komentojn en Libera Folio.

Jes, tio estas tre ĝena, tial mi ofte relegas plurfoje miajn mesaĝojn antaŭ ol sendi - malgraŭ kio, kompreneble, mi ĉiam trovas iun eraron - sendinte.

Pri la cepaj receptoj: ne zorgu, ni komprenis tuj ĉe la unua lego :-). La "denovaj cepoj" ne havis apartan sencon :-) Eble se temus pri reterpomoj...
goulo
goulo diras:
2011-04-28 10:05
kaj niaj cepoj benos nian paciencon.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-27 20:20
> Tamen la ĉefa problemo [...] io multe pli profunda: ĝi apenaŭ ŝajnas esti redaktata.

Ĝuste.


> La ideo de Dennis Keefe, aperigi iom pli bonan revuon iom malpli ofte ne estas stulta.

Mi samopinias. Mi trovas ĝin tre atentinda.


> anstataŭ 11 paperaj revuoj jare, kiel nun, povus sufiĉi 6 numeroj duoble pli dikaj.

Antaŭ ol mi legis vian komenton, ankaŭ mi pensis ĝuste pri tiu cifero, 6. Aperigi nur tri-kvar numerojn jare ŝajnas tro malmulte. Unu numeron ĉiun duan monaton mi trovas bona ritmo.

Miaopinie ĝi ne bezonas esti laŭpaĝe duobla, t.e. enhavi 48 paĝojn. Sufiĉas la nuna nombro, 24, aŭ eble ĝis 30, sed ne pli. 48 paĝoj estas simple tro k apenaŭ iu entuziasmulo emus legi 48 paĝojn, eĉ se li havas du monatojn por tio. K krome neniu legadus la revuon dum du monatoj: la revuon plej probable oni legas dum la unuaj du-tri tagoj post alveno, k poste oni flankenmetas. Nur iun artikolon, pri kiu oni aparte interesiĝas, oni probable relegos iam.

Do mi resumas: 30-paĝa revuo, aperanta ĉiun duan monaton, redaktata*, neentenanta provizorajn aktualaĵojn (por tio ekzistas la reto, la ĝenerala k la UEA-retejo, kiu devus esti multe pli regule aktualigata ol nun) sed interesajn artikolojn pri... lingvo, kulturo, angulo pri anekdotoj de la E-historio (kun aparta honorofica redaktoro), prezento de unu-du landaj asocioj en ĉiu numero kun priatento al geografia ekvilibro (la prezenton prizorgas k prirespondecas la koncernaj landaj asocioj), unu paĝo por poezio k prozo (kun aparta honorofica redaktoro), mallonga prezento de kvar fakaj asocioj sur unu paĝo (la prezenton prizorgas la fakaj asocioj), unupaĝa prezento de aliaj planlingvoj (esperantistoj interesiĝas pri lingvoj k certe pri la "kuzaj frenezaĵoj")... venas mil ideoj al la kapo. Kelkaj sendube bonaj, aliaj sendube malbonaj, kelkaj montriĝos tre utilaj, aliaj forĵetindaj... Sed eblas fari allogan revuon. Kompreneble NENIAM oni plaĉos al ĉiu, k kiel ajn oni redaktos/kreos la revuon oni ĉiam trovos prigrumblantojn, sed almenaŭ la revuo estos redaktata revuo, kiun oni povos ŝati aŭ malŝati, sed kies enhavo ne estos hazarda.



* unuel atentigas, ke la numeroj devus esti "dekoble pli redaktitaj". Tiu dekobligo ne multe helpus, ĉar la nuntempaj numeroj estas neniel redaktataj, do 0 x 10 = 0. T.e la numeroj estu redaktataj, simple. Estus agrabla ŝanĝo rilate la nunan staton.
lancelot
lancelot diras:
2011-04-27 21:06
La aŭtoritateca papo de Esperantujo, kiu el Romo severe kontrolas
‘urbi et orbe’ la laŭinstruitecon de tio kion la E-ŝafoj faru tra la
mondo, permesis al si frapi la redaktoron de Libera Folio per akra
“leciono” pri profesia etiko. Per la jena reagaĉo –cetere, tipe
korsetisma- Corsetti tuj senrajtigis la seriozan analizon pri unu el
la lamaj aspektoj de la revuo de UEA: “vi daŭrigas vian batalon
kontraŭ la revuo anstataŭ okupiĝi pri la seriozaj problemoj de la
movado. Tio estas via rajto, se vi faras ĝin je via nomo, sed bonvolu
ne uzi la taksojn de anonimuloj kaj ĉefe ne nomu tion ĵurnalismo”.

