Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Mensoga vero - aŭ kiel ludi "difektitan mikrofonon"

Mensoga vero - aŭ kiel ludi "difektitan mikrofonon"

de Redakcio Laste modifita: 2011-02-27 17:45
La decido de Pola Radio fermi la Esperanto-redakcion en Esperantujo ĉefe estis traktita kiel atenco kontraŭ Esperanto, aŭ foje kiel manifestiĝo de la persona kontraŭjuda kaj tial kontraŭzamenhofa sinteno de Krzysztof Czabański, vicprezidanto de Pola Radio. En sia teksto "Mensoga vero", Zbigniew Galor, profesoro pri sociologio en Altlernejo de Humanismaj Sciencoj kaj Ĵurnalismo en Poznań, pritraktas la okazaĵon kiel fenomenon en pli vasta perspektivo, kiel unu eron en la politika evoluo de Pollando. La titolo aludas al la esprimo "łże-elity" ("mensogaj/falsaj elitoj") el la repertuaro de Jarosław Kaczyński, prezidanto de la partio Juro kaj Justeco, kiu en 2006 regis en Pollando.
Mensoga vero - aŭ kiel ludi "difektitan mikrofonon"

La E-redakcio iam post 1982

La tekston Mensoga vero... mi skribis en decembro 2006, nelonge post la informo pri la fermo de la Esperanto-redakcio. Laŭ mi la teksto ne multe perdis el sia valoro. Ĝi montras la sufiĉe universalan mekanismon laŭ kiu reganta partio ideologie manipulas la amaskomunikadon. Mi supozis, ke mi publikigos ĝin en Gazeta Wyborcza, en kiu kelkajn tagojn pli frue aperis la artikolo Zamenhof al Israelo kun la aserto, ke la kaŭzo de la fermo de la Esperanta redakcio de Pola Radio estas la kontraŭsemitismo de Krzysztof Czabański, vicprezidanto de Pola Radio. Kiel Barbara Pietrzak diris tion al mi, li fakte dum kunvenoj kun laboristoj de la radio evidente esprimis kontraŭsemitisman sintenon. Tamen nek Gazeta Wyborcza nek du aliaj gazetoj decidis aperigi Mensoga vero... Verŝajne pro tio, ke ĝi ne prezentis la normalprudentan klarigon, ke kulpas la kontraŭsemitismo de Czabański, do li persone.

Mi traktis la fermon de la Esperanto-redakcio baze de ideologiaj premisoj de la tiama ŝtata politiko, kiam regis la partio PiS (Prawo i Sprawiedliwość: Juro kaj Justeco). La partio - kun siaj ĉefaj gvidantoj Lech kaj Jarosław Kaczyński (prezidanto kaj ĉefministro) popularigis la ideon de politika historio kun principo de patriotismo, kiun oni vidis en fermiteco rilate al ekstera, ne pola, ekz. eŭropunia mondo kaj en malamo kontraŭ « komunismo », t.e. pasinta Pola Popola Respubliko (traktata kiel neekzistanta en la historio). Ĝenerale temis pri malamo kontraŭ iu ajn maldekstrismo kune kun internaciismo. Tiu ĉi karaktero de la PiS-ideologio donis verdan lumon ankaŭ al polaj kontraŭsemitismo, naciismo kaj faŝismo. Ne ili tamen, sed kontraŭkomunismo estis la esenco de la ideologio.

PiS - ekstreme dekstra partio, bezonis ekhavi, kiel ĉiuj politike regantaj fortoj, plej multe da amaskomunikiloj por popularigi sian ideologion. Tiucele Targalski kaj Czabański decidis i.a. maldungi ĉ. 400 laboristojn de Pola Radio. Mensoga vero analizas la principojn de la nova radio-politiko, proklamitajn de Czabański, konfrontante ilin kun la atingo kaj rolo de la Esperanta redakcio de Pola Radio.

La nuntempa fina fermo estas daŭrigo de la unua fermo antaŭ kvin jaroj. 

Oni devas memori, ke la Esperantaj elsendoj de la pola radio estis formale ŝtata institucio. Ĝi ne reprezentis la Esperantan movadon - nek landan, polan, nek internacian. Kvankam nun vidiĝas, ke ĝia malapero povas esprimi ankaŭ krizon de la Esperanto-movado, naci- kaj internaciskalan.

Zbigniew Galor

21.02.2011.

