Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Kvindek kapoj tradukis komunikon de EU al Esperanto

Kvindek kapoj tradukis komunikon de EU al Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2011-08-09 13:31
Dum la Kopenhaga kleriga lundo kvindeko da kongresanoj sub la gvidado de Brian Moon dum unu kaj duona horo partoprenis komunan tradukadon de freŝa gazetara komuniko de Eŭropa Unio el diversaj lingvoj al Esperanto. Libera Folio publikigas la rezulton.

IP/11/859                                                                            EO

LVMH Moët Hennessy Louis Vuitton devontigas sin pri la EU-celo rilate al seksa ekvilibro

Bruselo, 12an de julio 2011 - LVMH Moët Hennessy Louis Vuitton hodiaŭ subskribis la “Promeson por Eŭropo pri virinoj en estraroj”, kaj tiel libervole devontigis sin pliigi la partoprenon de virinoj en la entreprena estraro al 30% ĝis 2015 and al 40% ĝis 2020. Samtempe, ankaŭ tri grekaj kompanioj (G. Kallimanis SA, G. Leoussis SA and Trofodotiki Aigaiou SA) kaj unu belga kompanio (Schellter Strategy Consulting) –donis bonan ekzemplon kaj subskribis la Promeson pri Virinoj.

Pri la aliĝo de LVMH al la Promeso la EU-Komisionano pri Justico, Viviane Reding, diris: "Mi estas tre feliĉa pri tio, ke LVMH donis forton signalon per sia aliĝo al niaj celoj de EU por pli bona ekvilibro inter viroj kaj virinoj en estraroj. LVMH havas altnivelajn celojn kaj montras sian fortan engaĝiĝon pri seksa ekvilibro, kaj mi forte instigas, ke aliaj borse kvotataj kompanioj rapide faru same. Havi pli da virinoj en la estraro estas esenca afero por negocado kaj bone efikas al la ekonomio. Estas tempo, ke ĉiuj kompanioj konsciiĝu pri tio kaj agu konforme. Mi pritaksos la situacion en marto 2012, kaj se mi ne vidos kredindajn memregajn demarŝojn, mi pretos fari la necesajn leĝdonajn aranĝojn je nivelo de EU."

Chantal Gaemperle, estrarano deLVMH kun respondeco pri homrimedoj, diris: “Diverseco estas parto de la genaro de LVMH, kaj virinoj ĉeestas je ĉiu nivelo en la kompanio. Ĉi-tiu Promeso spegulas la engaĝiĝon de LVMH celi plej altan nivelon en ĉiuj siaj agadoj. Por nia Grupo, kiel ŝlosila lokomotivo por kreskado kaj novkreado en la kulturaj kaj kreivaj industrioj en Eŭropo, subskribo de ĉi-tiu Promeso estas natura mejloŝtono. Ni forte subtenas la aliron de Komisionano Reding pri memregado por egaleco inter viroj kaj virinoj kaj ĝojas montri tion per nia hodiaŭa sindevigo.

Fono

Ĉar la loĝantaro de Eŭropo pliaĝiĝas, virinoj ludos kernan rolon por atingi la celatan laborkvoton de 75% en Eŭropo 2020 (vidu IP/10/225). Necesas kunaj klopodoj de registaroj, la sociaj partneroj kaj entreprenoj por plibonigi la ekzistantan situacion.

Nur 12% el la estraranoj de la plej grandaj entreprenoj en Eŭropo estas virinoj, kaj en 97% el entreprenoj la estraron prezidas viro. Progreso dum pasintaj jaroj estis tre malrapida: la proporcio de inaj estraranoj de entreprenoj en EU kreskis je nur iomete pli ol duona elcento jare dum la lastaj sep jaroj. Je tiu ritmo, krom se oni ion faros, daŭros ankoraŭ 50 jarojn ĝis estos akceptebla seksa ekvilibro (almenaŭ 40% de respektive viroj aŭ virinoj) en kompaniaj estraroj. Dume, borse kvotataj firmaoj en EU daŭre lasas neekspluatataj la talentojn de virinoj.

La 1an de marto, la EU-Komisionano pri Justico, Viviane Reding, renkontis ĉefgvidantojn kaj prezidantojn de la estraroj de borse kvotataj kompanioj por diskuti la subreprezentiĝon de virinoj en entreprenaj estraroj. Ŝi postulis, ke ĉiuj borse kvotataj kompanioj en Eŭropo subskribu la "Promeson por Eŭropo pri virinoj en estraroj" kaj devontigu sin libervole pliigi la partoprenon de virinoj en entreprenaj estraroj al 30% ĝis 2015 and al 40% ĝis 2020 (vidu IP/11/242 kaj MEMO/11/124).

