Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Multaj neatenditaĵoj aperis en la unua de aprilo

Multaj neatenditaĵoj aperis en la unua de aprilo

de Redakcio Laste modifita: 2011-04-03 08:31
En la unua de aprilo, multaj interesaj kaj neatenditaj eventoj okazis en kaj ekster Esperantujo. Aŭ almenaŭ aperis raportoj pri tiaj eventoj - ĉu ili efektive okazis, eblis certe scii nur kiam finiĝis la ŝercotago. Manuela Ronco notis kelkajn el la strangaĵoj.

Matene, dum Google montris al la mondo novan teknologion, danke al kiu retpoŝto funkcios per movoj de la korpo, E@I anoncis, per mesaĝoj al diversaj dissendlistoj, novan projekton kiu batalos informan superŝarĝon. Oni sentis la mankon de ĝi, ĉu ne? La projekto ankoraǔ ne estas finita, tamen ekfunciis provversio en la retpaĝo www.mallernu.net . Eble la retejo lernu.net spertis ŝokon je tiu ĉi novaĵo, ĉar subite multaj bildoj en ĝi renversiĝis.

Ankaǔ Hector Hodler, patro fondinto de UEA, renversiĝis en sia tombo post la apero de tiu ĉi artikolo, kie grava ŝanĝo por la asocio estas anoncita. Fakte, je la espero plif acile akiri subvenciojn kaj refreŝigi la rilatojn kun Unesko, la komitato decidis ke ĝia nomo fariĝos "Universala Eduka-Asocio". Neniu mencio pri TEJO: ĉu la ŝanĝo efikos ankaǔ por ĝi? Ĉu baldaǔ la TEJO-volontulino devos mane korekti ĉiujn ŝiajn vizitkartojn?

Sed la plej bela novaĵo venis el la Eǔropa Unio, kaj kortuŝis multajn esperantistojn: ekde la nua de aprilo, la oficiala portalo de la EU estas en Esperanto! Pro la kreskintaj kostoj por subteni 27-lingvan portalon, finfine EU rezignis pri la multlingvismo-politiko, kaj akceptis la neceson de komuna, neǔtrala lingvo. La fina venko pli kaj pli alproksimiĝas.

Paulína Kožuchová, ĝenerala sekretario de TEJO, komentis:

La lastatempa revigliĝo de nia Komisiono pri Eksteraj Rilatoj donis siajn fruktojn. Mi ege ĝojas je tiu ĉi grava rezulto. Tio eĉ iom konsolas min, post la hodiaǔa ekscio ke la artoj ne plu estos instruataj en mia Kembriĝa universitato".

Malpli ĝojiga novaĵo estis la anonco kiu alvenis vespere, ne publike diskonigita, pri la subitaj demisioj de la volontulino kaj de la kasisto de TEJO, lacigitaj pro la streĉo de la lastatempa laboro. Oni tamen suspektas je romantika sekvo: ja, tuj post la anonco, Sergeo deklaris en sia Facebook-paĝo ke Manuela estas "la plej grava homo en lia vivo".

Komenco aprila, trompo facila! Je tiom da eventoj kaj surprizoj, tiu ĉi konscio kaj bedaǔrigas, kaj trankviligas.

Pridemandita rilate al la ŝercotago, la TEJO-volontulino respondis:

- Mi feliĉe konstatas ke la Esperantistoj estas popolo de simpatiuloj. Ankaǔ mi proponis grandiozan ŝercon al la estraro de TEJO, sed ili rifuzis ĉar povintus ŝajni ideo kopiita el E@I. Mi malaprobis tian sintenon, tamen devis obei al la estrara decido".

Kompreneble, ankaǔ tio estis ŝerco.

Manuela Ronco   

arkivita en:
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-03 00:17
> Pro la kreskintaj kostoj por subteni 27-lingvan portalon

Mi malvolonte pedantas, sed tiom ofte mi vidis la eraron, ke mi ne povas teni min atentigi: EU havas 27 Membro-Ŝtatojn sed "nur" 23 oficialajn lingvojn. Tial do EU-retejoj lingvas nur 23- k ne 27-ope.

Kompreneble nenio malebligas, ke difinita EU-paĝo utiligu ne-EU-an lingvon, ekz. reprezentejoj en ekster-EU-aj landoj foje faras tion. En tiaj kazoj tamen la reprezenteja retejo kutime ne aperas en ĉiuj 23 EU-lingvoj, sed en 1-2 EU-lingvoj plus la loka(j) lingvo(j).

K ĉi ĉio ne estas aprila ŝerco: nun estas la 3a de aprilo :-)
manuchan
manuchan diras:
2011-04-03 01:44
dankon pro la atentigo
pistike65
pistike65 diras:
2011-04-03 08:37
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-03 13:29
Aprila ŝerco la 31an de marto? Nu...
pistike65
pistike65 diras:
2011-04-03 16:58
Nederlandanoj estas tiel ekstreme akurataj ke ili foje ech fruas.

amike
Istvan Ertl
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-03 18:36
Ŝanĝu "fruas" al "fuŝas".
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-04-03 13:59
Bona aprila sxerco, kiu tamen povas certajn personojn denkigi, cxar estas bone motivigita.

Ofte de sxerco estigxas seriozeco.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-04-03 15:52
Pardonon, skribite mi faris germanismon; "denkigi" devas esti pensigi.