 

Mensoga vero, aŭ kiel ludi "difektitan mikrofonon"

mikrofono2„La publikan radion necesas senŝarĝigi laŭ ĝia misio. Mezuradi kiom da disaŭdiga tempo utiligas konkretaj partioj, estas miskompreno” – asertas aŭtoritate Krzysztof Czabański en Gazeta Wyborcza („Mikrofon dla obywateli” [Mikrofono por civitanoj], 5 dec. 2006), kredeble sen konscio, ke ĝuste tiamaniere li metas fundamenton sub novecan kriterion por pritaksi ĉiujn komunikilojn. Nur la celo validas, rimedoj ne gravas! Sekve la misio havas neniun rilaton al la maniero ĝin realigi. Kiel ekzerco por studanto de retoriko ĉi tiu frazo povas elvoki rideton. Kiel programa deklaro, kiun elbuŝigas prezidanto de Pola Radio, ĝi tamen sonas minace. Plej minace por tiuj aŭskultantoj kiuj estas konvinkitaj, ke la mikrofono estas por ili. 

Ĝuste tiu estis la konvinko de esperantistoj, ne nur polaj, ankoraŭ antaŭ unu monato. Ilia sperto pri la likvido de Esperanto-Redakcio de Radio Polonia perfekte montras, kiel ludi „difektitan (por civitanoj) mikrofonon”, ludo kiun gvidas la estraro de Pola Radio (reprezentata de ĝiaj prezidanto Krzysztof Czabański kaj vicprezidanto Jerzy Targalski) kun silenta aprobo de la superaj ŝtataj aŭtoritatoj. Ju pli misfunkcias la mikrofono, des pli laŭte sonas laŭdoj pri ĝia kvalito kaj alvokoj, ke oni utiligu ĝin; samtempe ĉiam pli sonore aŭdiĝas la memkontentaj voĉoj de ĝiaj gardistoj. Tion oni konkludas, apudmetinte la programajn deklarojn de prezidanto Krzysztof Czabański kaj la manieron, per kiu kune kun Jerzy Targalski li kondukis al likvido de Esperanto-Redakcio de Radio Polonia, aktivinta dum preskaŭ kvindek jaroj.

Konfronti la deklarojn kun la agoj estas ne nur valora leciono por ĉiuj minoritataj grupoj en la socio, sed ankaŭ signifa ekzemplo, kiel Krzysztof Czabański enpraktikigas sian sloganon-principon, laŭ kiu por la estraro de la Pola Radio „la aŭskultantoj [estas] pli gravaj ol la burokrataro”. En tiu ĉi momento la aŭskultantoj de Esperanto-Redakcio ŝajne povus pli facile elspiri – ili ja estas ne nur pli gravaj ol la burokrataro (supozeble la radia, do se oni agnoskas sinjorojn Czabański kaj Targalski ero de ĉi tiu aro, tiam pli gravaj ankaŭ ol ili), sed – kia hazardo! – samtempe ili ne estas same miskondutaj kiel politika partio; tial aŭskultante sian programon, ili ne ĝenis la radian estraron per postuloj mezuri kion ajn. Malgraŭ tio ili tiris sur sin malfavoron de preskaŭ tuta reganta politika klaso, kies interesojn reprezentas ambaŭ radioprezidantoj.

 

Misio, alivorte ideologio

Al „misiaj devoj”, laŭ kiuj oni senŝarĝigu la publikan radion, apartenas – ni legas – abunda liverado de valoraj muziko kaj literaturo, radiodramoj, dramigitaj viveventoj, raportaĵoj. Tiel konceptata misio, suspektinde senforma, donus tamen nur ĝojon al internacilingvaj aŭskultantoj. Ĉu ja ĝi ne estus por ili la plej certa garantio pri formala riĉo de ankaŭ ilia programo, eĉ se tiu, kiu ekzistis, daŭris nur horduonon trifoje dum la tago kaj inkludis ripetojn?

La senŝarĝigon – laŭ Krzysztof Czabański – oni devus konsideri starigante tri demandojn. Laŭ la unua kriterio (« Ĉu ni faras tion bone aŭ malbone? ») la Esperanto-Redakcio plenumis la mision de la Pola Radio ne nur bone, sed eĉ tre bone, pri kio atestas la nombro de korespondaĵoj. En la jaro 2005 Radio Polonia ricevis 8210 leterojn, kiuj dividiĝis laŭ redakcioj jene: Esperanto – 5548, angla – 1204, germana – 912, bjelorusa – 268, pola – 168, rusa – 113, ukraina – 65. En la komenca jarduono de 2006 Radio Polonia ricevis ĝenerale 2528 leterojn, el kiuj 1825 sendis esperantistoj. La strebo de la radioestraro likvidi la Esperanto-Redakcion de Radio Polonia signifis do tre malbonan plenumadon de la mem deklaritaj misiaj devoj.

