Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Marček plu redaktos almenaŭ ĝis la fino de la jaro

Marček plu redaktos almenaŭ ĝis la fino de la jaro

de Redakcio Laste modifita: 2011-05-26 22:52
Pasintjare la Estraro de UEA daŭrigis la kontrakton kun Stano Marček pri redaktado de la revuo Esperanto ĝis la julia-aŭgusta numero 2011. La celo estis, ke ekde la septembra numero la nuna redaktoro daŭrigus sian laboron sub nova kontrakto. La Estraro tamen ĵus decidis daŭrigi la validecon de la nuna kontrakto, farita en 2003, ĝis la fino de la jarkolekto 2011.

La Estraro antaŭvidas proponi novan kontrakton al Marček post la Universala Kongreso en Kopenhago , kie oni verŝajne akceptos novan dokumenton pri la gvidlinioj pri la redaktado de la oficiala organo de la Asocio. Ĝia definitivigo dependas de la difino de la ĝenerala komunika politiko de UEA, pri kiu nun diskutas la Komisiono pri Strategiaj Demandoj.

La komisiono estis elektita pasintjare en Havano kaj laboras sub la gvido de Mark Fettes. En ĝi aperis interalie la ideo, ke la revuo havu plurajn volontulajn redaktorojn pri diversaj sektoroj de la movado sub la kunordigo de la ĉefa redaktoro. Ĉar mankas ankoraŭ klareco pri tiu kaj aliaj aspektoj de la redaktado, la Estraro decidis, ke la nuna redaktoro laboros laŭ la malnovaj kondiĉoj ĝis la lasta numero de la jarkolekto 2011. 

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2011-05-27 00:24
Post la UK supozeble shanghighos la kovrilo.

Optimisme
Istvan Ertl
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-05-27 10:21
> Post la UK supozeble shanghighos la kovrilo.

Vere?
lancelot
lancelot diras:
2011-05-27 15:22
S-ro Ertl tute pravas: jam ekde oktobro ĝis decembro (ĉar la septembra estas la kongresa n-ro, antaŭvideble egala al ĉiuj antaŭaj septembraj n-roj produktitaj dum la periodo de s-ro Marček) la kovrilpaĝo povos daŭre titoli “Vjetnamio, lando de la venontjara UK” akompane al belaj pejzaĝoj de tiu sudazia lando. Se tamen s-ro Marček plu redaktos la revuon, li povos ekz. en januaro 2012 revolucie ŝanĝi la kovrilpaĝon al “Hanojo, urbo de la ĉi-jara UK”.

Laŭ multaj atestoj kiujn ni ricevis, S-ro Marček estas tre ŝatata persono, i.a. ĉar homo simpatia kaj eĉ ĉarma, kio ja estas aprezinda trajto en tiu ĉi Esperanto-mondeto de frustritaj kverelemuloj kun fortaj personecoj. Krome, li diligente liveras la revuon ĝustatempe. Bedaŭrinde tamen mankas al li intelekta profundeco, samkiel al lia Alta Protektanto (s-ro Corsetti), dum li tute ne interesiĝas pri Esperanto kiel movado. La rezulto de ambaŭ aspektoj estas tio ke la revuo tro evidente spegulas neniun intencitan gvidadon sed ĉefe hazardan kunmeton de materialoj. Ĝi ludas neniun ajn rolon en la pensado pri la asocio, kies oficiala organo ĝi tamen estas.
esperanto
esperanto diras:
2011-05-27 15:38
Leginte la unuajn du trionojn de tiu analizo de Lancelot mi preskau senesperghis. Sed kiam mi legis la reston mi ne kredis miajn proprajn okulojn kaj "pozitive shokighis". Tian profundan, honestan kaj pravan analizon ech mi ne kapablus skribi en kvar-kvin linioj.

La plej lasta frazo tamen ne estas tute ghusta. La revuo ja ludis rolon en la pensado pri la asocio, nome pri la kompleta intelekta degenero de la tuta organizajho.

