Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Klaku por senpage donaci al GEA mil eŭrojn

Klaku por senpage donaci al GEA mil eŭrojn

de Redakcio Laste modifita: 2011-11-02 22:19
Kial mi voĉdonu por Germana Esperanto-Asocio, se mi ne estas germano, kaj nenion scias pri la agado de GEA? Por kio tio utilos? Kaj kial mi kontribuu al reklamkampanjo de banko? Tiajn reagojn ricevis Martin Schäffer, kiam li alvokis alilandajn esperantistojn partopreni en reta voĉdonado pri la mil plej popularaj asocioj de Germanio. Tamen indas partopreni, li argumentas - ne malplej pro tio, ke simplaj klakoj al la retpaĝo povus doni al la kaso de GEA la bonvenan aldonon de mil eŭroj.

Meze de oktobro (18-an de oktobro) en germana retlisto aperis la unua alvoko koncerne al reta voĉdonado pri la mil plej ŝatataj asocioj en Germanio. Germana banko volas altigi sian reputacion (kaj samtempe fari reklamkampanjon) kaj promesas donaci al la mil plej ŝatataj asocioj de la lando monpremion de po mil eŭroj.

Mi aŭdis pri la afero danke al retpoŝtmesaĝo de la aŭstra kolego Uwe Stecher. En tiu momento la konkurso jam daŭris kaj aliaj asocioj jam havis sufiĉe multajn voĉojn.

Alia handikapo estis, ke komence ne estis tute klare, ĉu ankaŭ eksterlandanoj povas voĉdoni, sed mi, kiel ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio, demandis ĉe la banko kaj post kelktaga atendado ricevis la konfirmon de la banko ke ĉiu retuzanto povas voĉdoni. Laŭ la regulo krome ĉiu retuzanto povas doni 3 voĉojn al unu asocio.

Sep tagojn post la unua publikiĝo nur 717 voĉoj estis sur la konto de GEA. En tiu tempo GEA sukcesis altigi sian rangon je pli ol 7000 lokoj inter la 18 000 konkurantaj asocioj, sed sukcesis atingi nur la rangon 1734. La internaciigo de la alvoko denove helpis, sed ne tiom, kiom atendite.

Unu semajnon post la internaciigo GEA nun estas sur la loko 1335 kaj havas iomete pli ol 1500 voĉojn. Konsiderante, ke ĉiu retuzanto povas doni 3 voĉojn, nur iomete pli ol 500 homoj voĉdonis. Tio estas enorme malmulte (speciale ĉar ankaŭ familianoj kaj amikoj povas voĉdoni por GEA). Vere, mi iomete perdis la iluzion pri la kunlaboremo de la Esperanto-komunumo.

La reagoj al la alvokoj estis ĝenerale tre pozitivaj, kvankam de kelkaj flankoj venis skeptikaj kaj ankaŭ kritikaj voĉoj. Usonano eĉ demandis kial li helpu al Esperanto-organizaĵo en Germanio, alia kritikis ke ne taŭgas partopreni varbagadon de banko, kiu financas malmoralajn aferojn (atomenergio; neekologiaĵoj).

Pri la reago de la usona samideano mi iomete ĉagreniĝis. Ĉu tio estas internacia kunlaboro? Ĉu ne estis amaso da homoj el la tuta mondo, kiuj siatempe helpis ĉe la agado de Change.org, ke propono pri instruado de Esperanto en usonaj lernejoj estu prezentita al prezidento Obama?

La demando estas ĉu ĝis la fino de la voĉdonado (15-a de novembro 2011) ankoraŭ eblas akiri la mankantajn voĉojn por esti inter la unuaj mil asocioj. Por atingi tiun celon mankas nur ĉirkaŭ 500 voĉoj. Ĉu eblas venki la pesimismon kaj la lacecon rilate al tiaj retaj voĉdonoj? Ĉu ankoraŭ eblas aktivigi sufiĉajn homojn? Mi esperas, ke la legantoj de Libera Folio helpos!

 Jen la ligilo, kaj klarigaj tekstoj en: EsperantoEspañolEnglishPortuguȇs

Martin Schäffer

arkivita en:
Lu
Lu diras:
2011-11-03 05:24
En la enkonduko de la artikolo legeblas, ke indas partopreni por "doni al la kaso de GEA la bonvenan aldonon de mil eŭroj." Ĉu vere temas pri la "kaso de GEA" - kaj por kio GEA celas uzi la monon? Fakte en la retejo de la konkurso, https://verein.ing-diba.de/[…]/deutscher-esperanto-bund-ev legeblas (mia traduko), ke "GEA subtenus la partoprenon de monbezonantaj junuloj aŭ familioj en unu el la venontaj Esperanto-renkontiĝoj. Speciale por junuloj aŭ familioj el la iam socialismaj orienteŭropaj landoj la partopreno en tia kongreso signifas altan financan fortostreĉon. (...)"