Laŭ kutima sinteno ĉe li, Corsetti arogas nur al si la rajton difini
tion kion oni konsideru movada problemo kaj kion ne, spite la oftajn,
diversflankajn esprimojn de zorgo kaj maltrankvilo pri la multaj
mankoj de la ĉefa organo de UEA. Lastatempe Corsetti ofte disŝiras
siajn vestojn je la nomo de urĝa renovigo, ĝisdatigo, ktp, de UEA, sed
per sia blinda neniigo de atentindaj kritikoj al la maltaŭga amatoreco
de la nuna redaktado, li malkoheras ekz. al la 1-a agaddirekto de la
Strategia Laborplano de UEA 2001-2010 kiun li mem verkis (sed neniu
priatentis), t.e. profesiiĝo.

Ke genia ideo tia, kia Esperanto tamen havas siajn kompatindan sorton
kaj apenaŭan ekziston submetitajn al la obstina miopeco kaj mirinda
ununeŭroneco de homoj kiel Corsetti estas vere priplorinda tragedio.
Esperantst
Esperantst diras:
2011-04-28 04:18
Mi havas du komentojn / demandojn: Kiam oni registriĝas ĉe LF oni ĝenerale devas registriĝi kun la plena nomo kaj uzantnomo. Kial la homoj ne estas sufiĉe kuraĝaj por subskribi aŭ registriĝi kun la plena nomo? Kion timas la homoj? Kiam oni aŭdas la nomon Lancelot, oni pensas pri la kuraĝa kavaliro de la Ronda Tablo de Reĝo Arturo en la Artura legendo, sed kial tiu kuraĝa kavaliro ludas kun fermita viziero? Mi ĝojus scii, ĉu la koncerna komentanto ĝenerale opinias, ke ne necesas renovigo aŭ ĝisdatigo? Mi pensas, ke la revuo kaj necesaj ŝanĝoj estas du ŝuoj!

pistike65
pistike65 diras:
2011-04-28 06:20
"Mi pensas, ke la revuo kaj necesaj ŝanĝoj estas du ŝuoj!"
Jes, kaj ni bezonas spertajn ŝuistojn por ne plu lami.

amike
Istvan Ertl
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-28 10:07
> Mi pensas, ke la revuo kaj necesaj ŝanĝoj estas du ŝuoj!

Ghuste. Kial do, kiam oni petas shanghojn che la revuo, la revuporantoj tuj argumentas, ke shanghojn fari ne eblas, char RE estas nura ero en la "asocia strategio", kiun tutan oni devas redezajni? Se vere temas pri du shuoj, la decidohavantoj parolu plu lauplache pri siaj grandiozaj renovigplanoj sed ankau - dise de tiuj grandiozaj planoj, ja temas pri du shuoj - okupighu pri la katastrofa stato de sia cheforgano.

Cetere, konsideri RE "nura ero" en la asocia strategio... tia priskribos shajnas implici, ke temas pri sengrava bulteneto, kiun oni ne bezonas aparte k lau propra graveco konsideri, kvazau UEA plu eldonus ghin nur pro kutimo. Bedaurinde, la realo ne estas tre fora de tiu ideo.
mbavant
mbavant diras:
2011-04-28 14:56
Se escepti la fakvortan eraron (eble tradukeraron?), la kritikoj konsistigas interesan ekzemplon de fakula lingvaĵo. Specialisto vidas amason da detalaj pekoj... rilate al kio? Nu, rilate al lia (ŝia?) idealo, aŭ pli ĝuste al la moda idealo reganta inter la koncernaj fakuloj. Evidente ne povas esti demando pri la eventuala praveco de la idealo. Ne povas esti demando, ĉu la legantoj perceptas eĉ centonon de tiuj pekoj, aŭ estas êc iom ĝenataj de ili.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-28 20:19
Mi havas la (eraran?) impreson, ke la revuporantoj* ĉiam klopodas kvazaŭ reliefigi lingvajn “erarojn” aŭ “malglataĵojn” ĉe la kritikantoj – kvazaŭ por forturni la atenton. Eble temas eĉ pri nekonscia emo, sed al mi ĝi ŝajnas tre klara.

