Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Osmo Buller revenos al la Centra Oficejo en marto

Osmo Buller revenos al la Centra Oficejo en marto

de Redakcio Laste modifita: 2011-02-18 20:40
La ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio, Osmo Buller, estis enhospitaligita vendredon, la 11-an de februaro. Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio el Roterdamo, antaŭ tio jam de kelkaj tagoj li malbone fartis kaj ne povis labori plentempe.

Buller estas flegata en la Erasma Medicina Centro de la Roterdama Universitato, preskaŭ tuj malantaŭ la Centra Oficejo. La traktado povos verŝajne baldaŭ esti daŭrigata hejme. Laŭ la peto de Buller oni ne publikigas detalojn pri lia malsaniĝo, sed oni antaŭvidas, ke li revenos al sia laboro en marto.

Buller, kiu 60-jariĝis en novembro, eklaboris ĉe UEA unuafoje en julio 1985 kiel kongresa oficisto. Ekde februaro 1986 ĝis oktobro 1987 li estis direktoro de la Centra Oficejo. Al tiu posteno li revenis la 11-an de februaro 1991, precize 20 jarojn antaŭ sia enhospitaliĝo.

Ekde januaro 1996 ĝis la fino de 2001 li estis ĝenerala direktoro de UEA. Tiun postenon li okupas denove ekde aprilo 2004. Buller estas konata kiel forta defendanto de la ŝlosila rolo de la Centra Oficejo por UEA. Li ankaŭ publike klarigis, ke li trovis erara la decidon ne plu havi direktoron de la CO, ĉar tio interalie tro ŝarĝas la ĝeneralan direktoron, sed malgraŭ tio li konsentis reveni al la CO sub la nova aranĝo.

Krom Osmo Buller, ankaŭ la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, ekde la mezo de februaro pro malsano provizore ne povas plene prizorgi siajn taskojn. 

 
arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-02-18 22:04
AL LA MASANAJ PERSONOJ NI KORE DEZIRAS PLENAN RESANIGXON, SED EBLE ESTAS TEMPO ANKAUX PRIPENSI PRI REJUNIGXO DE LA ESTRARO.

TION NE FARU TUJ CXE LA NOVAJ ELEKTOJ, SED JAM PROVU PROPONI KAJ PRIJUGXI KANDIDATOJN.

KIO TAMEN PLI GRAVA ESTAS, ELLABORI NONAN ELEKTAN REGULARON, DO ESTAS BEZONA ANKAUX KELKPERSONA GRUPO. GXI POVUS KOLEKTI UNUE DIVERSAJN PROPONOJN, RIMARKOJN KAJ FINE ELLABORI NOVAJN ELEKTAJN REGULOJN.
Niko
Niko diras:
2011-02-20 17:55
Mi deziras al Buller kaj Dasgupta rapidan resaniĝon!
javergara
javergara diras:
2011-02-21 21:50
Mi esperas ke Osmo baldau, plene reanighos, kaj ke la trolabora kondicho malsaniginta lin estos respondece alfrontata cele al solvo.

En mia opinio, ajna delirado pri malmunto de la CO kiel supozate ghusta vojo al la fina venko au al pli efika, disvastiga utiligo de la rimedoj de UEA, ktp, estas misdiagnoza pri la kialoj kaj kulpoj de la stagnado de la tuta afero.

Kompreneble, ni bezonas profundan renovigon de strukturoj, celdeklaroj, strategio, ktp. Sed tio estas alia afero.
Esperantst
Esperantst diras:
2011-02-25 00:45
Kara José, kompreneble ni ĉiuj deziras la resaniĝon de Osmo. Mi tamen tute ne komprenas la duan parton de via komento. Laŭ mi, la komento ne estas farita en la taŭga loko, nek ĝi estas trafa. Ĝis nun mi verdire ne trovis unu homon, kiu deliras pri malmunto de la CO. Mi nur trovis homojn, kiuj havis tute raciajn argumentojn rilate al la reorganizado de la CO, al pli efika laboro, al rekontrolo de necesaj servoj; eĉ estis ideoj pri regionaj oficejoj aŭ pri ŝanĝo de la loko de la CO. Neniu kontribuanto tamen deliris, kiel vi skribas! Ĉu eblas do pli bona vortelekto?
javergara
javergara diras:
2011-02-25 16:09
Kara Martin,

