Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Plenpulme de lingvoekologio ĝis redaktora kontrakto

Plenpulme de lingvoekologio ĝis redaktora kontrakto

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-28 21:06
Krom la kutimaj rutinaj demandoj pri manko de budoj por la fakaj asocioj, la ĉeestantoj de la programero "Estraro respondas" ĉi-foje plendis pri manko de demokratio en UEA kaj scivolis, kio okazis pri la planita reta voĉdonado kaj la kontrakto de la redaktoro de revuo Esperanto. Iom da pasioj kirlis Barbara Pietrzak, kiam ŝi klarigis, ke minimume ekde la jaro 2007 la estraro daŭre ricevadis plendojn pri la revuo. Responde al demando de Manfred Westermayer pri daŭripova evoluo, prezidanto Probal Dasgupta konstatis, ke UEA devus iĝi ekologia asocio. Lingvoekologia, li tuj precizigis.

Marde matene la estraro de UEA respondis al la demandoj de membroj en la granda salono Lapenna, kie tamen nur kvindeko da kongresanoj kolektiĝis je la komenca horo de la programero, la naŭa matene. Ĝis la fino de la pridemandado eniris plia deko da kongresanoj.

Kiam komenciĝis la tradicia programero, la lampoj en la salono ial iom post iom malŝaltiĝis kvazaŭ por teatraĵo, tiel ke fine videblis nur la scenejo, kie la estraranoj sidis malantaŭ podio. Estrarano Loes Demmendal unue serĉis ŝaltilon en la kulisoj, sed ne trovinte ĝin, elkuris el la salono por trovi respondeculon. Post kelkaj minutoj la lampoj denove ŝaltiĝis, tiel ka la ĉeestantoj povis vidi ne nur la estraron, sed ankaŭ unu la alian.

Tuj la unuan demandon kaptis Johan Derks, kiu pli frue distribuis inter ĉiuj komitatanoj de UEA sian "gvidlibron" pri tio, kiel la komitato fortigu sian pozicion kontraŭ la estraro. Li demandis, kial la estraro ankoraŭ ne fintraktis lian proponon enkonduki retan voĉdonadon en la komitato.

Derks en Estraro Respondas- Ĉar inter du kongresoj estas tre malfacile kontroli la decidojn kaj la ĝeneralan agadon de la estraro, estus tre grave ke la komitatanoj povu ankaŭ influi tiujn decidojn kaj eĉ voĉdoni. Nun la komitatanoj povas voĉdoni nur dum la kongreso. Antaŭ unu jaro en Havano la komitato decidis, ke la estraro instalu metodon por reta voĉdonado, kaj la estraro havis tutan jaron por efektivigi tiun decidon. Sed malgraŭ multaj certigoj kaj promesoj de pluraj estraranoj tio ne okazis. Ankoraŭ ni atendas, kaj pri tiu atendado mi volus havi adekvatan respondon de la estraro, diris Johan Derks.

Responde ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak klarigis, ke la demando estis transdonita al la komisiono pri strategiaj demandoj, kaj ankaŭ plurfoje pritraktita de la estraro. Kiel unu kialon de la malfruiĝo ŝi menciis la malsaniĝon de ĝenerala direktoro Osmo Buller. Prezidanto Probal Dasgupta siavice klarigis, ke la afero entute ne povis esti rapide traktita, ĉar necesus ŝanĝo de statuto, kio postulas multe da tempo kaj laboro.

- La postulo de s-ro Derks temis ne nur pri reta voĉdonado, sed pri tia reta voĉdonado, kies rezulto tuj validu, sen posta ratifo en kunsido, kaj ĝuste por tio necesus statuta ŝanĝo, alikaze eblus per simpla plimulto en la komitato ŝanĝi la regularon, diris Probal Dasgupta.

Pri tia klarigo Johan Derks forte malkonsentis:

- Mi postulis nenion, krom ke la decido de la komitato estu respektita. En tiu decido nenio estis menciita pri tuja leĝigo de retaj voĉdonadoj - tio estas io, kio povas esti ellaborite poste. Mi ankaŭ volas komenti pri la aserto de Barbara Pietrzak, ke la estraro donis la aferon al la strategia komisiono. Jes, oni povas transdoni, sed ĉu la komisiono akceptis ĝin? Ĉiu povas kontroli en la komitata listo - Mark Fettes diris, ke tio ne estas la kazo. Do mi bedaŭras diri, ke Barbara Pietrzak diras malveraĵojn.

