Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / La estraro decidis nenion

La estraro decidis nenion

de Redakcio Laste modifita: 2011-05-07 12:40
Neniuj signifaj decidoj estis faritaj dum la ĵusa estrarkunsido de UEA. Ne estis aprobitaj novaj redaktaj gvidlinioj por la revuo, nek renovigita la kontrakto de la redaktoro, sed la posteno ankaŭ ne estis anoncita vaka. Laŭ Probal Dasgupta la posteno denove estos proponita al la nuna redaktoro, kiam pretos gvidlinioj. Aliflanke ne certas ĉu Stano Marček estos kontenta pri la proponota kontrakto, atentigas Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA. Cetere ĉio iras laŭplane, kaj la problemoj kaŭzitaj de la malsano de la ĝenerala direktoro laŭ Probal Dasgupta estas solvataj en "fajrobrigada maniero".

La kunsido de la estraro okazis de la 15-a ĝis la 17-a de aprilo en la Centra Oficejo. Krom la estraranoj, dum la tuta kunsido ĉeestis Stano Marček, la redaktoro de la revuo Esperanto. Pro malsano nur mallonge povis partopreni la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller.

La ĉefa decido farita dum la kunsido estis la elekto de trimembra informa komisiono: Marek Blahuš, Andrej Grigorjevskij kaj Francesco Maurelli. Aldone, Alberto Calienes el Kubo iĝis kunordiganto de la amerika komisiono, kaj Mélanie Maradan estis elektita komisiito por rilatoj kun Internacia Normiga Organizaĵo ISO. Cetere preskaŭ nenio estis decidita.

Neniuj konkretaj decidoj estis faritaj ekzemple rilate la planojn evoluigi la revuon de la asocio, kvankam la diskuto pri la temo estis komencita de la antaŭa estraro jam dum la kongreso en Kubo. Daŭre ne pretas novaj redaktaj gvidlinioj por la revuo Esperanto. Laŭ prezidanto Probal Dasgupta, ne eblis decidi pri la temo sen konsidero pri proponataj nova misio kaj vizio por UEA:

- La Estraro ricevis de la strategia komisiono apartan peton  preni en konsideron novan dokumenton, kiu proponas mision kaj vizion. Tiu dokumento estas ankoraŭ diskutata kaj diskutota.  Tio signifas, ke necesas ankoraŭ labori por proksimigi niajn aliajn evoluig-ideojn al la nun pripensata vizio - kies preciza formo definitiviĝas nur sur la komitata amboso.

Probal DasguptaKvankam la misio kaj vizio de UEA tiel daŭre troviĝas inter martelo kaj amboso, laŭ Probal Dasgupta jam klaras, ke la iam kompletigotajn gvidliniojn pri la redaktado de la revuo estonte plu realigados la nuna redaktoro, Stano Marček, kiu ankaŭ ĉeestis ĉiujn diskutojn.

- La Estraro decidis jam en 2010, ke post la ellaboro de la redaktaj gvidlinioj, sur ilia bazo la Estraro proponos novan kontrakton unue al la nuna redaktoro, kaj tial la Estraro scias tion sendepende de la definitiva enhavo de la gvidlinioj.

La nuna kontrakto de Stano Marček validas nur ĝis la finprepariĝo de la julia-aŭgusta numero de la revuo, do ĝis iam en junio. Nova kontrakto laŭ Probal Dasgupta povos esti subskribita nur post la definitivigo de la redaktaj gvidlinioj. Kiam tio okazos kaj kion enhavos la gvidlinioj daŭre ne klaras.

Iom alian klarigon donis Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA:

- Nova kontrakto kun Stano Marček ne povis esti traktita, ĉar ankoraŭ mankas propono pri ĝi. Ĝi mankas, ĉar ĉefe mi devus fari ĝian malneton, sed la malmultan tempon, kiun mi rajtis labori, mi devis uzi por pli urĝaj financaj kaj administraj aferoj. La nuna redaktoro ne daŭrigos aŭtomate. Oni ja proponos novan kontrakton al li, sed se ĝi ne kontentigos lin, necesos alia solvo. Tiukaze la redaktora ofico verŝajne estos deklarita vaka.

La manko de la longe pridiskutataj novaj gvidlinioj por la revuo en si mem laŭ Osmo Buller ne estas malhelpo por fari novan kontrakton kun la nuna aŭ alia redaktoro:

Osmo Buller- Kvankam ankoraŭ mankas nova dokumento, redaktaj gvidlinioj ne mankas. Tiuj el 1994 validos ĝis akcepto de novaj. Krome, laŭ miaj observoj pri la ĝisnuna diskuto, neniu postulis substancajn ŝanĝojn sed nur adaptojn. Kiuj ajn estu la gvidlinioj, surbaze de ili ĉiam eblas realigi la revuon en mil malsamaj manieroj.