Plia kurioza aspekto estas, ke neniu poranto vere diris, ke la revuo estas tre altkvalita. Kontraŭe, la rebato de kritikoj baziĝas preskaŭ ekskluzive sur tio, ke la revuo estas nur parto de la tuta informstrategio de UEA k do ne eblas, aŭ ne indas, ŝanĝi ion sen antaŭe funde revizii tiun informstrategion (kio cetere povus daŭri jarojn, sed tio estas alia afero). Do la konkludo estas evidenta: kiel ajn, la nuna kvalito de la revuo ne gravas, ĉar la problemo estas “pli larĝa”. Do revuporantoj, krom – saĝe – eviti laŭdi la altkvalitecon de la revuo, nur “rebatas” kritikojn kvazaŭ flankenmetante la celon de tiuj kritikoj.

Mi esperas, ke ĉi-foje ĉiuj vortoj estas klaraj k ke neniu petos de mi difinon.


* revuporantoj dividiĝas ĉefe en: a. amikojn de la redaktoro; b. homojn vere ŝatantajn la revuon; c. kontraŭantojn de la kritikoj al la revuo, sendepende de tio, ĉu ili ŝatas la revuon aŭ ne (kontraŭas la kritikojn pro plej diversaj kialoj, de “tro krudaj kritikoj” tra “temas ja pri samideano!” ĝis "kiel ajn ne indas fari ion"). Kompreneble la revuporemo neniel rilatas al legado: mi scias tre konkrete pri tre laŭtaj revuporantoj, kiuj ne legas la revuon.
otbuller
otbuller diras:
2011-04-30 14:38
Kiam mi skribis al la Komitato, ke malkontento pri la revuo estas unu el ĝiaj kialoj, mi diris, ke ĝi ne estas la sola kialo, sed ja tia, ke eblas fari ion pri ĝi. Bedaŭrinde neniu komitatano subtenis min, sed oni forviŝis mian opinion guste kun la argumento, ke la revuo estas parto de la informstrategio de UEA kaj ke unue tiu ĉi devos ŝanĝiĝi. Kiam mi mem malsaniĝis, la kuracistoj feliĉe pretis tuj okupiĝi pri mi sen atendi, ke mi unue komencos vivi pli sane kaj labori ene de normalaj horoj. Tiom pri tiu sinteno.

Alia rebato estas, ke plejmulto kontentas pri la revuo. Efektive, ĉiujare 9 el 10 abonantoj remembriĝas. UEA tamen ne povas permesi al si perdi ĉiujare dekonon kaj tial la sinteno de tiuj, kiuj malkontentas, aparte gravas. Se ili fariĝus pli kontentaj, ne komencus forfali ĝisnunaj kontentuloj. Kiel la defendantoj de la nuna revua koncepto fakte mem diras, al ili ne gravas, kia la revuo estas; ili daŭre reabonas. En demokratio regas la plimulto, sed ĉi tie temas pri kazo, kie ignoro de eta malplimulto estas danĝera kaj subfosas ankaŭ la interesojn de la kontenta plimulto.

Oni bagateligas la funkcion de papera revuo en la reta epoko. Iuj pretas eĉ rezigni pri ĝi. Tiun opinion oni ne povas preni serioze tiom longe, kiom en gazetkioskoj abundas revuoj pri komputiloj, interreto, retpoŝto ktp, unu pli luksa ol alia. Ili ja devus esti la unuaj, kiuj malaperas.

Fine, estas ĉagrene, ke oni ignoras la opinion de iu, ĉar tiu prezentas ĝin anonime. Tio estas tiom pli kurioza ĉe lingvo, kies aŭtoro mem lanĉis ĝin sub pseŭdonimo. Ankoraŭ pli plorinda estas la mala kazo: ignori la opiniojn de iu, kiu havas certan nomon. Tipa ekemplo estas Andy Künzli. Mi ĉiam legas atente, kion li dias, sed por multaj eklumas tuj ruĝe ĉe lia nomo. Oni kritikas lian lingvajon, sed se oni serioze reagus al li, nature tiu kritiko baldaŭ ne necesus.
 
otbuller
otbuller diras:
2011-04-30 14:41
Mia unua frazo devis esti: Kiam mi skribis al la Komitato pri la malkresko de la membraro...
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-30 15:58
Kelkaj komentoj aldone al la tre klaraj, k saĝoplenaj, vortoj de Osmo.

