Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Elirkotizo de la Civito: 500 eŭroj

Elirkotizo de la Civito: 500 eŭroj

de Redakcio Laste modifita: 2011-02-28 13:07
Estas senpage aliĝi al la Esperanta Civito. Sed por eliri necesas pagi 500 eŭrojn. Tion klarigas Valerio Ari ("Giorgio Silfer") en letero sendita al Andaluzia Esperanto-Uniĝo, kiu ne plu volas membri en la Civito.

En 2009 en la landa kongreso de Esperanto en Hispanio, la Esperanta Civito, surprize por multaj, ricevis la rajton fari lingvajn ekzamenojn. La okazaĵoj tiam kaŭzis fortajn reagojn inter la anoj de Hispana Esperanto-Federacio, kaj multaj decidis ne partopreni la kongreson.

La landa kongreso tiam estis organizita ne de Hispana Esperanto-Federacio, sed de sendependa loka asocio, Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, kiu aliĝis al la Esperanta Civito. Poste la loka asocio decidis, ke ĝi pro diversaj kialoj ne plu volas resti aliĝinta al la Civito.

Tiu distanciĝo montriĝis pli malfacila ol estis la siatempa aliĝo. Post kiam eksterordinara jarkunveno de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo decidis eliri el la Civito, la asocio ricevis de la Civito leteron, kiu klarigis, ke unue necesas pagi elirkotizon. La letero surhavas la daton 2.1.2010, sed aperis en la reta gazeto de AEU nur fine de decembro, kaj estis reproduktita en la ĵus aperinta bulteno de la Bruselaj esperantistoj:

...por retiriĝi el la Pakto ekzistas proceduro: necesas sendi la koncernan asemblean protokolon, kun subskriboj kaj akompana letero, al la Kortumo. Tiu proceduro estas praktike la sama plenumita por eniri la Pakton, solaj diferencoj estas la adreso al kiu skribi kaj ke, dum la aliĝo estas senpaga, la malaliĝo kostas 640,- svisajn frankojn (512,- eŭrojn). Pri tio vidu ankaŭ en : http:// www. Esperantio.net/index.php?id=1537. Oni atente konsideru ĉiun rajton perdotan de AEU, en kazo de retiriĝo.

Ni antaŭdankas pro la publikigo de ĉi tiu preciziga letero en via bulteno, kaj pri la atento al ĝia enhavo dum la estonta AEU- asembleo.

Aldone Valerio Ari klarigas, ke du nomitaj personoj, kiuj kredas ke ili persone malaliĝis el la Civito tute ne faris tion, sed nur eksiĝis el siaj Civitaj funkcioj, kio kompreneble estas tute alia afero.

...ili komunikis rezignon pri siaj civitaj oficoj, kaj tio estas registrita de la ekzekutiva instanco; sed ili ne komunikis la rezignon pri la civitaneco al la justica instanco, la sola kiu traktas ĉi tiujn kazojn.

La letero ne indikas, ĉu ankaŭ por la persona malaliĝo necesas pagi elirkotizon.

arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2011-02-23 21:38
... char mi deduktas ke, che aligho, mi ricevos (almenau?) 500 eŭrojn.

amike
Istvan Ertl
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-02-24 07:57
Kara Stefano,