De kelkaj monatoj Stano Marček apud sia partatempa laboro kiel redaktoro de la revuo Esperanto havas ankaŭ alian redaktoran taskon: li redaktas la dumonatan revuon de Germana Esperanto-Asocio. Tiun postenon li akceptis sen anticipa interkonsiliĝo kun la estraro de UEA. Laŭ Probal Dasgupta, la estraro de UEA dum sia kunsido ne diskutis, ĉu la dua redaktora posteno povus kaŭzi konflikton de interesoj aŭ alimaniere malhelpi la redaktadon de la revuo de UEA:

- La Estraro ne okupiĝis pri la demando, kiun vi mencias. Sed, improvize dirite, al mi ne ŝajnas, ke kapabla redaktanto havos malfacilon redakti pli ol unu periodaĵon, pli ol li havis en la pasinteco malfacilon redakti periodaĵon kaj lanĉadi tutan reton da tradukitaj versioj de pedagogia materialo.

La problemoj kaŭzitaj de la subita malsaniĝo kaj longa foresto de la ĝenerala direktoro laŭ Probal Dasgupta estas solvataj en fajrobrigada maniero:

- Oni daŭrigos la fajrobrigadan laboron, kiun faradas sindediĉa teamo da fajrobrigadistoj.

Apartaj decidoj tiuteme ne estis faritaj, kaj laŭ Osmo Buller ankaŭ ne necesis, ĉar jam en majo li povos eklabori plentempe. 

- Dum mia foresto Pasquale Zapelli tre kompetente plenumis tiujn el miaj taskoj, kiuj ne toleris prokraston. Nia principo en krizaj situacioj en la CO estas, ke ni klopodu funkcii tiel, ke la membroj ne rimarku la krizon. La estraro kaj la komitato ja rimarkas ilin, sed ili estas malpli gravaj ol la membroj.

Iajn konkludojn la estraro tamen laŭ Osmo Buller povu fari, konsiderante la fakton, ke la malsano de unu sola persono necesigas fajrobrigadan mobilizon de la ceteraj stabanoj.

- Mia subita forfalo denove montris, kiel erara estis la decido de la estraro post la Zagreba krizo en 2001 lasi vaka la postenon de la direktoro de la CO kaj ne nur ĝin. La CO havas tiel ŝlosilan rolon en UEA, ke oni ĉiam zorge gardu ĝin. La lastatempaj postuloj pri maldungoj en la CO estis al mi aparte dolorigaj ne nur el tiu vidpunkto, sed ankaŭ pro tio, ke ili estis levitaj, kiam mi mem ne povis reagi al ili.

Gazetara komuniko de UEA pri la estrarkunsido

arkivita en:
lancelot
lancelot diras:
2011-04-21 22:44
En la retlisto uea-membroj, la prezidanto de UEA publikigis siajn respondojn al la demandoj starigitaj de Libera Folio por redakti la ĉi-supran artikolon pri la ĵusa estrarkunsido. Ekz. li respondis jene al la demando “ĉu efektive la redaktoro ĉeestis la kunsidon tuttempe, do ankaŭ kiam oni pritraktis aferojn, kiuj rekte tuŝas lin?” Jen la respondo de s-ro Dasgupta: “La redaktoro ĉeestis la kunsidon tuttempe, kaj ankaŭ partoprenis la komunajn manĝojn de la Estraro, inkluzive la kunsido-finan neformalan komunan manĝon, por kiu li eĉ elektis la restoracion (en kiu li kaj lia edzino Olga plurfoje bone manĝis, sed en kiun la estraranoj ne enpaŝis antaŭe, kvankam ĝi staras sufiĉe proksime al la oficejo)”.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-04-22 07:11
Kiel mi jam pli frue skribis, la kunveno fakte nenion donis. Ekestis nur kostoj, kiuj mi volonte scius.
Cxion tion, aux ecx pli oni povus senkoste atingi en skajpa konferado.
Pri strategia laboro estis nenio akceptita ecx pli malmulte ol mi supozis.
Mi skribis, ke se io estos akceptita, do nur "kosmetikajxoj" kaj ecx tiu ne okazis.La kunsido donis konstaton, ke tuta decido kaj tuta "agado" dependas de malsana Osmo.
Vera strategia laboro povas veni de personoj ekster la komitato kaj estraro.

Cxe okazo mi anoncas, ke enkondukaj laboro en sendependa strategia komisiono jam komencigxis kaj mi elkore invitas cxiujn seriozajn esperantistojn kunlabori laux eble en pli granda grupo.Estas bonvenaj cxiuj, kiuj havas bonajn ideojn por sanigi kaj fiksi venontan strategion de E-movado.
KaraGu
KaraGu diras:
2011-04-22 08:49
"Cxion tion, aux ecx pli oni povus senkoste atingi en skajpa konferado."

Mi dubas. Tuttagaj kunsidoj per Skajpo ŝajnas al mi utopio. Mi nur tre malofte uzas Skajpon, sed miaj spertoj estas, ke ofte okazas rompoj en la komunikado. Dum kunvenoj,kiam la partoprenatoj estas fizike ĉestantaj, tiaj rompoj ne okazos, kaj krom tio, la partoprenantoj povas pli rapide respondi kaj demandi je tiaj kunvenoj.