Pri tio siavice ne konsentis Barbara Pietrzak mem:

- Mi ne mensogas, mi diras kiel statas la vero, kaj mi volonte tion ripetas. Rilate la komitatajn decidojn, ni ricevas ilin en la formo de rekomendoj. Ĉiu kongresano povas partopreni la kunsidojn de la komitato, kie ni prezentas kiel ni realigis la rekomendojn de la antaŭa Universala Kongreso, kion ni povis realigi kaj kion ne povis, tio estas en nia raporto, kiun la komitato akceptis.

El la publiko Ivo Osibov tuj atentigis, ke la decidoj de la komitato ne estas rekomendoj.

- La decidoj estas ĝuste decidoj, kaj devigaj al ĉiuj aliaj organoj, super kiuj staras la komitato.

Manfred Westermayer, prezidanto de Asocio de Verduloj Esperantistaj, demandis, kion la asocio faru por antaŭenigi statutŝanĝon, tiel ke inter la bazaj valoroj de UEA aldone al respekto al la homaj rajtoj estu aldonita ankaŭ laboro por daŭripova evoluo.

Laŭ Probal Dasgupta, la asocio jam survojas en tiu direkto, sed ŝanĝo de statuto estas komplika afero.

Triopo en Estraro respondas- Por tio estas proceduro, kiun oni devas sekvi. Tio estas la formala respondo. Substanca respondo estas, ke la komisiono por strategiaj demandoj celu transformi la asocion en ekologian asocion - en lingvoekologian asocion. Tio estas malrapida laboro, ĉar grandega parto de la membraro estas tre suspektema pri iaj ajn ŝanĝoj. Ŝanĝi la statuton estas koste, oni tial kunmetu la diversajn ŝanĝoproponojn. Tion oni verŝajne faros post du-tri jaroj. Entute temas pri evoluo de la asocio al pli daŭripova, ekologie respondeca asocio.

La demando pri la revuo Esperanto kaj ĝia redaktoro kelkfoje leviĝis dum la diskuto, kaj pli proksime al la fino de la programero Steven Brewer petis, ke la estraro tamen resumu la historion kaj rezultojn pri la redaktoro kaj redaktopolitiko de la revuo. Tion faris estrarano Barbra Pietrzak, klarigante la okazintaĵojn el sia perspektivo.

- Kiel estrarano pri informado kaj ĝenerala sekretario mi povas iomete paroli pri la laboroj kaj diskutoj dum la antaŭa oficperiodo. Ekde sia unua kunsido, la estraro elektita en Jokohamo ricevadis por diskuto, konsidero kaj traktado diversajn kritikojn pri la revuo, pri ĝia nivelo kaj tiel plu. Unua ideo por ŝanĝi la situacion tiam estis sugesti al la redaktoro kreon de eta redakcia komitato ĉirkaŭ li.

- Tio ne realiĝis, kaj daŭre la estraro estis atakata pro la redaktado de la revuo. Ĝenerale oni diris ke jes, estas bela revuo, kun multaj fotoj koloraj kaj tiel plu, sed ĉu tia estu la organo de UEA? Aŭskultante niajn kritikojn la redaktoro ĉiam alvokis nin kunlabori, sed ne alportis konkretajn rezultojn. Pro tio la malnova estraro proponis ke la aŭtomateco de la kontrakto kun la redaktoro en iu momento estu haltigita. En iu momento ankaŭ en geedzeco povas veni momento iom halti kaj vidi, kion eblas fari por ke la geedzeco reprenu la koloron.

Barbara Pietrzak ĉe Estraro respondasEn tiu momento la antaŭa estrarano Ans Bakker, kiu ĝis tiam nur disportis la publik-mikrofonon, mem kaptis ĝin por eniri la diskuton:

- Tiukaze oni dancu! Sed ĉu la estraro surpaperigis la plendojn, parolis kun la redaktoro kun protokolo, ĉu tio troviĝas sur papero? Tio estas tre gravaj demandoj.

- La estraro protokolis, kaj ĉiuj opiniinterŝanĝoj estas dokumentitaj en la estrara reta diskutlisto, kiu ja ne malaperas, sed estas historia dokumento, diris Barbara Pietrzak.

Ans Bakker, kiu mem estis estrarano dum la koncerna periodo, asertis, ke ŝi persone tamen ne memoras tiajn plendojn. Tiam Peter Hauser kaptis la mikrofonon, kaj argumentis, ke necesus unue scii, kiu transprenos la laboron antaŭ ol nuligi la kontrakton de la nuna redaktoro.

- Vi ne povas malkonstrui domon antaŭ ol scii kio okazos poste, li diris.