Sed diable, kiu estas lancelot?
pistike65
pistike65 diras:
2011-05-27 00:31
Junia nro, p. 132, bildklarigo: "Stefano Keller kun papuo".
Kiel humilige. Papuoj au ne havas nomon, au la nomo ne gravas.

amike
nepapuo
esperanto
esperanto diras:
2011-05-27 00:52
Jes amuze. Mi ja rimarkis tiun foton, sed lasis ghin sen komento, char se mi volus komenti la tutan estraran raporton kaj la tutan junian eldonon, mi sidus dum la tuta tago (kaj nokto) antau la komputilo kaj Libera Folio krevus pro la longeco de mia komento, kion mi tamen volis eviti...
Fakte la alineo, kiun mi citis en unu el miaj hodiauaj mesaghoj, trovighas apud la bildo kun la papuo.
Mi kompatas la papuon, sed ne la estraranon pri eksteraj rilatoj (kvankam la bedaurindulo rompis al si la brakon antaunelonge). Eble venontfoje oni montru prefere papagon (kun papuo - au papuon kun papago).
Sed char la aresto de Mladic okazis hodiau, oni eble iom preteratentis tiun embarasan aferon en la revo Esperanto, espereble.
Tamen, serioze: Mi ne komprenis, chu tiu papuo parolas Eon. Eble pri tio estas skribite en la estrara raporto, kion mi maltrafis legi.
Krom tio, chu temas pri ebla kandidato por la prezidanteco de UEA? Do, multaj demandoj, kiuj bezonus respondojn.

Pri la kontrakto kun la redaktoro: En Svislando la registaro jhus decidis, ke la nukleaj centraloj funkciu ghis maksimume la jaro 2034. Eble ankau bona okazo por la nuna redaktoro de Esperanto interesighi pri kontrakto kun tia tempodaura perspektivo.
Sten
Sten diras:
2011-05-27 15:45
István: > Kiel humilige. Papuoj au ne havas nomon, au la nomo ne gravas.

Kiel oni povis konstati antaŭ jaroj, la samo validas pri junaj virinoj. Kaj ankaŭ pri tiuj ne gravas, ĉu ili parolas Eon aŭ kion ili faris. Ili estas ornamo.
edmundo
edmundo diras:
2011-05-27 16:30
Ŝajne mi vidas la aferon iomete alie. En la revuo, la ĉefa funkcio de bildo estas por ornami. Tio ne estas hontinda. Bedaŭrinde, fotiloj, eĉ la plej modernaj, ne aŭtomate registras la nomojn de la fotitoj, kaj ofte estas malfacile eltrovi la nomojn poste. Se la redaktoro tamen scias la nomon de unu el la homoj en la foto, estas utile aldoni tiun informon, speciale se la nomo estas menciita aliloke en la sama numero. Tiam la leganto povas ligi la nomon kaj la vizaĝon. Ĉu oni forcenzuru belan bildon, nur ĉar ĝi enhavas homon, kies nomon oni ne scias, kaj kiu verŝajne ĉiuokaze ne estas menciita en la teksto, tiel ke la nomo signifus nenion por la legantoj? Laŭ mi, ne.

Tamen, la etikedo "papuo" ĝenas min, ĉar ĝenas min, kiel multaj esperantistoj ŝajnas ĝisnaŭze obseditaj de nacieco. Tro ofte la unua informo donita pri homo estas ties nacieco, kaj la unua demando al homo ĵus rekontita estas "El kiu lando vi venas?", anstataŭ "Kiel vi nomiĝas?" kaj poste "Kie vi loĝas?". Laŭ la fama parolado de Zamenhof kunvenis "homoj kun homoj", sed en raportoj pri Esperanto-kongresoj ofte legiĝas teda listo de ĉiuj reprezentitaj landoj, inkluzive de la naskiĝlandoj de unuopaj kongresanoj, kiuj loĝas en la kongreslando de pli ol dudek jaroj.

Tial, laŭ mi, la bildo povu resti, sed kun alia klarigo, ekzemple "Stefano Keller (maldekstre)".
msandelin
msandelin diras:
2011-05-27 19:18
Mi ne konsentas kun Edmund Grimley Evans.Nu, periodaĵoj estas diversaj. Edmundo skribas:

 "En la revuo, la ĉefa funkcio de bildo estas por ornami."

Nu, ŝajne tiel estas, sed alia afero estas ĉu tiel estu. En serioza ĵurnalisma produkto bildo estas grava parto de la ĵurnalismo mem. Ĝi ne simple ornamas, sed aldonas informojn al la teksto (kaj inverse).

