Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Esperanto-insulo volas konstrui ponton inter kontinentoj

Esperanto-insulo volas konstrui ponton inter kontinentoj

de Redakcio Laste modifita: 2011-10-01 18:18
En januaro 2012 jam la trian fojon okazos tutmonata kurso pri Esperanto en la universitato de la suda ĉina insulo Hajnano. Ĉi-foje krom instruado de Esperanto al novuloj estas planataj ankaŭ du universitatnivelaj kursoj en Esperanto. En 2010 la unuan, eksperimentan monatan kurson kompletigis du personoj, deko ĉeestis partatempe. En la dua jaro deko da homoj ĉeestis dum tuta monato, kaj por la jaro 2012 jam estas kvindeko da aliĝintoj el dek du landoj - rakontas Dennis Keefe, kiu iniciatis la projekton, en intervjuo al Libera Folio.
Esperanto-insulo volas konstrui ponton inter kontinentoj

Dennis Keefe instruas

Libera Folio: Kio estas la Esperanto-insulo?

Dennis Keefe: Esperanto-insulo estas la suda, ĉina insulo nomata ĉinlingve Hai Nan Dao (Maro-Sudo-Insulo) kaj esperante, Hajnano. Ĝi proksimas de Hanojo, kie okazos la Universala Kongreso de 2012. Esperanto-Insulo estos la hejmoloko venontjanuare de tre buntaj kurso-specoj de Esperanto: Unue, tre tre intensa, tuttaga, tutmonata kurso por neesperantistoj kaj por nefluaj parolantoj de Esperanto. Due, tutmonata kurso pri  metodiko kaj instruado de Esperanto de Katalin Kováts. Trie, la provizore nomata Universitato de Esperanto, kun kompletaj, universitat-nivelaj kursoj de profesoroj Ron Glossop kaj Federico Gobbo, unu pri paco kaj milito, alia pri informadiko.

Libera Folio: Kiu iniciatis la projekton?

Dennis Keefe: En januaro, 2010, mi faris kafejan prezentadon en Hajnano, kaj poste verkis skriban raporton, rekomendante al la esperanistoj de Hajnano, ke ili starigu projekton por altiri esperantistojn kaj NE-esperantistojn el la tuta mondo. Poste Arko Gong de ILEI-Ĉinujo, Trigo el Wuhan kaj Cui el la Universitato de Nankino provizore aprobis la projekton. Poste Huang Yin Bao de ILEI entuziasme aldoniĝis al la projekto. La nuna versio de Esperanto-Insulo estas grupo-iniciato, ni diru.

Libera Folio: Kiel oni financas ĝin?

Dennis Keefe: En la unuaj du provjaroj, la loka asocio de Hajnano, kunlabore kun ILEI-Ĉinujo, financis ĝin, kaj en la dua jaro, esperantisto el Kantono kunhelpis. Sed fakte, pli-malpli, la ununura aldona kosto estis la loĝado kaj manĝado de la unua instruisto, mi mem! En 2010, mi loĝis en ĉina hotelo, neoftaĵo en Ĉinujo por eksterlandano, kaj privata ĉambro kostis nur 150 eŭrojn por la tuta monato.

Por la nova projekto, Arko, Trigo kaj Dennis ĝis nun financis ĉion el siaj propraj poŝoj.

Libera Folio: Kiom da partoprenantoj necesos, por ke ĝi realiĝu?

Dennis Keefe: Fakte, ne multaj. Ĝi realiĝos ĉi-jare, ĉu venos multaj homoj aŭ ne. En la unua jaro estis 2 homoj kiuj faris la tutan monaton kaj 10 kiuj faris parton. En la dua jaro eble 10 tutmonatuloj kaj 30 partmonatuloj. Por la tria, do por januaro kaj februaro 2012, ni jam havas 50 aliĝintojn el 12 landoj, kaj ĉiuj krom unu estas tutmonatuloj!

Libera Folio: Kion oni volas atingi?

Dennis Keefe: El mia vidpunkto kiel ne-aziano, mi dezirus starigi solidan ponton inter Azio kaj aliaj kontinentoj. Tutmonata ponto dum kiu eŭropanoj, azianoj kaj alikontentanoj povus profunde interkomuniki kaj daŭre amikiĝi, kreante la bazon por venonteca interkontinenta laboro. Mi krome kredas, ke estus bone starigi almenaŭ unu lokon en Azio, kie tre seriozaj lernantoj povas profunde kaj tre tre intense lerni Esperanton dum la tuta tago, kaj dum la tuta monato. Per Esperanto-Insulo, eĉ ĉinaj studentoj poste vere kapablos utiligi Esperanton praktike, espereble vojaĝante eksterlanden, studante eksterlande.

Libera Folio: Kiel granda estas la ŝanco de sukceso?

Dennis Keefe: La gelernantoj, instruistoj kaj profesoroj diros ĉu la afero sukcesos aŭ ne post la granda kursaro venontjanuare, venontfebruare. Mi, tamen, estas optimista. Esperanto-Insulo sukcesos se ĝi ripetiĝos en venontaj jaroj, se ĝi ne mallongiĝos al tritaga staĝeto kaj restos tutmonata afero, kaj se la prezoj en tiu parto de Ĉinujo restas je malalta nivelo. La probableco de tio, mi esperas, estus eble 80% por la venontaj tri jaroj.

Libera Folio: Krom partopreni, kion oni povas fari por helpi?

Dennis Keefe: Estas multe da meritplenaj ĉinoj, studentoj plejparte, kiuj ege deziras lerni Esperanton, kaj kiuj pretas laboregi, sed kiuj tute ne havas la monon por ĉeesti la kursaron. Same ni diru pri Vjetnamio, Kambodĝo, Birmo, Mongolio, ktp. Ni havos sistemon de stipendioj, kaj se iu Eŭropano, ekzemple, volas sponsori studenton, inter 100 kaj 150 eŭroj sufiĉos por tutmonata loĝado kaj manĝado.

Krome, la instruistoj kiel Ron Glossop kaj Federico Gobbo mem pagas sian flugadon. Se estus ie subvencio por helpi al ili pagi la flugadon, tiu mono estus bonvena.

Sed eble plej helpos al Esperanto-Insulo, se aliaj homoj starigus, alikontinente, kursarojn kiuj daŭras tutan monaton. Estas centoj da staĝoj kaj staĝetoj ĉiujare en Esperantujo. Tio estas bona, sed ni bezonas longajn studoprogramojn per kiuj NE-Esperantistoj, en unu monato, povas vere vere esti kapablaj utiligi la lingvon Esperanto por diversaj, komunikaj celoj, ekzemple, loĝi kaj studi eksterlande, studi literaturon, studi ĉe la Universitato de Esperanto, ĉeesti UK-on, ktp. Ke ekstariĝu Esperanto-Paradizo en Afriko, Esperanto-Studo-Centro en Eŭropo, Esperanto Kulturo-Centro en Brazilo kaj NASK refoje pli longe, ĝis tri aŭ kvar semajnoj.

Pli da informoj pri Esperanto-insulo troveblas en la retejo de la projekto.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-09-28 07:40
Mi konas Dennis de 4 jaroj kaj tuj ekkonis lian organizan talenton. Ni multe diskutis, komentis kaj trovis tre multaj komunaj pensoj. Pro tio mi ankau skribis, ke li lau mia vidpunkto estus plej bona kandidato por la prezidanto de UEA. Nur kun li mi havus esperon retirighi Esperanto-movadon el la marcho.

La nun akcio bezonas nian plenan subteno, se ni volas montri al la mondo utileco kaj praktikecon de komuna neutrala interkomprenigho.

Lingvoinstruado similas al muzikinstrumento; oni ne rajtas fari grandajn pauzoj inter la lecionoj/trejnado. En normalaj kursoj, kion oni eklernis , post unu chu du semajnoj oni jam preskau forgesis. Tial mi estas certa, ke chiutaga trejnado gvidas al plena sukceso. Multaj vidos, ke post unu monato oni povas esti preskau perfekta lingvouzanto.

Speciale, mi ghojas, ke Kalle fine komencas ghuste reagi kaj ghuste subteni kio estas inda kaj valora por nia movado. Mi mem ne nur deziras plenan sukceson, sed estas ghin jam nun certa.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-09-28 07:41
Mi konas Dennis de 4 jaroj kaj tuj ekkonis lian organizan talenton. Ni multe diskutis, komentis kaj trovis tre multaj komunaj pensoj. Pro tio mi ankau skribis, ke li lau mia vidpunkto estus plej bona kandidato por la prezidanto de UEA. Nur kun li mi havus esperon retirighi Esperanto-movadon el la marcho.

La nun akcio bezonas nian plenan subteno, se ni volas montri al la mondo utileco kaj praktikecon de komuna neutrala interkomprenigho.

Lingvoinstruado similas al muzikinstrumento; oni ne rajtas fari grandajn pauzoj inter la lecionoj/trejnado. En normalaj kursoj, kion oni eklernis , post unu chu du semajnoj oni jam preskau forgesis. Tial mi estas certa, ke chiutaga trejnado gvidas al plena sukceso. Multaj vidos, ke post unu monato oni povas esti preskau perfekta lingvouzanto.

Speciale, mi ghojas, ke Kalle fine komencas ghuste reagi kaj ghuste subteni kio estas inda kaj valora por nia movado. Mi mem ne nur deziras plenan sukceson, sed estas ghin jam nun certa.
Alekso
Alekso diras:
2011-09-28 09:32
Mi ne dubas, ke li estus bona prezidanto. Tamen mi hezitas deziri lian prezidantiĝon. Ĉu estante prezidanto de UEA li povus daŭrigi sian valoran kaj ampleksan laboron por gravaj kaj sukcesaj projektoj?
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-09-28 20:03
Generalo, kiel bona stratego ne mem batalas!
Alekso
Alekso diras:
2011-09-28 20:33

Ver(d)a dilemo

Vi tion bele pentras:
strategu generalo
- kaj preskaŭ mi konsentas -
gvidanto de l' batalo
en alto kiel astro!

sed nomis sin soldato
ĝis nun... nur Fidel Castro

www.youtube.com/watch?v=22OTKrhn1c0
dennis
dennis diras:
2011-09-29 04:48

Unu el la kialoj pro kiuj la bazaj kursoj de Esperanto-Insulo estos tre tre intensaj, estas ke ni volas ke multaj el la chinaj studentoj lernu flue paroli Esperanton por poste utiligi ghin en konversacioj kaj komunikado kun ne-azianoj.

Pro tio, la gelernantoj kursos kvar horojn matene kaj kvar horojn posttagmeze, tio estas, ok horojn chiutage, kaj tio dum la tuta monato! Krom tio, estos multe da hejmtaskoj kaj ekzamenetoj chiutage. Estas vere, ke nuntempe en Chinujo che universitatoj ekzistas kursoj pri Esperanto, kaj kelkfoje la cheestantaro de tiuj kursoj multdekas ech centas. Tamen, post 30 horoj en tiaj kursoj nur esceptokaze trovighas studento kiu povas iomete paroli.

La tasko lerni Esperanton en Chinujo estas malfacila, sed realigebla je modesta nivelo. La fakto, ke chi jare venos spertaj Esperantistoj de 15 au pliaj landoj al Esperanto-Insulo multe helpos kaj motivigos novan generacion de Chinoj lerni la Internacian Lingvon. Neniam en Chinujo, lau mia scio, okazis tiaj longdauraj aranghoj, en kiuj Chinoj kaj ne-Chinoj havis la shancon paroladi Esperanton la tutan tempon, tagon post tago, semajnon post semajno.

Post la lernado de Esperanto de chinaj studentoj estos la vico de Europanoj, Nordamerikanoj kaj aliaj kontinentanoj trovi lokon por tiuj chinaj studentoj. Tio estas alia temo, sed ghi estas grava se ni volas krei pli fortikan ponton inter Azio kaj la aliaj kontinentoj. Per la tre tre intensaj kursoj, niaj chinaj studentoj lernos transiri tiun ponton, sed kion ili faros poste?

Dennis Keefe
Alekso
Alekso diras:
2011-09-29 08:23
"Neniam ... okazis tiaj longdauraj aranghoj, en kiuj Chinoj kaj ne-Chinoj havis la shancon paroladi Esperanton la tutan tempon, tagon post tago, semajnon post semajno."