Ŝajne Osmo Buller opinias, ke la malavareco de la membroj de UEA trompas la saĝecon.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-04-22 11:43
Kara samipernitano,

oni devas esti tre ricxa por pagi flugojn, tranoktojn, bongustajn mangxojn kaj preskaux nenion decidi!

Mi skajpas cxiutage, ecx kelkfoje tra tuta mondo kaj preskaux senkoste kaj senprobleme. Nur tiuj, kiuj laboras kiel antaux 50 jaroj ne komprenas tion.
esperanto
esperanto diras:
2011-04-22 13:44
Bedaurinde oni ne formis komisionon por forpeli tiun estraron en la dezerton.

Kiel savi UEAn el la sakstrato jen kelkaj ideoj:

http://www.plansprachen.ch/[…]ril2011_plansprachen-ch.pdf

http://www.plansprachen.ch/[…]ril2011_plansprachen-ch.doc



gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2011-04-22 14:23
La nura foresto de Osmo igis la estrarkunsidon senutila, ech malutila monuzado. Jen pliafoje malsparighis mono de UEA. Chu entute UEA bezonas estraron ? Se jes, chu ankau estrarkunsidon fizikan en Roterdamo, nun kiam per la reto oni povas multon fari ?

Nun chio estas klara, ke la tuta UEA iras la vojon, kiun Osmo BULLER donas al ghi. Char silentas plejparto de UEA-membroj pri tiu chi sistemo en UEA, oni do komprenas, ke la tuta membraro konsentas pri tio.

Do, antauen Osmo BULLER, kvankam UEA vere bezonas konkretan revizion, ne paperan, kiu chiam okazas, sed neniam realighas.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-05-16 09:49
Certe, ne multaj pro tiu fakto gxojas, sed gxojiga fakto estas, ke iama prezidantino kandidis kaj pro malmultaj vocxoj, ne eniris en direktan estraron kaj aldone nur konsentis labori en revizia komisiono.

Pli gxojiga fakto estas, ke venis novaj kaj moderne pensataj personoj, kiuj estas anoj de pola EDE, agnoskas politikan agadon aux simpatias kun ni.

Al nova estraro mi deziras klaran porestontan kaj racian agadon. La nova prezidanto dankis pro la gratulojn kaj substrekis unuecan, komunan agadon.
esperanto
esperanto diras:
2011-05-16 11:27
Espereble tiu nova estraro revizios la tutan informan kaj gazetaran koncepton de PEA. Kaj espereble Pietrzak ne sabotos tiujn klopodojn.

La reputacio de B. Pietrzak dume farighis ege mizera. Temas pri relikto de la poststalinisma tempo, pri persono, kiu celas eniri chiujn gremiojn por shajne a) ludi personan rolon, b) kontroli/cenzuri la aferojn, c) eble persone profiti (vojaghi ktp.). Oni povas do entute miri, ke tiaj aktivuloj, kiuj ankau pro sia agho devus jam delonge forlasi la scenejon, entute estas ankorau estas elektitaj en tiajn estrarojn.

Mi audis ke R. Dobrzynski faris mizeran prelegon pri Pola Esperantisto. Do, ankau tiaj personoj shajne ankorau ne komprenis, ke ilia tempo pasis.
esperanto
esperanto diras:
2011-05-30 15:56
En la komitata listo oni legas, ke oni (shajne Tishljar en koncerna artikolo en la revuo Esperanto) sugestis, ke la UEA-estraro decidu, ke la jaro 2012 estu proklamita kiel "Jaro de Tibor Sekelj".

Samtempe la silfera retujo anoncas, ke che ili okazos la jaro Edmond Privat.

Estas interese konstati, kiujn lobiojn tiuj diversaj korifeoj de la Esperanto-movado havas (au malhavas). Oni eble forgesis, ke Edmond Privat estis iama prezidanto de UEA kaj redaktoro de la revuo Esperanto. Do, lau tio Privat devus havi prioritaton che UEA. Nu, oni vidos, al kiu UEA eventuale donos la preferon.

Jubileoj lastatempe amasighas, tiel ke oni facile perdas la superrigardon. Sed al la UEA-estraro komplete mankas plano pri kiam kiu jubileo estu festata, ni diru vide al dek jaroj anticipe.
Se ekzistus komisiono, kiu okupighus pri tiu aspekto de la agado, oni eble povus fari planon pri tiuj jubileoj (kun budgheto)) kaj ne chiam aktivisme proponus au ech decidus ion en la plej lasta okazo, kiam iu hazarde memoras, ke Sekelj au Privat au Hodler au iu alia havos jubileon.

Tiel povas okazi, ke ekzemple la Civito (au KCE) akaparas (au kvazau shtelas de UEA) la jubileon Privat. Sed tio ne signifas, ke UEA devus rezigni prie.

Sed por digne festi jubileojn necesus ankau plani la rimedojn, organizantojn kaj financon, char prefere oni eldonu libron au aranghu konferencon. Tion UEA ja de tempo al tempo faras, sed ne vere sisteme.