Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Esperanta muzikvideo strebas al subtitola rekordo

Esperanta muzikvideo strebas al subtitola rekordo

de Redakcio Laste modifita: 2011-09-06 20:50
La Berlina esperantisto Chuck Smith strebas atingi novan rekordon pri kvanto de lingvoj, al kiuj estas tradukita filmeto en la retejo universalsubtitles.org, kaj tiel diskonigi Esperanton.

En la liberkoda retejo universalsubtitles.org eblas krei traduktekstojn por filmetoj, kiuj estas publikigitaj en diversaj retservoj. Ĝis nun esperantlingvan tradukon havas 82 filmoj - tio estas pli multe ol la kvanto de tradukoj al la finna, serba aŭ persa, sed centoble malpli ol la kvanto de tradukoj al la angla.

Ne tre facilus centobligi la kvanton de Esperantaj tradukoj por atingi rekordan kvanton, sed eblas provi ion alian, konstatis Chuck Smith:

- Mi volas montri kiom vaste oni parolas Esperanton ĉirkaŭ la mondo. La filmo tradukita ĉe universalsubtitles.org, kiu estis plej ofte tradukita, havas nun plenan tradukon en 50 lingvoj. Jen la defio… mi metis la muzikvideon “Berlino sen vi” de Inicialoj DC tie, kaj petis subtekstojn per tri diversaj diskutgrupoj: filmoj-sen-limoj, subtitoloj kaj E@I-membroj. Nun, ni havas la filmon kun subtekstoj en 14 lingvoj… 28% farite!

Libera Folio: Vi volas atingi, ke la esperantlingva muzikfilmeto estu tradukita al pli ol 50 lingvoj. Kiel tio eblus?

- Eblas fari tion kune. Mi petas, ke vi vidu la paĝon kun la filmo. Maldekstre, vi vidos liston de lingvoj. Se vi denaske parolas lingvon, kiu ne estas en la listo, bonvolu traduki ĝin en vian lingvon (daŭras 15 minutojn)! Mi kredas, ke kune ni povos sukcesi havi tiun filmon en pli ol 50 lingvoj ĝis la fino de septembro. Tiam nia agado certe aperos en la blogo de universalsubtitles.org. Bonŝancon al ĉiuj!

arkivita en:
amuzulo
amuzulo diras:
2011-09-07 11:52
Pro legantoj de ĉi tiu artikolo, ni nun havas subtekstoj en 20 lingvoj (antaŭe 17). Aldoniĝis la japana, kataluna kaj korea. Multan dankon!

Mi tamen iom miras pri kelkaj lingvoj kiuj havas aktivajn Eo-komunumojn, sed mankas kiel la ĉeĥa, finna, hebrea, hinda, indonezia, kroata, litova, persa, rumana, serba, slovaka kaj slovena.
irvdel
irvdel diras:
2011-09-08 17:49
Aldone, universalsubtitles.org mem estas tradukebla en Esperanton, tio estas jam multe farita sed helpo bezonata, https://www.transifex.net/[…]/
Jorge
Jorge diras:
2011-09-20 08:39
Ne "subtitoloj" sed "subtekstoj".
slavik
slavik diras:
2011-09-25 07:56
Ja „subtitoloj“ establiĝis jam delonge, malgraŭ sia neprecizeco.
Krome, por mi pro la influo de la rusa „subteksto“ estas „kaŝita malantaŭ teksto alia ideo“, kvankam mi dubas, ke Esperanto havas tian uzon :)
Alekso
Alekso diras:
2011-09-27 13:17
Jam plurajn jarojn mi vidas la uzon de "subteksto" en Esperanto. Kiam mi renkontis tiun vorton antaŭ 5 jaroj la unuan fojon mi devis "lerni" ĝin, sed de la unua momento esti al mi klara, ke ĝi estas pli trafa ol "subtitolo", kiun ja sugestus mia gepatra lingvo, se la lingvouzon de Esperanto regus la principo maksimume imiti aliajn lingvoj. Anstataŭ proponi alian vorton, provu iom liberiĝi de la influo de nacilingvaj kutimoj!