Kompreneble ne necesas ĉiam mencii la nomojn de ĉiuj homoj en foto, ekz grupa, sed mencii iujn nomojn kaj lasi la ceterajn homojn esti priskribataj, ĉu kiel papuoj, ĉu kiel edzinoj, estas ĝuste malrespekta.Se ne troviĝas bonaj respondoj al la demandoj "kiu faris tian foton kial kaj kun kiu celo", oni malelektu tian foton, laŭ mi.
esperanto
esperanto diras:
2011-05-27 19:39
Lau tiu logiko, supozeble ankau Grimley Evans ne shatus, se oni nomus lin anglo au brito. Kaze ke li sentas sin nauzita, se oni nomas lin anglo au brito, li eble oficiale anoncu tion publike anticipe.

Cetere, tio estas la argumento de la Eo-fundamentalistoj, same kiel anglofobio, Eo kiel pacigilo de la mondo, solvo de la lingva problemo kaj similaj dubindaj kredoj kaj sintenoj.

La informo pri papuo estis tute interesa kaj utila, char alikaze oni povus supozi, ke temas pri germano au italo, kiu estas vestita kiel karnavalulo.

La frazo "de kie vi venas?" ofte servas, ne nur en Esperantujo, sed ankau en internaciaj konferencoj (se la persono ne portas shildon) au che la skilifto, por enkonduki konversacion.

En anonco de Heko, la homoj estas nomitaj tiel: "edukita pole", "edukita angle", "edukita kasitilie"... Tre stranga maniero epiteti homojn lau ties nacio.
Supozeble Banet-Fornalowa estis edukita ankau jude, sed la Eo-antisemitoj, chefe edukitaj germane, itale kaj pole, tion klopodas prisilenti, same kiel che Zamenhof.
pistike65
pistike65 diras:
2011-05-27 21:45
"Du homoj, el kiuj unu estas Stefano Keller."
"Du barbuloj."
"Du barbuloj, kiuj estas nek Zamenhof nek Ionel Onet."
"La sama estrarano kiel jam sur p. 132, kun varboto."
"De pagho al pagho, jen Stechja miragho."
"Estrarano Keller traktas kun redaktora kandidato."
"La papuo denove salutis en Esperanto."

amoke
Istvan Ertl
Stefano
Stefano diras:
2011-05-27 19:18
Saluton! Mi tre bedaŭras ke la bildo ne aperis kun la kompleta titolo (t.e. kun la nomoj de ambaŭ fotitoj), kiun mi ja donis al ĝi, kaj kio eĉ en la bilda adreso enestis (kiun mi sendis al la redaktoro de la revuo):

http://lingvaj-rajtoj.org/b[…]un_Mudeya_Kepanga_papuo.jpg

Temas do pri Mudeya Kepanga, vizitanto el Nov-Gvineo. Li venis en Francion por malkovri la landon kaj ties loĝantaron. Tiun esploradon de la mondo ebligis al li franco (restadanta en Nov-Gvineo), kiu jam de pluraj monatoj vizitadis la vilaĝon de Mudeya kaj vivis ĉe lia familio dum kelkaj semajnoj. Por reciproki la gastigadon, la franco do organizis rondvojaĝon en Francio por Mudeya kaj alia ano de la sama vilaĝo. Sed, tion li faris kun la helpo de (riĉaj) sponsoroj, kaj la rezulto estis filmo, libro, dvd kaj prelegvojaĝoj en kelkaj eŭropaj landoj.

Tiel mi povis renkonti Mudeya-n en Svislando, dum lia prelegvojaĝo, kiun akompanis la franco interpretante la klarigojn de Mudeya. Diskutante kun ili en la paŭzoj kaj post la prelego, filmoprezentado, ni povis iomete interkonatiĝi kaj paroli pri diversaj temoj. Kompreneble ni diskutis ankaŭ pri la lingva situacio en Nov-Gvineo kaj specife en la regiono, kie Mudeya loĝas. En Nov-Gvineo estas pli ol 800 diversaj indiĝenaj lingvoj. Interparolado kun urbanoj p(r)ovas okazi per iuspeca ponto-lingvo piĝina formita el la angla kaj lokaj lingvoj, kiun ne multaj vilaĝanoj parolas, krom tiuj, kiuj ofte iras urben, aŭ laboras tie.

Jen do la rakonteto pri la historio de tiu foto. Kaj jen ankaŭ la nomo de mia nova konato el Nov-Gvineo. Ĉu foje eblos realigi ian projekton kun papuoj en rilato kun Esperanto? Tio grandparte dependas de disponebla mono, kiel por multo en nia movado kaj agadoj.