Tio estas io ege grava kaj kredeble havos iom pli vastan postefikon.
trezoro
trezoro diras:
2011-10-02 14:32
La intervjuo farita de la redaktcio de Libera Folio tuj puŝigis min en feliĉan memoron. La 25-an de januaro ĝis la 25-an de februaro 2011(en tuta monato), en Hanajno Insulo en ĉinio (nun nomata Esperanto-Insulo), mia filino Huang Xiaojuan havis ŝancon serioze lernis Esperanton en BEKkurso gvidita de s-ro Dennis Keefe. Ankaŭ mi feliĉe ĝui la vere esperantan etoson dum du semajnoj. La BEK-kurso forte impresis min. S-ro Dennis instruis Esperanton al la kursanoj per la libro BEKkurso. BEK estas malongigo de la titolo Baza Esperanta Kurso. Lia BEKkurso konsistas el BEK1, BEK2, BEK3, BEK4. Mi vidis ke ĝi estas bonega lernolibro de Esperanto.
S-ro Dennis estas serioza kaj sindonema instruisto. Antaŭe oni anoncis, ke li instruos 4 horojn ĉiutage, kaj li fakte instruis 7-8 horojn. Lia laboro estis tute senpaga. Li mem pagis sian aviadilan koston. Kvankam restis nur du lernantinoj(mia filino kaj alia esperantino) en la lasta dektago, tamen li ankoraŭ serioze, entuziasme kaj ege prizorgeme instruis. Lia laborado forte kortuŝis ĉiujn ĉeestantojn.
Dum la instruado, li parolis simple, utiligante lingvaĵon facile kompreneblan de la kursanoj, kaj ne utiligante komplikaĵojn kiel kunmetitajn verbojn. Li gvidis, por ke la kursanoj faru ekzercadojn skriban kaj parolan, en kiuj kursanoj klarigas el Esperanto en Esperanton. Ekzemple, li montris al kursanoj surpaperajn bildojn de li faritajn: homoj kun diversaj mienoj, botelo, taso, lito, pomo, vermo, tablo, seĝoj, eĉ araneo en ĉambra angulo. Li modele elparolis pli ol 40 frazoj rilataj al la bildoj, kaj postulas la kursanojn eldiri pli ol 40 frazojn laŭ la samaj bildoj. Mia filino elparolis sume 97 frazojn laŭ la bildoj. S-ro Dennis fiere rigardis min surprizitan de ŝia lerta elparolado. S-ro Dennis diris, ke la principo de la BEK-kurso estas tio, ke kursgvidanto povas utiligi iun ajn instrumetodon por instrui, kiel la rektan, la tradukan, la komunikativan, ktp, tamen la kursgvidanto devas uzi la plejparton de la kursotempo por la sendependa praktikado de la lernitaĵoj en grupetoj de tri aŭ kvar personoj. Dum la instruado, li ofte faris ekzamenon. Li diris, ke la kompleta sistemo de lingvokontroloj de la BEK-Kurso konsistas el ekzamenetoj dum la kurso, ekzamenoj ĉe la fino de nivelo BEK1, BEK2, BEK3, BEK4, kaj ekzamenego post la BEKaro. Ĉiuj ekzamenoj estas nur en Esperanto. En la BEK-kurso , s-ro Dennnis uzis malmulte da tempo por instrui (10%), kaj la kursanoj uzas multe da tempo por praktiki (90%). Lia plejgrava metodo estas grupa laboro por praktiki la ĵus lernitajn gramatikaĵon kaj vortojn.
Mia filino Huang Xiaojuan komencis lerni Esperanton de ABC. Mi iam dubis ĉu ŝi povus sekvi la instruon, esperinte ke ŝi dum unumonato povus posedi ian bazon por faciligi postan memlernadon, ĉar ŝi nek sciis esperantajn vortojn, nek scipovis prononci la alfabeton. Tamen kiam mi venis al la kurso post du semajnoj, ŝi jam povis facile interkomunikiĝi kun la instruisto kaj aliaj kursanoj nur esperante. Ŝi parolas Esperanton tre flue post unu monato. Ekde post la BEKKurso Ŝi parolas kun mi nur esperante ĝis nun. Ŝi diris al mi, ke la esperanta parolado estas agrabla ĝuo por ŝi. Dennis diris al mi, ke ŝi povos esti eminenta Esperantistino, konata kaj en Azio kaj en Europo, estontece. Vere estis tiel kiel s-ro Denni diris. Ŝi parolas esperante tre bone. Danko al s-ro Dennis Keefe, mia filino fariĝis vera esperanta parolanto. Ŝi nun laboras en Londono. Ŝi partprenis Esperantan Kongreson en britio en pasita jaro, kaj la 96-an UK Julie 2011. Ŝi parolas kun mi rete kaj telephone nur esperante ĝis nun. Ĉi tie, mi deziras diri al s-ro Denis Keefe KORAN DANKON.
La 15an de februaro, antaŭ mia foriro de la insulo, mi invitis s-ron Dennis, s-ron Hosemo kaj aliajn ĉeestantojn por tagmanĝo. Post tagmanĝo, mi kaj s-ro Dennis, s-ro Hosemo, s-ro Wu Chengzheng, respondeculo de loka esperanta grupo kvar persone diskutis pri la Projekto Esperanta Insulo, iniciatita de s-ro Dennis, en kafejo, trinkante kafon, gustumante bongustan frukton al kiu s-ro Dennis donis belan nomon “Esperanta Frukto”, ĉar ĝi vere similas al Verda Stelo post tranĉado, kursanino Huang Xiaojuan gaje tranĉis kaj servis nin per la Esperanta Frukto.
S-ro Dennis antaŭ ĉio jam preparis surpaperan desegnitan projekton pri Esperanta Insulo. Li faris klarigon pri la projekto. La projekto konsistas el Ĉina Instituto por Trejnado kaj Instruado de Esperanto, Esperanta Hotelo, Esperanta Kafejo, Kurso ĉe Turisma Lernejo ĉe Universitato de Hainan, Esperanta Manĝejo, Esperanta Kurso, Esperanta Kuracejo, Internacia Lingvolernejo, Esperanta internacia vilaĝo ktp.
La diskutintoj samopinias ke la projekto estos esperoplena, kvankam ĝiaj iuj eroj estas malfacilaj por realiĝi. Laŭ la projekto, ni invitos eŭropanojn, usonanojn, azianojn, kompreneble ankaŭ ĉinajn esperantistojn veni al la Esperanta Insulo por lerni Esperanton, vojaĝi, ferii, instrui naciajn lingvojn aŭ iujn ajn fakojn per esperanto, aŭ paroligi esperantajn komencantojn.
Mi feliĉe partprenis la simplan per-manan ceremonion por publikigi lian projekton Esperanto-Insulo. Oni vidos la simplan ceremonian foton kun projekta decegnaĵo farita Dennis ĉe mia plogo. http://www.ipernity.com/[…]/178849
La projekto de Dennis Keefe donas al esperantistoj ne nur el ĉinio bonegan ŝancon lerni kaj ĝui vere esperantan etoson en Esperanto-Insulo. Jam aliĝis 60 personoj el pli 14 landoj ĝis la 2a de oktombro 2011. Mi nome de sekretario de ILEI alvokas ke ILEI-membroj kaj esperantistaj insruistoj iel zormu pri la projekto Esperanto-Insulo iniciita de s-ro Dennis. Mi kredas ke la Universitato de Esperanto kaj Esperanto-Insulo interesigos esperantistajn instruistojn kaj interesantojn pri Esperanto. Kvankam multaj projektetojn el la pepera desengaĵo farita de Dennis Keefe ankoraŭ ne videblas, iuj eĉ neniam videblas, tamen ni vidos Esperantan Kursaron diversnivelan, Esperantan Kafefon, Esperantan Manĝejon, esperanistaj turismojn.
Koran dankon al Dennis Keefe kiu donis unue al ni ĉinaj esperantistoj bonegan ŝancon. Mi ege esperas vidi multajn vezaĝojn el diversaj landoj en la Esperanto-Insulo.
        Trezoro(Huang Yinbao) el ĉinio.
simono
simono diras:
2011-10-29 15:45
Mi tute ne sciis, kio estas BEK-kurso. Do mi iomete studis la retejon de tiu ĉi nun famiĝinta insulo. Tie mi trovis interesan komentaĵon:

"Ĉi tie mi deziras diri, ke mia filino kaj la nevo de s-ino Arko estas ge-studentoj kiuj bone posedas aŭ lernis anglan lingvon. Ili ne sentis malfacilecon dum la lernado eĉ sen nacilingva klarigo.. Tamen la metodo por ordinaraj homoj eble estas malfacila. Do mi opinias ke la BEK-Kurso taŭgas nur por tiuj, kiuj bone posedas eŭropan lingvon, aŭ lernis eŭropan lingvon, aŭ iom lernis Esperanton."

Do jen ni havas la propedeŭtikan valoron de la Angla por lerni Esperanton.

Hmm!

Karaj Azianoj - nepre lernu la Anglan! Ĉar, nur sukcesinte pri tio, vi kapablos poste lerni Esperanton!

Ĉu ne io ajn ĉe tio estas iel terure malĝustdirekta kaj ege ne plu en akordo kun nia kutima propagando? Ĉu la afero ne estas vere belege inversigita? :)

Ho ve, ho ve, ho ve! :)

Sed mi supozas, ke ĝuste tiel estas. Fakte mi jam delonge suspektis tion, sed mankis iuj pruvoj.
akueck
akueck diras:
2011-10-29 19:22
Pejno Simono: "Karaj Azianoj - nepre lernu la Anglan! Char, nur sukcesinte pri tio, vi kapablos poste lerni Esperanton!"

Tio chi akordas kun jeno:

Kun resendo al diskuto en la retforumo soc.culture.esperanto*) de Oktobro 1992 skribas Sikosek (2003, 2a eldono: 63, 64) pri la retforumano Barry Crown, ke lia "propra sperto pri Esperanto-instruado en Singapuro konvinkis lin ke ghi estas 'terure malfacila' lingvo por azianoj, facila ghi estas nur por tiuj chinoj kiuj jam lernis la anglan au la francan".

*) Kredeble temas pri jena mesagho:
http://groups.google.com/[…]/0046275c06633e22 .

Do evidente oni regurdas la samajn aferojn de antau preskau dudek jaroj ...

Referenco:

Sikosek, Marcus Ziko (2003, 2a eldono): "Esperanto sen mitoj". Antverpeno, Flandra Esperanto-Ligo.
simono
simono diras:
2011-10-29 23:11
Tre interesa legaĵo. Dankon. Kaj tiom malnova!

Bedaŭrinde estas, ke evidente multaj el ni en la intertempo - nome ekde 1992 - lernis precize nenion. Hodiaŭ duono de la Esperantistoj nepre volas "naturalismi" ("naturecismi!!!") anstataŭ "skemismi". Evidente, nur skemismo vere taŭgus por planlingvo kun la aspiro "esti facile lernebla".

Kaj kial Pola Radio tra 52 jaroj ĉiam volis esti "redakcio" anstataŭ "redaktistaro" aŭ "redaktejo" mi - tute honeste - neniam ajn vere komprenis. :)

Oni tre serioze konkludu - kaj sufiĉe multaj jam konkludis tiele - ke Esperanto estus bona interlingvo por EU. Por la mondo tamen - tute ne!

Kaj fakte, vidinte la vortostokon de Loĝbano, mi ĉiam jam tre konsciis pri ĝia tutmonda netaŭgo. Cetere, ĝuste "Esperanto sen mitoj" mi en 2000 recenzis por Monato:

http://www.esperanto.be/fel/mon/rec/esmi.html

Mia lasta alineo - hodiaŭ nun relege - plu tre plaĉas al mi. :)




dennis
dennis diras:
2011-10-08 18:49

Ne sufiche substrekatas en la intervjuo pri Esperanto-Insulo, ke gelernantoj kaj studentoj iros tien ne por turismaj celoj, sed por partopreni en tre tre intensa, tuttaga, tutmonata studado por lerni Esperanton. Punkto.

Estas vere, ke vintre la insulo varmetas, ke estas plaghoj chie, kaj ke estas, maloftajho en moderna Chinujo, blua chielo. Ankau veras, ke ghuste en tiu monato de la kursaro, multege da chinaj kaj eksterlandaj homoj venos por ferii kaj sperti la faman chinan Novan Jaron, nomatan Printempa Festo en la china lingvo. Tamen por la nunaj, chinaj lernantoj kaj nunaj eklernantoj el eble 15 landoj, INSULO = INSTRUADO kaj INSTRUADO = INTENSEGECO.

Mi scias, ke mia iel fanatika insisto, ke la novaj gelernantoj tuttage, tutmonate laboru, laboru kaj lernu ne kutimas en Esperantujo. Sed, mi havas la plej fundamentan kredon, ke lernado de lingvo, tre tre intensa lernado de lingvo, povas esti ghojega afero. Tion mi mem spertis kiel lernanto che la Instituto Goethe en Germanujo, kiel instruisto che Berlitz en Hispanujo, kaj kiel estro che miaj propraj programoj de la Universitato de Illinojso en Usono.

Chi tie mi parolas nur pri la bazaj kursoj de Esperanto-Insulo. Tiaj kursoj estas por NE-Esperantistoj, kaj tiaj lernantoj laboregos ghis kiam ili kapablos sufiche flue kaj klare komuniki internacie. Por tiuj homoj kiuj jam bone parolas Esperanton, la kursoj de Katalin Kovats de EDUKADO.com kaj Profesoroj Ron Glossop kaj Federico Gobbo estos multe malpli intensaj.

Sed ech kun la kursoj por spertaj Esperantistoj, la turismado plejparte atendos la finon da la monato, kvankam por tiaj homoj, semajnfine, la fruktoj kaj la plaghoj kaj la charmaj homoj de la china insulo Hai Nan Dao eble ne lasos al tiuj Esperantistoj solaj.

Esperanto-Insulo NE egalas turismadon. Por NE-Esperantistoj kaj novaj parolantoj de la lingvo, Esperanto-Insulo estos la plej intensa lingvolernado kiun ili iam ajn spertis.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinujo

robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-10-10 23:00
Ege fascinas min via aranĝo. Eble en iama estonteco mi povos ĉeesti por instrui intense Esperanton. Mi jam instruis tiel la usonan al profesiuloj. Ni studis 4 horojn matene kaj 3 horojn post la tagmanĝo. Tiam ni ripozetis kaj iris kune al drinkejo por malpli strikta konversacio. Mi havis ĉiam 6 studentojn do mi planis 6 diversajn temojn laŭ iliaj interesoj. Tiel ili ne tediĝis ĉar ni parolis pri temoj de intereso por ili. Ni ofte tagmanĝis kune tiel ke ili povis praktiki la lingvon en malstreĉa etoso.
dennis
dennis diras:
2011-10-15 11:22

La supraj klarigoj de la enhavo de kurso instruata de Robb Kvasnak en Usono, chi foje pri EFL-Kurso (AFL), tio estas, la Angla kiel Fremda Lingvo, montras al ni iomete pri la naturo de lingvo-kursoj kiuj estas tre tre intensaj, tuttagaj kaj tutsemanjaj au tutmonataj aferoj.

Tiaj kursoj, kvankam ke ili maloftas en Esperantujo, vere ekzistas por aliaj lingvoj kaj ech por Esperanto, kaj se profesie au almenau lerte intruataj, tiuj intensegaj kursoj NE enuigas, kaj NE tro lacigas: nek la kursgvidanton, nek la gelernantojn.

Videblas jam kelkaj trafaj trajtoj de la kurso de Doktoro Robb kiun li jam prikomentis supre. Tiuj trajtoj helpas sukcesigi la kaj formalan kaj neformalan lernadon. Jen la kvar trajtoj indikitaj de Doktoro Robb:

1) La kurso dauris 4 horojn matene kaj 3 horojn posttagmeze.
2) La kursgvidanto estas dulingvulo, doktoro pri lingvistiko, kaj spertulo pri la VARIAJ METODOJ por fremda lingvo-instruado.
3) Tiuj kursoj estis por lerni kaj praktiki en iom formala kadro, kaj aldone al la klaschambra lernado estis ankau nestriktaj, liberaj konversacioj en drinkejo por malstrechighi, sed chiam utiligante la cellingvon. Tiuj horoj estis aldonaj al la bazaj 7 klaschambraj horoj.
4) Ankau la kurso-membroj ofte tagmanghis kune, senstreche, utiligante la novan lingvon por komuniki ideojn, sed ne pensante pri sintakso au pri leksikono.

Tiuj kvar trajtoj kaj ankau aliaj estos utiligataj en la BEK-Kurso de Esperanto-Insulo.

Mi jam provis tiun aliron al intensa lernado en Hispanujo, Liceo de Esperanto en Madrido en la jaro 1987 (8 horjn chiutage, 8-tage, dum periodo de 16 tagoj eble), en Francujo kelkajn jarojn poste (simile al Madrido), kaj ankau pli grave, mi utiligis la BEK-Kurson en 2011 kaj 2012 sur la insulo Hajano en Chinujo, kun Chinoj, kaj en la urbo Kantono kun Chinoj kaj kun unu studentino el Vjetnamio. Chiuj tiuj kursoj dauris la tutan tagon (kun multe da shanghoj, sed ech pli intense, chirkau 30 tagojn, 8 horojn chiutage krom dimanche).

Bonvolu ne pensi, ke la BEK-Kurso estas tre bona metodo. Ghi tute ne estas tia. Ghi permesas al chiuj instruistoj instrui lau sia propra metodo (prefere lau MULTAJ metodoj). Sed fundamenta principo de la kurso estas, ke INSTRUADO relative maloftas, eble 10% el la tuta tempo. En la principoj de la BEK-Kurso trovighas la horoj kaj horoj kaj horoj da malstrecha, kaj strecha, praktikado, kaj senfina serio de ekzamentoj chiumomente, chiutage. Estus kvazau oni ludus korbopilkon la tutan tagon, kaj chiumomente la sportistoj povas vidi la poentaron cheflanke. Tio povas havi motivigan efikon sporte kaj lingvo-lernade.

Post tri monatoj, la eksperimento ekos en la tiel nomata Esperanto-Insulo, la 11an de januaro, kaj chi foje jam estas dekoj da homoj el 17 landoj kiuj iros tien, sed ili ne estos en Chinujo por turismadi; ili venos por lingve labori kaj komunike labori kaj interkonatighe labori, kune kun multe da chinaj studentoj, por lerni kiom eble plej da Esperanto en la periodo de unu monato.