mikrofonoSe konsideri la duan demandon (« Ĉu ni helpas, ke la pola kulturo atingu civitanojn? »), la Esperanto-Redakcio disvastigis la polan kulturon ne nur inter esperantlingvaj polaj civitanoj, sed ankaŭ inter esperantistaj civitanoj de ŝtatoj el la tuta mondo. Ĝi disvastigis ankaŭ tiun elementon de la pola kulturo, kiun konsistigas la vivo kaj verko de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof. Oni povas diri eĉ pli, ĉar la lingvo uzata de la disaŭdigejo, kvankam ne pola, estis aŭtomate asociata kun Pollando. Dume la Esperanto-Redakcion oni perceptas eksterlande kiel simbolon de poleco.

La intenco likvidi la Esperanto-Redakcion signifis malfideliĝon al la misio de la Pola Radio. Ĝia likvido mem siavice signifas nei, ne nur simbole, Esperanton kiel elemento de la pola kulturo. Krome ĝi signifas detruon de tuta reto de internaciaj kontaktoj, formata dum kelkdek jaroj kaj grave helpanta popularigadon de Pollando.

Parto de la tria demando de prezidanto Czabański (« Ĉu ni zorgas pri la nivelo de la publika diskuto? ») atentigas pri principa diferenco inter multkultura diskuto en Esperanto, gvidata helpe de radioondoj, kaj evitado de ajna diskuto koncerne likvidon de Esperanto-Redakcio flanke de prezidanto Czabański. Silento (ankaŭ radioonde) respondis al leteroj, kiujn sendis al Pola Radio (kaj al polaj ambasadoj kaj membroj de la superaj ŝtataj aŭtoritatoj) ne nur polaj, sed ankaŭ eksterlandaj esperantistoj kaj iliaj organizaĵoj. En tiu ĉi silentplena abismo „mikrofono por civitanoj” estas – kiel trafe atentigis redaktoro K. Lubczyński el Trybuna – ne nur spitema kaj malica titolo, sed evidenta „mensoga vero”.

Laŭ la vidpunkto de Czabański kerna en la misio de Pola Radio estas specife komprenata malpartiigo de la radioprogramoj (kion, akorde kun la intenco de la aŭtoro, oni apliku al ĉiuj komunikiloj). Ne temas pri tio, ke oni simple rezignu pri mezurado de disaŭdiga tempo donata al konkretaj partioj. Malpartiigo estas laŭ la prezidanto de Pola Radio devo, rezulte de kiu necesas sisteme limigadi ĉeeston de politikaj partioj en radioprogramoj kaj samtempe leĝe garantii al la regantoj, registaro kaj opozicio la rajton utiligi radion „koncerne konkretajn aferojn”. Ĉiujn politikistojn oni evitu, ĉar „kvazaŭ vulpo ili laŭdas sian voston kaj rivalojn riproĉas”, sekve (tiel?!) oni malfermiĝu por diferencaj vidpunktoj de ekspertoj kaj komentistoj. Estus malfacile prezenti pli klaran argumenton por politika monopoligo de Pola Radio fare de la reganta partio Juro kaj Justeco, kies interesojn reprezentas ambaŭ prezidantoj.

La ideologia senco de la deklarata „malpartiigo” de la radio konsistas en tio, ke ĝi preterlasas ĝian partiigon je la nivelo de organizaj strukturoj. La mikrofono restas „ĉe ni”, dume en programoj „ilin”, do politikistojn, ni anstataŭigos per ekspertoj, kaj ja la ekspertoj povas esti „niaj”. Ankaŭ la rilato al privataj komunikiloj, kiujn, koncerne la publikan debaton kaj politikon, Czabański perceptas ĉefe kiel amuzdonantojn, baziĝas sur ideologia kontraŭstarigo de ilia kabareda humuro al la misia devo de la publika radio. Temas pri tio, ke oni helpu la aŭskultantojn konsideri „gravajn aferojn”. Fundamento estas ĉi-koncerne la konvinko de Czabański pri la serioza karaktero de politiko, politikistoj kaj rezultoj de politikaj agoj.

