Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Pola oficiala retejo informas pri Esperanto

Pola oficiala retejo informas pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-26 12:35
La retejo de la nuna pola prezidanteco de Eŭropa Unio solenas la 124-an datrevenon de la publikigo de la Unua libro de Esperanto, informante la publikon pri la lingvo. La teksto aperas en la pola, angla kaj Esperanto, tamen la Esperantlingva teksto aperas sub la la pola kaj angla tekstoj, ne en aparta paĝo. Libera Folio republikigas la kompletan esperantlingvan tekston ĉi-sube.

„Internacia Lingvo – antaŭparolo kaj kompleta lernolibro” – tian titolon portas libreto eldonita precize antaŭ 124 jaroj en Varsovio. Ĝia aŭtoro, la 28-jaraĝa doktoro Ludoviko Zamenhof – ekde 14 jaroj laboranta pri la ideo de lingvo komuna por ĉiuj homoj – kaŝis sin sub la pseŭdonomo de d-ro Esperanto. Ĝuste de tiu pseŭdonomo deriviĝas la nomo de la universala lingvo, la lingvo – kiel evidentiĝis ekde la komenco – vivanta kaj nun utiligata en la ĉiutagaj kontaktoj fare de centoj da miloj da homoj en la tuta mondo.
 
La unua eldono de la lernolibro, kiu aperis la 26-an de julio 1887, estis eldonita en la rusa lingvo, ĉar Varsovio troviĝis tiam en la rusa aneksoparto. Tamen baldaŭ aperis la eldonoj en la lingvoj pola, germana kaj franca. Homoj volonte lernis la neŭtralan lingvon, kiu premisas la justan komunikadon inter la homoj de diversaj nacioj helpe de la lingvo, kiu estas nenies propraĵo, kaj do ne trudas fremdan kulturon, fremdan parolmanieron kaj pensesprimadon.
 
Neŭtraleco kvankam grava, ne estas la unusola avantaĝo de Esperanto. Atendinda krome estas la facileco de la lingvolernado kompare al la alproprigado de aliaj naciaj lingvoj. La gramatika reguleco kaj la radikaro baziĝanta sur la hindoeŭropaj lingvoj kaŭzas, ke Esperanton oni lernas multe pli rapide ol aliajn lingvojn. Tio ebligas pli efikan komunikadon en periodo signife malpli longa destinita por la lernado kaj krome rolas sprone pro la kontentigoporta uzado de la lingvo. Esperanto evoluas samtempe kaj konforme al la evoluo de la mondo, konoj kaj teknologioj kaj pri la lingva evoluo zorgas Akademio de Esperanto.
 
Hodiaŭ Esperanto estas la plej konata kaj aplikata planita lingvo. Ĉiujare okazas centoj da renkontiĝoj, seminarioj, kongresoj. La Universalan Kongreson de Esperanto, kiu ĝuste nun okazas en Kopenhago, partoprenas ĉirkaŭ 1500 esperantistoj el la tuta mondo.
 
Ligiloj:
www.esperanto.net – plurlingva paĝo pri Esperanto
www.esperanto.pl – Pola Esperanto Asocio
www.pej.pl – Pola Esperanto Junularo
www.lernu.net – la instrua kaj informa platformo pri Esperanto

 

Fonto: pl2011.eu

 

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-26 15:41
Sen politika laboro de kelkaj samideanoj ne estus polaj politikistoj informitaj.
Eble finfine oni komprenos, ke Esperanto estus por multlingveca kontinento sovo de demokrata lingva problemo.

Eble ankaux aliaj politikistoj kaj parlamentanoj komencos pensi pri vera integrigho de nia kontinento.

Nun estas UEA demandata redakti konvenan rezolucion. Estus belega jubilea donaco por 125 -a venontjare, se Esperanto estus samrajte akceptita de EU, kiel elektebla lingvo en la lernejoj.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-07-26 16:25
Mi estas sincere surprizita, ke la pola EU-prezidanteco publikigis tian (pozitivan, au almenau informneutralan) novajhon. Lau mia sperto, EU k ghiaj oficistoj havas nenian intereson pri Esperanto. Kompreneble ne estas tiel, ke nun mia impreso plene renvesighis (ech ne iomete), sed... eble estus bone jam nun pensi pri tutaj agad- k informplanoj por festi la 125-jarighon de nia lingvo.

K jen, jhus mia kolego André Ruysschaert atentigas pri plia pagho che la pola EU-pagharo: http://pl2011.eu/en/content/order-precedence-presidency. Vidu sube, E-versio de teksto, kiu neniel rilatas al Esperanto au lingvoj! Kio okazas, subite la pola prezidanteco eksentis la utilegon de Esperanto k volas enkonduki ghin???
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-07-26 16:27
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-26 17:17
Kara Francisko,

mirakloj ne okazas, oni devas ofte sxvite por ili labori. Nia agado estis en Pollando kaj Euhropo ofte akre kritikita.
Ni estis atakitaj pro tio, ke ni kuraghis skribi, chu renkonti kun la parlamentanoj, politikoj... Oni ne povas atendi , ke politikistoj venu al ni. Nia interezo estas , do ni devas trovi vojon al ili.
Ni estis kalumnitaj, ke ni dissendas malverajxojn ankauh pri chi lasta. Ni tamen povas prezenti respondleteron, se ankorauh ni ne estas kredindaj.
Kune tamen agante ni atingus multe pli. Nur hezite komencas al ni aligxi observantoj.
Nia vojo estas ghusta, venu kaj ni por 125-a jubileo povos pli multe atingi.
Multaj vojoj gvidas al Romo kaj ankauh nia!