- Tamen permesu al mi ankoraŭ kelkajn vortojn pri la bilda titolo en la revuo:
Eble tia nomado de personoj povas esti perceptata kiel malrespektema, sed ne nepre devas esti tia. Oni ofte parolas pri iu nekonata (aŭ eĉ konata persono) nomante ties landan aŭ regionan aŭ popolan apartenecon. Rimarku, ke en mia ĉi-supra klarigo mi ĉiam skribis « franco » kaj tio certe ne ŝokos vin aŭ iun el la fancaj legantoj de tiu ĉi klariga teksteto mia. Nu, oni ne devas tuj vidi la mondon tute malbona.
esperanto
esperanto diras:
2011-05-27 19:59
Tiaj klarigoj de Stefano Keller pri la papuo en la estrara raporto estus pli interesaj kaj pli utilaj ol dubindaj proklamoj pri sukcesoj, mejloshtonoj kaj novaj atingoj.

La ideon pri komuna Eo-projekto kun papuoj mi tamen konsideras kiel sensencan. La mono estu investita prefere en Europo.
pistike65
pistike65 diras:
2011-05-27 21:50
Do, se la nomo de s-ro Mudeya Kepanga estas ja konata, vershajne temas pri tio ke la redaktoro jughis maleble enshovi ambau nomojn internen de la foto.

amike
Istvan Ertl
edmundo
edmundo diras:
2011-05-28 08:59
Ĉu temas pri Tokpisino (Tok Pisin), unu el la oficialaj lingvoj de Papuo-Nov-Gvineo? Ĉu li diris ion ankaŭ pri Hiri Motu?
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-05-28 10:23
Kiam mi legis tiun priskribon, "iuspeca ponto-lingvo piĝina", mi iom agaciĝis. Mi ja supozas, ke Stefano ne celis malestime paroli pri la lingvo, sed agnoskende, tia priskribo estas malestima.

Tok Pisin iam antaŭ longe sendube estis "iuspeca ponto-lingvo piĝina". Nuntempe ĝi estas (cito el Vikipedio) "kreola lingvo [do ne piĝino] kun anglalingva vort-bazo, parolata de ĉ. du milionoj da homoj, 500.000 el ili denaskaj". http://eo.wikipedia.org/wiki/Tok-Pisino. Ĝi estas, kune kun la angla k Hiri Motu, oficiala lingvo de Papuo-Novgvineo. K por duona milino da homoj eĉ la denaska lingvo. Ĝi ja ne ĝuas saman disvastiĝon en ĉiuj partoj de la lando, kiel videble okazas en la teritorio de Mudeya Kepanga. Sed tio deprenas nenion de la fakto, ke "iuspeca ponto-lingvo piĝina" estas plene neĝusta priskribo.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-05-28 10:30
La fina punkto ĉe la supra ligilo kaŭzas, ke la ligilo ne funkcias. Jen ĝi denove sen fina punkto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Tok-Pisino
sidzerda
sidzerda diras:
2011-05-27 17:13
Mi serioze konsideras malaboni revuon Esperanto en 2012 se ĝi ne pliboniĝos ĉijare. Tamen pro tiu ĉi decido daŭrigi kun Marĉek ĝis la fino de la jaro, ne atendeblas ajna pliboniĝo en 2011 — sekve ne eblos bazi la decidon pri la pluabono sur io alia ol fido je la novaj gvidlinioj.
otbuller
otbuller diras:
2011-05-27 17:50
La Estraro efektive rezervis la redaktorecon al Stano Marček, sed se fine li ne akceptos la proponotan novan kontrakton, necesos kompreneble serči alian redaktoron.

Oni tamen ne bezonos decidi pri pluabono por 2012 nur fidante la novajn gvidliniojn. Ĉiujare UEA sendas la januaran kaj februaran numerojn al ĉiuj Membroj-Abonantoj de la antaŭa jaro sendepende de tio, ĉu ili jam pagis kotizon por la nova jaro. La gvidlinioj ĉiukaze estos tiel ĝeneralaj, ke surbaze de ili eblos realigi la revuon en multaj malsamaj manieroj.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-05-27 20:06
> sed se fine li ne akceptos la proponotan novan kontrakton

Rifuzi laboron, kiu ne prenas pli ol unu, esceptokaze du semajnojn ĉiumonate (la "ĉiumonata ĝeno") por pli-malpli unumonata salajro? Mi preferas ne veti: tro facile gajni.