Estus bone, se GEA farus oficialan decidon, por kio la asocio deziras uzi la eventuale alvenontan monon. Ĉu kiel skribite por la subteno de vojaĝoj kaj partoprenkotizoj de homoj el orienta Eŭropo? En kiu Esperanto-renkontiĝo? Kiel GEA planas atribui la monon? Kiel GEA planas raporti pri la uzo de la mono?

Mi havas la impreson, ke oni pli volonte donas sian subtenon al tia kampanjo, se la celo estas tute klara. Kaj certe ebligi la partoprenon de orienteŭropanoj en internacia renkontiĝo estas celo, kiun apenaŭ iu Esperanto-parolanto povos rifuzi. Ĉu?
Esperantst
Esperantst diras:
2011-11-03 16:25
Ne temas pri iu kontraŭdiro. Por havi la monon ĝi unue devas iri al la "kaso", ĉar la "kaso" estas uzita en la artikolo kiel sinonimo por la enspezo-flanko. Uzo de mono tamen estas elspezo kaj ne eblas elspezi, se ne estas enspezo. Estas klare dirite ke GEA uzos la monon por la menciita celo, do por subteni orienteŭropanojn veni al unu de la venontaj renkontiĝoj. Tiu decido do jam estas oficiala kaj neniel ŝanĝebla. Kompreneble ankoraŭ ne eblas respondi al la aliaj demandoj. Nur indas fari decidon pri la resto, se la mono vere venos. En alia kazo estus diskuto pri nemetitaj ovoj (por uzi germanan proverbon). Tio ne estus speciale efika. Se ni (do la Esperanto-parolantoj aŭ -subtenantoj) sukcesos ricevi la 1000 EUR ankoraŭ estas sufiĉe da tempo diskuti pri la resto. La celo estas bona! Nun ni unue sukcesu!
esperanto
esperanto diras:
2011-11-03 17:07
Disdonu la monon al tiuj, kiuj vochdonis por vi :-)))
miramaro
miramaro diras:
2011-11-03 19:50
Tio kio gravas estas ke oni sukcesu atingi la necesan nombron de vocxdonoj kaj ke GEA ricevu tiujn 1000 euxron. Cxio alia estas superflua. Cetere en la nuna stato de l'afero diskuti kaj disputi pri maniero uzi tiun monon ne estas oportune. Unue oni ricevu gxin, se eblas, poste... cxia uzo - se favore al esperanto - estos ege bonvena. Kaj Estraro de GEA pri tio rajte decidos.
edvige
Lu
Lu diras:
2011-11-04 07:04
Se oni diras, ke la mono iras "al la kaso de GEA", kelkaj homoj el aliaj landoj ne vidas grandan utilon por si mem aŭ por la internacia Esperanto. (Vidu supre "Usonano eĉ demandis kial li helpu al Esperanto-organizaĵo en Germanio".) Se oni informas (en Esperantujo), ke la mono iras "al la kaso de GEA por subvencii la partoprenon de orienteŭropanoj en renkontiĝo", ankaŭ homoj el aliaj landoj vidos, ke jen temas pri subteno de internacia Esperanto-agado. Sed, kompreneble, temas pri agado de GEA - do devas decidi GEA pri la informa politiko...

Aktuale bedaŭrinde GEA sukcesas nur pene teni la nivelon, nuntempe rango 1258. Necesas baze ĉ. 150 voĉoj tage - kaj aldone nun 375 voĉoj por atingi la rangon 1000. Necesegas pro tio forte varbi!!! (Memoru la demandon al Henry Ford: Kial vi pluvarbas? Vi ja bone vendas viajn aŭtojn, ili estas konataj. - Nu, imagu aviadilon; se ĝi atingis la flugoaltecon: Ĉu oni malŝaltas la motorojn?)

Se oni volas progresi pri la akiro de mono, necesas informi la Esperanto-parolantojn _ripete_. Ekzemple en la retlisto 'Francio' ĝis nun aperis nur unu sola alvoko, de mi mem, http://fr.groups.yahoo.com/[…]Recherche&charset=UTF-8 . Estus tre afable, se aliaj homoj povus helpi subteni la agadon per plusendo de informoj, ekzemple al la plej diversaj retlistoj. Aspektas pli bele, se la sendadon faras diversaj homoj.