Mi kredas, ke ghi ne estis nia lasta sukceso.
arkadiusz
arkadiusz diras:
2011-07-27 11:23
La dua artikolo estas propono, por ke montru al legantoj taŭgecon/uzeblecon de la lingvo. Kaj ne nur solena artikolo kun informoj pri la lingvo mem.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-27 05:48
Chu pola prezidanteco estos pli sukcesa ol la china ekspansio?
De chirkau unu jaro mi avertas, ke , se EU ne akceptos baldauh Esperanton, baldauh ni devos studi la chinan. Multaj bagateligis min, ecx priridis.
Nun jam estas fakto; Svedio enkondukas la chinan devige en la lernejojn.

Chu ankauH nun ni euhropanoj ne povas racie kaj logike pensi? Chu ni volas cinan ekspansion subteni? Eble post kelkaj jaroj ni devos akcepti komunismon?
Eble estos bona solvo por niaj lobiistoj, bankistoj, monopolistoj.

Mi petas chiujn racie pensantajN civitanojN nun eble estas la lasta ebleco!
Reagu, protestu, akceptu Esperanton; KE viaj idoj havu ghojon lerni lingvon - nian euhropan lingvon, nian kulturan lingvan atingajhon!
kallekn
kallekn diras:
2011-07-27 07:55
Kiel kutime, s-ro Ryndych grave troigas. Ne ekzistas nek antaŭvideblas decido pri deviga instruado de la ĉina en svedaj lernejoj. Unu el la pli malgrandaj partioj en la registaro proponis, ke la ĉina iĝu elektebla fremda lingvo en la bazaj lernejoj. La propono ne ricevis multan subtenon.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-27 08:11
Bedauhrinde, mi nur raportas kion skribas grava, serioza pola jhurnalo "Rzeczpospolita".
Bonvolu studi kaj vi povos akuzi la jhurnalon.
Krom tio mi estas certa, pri mia aserto, se EU ne akceptos Esperanton , ni devos lerni la chinan.

Bonvolu ne bagateli la informon kaj eldiroj de sveda ministro!
kallekn
kallekn diras:
2011-07-27 08:34
Ŝajne temas pri la jena artikolo:

http://www.rp.pl/artykul/684214.html

Evidente la korespondanto de la pola gazeto imagas, ke sveda ministro povus sola fari decidon pri tia afero. Tiel tute ne statas, kaj krome la ministro eĉ ne proponis devigan instruadon. Tio estas mirinda nescio, konsiderante ke ŝi ŝajnas labori en Stokholmo. Eble ŝi devus viziti lecionojn de la sveda...
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-27 09:02
"Kie estas unu pulo tuj trovighas pluaj".
"Pli bone atenti ol poste penti".

Ekzistas por ni nur du vojoj;

- akcepti ghisnunajn regulojn, ke kiu ekonomie venkas - diktas ankauh la lingvon
  (ghis nun estis tiel praktikita).La Chinio fakte venkis.Finfine, kiel diras la germana proverbo; "Mono ne malbonodoras". Rapide konvinkigos monopolistojn kaj lobiistojn.

- rompi la "diablan radon" kaj komenci racie pensi kaj precipe por plurpopola EU akcepti neutralan laborlingvon, donante al chiu la samajn rajtojn kaj profitojn. Ni havas moralan devon forlasi al niaj posteuloj pli bonan mondon ol nun ghi estas.

Alie ni nenion atngos kritikante, pikante unu la alian kaj la aliaj ghojas.Por proponi al la aliaj pli bonan mondon, unue ni lernu fari inter ni!
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-07-27 19:59
Stanislaw eble ne veras koncerne la lernejojn en Svedio sed li fakte pravas pri la graveco de la ĉina lingvo mondskale. Mi estas ano de American Council on the Teaching of Foreign Language (Usona Konsilantaro pri la Instruo de Fremdlingvoj). Dum la lasta kongreso mi konstatis ke la budoj de firmaoj kiuj ofertis lernohelpilojn por la ĉina estis multe pli vizitataj ol por iu ajn alia lingvo - eĉ la hispana!!! La numeroj da lernejoj en Usono kun kursoj por la ĉina kreskas rapidege. En mia regiono nun estas klopodoj fondi dulingvajn lernejojn en kioj oni instruas duontage en la usona kaj duontage en la ĉina. La librobretoj de niaj librovendejoj kun lernolibroj por la ĉina nun estas la plej longaj en la sekcio de fremdlingvoj. En Ĉikago la ĉina estas la plej grava fremdlingvo en la publikaj lernejoj. En Meksiko kelkaj lernejoj jam ofertas la ĉinan kaj ne plu la anglan. La mondo ne restas senmova. Ĝi evoluas. Eble la kresko de la ĉina lingvo estos beno por Esperanto. Mi esperas ke JES!!! Dankon Stanislaw por via mencio. (Mi ekde multaj jaroj klopodas lerni la ĉinan sed estas tre facila tasko por mi. Mi havis jam du helpantojn el Ĉinio. Neniu el ili parolis vere flue la usonan kvankam unu el ili instruis la anglan en Ĉinio antaŭ ol veni Usonen!)
arkadiusz
arkadiusz diras:
2011-07-27 11:18
Bedaŭrinde la oficistoj ne povis aldoni tute novan lingvon al jam funkcianta retejo. Due la listo de lingvoj estas fakte politika decido. Se eblus, tio povus nur ebla per registara decido. Do estis proponita solvo, ke sub ĉiu versio estos traduko al Esperanto.