Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Muzaiko planas sendi retradion en Esperanto senpaŭze

Muzaiko planas sendi retradion en Esperanto senpaŭze

de Redakcio Laste modifita: 2011-09-14 19:44
Novaĵoj en Esperanto aŭdeblos ĉiun plenan horon. Aldone aperos eroj el jam ekzistantaj esperantlingvaj podkastoj, muziko en Esperanto, kaj reklamoj pri Esperanto-aranĝoj. La trihora programo estos ripetata kelkfoje - en la unua periodo dum pluraj tagnoktoj, poste, se ĉio iros laŭ la planoj, aperos nova enhavo ĉiutage. La kunlaborantoj de la projekto kun la nomo Muzaiko donis kolektivan intervjuon al Libera Folio.

Muzaiko: Dankon pro la interesiĝo, kaj la demandoj. Certas, ke artikolo en Libera Folio multe kreskigos intereson rilate al la projekto de tuttempa, tutesperanta retradio: Muzaiko. La teamanoj decidis komune respondi la demandojn.

Por eviti miskomprenojn, estas grave mencii, ke Muzaiko naskiĝis de la sento de manko de tuttempa, tutesperanta retradio en Esperantio. La homoj, kiuj kunlaboras por ĝi, ĉefe emas aŭskulti ĝin, kaj ĉar ŝajnis ke sen labori por ĝi ili ne povus aŭskulti ĝin, ili laboras por realigi la ideon.

Libera Folio: La ĉefa nova enhavo kiun vi proponas estos mondaj novaĵoj, aktualaj temoj, intervjuoj kaj raportoj pri okazaĵoj. Ĉu vi jam havas teamon de kunlaborantoj por produkti tiujn erojn? Kiajn kompetenton kaj sperton oni devas havi por tiu tasko? Kiaj teamanoj mankas?

Muzaiko: La teamo de Muzaiko havas grupon de homoj, kiuj skribas novaĵojn, tamen la nuna, ĉiam kreskanta nombro de tiuj, kiuj okupiĝas pri novaĵoj nun verŝajne ne sufiĉus por daŭripova projekto, tial la teamo esperas, ke legante tiun ĉi artikolon multaj homoj ekinteresiĝos kontribui al la novaĵoj. Estas nun dek homoj ĉe la novaĵa teamo el sep landoj, sed el tiuj nur du homoj havas la eblon voĉlegi la novaĵojn, ĉar ili havas la teknikajn ilojn (tiuj kostas ĉirkaŭ 50 eŭrojn). Laŭ nia takso por daŭripova projekto, Muzaiko bezonus almenaŭ kvin homojn kiuj povas voĉlegi novaĵojn, kaj dudek homojn kiuj sufiĉe ofte verkas novaĵojn. La celo estas havi respondeculojn el ĉiuj landoj, ĉiu el kiuj skribu po novaĵeton en kelkaj tagoj, kiam io menciinda okazas.

Por intervjuoj la situacio similas, tamen, la ekipaĵo estas iom pli multekosta, ĉirkaŭ po 200 eŭrojn. La espero de la teamo estas, kaj jam montriĝis intereso pri tio, ke eksciinte la eblon, individuoj, lokaj kluboj, landaj sekcioj ekinteresiĝos plivastigi siajn intereson, agadon, sendante sondokumenton aŭdigotan en Muzaiko.

Pri la kapabloj kaj spertoj: ju pli da ili, des pli bone. Por tiuj, kiuj ne tiom spertas, la plispertuloj (kiuj kutime jam havas sperton en profesiaj radioj) verkis dokumentojn, kiuj enhavas konsilojn rilate al specifaj demandoj. Tiuj dokumentoj daŭre pliboniĝas pro la interago de ĉiuj.

Libera Folio: Kiel multe da atento vi intencas doni al novaĵoj kaj temoj, kiuj rilatas al Esperanto? Ĉu vi planas elsendi trarigardon de Esperanta gazetaro?

Muzaiko: Tio dependas de la intereso kaj homforto. Ĝis nun ne estas prilaborata tia programo, interalie ĉar tiaj programoj jam ekzistas, malkiel mondaj novaĵoj kaj la multaj aliaj programoj, kiujn ni nun faras. Tamen, se iu intencas krei tian enhavon kaj elsendigi ĝin tra Muzaiko, estos certe eble.