Por tiuj Azianoj el Chinujo, el Koreujo, el Tajlando, el Mongolio, ktp, se ili JAM studis fremdan lingvon, kaj sufiche sukcesis en la lernejo, ili kapablos, post multege da laboro, komuniki kun eksterlandanoj post eble 2 au 3 semajnoj el la tutmonata afero.

Se ili ne bone lernis fremdajn lingvojn antaue, ili TUTE ne kapablos sekvi la rigoran ritmon de la BEK-Kurso.

BEK estas nur unu speco de intensa lingvo-kurso, kaj ni bezonas, ke niaj kreivaj kurso-verkantoj tra la tuta mondo starigu aliajn, ech multajn aliajn. La bezonoj de lingvolernado estas tro vastaj por, ke oni havu nur du au tri KOMPLETAJN, INTENSAJN KURSOJN. Dum jaroj estighis multege da kursoj por enkonduki Esperanton iomete, sed ne sufiche por bone paroli poste. Estas ech centoj da kursoj por komencantoj, sed ni bezonas, lau mi, multe pli da kompletaj kursoj. Nun venas momento koncentrighi pri la eksperimentaj, longdauraj, inter 100 kaj 200 horaj kursoj. Tia verkado bezonas realajn gelernantojn, kaj eble bezonos novajn, ankorau ne konatajn, instruo=metedojn,

Sed por enkadrigi iomete miajn komentojn, sciu ke la Metodika Kurso de Katalin Kovats, kaj la du kursoj je universtitat-niveloj estas la veraj novajhoj de Esperanto-Insulo. Kvankam ke iliaj kursoj ne estas tiom intensaj, ekzemple tiuj de Profesoro Glossop kaj Profesoro Gobbo dauros nur kvar horojn chiutage: du por la kurso pri Paco kaj Milito, kaj du por la kurso pri Historio kaj Filozofio de la Informadiko. El tiaj kursoj, el tiaj kontaktoj, longaj, tre longaj, espereble estighos PONTO de intershanghoj inter Azio kaj aliaj kontinentoj。

Amike,

Dennis Keefe
Univeritato de Nankino, Chinujo
dennis
dennis diras:
2011-10-28 09:06

La nove anoncita ebla cheestado al Esperanto-Insulo de Peter Balaz kaj Jevgenij Gaus, kune kun du aliaj membroj de LERNU.NET, povas esti signifoplena turnigho en la orienta kaj okcidenta strategio de Esperanto-Insulo kaj de la Esperanto-Movadoj.

Ni jam scias, ke la tutmonata kurso pri lingvopedagogio kaj metodiko de Katalin Kovats, kaj la estigho de la Universitato de Esperanto kun profesoroj Ron Glossop kaj Federico Gobbo per si mem estas eble signifoplenaj, novaj aldonajhoj en la historia katalogo de esperantaj eventoj. Ni ankau scias, ke la BEK-Kurso, kun siaj tre tre intensaj kursoj, estas kvazau unikajho en la instruado de Esperanto tra la jardekoj, estante eble okoble pli longa ol la tipaj kursoj de Andreh Cseh. Pri tiuj eroj de Esperanto-Insulo, almenau ni diru, ke tiuj eventoj estas ege nekutimaj lau ilia dauro kaj enhavo. Chiutaga, tutmonata. Kursoj pri Paco-Milito, Informadiko kaj Lingvo-Pedagogio por Chinoj, aliaj Azianoj kaj homoj el pluraj mondoregionoj. En tiuj kursoj Chinoj, Koreanoj staras samrange kun niaj kutimaj Europanoj kaj Usonanoj.

Kaj nun, la priesplorado de la teamo de LERNU.NET pri la ebloj de pontaj kunlaboroj inter Azio kaj aliaj kontinentoj certe aldonas profunde novajn fruktodonajn ideojn por antauenigi la Esperanto-Movadon. Mi esperas, ke chiuj homoj el Chinio kaj el la 18 aliaj landoj de la partoprenantaro de Esperanto-Insulo komencos pontan dialogon kun Peter kaj Jevgenij de LERNU por ekvidi kiamaniere ni povas starigi novajn, efikajn, malmultekostajn kunlaboradajn projektojn inter Europo kaj Azio.

Esperanto-Insulo estas alloga, altir-efika loko por lerni kaj studi Esperanton tre tre intense, tutmonate, en agrabaj cirkonstancoj je relative malaltaj kostoj. Aliflanke, LERNU.NET reprezentas la potencon kaj la imagopovon de la Interreto kaj de la virtuala, sociomedia mondo. Ni diru, io el la filozofio de Guglo. renkontighanta kun la plej bona tradicio de enklaschambra lernado.

Sed tia kunlaborado ne okazos sen homoj. Homoj kiuj klarvidas, ke la KUNLABORADO povas estighi de homoj de diversaj landoj, de diversaj kulturoj kaj ech de malsimilaj konceptoj pri nia lingvo Esperanto. Ni ne timu la nian diversecon de opinioj pri la trajtoj de Esperanto. Unu afero unuigas nin: ni kredas, ke Esperanto estas bona ideo, kiu meritas pli da tutmonda atento kaj lernado.

Mi ne povas listigi chiujn homojn kiuj komencas pensi moderne kaj imagopove, sed samtempe ideale pri nia afero, sed inter tiuj kiuj jam kontribuis per sia laboro au per siaj ideoj al Esperanto-Insulo, permesu al mi listigi kelkajn: antau chio, Renato Corsetti, kiu vidas la kreskantan rolon de homoj ekster Europo: en Azio, en Afriko, en Mezoriento.

El Australio, Penny Vos, kiu vidas klare novan rolon pere de NOVAJ instruistoj por Esperanto rilate niajn elementajn lernejojn. Peter Balaz, kiu entreprenike kreas novajn strukturojn por la gugla flanko de Esperanto. Jung-kee Lee, el Koreujo, kiu rekonas kapablojn de homoj en projektoj kiuj kunligas Esperantistojn kaj kontinentojn.

Chinaflanke, estas la universitata entreprenisto Cui kiu iniciatis la unuajn kontaktojn kun la Universitato de Hajnano, nia nuna instruejo por Esperanto-Insulo. Estas Arko, kiu tra ILEI starigis la Vintrajn Esperantajn Kursojn, VEK, kadre de kiu staras ankau Esperanto-Insulo. Estas Trezoro kiu havas vizion pri la venonta sukceso de Esperanto-Insulo, kaj ech la kreado de esperanta komunumo sur la Insulo mem. Estas Hosemo kaj Wu kiuj kunmanghis Esperanto-Frunkon, servitan de Xiaojuan, por starigi la projekton Esperanto-Insulo. Kaj estas Trigo, sen kiu, nenio el la supre menciitaj atingoj realigeblos. Vi kiuj konas Trigon scias, ke li estas la brakoj kaj kruroj de la starigo de pluraj internaciaj eventoj en Chinujo.

Do, nun, ni pensu pri la kvalito de la nunaj programoj. Esperanto-Insulo estas por longdaura, efika insruado kaj lernado. Al tia instruado aldonighas la nova Universitato de Esperanto. Kaj venontece ni pensu pri kiamaniere efike kaj kunlabore kunligi niajn plej bone funkciante sistemojn, instruajn kaj varbajn, por ke Esperanto-Insulo ighu servo-centro por chiuj de nia mondo de Esperanto.

Sincere,

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinujo
simono
simono diras:
2011-10-28 21:00
Kvankam mi mem lernis aŭtodidakte, kaj ne vere komprenas, kial ne ĉiuj aliaj same memlernu, mi taksas la priskribatan projekton tre interesa. Ŝajnas esti aŭtenta lingvokurso kaj ne plu unu el tiuj ŝajnaĵoj, kiujn oni renkontas kadre de iuj semajnfinaj renkontiĝoj aŭ kongresetoj.

Ke temas pri strategia turniĝopunkto, nu, pri tio mi ne tiom certas. :)

Aldone mi demandas min, kio sekvu tian kurson. Mi kredas, ke postkurse la lernintoj - eble eĉ ellernintoj - falos en grandan malplenan truegon. Speco de lingva vakuo.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-29 01:06
Mi dividas chirilate la skeptikon de Pejno Simono.

Frazoj kiel "LERNU.NET reprezentas la potencon kaj la imagopovon de la Interreto kaj de la virtuala, sociomedia mondo" postlasas che mi la impreson de neta virtuala imago de la autoro mem, kiu skribis tiun frazon, milde dirite.

Espereble lia Eo-insulo ne estas la sama virtuala imagopovo.

Prefere fake diskutu, en Esperanto, pri la problemoj de la senlaboreco en Hispanio, kiu superas nun 21%. Per tio vi eble kontribuus al la faka diskutado kaj eble ricevos che la "ekstera mondo" pli da atento, ol se vi iom naive babilas pri chinaj Eo-insuloj kaj similaj strangajhoj.

Anstatau forjheti sian monon por dubindaj retprojektoj, al ESF mi konsilus investi sian monon en tute aliajn projektojn - jen kelkaj ideoj:
- chiujare eldoni en Eo libron pri la historio de la kongreslando
- eldoni chiujare almenau dek Eo-tradukojn de famaj beletraj kaj fakaj libroj de la monda literaturo (inkluzive de la acheto de kopirajtoj)
- subteni ciferecigajn projektojn de bibliotekoj lau la modelo de Vieno
- subteni retujojn kiel Libera Folio subvenciante la laboron de kelkaj profesiaj redaktoroj
- subteni jhurnalismajn projektojn en Eo (ekzemple internacia gazetara portalo en Eo) - tion TEJxa, kiu babilas preskau nur pri membrokartoj, evidente ne sukcesas fari
- renovigi la retujon uea.org
- subvencii pli da seriozaj sciencaj konferencoj pri Eo- kaj aliaj temoj (lau la modelo de Nitobe-simpozio - cxu tiu chi procezo finighis?)
- finance subteni konkretajn taugajn taskojn por unuopaj kompetentaj estraranoj, komitatanoj kaj membroj de UEA
k.s. (Ne vojagho, sed nur laboro).
- invitado al UK de famaj personecoj de la "ekstera mondo" kun sinprezento

Grave: Chiuj tiuj projektoj devus esti efektivigitaj ne lau iuj amatorecaj kriterioj validaj en la Eo-movado, sed lau la kriterioj validaj en la "ekstera mondo".

Tio estas kelkaj tute simplaj kaj normalaj ideoj, sed shajne grandega defio por Eo. Sed shajnas ke la e-istoj preferas revi pri Eo-insulo en Chinio, pri unu miliono da novaj e-istoj pere de lernu.net kaj per aliaj fantaziajhoj, kiujn oni povas legi chiumonate en la revuo de UEA.

Mi diras: LA ESPERANTO-MOVADO NE DEVAS GENERI UNUAVICE NOVAJN HAZARDAJN ESPERANTISTOJN, KIUJ RISKAS KREVI KIEL BALONO, SED GHI DEVAS UNUAVICE ATINGI LA INTELEKTAN KAJ KULTURAN NIVELON DE LA "EKSTERA MONDO". Nur tiam mi vidos realan shancon, por ke Eo progresu kaj estu agnoskita kiel reala intelekta kaj kultura forto. Se ghi atingos tion, ghi ech povos facile toleri kaj digesti privatajn sektemajn organizajhojn, intelektajn fikciojn kiel la Civito kaj aliajn "sektemulojn", "frenezulojn" kaj "strangulojn", char ili neniun rolon plu ludos en la movado (kiu poste la "fina venko" vershajne ech ne plu ekzistus).

Tiu estas mia vizio de Eo, sed shajnas ke nun ankau mi komencas halucinighi.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-10-29 08:32
Kara Andreo,

certe kelkaj viaj rimarkoj estas pravaj, kvankam oni povus diskuti, kiam, kie, al kiu, kaj per kiu estu realigotaj.

Mi opinias, ke agado de lernu.net kaj insula kampanio estas tute ghusta.
Plej bonaj ideoj de iu partio nenion signifos, se mankas subtenatoj.
Do, unue ni devas instrui, eduki anoj kaj eduki eble por viaj proponoj, cxar plej bona libro nenion valoras, se neniu ghin povas legi.

Krom tio en la monata tempo estos ebleco por multajn ideojn kristaligi, pripensi kaj decidi, kio ne eblas dum UEA kongresoj (Chiam mankas tempo por diskutado, por fari decidojn, chu partopreno de hazardaj personoj).

Ankau via kunagado tie povus tie utiligi. Se mi mem ne povas, au ne volas partopreni, mi ne prenu "venton de la veloj". Se vi ne volas subteni, do almenau ne detruu entuziasmon, atendu la rezultojn. Ne postulu, ke esperantistoj estighu politikistoj. Jam estas aliaj, kiuj politikas sukcese por siaj poshoj. Ech se vi estus ministro por laboro ankau ne povus ion shanghi, char la sistemo estas korupta, malsana. Mi agas ankaux politike, sed pli por uzi eblecon pusxi Esperanton antauen.
simono
simono diras:
2011-10-29 11:38
Fakte oni devus tute urĝe realigi ĉiun proponon en la supra listo de Andy. Tio vere havus sencon.

Persone, mi scias tre malmulte pri la "movado" kaj ties plej fervoraj anoj, ĉar mi ĉiam evitis ĝin. Sed kiam antaŭ jardeko mi vendis Ĉapelilon al la Esperantistaro, mi rimarkis, ke tre multaj klientoj tute evidente estis atingintaj postenojn fake sufiĉe notindajn. Alivorte la faka potencialo vere troviĝas inter niaj vicoj - aŭ eble mi prefere asertu, ke ĝi antaŭ dek jaroj troviĝis.

Unu problemo estas, ke iuj nepre volas koncentri siajn tutajn fortojn al la tasko krei novajn Esperantistojn. Tiel dekoj kaj dekoj de bedaŭrindaj homoj, kiuj neniam ajn volis lerni Esperanton kaj eĉ malpli volis iel ajn interrilatiĝi kun Esperantistoj estas morale devigataj - diverskiale - eklerneti la lingvon kaj ŝajnigi intereson pri la Sankta Afero.

En vero oni prefere nur informu pri Esperanto. Se iu vere interesiĝas, tiu mem okupiĝos pri Esperanto. Puŝi kaj ŝovi tute ne helpos. Tiel oni produktas nur bonantagulojn.

Esperanto estus certe pli alloga, se ni posedus iujn de ekstere ekkoneblajn aŭ almenaŭ prezentindajn trezorojn. Literature, al tiuj certe apartenas iu kaj iu antologio. Sed deko da antologioj certe ne estas tre granda trezoro.

La apliko de Esperanto kiel pontolingvo por traduki de unu lingvo al alia estus tia trezoro. DLT estis interesa projekto. Ne-maŝine, do home, bedaŭrinde, la Angla jam akaparis tiun lokon. Aparte de tio, multaj Esperantistoj tute ne sufiĉe scipovas Esperanton por traduki ion ajn ien ajn. Kio alportus min rekte al la lingvaĵa kvalito de Vikipedio, sed jen alia temo.

