Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Filmo pri eksterteranoj havos tekston en Esperanto

Filmo pri eksterteranoj havos tekston en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2011-08-10 22:32
Post la sukcesa mallonga filmo "Conlang: the movie" (Planlingvo: la filmo) la usona reĝisoro Marta Masferrer planas novan mallongan filmon, kiu ĉi-foje temos ne pri malbonaj esperantistoj, sed pri eksterteraj fenomenoj. Samkiel Conlang, ankaŭ la nova filmo laŭplane havos tekstojn en Esperanto en la oficiala DVD-eldono.
Filmo pri eksterteranoj havos tekston en Esperanto

Ilustraĵo: Tobias Trebeljahr

La filmoproduktanta teamo jam konsistas el eminentaj fakuloj pri aspektigado, administrado kaj filmado. Ankaŭ la fama artisto Christopher Boffoli estas en la projekto.

La moderna maniero produkti sendependajn filmojn povas aspekti malkutima, sed ĝi jam pruvis sian efikecon. La monkolektado okazas antaŭ la filmado kaj la apogantoj ricevas sian rekompencon en formo de DVD, filmoafiŝoj post la filmado. Oni eĉ povas simple subteni la projekton per 1 eŭro, ankaŭ tio helpos. Eblas eĉ donaci pere de UEA-konto. Restas kelkaj tagoj.

Oficiala priskribo de la projekto ekzistas en la angla kaj en la germana. En la retejo Transparent Language aperis intervjuo de la reĝisoro en la angla.

 

Aleksander Osincev

Direktoro de Esperanta Kinofestivalo

arkivita en:
amuzulo
amuzulo diras:
2011-08-11 10:10
Dank' al la Eo-komunumo, ili sukcesis atingi $20.000 ĉe Kickstarter. Multan dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis!
kienli
kienli diras:
2011-08-15 08:25
Ankaŭ mi dankas al ĉiuj kontribuintoj. Mi esperas, ke la projekto estos sukcesa kaj ni ekhavos plian E-filmon.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-08-15 08:59
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-08-15 09:25

Sube estas ligilo al la ret-televida filmo (dulingva: en la pola kaj en
Esperanto) pri la grava historia evento en Malborko: samideano el Japanio
ETSUO MIYOSHI RICEVAS ALTAN SHTATAN ORDENON ATRIBUITAN DE POLA PREZIDENTO
BRONISLAW KOMOROWSKI (jam vidis la filmon pli ol 3200 homoj !!! certe inter
la spektantoj de la 16 minuta filmo estis kelkcent esperantistoj el Pollando
kaj de multaj aliaj landoj (ni dissendis la ligilon al 400 retadresoj de
esperantistoj de multaj landoj),
TAMEN LA PLEJ GRAVE ESTAS, KE PLI OL 2800 DA NE-ESPERANTISTOJ SPECIALE
ALKLAKIS POR RIGARDI EN LA RETA TELEVIDO DE MALBORKO (KAJ DE POMERIA
REGIONO, t.e. NORDA POLLANDO) - ILI ALKLAKIS POR SPECIALE RIGARDI ... KAJ
AUDI LA VIVANTAN ESPERANTON !!!
Inter la spektantoj 126 homoj pritaksis la filmon PERFEKTA !!! kaj 16 homoj
jam skribis komenton, i.a. el Brazilo, DR Kongo, Belgio, Germanio,
Pollando - VI ANKAU ne forgesu skribi KOMENTON !!!)
Antaudankon,
amike, Eduardo Kozyra, vicprezidanto de pola EDE
(EUROPO-DEMOKRATIO-ESPERANTO)
PS.
RIMARKU - PRESKAU 100 HOMOJ CHIUTAGE ALKLAKAS LA FILMON KAJ VIDAS LA
MIRAKLON: ... ESPERANTO VIVAS !!! kaj ne nur, oni rimarkas ke Esperanto
estas serioze traktata ech flanke de Pola Prezidento, Vojevodo, Prezidanto
de duonmiliona kashuba minoritato en Pollando, Prezidanto de Gubernia
Parlamento, Distriktestro, Urbestro, Prezidantoj de Distrikta kaj Urba
Konsilantaroj kaj multaj aliaj autoritatuloj ... krome oni ankau rimarkas ke
interesighas pri Esperanto - redaktoroj kaj raportistoj de televido, radio,
gazetaro ... kaj krome oni ankau rimarkas ke venis al la E-arangho en la
esperantista PARKO de la MONDO pli ol 100 esperantistoj el Pollando,
Japanio, Chinio, Belgio, Germanio, Italio, Hungario ...kaj kompreneble el
Kashubio, char la dua E-memorshtono (t.e. la 43a ZEO en Malborko) estis
dedichita ghuste al kashuboj.