Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Kaosa komitato kunsidis Kopenhage

Kaosa komitato kunsidis Kopenhage

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-26 12:25
La Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago komenciĝis sabate per nekutime kaosa kunsido de la plej alta decida organo de UEA, la komitato. Plej pasie la komitatanoj diskutis pri ŝanĝo en la elekta regularo, kiu laŭ la proponantoj devus demokratiigi la elekton de estraranoj. Tri novaj honoraj membroj estis elektitaj per sekreta voĉdono: Detlev Blanke, Renato Corsetti kaj Rob Moerbeek. Diference de antaŭaj jaroj, ne estis anoncita la nombro de la voĉoj, kiujn ili ricevis.

La 96-a Universala Kongreso komenciĝis sabate en pluva vetero en la kongresa halo Bella Center, kiu troviĝas ekster la urbocentro, proksime al la flughaveno. Ekster la kongresejo videblis neniaj indikoj pri tio, ke tie okazas Esperanto-kongreso, eĉ danaj kongresanoj devis demandi al preterpasantaj, jam registritaj eksterlandaj kongresanoj, kiel trovi la enirejon.

La unua publika programero kiel kutime estis la kunsido de la komitato. Krom la komitatanoj ĉeestis trideko da kongresanoj en la publiko. La kunsido komenciĝis digne, per unuminuta silento por honori la memoron de la pereintoj en la vendreda teroratako en Norvegio.

Kiel honoraj membroj estis laŭ estrara propono per sekreta voĉdonado elektitaj Detlev Blanke, Renato Corsetti kaj Rob Moerbeek. Ne estis anoncita la nombro de la voĉoj, kiujn ricevis la kandidatoj, oni anoncis nur, ke ĉiuj ricevis majoritaton kaj do estis elektitaj.

Baldaŭ post la komenco de la kunsido estiĝis ĝenerala konfuzo pri tio, ĉu estis traktata elekto de novaj komitatanoj C (novaj komitatanoj ne estis proponataj de la elektokomisiono) aŭ pri elekto de nova elektokomisiono (kandidatoj por nova elektokomisiono estis proponitaj, sed la estraro forgesis informi la kandidatojn mem).

Fine unu surprizita kandidato rifuzis la kandidatiĝon, aperis du novaj kandidatoj, kaj pro tempomanko la elekto de nova elektokomisiono estis prokrastita ĝis la vendreda komitatkunsido.

Simila konfuzo regis, kiam la komitato devis diskuti pri la realigo de decidoj faritaj en la pasinta kongreso en Havano. Al la komitatanoj tute ne estis klare, pri kiuj decidoj kaj kiu realigo ili devis esprimi opinion, kaj post konfuzita diskuto pri proceduro la tagordero estis akceptita sen ajna diskuto pri la esenco de la demando.

Komitato MacGillGrandan parton de la kunsido la komitato dediĉis al diskuto pri proponita ŝanĝo en la elekta regularo. Laŭ la proponintoj, Amri Wandel kaj Stefan MacGill, la nuna proceduro estas nedemokratia, ĉar la komitato unue voĉdonas pri la estraranoj, proponitaj de la elektokomisiono, kaj aliaj kandidatoj havas ŝancon nur, se la komitato unue malakceptas la teamon proponatan de la elekta komisiono.

Forte kontraŭargumentis interalie Renato Corsetti de la elekta komisiono, laŭ kiu la estraro devas esti elektita kiel teamo por povi bone kunlabori.

- La nuna regularo donas al la elekta komisiono la taskon trovi koheran teamon. Ankaŭ nun la komitato povas malaprobi. Antaŭ ol voĉdoni pri la propono, eĉ se ĝi estas pli demokrata laŭŝajne, mi pripensus tre zorge, kaj eventuale petus la novan elektokomisonon studi la demandon, diris Renato Corsetti.

Stefan MacGill ne akceptis la argumenton:

- Temas pri baza demokratio. Se la komitato estas la supera organo, ĝi devas havi elekton kun elekteblo. La komitato devas repreni la rajton fari decidojn.

Poste, en longa kaj kaosa diskuto, iuj komitatanoj parolis pri la proceduro, aliaj faris proprajn alternativajn ŝanĝoproponojn por la elekta regularo, dum triaj argumentis ke nenion necesas ŝanĝi, ĉar jam nun la komitato povas laŭplaĉe elekti aŭ ne elekti la proponatan estraran teamon.

Komitato Renato CorsettiLaŭ Stefan MacGill, tiu libereco de elekto estas nur ŝajna: 

- La nun ekzistanta alternativo estas kvazaŭ la nuklea opcio. Neniu volas premi la ruĝan butonon, kaj same oni praktike neniam uzis nek uzos la eblon malaprobi la tutan teamon. Se ni ne faros ion pri tio, ni restos kaŭĉuka stampilo, MacGill argumentis.