Libera Folio:  Ĉu oni povos ankaŭ elŝuti tiujn novajn enhaverojn kiel apartajn podkastojn? Ĉu ili estos ripetataj multfoje?

Muzaiko: Krei 24-horan elsendon tre malfacilas kaj pro la kvanto de laboro, kaj pro la malsimilaj tempozonoj en Esperantio, do Muzaiko certe havos ripetitan elsendon. La ideo nun estas havi tri horojn da freŝa enhavo, ripeti ĝin okfoje dum la tago, kaj regule renovigi la programerojn dum la provelsenda periodo, kaj ĉiutage dum la vera elsendo. Ni ankaŭ volas proponi niajn elsendojn kiel podkastojn, sed tio nun ne havas unuan prioritaton.

Libera Folio:  Multaj homoj nuntempe preferas aŭskulti elektitajn programerojn podkaste. Kiajn avantaĝojn kompare kun tio proponas la koncepto de tuttempa radio?

Muzaiko: La ĉefa avantaĝo estas, ke oni ne bezonas serĉi la podkaston kaj elŝuti ĝin: ĉiam estos tuj radio por vi. Vi ankaŭ ne bezonos atendi kelkajn semajnojn ĝis nova elsendo, kiel nun kutime estas ĉe aliaj podkastoj. Aldone, multaj esperantlingvaj podkastoj jam ekzistas, sed ne ekzistas tuttempa tutesperanta retradio.

Libera Folio: Kian muzikon vi intencas elsendi? Kiajn problemojn vi havis rilate kopirajton

Muzaiko: Esperantlingvan. La problemo estis, ke la aŭtor- kaj kopirajtorganizoj kun kiuj ni havis kontakton komence, simple ne komprenis, ke celgrupo de malgranda retradio povas esti tutmonda. Tio estis grava problemo por ili, ĉar ili pensas laŭ landoj kaj landaj celgrupoj, kiujn Muzaiko simple ne havas. Finfine evidentiĝis ke en Germanio eblas laŭleĝe elsendi eĉ al tutmonda celgrupo, tial verŝajne la teamo faros la administrajn aferojn por povi ricevi la permesilon en Germanio - se ĝis tiam ne estos pli taŭga lando trovita - se vi havas ideon, bonvolu diri! Tamen, la elsendo ankaŭ dume ne estas kontraŭleĝa, ĉar por elsendi oni uzas la servojn de Radionomy. Tiu tamen ne estas la plej bona solvo, ĉar ili rajtas enmeti reklamojn en la elsendon de Muzaiko, krome estas sufiĉe ofta sperto, ke la sono simple ne alvenas al la aŭskultemuloj.

Libera Folio:  Kia estos la horaro - ekzemple, kiel ofte oni povos aŭdi freŝajn novaĵojn, kiam estos ĉefe muziko?

Muzaiko: Je ĉiu plena horo venos la novaĵoj, kaj laŭplane ĉiutage aperos freŝaj. Dum la cetero de la horo estas mikso de muziko kaj enhavo, per pecoj de proksimume du ĝis kvin minutoj. Krome, je la duonhoro kaj antaŭ la novaĵoj venas ankaŭ aro de reklamoj. Per tiu miksita programo ni provas proponi al ĉiuj aŭskultantoj plaĉan radion.

Libera Folio: Ĉu estas plano vendi reklamtempon?

Muzaiko: Konkretaj planoj nun ne estas pri tio. Ĝis nun ni proponis nian reklaman spacon senpage al homoj por reklami pri siaj renkontiĝoj kaj aliaj esperantaĵoj. Fakte ni tion opinias unu el niaj ĉefaj roloj: informi la mondon pri tio, kio okazas en Esperantujo, ĉu tra programoj, ĉu tra mallongaj sonreklamoj. Sed se iu volas reklami ion per ni, de kiu li aŭ ŝi mem profitus, tiam ni pripensos nian politikon pri reklamoj.