Principe necesus aplaŭdi al prezidanto Czabański, kiam li skribas: „Mi opinias mia baza devo zorgi pri tio, ke Pola Radio ebligu seriozan politikan debaton al ĉiuj interesiĝantaj pri tio civitanoj”. La manoj tamen falas, kiam ni rimarkas la konduton de prezidanto Czabański rilate la likvidon de Esperanto-Redakcio. Li ne allasis publikan debaton tiuteme. Ĝi okazis nur post kiam Gazeta Wyborcza publikigis la aferon, krome ĝuste en la gazeto, ne antaŭ la mikrofono de Pola Radio. Akorde kun la logiko de la deklarata sinteno tio ne estus „grava afero”. La reagoj de la pola publika opinio – plejparte neesperantista – al la argumentoj de vicprezidanto Targalski por likvidi la redakcion (A. Kublik, Zamenhof do Izraela [Zamenhofon al Israelo], Gazeta Wyborcza, 15 dec. 2006) montris, ke estas alie, ke temas pri „grava afero”, pri kio tamen ne decidas arbitre sinjoroj prezidantoj. La samaj argumentoj malkaŝas ankaŭ ideologiajn motivojn, iom odorantajn antisemitisme. En la historio de pola stulteco kredeble havos sian lokon la ideo de Targalski, laŭ kiu oni traktu Ludovikon Zamenhof kaj lian verkon, internacian lingvon Esperanto, kvazaŭ kukolan ovon, kiun al Pollando kaŝe submetis Israelo kiel elementon de ne-pola kultura heredaĵo. Tio cetere necesigus la premison, ke dum la vivo de Zamenhof la ŝtato Israelo jam ekzistis.

 

Hodiaŭ estas pli malbone ol hieraŭ, sed pli bone ol morgaŭ („Ni apogas ŝanĝojn”)

mikrofono3La stato de Pola Radio – laŭ la prezento de ĝia prezidanto – estas malbona, kio rezultas antaŭ ĉio el la popolrespublika pasinteco de ĉi tiu publika institucio. Hodiaŭ estas pli malbone ol estis, kaj oni ja scias, ke en Popola Pollando estis aĉe. Rimedo kontraŭ la malbono devus esti ŝanĝoj. Tiuj deklarataj kaj ĉi tiuj realaj. La 5-an de decembro inter ŝanĝoj deklarataj kaj koncernaj al Radio Polonia Czabański ne mencias eĉ unuvorte likvidon de Esperanto-Redakcio. Aliflanke Targalski en intervjuo por Gazeta Wyborcza la 15-an de decembro informas pri kompromiso: aŭdigado de esperantlingva programo per Interreto (pri kio okupiĝos nova dungito, sen la eblo redungiĝi por la maldungitaj ĝisnunaj laborantoj). 

Aliflanke la 16-an de decembro, la redakcio mem en la tago de sia likvido informas, ke laŭ la estrara decido ĝis la fino de la jaro oni aŭdigos la plej interesajn arkivajn disaŭdigojn. Ŝajnus, ke se oni daŭre elsendas programojn interrete, tiam la esencaj arkivaj materialoj restas – kiel pli frue – facile alireblaj, akorde kun la logiko de la reto. Okazis tamen laŭvica ŝanĝo. La 18-an de decembro oni fermis la TTT-ejon de la Esperanto-Redakcio de Radio Polonia kaj samtempe oni forigis ligilojn al ĝia arkivo. Nun utiligi la arkivon povas nur iu, kiu memoras la ligilojn aŭ konas ilin laŭ alia fonto. La celo estas klara: limigi kaj malfaciligi la aliron.

La metodo kiun en la praktiko aplikas la reganta koalicio por enkonduki ŝanĝojn, t.e. likvidado per aliigado, ne aŭguras favore al la interretaj programoj en la internacia lingvo. Hodiaŭ povas esti pli bone ol estos morgaŭ.

 

Deco aŭ kiel prezidanto Czabański miksas moralan sintenon kun politika efikeco

mikrofono4La programajn deklarojn de prezidanto Czabański kronas reklama slogano: „Pola Radio – deca radio”. Ĉi tiu slogano alte levas la ideon de deco popularigatan de profesoro Ryszard Legutko, ideologia reprezentanto de la nun reganta politika klaso. Tamen se por Legutko deco ligiĝas kun morala sinteno kaj efikeco kun inteligenteco, tiam por Czabański deco samsencas kun efikeco. Pli ĝuste dirite, ĝi samsencas kun efikeco de politikaj kondutoj, kiel ekzemple nesubiĝado al fistreboj de politikaj partioj, kuraĝo montrata rilate politikistojn el la reganta aŭ opozicia sfero kaj ankaŭ nekredo je la eblo ŝanĝi malĝustan „politikan mekanismon” ligitan kun gvidorganoj de la publikaj komunikiloj nomumitaj en la 90-aj jaroj fare de politikistoj („la origina peko”). 