La "novaj gvidlinioj" - mi ne povas ne rideti. Panaceo? Eĉ ne kontraŭmalvarmumilo. La nuna redaktoro ne estas "redaktoro": estas simpla kunmetanto de la revuo, k eĉ ne tre lerta. Estas fakte bedaŭrinde, ke li laŭdire estas tiom ĉarma k simpatia: se temus pri senĉarmulo k malsimpatiulo (k samtempe nekompetentulo), multege pli da homoj laŭte plendus pri la revuo; nun membroj kuraĝas nur silente plendi per neremembriĝo - sed tion ili 500-ope jare faras.
esperanto
esperanto diras:
2011-05-27 20:08
UEA kaj la CO konas la argumentojn de la kritikantoj pri tiu temo en Libera Folio. Se UEA/CO ne tiras la konsekvencojn el tiu debato, ghi estas mem kulpa kaj ne plu meritas je apogo au kresko de la (reala) membraro, kiu volas shanghojn.

Pri la gvidlinioj estis esprimita la timo, ke Pietrzak povus/volus cenzuri la gazeton. Kiam aperos la unuaj signoj pri tiu suspekto, UEA povos esti certa, ke oni faros gigantan bruon - kiu estos audata ghis Unesko kaj la oficejo de la pola prezidento en Varsovio (kiel tio jam okazis en la kazo de la disfamiga kampanio de s-ino Komar).

Sed de nova redaktoro oni supozeble ne atendu miraklojn por la revuo mem, por UEA kaj la Eo-movado. Tiujn iluziojn oni povas jam nun redukti au ech forgesi. Char estos daure publikigita la samtipa materialo, char alia ne ekzistas kaj ne taugas por tiu revuo. Se ion shanghi, oni devus shanghi la tutan UEA-koncepton pri publikajhoj kaj informado, sed pri tio oni ja jam ofte skribis en Lib. Folio kaj estas jam laca klarigi al homoj aferojn, kiujn ili ne volas au povas kompreni. Sed antau la malapero de la koterio nenio shanghighos en UEA.
otbuller
otbuller diras:
2011-05-27 22:51
Ĉar pasis tempo, necesas iom refreŝigi la memoron de la diskutantoj:

La direktoro elektas ĉiujn aliajn oficistojn sed ne la redaktoron, kiun elektas la Estraro. Tial ne UEA/CO sed UEA/Estraro devas tiri la konsekvencojn. Tion ankaŭ faris la antaŭa Estraro, kiu ne estis kontenta pri la revuo. Tial ĝi en Havano retiris la kontrakton kun Stano Marček kaj decidis anonci konkurson pri la redaktoreco. En ĝi ankaŭ Marček rajtus partopreni, sed lia reelekto ne estus aŭtomata nur per tio, ke li pretus plu resti redaktoro. En Havano tamen estis elektita nova Estraro, eĉ se grandparte sama, kiu retiris la decidon kaj ŝanĝis ĝin tiel, ke oni proponos al Marček novan kontrakton kaj nur, se li ne akceptus ĝin, okazus konkurso. La nova Estraro estis timigita de la kritiko, kiun la nuligo de la kontrakto kun Marček kaŭzis kaj kies ĉefa esprimo en la UK estis petskribo kontraŭ la decido, dum neniu komencis kolekti nomojn por apogi ĝin.

Mi kiel direktoro ne havas formalan voĉon en tiu ĉi afero, sed atentigojn mi ja faris, ekzemple kiam mi skribis al la Komitato pri la malkresko de la membraro; vd. la lastan alineon en
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/6399
Mia konkludo tamen ne ricevis apogon en la Komitato, eĉ male.


esperanto
esperanto diras:
2011-05-28 00:13
En ordo.
Kiel membro mi simple atendas kaj postulas de UEA, ke la kompetencoj de la diversaj decidantoj estu klaraj, la diskutoj kaj decidoj transparentaj kaj ke tiuj diskutoj kaj decidoj estu klare kaj ghustatempe komunikitaj, sen teatro kaj sen provo nebuligi kaj prisilenti aferojn. Mi ne aparte analizis la raporton pri la Marcek-maldungo-redungo, sed la impreso estis, ke la informado pri tio similis al ioma tohuvabuhuo.