Sed tute aparte de la lingvaĵa nesufiĉo, al la trezoroj certe ne apartenas ĉi-momente la Vikipedio pro ĝenerala manko de kvalito. El dudek artikoloj - 9 estas duliniaj priskriboj de iuj vilaĝetoj, 9 estas duliniaj registraĵoj de astro el astrokatalogo, 1 estas io "incesta" pri Esperantisto aŭ Esperantaĵo, kaj nur unu artikolo entute havas iun ajn veran ekster-Esperantujan valoron. Plej ofte tiu ĉi dudeka artikolo okulfrapas per la fakto, ke ĝi havas nur kvinonon de la longo de samtema artikolo en la Angla Vikio.

Apliki Esperanton iel por sia profesia fako ankaŭ ne funkcias. Mi iam diskutis tre teĥnikajn Vindozajn komputilprogramajn detalojn kun alia programisto en Esperanto. Je unu sola okazo - el dekoj kaj dekoj, aŭ eĉ centoj, aŭ miloj, aŭ eble jam dekmiloj de similaj diskutoj kun aliaj fakuloj. (Temis pri "Ek!").

Kaj cetere, ke Esperanto solvus la problemon "Lingva Diskriminacio" same ne estas trezoro. Tute evidente, tiu ĉi problemego rolas ĉefe nur ene de la kapoj de la Esperantistoj. En la ekstera mondo ĝi tute ne ekzistas. Por tiel vendi Esperanton, oni devus jam antaŭe dek jarojn misii pri tio, ke lingva diskriminacio ekzistas kaj ke ĝi estas eĉ nepre solvenda problemo.

Nun, mi trovis trezore dekon da antologioj, unu ne-trezoron - kaj nenion plu. Ĉu ni vere ne havas ion ajn ofertindan al la ekstera mondo?

Se ni ne havas iujn trezoraĵojn, kial entute okupiĝi pri ni kaj nia stranga Esperanto?

Tio estas, kion mi dirvolis, kiam mi komentis, ke postkurse la Ĉinaj lernintoj falos en grandan malplenan truegon. Ili lernis la lingvon, do ricevis la ŝlosilon - kaj nun poste malfermos nian trezorejon por trovi ĝin malplena.
dennis
dennis diras:
2011-11-05 13:50
Oni povas klasifiki la celgrupojn de Esperanto-Insulo en la sekvaj kategorioj: tiuj kiuj volas LERNI la lingvon (en la tre tre intensa BEK-Kurso); tiuj kiuj volas lerni INSTRUI la lingvon (en la kurso pri Pedagogio kaj Metodiko); kaj tiuj kiuj volas UZI la lingvon por lerni ion alian je profesia nivelo (en la Universitato de Esperanto).

Tamen, Esperanto-Insulo ankau bonvenigas aliajn homojn kiuj tute ne interesighas pri Esperanto mem, sed pri edukado, pri aplikata lingvistiko, kaj pri organizado de lingvaj projektoj. Tio estas, Esperanto-Insulo volonte malfermos siajn pordojn al profesoroj, esploristoj kaj studentoj je magistra kaj doktora nivelo kiuj eventuale volas utiligi tiun unikan situacion por pristudi la socian, edukan, lingvistikan kaj psikologian akiradon de dua lingvo. Jam venos unu estro de lernejo en Chinujo por observi kaj lerni pri tiaj fenomenoj.

En Chinujo oni povas diri, ke praktike NE ekzistas kursoj en kiuj kaj Chinoj kaj alilandanoj studas iun lingvon en la sama kurso, kaj ghuste tio okazos en Esperanto-Insulo. La fakto, ke tiaj kursoj ekzistas tie estas instigilo por komenci teorumi iom pri la naturo de mikskultura lernado de fremdaj lingvoj.

La fakto, ke la kurso okazas enlecione ok horojn chiutage, kaj la praktikado dauras, spontane, ekster la klaschambroj, kun spertaj Esperantistoj kaj el Chinujo kaj el Europo, povas nutri la observadon de diversaj esploristoj kiuj interesighas pri edukado kaj pri lingvo-akirado. Tiu tre longa kaj tre tre intensa lernado permesas al la lingvo-observantoj vere vidi vere tre grandajn, multe pli facile mezureblajn shanghojn en lingvo-kapabloj. Oni ne povas diri same pri kutimaj lingvaj kursoj.

Kie trovighas lingvaj profesiuloj kaj esploristoj? Estas pli ol 20,000 membroj de TESOL (Teachers of English as a Second Language), aldone estas pluraj aliaj profesiaj asocioj de lingvo-instruistoj kaj lingvo-esploristoj kiel AATSP (American Association of the Teachers of Spansih and Portuguese), AATF (American Association of the Teachers of French) kaj la AATG (American Association of the Teachers of German). Mi menciis specife tiujn asociojn, char dum la 80aj jaroj, kiam mi estis profesia lingvo-instruisto, mi membris en chiuj el ili. Ekzistas aliaj.

Antau jaroj mi parolis kun multe da lingvo-esploristoj pri Esperanto. La situacio kun ili NE estas kiel multaj Esperantistoj pensas. Ne chiuj el ili malshatas Esperanton. Kaj multe el ili prikonsiderus studi ghin kiel lingvo-lernadan fenomenon SE estus bona shanco fari tion.

En la lastaj preskau 25 jaroj mi ne plu havas profesian kontakton kun lingvo-esploristoj, tamen, se kelkaj el niaj Esperantistoj nuntempe scias kiel anonci al tiaj profesiuloj la shancon plenrajte observi la lingvo-instruadon au lingvo-lernadon che Esperanto-Insulo, mi pensas, ke tio povus esti fruktodona por chiuj.

Mi havas nur unu rekomendon se vi emas kontakti au inviti ilin por fari siajn observojn au lingvajn eksperimentojn en Chinujo: bonvolu ne provi konvinki ilin pri la bonaj valoroj de Esperanto. Ne diru, ke vi volas pruvi tion au tion alian. Lasu al ili mem konkludi. Ili estas profesiuloj. Ili faros sian profesian laboron. Ili studos la lernadon de Esperanto, ili analizos, ili metos la tuton en teorian kadron, kaj ili publikigos en jhurnaloj por profesiuloj, kaj ni chiuj profitos legante iomete pli da konstato kaj vero rilate lingvo-lernadon kaj de Esperanto.

Amike,

Dennis Keefe
simono
simono diras:
2011-11-05 17:24
Ĉar denove Deniso prezentas sian kurson - fakte ne kurson, sed ekzercaron - mi iomete okupiĝis pri la afero. Mi tuj trovis metodajn erarojn.

Jam sur la unua paĝo oni enkondukas frazojn kiel "Praktiku en grupoj ..." kiuj tute ne apartenas sur paĝo 1. Ke oni ĉe tio alparolas la kursanojn, kaj ne la instruiston, tion oni vidas sur paĝo 2. Jen post lecioneroj "1" ĝis "22" sekvas "23 - Bonvolu ripeti la paĝon! Dankon!".

Evidente, por kurso jen jam katastrofo. Oni uzas gramatikaĵojn, kiujn la kursanoj ne lernos ĝis multe pli poste. Tiel oni ne konstruu ion ĉi-specan.

Aldone, sur paĝo 1 oni legas amason da frazoj "Kiel vi nomiĝas? Mi nomiĝas ..." ktp. Subite, sen iu ajn averto, jen "Mi estas Johano". Do plene nelogike. Kiel oni nun klarigu, ke "estas" havas alian signifon ol "nomiĝas"?

Tiam venas "... fartas ...", nocio preskaŭ ne klarigebla sen traduko. Aldone la esprimoj por farti estas tre diversaj en la etnaj lingvoj - ekz "How are you", "Wie geht's?", "Ca va?". Ankaŭ la respondoj diversas: "Well", "Gut", "Bien". Per iu rekta metodo sen uzo de la etna lingvo de la kursanoj, mi asertus, ke tiu ĉi nocio - do "farti" - tute ne estas akurate perebla. Mi tuj demandis min, ĉu oni eble okazigas la tutan kurson en la Angla.

Poste venas urboj kaj landoj. Ĉiuj landoj estas kun "-io". Sed ni ĉiuj scias, ke "-io" kaj "-io" estas du plene malsamaj konstruoj - fakte unu el ili devus esti "-ujo". Nur tiam la afero iĝas iugrade logika.

Kaj kial "franca" ne estu "Franca", se la lando nomiĝas "Francujo", do kun majusklo, tion komprenos neniu ne-Latin-alfabetulo. Plia kialo, kial Esperanto plene maltaŭgas ekster Eŭropo. Cetere, kiel oni klarigu tion al la bedaŭrinde kursanoj - nur per Esperanto - jam sur paĝo 2? Mi dubas eĉ, ke mezuma Ĉina kursano entute ekkonos, ke "franca" iel apartenas al "Francio".

Evidente, mi ne rigardis nur la unuajn du paĝojn de la tiel nomata BEK-kurso. Pli poste la afero iĝas pli malbona.

Ĉiuokaze, tute ne estus eble lerni Esperanton nur per tiu ĉi kurso. Do multege da bruo pri nenio.

Aldone, mi konsideras la tutan ideon voli instrui Esperanton al ne-Eŭroplingvanoj plene freneza. Esperanto tute ne taŭgas por uzantoj de ne-Eŭropaj lingvoj. Aldoniĝas - okaze de la Ĉinoj - la problemoj de prononco. Esperanto uzas voĉhavajn konsonantojn, kiujn la Ĉina tute ne konas. La sekvon de tio oni povas ĉiutage primiri, aŭskultante Ĉinan Radion Internacian.

Eĉ pli malbona ideo estas - laŭ mia opinio - inviti iujn fakulojn pri lingvistiko observi kiel Ĉinoj fiaskas ĉe la lernado de Eŭropeca lingvo - ĉi-okaze, Esperanto. Estiĝas la danĝero, ke oni atribuos la malfacilon al Esperanto, kaj ne tute ĝenerale al la Hind-Eŭrupeco de la lingvo lernata.

Lastvice venas la manko de strikta skemeco en la vortostoko. Bedaŭrinde la vortostoko de Esperanto fariĝas pli "natura" de tago al tago.

Do resume mi konstatas, ke la BEK-Kurso estas metodike subnivela kaj ke la tuta ideo instrui Esperanton al Azianoj estas tre dubinda. Oni ne forgesu, ke Ĉino devos lerni ĉiun solan vorton - eĉ tiujn, kiuj estas por mezuma sufiĉe klerigita Eŭropano evidentaj. Aldone la Ĉino devos atenti pri tempoj, lerni regi "la", kaj lastvice lerni centojn de vortoj, kie oni rezignas uzi la ilojn de Esperanto por konstrui ilin - ekz:

redaktoro anstataŭ redaktisto
redakcio anstataŭ redaktejo aŭ redaktistaro

ktp, ktp, ktp.

Aldoniĝas miloj da mallogikaĵoj - ekz. ke "mi" havas finaĵon de la infinitivo, ke "vi" estas kaj unueca kaj plureca.

Kaj ke la tuto iel estu "strategia turniĝopunkto" por Esperanto estas simple stulta troigo. Same kiel la uzataj nomoj "Esperanto-Insulo" kaj "Esperanto-frukto".

Fakto estas, ke unu homo instruas Esperanton al kelkdeko da Ĉinoj, kiuj jam parolas la Anglan. Ĉe tio li pagas praktike ĉio mem. Do temas pri speco de hobia iniciato - do propra ĉevaleto - proprakoste, proprakurse, propra-amuze, propracele. Ne pli, ne malpli. Nature, se iu volas fari tion, kial ne? Sed iel ajn vere antaŭenigi Esperanton, jen alia afero. Aldone instrui Esperanton ne havas grandan sencon en Azio - kaj ne nur ne en Azio.

Do, okupiĝinte iomete pli detale pri la projekto, mi mezureble korektis mian unuavidan opinion.

Jen ligilo al la unua triono de la BEK-kurso:

http://www.bekkurso.info/bek1.htm
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-11-06 00:37
Mi ege admiras Dennis kaj mi tute ne trovas ke Esperanto estu nur eŭropa lingvo - kia aroganteco!!!! Kiam mi loĝis en Germanio mi ofte gastigis azianojn kiuj bonege regis la lingvon.
Eble BEK ne estas perfekta kurso sed ne ekzistas por iu ajn lingvo perfekta kurso laŭ mi. Mi jam instruis la germanan, la francan, la hispanan, la norgevan kaj la italan - mi neniam trovis libron perfektan.Se vi ŝatus kritiki BEK, verku vi mem perfektan kurson. Plej verŝajne Dennis akceptus pli bonan kurson. Li estas pragmatulo kaj akademiano (en la ĝenerala senco).
La problemo de "mi nomiĝas..." kaj "mi estas..." ne estas problemo. Ni ĉiuj komprenas tion en niaj unuaj lingvoj. Ni akiris tiun scipovon kiel infanoj jam, samkiel ni tre junaĝe povas korekte uzi "mi" kaj "vi" aŭ "tie" kaj "ĉi-tie". Mi proponas legadon de Chomsky al tiuj kiuj ne komprenas tion.
"redaktoro anstataŭ redaktisto
redakcio anstataŭ redaktejo aŭ redaktistaro" Kial ne uzi redaktisto kaj redaktistaro? Laŭ la reguloj de Esepranto tio eblas, samkiel oni povus uzi "okulkuracisto" anstataŭ "oftomologo".
Eble vi nur havis malbonan tagon kaj volis grumbli.

simono
simono diras:
2011-11-06 09:14
Fakte ne, mi havis bonan tagon. Se mi havus malbonan, tja, ...

Kaj Chomsky - laŭ miaj informoj - ne estas tute ĝisdata, ĉu? Multaj opinias, ke la tezoj de tiu ĉi bonulo ne plu estas rekomendinda legaĵo.

Mia kritiko pri "estas" estas, ke oni enkondukas ĝin rekte apud "nomiĝas" kaj same kiel ĉe la tutaj frazoj kun "nomiĝas", rekte apud propra nomo. Tiel oni ne enkonduku "Mi estas". Do post "Mi nomiĝas.

Jen la dialogo:

Johano: "Kiel vi nomiĝas?"
Maria: "Mi nomiĝas Maria. Kaj vi?"
Johano: "Mi estas Johano." ...

La instrue ĝusta respondo estus memkompreneble "Mi nomiĝas Johano".

Cetere, kiu vorto nun signifas "nomiĝas"? La verbo "nomiĝas" aŭ la verbo "estas"? Kaj kiun rolon ĉe ĉio ĉi ludas "kiel"? Nu, ke "kiel" restu mistero sur paĝo 1 mi akceptas. Sed enkonduki nenecesan kaj facile eviteblan konfuzon mi tute ne akceptas. Ĉino antaŭ Esperanto jam sufiĉe konfuziĝos. Oni ne aldone konfuzu la povrulon.

Fakte, kiu ne tuj ekkonas tiun ĉi logikan problemon en tia ekzercaro, tiu ne estas kompetenta diskuti pri lernolibroj.

La problemo pri "redakcio" kaj "redaktoro" estas, ke oni uzas tiujn vortojn. Evidente eblas ne uzi ilin. Sed tio ne helpos Ĉinon antaŭ paĝo el Monato, ĉu? Li devos lerni tri konfuze similajn radikojn, kie nur unu estus lingve necesa. Fakte jen pli Okcidentalo/Interlingveo ol Esperanto.

Mi ne riproĉas Denison, ke Esperanto ne estas plene logika lingvo kaj mondlingve maltaŭga, mi riproĉas al li nepre voli instrui ĝuste tiun ĉi lingvon al Ĉinoj, al kiuj ĝi lingve vere neege taŭgas - nome nek vortostoke, nek prononce, nek strukture, nek alfabete.

Evidente, se li trovis iujn Ĉinojn, kiuj volas lerni ĝin - nu - kial ne? Bonan amuzon.

Sed grandan sencon tio ne havas. Kaj la tuta blablaado pri "strategia turniĝpunkto" kaj "ponto inter Okcidento kaj Oriento" estas ĝuste tio - nome sensubstanca blablaado.

Ankaŭ la BEK-kurso ne estas kurso - temas nur pri kursakompana ekzercaro - kaj eĉ ne vere bona.
simono
simono diras:
2011-11-06 15:22
Eble mi menciu, ke, kritikante la tiel nomatan BEK-kurson - fakte ekzercaro - mi ne nepre samtempe asertus, ke Denizo ne kapablus instrui - simple jam pro tio, ke mi scias preskaŭ nenion pri lia ĉi-rilata talento. (Same pri lia laŭdita organizada talento.) Mi iel eĉ supozas, ke li tre bone instruas kaj bonege amuzas kaj entuziasmigas siajn kursanojn, almenaŭ tiujn, kiuj sukcesas. Kelkaj postkurse laŭŝajne eĉ adoras lin.

Sed malgraŭ tio -

*** Mi kritikas la tutan ideon voli instrui Esperanton nepre al Azianoj.

*** Mi atentigas, ke la ekzercaro ne estas sufiĉe logike preparita por bone servi kiel kursa ekzercaro. Tio necesigus, ke la lernanto povu perfekte ŝtupari de paĝo al paĝo kaj de frazo al frazo, kaj ĝuste tiun ĉi postulon ĝi ne plenumas.

*** Mi malpufigas la eldirojn pri la grandega signifo de la projekto kaj reduktas ties grandiozecon al niveloj pli realaj.

*** Mi atentigas pri kelkaj misaĵoj en Esperanto mem.

La BEK-kurso estas montrata en la reto kaj pro tio mi mem - kaj vi ĉiuj same mem - kapablas laŭplaĉe prijuĝi kaj pritaksi ĝin. Mian opinion vi jam scias.

http://www.bekkurso.info/
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-11-06 07:39
Estas denove tipe lau E-maniero.
Apenau iu ion faras, tuj anoncighas plibonsciantoj, kritikantoj.
Mi nur demandas, kial ili ne faru mem, montru, ke povas pli bone fari.

"Ankoraux domo ne estas konstruita jam forbruligata"

Lau mi chiu iniciato bezonas subtenon kaj ne jughu pri rezulto, se ankorau ne okazis. Iame Andreo Cseh instruis tute direkte al divernaciaj partoprenantoj kaj ghis hodiau ankorau multaj ekzistas.

Ne serchu ankau kudrilon en la fojno. Eble parolas ankau envio, ke vi ne povas pli bone? Por venonta jubilea jaro ni bezonas pli da agantoj ol filozofoj.

"Por esti pura oni ne bezonas posedi riveron".
simono
simono diras:
2011-11-06 10:13
Unu kialo "ne pli bone fari mem" estas tio, ke Esperanto plene maltaŭgas por parolantoj de ne-Latinidaj/ne-Ĝermanaj aŭ eble pli bone por ne-Hind-Eŭropaj lingvoj. Do ne havas multe da senco torturi Ĉinojn per ĝi.

Fakte mi ne estus eliginta eĉ nur unu pepon, se Deniso ne nun eĉ plian fojon mencius sian kurson kaj ĉe tio anoncus voli inviti fakulojn studi la progreson de la klasanoj. Leginte tiujn novajn vortojn, mi pensis: "Nu, eble estus tamen bona ideo ĵeti rigardon al tiu ĉi onidire bonega kaj rekte revolucia BEK-Kurso". Tion mi nun ĵus faris. Jen ĉio.

Cetere, ĉe tio ne estis iel necese serĉi iujn kudrilojn en iuj pajlostakoj. La logikaj eraroj jam saltis rekte kontraŭ mian nazon. Sciu, dum mia profesia vivo mi jam starigis tre komplikajn kursojn kaj mem instruadis. Do mi scias pri kio mi parolas. Konstraste, ŝajnas al mi, ke vi ĉi-rilate iomete suferas je la tipe Esperantista simptomaro "Belecon taksas ne okulo sed koro." :)

Kaj pri kia envio vi babilas?

Kial mi enviu Denison pri lia fuŝeta ekzercaro kaj pri la fakto, ke nur Ĉinoj jam scipovantaj la Anglan havas ŝancon sukcese lerneti la lingvon Esperanto, kiun ili post la lernado, tre bedaŭrinde, ne povos prononci? Jen vere nenio enviinda! :)
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-11-06 12:54
Kies okulo ne radikas en koro, ne vidas belecon!
simono
simono diras:
2011-11-06 13:26
En la Germana oni estas iomete pli realismema kaj proklamas: "Amo blindigas". :)
Jorge
Jorge diras:
2011-11-06 10:39
Ne lau E-maniero, sed lau la maniero de chi tiaj homoj:

http://www.liberafolio.org/2007/eklipsas#1317311215

kiuj, cetere, kritikas ies lingvaĵon, tamen uzas mem la nelogikan "pli poste".
simono
simono diras:
2011-11-06 11:52
Mi petas ne insulti, ĉar aliokaze oni povos ĵeti vin el la forumo.

"Pli poste" vere ne estas logika. Aŭ "pli malfrue" aŭ "poste".
Jorge
Jorge diras:
2011-11-06 18:28
Ĉesu plori: mi ne insultas (kiel vi kutimas fari), nur priskribas.
Joxemari
Joxemari diras:
2011-11-07 18:23
En ordo pri la nelogikeco de “pli poste”, kiel Antonio Valén perfekte klarigas en unu el siaj lingvaj anguloj:

http://esperanto.es/[…]/227-lingva-angulo-9-poste-sed-ne-pli-poste

Tamen, “pli poste” kaj “pli posta(j)” estas vaste uzataj de multe da ĉia-tempaj kaj divers-paroĥaj aŭtoroj, i.a.: Albault, Auld, Baghy, Beaucaire, Bernard, Boulton, De Diego, Engholm, Fernández, Lagrange, Lapenna, Nervi, Nilsson, Piĉ, Piron, Privat, Steele, Szathmári, Szilágyi, Thorsen, Vallienne kaj eĉ Waringhien mem (en lia Esperanta-franca vortaro oni legas: “pli poste : plus tard”). Ĉu ni plu insistu, malgraŭ la efektiva uzado, pri ĝia neĝusteco aŭ eble ni ĝin enhejmigu en la lingvon kiel plian “nelogikaĵon” de E-o?
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-11-07 18:44
> aŭ eble ni ĝin enhejmigu en la lingvon kiel plian “nelogikaĵon” de E-o?

Volonte. Ni enhejmigu ĝin nun, tiel ke la postaj k pli postaj generacioj de esperantistoj ne havos diskuton pri tiu esprimo.

Ĝi ŝajnas al mi tiom konvena k natura: "Nun mi legas libron. Poste mi veturos al la biblioteko, kaj pli poste vizitos kinejon". Pri tia "naturecsento" mi emus kulpigi mian hispanecon ("más tarde"), sed, kiel Joxemari montris, ŝajnas ke, ĉialingvuloj sentas precize la saman konvenecon k naturecon.
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-08 07:17
"Ni enhejmigu ĝin nun, tiel ke la postaj k pli postaj generacioj de esperantistoj ne havos diskuton pri tiu esprimo."
Ne havu iluziojn. Pli postaj lernintoj de Esperanto rekomencos la samajn diskutojn pri la samaj demandoj.
amike
Istvan Ertl
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-11-08 09:57
Jes, prave... naiva mi.
Jorge
Jorge diras:
2011-11-08 11:00
Ke (mult)iuj uzas ghin ne estas suficha kialo por enhejmigo:

poste = pli malfrue = más tarde = later

*pli poste = *more later

Simile, oni ofte audas au legas "*konatulo", "*evoluighi", "*legala" ktp... sed ne pro tio oni aprobu tiujn formojn ghustaj.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-11-08 11:39
> Simile, oni ofte audas au legas "*konatulo", "*evoluighi", "*legala" ktp... sed ne pro tio oni aprobu tiujn formojn ghustaj.

Prava argumento.

> Ke (mult)iuj uzas ghin ne estas suficha kialo por enhejmigo:

Kaj tamen ghuste pro amasa (anasa?) uzado enhejmighis kaj -as en chiujn lingvojn de la mondo plej diversaj, logikaj au nelogikaj, esprimoj – ne laste neologismoj en E-o.

Estus amuze ekdormi nun kaj vekighi post 100 jaroj: mi vetas, ke "pli poste" estus venkinta.
simono
simono diras:
2011-11-08 19:39
Ŝajnas, ke "multe pli poste" estus same mallogika.

Do ĝi tekstu "multe poste", ĉar tio signifus "multe pli malfrue".

Sed tia sen-plia "multe poste" iel kojnumiĝas ĉe mi ankoraŭ en la gorĝo kaj simple ne volas lanĉiĝi translange tradente elbuŝe.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-11-08 20:11
Kio pri la alia direkto? Ĉu ni uzas "pli antaŭe" k "multe pli antaŭe"?
Jorge
Jorge diras:
2011-11-08 23:13
Oni ja diras "pli frue" kaj "multe pli frue".
fritzon
fritzon diras:
2011-11-12 20:14
Se iun daŭre interesas ĉi tiu temo, mi prezentas miajn vidpunktojn iom detale en aparta blogero:

http://www.ipernity.com/blog/fritzon/357362

Mia tezo resumeblas: “Pli poste” estas perfekte logika, normala kaj lingve ĝusta esprimo, neniel kritikinda.

Eventualaj komentoj bonvenaj tie ĉi, aŭ lige al la blogero en Ipernity!
simono
simono diras:
2011-11-12 22:57
Mi legis la blogaĵon. Ŝajnas al mi enteni tro multe da bruo por defendi ion ne vere defendebla. :)

Ankaŭ mi iomete pripensis, ĉu vortara difino estas ĉiam "senperde" interŝanĝebla kun la kapvorto, kiun ĝi difinas. Tio iomete dependas de la lerto de la vortaristo.

"pli poste" estas fakte - kiel blogulo rimarkis - tipa Germana eraro. Oni iel fone pensas "später" - do "pli malfrue" - kaj sekve iel aplikas la saman formulon al "poste". Tiel misestiĝas "pli poste". Fakte, kiel Kamaĉo jam atentigis, "poste" jam entenas la "pli" - nome el "pli malfrue".

Do sume, ankaŭ mi pritraktas la uzon de "pli poste" eraro. Evidente, ekzistas escepta kazo en plurtempopunkta sekvo de okazaĵoj - alivorte - nun, poste, pli poste, pli pli poste ... - sed jen alia rakonto.

Kvankam, ekzemple "multe poste" en mia orelo iel strangas. Sed supozeble unue nur miaflanke, kaj due nur pro tio, ke mi jam alkutimiĝis al la malĝusta "pli poste" kaj nepre volas baze de tiu unua miso plu formuli ne malpli mise - "multe pli poste".

Fakte, se iam ajn tuta popolo vere parolus Esperanton, ĝi estus jam post nur du aŭ tri jaroj planlingve ĥaosigita kaj tiel plene perdita. Jam la nuntempa mizere malgranda parolantaro maksimume klopodas pri tio - kelkaj eĉ konscie.
fritzon
fritzon diras:
2011-11-13 18:03
Ĉu “legis, sed ne finlegis”, aŭ “legis, sed ne komprenis”?

Ĝuste la aserton “‘poste’ jam entenas la ‘pli’” mi ja detale kontraŭargumentas, do atendeblus almenaŭ ia specifa provo refuti tiun mian rezonadon, se iu poste tamen volas pluaserti tion.

Mi ankaŭ montris, ke “plurtempopunkta sekvo de okazaĵoj” tute ne estas “alia historio”, sed ĝuste la kerno de la tuta demando. (La kondamno de “pli poste” flanke de Valén kaj sampensantoj, kontraŭ kiu mi argumentas, cetere ja estas senescepta.)

Kaj fine, mi ankaŭ penis montri, ke ĝuste anatemo de “pli poste” kontribuus al kaosigo de la lingvo, enkondukante novajn distingojn kaj esceptojn, tiel rompante la plenan regulecon en la sistemo de grada komparo de adverboj.

pistike65
pistike65 diras:
2011-11-13 07:28
Lau mia lingvosento, la signifo de "poste" ghuste ne enhavas la elementon "pli". "Poste" konstatas nur tion ke evento B okazis nek antau evento A nek en la sama tempo kiel evento A. (Simile, en la spaco, "trans" signifas ke objekto B situas nek cis objekto A nek en la sama loko kiel objekto A.)
Konstato enhavanta "post" au "trans" ne povas esti pli au malpli vera, nur vera au malvera; se oni deziras esprimi pli au malpli grandan distancon tempan resp. lokan, oni diru "okazis (poste,) iom/multe pli malfrue*", resp. "situas (transe,) iom/multe pli malproksime". Nome, "(mal)frua" kaj "(mal)proksima" estas segmentecaj, dum "post/antau" kaj "trans/cis" estas punktecaj, se kompari geometrie.
amike
Istvan Ertl

*rimarku ke che "okazis iom/multe pli malfrue" ne nepre temas pri okazado POST difinita tempopunkto; la komparbazo povas esti ekz. la tuta dauro de diurno, ene de kiu la evento okazas.
fritzon
fritzon diras:
2011-11-13 01:01
Jorge Camacho:
"poste = pli malfrue = más tarde = later
*pli poste = *more later"

Pri la hispana mi nenion scias diri, sed koncerne la anglan mi proponus kiel pli ĝustajn tradukojn:

poste = then / next / afterwards
pli poste = later

Aŭ kion diras la denaskaj angleparolantoj?
fritzon
fritzon diras:
2011-11-13 01:09
Kompreneble ankaŭ:
poste = after that
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-13 06:22
"ne pro tio oni aprobu tiujn formojn ghustaj" - se ne pro tio, do pro kio?
Ankau la uzateco de iu malghusta vortordo ne estu suficha kialo por ties enhejmigo. Mi dirus "oni ne aprobu pro tio tiujn formojn ghustaj", au, ech pli, "tio ne sufichas por aprobi tiujn formojn ghustaj".

amike
Istvan Ertl
LenioMarobin
LenioMarobin diras:
2011-11-13 16:55
Ankaŭ Zamenhof uzis “pli poste”. Ĉu oni povas konsideri tiun formulon modela?
fritzon
fritzon diras:
2011-11-13 18:12
Se vi efektive trovis zamenhofan ekzemplon de “pli poste”, bonvolu citi la precizan fonton! Per www.tekstaro.com almenaŭ mi ne sukcesis trovi tian. Blogero de Bernardo en Ipernity (www.ipernity.com/blog/37943/357477) i.a. diskutas tiun aspekton de la afero. Lige al ĝi aperas ankaŭ mia tiutema komento (www.ipernity.com/blog/37943/357477/comment/16334482#comment16334482).
fritzon
fritzon diras:
2011-11-13 18:44
Pardonu, nova provo fari la du suprajn retligojn alklakeblaj:

Blogero de Bernardo
http://www.ipernity.com/blog/37943/357477

Mia komento
http://www.ipernity.com/[…]/16334482#comment16334482
LenioMarobin
LenioMarobin diras:
2011-11-13 19:39
“... se la demandata objekto ne estas tre grava, donas la respondon en la gazeto kelkajn monatojn pli poste, ol da demando estis farita”. (Respondo al S-ro K. en Dinaburgo, en “La Esperantisto”, n-ro 41, 1891)
fritzon
fritzon diras:
2011-11-13 21:00
Efektive! Jen ĝi sur paĝo 104 en la “Originala Verkaro” (1929). Koran dankon! Mi estas imponita – ĉu vi konas la tutan tekstaron de Zamenhof parkere, aŭ kiel vi sukcesis trovi la citaĵon tiel rapide?!
Sten
Sten diras:
2011-11-14 13:32
Laŭ mia opinio plej gravas, ĉu la esprimo havas sencon aŭ ne. Evidente "pli poste" povas havi sencon, se oni komparas kun io okazanta malpli poste. Ekz. Mi manĝis, poste mi promenis kaj pli poste mi dormis. Tamen ŝajnas al mi, ke la plej multaj uzoj de "pli poste" ne estas tiaj, sed simple enhavas redundan "pli". Nu, tio ne estas tre terura; ni ofte elbuŝigas kromajn vortojn ne nepre necesajn. Sed ŝajnas al mi pli klare kaj elegante eviti "pli", se ĝi nenion aldonas al la senco. Ankaŭ la zamenhofa frazo ŝajnas simpligebla: "... donas la respondon en la gazeto kelkajn monatojn pli poste, ol la demando estis farita." => "... donas la respondon en la gazeto kelkajn monatojn post kiam la demando estis farita." Mi pensas ke "pli poste ol" hodiaŭ ne tre oftas.
simono
simono diras:
2011-11-14 14:56
Por mi la afero pri "pli poste" almenaŭ duone klariĝas. Malofte oni aŭdas aŭ legas "pli antaŭe", simple por tio, ke oni ankaŭ diras "antaŭ ol". Do oni ĉiutage sentas la enkonstruitan "pli".

Do man-en-mane kun la malpopulariĝo de "post ol" oni forgesas la "pli-econ" de "post" kaj sekve, ankaŭ de "poste".

"pli poste" - Gugle 72900.
"pli antaue" - Gugle 11600.

Evidente, la "pli antaŭe" estas ofte spaca kaj ne tempa. Aliflanke "pli poste" estas praktike nur tempa, ĉar space oni uzus "pli malantaŭe".

Cetere, "pli malantaue" okazas laŭ Guglo nur ses fojojn, kio iel mortpafas mian ĵusan argumentadon.

Evidente kaj "post" kaj "antaŭ" entenas "pli", ĉar aliokaze ne havus sencon uzi post tiuj "ol" en subfrazoj.

Aŭ ĉu mi plene malpravas kaj parolas tra mia altestimata furzilo?
Sten
Sten diras:
2011-11-14 18:27
La "ol" de Zamenhof estas tute normala ol, kiu rilatas ne al "poste" sed al "pli". Ĝi ne riskas morti.

Tradicie oni diras "antaŭ ol" kaj "post kiam" por transformi la prepoziciojn "antaŭ" kaj "post" en subjunkciojn (rolvortetojn en frazenkondukilojn, Bertile). Mi tre dubas ĉu la elekto de malsamaj vortetoj okazis per konscia konsiderado. Plej bone estus uzi antaŭ kaj post ambaŭrole, sen aldona vorteto. Tiel oni ja faras pri dum kaj ĝis. Sed la plimulto alkutimiĝis al "antaŭ ol" kaj "post kiam", do ŝajnas prudente uzi tiujn, se oni volas eviti lingvajn disputojn. (Sed ŝajne malmultaj volas tion...)
edmundo
edmundo diras:
2011-11-14 16:11
Ĉu vi povas kontroli tiun referencon? "La Esperantisto" estas konsultebla ĉe http://anno.onb.ac.at/[…]/anno-plus?apm=0&aid=e0a, sed ŝajne ne aperis numero 41 en 1891.
fritzon
fritzon diras:
2011-11-14 16:50
En sia Ipernity-blogo Bernardo jam konstatis la fuŝon kaj intertempe ankaŭ trovis la ĝustan lokon:

http://bit.ly/v5I9y4
edmundo
edmundo diras:
2011-11-14 18:17
Dankon. Indas ripeti ĝin ĉi tie, ĉar la blogo eble malaperos: 1891, n-ro 3 (marto), p. 23
Gerrit
Gerrit diras:
2011-11-14 20:31
Ankau eblas citi tiun teksteton lau "unua etapo de esperanto" [plena verkaro de L.L.Zamenhof - eldono de ludovikito = itô kanzi]: teksto 91-16 je pagho 391.

Pri la sama afero temas "lingvaj respondoj de ludoviko" nr 126 "Pri <post ol>" [sepa eldono - kompilita de Gaston Waringhien - kutime oni nur citas el la sesa eldono, bedauxre - au ties reeldonoj] - ankau en la serio de ludovikito - itô kanzi.
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-20 17:13
http://www.liberafolio.org/[…]/kunikloj-pli-popularas-ol-esperanto
"Alia problemeto estis, ke nur unu semajnon pli poste ni ricevis la mesaĝon de la banko, ke vere oni povas voĉdoni internacie."

Eble la esprimo estas pli ofte uzata en la dialekto hejma che Libera Folio :-)

amike
Istvan Ertl
simono
simono diras:
2011-11-06 16:07
Stranga BEK-aĵo:

"10. Ne estas nek luno nek steloj en la ĉielo. ..." (Temu pri profunde nigra nokto.)

Hmm.

Aŭ la frazo tekstu:

"10. Ne estas aŭ luno aŭ steloj en la ĉielo."

aŭ ĝi tekstu:

"10. Estas nek luno nek steloj en la ĉielo."

Oni celis supozeble la lastvican varianton.

(El BEK NESPO)
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-11-07 18:57
Se Esperanto ne tauhgas por chinoj, kion ili povas fari kun la angla? Legu tiun artikolon (en la usona) pri la problemoj de la chinoj en usonaj universitatoj: http://www.linkedin.com/new[…]le-68&ut=3rZlG2IAd8TAY1
simono
simono diras:
2011-11-07 19:20
Vere. Por Ĉinoj Esperanto estas malfacilega. La Angla evidente estas pli malfacilega. Sed la precipa barilo venkenda estas entute lerni iun ajn Hind-Europan lingvon - se oni ne estas lingvano de tiu ĉi lingvogrupo.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-11-08 02:09
Kiel la ĉinoj estas la plej granda etno en la mondo, ni do ĉiuj lernu la ĉinan. Sed mi devas averti vin - jam ekde multaj jaroj mi klopodas akiri la ĉinan kaj mi mizere malsukcesis.
Esperantst
Esperantst diras:
2011-11-08 03:15
Vi skribas, ke Esperanto por ĉinoj estas malfacilega. Mi tre ĝojus, se vi povus prezenti iun fonton pri tiu aserto. Mi ne estas sciencisto, sed laŭ mia opinio (kaj post interparoloj kun ĉinoj) Esperanto estas lernebla por ĉinoj je nivelo B2 post ĉirkaŭ 400 - 500 horoj. Se la koncerna persono jam parolas la anglan la tempokvanto reduktiĝas. Inverse Esperanto helpas por lerni la anglan lingvon. Ínterese estas, ke en la reto mi tute ne trovis indikon post kiom da horoj ĉinoj povas atingi B2-nivelon en la angla lingvo. Ĝenerale hispanoj aŭ italoj sukcesas lerni la anglan je nivelo B2 post ĉirkaŭ 800 - 1000 horoj. Mi supozas, ke ĉinoj minimume bezonas inter 1600 - 2000 horoj por lerni la anglan je la sama nivelo. Laŭ mia impreso la eldiro, ke Esperanto por ĉinoj estas malfacilega do ne estas tute vera aŭ almenaŭ tute relativa.
simono
simono diras:
2011-11-08 13:12
Tute aparte de la fakto, ke Ĉinoj havas grandajn problemojn prononci Esperanton - aŭskulti nur kelkajn elsendojn de Ĉina Radio Internacia sufiĉas por pruvi tion - la granda defio por la Ĉinoj estas, ke ili praktike devas lerni ĉiun solan Esperantan vorton de "nulo". Niaj plej bazaj vortoj neniel ajn rilatas al iliaj. Jen la precipa problemo.

La kialo por tio estas nature tio, ke Esperanto estas Hind-Eŭropa lingvo kaj kompare la Ĉina - pli precize la Ĉinaj lingvoj - apartenas al propra lingvogrupo. Ĉe ni ĉiu mezklera Latinid-lingva Eŭropano rigardas la vorton "tablo" kaj preskaŭ tuj divenas, pri kio temas. Ĝerman-lingvaj Eŭropanoj havas almenaŭ la radikon "tabl" aŭ "tabel" ie ene de sia vortostoko, do posedas iuspecan memorilon pri la vorto "tablo" kaj ĝia signifo.

Aparte de tio, la strukturo de la Ĉinaj lingvoj vere tre malmulte rilatas al la strukturo de Esperanto - kvankam Esperanto almenaŭ iomete proksimiĝas aglutinecon - do trajton tute ne Latinidan.

Ne estas multe da imagpovo necese por taksi la malfacilaĵojn.

Rilate la lingvon Esperanto la ĝenerala eldiro ŝajnas esti, ke nur Ĉinoj jam sufiĉe bone scipovantaj la Anglan sukcesos. Kaj pri tio jam pluraj fontoj estas haveblaj - eĉ jam ekde 1992.

Bedaŭrinde, inverse, alivorte - Hind-Eŭropanoj lernu la Ĉinan - troviĝas la aldona malfacilaĵo pri la Ĉina skribsistemo - kiu faras la regadon de la Ĉina lingvo eĉ pli malfacila. Evidente al tio aldoniĝas eĉ pli problemo - nome la tonhava prononco. Do por Anglo lerni la Ĉinan estas pli malfacile ol por Ĉino lerni la Anglan.

Evidente, oni povas plu kredi, ke lerni Esperanton estas nur bagatela afero - eĉ por Ĉinoj. Strange estas, ke tiom da "eternaj komencantoj" abundas ĉe ni - rilate nur apenaŭ menciindan bagatelaĵon. Simile strange estas, ke tiom da parolantoj fiaskas pri la akuzativo - en tia bagatela afero. Se mi aldonas la oftajn misajn uzojn de terminoj -

ekz "eduki" (faras hejme la patrino) kaj "klerigi" (faras lerneje la instruisto),
ekz "klaki" (dentoj klakas pro malvarmo) - oni tute ne "klaku butonon",

- kaj estas dekoj da pliaj ekzemploj - oni ne povas ne konstati, ke Esperanto fakte ne estas vere tre facila - eĉ por ne-Ĉinoj.
Esperantst
Esperantst diras:
2011-11-08 17:46
Ŝajne ankaŭ vi ne trovis sciencajn dokumentojn en la reto kaj pro tio vi ne povas liveri iun fonton pri viaj asertoj, ke Esperanto por ĉinoj estas malfacilega. Ĉu vi opinias, ke miaj taksoj estas maltaŭgaj? Laŭ miaj taksoj Esperanto estas ĉirkaŭ 4-foje pli facila ol la angla, se oni lernus ĝin kiel ĉino kiel unua fremdlingvo. Vi skribas pri fontoj, ke nur ĉinoj, kiuj jam regas la anglan sukcesos lerni Esperanton. Tiujn fontojn mi volonte ekkonus. Ĉu oni do povas konkludi el viaj vortoj, ke Esperanto por ĉinoj estas pli malfacila ol la angla???
simono
simono diras:
2011-11-08 19:29
Kiel vi supozeble mem sufiĉe bone scias, sciencaj studoj pri Ĉinoj lernantaj Esperanton certe ne abundas - se ili entute ekzistas. Do la fakto, ke mi ne povas citi iujn, signifas tre malmulte.

Almenaŭ unu ĉi-rilatan fonton oni povas trovi en tiu ĉi fadeno mem - do simple legu la afiŝon:

http://www.liberafolio.org/[…]nter-kontinentoj#1319908974

kaj plu sekvu ankaŭ la legilon en ĝi. Interesa legaĵo.

Kaj se vi nepre volas miskonkludi el miaj tre klaraj kaj bone kompreneblaj vortoj, ke Esperanto estas pli malfacila ol la Angla por Ĉinoj, mi simple ne plu scias, kion diri al vi, krom eble tio, ke vi relegu ĉion tre, tre, tre malrapide kaj tre, tre, tre atente. :)

Vi espereble ja havas gradon B2 en Esperanto, ĉu?
Esperantst
Esperantst diras:
2011-11-08 20:47
Mi pensas, ke venis la momento por fini la diskuton, ĉar ĝi kondukas nenien. Ĝi fariĝas persona anstataŭ faka. Tiun vojon mi ne volus sekvi! Dankon!
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-11-08 21:24
Vi pravegs, Martin!
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-11-08 22:21
Mi amas Esperanton, la lingvon de malpaco. Kiel alie ni povus kvereli tiom agrable kaj tiom konstante...
esperanto
esperanto diras:
2011-11-08 23:15
La evoluo de tiu chi "diskuto" estas la perfekta modela ekzemplo por ilustri, ke certaj samideanoj, al kiuj mankas konoj, scioj kaj argumentoj, emas sufoki kaj, kun stulta sarkasmo, fini la diskuton, en si mem gravan kaj pravan.
Liveru faktojn kaj analizu ilin anstatau konduti kiel infanoj au pubertuloj.
En tiu diskuto mi subtenas Pejno Simono-n, kiu lau mia observo multe kaj pozitive progresis en Lib. Folio, se mi rajtas instruistomajstre kaj jughkomisione pritaksi lian kontribuadon tiel, dum iu Moleon stagnas eterne sur la sama neelteneble mizera nivelo.
Howgh.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-11-09 00:02
> dum iu Moleon stagnas eterne sur la sama neelteneble mizera nivelo.

Mi ne dubas, ke mi stagnas eterne sur la sama neelteneble mizera nivelo, sed certe ne pro ĉi tiu diskuto, kiun mi tute ne partoprenis - aŭ "partoprenis" nur lastmomente por konstati la taŭgecon de Esperanto kiel kverela lingvo.

Ĵetu pli bonan rigardon k vi rimarkos, ke ne kun mi via progresinta Simono Pejno polemikis. Jen plia pruvo, ke via kritikemo estas ĝenerala, blinda k senzorga.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-11-09 00:07
> aŭ "partoprenis" nur lastmomente por konstati la taŭgecon de Esperanto kiel kverela lingvo.

K tion nur, kiam unu el la diskutantoj deklaris la diskuton sensenca k finita.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-09 00:41
Mi forgesis aldoni:

Homoj, kiuj havas nenion por diri, prefere rezignu pri intervenado, char ili nur sensence shtopas la reton per datena rubajho.

Al la redaktoro de Lib F mi eble konsilus foje malplenigi la plenplenan rubajhujon.

Se vi havas ian saghan respondon, mi ne rifuzos legi ghin.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-11-09 09:15
> Se vi havas ian saghan respondon, mi ne rifuzos legi ghin.

Mian saghan opinion pri vi mi prefere prisilentos por ne shtopi la reton per plia datena rubajho.
simono
simono diras:
2011-11-09 12:37
Polemiko estas tre honora intelekta okupo kaj fakte la celo de tiu ĉi forumo.

Ĉu eble iuj tie ĉi ne scias la signifon de la vorto?

Esperanto vere ne estas facila, ĉu ne? :) Jen la problemo, kiam estas tro da eternaj komencantoj kaj ne sufiĉe da B2-uloj.
simono
simono diras:
2011-11-09 12:41
Por la ĝisostuloj inter ni mi eble aldone menciu, ke "polemiko" estas Zamenhofa.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-11-09 14:36
Chu mia frazo iel pensigis vin, ke mi celas la vorton "polemiki" negative? Kial? Ghi shajnis al mi tute neutrala esprimo: "Ne kun mi Simono Pejno polemikis" - vi ja "polemikis" kun iu, t.e. skribe publike diskutis. Chu tiu frazo pruvas mian nekonon de la vorto, au montras miaflankan disdegnon pri la foje nobla arto polemikado?

Mi sincere ne komprenas vian sindefendan - k, interkrampe, intence ofendan - reagon. Sed ni ne forgesu, ke Esperanto estas la kverela lingvo de malpaco - ghi do bone servadas al sia celo.
simono
simono diras:
2011-11-09 16:00
Mi evidente plencentre trafis vundan punkton. :) Kiel Kamaĉo kutimas diri - ne ploru!
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-11-09 16:16
Gapige nelogikaj sensencajhoj efektive trafas vundan punkton. Unu tian sensencajhon vi sukcesis surekranigi - ne mirinda mia miro.

Mi klopodos ne plori - ne bezonos multe peni.

K mi komencas esti profunde laca de tiom da stultajhoj, de la propraj k de la aliulaj.
simono
simono diras:
2011-11-09 17:10
Vere, la diskutoj tie ĉi ofte lacigas. Aldone la arba aranĝo iam kaj iam konfuzas la diskutantojn.

Fakte vi pravas kaj estis iu "Esperantist", kiu nepre volas kredigi, ke Eo taŭgas por Ĉinoj.
simono
simono diras:
2011-11-09 12:16
Strange, kelkaj preferas fuĝi ol alfronti la veron. :)

Esperanto estas Hind-Eŭropa lingvo kaj pro tio nur vere facila por jamaj uzantoj de Hind-Eŭropa lingvo. Pri tio ne estas vere io ajn diskutinda. En la Germana oni dirus, ke tio estas "arschklar" - do, evidentega.

Fakte estas tre evidente, ke ĉiu ajn lingvo el iu ne-propra lingvogrupo estas ege malfacile lernebla. Ne malpli evidente, lerni aligrupan bone konstruitan planlingvon estos supozeble iomete malpli malfacile ol lerni aligrupan neplanlingvon.

Cetere, ne nur planlingvoj povas esti relative simplaj kaj regulaj. La lingvo Papiamento estas sufiĉe facila. Bedaŭrinde - kaj iomete kiel okaze de Esperanto - ankaŭ ĝi rapide perdas sian facilon pro du tendencoj "naturalismigi" ĝin - nome ortografie kaj vortostoke.

Priparolinte la facilecon de Esperanto por samlingvogrupanoj, restas plu la mistero "eterna komencanto". Mi vere ne povas kredi, ke Esperanto - aŭ eble pli bone - Esperantismo - posedas la strangan propraĵon allogi nur stultulojn.
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-13 07:38
Almenau unu el la klarigoj por la mistera fenomeno "eterna komencanto" estas tio kion moi nomis aliloke „nesufiĉa fiksiĝinteco”, aŭ „malofteco de fiksiĝ-okazoj”. Tio estas, per Esperanto potenciale eblas (same kiel eblas per ajna homa lingvo) esprimi ĉiujn signif-nuancojn, sed se diversaj ĝiaj uzantoj esprimas la saman signifon en pluraj manieroj pli-malpli same bonaj, rezultas, pli ofte ol en soci-havaj lingvoj, paralela kunvivado de formoj, ĉar malmultas kaj malbuntas la uzejoj kaj uz-okazoj kiuj arbitracius (eble eĉ arbitre) pri tiuj konkurencaj formoj.
http://www.liberafolio.org/[…]io-cu-mirago-cu-perspektivo

amike
Istvan Ertl
simono
simono diras:
2011-11-13 11:33
Sed jen alia fenomeno - la mankanta lingvaĵa fiksiĝemo. Ankaŭ mi tre konscias pri tiu manko kaj sufiĉe ofte malbenis tiun lingvan situacion.

Tamen, laŭ mia opinio, tipaj eternaj komencantoj normalokaze ne atingas ŝtupon sufiĉan por rimarki tiajn subtilaĵojn.
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-13 15:44
Vi pravas. Fakte, mi devintus distingi pli klare la „nesufiĉan fiksiĝintecon” kaj la „maloftecon de fiksiĝ-okazoj”. Pli gravas por ni nun la dua, nome ke komencantojn ne chirkauas same intense, chiurimede kaj chiuperile la lernenda lingvo, malsame al tio kio okazas precipe pri la angla - sed ankau pri aliaj lernotaj lingvoj "naturaj". Esperanto ne fluas el televido kaj radio, ne parolas ghin laboreja kolego ktp. Do, malplias la spontanaj okazoj fiksi lernendajhon en la cerbo de lernanto.

amike
Istvan Ertl
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-11-13 19:16
Unu el la bonaĵoj de Esperanto estas ĝuste ĝia nefiksemo, ĉar ĝi apartenas al ĉiuj homoj, ne nur al tiuj kiuj mem kredas paroli ĝin. Ĉiuokaze, neniu fremda lingvo fiksiĝas per si mem, eĉ ne la Angla; oni devas aktive utiligi la fiksiĝ-okazojn. Tiuj okazoj eble estas relative plej oftaj por la Angla (tamen, tio variegas laŭ lando kaj socia tavolo), sed homoj ne estas idiotoj aŭ robotoj. Ili mem decidas kion signifu tiuj fiksiĝ-okazoj.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-11-20 19:56
La hundoj bojas, la karavano antaŭeniras.
simono
simono diras:
2011-11-21 12:15
Mi centelcente konsentas kun vi - "La hundoj bojas, la karavano antaŭeniras."

Nome, la Esperanta hundareto laŭpove feble bojaĉas kaj la karavanegoj el lernintoj de precipaj naciaj lingvoj plene senĝene, siaspure, siacelen antaŭeniras. :) Kiel jam ĉiam.

Aŭ ĉu mi miskomprenis vian komenton?
simono
simono diras:
2011-11-21 12:48
Fakte, la karavanoj ĉe ni estas tiom malgrandaj kaj ane tiom malkoheraj, ke nur unusola hundo, kiu eĉ nur tri mizerajn decibelojn pli laŭte ol kutime bojas, sufiĉas por fuĝigi en plena ĥaoso tutan karavanon! :)
dennis
dennis diras:
2011-12-10 13:36

Resumo: 120 vortoj.
Komentado: 1019 vortoj.


RESUMO:

Estas multe pli da gelernantoj ol origine antauvidataj en la aligho-listoj de Esperanto-Insulo. Konsekvence, la chinaj organizantoj volas nun limigi ghin, metante la emfazon pli sur la kvaliton ol sur la kvanton. Sed, iom pro la amaso da homoj kiuj alvenos kun spertoj kaj kun ideoj, ekestighas che la horizonto kvin novaj substrategioj kiuj povas helpi pravigi la venontan rolon de Esperanto-Insulo kiel Servo-Centron por aziaj kaj ne-aziaj Esperantistoj, kaj ne kiel celon en si mem. La substrategioj estas 1) LERNU.NET, 2) Mongolio, 3) Infanoj, 4) Koreujo, kaj 5) la Insulo mem. Fine de la komentado, aldonighas demando pri la ebla ne-intereso de la lando Vjetnamio kvankam, ke la Universala Kongreso de Hanojo okazos je relative malgranda distanco de Esperanto-Insulo.

Komentado:

Hierau mi ricevis mesaghon de la la chinaj orgde Esperanto-Insulo, ke nun estas tiom da homoj kiuj flugos al la kursaro tie, ke la Organizo-Teamo preferas nun fini la varbadon kaj limigi la nombron da gelernantoj. Efektive, en frua okobro, kiam ekaperis la supra artikolo en Libera Folio pri Esperanto-Insulo estis proksimume 50 alighantoj el 12 landoj. Nun estas pli ol 100 gelernantoj el pli ol 20 landoj. Duobligho.

Mi responde retmesaghis al la tiulanda Organizo-Teamo, dirante, ke mi akceptas ilian konsilon, kaj ke mi bone komprenas, ke pli gravas la kvalito de la evento ol la kvanto da partoprenantoj. Mi pensas, ke ni chiuj klare vidas, ke nur alta kvalito de la kursoj, kaj alta kvalito de la ekster-kursaj aranghoj starigos la firman bazon por longdaura, kaj ripeta organizado de tiu eble unika evento en Esperantujo.

Lau mi, Esperanto-Insulo ne ekzistas por Esperantistoj. Ghi ekzistas por NE-Esperantistoj. Estas vere, ke Katalin Kovats instruos Metodikon al nunaj parolantoj de nia lingvo, kaj estas vere, ke la Universitato de Esperanto estas nur por lertaj Esperantistoj, tamen, chiuj el iliaj kursoj helpos al ni plibonigi la postan instruadon de Esperanto al NE-Esperantistoj.

Iom kontrau-kore, ni devis jam antau pli ol unu monato limigi la alighojn de la novaj, chinaj studentoj al la kursoj. Ekestighis tiom da intereso pri la kursoj, ke mi ech ne povis lanchi mian varboplanon por la elitaj universitatoj en Chinujo. Bedaurinde, char mi volis, ke estighu asocioj de studentoj de Esperanto en tiaj elitaj altlernejoj por plirapidigi, poste, la etendighon de la lingvo en multspecaj universitatoj en Chinujo kaj Azio. Alia kialo por havi strategian planon por la elitaj universitatoj de Chinujo estas, ke ghuste tiaj studentoj kiuj finas siajn studojn eksterlande, kaj tio en similaj elitaj universitatoj kiel Stanford, Harvard, Cambridge, ktp.

Do, kvankam nun limigita, mi konstatas, ke estas, neatendite, pluraj substrategioj, devenantaj de la Projekto Esperanto-Insulo, kiuj iom post iom eble plenkorpighos. Mi listigu kelkajn el ili, kun la devigaj demando-signoj, char nenio tiuriate estas nuntempe certa.

Unue, iom neatendite, ekaperis la intereso de www.lernu.net en Esperanto-Insulo. Cheestos kvar membroj de LERNU, inkluzive Peter Balaz kaj Jengevnij Gaus. Mi jam rimarkigis, ke tiu cheestado povas marki strategian turnigho-punkton, char antauvideblas diskutoj pri kia maniero la virtuala mondo de LERNU povas utiligi la fizikan strukturon de Esperanto-Insulo kaj inverse. Antau chio, Esperanto-Insulo ne estas celo en si mem. Ghi estas servo-centro por tiuj kiuj volas profiti de ghi.

Due, Mongolio. Jes, ja Mongolio venas! Tion mi ne povis imagi chekomence, sed cheestos la kursojn kvin au ses homoj el Mongolio. Pluraj por lerni per la baza BEK-Kurso, sed ankau, aliaj por cheesti la kurson pri Metodiko de Katalin Kovats. Ni esperas, ke tiamaniere ekestighos pli forta kaj efika instruado de Esperanto en tiu lando. Mi audis, sed pri tio mi ne certas, ke pro la projekto Esperanto-Insulo starighas nova ILEI-sekcio en Mongolio. Tio ne revoluciigas la Esperanto-Movadon, tamen tio estas tre interesa substrategio.

Trie, infanoj. La instruado de Esperanto al infanoj. Venos pluraj homoj kiuj jam profesie instruis al infanoj au kiuj interesighas pri la instruado de infanoj. Penny Vos el Australio, kiu bone konas la Montessorri Metodon, cheestos kune kun aliaj homoj de tiu lando. Ron Glossop, kvankam longatempe profesoro por universitataj studentoj ankau interesighas pri la temo. El Italujo venos Ermano Tarracchini, kiu jam laboris kun lernejaj projektoj. Estas aliaj, multaj. Tamen, samtempe pulsadas en Hajnano la deziro de kelkaj meti kursetojn de Esperanto en lernejojn por infanoj. Estus interese fari tie bonvolajn, infano-centrajn kursojn por tiaj lernejoj. Kaj eble tre signifoplena por la china edukosistemo estas, ke unu lernejestro (kaj en Chinujo, tio povas signifi lernejon kun miloj da infanoj) venos al Esperanto-Insulo por observadi.

Kvare, Koreujo. La Koreanoj venas multnombre, kaj inter ili, mi kredas, estas la prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio. Aldone, la fruktodona laboro de LEE Jung-kee, kvankam, ke li mem ne venos al Esperanto-Insulo, donos la bonajn kondichojn por starigi SOMERAJN eventojn por kaj Chinoj kaj Koreanoj en la norda parto de Chinujo. Koreujo trovighas multe pli proksime al la norda parto de Chinujo ol al la insulo Hai Nan Dao, kaj somere oni havas multe pli da tempo ol vintre. La influo de la longdaureco de Esperanto-Insulo povas pozitive influi la venontan konceptadon de someraj kursoj en Azio. Eble ne tiom longe kiom en Esperanto-Insulo, tamen multe pli longe ol la tradiciaj tri-tagaj eventoj, la “TTT-ejoj,” kiaj shajne trovighas multloke en Chinujo.

Kvine, antauvidate jes ja, sed ne tiom rapide estas la starigo de kromaj kursoj por la Insulo Hajnano. Jam ekinteresighas unu lingvo-lernejo pri la starigo de esperantaj kursoj ene da la lernejo. Krom tio, Spado, loka Esperantisto, pro la projekto Esperanto-Insulo, jam ricevis permeson starigi specialan kurseton che la Universitato de Hajnano. Ghi komencighis antaunelonge, kaj alvenis, lau loka raporto, pli ol cent studentoj. Kelkaj el la lokanoj pensas, ke Esperanto-Insulo multe, multe plifortigas la movadon tie, kaj ke ghi ankau eksportighos al aliaj lokoj en Chinujon.

Do, kio elvenos el tiuj substrategioj kiuj nun antau niaj okuloj bildighas sur la horizonto? Mi ne scias, sed la fakto, ke Esperanto-Insulo estas longdaura, tutmonata, senturismada afero, kaj ke ghi havas la celon krei ponton inter Azio kaj aliaj kontinentoj, eble kreos ion interesan, valoran -- ne shajnigan – por Esperantujo.

Ni esperu, ni atendu, sed iom atente por starigi efikajn, promesplenajn, novajn projektojn. Kaj, mi aldonu, ne multekostajn, kaj plejparte memfinancadajn.

Kvankam ke tiuj novaj substrategioj videblas che la horizonto de Esperanto-Insulo, tamen mankas, kaj tio okulfrape, la ekinteresigho de la la lando de la venonta Universala Kongreso, Vjetnamio. Diri “Hai Nan Dao” estas diri “apud-Vjetnamio.” Mi scias, ke povas ekzisti ideo-konfliktoj inter Chinujo kaj ghia najbaro, tamen kial ech la Esperantistoj de Hanojo ne videble ekinsteresighas pri projekto kiu povas ankau esti servo-centro por la plifortigo de la Movado en tiu lando? Mi timas, ke la problemo ne tiom kushas en la politika tereno kiom en la tradicia mondo de Esperanto, la mondo kiu laboras tro insule (bonvolu ne enmiksi la Esperanto-Insulon chi tie!). Bonaj ideoj ne estas tiel bonaj se ili ne interrilatas.

Amike,

Dennis Keefe
Univeritato de Nankino, Chinujo
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-12-10 14:58
Kara Dennis, mi gratulas kaj deziras pluan sukceson.
Jam nun antau komenco estas sukcesa projekto. Mi konante vin sciis, ke vi ne faras duonan laboron. Dum aliaj filozofas kaj saghumas, vi marshas antauen.

Estas bonega inauguro de la jubilea jaro "Esperanto -125!"
simono
simono diras:
2011-12-11 17:19
"Dum aliaj filozofas kaj saĝumas, vi marŝas antaŭen".

Certe Denizo faras tion, sed "antaŭen" laŭ mi ne plene sufiĉas. Oni devas antaŭe pripensi marŝi antaŭen kien. Kaj tio ŝajnas iĝi problemeto. Se la sukceso vere tiom egiĝos, kiel la priskribo supozigas tion, eĉ la tuto de la hodiaŭa E-movado ne sufiĉos por adekvate porti ĝin.

Ĉinujo estas granda kaj la nombro da Ĉinoj same. :)

Tio respondas al mia plej amata plej granda timo. Nome, ke EU inter iu tago kaj la tuj posta decidus enkonduki Esperanton grandskale en ĉiujn lernejojn de Eŭropa. Kia katastrofo! Ni plene ridindigus nin. Subite la ekstera publiko ekkonus, ke 70% de la tiel nomataj Esperantistoj tute ne scipovas Esperanton kaj el la alia 30% apenaŭ iu kapablas instrui ĝin. :)
javergara
javergara diras:
2011-12-11 19:50
La porEsperantaj laboro kaj strategia vidokapablo de Dennis estas vere admirindaj, kaj do mi fieras esti lia amiko.

Tiu chi iniciato pri Esperanto-Insulo, kiun li lanchis kune kun iuj chinaj aktivuloj, estas pluraspekte grava kaj noviga, chefe sed ne nur kiel atestilo pri la ebleco disponi je intensa, sufiche daura kursaro cele al serioza lernado de/per la lingvo. Kiel Dennis mem mencias, por la estontumo de Esperantujo tre utilus la kreado de interkonektita reto de bonnivelaj E-lernolokoj kaj klerigejoj, funkcianta ekz. kune kun Lernu.net (Herzberg, Mazzara del Vallo, Gresijono k.a.).

Pro la kreskanta graveco de tiu lando en la nuna mondo, mi tre ghojas ke Esperanto en Chinio ne plu estos nur iu burokrata shtatfako lau la informopolitiko de tiu komunista-kapitalistega diktaturo (kion tamen tre entuziasme subtenas nia chefa finvenkisto), sed ke vershajne pli kaj pli estighos reala, amasa china E-uzantaro, kies ekzisto ja povas havi pozitivan efikon en la plivastigho de Esperanto kiel reale ekzistanta afero. Mi ankau forte esperas ke tiuj alvenantaj chinaj kaj ceteraziaj esperantuloj (ekz. koreoj) firme influos la evoluon de la lingvo mem, revene al la strukture neeuropeca karaktero kiun Zamenhof genie provizis al ghi. Chi-kampe, la iamaj esploroj de Claude Piron daure restas tre gravaj kaj intelekte stimulaj.

Mi do tre ghojas pro la bona novajho.

José Antonio Vergara

dennis
dennis diras:
2012-01-15 16:41

Kiam mi unue instruis la tre tre intensan BEK-Kurson, mi faris tion dum la jarfina ferioperiodo en Hispanujo che la Liceo de Esperanto en Madrido en 1987. Tiam komencighis 11 homoj kiuj lernis Esperanton 8 horojn chiutage dum 8 tagoj. Sep homoj finis la kurson, kaj la plejparto flue au mezflue parolis, tamen kun eraroj.

Nun multe da jaroj pli poste, en kurso kiu dauros 220 horojn, do trioble pli ol en la madrida kurso, trovighas antau mi pli ol 80 homoj, la plejparto el kiuj ne komprenas nek la hispanan lingvon nek la anglan. Studentoj el Chinujo chefe, sed ankau deko da homoj el Koreio, kaj kvin el Mongolio, kaj homoj el multe pli da aliaj landoj.

Kelkaj jam lernis iom da Esperanto, sed spite al serioza, antaua studado, ili ne flue parolas la lingvon. Kelkaj estas falsaj komencantoj el Chinujo, kiuj facile faris la taskojn de la unua tago kaj la dua, sed kiuj nun vidas, ke BEK kvankam baza, ne estas facilega kurso. Kelkaj estas veraj, chinaj komencantoj kiuj prononcis siajn unuajn vortojn de Esperanto antau tri tagoj. Tiujn verajn komencantojn mi rigardos de tre proksime. Chu ili kapablos flue paroli Esperanton post unu monato? Aliaj homoj eble devos respondi al tiu demando,

Dennis Keefe
Nun sur la Esperanto-Insulo
dennis
dennis diras:
2012-01-16 00:33
Esperanto-Insulo, Mezurado

Eble unu el la plej gravaj partoj de iu ajn sukcesa agado estas la starigo de sistemo de mezurado. Ofte en Esperantujo, shajnas, ke la ununura mezursistemo kiun ni havas por agado estas granda grupofoto de la partoprenantoj de tiu au alia evento, kaj ghenerala statistiko pri kiom da homoj alighis al la evento. Sed tiuj du formoj de mezurado kashas multajn utilajn detalojn de la realeco de la arangho.

Eble unu el la plej bonaj manieroj plibonigi tiun mezuradon estas forigi la grupofotojn (kaj mi scias, ke oni probable ne devas fari tion, char ghi kontrauas la naturajn dezirojn de la organizantoj, kaj de la partoprenantoj), kaj koncentrighi pli sur la kolektado kaj analizado de pluraj mezuriloj de la evento. Du ekzemploj de tio: kiom da cheestantoj venas por chiu ena kunveno au aktivajho, kaj kiom da homo-horoj entute ekestighis dum la tuta evento?

Post kelkaj minutoj, mi devas foriri por instrui 8 horojn, kaj poste por kontroli dum 3 horoj la vesperajn studosesiojn por la lernantoj kaj studentoj de Esperanto-Insulo, Estas evidente, ke instruante tiom, mi mem ne havas tempon por bone estri la bezonatan mezursistemon. La samon ni povas diri pri iu ajn Esperanto-evento. Do, bezonatas homoj kiuj interesighas pri tiaj temoj. Kaj bezonatas homoj kiuj trastudos la rezultojn de la analizo de la statistikoj. Suprajha kolektado, kaj suprajha analizo kaj sekve tuta manko de utiligado de tiuj statistikoj ne servas al Esperanto-Insulo, kaj nek al la Esperanto-Movadoj.

Grupofoto? Bone, sed garantiu al ni ke la priskribo de tiu foto vere rilatas kun la enhavo de la evento.

Dennis Keefe
emerito
emerito diras:
2012-01-16 01:55
Granda mezurilo de la evento estos ankau: kiom da cheestantoj vere volus uzi Esperanton post la kurso (temas pri komencantoj), chu ili informos, reklamos la lingvon en sia chirkauajho, chu traktas restadon sur la Esperanto-Insulo nur kiel bela, interesa libertempo.
Mi deziras al vi, ke multaj restu che e-agado (chiuj, certe ne eblas).
simono
simono diras:
2012-01-16 07:05
Por profesia lingvokurso ekzistas fakte nur unu senchava mezurilo. Nome la nombro da poentoj atingita en la fina ekzameno. Ĉio alia estus nur memtrompo.
edmundo
edmundo diras:
2012-01-18 18:19
Mi malkonsentas. Gravas ankaŭ la spertado de la lernantoj, ĉu ili amuziĝas, ktp. Alie ili ne elspezos sian tempon kaj monon por veni al la kurso. Tiu flanko estas speciale grava, se temas pri fakultativa kurso por infanoj. (En la lernejo, al kiu iradas miaj filinoj, oni eĉ ne nomas ĝin "kurso", sed "klubo" pri la franca/hispana.) Eĉ ĉe seriozaj plenkreskaj lernantoj gravas la spertado. Nur ĉe deviga kurso por konskriptoj oni povas tute ignori tiun aspekton.
dennis
dennis diras:
2012-01-18 17:37

Certe eble che la fino de mia vivo kiam mi retrorigardas la buntajn travivajhojn en la nekutima mondo de la instruado de Esperanto, mi repensos pri tiu ege interesa grupo da 82 studentoj kaj gelernantoj en la baza kurso sur Esperanto-Insulo.

Por doni al vi ideon pri la afero, hierau mi trarigardis ekzamenton numero kvar, kaj konstatis, ke por la vorto-tradukada ekzerco estis respondoj en la china, angla, mongola, korea, franca, germana, slovaka, kaj en unu alia lingvo kiun mi ankorau ne rekonas! Mi ne atendas tian rezulton antau ol veni al Esperanto-Insulo, kaj al mi evidentas, ke mi ankorau devas lerni multege pri lingvo-instruado!

Feliche estas apud mi homoj kiel Katalin Kovats kaj Penny Vos, ambau kapablaj solvi multajn metodikajn kaj instruajn problemojn!

En la instruado de la kutimaj lingvaj kursoj che kutimaj lingvaj kursoj, la multlingvula bunteco neniam okazas ghuste kiel en Esperanto-Insulo, almenau lau mia 30-jara sperto. Mi ghojas, havi tiun sperton, fakte tre ghojas, tamen samtempe mi scias, ke mi eble ne donos sufiche bonajn lecionojn, char la bazo de bona instruado estas la bona kono de la situacio kaj la de chiu individua lernanto. Individuaj lernantoj tre malsimilas, kaj ege bezonatas koni ilin kiel lernantojn kaj kiel homojn.

Mi esperas, ke en venontaj jaroj, ech ek de la jaro 2013, aliaj europaj au alikontinentaj instruistoj volos fari similan aventuron en Azio. La nuntempa problemo estas trovi homojn kiuj volas kaj kapablas gvidi tiajn tre tre intensajn kursojn (8 horojn chiutage kaj ses tagojn chiusemajne dum tuta monato, tio estas dum chirkau 200 horoj).

Ke oni ne pensu, ke unu semajno da lecionoj ech kun tre tre lerta instruisto (kaj tia mi NE estas) sufichas por paroligi Chinojn esperante. Mi ech konas profesorojn de Esperanto en Azio kiuj ne kapablas paroli la lingvon. Kaj tion mi komprenas, char mi mem nur paroletas la chinan spite al miloj – jes miloj -- da horoj da laboro. Kaj mi scias, ke mia tuta monato de la tre tre intensa BEK-Kurso ne sukcesos se gelernantoj ne faros ion poste.

La historio de Esperanto ne havas multe da ekzemploj de longaj kursoj, sed valoras la penon regardi detale la rezultajn de tiaj kursoj. Se iu scias ion pri eksperimentoj kiaj okazas nun en Esperanto-Insulo, mi volonte legos chion kion vi sendos al mi.

Amike,

Dennis
keefeinchina che gmail.com

dennis
dennis diras:
2012-01-19 23:40
Esperanto-Insulo, NOVAJ instruistoj renkontighos kun NOVAJ gelernantoj

La trejnado kaj edukado de instruantoj kaj instruistoj de Esperanto lokighas inter la fundamentaj priortitatoj por helpi certigi la daurigon de la Esperanto-Movado. Instruistoj instruas cheeste; instruistoj lernigas perrete; instruistoj helpas kunligi studentojn, lernantojn kaj infanojn tutmonde.

Do, kiam kreighas io nova en la lernilaro de niaj instruistoj, tio povas esti konsiderata kiel pozitiva pasho por la plibonigado de nia instruado, kaj KIOM tiaj plibonigajhoj bezonatas!

Mi pensadis iomete chi vespere pri la signifo de la kunmetado morgau de BEK kaj la Kurso pri Metodiko de Katalin Kovats. La lernantoj de Katalin komencos aktive partopreni en la intruado de la BEK-Kurso. BEK, kiu ghis nun konsistis el 8 horoj de rekta instruado de UNU instruisto, ekde nun konsistos el la la instruado de 6 horoj de la instruisto (mi) kaj 2 horoj de la gelernantoj de Katalin (fakte, aldone al tiuj 8 horoj estas la studsesio de 3 horoj chiuvespere al kiu la lernantoj de Katalin jam multe kontribuis).

La kunmetado de lernantoj de Chinio, Koreio, Mongolio, Australio, Francio, Slovakio, Japanio, Tajlando, Litovio, Hispanio, Italio kaj aliaj landoj kune kun instruistoj el Hungario, Slovakio, Italio, Portugalio, Koreio, Francio. Germanio, Nederlando, Kanado, Belgio, Australio kaj Slovenio, ktp, estas pedagogia novajho, kaj mi ne certas chu tia novajho jam okazis en Esperantujo au ne.

Gelernantoj volas havi bonajn instruistojn kaj ni instruistoj, por lerni instrui, bezonas gelernantojn kaj speciale NOVAJN gelernantojn, kaj ghuste tiel okazos en Esperanto-Insulo.

Kiel antaua, profesia estro de lingvo-programoj, mi scias, ke en la mondo de la instruado de la angla lingvo, estas ege malfacile trovi multlandajn, verajn komencantojn de la angla lingvo por, ke NOVAJ instruistoj povu provi siajn novajn sciojn kun grupo da veraj komencantoj kaj lerni sian metion.

Tio kio okazos morgau en Esperanto-Insulo estos interesa novajho ankau por tiuj kiuj profesie okupighas pri lingvo-instruado. Mi pensas, ke instruistoj de aliaj lingvoj shatus ekscii iom pli pri nia “eksperimento.”

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinujo
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-01-20 13:57
Dennis Keefe skribis:

>> Kiel antaua, profesia estro de lingvo-programoj, mi scias, ke en la mondo de la instruado de la angla lingvo, estas ege malfacile trovi multlandajn, verajn komencantojn de la angla lingvo por, ke NOVAJ instruistoj povu provi siajn novajn sciojn kun grupo da veraj komencantoj kaj lerni sian metion. <<

Hm, pensige. Oni ne venas al la ideo instrui la Anglan lingvon al tre malsamdevenaj komencantoj, kaj se tamen oni venas, malfacilas realigi. Eble la malfacilaĵoj identigi celgrupon da Esperantistigotoj en la ĝenerala loĝantaro venas de tio ke la aro de Esperanto-interesitoj en si mem estas tiel karakteriza celgrupo, avangardema pri la novaj influoj. Alia ekzemplo estas la Vikipedio. Esperanto frue aliĝis, kaj dum mallonga periodo eĉ estis pli granda ol la Germana versio (laŭ Chuck Smith en Muzaiko lastatempe). Kiam mi lastfoje rigardis, la Esperanta versio samnivelis kun la Dana. La "unuaj moviĝantoj" jam estas inter ni ĉiuokaze, sed vasta agnoskiĝo (la "fina venko") venos nur kiam eksavangardiĝos la ideoj kiuj donas sencon al la ekzisto de Esperanto.