Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Esperantista atako gaje malsukcesis 7-3

Esperantista atako gaje malsukcesis 7-3

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-28 15:22
Kadre de la junulara programo en la Kopenhaga Universala Kongreso en mardo okazis futbalmatĉo inter esperantista taĉmento gvidita de Kim Henriksen kaj loka teamo.

La esperantan taĉmenton konsistigis kunludantoj el Nederlando, Danio (2), Nepalo, Japanio, Kolombio, Meksiko (2), Usono kaj Britio, inter ili du virinoj (Margerita Huirion el Meksiko kaj Sasha Murr el Britio). Kvankam pli malpli hazarde kolektita dum la kongreso kaj sen preparo (Latifou Gbadamassi el Benino eĉ sen ŝuoj povis kontribui per golo), la partoprenantaro tamen havis multe da ĝojo.

La matĉo finiĝis per 7-3 por la lokuloj, ĉar la esperantistoj ne povis utiligi plurajn ŝancojn por akiri pli bonan rezulton. Akiumi Okabe, Alvaro Cortes kaj Latifou Gbadamassi estis el sporta vidpunkto la steluloj de la taĉmento. Sur la foto Alvaro Cortes el Kolombio atakas kontraŭ la neesperantistoj. En la fono videblas Kim Henriksen.

Raporto kaj foto: Peter Hauser

arkivita en: ,
pistike65
pistike65 diras:
2011-07-28 15:14
Bela matĉo, bela raporto!
Tamen, eĉ pli belus legi ankaŭ la kompletan nomaron de la ludintoj, la minutojn de la goloj kaj similajn oficialajn detalojn.
Sed mi estas harfendulo.

amike
István Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2011-07-28 15:15
ne en Germanio?
Peter
Peter diras:
2011-07-28 15:27
... mi ne scias. Sur la slipo kun la nomoj li skribis "Kolombio". Detalan liston de la ludintoj mi povas disponigi vespere, tempan priskribon de la ludo bedaŭrinde ne.

Peter
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-28 16:37
Fine bona novajho de UK. Tute normala, efika kaj senkosta reklamo por Esperanto.
Certe pri tiu arangho skribis pli multaj gazetoj ol pri la senpana kongresa diskutado kaj eksciis pli multaj Kopenhaganoj, ke Esperanto vivas.

Mia plej sincera gratulo al la organizintoj!
manolo
manolo diras:
2011-07-28 17:11
Eh... uh... mi emas kredi ke tiu matĉo estas tia inter avoj kaj nepoj...
Peter
Peter diras:
2011-07-28 20:14
... se la avoj havas ankoraŭ emon, montri al la nepoj kiel ludi futbalon, anstataŭ simple ŝanĝi la programon, certe jes.
Niko
Niko diras:
2011-07-28 23:53
Mojose! Sed iu bonvolu konfirmi al mi, ke Gbadamassi ludis senŝue laŭ propra decido...
chielismo
chielismo diras:
2011-07-31 14:23
Ŝajne la raporto pri ĉi tiu verda matĉo estas plej ĝojiga novaĵo el UK 2011 en Kopenhago! Kompreneble UK devas inviti lokajn aŭtoritatojn, se eblas, ankaŭ UK devas inviti lokajn urbanojn partopreni similajn aranĝojn. Ni ne estas politika partio, kaj estas kultura organizo. La kongresa rezolucio kaj prezidanta parolado ne interesas plej partajn kongresanojn. Ni atendas pli multajn aranĝojn kiel la futbalmatĉon okaze de venontaj UK.