se vi volas fari "Pakton kun Diablo", estu atenta kaj ne vendu vian hauxton tro malmultekoste! Haha...
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2011-02-24 17:23
Se la Civito volas varbi vin, la Respubliko postulos transferpagon kiel por aliaj piedpilksteluloj.
jakvo
jakvo diras:
2011-02-25 13:06
Evidente Istvan. Jen vidu tiuj, kiuj nur kritikas la amikojn de Ĉaŭdefono, ne scias kiom da avantaĝo havas membrecon. Evidente Ari bezonas la monon por teni "HeKo" en la aero, per kiu ili povas kondamni kaj fifamigi homojn kiuj laboras en esperantio kaj ne nur fanfaronas kaj paradas.
Ankaŭ pripensu, se UEA kaj SAT aliĝas al Civito kaj poste malaliĝos, Ari neniam plu devas labori, sed pergajnas belegan sumon dank al Esperanto.
bkolker
bkolker diras:
2011-03-05 19:18
Interese, Jakvo. Mi svage memoras, ke iam okazis flirto inter SAT kaj Civito. Chu mi mismemoras au poste okazis malflirto?
jakvo
jakvo diras:
2011-03-08 16:26
Kara Boris. Mi estas nur membro de SAT ek de 1993, do mi ne scias. Laŭ mia scio neniam okazis iu kontakto inter ambaŭ asocio kiuj rilatis kunfandiĝo aŭ io en tio senco.
Jes mi memoras ke dum SAT kongreso en Hungario 2001, oni diskutis pri La Civito, sed la afero solviĝis ege rapide. En tuta salono neniu volis iĝi pli proksima al La Civito ol ni estas ĉe aliaj asocioj, kiel ekzemple UEA.
Tamen mi persone havas pli bonan kontakton kun Kep, Renato kaj Probal ol kun Joĉjo. Eble hazardo?
jakvo
jakvo diras:
2011-03-08 16:27
Kara Boris. Mi estas nur membro de SAT ek de 1993, do mi ne scias. Laŭ mia scio neniam okazis iu kontakto inter ambaŭ asocio kiuj rilatis kunfandiĝo aŭ io en tio senco.
Jes mi memoras ke dum SAT kongreso en Hungario 2001, oni diskutis pri La Civito, sed la afero solviĝis ege rapide. En tuta salono neniu volis iĝi pli proksima al La Civito ol ni estas ĉe aliaj asocioj, kiel ekzemple UEA.
Tamen mi persone havas pli bonan kontakton kun Kep, Renato kaj Probal ol kun Joĉjo. Eble hazardo?
esperanto
esperanto diras:
2011-03-07 15:53
Oni ne vere komprenas, chu tio vere okazas au chu temas nur pri fikcio kaj fantazio, pompo kaj trompo
http://esperantio.net/
pistike65
pistike65 diras:
2011-02-25 21:43
lau freshaj precizigoj de Gioammar Silfafi (obseda leganto de Libera Folio), individuo pagas nur inter 20 kaj 80 svisajn frankojn por la plezuro forlasi la Civiton:

http://www.esperantio.net/index.php?id=1612

do, ankau la bonveniga sumo pagata de li ne povas esti tro alta. Mi preferas resti che Libera Folio, kiu, perante al mi sumojn el la nigra kaso de la Centra Oficejo, abunde rekompencas chiun mian linion.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-03-05 13:13
Chu la Konsulo estis 4-foje akceptita de la burundia ministro ?

http://www.esperantio.net/
Ombrulo
Ombrulo diras:
2011-02-24 00:47
http://www.esperantio.net/index.php?id=1537
"Eblas kunlabori nur kun tiuj kiuj akceptas la fundamentan principon, ke la esperantistaro konstruas komunan destinon, laŭ demokratia sistemo. Kiu ne plu estas en la Pakto, tiu ne plu kredas tion."

Brila ekzemplo de kulta trajto.
pistike65
pistike65 diras:
2011-02-24 08:06
... sed krome oni devas suferi ankau iaspecan "damnatio memoriae" kiel ne-plu-kredanto.

amike
Istvan Ertl
jakvo
jakvo diras:
2011-02-25 13:12
Nun mi pripensas, antaŭ kelkaj jaroj, mi forlasis eklezion. Mi estis babtita post naskiĝo senk eiu petis mian opinion:-) La malmembriĝo kostis nur 46 eŭrocentoj por sendi leteron al episkopo. Strange, nun mi pripensas, li neniam respondis.
pistike65
pistike65 diras:
2011-02-25 21:32
Eble la episkopo ne respondis char Vi ne informis lin al kiu sekto Vi transiras. Eble tiukaze li farintus provon rekapti malfidelan klienton, shafon forvagintan.

amike
Istvan Ertl
nicole
nicole diras:
2011-02-28 09:08
Mia filo skribis al vi, Jakvo la 30an de decembro, ke li deziras forlasi SAT kaj rehavi sian membrokotizon. Respondo gxis nun ne alvenis. Li skribis ankau al la sekretariino de SAT, kiu afable respondis ke la mesagxo estis plusendita al la komitato, tio estis antau pli ol monato. Respondo de la komitato ne venis. Cxu oni devas pagi SAT por ricevi respondon al mesagxoj? Eble deziro forlasi la asocion estos nur konsiderata se gxi venas kun alta monsumo?
Cindio
Cindio diras:
2011-02-28 20:48
Eble tempas kolekti nomojn de anoj de la Civito, civitano Else.
Nomoj, identigaj nomoj plaĉas al mi, Nicole Else.
nicole
nicole diras:
2011-02-28 23:56
Cindio, mi ne estas membro de la Civito, sed mi sxatas informigxi anstatau ol klacxi.
jakvo
jakvo diras:
2011-03-01 10:56
Via filo, sinjorino Else estas registrita kiel membro de SAT kiam ni ricevis la kotizon por la jaro 2011. Ke li, semajno poste, kaprice pensis; mmm mi ne volas esti membro de SAT estas neniu problemo por mi. Tamen li ricevis ĉi jare, ĉiun du monatojn, la revuon Sennaciulo kaj ankaŭ ĉi jare la revuon Sennacieca Revuo. Ambaŭ revuoj riĉenhava kaj interesa laŭ plejmulte de la legantoj.
Via fili petis repagi la kotizon. Estu iom serioza sinjorino Else, ĉu vere vi pensas ke la volontuloj kiuj laboras por SAT ne havas aliajn aferojn por fari ol sekvi kapricojn de viro el Aŭtralio.
Mi petas vin ke, se li n ericevas la revuojn dum la jaro, ke vi plendu. Jes, ne gravas ke vi faras tion laŭ via plejpreferata sistemo, en publika ejo dum diskuto pri alia temo.
Sed mi garantias ke li ricevas la revuojn por la mono kiun li al SAT pagis. Se li intertempe ne plu sentas sin membro de SAT estas vere bedaŭrinde, ĉar kredu min esti membro de SAT povas ege riĉigi vian pensmanieron kaj per tio vian vivon.
amike al vi Jakvo Schram
nicole
nicole diras:
2011-03-01 23:45
Kara Jakvo,

Estas plezuro audi de vi. Kompreneble se vi respondus al mesagxoj mi ne bezonus uzi publikan manieron por havi vian atenton. Tre interesis min via mencio de kaprico. Mia filo ne plu deziras esti membro cxar li ne plu rajtas ricevi la mesagxojn de la SAT diskutgrupo kaj partopreni en la diskutoj. Mi supozas ke vi faris tajperaron kiam vi skribis "ricevis" vi celis "ricevos". Do lau mia kompreno mia filo devos atendi la finon de la jaro por ne plu esti membro de SAT.
jakvo
jakvo diras:
2011-03-08 16:32
Kiam mesaĝoj havas pli kaj pli formon de spamo, ili iu ajn ricevas filtradon. Tio okazis kun la amaso da mesaĝoj kiujn vi sendis al mi kun ĉiam la sama enhavo. Ĝis nun mi neniam aŭdis ke iu membro de SAT ne rajtas ricevi mesaĝojn el diskutlisto de SAT. Se li volas li ĉiam povas legi la mesaĝojn rekte en Yahoo listo, kiel mi kaj multaj homoj faras. Neniu malpermesas tion, neniam okazis.
nicole
nicole diras:
2011-03-09 03:51
Kara Jakvo,

Interese ke vi ecx ne scias kio okazas en via propra organizo. La 29an de decembro mia filo ricevis mesagxon de Vito Markovo la respondeculo de la SAT-diskuto listo.

Mia filo skribis:
Kara Vito,

Cxu vere vi eksigis min el la SAT diskuto?
>>> Jes.

Kaj tiu mesagxo estis sendita ne nur al mia filo, sed ankau al vi Jakvo. Ne estas ebleco legi la mesagxojn rekte sur Yahoo. Montrigxas mesagxo en la franca lingvo:
Vous avez été exclu(e) du groupe par le modérateur. (Compte Yahoo! exclu : dominic200096). Vous ne pouvez pas rejoindre le groupe SAT-diskuto.