La figfolio de deco, kiun kune kun la nova slogano deziras pendigi sur la mikrofono de Pola Radio prezidanto Czabański ŝirmas tamen ne nur la nudan ideon de politike efika agado de la radiogvidantoj (favore por la reganta koalicio), ideon de politikaj purigoj. De trans la figfolio klare montriĝas ankaŭ preterpasado de leĝoj. „Ne atendante por decidoj de la kontrol-konsilantaro koncerne alistrukturigon kaj spite premojn de la sindikatoj kaj aliaj interesgrupoj, ke oni nenion ŝanĝu en la radio, ni jam faris ŝanĝojn en programoj” – skribis la 5-an de dedembro prezidanto Czabański. Malfacile estus trovi pli konvinkan pruvon kaj samtempe ekzemplon de agado kontraŭ leĝoj validaj por publika institucio, entreprenita fare de prezidantoj de ĉi tiu institucio, kiuj ja estas nomumitaj ĝuste por observi la leĝojn.

Aŭskultantoj kaj simpatiantoj de Esperanto-Redakcio de Radio Polonia povas nun ekkonscii, ke ĝia likvido okazis kun rompo de leĝoj (ekzemple de la leĝo pri kompanioj – mankis decido de la kontrol-konsilantaro pri alistrukturigo). La likvido de ĉi tiu redakcio malkaŝis ne nur netakseblan arogantecon de radioprezidantoj rilate al la aŭskultantoj, ilian kontraŭleĝan agadon, kaj ankaŭ mankon de agado tiam, kiam leĝoj ĝin postulas (ekz. neresponditaj intervenoj de civitanoj). Ĝi ja malkaŝis ankaŭ kunrespondecon, kiun por tiu senprecedenca akto fordetrui la komunan bonon kaj laborefikon de multaj generacioj portas ĉiuj reprezentantoj de la polaj superaj ŝtataj aŭtoritatoj, kies silentado spite ricevatajn signalojn kaŭzis, ke ili fariĝis helpantoj de „ruinkonstruantoj” ludantaj difektitan mikrofonon.

Zbigniew Galor

Traduko el la pola: Wojciech Usakiewicz


Zbigniew GalorZbigniew Galor estas profesoro pri sociologio en la Wyższa Szkoła Nauk Humanistycznych i Dziennikarstwa - Altlernejo de Humanismaj Sciencoj kaj Ĵurnalismo (WSNHiD) en Poznań; docento en la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino, preleganto de la Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań. 

arkivita en:
dennis
dennis diras:
2011-02-24 14:02
La artikolo de Zbigniew Gabor bonvenas, char ghi helpas al ni vidi la malaperon de Esperanto en Pola Radio lau politika vidpunkto. Zbigniew memorigas nin ke tiuj elsendoj rilatas al formale ŝtata institucio. Ni ankau memoru, ke Esperanto-Radio naskighis en Pollando por politikaj, ne esperantaj celoj – almenau tio estas mia kompreno. Se ne, neniam estus tiom da tempo, tiom da bugheto por starigi kaj daurigi la programon esperante. Bonvolu korekti min se mi eraras tiurilate.

Permesu al mi shanghi iomete la perspektivon, la vidpunkton kaj starigi la demandon: Se Esperanto neniam antaue aperis en Pola Radio, chu hodiau, ni Esperantistoj kapablus KONVINKI al la estraro de Pola Radio dungi kelkajn esperantistojn kaj fari programon inter 30 kaj 60 minutoj chiutage je bugheto, ni diru de 100,000 eurojn jare? (dum la jaroj la nombro de dungitoj foje estis pli alta foje malplialta, la tempodauro de radio-programoj variis, lau mia scio, inter duonhoro kaj tri horoj tage).

Kutime kiam firmao au organizo starigas projekton, la demando ne estas kio okazis pasintece, sed kio okazas nun kaj kio okazos en la venontaj jaroj. Alivorte, chu iu projekto profitas al la organizo ekde NUN?

Se tiu projekto ne donas monan au alispecan profiton al la sponsora organizo, tiu organizo, logike, ne akceptos ghin. La Esperantistaro devenas de ekstera organizo, ne de Polaj institucioj. Esperanto en Pola Radio helpas al ni. Esperanto ankau povas helpi al Pola Radio, sed kiamaniere KONVINKI ilin? Se ili ne estas konvinkitaj pri propra profito, en tiu momento se ili subtenas programojn en Esperanto, ili kvazau donus donacon al la Esperanto-Movado. Volonte ni akceptus, sed ili? Do, kiujn argumentojn ni havas por KONVINKI naciajn radiojn utiligi Esperanton en la naciaj elsendoj?

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio