Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / La nova Pasporta Servo iritas gastigantojn

La nova Pasporta Servo iritas gastigantojn

de Redakcio Laste modifita: 2011-11-20 16:07
Dum jardekoj Pasporta Servo estis unu el la ĉefaj atutoj de la junulara Esperanto-movado. Dum la gastigadon uzis grandparte junaj esperantistoj, multaj el la gastigantoj estis klare pli aĝaj. Antaŭ tri jaroj la estraro de TEJO anoncis la lanĉon de nova interreta versio de la servo, kiu de tiam serĉas sian formon. Unue tute ne aperis la papera listo de gastigantoj, kaj ĉi-jare multaj gastigantoj malkontentas, ĉar TEJO decidis ne sendi al ili la liston. Ĝi ja alireblas rete, argumentas TEJO - sed eĉ tie la gastigantoj ne povas modifi la informojn pri si mem aŭ malaliĝi.

Pasporta Servo estas la reto de gastigantoj kiun prizorgas Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA. Miloj da esperantistoj jam pli ol tridek jarojn uzas Pasportan Servon kaj rakontas pri ĝi al neesperantistoj por konvinki ilin pri la utilo de Esperanto.

La unua listo de gastigantoj aperis en 1974. Ĝi enhavis 39 gastigantojn el 19 landoj. En la sekva jaro estis jam 100 gastigantoj el 33 landoj, kaj en 1978 oni atingis 297 gastigantojn en 41 landoj. Dum pli ol dek jaroj la liston prizorgis Derk Ederveen el Nederlando, kaj la lasta listo redaktita de li kaj aperinta en la jaro 2008 enhavis pli ol 1.200 adresojn en 90 landoj.

La grandaj problemoj komenciĝis, kiam TEJO en 2008 anoncis la lanĉon de nova, interreta versio de la servo. En 2009 la papera listo prokrastiĝis je pli ol duonjaro, kaj fine aperis nur en februaro 2010. Tiam oni savis la situacion, nomante ĝin "listo de Pasporta Servo por la jaro 2010", kaj en tiu jaro efektive ne aperis plia kajero.

Fine de la jaro 2010 oni promesis, ke la sekva papera libro aperos en aprilo, kaj sen la eraroj kaj nekonsekvencaĵoj, kiuj plagis la antaŭan eldonon. Fine de decembro 2010 oni fermis la retejon por ŝanĝoj, laŭdire por prepari la paperan eldonon.

Pasporta Servo 2011

Tamen la papera kajero por la jaro 2011 fine aperis ne en aprilo, sed en aŭgusto, tute tro malfrue por esti uzebla dum la libertempa sezono. Ĝi nun enhavas 1.087 adresojn el 90 landoj. Kvankam jam aperis la kajero, la informoj en la retejo plu ne estas aktualigeblaj de la uzantoj, kaj gastigantoj plendas, ĉar ili ĝis nun ne ricevis la kajeron.

- Mi dume ricevis privatan klarigon, ke la adreslibroj ne plu estos senpage havigataj al tiuj, kiuj havas retaliron. Belege! Mi jam forlasis PS kaj alvokas ĉiujn fari same. Fakte TEJO, la pli juna frataĵo de UEA estas tro rigide burokrata strukturo por kapabli organizi la aferon. Se oni volas savi PS de la baldaŭa malapero, oni devus disiĝi de TEJO, skribis antaŭa gastiganto de TEJO, Yenovk Lazian, en diskutejo de Pasporta Servo.

István Ertl, gastiganto de Pasporta Servo kaj kunfondinto de Libera Folio, ankoraŭ ne intencas forlasi la reton de gastigantoj, sed tamen malkontentas pri la decido de la respondeculoj, ne plu dissendi la kajeron.

- Mi kiel gastiganto ĉiam konceptis la aferon tiel ke, interŝanĝe je mia preteco gastigi, mi ricevas ne nur la eblon mem aktive uzi la servon kiel gasto, sed ankaŭ la presitan libron. Malaperon de la rajto ricevi la libreton mi spertas kvazaŭ forprenon de akirita rajto. Mi komprenas ke la tempoj ŝanĝiĝas, sed ĉu ne estus simile se UEA deklarus ke spertaj uzantoj de Interreto ne plu ricevos la Jarlibron, ĉar per iom da guglado ili ĉiel trovos la samajn informojn...?

Libera Folio turnis sin al la respondeculoj de TEJO por ricevi klarigojn pri la stato de la aferoj. Respondis estrarano Sergeo Tyrin:

Sergej Tyrin

- Jam en 2010 la tiama estraro de TEJO faris la decidon ŝanĝi la politikon rilate la paperan libreton de Pasporta Servo. Post la lanĉo de la retpaĝaro pasportaservo.org, estis decidite ke la papera libro ne plu estas nepra kondiĉo por uzi la servon; la libera aliro al la retpaĝaro sennecesigas tion. Ĉiu gastiganto, same kiel aliaj uzantoj de la servo, povas je ĉiu momento aliri la retpaĝon kaj trovi tie la informojn, kaj same ne bezonos prezenti la libron gastiĝante ĉe iu. Sekve, TEJO ne plu disdonas senpage la paperajn libretojn, kiuj estas nun plejparte superfluaj, sed ili estas akireblaj ĉe la libroservo de UEA kontraŭ reduktita prezo de 9 eŭroj.

Libera Folio: Ĉu neniuj gastigantoj do ricevas la paperan liston?

Sergeo Tyrin: Du esceptoj estis faritaj: la unua, por personoj en mond-regionoj kie Interreto ne facile uzeblas aŭ estas tro multekosta (ekzemple, afrikaj landoj); la dua, por personoj kiuj tre pene uzas komputilon kaj estis interalie registritaj en la retpaĝo helpe de persono el TEJO. Tiuj daŭre ricevas siajn paperajn kopiojn senpage.

Libera Folio: Estis diversaj teknikaj problemoj ankaŭ pri la reta servo. Kiel nun progresas la afero?

Sergeo Tyrin: Post la priplorinda paneo de la servilo ĉe la provizanto fine de aŭgusto, ni sukcesis restarigi la normalan funkciadon de la retpaĝo, kaj dum la venonta semajno ĝi estos denove plene uzebla. Dume, estas evoluigata nova sistemo de profiloj, kiu iĝos publika ĉe la fino de la jaro; ni ankaŭ komencas progresigi plibonigon de la interaktivaj mapoj kaj aldonon de eblo printi elektitajn gastigantojn el la retpaĝaro (honorante la necesajn sekurecajn protektojn). Krome, la Komitato de TEJO baldaŭ estos decidanta kia estos Pasporta Servo venontjare kaj kiumaniere plugvidi ĝian evoluigon.

Libera Folio: Ĉu estonte la tuta listo de PS estos publika kaj libere alirebla?

Sergeo Tyrin: Jam nun la listo de PS estas libere alirebla. Ĝi tamen ne estas publika: necesas registriĝi por vidi la informojn de la gastigantoj (sen ensaluto estas montrata la paĝo "vi ne rajtas aliri ĉi tiun informon"). Unu el la pluaj paŝoj post starigo de nova profil-sistemo estos krei pli ampleksajn privateco-agordojn, tiel ke ĉiu uzanto povu decidi mem kiujn informerojn igi videblaj en la retpaĝaro.

Libera Folio: Kiu estas la kondiĉo por rajti uzi Pasportan Servon, kiam oni ne plu bezonas posedi la paperan liston? Ĉu sufiĉas, ke oni scias diri "saluton"?

Sergeo Tyrin: Nuntempe fakte jes. Sufiĉas, ke oni sukcesu registriĝi en la esperantlingva retpaĝo. Se la uzantoj petos pli striktan kontrolon dum la registriĝa procedo, ni certe konsideros kiel plenumi tion.

arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-12 18:02
Mi oficiale anoncas ke mi estas hontinde praepoka verda dinosauro, ema insisti pri papera Pasporta Servo, metebla sub miajn kariajn dentachojn kaj fizike dismachebla, anstatau virtuala nenutrajho.
amoke kaj amike
Istvan Ertl
simono
simono diras:
2011-11-12 18:21
Oni evidente devas proponi la liston rete, tiel ke oni povos laŭnecese mem presi paperan kopion de la tuto aŭ de specifa interesa sekcio.

Ĉu ne estas tiel?
interDisto
interDisto diras:
2011-11-13 20:31
Estas ĝuste tiel! Kaj tion, mi emas kredi, respondas tiu ĉi parto de mia komento por LF:
    ni ankaŭ komencas progresigi [...] aldonon de eblo printi elektitajn gastigantojn el la retpaĝaro (honorante la necesajn sekurecajn protektojn)

Estis decidite ne ebligi elprintadon de la TUTA gastigantaro de Pasporta Servo, por kontraŭi misuzadon de la listo (kaj ekzistas bedaŭrinde precedencoj...) - kaj ĉiuokaze homoj por sia vojaĝo ne bezonas la tutan mondon en la poŝo - tamen ĝuste sekciojn (aŭ elektitajn gastigantojn) oni povos elprinti.
Eliott
Eliott diras:
2011-11-16 22:10
ankaŭ mi, verda dinozaŭro de la antaŭe kunvivema kaj oportuna mondo antaŭdudekjara, samopinias kun tiu kritika artikolo kaj kun S-o Ertl kaj Tailhades !
La paperan libretan funkciado de Pasporta Servo estis oportuna, reviga, ktp-a ktp-a !
La nuna malestima komputila socio estas manio, kiu detruas ĉion, kaj komence ĉian oportunecon.
Tjerielliono
Tjerielliono diras:
2011-11-13 10:20
PS estis dinaŭsora papera servo, kiu bone funkciis, kontentigante cxiujn, gastojn kaj gastigantojn. Almenaŭ laŭ tio, kion mi spertis.
La nunan retan PS mi konsilu zorge kaŝi al kiu demandas pri utileco de Esperanto. Ĝi neniel utilas: pri multaj memdiraj gastigantoj, neniu informo troviĝas tie, aliaj estas eksvalidaj jam delonge.
Mi estas serioze konsideranta foriĝi el tiu merdaĉo (sed mi ne povas aliri mian konton!)
Pri la papera libro... mi ne vidis ĝin, sed mi supozas, ke se ĝi enhavus samtipajn informojn kiel en la reta servo, mi tuj ĵetus ĝin al rubujon. Kompreneble, mi ne intencas pagi 9 eŭrojn nur por vidi ĉu ĝi estas tiom merda, kiom mi supozas.
Krome, mi ne kunportas komputilon kaj retaliron, kiam mi vojaĝas. Tion TEJO ne konsideris.
Fine, se vi bezonas esperantan gastigon en Liono, ekzistas grupo nomita Pasporta Servo, kaj alia Esperanto, en CouchSurfing, vi trovos min tie.
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-13 11:25
Pri spertoj tra Couchsurfing eblas legi en Esperanto en la eseo "Unu nekredebla Facebook-vivo en sesdek unu simplaj meditoj" de Arjen van Veelen, en Beletra Almanako nro 12, i.a.:

"la retejo Couchsurfing.com estas iaspeca Facebook por vojaĝantoj. Oni havas tie ne amikojn, sed fremdulojn. Pere de tiu platformo, eblas tutmonde loĝi en la hejmo de nekonatoj, sur ilia sofo... La filozofio de la retejo miksas ian esperantecan optimismon pri la homaro, hipiajn sentojn por la kosmo (ke ni ĉiuj estas amikoj, ĉu ne) kaj la prudenton de rok-firma statistiko... Mi mem gastigis en Lejdeno tra tiu retejo ĉinojn, rusojn kaj italojn. Couchsurfing.com estas solvo por tiu eterna timo de vojaĝanto ke la vera vivo preteras nin."

www.beletraalmanako.com

http://books.google.com/boo[…]age&q=couch&f=false

amike
Istvan Ertl
blahma
blahma diras:
2011-11-13 15:15
Dankon, István, pro la atentigo pri tiu interesa eseo. Bone ke Arjen mencias Esperanton, bedaŭrinde ke li parolas pri Couchsurfing kaj ne Pasporta Servo. Jam en mia unua kunsido de la TEJO-komitato en 2005, Peter Baláž prezentis proponon pri reta versio de Pasporta Servo, plu bazita en la esperanto-movado sed kiu samtempe estu malfermita al ĉiuj aliaj lingvoj. Se tiam la TEJO-estraro ne malakceptintus ĝin pro tio ke ĝi ne nur estis propono sed ankaŭ postulis buĝeton, eble PS fariĝintus tio kio Couchsurfing estas hodiaŭ. Post la konkurso por elekti kreonton de la reta versio, lanĉita finfine en 2008, oni simile malakceptis proponon tiam venintan de E@I ĉar ĝi postulis tro da financoj kaj precipe ĉar ĝi baziĝis ĉe propra programaro (simile kiel ekz. lernu.net). Anstataŭe elektiĝis malpli kosta propono bazita ĉe la libera enhavmastruma sistemo Drupal, kiu ĉe www.pasportaservo.org "funkcias" ĝis nun. Ĉar la venkinta propono ne antaŭvidis daŭrigon, ĝia kreinto retiriĝis post la unua versio kaj ekde tiam TEJO klopodas iel funkciteni ĝin per daŭre ŝanĝiĝanta grupo de volontuloj kaj kun grandaj malfruoj.

Libera Folio petis min por tiu ĉi artikolo komenti la respondojn de TEJO, sed ĝi aperis pli frue ol mi sukcesis al tiu peto reagi. Preferante eviti rektan konfrontiĝon kun Sergeo, kiu ja estas mia amiko kaj ne li persone kulpas pro la okazintaj aferoj, mi ĉi-loke donu ligilojn al du retmesaĝoj kiujn mi adresi al TEJO dum tiu preskaŭ jam jara periodo dum kiu la PS-datumbazo restas neredaktebla. Mi ne aldonas la ricevitajn respondojn, ĉar ili aŭ alvenis nur malrekte (la unuan mesaĝon komence onidire neniu legis ĉar mi sendis ĝin al info@pasportaservo.org kaj ne al pasportaservo@tejo.org) aŭ ankoraŭ estas diskutataj (la dua mesaĝo).

http://esperanto.blahus.cz/tejo-pasportaservo_20110330.txt
http://esperanto.blahus.cz/tejo-komitato_20111006.txt

Notu ke sekve de tiu dua mesaĝo mi petis al la TEJO-estraro "difini kaj diskonigi daton ĝis kiu oni plu klopodos mastrumi Pasportan Servon laŭ la nunaj teknikoj kaj strategioj, kaj post kies paso la estraro konsulte kun la komitato entreprenos sobran pritakson de la (ne)funkciado kaj (ne)pluteneblo de la PS-organizado kaj kaze de ĝiaj malfavoraj rezultoj povu komenci seriozan serĉadon de alternativa strategio pere de kiu plia efektiva transvivado de Pasporta Servo fariĝu ebla." Fine, por ke estu evidente ke mi ne nur kritikis sed ankaŭ klopodis proponi solvojn, mi atentigas speciale pri la listo de 5 tiaj eblaj alternativaj solvoj - ĝi troveblas fine de la dua de tiuj retmesaĝoj.
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-13 15:39
Dankon, Marek pro la tre klariga kaj kleriga respondo!
Simile, en mia laborejo oni ghisdatigis la tradukmastruman sistemon, sed char oni iel maltrafis komuniki multajn elementajn bezonojn de la uzantoj al la ghisdatigistoj, kiam ilia kontrakto finighis, ili foriris postlasante sistemon misfunkciantan, kiun kolegoj nun flikadas duonfakule en sia labortempo.
Simile, post la demisioj en 2001 en la CO oni volis ghisdatigi la mastrumajn sistemojn, sed rezultis kaoso, tiel ke oni poste devis parte reveni al la ghistiama sistemo... almenau kiom mi komprenis la aferon.
Ofte la vojo al fiasko estas pavimita per bon
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-13 15:40
Ofte la vojo al fiasko estas pavimita per bonaj intencoj.
Tamen, ni esperu ke Pasporta Servo ankorau sukcesos relevi sin.

amike
Istvan Ertl
interDisto
interDisto diras:
2011-11-13 20:36
Thierry,

    > Krome, mi ne kunportas komputilon kaj retaliron, kiam mi vojaĝas. Tion TEJO ne konsideris.

mi emas kredi ke tiun ĉi vian riproĉon respondas la jena parto de mia komento por LF:

    ni ankaŭ komencas progresigi [...] aldonon de eblo printi elektitajn gastigantojn el la retpaĝaro
    (honorante la necesajn sekurecajn protektojn)

por kontraŭi misuzadon de la listo (kaj ekzistas bedaŭrinde precedencoj...) estis decidite ne ebligi elprintadon de la TUTA gastigantaro de Pasporta Servo. sed ĝuste la bezonatajn gastigantojn (kutime ja temas pri specifa regiono) oni povos elprinti.
Tuvalkin
Tuvalkin diras:
2011-11-15 19:14
La artikolo mencias ke «TEJO en 2008 anoncis la lanĉon de nova, interreta versio de la servo»; notindas ke jam en la tempo de Derk ekzistis retejo de PS kie eblis konsulti kelkajn informojn kaj eĉ (maltuje) editi la siajn. Ĝi ja aspektis praa en 2008, sed estis tute pionira nemultajn jarojn pli frue.
EL
EL diras:
2011-11-19 10:55
Ege utilas posedi ekzempleron de PASPORTA SERVO dum deĵorado en varbobudo dum foiroj ! Mi insistas ! Necesegas la papera versio, ĉefe por alparoli gejunulojn. Ke poste multaj ankaŭ uzu la retan version, bone, sed ni ne malaperigu tiun konkretaĵon, kiu jam dum jaroj pruvis, ke nia lingvo utilas almenaŭ por interesa vojaĝado ! Edmond LUDWIG
slavik
slavik diras:
2011-11-29 23:50
Ho, kiom mi memoras Pasportan Servon, ĝi ĉiujare priploris la financan sensencecon de la adreslibro kaj almozpetis por printado. Kiam aperis iom demokratia interreto, tuj aperis ideoj pri parta aŭ plena transmeto de la sistemo en la reton. Nun ĝi finfine estas en la reto, kun la ebleco oportune plani kaj elprinti nur tion, kio estas bezonata (cetere, ĉu oni vere elprintas el PS sen kontakti la gastigantojn anticipe — kaj do elprinti la leterojn de la gastigantoj?!)
Eblas nur ĝoji kaj deziri daŭran evoluon al la afero.
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-30 08:15
Eble, Slavik, temas vere pri generacia diferenco. Por mi, la libreto kiu donis al mi, orienteuropano, tiom da libereco en okcidenteuropaj vojaghoj ekde 1985, posedas emocian valoron, pli ol ekz. la Jarlibro de UEA. Kontraste, la reta versio impresas min kiel nur unu plia inter mil interretaj utilajhoj, al kies uzado oni devas aparte alkutilighi... Por iom troigi, ne havi paperan PS estas kvazau la hungara/franca registaroj anoncus al mi ke mi ne plu ricevos paperan pasporton, sufichos ke mia nomo enestu komputilajn datenarojn pri la hungara/franca shtatanaro.

amike
Istvan Ertl
simono
simono diras:
2011-11-30 09:23
Iam la dinosaŭroj decidis kreskigi flugilojn kaj delikate pepi anstataŭ timige graŭli. Mi kredas, ke vi iomete malfruas kompare al iu kaj iu impona kolego via. :)
Gerrit
Gerrit diras:
2011-11-30 15:26
Lau mi estis grava perdo malaperigi la paperan version. En la nur reta versio mi ne plu volas nek estas gastiganto plu.
Gerrit
Gerrit diras:
2011-11-30 15:28
Lau mi estis grava perdo malaperigi la paperan version. En la nur reta versio mi ne plu volas nek estas gastiganto plu.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-30 20:11
chi tiu vidpunkto shajnas al mi fundamentalista, analoge al la principaj kaptukportantinoj en islamaj landoj (au en Germanio, Nederlando, Francio ktp.).

Chu oni estas au estu pasportservano nur pro la papera versio?

Lau mi por gastigado kadre de PS validu iom aliaj kriterioj.

Tjerielliono
Tjerielliono diras:
2011-11-30 21:29
La disputo ne okazas inter papera versio kaj reta versio, gxi okazas inter konvena papera versio kaj merda reta versio. Same kiel Gerrit, mi pli ol tedigxis pri la reta PS. De almenaux du jaroj mi esperas, ke gxi plibonigxos, almenaux gxis la sama nivelo ol la papera, sed mi lacigxas, jam malfermis konton cxe CouchSurfing, kaj baldaux fermos mian konton cxe PS (se la malfermilo de tiu damna retejo funkcias)
esperanto
esperanto diras:
2011-12-01 00:27
Mi iomete rigardis la retan version, sed ne komprenis kial ghi estas au estu merda. Ghi iel allogis (scivolemigis) min por rigardi pri kio temas, sed kiel nemembro mi ne povis rigardi la profilojn.

Mi memoras la siatempan paperan version - PS neniam allogis min, tio estis unu el al kialoj por ne alighi al PS (kaj alternative prefere kontakti delegitojn de la JL). Cetere, mi memoras, ke de jardekoj iuj e-istoj plendas pri tiu listo, sed mi neniam komprenis la kialojn. Eble simple por havi ion por plendi kaj gravigi sin en TEJO-medioj. Nu, mi povas imagi, ke tiun liston oni povas kritiki el plej diversaj vidpunktoj, ekzemple pro la nefidindeco au neaktualeco de la informoj au gastigantoj mem. Sed oni pli malpli ja povas imagi kio atendas onin uzante tiun servon se oni legas la kondichojn de la gastigado. Eble la papera versio estis pli serioza ol la nuna reta (kiel preskau chio esperanta au esperantista estis pli serioza antau 20 au 50 jaroj kompare kun la nuna tempo.)

Nu, vi ne devas respondi AL MI - la temo chiukaze ne interesas min por diskutado. Mi nur miris pri la interveno de tiom intelekte elstara persono kiel GB pri tiu primitiva temo.
pistike65
pistike65 diras:
2011-12-01 09:39
Tre bone mi povus imagi libran kompilajhon el spertoj per Pasporta Servo. Mi mem rakontis unu PS-historieton:
http://www.liberafolio.org/2005/Agado/pservoaventuro

amike
István Ertl
sinjoroeng
sinjoroeng diras:
2011-11-30 15:00
Mi ne komprenas kial la couchsurfing estas pli populara ol PS. Mi ankaux skribis pri PS

http://www.loyarburok.com/?s=esperanto&x=15&y=14

Se vi legus la pagxo de couchsurfing, vi povas legi la komentojn el aliaj famaj jxurnaloj kaj ili metis tien.

http://www.couchsurfing.org/

Chu PS ankaux havas tion ? Kial ne metis sur la pagxo ?
yenovklazian
yenovklazian diras:
2012-01-21 15:40
En Esperanta mondeto ĉio kio ne formortas naturleĝe, estas trandsonita al malkompetentuloj por eŭtanazio. La malkompetentuloj ja ne mankas. Mi proponadis tre etkostan presadon. Neniu eĉ demandis, kiom malmultekostan. Ĉar oni firme kredas, ke se oni presas en Orienteŭropo, la presado estas ekosta, do eĉ ne necesas kompari. Samtempe oni plendas. En 2010 oni aperigis plej fuŝe kompostitan adresareton. Lastajare ĝi aperis malfrue, kaj oni ne dissendis ĝin al la gastigantoj. La retejo estas vera rubujo, ĉar nenio funkcias. Do mi forlasis la oficialan Pasportan Servon, tamen plue preta gastigi ĉu la konatulojn, ĉu aliajn esperantistojn kiuj sendos al mi gastigpeton.
pistike65
pistike65 diras:
2012-01-21 17:51
esperanto
esperanto diras:
2012-01-21 18:41
Ho, kia denova bombastologio: EU-jaro de Intergeneracia Solidareco, detala agadplano, Jaro de tio, jeno kaj alio. Tio ja sonas pli sensacie ol Civita Banko ktp.

Ech modestan informlibron pri Esperanto au normalan artikolon pri sia 125a historio e-istoj ne kapablas verki, tiel ke oni povu utiligi ghin por la informado.

Realigu unu modestan ideon kaj poste transiru al la realigo de aliaj ideoj. Finu unue komencitan taskon kaj poste komencu novan. UEA ech ne havas Strategian Planon.

Au, iru hejmen kaj prefere rakontu Grimm- kaj Andersen-fabelojn al viaj infanoj!
Tjerielliono
Tjerielliono diras:
2012-09-03 07:15
Jen tio, kion oni nun atingas ĉe pasporta servo:<br>
<i>Forbidden

You don't have permission to access /index.php on this server.

Additionally, a 403 Forbidden error was encountered while trying to use an ErrorDocument to handle the request.</i>

Mi opinias tion vera sabotaĵo!