Fine, kiam la prezidanto jam volis voĉdonigi la ŝanĝoproponon, la vorton prenis la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller:

- Mi tre bedaŭras ke jam en la unua kunsido tiu ĉi supera organo de UEA denove pruvis ĉion, kion la plej akraj kritikantoj daŭre prezentas: ke tiu ĉi organo perdas grandegan parton de sia tempo por proceduraj demandoj, ne por enhavaj demandoj. Nun oni havas malpli ol unu horon por trakti la estraran raporton pri la pasinta jaro. Laŭ mi oni devas nun tuj ĉesigi tiun ĉi debaton,ekzemple voĉdoni pri tio ĉu la komitato sentas bezonon ŝanĝi ion. La nuna elekta regularo plene certigas demokratiajn elektojn, tion la praktiko pruvis.

Stefan MacGill kontraŭargumentis, dirante ke tute ne temas pri teknika demando, sed bazaj principoj, kaj ke la komitato estas kompetenta mem decidi, por kio ĝi dediĉu sian tempon. La replikon de Stefan Macgill Renato Corsetti siavice konsideris demagogiaĵo:

- Tiujn lastajn vortojn oni ne povas lasti sen komento. Tio estas demagogio. Ne temas pri demokratio, la komitato havas ĉiujn demokratiajn rajtojn. Ke ĝi ne utiligas ilin, tio ne estas la kulpo de la elektokomisiono.

Komitato BullerEn posta voĉdono klara majoritato de la komitatanoj subtenis la proponitan ŝanĝon en la elektoregularo. El la estraro por la ŝanĝo voĉdonis Stefano Keller, Claude Nourmont kaj Amri Wandel. Tamen restis malklara, ekzakte kiel aspektos la nova redakto de la elektoregularo, ĉar antaŭ la voĉdonado la aŭtoroj de la ŝanĝopropono akceptis la sugeston de Mark Fettes, ke la teksto estu polurita antaŭ la fina aprobo.

- Mi ne kredas, ke en tiu ĉi kongreso ni havos tempon redakti la modifojn, konstatis Osmo Buller post la voĉdonado.

- Bone, tio revenu en Hanojo, konsentis prezidanto Probal Dasgupta.

La komitatanoj akceptis la verdikton silente.

Malmulte da tempo poste restis por la traktado de la raporto de la estraro pri la agado de la estraro kaj la asocio dum la pasinta jaro.

Sabate vespere en la kongresejo okazis la jam tradicia movada foiro, dum kiu diversaj organizaĵoj prezentis sian agadon. La ĉefa parto de la kongresa semajno komenciĝos dimanĉe matene per la solena malfermo, dum kiu interalie estos diskonigitaj la nomoj de tri novaj honoraj membroj de UEA.

Fotoj: Peter Hauser

arkivita en: ,
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-07-24 02:36
Bedaŭrinde similas ege al la kunsidoj de la fakularo en mia universitato. :-(
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-24 08:23
Jam antaux delonge Andreas kaj mi proponis sxangxi la elektan regularon.
Tio devus okazi en grupo en kiu estus ecx anoj, kiuj ne apartenas al UEA.
Ellaboritaj proponoj/reguloj devus nur esti aprobitaj dum la kongreso.
Denove montrigxas netauxgeca organiza kapableco!

Oni ne transprenu la problemon al Hanojo, cxar tie ne estos alie ankaux pro mankantaj personoj, kiuj nun partoprenis. Bonvolu formi kelkpersonan grupon, kiu skajpe tute bone povas pri tio diskuti kaj antauxpreparitan proponon oni akceptuaux malakceptu dum venonta estrarkunsido aux kongreso.

Jam estas tamen malgranda espero, ke oni agnoskas bezonon sxangxi la regularon. Eble okazos ankoraux miraklo kaj mi travivos "novan estraron".
edmundo
edmundo diras:
2011-07-24 10:15
Ĉu kongresa kuriero ankoraŭ ne estas en la reto? Laŭdire ĝi devus aperi ĉe http://www.96uk-kopenhago.dk/knap-Bultenoj.html, sed eble oni forgesis, ke tiu paĝo ekzistas.

(Tiu paĝo nun enhavas eĉ dufoje la ridindan admonon, ke oni "Klaku ĉi-tie", kvazaŭ ni estus en la 1990-aj jaroj kaj necesus klarigi al la legantoj, kiel ili funkciigu la programon Netscape, kiun ili ĵus elŝutis por sia Vindozo.)
otbuller
otbuller diras:
2011-07-24 14:43
bkolker
bkolker diras:
2011-07-24 16:32
Dankon, Osmo, pro la indiko kaj pro la Kuriero mem. La kleriga lundo devas esti utila kaj gxuinda. Estus bone prezenti en la reto almenaux kelkajn prelegojn kaj, se eble, parton de diskutoj.
LukiZ
LukiZ diras:
2011-07-24 17:51
Vivajn video-elsendojn de la kongreso faras Japana Esperanto-Junularo ĉe http://ustre.am/zs9E