Ĉiujara realiĝo de 9 el 10 membroj aspektas unuavide kiel tre bona rezulto - ankaŭ mi pensis tion dum momento. Tamen rapida kalkulo montras, ke se ĉi-jare oni perdas "nur" 10% ("temas ja nur pri 1 el 10...", oni povus pensi), venontjare pliajn 10% ("temas ja nur pri 1 el 10...") k saman proporcion postajare ("temas ja nur pri 1 el 10..."), en tri jaroj UEA estos perdinta trionon de sia membraro. Mi emfazas: trionon de sia membraro. Se la komenca cifero estis ekz. 5000 membroj, post tri jaroj restos nuraj 3650. Neniu asocio dependa de membrokotizoj estas vivipova post tia membroperdo en nur tri jaroj.

Foje aŭdiĝas voĉoj, ke homoj ne membras en UEA pro la revuo. Vi pravas: oni ne membras sole nur pro la revuo - se la revuo estus la sola interesaĵo, oni povus aboni ĝin aparte. Oni membras en UEA pro du ĉefaj kialoj: oni volas havi servo(j)n de ĝi, aŭ oni volas fordonaci la kotizmonon al UEA. Ĉi dua sinteno fontas el pli-malpli konscia apogemo al E-o k tiela helpo al plibonigo de la mondo. Por tiaj homoj tute ne gravas, ĉu la kvalito de la servoj estas bona aŭ malbona - ja eĉ ne gravus, se servoj tute ne ekzistus: ili simple volas mone apogi. Ĉu ili foje ricevas revuon, jarlibron aŭ aliajn servojn, nu, tio estas pli-malpli agrabla kromaĵo, kiu ne nepre necesas.

Aliflanke, tiuj membriĝantaj por ricevi servon ja tre interesiĝas pri la kvalito de tiuj servoj. La servoj ne bezonas esti vivesencaj por la membroj (neniu UEA-membro havas kiel vivcelon ricevi revuon aŭ delegito-liston), sed ili ja devus esti iel utilaj, interesaj, atentovekaj... nu, oni pagas monon k oni volas havi ion por tio. Certe ankaŭ ĉe la "servoserĉantaj" membroj iom da altruismo k da apogo al E-o por plibonigo de la mondo ludas certan rolon - sed se tiu estus ilia sola celo, ili povus trovi ankaŭ aliajn organizojn, al kiuj fordonaci sian monon. Por tiaj membroj la kvalito de la servoj ne nur gravas: ĝi estas esenca. Kompreneble ne ĉiuj servoj estas samgrade utilaj por ĉiuj, sed ĉiu membro devas havi la impreson, ke almenaŭ iu el la servoj estas utila, interesa, atentoveka por li... nu, alivorte, ke por la pagita mono - k krom la altruisma apogo al la disvastigo de la lingvo - oni ricevas ion. Se ne estas tiel, oni kompreneble ne remembriĝos en UEA - k la ciferoj ŝajnas indiki, ke almenaŭ dekono (ĉiujare) de la membraro troviĝas en tia kategorio/situacio. Mia propra sperto: antaŭ kelkaj jaroj, k post longega nemembreco, mi re-MA-iĝis, cetere en periodo, kiam mono ne malmankis al mi. Amiko komentis, ke, kiam mi vidos la revuon, mi bedaŭros la forĵetitan monon - li pravis. Pasintjare mi pensis "nu, eble mi povas MJ-iĝi, ricevos JL k povos legi la revuon surekrane". K malkovris, ke mi apenaŭ bezonas JL, la revuo estas same malbona kiel antaŭ kelkaj jaroj k estas torturo eĉ simple provi legi ĝin, k mi ne uzas aliajn servojn de UEA. Logika konkludo: tute ne remembriĝi eĉ kiel MJ. Se mi volas fordonaci kotizmonon por la bono de Esperanto, mi trovos aliajn kanalojn (mi fakte trovis: mi estas membro de du lokaj kluboj, de kiuj mi ricevas absolute nenian servon - nu ja, iliajn bultenetojn, kiuj estas senpage alireblaj en la reto por ĉiu ajn. Ĉi-kaze mi simple volas apogi k nek atendas nek bezonas iun servon).