Vi havas strangan difinon de spamo. Se iu skribas al vi nur unufoje, ke li deziras malmembrigxi, tio jam estas spamo?
bkolker
bkolker diras:
2011-03-05 17:46
"li neniam respondis." Ne mirinde: vi ja ne aldonis por respondo koverton kun via adreso kaj posxtmarko.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2011-02-24 14:23
La 1-an de oktobro 2010 TIETo chesis esti paktinta establo de la Esperanta Civito. Kvankam la afero jam estas klara kaj akceptita che la Civitaj instancoj, neniom pagis TIETo. Civito neniom petis de ghi. Eble mi komprenu, ke temas pri helpo al nepagipovaj landoj.

Kio sciindas, tio estas, ke la konto de TIETo che la civita banko estas fermita. Certe estas aliaj aferoj, kiujn ne plu havos TIETo. Tiu chi preferas libere labori sen tiuj aferoj ol esti dependa kun ili.

Tute ne estis kaj neniam estos kverelo de TIETo kun la Esperanta Civito. Kunlaboro sur alia tereno tute eblas.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-02-24 23:57
Mi ĵus legis la absurdaĵojn en http://www.esperantio.net/index.php?id=1537.

Mankas nur kreo de nova religio. Ĉu ni vetu, kiu estus la Granda Pastro?
 
Estas hontinde. K hontige. Mi hontas paroli la saman lingvon kiel tiuj homoj. La dioj savu tiujn, kiuj havas la malbonŝancon - aŭ la stultecon - enfali en la sangosoifan, malsanecan, posedeman, absurdan, megalomanian, ridindan, vivfremdan, monavidan, vomigan, sektecan, sektan Civiton.

La venontan fojon, kiam neesperantisto akuzos la E-movadon pri prozelitismo, mi simple jesos - k donos al li la adreson de la Civito, tiel ke lia antaŭjuĝo trovu plenan konfirmon.

Espereble ĝi ne postvivos sian fondinton. Mi pensas, ke tiel estos, ĉar tiaj absurdaĵoj povas esti vivtenataj nur de obsedatoj. Se malaperas la obsedato, malaperas la obsedo, k kun ĝi ĝiaj absurdaj kreaĵoj: la dioj, aŭ la diabloj, volu.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-02-25 00:23
Konsulo, Forumo, Kortumo, banko (!!!), spesoj, verdikto de la Kortumo, arbitracia instanco, arbitracia verdikto - oni simple timas fali en la krifojn de tiu totalitarisma "ŝtato", el kiu oni apenaŭ povas eskapi - k en plej bona kazo, tiu eskapo kostos al oni "nur" 500€. Ĉu la elpensinto(j) de tia absoluta frenezaĵo eĉ nur dum momento, eĉ nur dum eta momento, venis al la ideo pripensi la absurdon k ridindecon de tiu tuta psike malsaneca konstruaĵo?

Estas fakto, ke en Esperantujo svarmas iom pli da frenezuloj ol en la normala mondo. Nur, ĝis nun ili estis nur sendanĝere iom pli frenezaj ol la normaluloj. Tamen la Civito atingis rekordan pinton de esperanta frenezo.
esperanto
esperanto diras:
2011-02-28 21:11
Bravo ! Nur per tia tono oni povas kontraubatali absurdojn.
esperanto
esperanto diras:
2011-02-25 14:12
Ili urghe bezonas monon, iel ajn.

Por tiuj kiuj komprenas la rusan - jen la raporto de "dejhoranto"
http://www.ruswiss.ch/club/[…]pid=921631&#entry921631
pistike65
pistike65 diras:
2011-02-25 21:38
Eble iu bonvola scipovanto de la rusa bonvolus resumi ghin por ni?

amike
Istvan Ertl
kirill
kirill diras:
2011-02-26 00:37
Mi estas knabino jam sufiĉe maljuna, kaj principe ne naiva, sed jen mi tamen estis trompita.

Iu tiel nomata Kultura Centro invitis min por trimonta praktiko pri sociala laboro. Eĉ pli ol tri monatojn, de februaro ĝis la mezo de majo. La biletojn per EasyJet ili pagis, ili detale klarigis la nuancojn kiel veturi - jen kia respektinda kaj respondeca organizaĵo.

Ni interkonstentis pri la programo de la restado, pri asekuro, lekcioj - plus ĉiusemajna "deĵorado en la komunloĝejo". Nu jen, ja interese, vidi la mondon, kaj ne nur tra la fenestro de turista buso, sed kvazaŭ deinterne, kaj la restaĵoj de mia romantika hobio logis min partopreni en la "kultura agado". Nur ne pensu, ke estus io pikanta, tio por mi jam ne estas laŭformata.

Sed montriĝis, ke estas simple negranda privata hotelo. Tute miniatura, kelkaj ĉambroj en trietaĝa vilaeto.

Aŭ ili estas ekstreme senpretendaj, aŭ la mono nur pene sufiĉas - sed ili ŝparas eĉ pri alumetoj. Kiel lekcioj servis kelkaj vesperaj klarigaj interparoloj, el kiuj necesis konkludi, ke ĉi tiu vilao ne apartenas al la paro kiu ĝin gvidas, sed sole al la "Kultura Centro". La ĉambro malhavas bazajn instalaĵojn, sed tamen feliĉe hejtilon. La komuna fridujo troviĝas en la komuna ĉambro.

Kaj la ĉiutaga "praktiko" estas ordinara hotela priservado: purigado, manĝofarado, lavado kaj gladado, iom da riparado. Ne ke mi falus pro laco, mi senprobleme elturniĝas, sed tamen - ĉi tio estas ordinaraj plenaj labortagoj. Ne vere tio, kion mi atendis, kaj pri kio ni interkonsentis. Por manĝado oni donas dudek frankojn tage.

Kaj rezultas, ke mi estas dependa de la estroj, ĝis majo necesas travivi.

Montriĝas, ke mi ne estas la unua, kiu trafis tian "deĵoradon". Se almenaŭ ili sintenus vere kiel al volontuloj (aŭ almenaŭ ŝajnigus, ke ili ĝojas pri entuziasmuloj kiuj laboras nur por ricevi dankojn). Iritas la daŭra nekontento, la estrino estas delikata kiel porcelano, ŝi kvazaŭ entute ne konscias, ke ŝi havas ne pagatan servistinon, kiu alveturis por helpi kaj asisti, kaj aldone partopreni en la anoncita agado. Kaj la agado mem konsistas bedaŭrinde nur el grandaj vortoj kaj la bela ŝildo.

Ĉu iu povas ion konsili? Ĉu ĉi tiu situacio povas interesi iujn oficialajn instancojn? Grandan bruon mi ne intencas fari, simple mi ne emas labori por trompuloj.
pistike65
pistike65 diras:
2011-02-26 00:56
... necesas daure avertadi niajn foje naivajn samlingvanojn ke malantau Potemkina fasado de la Civito kaj KCE kashighas hontinda realo.

dankon, Kirill, pro la rapida traduko!

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2011-02-26 11:12
...pretega refuti chiujn kalumniojn de Libera Folio dek minutojn post ilia apero. Vidu la lastajn du alineojn de
http://www.esperantio.net/index.php?id=1614

amike
Istvan Ertl
kirill
kirill diras:
2011-02-26 11:23
Dankon pro atentigo. Jen interese, kion ili skribas:

LF-koop precizigas:
Ekde 1995, laŭ kontrakto inter la du societoj, la volontuloj deĵorantaj ĉe KCE estas selektataj de LF-koop. Ekde 2002 havi la esperantan civitanecon estas kondiĉo necesa por kandidati kiel volontulo. Eventualaj, tre maloftaj esceptoj koncernas nur stabanojn de LF-koop, ekzemple peranton. Dum dek ses jaroj KCE estis ĉiam kontenta pri la selektitaj deĵorantoj, kaj reciproke: tial la samaj personoj, post la unua trejna restado, plurfoje revenas. Nur en unu kazo, lastatempa, montriĝis malkontento, tiel ke la koncerna restado estis ĉesigita post du semajnoj. La deĵoroj okupas kvin tagojn semajne, laŭ fleksebla horaro interkonsentita kun la deĵoranto, por sume kvardek horoj (anstataŭ 42, kiel kutime en la neŭŝatela kantono).

---

Do ili verŝajne konsentis pagi la reirbileton. Jen kion ŝi mem skribis pli frue en forumo de ruslingvanoj en Svisio:

Mia unua penso, kiam mi komprenis kion mi trafis, estis ĝuste fajfi pri ĉio kaj forveturi proprakoste. Antaŭ mi kelkaj knabinoj faris ĝuste tiel, estis bulgarino, kiu forkuris sen siaj posedaĵoj (ŝi ne eltenis plu), latvianino kiun trafis nerva kolapso.
Mi volas ĉesigi ĉi tiun trompadon, mi estas iom pli aĝa, mi havas pli da spertoj, eble mi estos pli forta ol la antaŭulinoj. Se mi simple forveturos nun, mi ne sukcesos pruvi ion, ili ĉion negos - "estis nenio, neniu ĉi tie laboris", aŭ anoncos, ke "estis libervole".
esperanto
esperanto diras:
2011-02-28 22:53
Jam antau 20 kaj pli da jaroj mi avertis la homojn, ke temas pri trompuloj. Neniu kredis. Kaj daure homoj sekvas la vokojn. Mi ne scias chu simple temas pri idiotaj e-istoj au kio. Ech suprajha kono de la afero sufichas por kompreni pri kio temas.
redakcio
redakcio diras:
2011-02-26 12:31
Interesa diskuto evoluas ĉirkaŭ la ligilo afiŝita de Andy Künzli. Tamen necesas konstati, ke en la ruslingva forumo, kiun mi nun iom esploris, ne estas klare dirite, ke temas pri Kultura Centro Esperantista, kvankam tia konkludo ne estas tute senbaza.

La vorto Esperanto ne estas menciita, nek nomoj de la "geestroj", el kiuj la viro tamen estas nomata "impona sinjoro, kiu faris prelegon en Tel-Avivo". La same anonima "volontulo" rakontas, ke ŝi havas israelan pasporton, kaj tial ne bezonas vizon en Svisio.

La tuta fadeno en la forumo nomiĝas "Aventuroj de Izaura en La-Chaux-de-Fonds". La nomo Izaura ŝajne aludas al "Sklavino Izaura", brazila televidserio, kiu estis tre populara en Sovetio tuj antaŭ la disfalo de la lando. La-Chaux-de-Fonds efektive estas la urbo, kie troviĝas Kultura Centro Esperantista, sed sendube en la urbo troviĝas ankaŭ aliaj kulturaj centroj, kiuj povas havi volontulojn el aliaj landoj.

Se efektive temas pri esperantista volontulo, ŝi kompreneble estas bonvena kontakti Liberan Folion.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Cindio
Cindio diras:
2011-02-26 14:15
Saĝaj vortoj de la redaktoro de Lib Fol! Ĉar ŝi ne uzas nomojn, nek propran nek de la akuzitoj, tiun maljunan knabinon kiu afiŝas en tiu forumo mi nomas ignorinda kalumnianto.
Joxemari
Joxemari diras:
2011-02-26 15:49
Se ne temas pri la sama persono, kial la Civito tuj senkulpigas sin?
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2011-02-26 20:16
Laŭ la traduko kiu aperis, la plendinto skribis: "Ĉu iu povas ion konsili? Ĉu ĉi tiu situacio povas interesi iujn oficialajn instancojn?"

Ŝajne do ŝia celo estas demandi, ĉu indas fari oficialan plendon, kaj se jes, al kiu. Ŝi devis klarigi la problemon, por ke oni taksu ĉu estas grave aŭ ne; samtempe ŝi ne nomis la lokon, ĉar ŝia celo nun ne estis denunci, sed demandi ĉu ŝi plendu oficiale.

Mi do pensas, ke la plendinto estas la malo de "ignorinda kalumnianto". Kiel eblas nomi iun kalumnianto se tiu eĉ ne diras pri kiu ŝi plendas?

Eble iu kompetenta pri la rusa skribos en la forumo kie aperis la plendo, aŭ kontaktos la plendinton rekte.

Yves Bellefeuille

La diversaj membroŝtatoj [de EU] eĉ por gravaj temoj ne konas reciprokecon -- ekzemple, ĉeĥoj bezonas vizon por eniri Kanadon, dum por aliaj nacioj tio ne necesas. -- Heroldo Komunikas, n-ro 470.
kallekn
kallekn diras:
2011-02-26 20:44
Tre interese (la lasta alineo)! Mi ne sciis, ke Kanado eniris Eŭropan Union...
Cindio
Cindio diras:
2011-02-27 15:35
Plendantoj DEVAS uzi nomojn -- publike.
Mi konas nomon de unu el la forkurantoj, sed ne mi rajtas eldiri ŝian nomon.
Ĝis ili kuraĝas meti nomojn al la okazoj, ili ege bedaŭrinde ja estas (konsiderataj) ignorindaj kalumniantoj.
jakvo
jakvo diras:
2011-02-27 15:54
Estas strange Cindy, sed mi nun ĉiam devas pensi al <http://www.ipernity.com/blog/jakvo/124660> sed ne scias kial?
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2011-02-27 19:34
Ĉu vi do povas konfirmi, aŭ ke Bulgarino forkuris sen siaj posedaĵoj (ŝi ne eltenis plu), aŭ ke Latvino trafis nervan kolapson, kaj ke la loko kie tio okazis estas KCE?

Yves Bellefeuille

La diversaj membroŝtatoj [de EU] eĉ por gravaj temoj ne konas reciprokecon -- ekzemple, ĉeĥoj bezonas vizon por eniri Kanadon, dum por aliaj nacioj tio ne necesas. -- Heroldo Komunikas, n-ro 470.
esperanto
esperanto diras:
2011-02-28 23:12
Vi estas juristo kaj povus shin konsili. Chu vi ne konas la konstitucion kaj la legharon de la Civito, ekzemple la kriminalan juron au la laboran juron ? Sed en chi tiu kazo eble validas la legharo de KCE kaj ne la legharo de la Civito, kiuj varias. Ekzemple rilate la mortpunon la unua legharo pendigas la homojn desupre en la dua etagho de la koncerna vilao kaj la alia pendigas la homojn desube en la tria etagho. La unua kun alumetoj en la cheesto de la delikata sinjorino el porcelano, la dua sen, sur la komuna fridujo.
esperanto
esperanto diras:
2011-02-28 20:23
Kara redaktoro
chu vi vere kredis, ke en Cxaudefono ekzistas alia "trietagha" "t.n. Kultura Centro", - en t.n. vilao hahahaha - kiu estas gvidita de geeedza paro, kiu pagas al eksterlandaj "dejhorantoj" 20 frankojn tage kaj kiuj shparas... ne nur alumetojn, sed vershajne ankau necesejan paperon ? Sed por kio oni tie bezonas alumetojn mi ne povus diri, eble por bruligi kandelojn kaj fornojn por shpari elektron.

En Svislando kiel en chiu civilizita lando ekzistas klaraj kaj striktaj reguloj pri personoj el kiu kategorio de landoj dezirantaj kaj povantaj LABORI (kontrau pago) sub kiuj kondichoj.
bkolker
bkolker diras:
2011-03-05 18:53
Mi ne konas shin persone, sed mi konis shian edzon, iaman aktivan esperantiston en SU. Shi bone regas Esperanton kaj kompetente partoprenas en gxia diskonigo kaj en la movado ghenerale. Lau mi, nun shi vane plendas: shi ne estis dungita POR LABORI (kontrau pago). Shi kontraktis pri volontula laboro. La akceptanta flanko plenumis siajn promesojn: flugbiletoj, senpaga loghado, poshmono. Shi devis antaue informighi kaj interkonsenti pri detaloj de sia volontulado. Pri kio shi plendu al shtata svisa instanco? Chu shi estis trompita? Ne. Kiel diras ukraina proverbo, "bachili ochi sho kupovali" (vidis la okuloj, kion ili achetis).
esperanto
esperanto diras:
2011-03-05 19:51
Mi tre malshatis tiun komenton, kiu iusence iom cinike pravigas KCE-n kaj la farojn tieajn. Chu iam ajn vi estis tie kaj havis fizikan kaj aliaspecajn rilatojn kun la tiea kliko ?