Barbara Pietrzak ne akceptis la argumenton:

- Neniu malkonstruis domon! Temis nur pri tio, ke oni faru normalan reanalizon de la laboro!

Ans Bakker ĉe Estraro respondasProksimiĝis la finaj minutoj de la kunsido, kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller, kiu ĝis tiam sidis silenta en la dua vico, kaptis la vorton laŭtvoĉe, sen mikrofono, por anonci tempomankon kaj doni klarigojn pri la kontrakto de la redaktoro:

- Mi nun finas la kunsidon, kaj diras, ke la kontrakto validas ĉiam por kalendara jaro, se neniu el la partioj antaŭ la fino de aŭgusto retiras sin. La pasintjara decido signifis ke oni retiris la kontrakton kaj donis al aliaj la eblon kandidatiĝi. Se la decido ne estus nuligita, Stano Marček tamen estus estinta redaktoro ĝis la fino de la pasinta jaro. Dum la kvin monatoj oni estus okaziginta konkurson pri redaktoreco, kaj iam en oktobro-novembro elektinta novan redaktoron, kies unua tasko estus redakti la januaran numeron de la sekva jaro.

- Do ne estis iu ajn risko, ke subite oni ne havus redaktoron. En 1986 ni havis problemon, kiam ni revenis el UK en Pekino. La antaŭa redaktoro tiam mem retiriĝis. Tiam la Centra Oficejo mem, Simo Milojević kaj mi, redaktis la numeron, kaj nur kelkajn monatojn poste ni povis havi redaktoron.

- La nuna kontrakto estis jam malnova, estis kelkaj teknikaj, financaj paragrafoj, kiuj malnoviĝis. Tial ankaŭ mi kiel direktoro estis kontenta, ke oni retiris ĝin, por povi renegoci arkaikiĝintajn punktojn. Sed nun ili daŭre validas kaj estas aplikataj. Sed nun ni devas malplenigi la salonon, finis Osmo Buller.

La lastan vorton en la granda salono Lapenna tamen ricevis Ans Bakker, kiu plu tenis la mikrofonon en sia mano:

- Pulmojn li havas! Sen mikrofono!

La grandaj fotoj: Peter Hauser

arkivita en: ,
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-28 09:48
Kiel bone, ke ni havas "Strategian Komisionon". Ni trovis "bato-knabo" kaj cxiuj povas dauhre esperi sidi oportune en la seghoj.

Nek strategia plano, nek elkta regularo, nek statua shangho ne estas ebla. Chio "postulas grandan kaj longan laboron..." kaj ni oficas pluen oportune.

Karaj gesamideanoj, vi mem vidas, ke oni ne estas interesitaj pri iu ajn shanghoj.
Lasu UEA, laboru kaj agu ekster ghia kadro. Estas bedauhra fakto , sed vera.
Kun tiuj gvidantoj ni atingos nenion. Ne nur informado estas katastrofa sed tuta organiza kaj gvida laboro lamas.

Mi nur esperas, ke respektivaj personoj mem havos tiom da honoro, ke donos libervole siajn postenojn al pli juna, pli moderne pensata teamo, kiu ne bezonos tri jaran periodon, kelkajn kongresojn por sanghi iun regularon, chu statuton.

Pensu, ke jam baldauh estos novaj elektoj kaj denove oni diskutos senfine, senrezulte pri ABC...YZ -kategorioj, kion kaum iu normala ano komprenas.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-08-28 04:43
Post la legado de la plendoj en Liberafolio pri la estraranoj de diversaj organizoj de Esperanto, mi decidis ke mi NENIAM volas organizi ian ajn organizon de Esperanto. Ĉiuj kritikaĉas ege kaj fie sed neniu povas gvidi nin ĉar la kontraŭuloj troas. Estas grego da katoj kion neniu povas gvidi ĉar neniu volas konstrue sekvi. En Esperantio ne ekzistas, ŝajne, pozitiva kritiko. Oni emas kontraŭi, malkonstrui, diskonstrui, ruinigi. En nia movado agas homoj kiuj serĉas personan renomon kritikante aliajn aktivulojn. Ili kredas je la germana proverbo: Heiliger Sankt Florian, brenn’ andre Häuser laß meine sein! Sankta Floriano, bruligas aliajn domojn kaj lasu la mian. Estas la malo de la zamenhofa ideo.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-28 13:17
Nu, tio estas neatendite negativa eksplodo de via flanko.
Fakte kritiko kaj kvereloj ekzistas en multaj homaj organizajhoj, grandaj kaj malgrandaj, publikaj kaj privataj, kie ekzistas plej diversaj karakteroj kaj temperamentoj kaj opinioj. Prenu ekzemple politikajn partiojn, kiuj kelkfoje riskas preskau krevi pro la bataloj. Chiu aktivulo havas sian propran opinion kaj chiu scias pli bone ol la aliaj. Normala afero. La arto estas elteni unu la aliajn kaj normale rilati.