Ekzemple oni apenau havas iun imagon pri la reciproka konsultado inter UEA-estraro unuflanke kaj CO aliflanke. Do, kiel funkcias la kunlaboro inter UEA-estraro kaj CO oni praktike nenion scias. Almenau rilate la gravajn temojn. En tiu punkto lau mi mankas transparenteco. Nek en la estrara raporto, nek en la komitata retlisto, kiu funkcias dumjare, oni trovas ateston pri la praktika funkciado de la intershanghado inter Estraro kaj CO. (Se mi ghin pretervidis, bv. atentigi). Anstatau tio ofte estas disradiataj nur banalaj kaj balastaj babiladoj, kiuj celas esprimi iun gravecon de la agado de la unuopaj personoj. Do, mi nomus tion shajngraveco. Tio estas vere ghena momento en la agado de UEA.
Povas esti, ke oni ne konsideras necese au ke ne estas kutime raporti pri tio.
Unu simptomo, kiu supozigas ne tro dinamikan intershanghon povas esti la magra informado sur la hejmpagho de uea.org.

Por averagha membro estas ofte malfacile distingi inter Estraro kaj CO, despli inter iliaj kompetencoj.

Ofte oni havas la impreson, ke la Estraro nur ludas kaj ne vere portas sian respondecon, dum la CO faras la realan kaj tute praktikan laboron kaj portas ankau la realan kaj praktikan respondecon. Se estas tiel, ke la CO portas pli da respondeco, ghi havu lau mi ankau pli da rajtoj kaj kompetencoj en la decidomekanismoj, ekzemple rilate la demandojn de la revuo, char tio ja estas tre grava punkto de la agado de UEA. Kiel ajn, kaj char ankau UEA funkcias en demokratio, la CO almenau havu vochdonrajton en tiuj demandoj. Mi ne scias, chu tio estas la kazo. Au chu la CO estas nur la marioneto de la Estraro de UEA, kiu lau obeo al ghiaj kapricoj kaj nekompetenta au fusha laboro devas efektivigi la ordonojn de tiu estraro ?

Sed la problemo de la potencialaj konfliktoj inter estraro kaj CO estas jam delonge konata, kaj antaue ekzistis chirilate furoraj tempoj. Shajnas al mi, ke nuntempe tiu "koekzistado" iel funkcias kaj ke oni trovis iun "modus vivendi", ech kun la redaktoro de la revuo.
pistike65
pistike65 diras:
2011-05-27 21:54
Kompromisa solvo por gardi la membrecojn kaj la kotizojn ech de tiuj kiuj ne (plu) shatas la revuon:
en ajna momento oni rajtu rezigni pri la ricevado de la revuo, kaj anstataue ricevi paroladojn de Lapenna, "Vetero kaj cetero", "Tiu toskana septembro", "Jubileo", beletrajhojn de Betty Salt, au aliajn nevendeblajhojn de la Libroservo.

amike
Istvan Ertl
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-05-28 10:09
Rimarkinde estas, ke ŝajne neniu rimarkis, ke la estrara raporto tute ne mencias la pasintjaran decidon pri la nuligo de la kontrakto kun Marchek kaj pri la posta nuligo de la nuligo. Kaj tamen tiu tuta afero plej multe kirlis la mensojn en UEA pasintjare, kaj tial nepre devus esti registrita en la jarraporto. La estraro sekvas pli-malpli la strategion de la redaktoro: prisilento k nereago - la ŝtormo pli aŭ malpli frue mem formortos.

Cetere, en la malnovaj bonaj tempoj la estrara raporto havis apartan subĉapitron pri la revuo. Ĝi menciis ne nur la ciferojn de abonoj kaj ties (mal)kresko, sed ĝi menciis ekzemple la ĉefajn temojn traktitajn dum la jaro. Tiu ĉapitreto tute malaperis, kvankam samtempe la tuta raporto ege ŝvelis kaj pli-malpli duobliĝis kompare kun ĝia amplekso en la 90-aj jaroj.
esperanto
esperanto diras:
2011-05-28 14:51
Tiu via rimarko estas perfekta ekzemplo por ilustri la malhonestecon kaj hipokritecon de tiu UEA-estraro. Mi esperas, ke la UEA-membraro ne plu lasos sin trompi pli longe.

Sed se vi rigardas el kiuj landoj tiuj estraranoj venas, oni chesas miradi.