Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Profundaj pensoj ne konkretiĝis en strategia plano

Profundaj pensoj ne konkretiĝis en strategia plano

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-25 00:24
En la dimanĉa posttagmezo dum la kongreso en Kopenhago okazis la duhora Strategia forumo, dum kiu laŭ la atendoj de almenaŭ iuj estraranoj devis esti fintraktita la nova versio de la strategia plano, kies malneton la komitatanoj post longa atendo ricevis dek tagojn antaŭ la kongreso. La diskuto tamen komence okazis sur tre abstrakta nivelo, kaj malmulte tuŝis la konkretaĵojn de la dokumento. Fine de la Strategia forumo evidentiĝis, ke dum la Kopenhaga kongreso nova strategia plano ne estos akceptita, kvankam la malnova principe ĉesis validi jam pasintjare.

Probal Dasgupta enkondukis la diskuton per tezoj de sia ĵus aperinta libro, kaj parolis pri tio, kiel la ŝtata lernejo kreas ĉe infanoj falsan mondobildon, de kiu multaj plenkreskuloj volas liberiĝi. Laŭ li, Esperanto povas esti parto de tiu klopodado krei propran, malpli falsan mondobildon.

- Multaj homoj volas tion, sed neniam aŭdis pri Esperanto. Mia propono estas, ke ni konatiĝu kun ili, kaj donu al ili la ilon. Per esperanto ni lernas ne mensogi. Individuaj esperantistoj devus aliĝi al specifaj klopodoj, kiuj estas parencaj. Organizo kiel UEA ne povas samtempe aliĝi al sepdek klopodoj, sed tion povas fari individuaj esperantistoj, klarigis sian penson Probal Dasgupta.

Mark Fettes aldonis, ke ankaŭ strategia plano povas impresi kiel malsincera provo desupre devigi al la homoj ion, se oni ellaboras ĝin en malĝusta maniero.

- Estas homoj, kiuj pensas pri strategio kiel io desupra: ke decidas estraro, kaj poste aliaj plenumas, kiel en industria fabriko. Nia movado ne funkcias tiel. Eĉ UEA, kiu eble sur papero havas tian strukturon, tamen ne funkcias tiel, kaj neniam en la historio funkciis tiel. Ĝi ĉiam estis provizora kaj porokaza grupiĝo de homoj kadre de UEA, ĉar ili sentis, ke tio donas pli bonan kadron por la internacieco de la propra agado.

Johan Derks replikis al la enkonduko de Probal Dasgupta kaj Mark Fettes, kritikante ilin pro troa teoriumado.

- Ni ne estas scienca forumo. Mi proponas forlasi la abstraktajn proponojn, analizi niajn fortojn kaj malfortojn, kaj paroli pri enmerkatigo.

Ranieri Clerici provis trovi mezan vojon:

- Estas ĉi tie du riskoj. Unuflanke oni povas esti tro ĝenerala, tion konkretemaj homoj ne povas toleri, kaj emas al tre rapidaj konkludoj, kio ne estas natura por la temo. Aliflanke estas homoj, kiuj sentas, ke la konkretaĵoj estas tro strikta vetaro por nia agado, kaj ke ni bezonas ĝeneralajn principojn. Ni devas sobre konscii pri tiuj duflankaj riskoj, sed mi proponus, ke vi antaŭeniru prezentante la ellaboritan dokumenton, kiu donas skeleton kaj kadron por la diskutoj kaj helpas eviti tiujn du riskojn.

Post prezento de kelkaj ĉefaj punktoj el la skizo de la strategia dokumento, pli frue sendita al la komitatanoj, Mark Fettes petis la partoprenantojn de la strategia forumo diskuti pri kelkaj bazaj demandoj: kio estas plej valora en la Esperanto-movado, kiajn ekzistantajn agadojn la grupanoj plej alte taksas, kiel eblus plukonstrui sur tiuj agadoj, kaj kiajn realismajn celojn eblus elekti por tiuj agadoj en la venontaj dek jaroj.

La laborgrupoj intense kaj evidente fruktodone diskutis dum duonhoro, sed poste la restinta horo sufiĉis nur por aŭskulti la raportojn de la grupoj kaj iom diskuti pri ili, tute ne por formuli ian koheran dokumenton por posta aprobo, kiel esperis ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak.