Libera Folio: Kun kiuj podkastoj kaj elsendoj vi jam interkonsentis pri dissendado tra via nova radio? Kiajn postulojn devas plenumi podkastoj por ke ili povu esti dissenditaj tra via radio?

Muzaiko: Ili devas esti esperantlingvaj. Multaj el la jam ekzistantaj podkastantoj jam jesis, kaj jam estas pretaj elsendaĵoj de la arĥivoj de Varsovia Vento kaj Radio Verda, kiuj estos luditaj dum septembro. Muzaiko estas tute malfermita por la podkastantoj, se ili sendas jam pretan elsendon al Muzaiko. Kompreneble ofte tio ne okazas, tiukaze la elsendado dependas de la libera tempo kaj la emo de tiuj, kiuj ŝatas redakti tiajn elsendojn.

Libera Folio:  Ĉu la redakcio fizike troviĝas en iu specifa loko? Kiuj estas la ĉefrespondeculoj?

Muzaiko: Tute ne. Kunlaborantoj povas esti ie ajn en la mondo. Ekde la komenco tiu ĉi projekto estis reta kunlaboro. Plejmulto de la laboro okazas per retpoŝto, en retdissendlistoj, kaj krome estas planataj skajpkunvenoj por la redakcianoj.

Ĉefrespondeculoj: dependas pri kio. Por pli bona travidebleco, estas plano aperigi ĉe la retpaĝo de Muzaiko kiu kion faris por Muzaiko. Por ke la retpaĝo havu freŝajn informojn, nun estas esplorata la plej bona eblo tion aŭtomatigi.

arkivita en:
kienli
kienli diras:
2011-09-12 07:15
Mi ĝojas, ke aperas tiuj iniciatoj pri moderna aŭdvida kulturo. Mi, laŭ miaj scioj kaj kapabloj, ŝatus partopreni la projekton. Dume mi deziras al la teamo paciencon kaj kuraĝon.

Aleksander Osincev
dennis
dennis diras:
2011-09-12 08:53
La stargio de nova radio-stacio de Esperanto kutime veketos iom da intereso kaj iom da oscedo che la plejparto de Esperantistoj, sed chi foje, post kelkhora auskultado de la nova stacio Muzaiko, mi kredas, ke en niajn orelojn venas nova sento kaj novaj sonoj de promesplena projekto.

Unuvorte, la prov-elsendo kiun mi auskultadis chi matene plenplenas je ENERGIO. Tiom da energio kaj forto, ke chi foje, chi tiu nova radio povas starighi sur siaj propraj piedoj, sendepende de artefarita subteno de nebulaj, iom blufaj esperantaj estraroj kaj organizoj.

Lau mi, povas kreighi nova ALTIRCENTRO de Esperanto, kiel en la gazetararo, Libera Folio faris antau kelkaj jaroj, kaj kiel, mi esperas, venontece, iu Virtuala, Moderna Biblioteko de Esperanto faros por chiuj Esperantistoj.

Okulfrapas kiel, novfojon, bona projekto por Esperanto ekstarighas ekster la kunsidoj de la tradiciaj saghuloj de Esperanto. Ne pensu, tamen, ke la sukceso de chi tiu radio devenas de nur gejunuloj, kvankam ke eble chiuj el la fondintoj havas malpli ol 90 jaroj. La sukceso devenos de la malferma invito al kunlaboro tutmonde. La sukceso devenos de entreprenikaj pashoj por fruktodone profiti de la rapidaj shanghoj en nia eksteraj ekonomiaj, teknikaj, sociaj, interretaj chirkauajhoj. UEA, bonvolu pripensi tion. UEA, shanghu vian agmanieron lau la bezonoj de la nuntempa mondo, kaj vi ankau sukcesos.

Mi jam planas utiligi Radio Muzaikon kiel fonajn muzikon kaj auskultajhojn en la Esperanto-Insulo. Estos chinaj studentoj tie kun alilandanoj el, nun, pli ol dek landoj, kiuj lernos Esperanton kune la tutan tagon. Vespere, dum la kunlaborado pri hejmtaskoj en la chefa lernochambro, mi volas uzi Radio Mozaikon kiel fonon. Auskultu mem, vi komprenos tion kion mi diras.