La Promeso pri virinoj en estraroj estas alirebla en la retpaĝaro de Vicprezidanto Reding. Ĝi helpos observi, kiel entreprenoj antaŭeniras por meti pli da virinoj en pintajn postenojn. Ĉiu borse kvotata kompanio povas subskribi la promeson kaj tiel doni sekvindan ekzemplon. En marto 2012 la Eŭropa Komisiono retaksos la situacion kaj decidos pri la postaj paŝoj.

Landoj kaj kompanioj en EU faris diversajn demarŝojn por trakti la situacion, ekde “molaj” demarŝoj, kiaj estas kodeksoj kaj ĉartoj pri la gvidado de entreprenoj, ĝis leĝdonaj aranĝoj, kiaj estas sekskvotoj (Norvegio, Islando, Hispanio, Francio kaj lastatempe Nederlando, Italio kaj Belgio).

Pri la novaj subskribintoj de la Promeso pri virinoj

LVMH Moët Hennessy Louis Vuitton, konata kiel LVMH, estas granda holdingo kreita en la jaro 1987 kun sidejo en Francio, kiu gvidas internacian grupon da kompanioj okupiĝantaj ĉefe pri la produktado kaj vendado de vinoj, brandoj, kosmetikaĵoj, brakhorloĝoj, parfumoj, juveloj kaj modaj varoj kun luksaj markoj. LVMH aktivas ankaŭ en en la sektoroj de financo, muziko, arto, eldonado kaj varkomerco.

Ŝlosilaj ciferoj pri egaleco inter viroj kaj virinoj ĉe LVMH:

  • 61% el kadroj en la grupo kaj ĝiaj filioj estas virinoj

  • 73% el la dungitoj, kiuj promociiĝis en la jaro 2010, estis virinoj

  • 30% el la membroj de la estraroj de la filioj (“domoj”) en la grupo (Comités de Direction des Maisons) estas virinoj

  • 8 filiojn de la grupo prezidas virinoj (Krug, Loewe, Dior Watches, Kenzo Perfumes, Acqua di Parma, Pucci, Givenchy Couture, Fendi & Pucci Perfumes)

La kompaniaro Kallimanis estas greka marko, kiu aktivas de 50 jaroj en la merkato de marproduktoj. G. Leoussis SA, fondita en 1978, estas eksportkompanio kaj ankaŭ la ekskluziva reprezentanto en Grekio kaj Kipro por medicinaj iloj kaj farmaciaĵoj.

Trofodotiki Aigaiou SA (administra regiono Atiko) estas loka reprezentanto kaj pograndisto pri produktoj por ĉionvendejoj. Schellter Strategy Consulting estas entreprenkonsila kompanio kun sidejo en Belgio.

Por pliaj informoj

Promeso pri virinoj en estraroj:

http://ec.europa.eu/commission_2010-2014/reding/womenpledge/index_en.htm

Retejo de Vicprezidanto Viviane Reding, EU-Komisionano pri Justico Commissioner:

http://ec.europa.eu/reding

Datumbazo de la Eŭropa Komisiono pri viroj kaj virinoj en decidoformado:

http://ec.europa.eu/justice/gender-equality/gender-decision-making/database/index_en.htm

LVMH:

http://www.lvmh.fr/lvmhetvous/pg_lvmhetvous.asp?contentid=EllesVMH&rub=15&srub=5



---

Specifa aspekto de la afero estis, ke la partoprenantoj povis laŭplaĉe traduki ekde kiu ajn el la oficialaj EU-lingvoj (krom la irlanda); la 22 oficialaj versioj de la teksto estas troveblaj ĉi-tie.
arkivita en: ,
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-26 08:14
Mi tute subtenas kaj salutas la konstaton, tamen mi ghojus , ke EU Komisiono ankauh eldonu komunikon pri ekvilibro de la lingvoj en EU kaj konsilu samrajtecon de Esperanto, kiel elektebla fremda lingvo en cxiuj lernejoj.

Mi esperas, ke la Kongresa Komitato jam diligente ankauh laboras por eldoni decan rezolucion al UNO kaj EU!

Mi esperas, ke vi respektas volon de esperantistaro kaj ne timas elpashi kaj afisxi vorton "Esperanto" sur la kongresejo.(Chu iu malpermesis al vi?)