nu jes, vi pravas ke la dua parto de mia komento ne havas rilaton al bonintenca deziresprimo pri la Osma sano. Sed la Liberfolia noto mem aludis tiun kernan temon (i.a. per la frazo "Buller estas konata kiel forta defendanto de la ŝlosila rolo de la Centra Oficejo por UEA"). Tial mi volis ion diri pri tio.

Mi agnoskas ke la vorto "delirado" estas tro forta, sed tiumomente mi neniel celis vin au similtipajn homojn kiuj serioze pensas kaj agas por Esperanto dum prave kritikas lau konstrua sinteno diversajn aspektojn de nia realo, sed mi celis iujn aliajn kiuj lau mia impreso tro facilanime jhetas koton al tio kion ili kashe (do, malkuraghe) senvalorigas char "balasta kaj tro multekosta burokrataro", ktp. Mi kredas ke homoj tiaj emas fantazii pri diversaj ideoj kiuj fakte iras en la direkto malmunti la CO-n.

Sed lau mia kompreno la sindona laborado de la CO-teamo provizas nemalhaveblan, solidan bazon por diversaj fluoj de agado kaj kulturproduktado en la vivo de Esperantujo, kaj ghia ekzisto estas ech simbole grava por tutmonde ekzistanta movado/komunumo.
 
Ne miskomprenu min. Malkiel iu naiva Kandido, mi neniel asertas ke ni trovighas en la plej bona el la eblaj mondoj. La Esperanto-movado kaj UEA havas profundajn, tre malfacilajn problemojn, kaj la potencialo de Esperanto plibeligi la vivon de la homoj trovintaj ghin restas plejparte neplenumita. Sed lau mi estas misdiagnoze kulpigi la CO-n je la nekontentiga stato de Esperanto en la nuna mondo, kiel foje iuj nerekte sed aplombe faris.

Amike,

José Antonio


 
javergara
javergara diras:
2011-02-25 20:06
en la supra respondo al Martin mi miskribis, dum fakte mi volis diri ke "la potencialo de Esperanto plibeligi la vivon de la homoj trovuntaj ghin restas plejparte neplenumita".

Mi estas konvinkita pri tio kion mia shatata amiko Dennis Keefe nelacigheble insistas: la nombro de homoj kiuj interesighus pri Esperanto ja estas multege pli granda ol la modesta apenauajho ghis nun atingita.

José Antonio
neniu
neniu diras:
2011-02-23 20:36
baldauxan resanigxon al tiuj estimataj s-roj,
Osmo Buller kaj Probal Dasgupta!
esperanto
esperanto diras:
2011-03-02 18:39
Kun atento oni legis tion chi
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/6232

Oni ne komprenas la motivacion de certaj personoj en tiu UEA-komitato, kiuj dum la jaroj nenion utilan produktas, subite sentas la bezonon esplori la sanstaton de alia persono kaj distrompeti la rezulton de la esploro en retlisto, kvankam la koncerna malsanighinta persono deziris, ke oni ne informu pri lia sanstato.

Ne nur kiel profesoro Fettes diskreditighis, ne konante la limojn de protekatado de personaj datenoj, sed ankau kiel funkciulo pri informado li neniom taugus. Do, oni imagu, se oni havus estraranon au ech prezidanton de UEA, kiu esplorus la sanstaton de aliaj kaj diskonigas tion tra la reto.

Sed multe pli ol tiu chi stulta bagatalejho devus okupi la UEA-komitaton la planota periodo post la pensiigho de Osmo Buller, kiu sekvos post kelkaj jaroj, se ne antaue.
Same jam nun oni devas okupighi pri la demando pri nova UEA-prezidanto, por eviti ke sensignifaj gestaltoj kiel Dasgupta, Wandel, Fettes k.s. instalighu che la pinto de la organizajho. Tio certe signifus ghian baldauan finon.