Mi finas ĉi tiun longegan kontribuon per ripeto de la komenca ideo: oni ne membriĝas en UEA nur pro la revuo, k pri tio mi konsentas. Krom se oni apartenas al la kotizdonacanta membrokategorio, al kiu la kvalito, aŭ eĉ la ekzisto, de servoj ne gravas, oni membriĝas en UEA pro la servoj - RE, JL, LS, konto, UK-rabato... Ne ĉiuj servoj utilas al ĉiuj samgrade: sed se tiuj servoj, kiuj povus utili al oni, estas malbonaj, oni memevidente ne remembriĝos. Vi ne aĉetas duafoje poŝtelefonon ĉe vendisto, kiu la unuan fojon vendis al vi senklavaran aparaton.
esperanto
esperanto diras:
2011-05-01 18:27
Kiel esperantisto mi esperas, ke che tiuj (au aliaj) iam eklumos tuj verde :-)
Mia nomo ne gravas, sed eble iomete kion mi skribas.
Filarete
Filarete diras:
2011-05-01 12:34
La nova kajero de la revuo "Esperanto" ĵus liveris al ni (plian) belan kovrilan bildkarton de Kopenhago. En la sama numero oni ekscias ke la revuo en la jaro 2010 havis 3508 pagitajn abonojn, kio ne estas malmulte. Multegaj revuoj post la sojlo de 1000 abonantoj sukcesas atingi profesian nivelon, grafikan kaj redaktan. Kial la esperantistoj ne kapablas?
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-05-01 15:34
Ĉar la lingvo mem estas facila, ĉio rilata al ĝi ankaŭ devas esti tia.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-05-03 11:47
Jen la kovriloj de revuo Esperanto de novembro 2010 ghis majo 2011:

nov: Danio, la venontjara kongreslando
dec: Danio, la venontjara kongreslando II
jan: Danio, la chi-jara kongreslando
feb: Danio, la chi-jara kongreslando
mar: Danio, la chi-jara kongreslando
apr: Kopenhago, urbo de la 96-a UK kaj de la 41-a ILEI-Konferenco (finfine shangho!)
maj: Kopenhago, urbo de la 96-a UK kaj de la 44-a [tiele!] ILEI-Konferenco

Gapiga malfantazio k absurda kretenajho. Iu ajn alia revuo en la mondo estus formortinta (kaj formortiginta siajn legantojn pro nura tedo) post trifoja ripeto de samtema kovrilo. RE sukcesis ripeti ghin dum sep monatoj (ghis nun) sen ajna konsekvenco.

Parolu plu pri viaj fantastaj strategiaj planoj k fajfu plu pri baza servo, kiu povus esti potenca logilo k kiu estas nura senfantazia balasto.
esperanto
esperanto diras:
2011-05-07 15:39
Kun intereso mi legis tiun artikolon nur nun. Grandparte la konkludoj de la anonima fakulo kongruas kun la miaj.

La esenca demando shajnas al mi tia: chu entute ekzistas aliaj materialoj por publikigi en La Revuo ol la nuntempe prezentitaj ? De jaroj kaj jardekoj la karaktero de tiuj materialoj estas samtipaj, kun intencaj nuancigoj. Do, oni ne atendu miraklon, kun nova grafika koncepto, kaj ke subite estos alitipaj materialoj, krom se oni faras el La Organo kulturecan au sciencecan gazeton (kiel LF, BA k.s.). Se temas pri movadeca, tiukaze la karaktero de la materialo vershajne restas pli malpli la sama. Tion oni povas vidi ankau en revuoj kiel Ondo de Eo, Heroldo k.s., kie parte aperas ech pli stultaj materialoj ol en Esperanto de UEA. Ondo de Eo estas ech pli granda rubajhujo por Eo-artikoloj (apud sendube sencohavaj kontribuajhoj, ekzemple la rubriko Nia trezoro k.s.). La plimulto de la naciaj bultenoj ankau estas tiaj. Ekzemple la plej nova generacio de Pola Esperantisto, kiun mi vidis antaunelonge, ricevis la karakteron de speco de kluba bulteno. Pri bultenoj kiel Svisa Esperanto-Societo informas, kiuj alprenis ege infantilajn trajtojn, oni tute ne parolu. Aliajn landajn bultenojn mi ne konas kaj ne deziras koni, krom se temas pri io interesa.

Tamen, mi estas konvinkita, ke surbaze de la materialo, kiu nun estas je la dispono, ech se ghi estas movadeca kaj propagandeco (kio en si mem ne estas malbona) eblus fari iom pli "inteligentan" prezenton, se iu(j) kompetenta(j) redaktoro(j) okupighus pri la afero.

La diskuto chu apartigi oficialajn informojn de "kulturaj" artikoloj en Eo-revuoj akompanas mian aktivecon en la Eo-movado ekde la komenco, do de antau 30 jaroj.