Renato Corsetti ĉiukaze kontentis, ke la debato pli proksime al la fino de la forumo iĝis malpli altefluga kaj pli konkreta:

- Dum la unua parto de la debato mi havis la impreson, ke eble mi ne estas en la strategia forumo, sed en iu malsanulejo de Kopenhago. Sed nun mi ekhavis iom da fido. Eble intertempe la pacientoj estis kuracataj, ĉar venas konkretaj ideoj. Kiel unuan prioritaton oni devas meti la informadon, ĉar ne estas esperantistoj, ne utilas verki poemojn en Esperanto, neniu legos ilin.

Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak tiris konkludon el la diskuto per la konstato, ke evidente nova strategia plano ne povos esti aprobita en Kopenhago, kvankam la nun valida principe ĉesis validi jam pasinjare:

- Kiel sciate, daŭre ni havas tiun laborplanon ĝis la horizonto 2010. En Havano la komitato decidis transdoni por preparo proponon pri nova plano, sed nun ni daŭre devas apogi nian laboron sur tiu ĉi baza plano kun klare difinitaj taskoj: informado, instruado kaj tiel plu.

Estrarano Amri Wandel kompletigis la penson:

- Ni ne tro inventu novajn aferon, sed ni plifortigu kaj tenu tiun aferojn, kiuj estis pruvitaj sukcesaj dum la lasta jarcento.

Pluraj ĉeestintoj volis daŭrigi la diskuton, sed la tempo finiĝis, kaj necesis liberigi la salonon.

arkivita en: ,
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-25 07:10
Denove estas sizifa laboro farita.
Kiel mi jam kelkfoje skribis, la strategia plano devas esti ellaborita de tre personoj de diversaj opinioj kaj ne nur de pro UEA -konvenaj.
La komitatanoj, precippe, se ne okupighis pri tiu temo, nenion povas diri.Ankauh gapaj personoj, kiuj venis pro sciigho povos nur malhelpi.

La laboro devus veni de malsupraj tavoloj, de homoj, kiuj alie pensas kaj observas la UEA -agadon de flanko kaj antauh chio pri tiu temo interesighas. Se en la geedza vivo io ne funcias, do povas nur ekstera institucio helpi.

Same kiel elekta regularo same strategiaj gvidlinioj devus esti ellaborita en tre diversa grupo kun minimume po 15 personoj. La kongreso estu nur por aprobi auh ne.

Ankauh tiu fakto montras, ke ni havas ne tauhgajn personojn sur tauhgaj seghoj. Mi ne volis partopreni, char estis al mi klare, ke tie nenio shanghighos. Mi almenauh atendas eldirpovan rezolucon en kiu estos esprimita kritiko al EU pro malghusta lingva politiko kaj pro maldemokrata traktado de Esperanto!
KaraGu
KaraGu diras:
2011-07-25 09:00
Estimata Stanislaw Rynduch

Bedaŭrinde sizifa laboro ne povas esti farita. Ĝi ĉiam devas esti farota ;-)

Ĉu bezonas strategia plano por Esperanto?
La unu nura metodo estas informi pri la lingvo en via nacia lingvo. Eble vi povas interesigi unuopan homon pri la baza ideo ke, Esperanto povas esti bona rimedo por internaciaj kontaktoj. Tia homo certe lernos kaj uzos Esperanton por siaj propraj celoj, ne pro tio, ke iuj grupoj de malsamopiniaj personoj sizife diskutas pri la afero, t.e. rekomencas la diskuton foje post foje.

Kiam temas pri Svedio, eĉ ne informado funkcias. Ĉi tie oni nur interesiĝas pri la angla lingvo kaj lasta tempe pri la ĉina lingvo kiel instruota lingvo en la lernejoj.

Mi kun bedaŭro konstatas, ke la iama favora sinteno je Esperanto en Svedio ŝanĝiĝis al preskaŭ kontraŭaga sinteno.
 
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-25 10:19
Kara ipernitano,

legu miajn ciujn rimarkojn, komentojn en la "Libera Folio" kaj vi vidos, ke chio jam estis de mi dirita. Mi kaj multaj aliaj estas malkontentaj pro informa laboro de UEA kaj de landaj asocioj.

Via rimarko pri situacio en Svedio, ne estas por mi surprizo. Mi jam kelkfoje skribis, ke , se EU ne akceptos la neutralan ofican lingvon, post 5 jaroj jam estos malfrue, car niaj enkel devos studi la chinan.

Tion ni devus servi al parlamentanoj, al politikistoj. Kaze EU akceptus Esperanton (ili komence devus nur deklari samrajtecon por ghin elekte studi),
tiam tuta mondo sekvus tuj kaj EU estus savita, char tiam povus libere elvolvighi euhropa integracio.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-25 11:01
Ghustigo; mi uzis la germane enkel - devas esti nepoj