Apud kritiko mi kredas, ke mi metis multe da "konstruktivaj" ideoj. Chu ili estas realigeblaj kaj chu IU(j) volas kaj povas ilin realigi estas tute alia demando. Lau la fakto, ke la Fettes-komisiono esprimas grandparte miajn ideojn, esprimitajn en Lib. Folio kaj aliloke kaj ankau Tonkin esprimis iujn ideojn en sia intervjuo kun Marcek, kiuj tre similas al la miaj, mi povas konkludi, ke a) ili almenau legis tiujn ideojn, b) ili rekte "shtelis" miajn ideojn, c) au ili reprezentas ideojn similajn au kongruajn al la miaj jam de longe, char parte miaj ideoj ech ne estas novaj, kaj do ili pensas simile kiel mi (kaj aliaj kritikantoj).
La problemo estas, ke ili estas ili kaj mi estas mi kaj ni estas ni kaj vi estas vi.
Ekzemple en la svisa Eo-movado mi esprimis multajn ideojn, sed sub la diktaturo de sufiche ambiciaj pseudointelektuloj, kiuj mem volas ludi gravan rolon, vi havas neniun shancon esti audata, do prefere vi eksighu, por ne perdi vian tempon.

Tute sincere dirite, mi rilatas al chio tute komplete indiferente. Bone konante la movadon kaj ghian historion kaj praktikon mi eventuale scias kio estus farenda por plibonigi la situacion, en la teorio kaj en la praktiko. Sed chio estas tro heterogena kaj chiu faras lau sia bontrovo kaj idealismo, kaj al neniu oni povas ordoni, char chio estas libervola, multaj e-istoj ankau tute ne estas kunlaboremaj, sed ili volas nur "gvidi" (kvankam ili havas en multaj kazoj absolute nenian talenton por tio). Se oni ne interesighas pri miaj ideoj, ekzemple, tio ne estas mia problemo, mi tiam provas mem realigi ilin laueble. Mi povas okupighi pri miaj propraj Eo- kaj interlingvistikaj projektoj, sen havi ech nur unu kontakton kun e-istoj kaj sen devo frekeventi iuj Eo-aranghojn. Jam delonge che mi ne plu ekzistas tian deziro, despli ke en tiuj kontaktoj oni povas lerni nenion novan. Devus aperi komplete novaj homoj, kiuj pensas iomete alimaniere. Sed shajnas ke tio estas "dezirpensado" (iluzio). Ech la novaj homoj remachas pli malpli la samon kiel la malnovaj, kvazau kiel e-isto oni sentas la bezonon opinii chiam la samon almenau rilate la kernajn ideologiajn kaj praktikajn demandojn de la Eo-movado. Do, la tradicia Eo-propagando ankorau daure ege efikas.

Lau via raporto la klubo en Brazilo, kiun vi vizitis kaj kie vi instruis, faris sufiche bonan impreson. Au chu tie ankau termis pri "strangaj spiritistoj"? Se temis pri "normalaj" e-istoj, do kial ne dedichi sin al la kunlaboro kun tiuj, se vi havas la opinion, ke kun la cetera movado havas neniun sencon?
 
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-08-28 23:08
Mi ne persone celis vin sed ĝenerala kritiko ĉitie.
En la klubo en Brazilo anas miksaĵo de diversaj personoj.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-29 00:03
Nu, klare. Mi nur miris pri via emocia eksplodo kaj provis doni gheneralan komenton.
Antau chio mi celis klarigi ke oni bezonas longan spiron por konvinki aliajn. Mia grakado en Lib. Folio kaj aliloke eble malfermis orelojn kaj okulojn che certaj personoj. Sed ni ankorau ne estas che la celo, char en la vomado ankorau nenio shangighis ghis nun en mia senco.

Antau iom da tempo mi komencis tralegi diversajn landajn Eo-bultenojn kaj provas fari analizon pri la temoj, kiuj okupis tiujn e-istojn. Tre interesa ekzerco, au sperto. Eble surbaze de tiuj konoj oni devus reverki la Eo-historion, char ghi iom varias de la oficiala propagando.