Escepta kazo estas la revuo KONTAKTO, el kiu oni povus fari interesan revuon, se e-istoj scipovus verki interesajn aferojn. Ofte estis farita nova komenco kun KONTAKTO, sed shajnas al mi, ke tiu kompatinda kaj subteninda revuo spertas dauran krizon. Do, KONTAKTO povus esti vera shanco. Sed tie shajnas al mi, ke la problemo estas, ke ghi daure estas tradicie tro ligita al TEJO kaj ke abonantoj mankas.
unuel
unuel diras:
2011-06-23 10:31
Kun intereso mi legis ĉi tiun komenton nur nun. Ŝajnas ke la nuna redaktoro de la revuo Esperanto ne estas la sola, kiu miskomprenas la vorton "redaktoro", kaj pensas ke temas pri "kompilanto", "enpaĝiganto". Künzli skribas:

"La esenca demando shajnas al mi tia: chu entute ekzistas aliaj materialoj por publikigi en La Revuo ol la nuntempe prezentitaj?"

Tio estas kompleta miskoncepto. La tasko de la redaktoro estas aranĝi, ke estu disponeblaj taŭgaj tekstoj por publikigo, ĉu mem verkante ilin, ĉu mendante ilin ĉe kompetentaj homoj. Simile pri bildmaterialoj. Neniu materialo "ekzistas" per si mem, krom tedaj propagandaĵoj kaj blagoj. Se en ajna bulteno aperas nur tedaj propagandaĵoj kaj blagoj, tio signifas nur, ke la redaktoro ne faras sian laboron. Tio eble estas pardonebla ĉe klubaj bultenoj, kies redaktanto ne ricevas salajron, sed apenaŭ ĉe la ĉefa organo de la ĉefa organizaĵo de Esperantujo.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-06-23 17:46
Karaj revuporantoj: ĉu la supraj vortoj estas sufiĉe klaraj?
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-06-23 17:48
K sama demando al UEA-estraranoj k -komitatanoj: ĉu la supraj vortoj estas sufiĉe klaraj?
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-05-07 17:12
Ne maltrafu la okazon havigi al vi la majstroverkon de la esperanta literaturo el la jaro 2010:

Jarkolekto "Esperanto" 2010, Periodaĵoj, UEA, 2010. 11 numeroj. Prezo: 30.00 EUR., triona rabato ekde 3 ekz. Pliaj informoj, reta mendilo: http://katalogo.uea.org?inf=6123
esperanto
esperanto diras:
2011-05-07 21:49
shajne tro multekoste
miropiro
miropiro diras:
2011-06-02 23:57
Fakte mi komencis legi revuon Esperanto iomete pli en tiu ĉi jaro kaj elŝutis kiel membro de TEJO ankaŭ kelkajn malnovajn numerojn, tamen relative aktualajn. Kaj mi rimarkis, ke krom junia eldono ĉiam estis kovrilpaĝo rilate al Kopenhago. Mi pensas ankaŭ, ke oni povus trovi alian kovrilpaĝon kaj ankaŭ iel plibonigi artikolon en Vikipedio pri Kopenhago.
esperanto
esperanto diras:
2011-06-22 22:24
Mi shatus kapti la okazon kaj danki al la kunlaborantoj de la CO de UEA pro la produktado kaj dissendo de la Jarlibro 1011, kiu hodiau alvenis.

Chu iu el la UEA-estraranoj helpis en tiu dissenda laboro?

esperanto
esperanto diras:
2011-06-27 00:13
Trafoliumante la novan Jarlibron, mi tamen iomete seniluziighis. Tuj okulfrapas, ke la reklamado reduktighas chefe al libroj de Tonkin, Blanke, Lins kaj Kolker. La festlibro Tonkin portas la grandiozan titolon "Grandioza panoramo" (dua pagho de la kovrilo), la lernolibro de Kolker (p. 120) estas reklamata kiel "gvidlbro pri nia kulturo", kaj sur la kvara kovrilpagho aperas la libro de la "renoma movada historiisto" Lins sub la titolo "Ekskurso tra 100 jaroj".

Kvazau UEA nenion plu alian havas por reklami, kaj la personeca kulto chirkau la koterio (kiu kondukis la movadon en sakstraton) alprenas nun ekscesajn formojn.

Iom embarase lau mi.

Char chi tiuj libroj neniam estis kritike kaj sobre recenzitaj, sed daure nur laudataj, oni ne miras, ke ili eniras la historiografion kiel "grandiozaj", "gvidlibraj" kaj "renomaj", kiel ekzemple la Programo de KPSU au SUP de GDR. Mankas nur reklamo pri "The Pyongyang Times".
La chinoj jhaluzos kaj envios.