La muziko de Natasha kaj Jhomart, kun intervjuo de Johannes allogas. La intervjuo de Aleks Kadar en Sete, konvinkas al neesperantistoj ke Esperanto bele utiligeblas che radio. Audi unu el nia chefaj entreprenikistoj, Chuck Smith, donas esperon. Ari donas perspektivon el Kubo. Chio chi kun muziko, kaj muziko, kaj muziko. Ne tia muziko kiun vi kaj mi kantas en la epoko de la Venas Nova Sento, sed tiu de hodiau, tiu muziko kiu certe plachos al la oreloj de niaj novaj chinaj studentoj en niaj kursoj de Esperanto-Insulo.

Certe, ni vidos, ke la formato, la baza ideo de Radio Muzaiko, estas bona entreprenika modelo, kaj ke ghi sukcesos, char ghi altiros novajn kontribuojn el novaj homoj el novaj landoj. Tia energio donos sian frukton.

Dennis Keefe

Stanislav
Stanislav diras:
2011-09-18 13:55
Mi konsilas al teamanoj de Muzikalo aktive uzi vikinovaĵojn kaj vikipediojn entute. Mi mem ĉiutage aldonas mallongajn novaĵojn tutmondajn al la ĉefpaĝo de Vikipedio. En frateca projekto Vikinovaĵoj ankaŭ regule aperas informoj, sufiĉe interesaj. Do uzu tiujn fontojn de liberaj informoj.
Lom
Lom diras:
2011-09-19 10:05
Tio estas planata: https://groups.google.com/g[…]q=wikinews#d832c0e17ac540a3
Sed jes, nepre indas labori kun vikinovajxoj en ambaux direktoj.
Sxajne la cxefa problemo estas la longeco kaj formato de novajxoj.

Ni ankaux parolis pri labori kun http://www.eventeo.net/ kaj kontaktis ilin, sed ne ricevis respondon gxis nun.
Stefano
Stefano diras:
2012-02-13 02:16
Hodiaŭ okazas la unua tutmonda celebrado de la "Tago de la radio", 13an de februaro 2012. Jen informo, alvoko kaj la esperanta versio de la mesaĝo de s-ino Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko:
http://www.ipernity.com/doc/113837/12189023
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-02-13 09:21
Pro tiu okazo mi tre kore gratulas precipe al ANTONO OBERSDORFER pro lia modela retradio, kiu estas valora kontribuo por disvastigo kaj utiligo de nia lingvo kaj ech komencantoj povas ghin bone uzi por lernado, trejnado.
Mi deziras pluajn daurajn sukcesojn kaj antau chio multajn auskultantojn!

"Cent jaroj vivu vi..."
labrulantaknabo
labrulantaknabo diras:
2012-08-30 01:53
Mi malkovris la elsendojn de Muzaiko hodiaŭ mem kaj post unu horo da aŭskultado mia impreso estas ege bona. La muzika selektado, parolaj enhavoj, lingva nivelo... ĉiom estas bonega. Tre ŝatis kaj emociis min aŭskulti la programaron. Mi eĉ preskaŭ ploris (laŭlitere) kiam mi aŭskultis repan kanton en esperanto ĉe radiostacio elsendanta dum 24 horojn tage. Ĉar Muzaiko helpas min ŝati la valoron de muziko en Esperanto. Danke al Muzaiko mi aŭskultis hodiaŭ kelkajn kantojn en nia lingvo kiujn mi neniam antaŭe aŭskultis kaj mi rimarkis sian kvaliton kaj zumis ilin dum la tuta tago.

Mi gratulas la homojn kiuj kreis Muzaikon kaj deziras longan kaj sanan vivon al la radiostacio. Mi estos fidela aŭskultanto ekde hodiaŭ mem.

Esperantujo bezonas aferojn tiajn. Kaj ne nur por montri al la mondo, ke Esperanto estas viva lingvo uzebla por fari ĉion ajn kion oni povas fari per la ceteraj lingvoj, sed por ke ni mem, esperantoparolantoj, povu uzi ĝin por fari ĉion ajn.

Gratulon kaj antaŭen!