Kaj se vi ne jam voĉdonis: Sur http://www.esperanto-mexico.org/helpualgea estas klarigoj.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-04 14:18
Henry Ford varbis por nacisocialismo kaj antisemitismo. Mi ne scias chu Lu kiel germano tion scias au forgesis.
http://de.wikipedia.org/wiki/Henry_Ford

Do, mi ne nepre mencius lin kiel referencon.

esperanto
esperanto diras:
2011-11-03 14:33
Mi klakis kaj donis mian vochon. Mi ne vidas kialon por ne fari tion.
Esperantst
Esperantst diras:
2011-11-03 16:30
La reguloj diras, ke ĉiu retuzanto povas doni 3 voĉojn por GEA. Por fari tion oni nur devas ripeti la tutan aferon, do denove enmeti la retpoŝtadreson kaj la kodon; oni denove ricevos retpoŝtmesaĝon kaj oni denove klakas al la unua ligilo, oni venos al la paĝo kie oni povas voĉdoni kaj oni denove klakas. La kalkulilo ŝanĝiĝas je 1.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-11-03 22:26
Mi donis al GEA 3 voĉojn
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-11-04 18:21
Dum vi dikutas pri 1000 euroj, kiujn vi ankoraux ne havas, kiel ili uzi, Putin kun sia kliko proponas rusan lingvon kiel ofica por EU, cxar kelkaj milionoj da rusoj vivvas tie. Do same oni povas proponi na turkan, cxu araban....cxar ankaux milionoj vivas tie.

(la informon mi jxus legis en interreta jxurnalo "Portal interia.pl")
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-05 05:26
Shajne la rusa estas la oka plej parolata lingvo en EU... sed kion ajn proponas Putin, estas propra decido de chiu membroshtato peti au ne peti EU-oficialan statuson por siaj naciskale oficialaj lingvoj. Luksemburgio ne petis por la leceburga, Kipro ne petis por la turka.
Jen latvalingva artikolo pri la temo, kiu i.a. diras ke baltiaj rusoj ne sentas troan allogon al Rusio...
http://www.ir.lv/2011/11/1/valodas-nulles-variants

amike
Istvan Ertl
Jorge
Jorge diras:
2011-11-05 08:19
La vortoj "membroshtato" au "membro-shtato" ne sekvas la kutiman vortsintakson de Esperanto. Oni eble povus diri "membro shtato" au, prefere, "shtato membro", por la signifo "shtato kiu estas membro (de UE, UN ktp)", sed mi miretas kial oni ne uzas la evidente disponeblan esprimon "membra(j) shtato(j)", multe pli lauan al la reguloj de nia lingvo.

(lau apliko de la Legho de Tonjo)
edmundo
edmundo diras:
2011-11-05 09:37
En la kvazaŭoficiala Esperanta traduko de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estas "Ŝtatoj-Membroj", kio bone kongruas kun la esprimo "membroj-abonantoj" (oni implicite kontrastigas kun "ŝtatoj-nemembroj" kaj "membroj-neabonantoj", respektive), sed en Monato ĝenerale estis "membroŝtatoj" aŭ "membraj ŝtatoj".
Jorge
Jorge diras:
2011-11-05 10:23
Tamen, kial kun dividstreketo? Almanaŭ teorie, "ŝtato-nemembro" devus signifi "nemembro de ŝtato", ekz. sennaciulo, senpatriulo aŭ senpasportulo.

Pli bona estus ankaŭ la formo "abonantaj membroj". Sufiĉas kompari la esprimon "revuo-abonanto" (abonanto de revuo) kun la inverssintaksa "membro-abonanto".
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-11-06 00:16
> Tamen, kial kun dividstreketo? Almanaŭ teorie, "ŝtato-nemembro" devus signifi "nemembro de ŝtato"

Ĉu ni ne uzas la streketon ĉe esprimoj kiel "komunistoj-esperantistoj", kiu ja ne signifas "esperantistoj de komunistoj"?

Cetere ĉe tiaj esprimoj ŝajnas klare, ke la ĉefa elemento estas la unua, kontraŭe al la kutimaj strekethavaj E-esprimoj. Komparu:

Gardo-hundoj: hundoj, kiuj...
Komunistoj-esperantistoj: komunistoj, kiuj estas ankaŭ...

Samlogike:
Ŝtatoj-membroj: ŝtatoj, kiuj estas membroj de...

Mi amas la Leĝon de Tonjo.
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-05 17:27
Jes, Brian Moon ofte atentigas min pri la preferindeco de "ŝtatoj-membroj" (tamen prefere minuskle, lau mi), sed mi chiam forgesas tion, profite al "membroŝtatoj". Chi lastan mi uzadis en mia traduko el libro de Phillipson. Kaj "membra ŝtato" estas evidente eleganta.
Cetere, mi imagas ke per ia kazuo eblus defendi ankau "membroŝtato". Ni ja rajtas diri ekz. "klaunoŝtato", chu ne?

amike
Istvan Ertl