Ech se tiu virino formale plenumis chiujn promesojn kaj per subskribo akceptis la promesojn de la alia flanko, shi ne povis antauscii kio atendos shin (ech se shi estus detale informinta sin anticipe) kaj chiukaze devas senti sin trompita. Shi perfekte priskribis tiujn amarajn sentojn en sia ruslingva mesagho; ghi ekzakte redonis la etoson kaj la problemojn, kiel mi konas ilin lau alies spertoj kaj lau miaj propraj spertoj.

KCE, kaj chiu perfekte scias, kio kaj kiu estas KCE, perfekte scias kiel allogi la homojn al t.n. "volontula laboro", kaj oni faras tion tiom ruze, ke kaj inteligentuloj kaj ech la plej granda naiva idioto poste devos senti sin trompita. E-istoj ghenerale fidas unu la aliajn, povas esti ke la Eo-centroj iom misuzas siajn voluntolojn, sed KCE estas tre aparta kazo.

Lau la skribita mesagho shi devas senti sin sufiche seniluziigita kaj en sia shoko eble ech emus direktighi al la svisaj instancoj, kiuj eble jes dirus al shi, ke shi subskribis tion kaj jenon, kaj ke oni ne povas helpi al shi. Shi povus iri ekzemple al la administrejo de la komunumo por raporti kio okazis al shi. Eble tio estus pli efika ol viziti iun sindikaton, kiu diros, ke shia kazo ne koncernas ilin. Char tiam la lokaj instancoj komencus atenti kio okazas en KCE kun diversaj "volontuloj", se ili ne jam scias ghin.

Plej bone estus fughi el Cxaudefono, shanghi la flugbileton kaj adiau.

bkolker
bkolker diras:
2011-03-05 20:59
> Chu iam ajn vi estis tie kaj havis fizikan kaj aliaspecajn rilatojn kun la tiea kliko ?

Mi neniam estis tie, mi ne konas tiun "klikon" kaj ne deziras koni. Mi respekte rilatas al tiu volontulino kaj aprezas shian Esperanto-agadon, kiun mi bone konas. Mi kunsentas al shi pro tio, ke shi trafis malagrablan historion. Mi ech opinias, ke shi rajtas acheti revenan flugbileton kaj fughi hejmen ech sen adiauo. Sed mi ne vidas kazon por plendi al shtataj au komunumaj instancoj de Svislando. Shi plendu unuavice al si mem kontrau si mem pro shia facilanima decido pri trimonata senpaga restado en la bela kaj richa Svislando sen pensi pri konsekvencoj. Shi ja ne estas infano kaj scias, ke por chio necesas pagi.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-06 00:38
Bone, oni povas vidi la historion ankau tiel.
Chiu, kiu lasas sin kapti de la nomita cxaudefona "Eo-kliko", devas mem respondeci pri sia ago, finfine temas pri plenkreskaj homoj, kaj de jardekoj oni konas la praktikojn de tiu kliko kaj de tiu loko. La homoj, kiuj iras tien, eble mem estas iomete frenezaj, kaj chefe stultaj.
Jen tiom pri tiu flanko, punktofino.

Aliflanke chiam denove homoj pilgrimas al tiu loko por poste senti sin kiel viktimo. La samo okazis pasintjare kun Trifontchovski kaj la italino(j), kiujn tien veturis (se vi ankorau rememoras la historion, kiun mi rakontis). Kaj la historio chiujare ripetighas.

KCE estas ekzemplo de malbela kaj malricha Svislando, bedaurinde. Neniu normala eksterlanda turisto perdighas en Cxaudefono, ankau ne laborcele, char temas pri izolita kaj seninteresa angulo de Svislando kun relative alta senlaboreco kaj kun kultura dezerto. Antau 10-20 jaroj la prezoj tie estis malaltaj, nun ili estas pli malpli samaj kiel en cetera Svislando. Do, 20 frankoj tage ne sufichas.
esperanto
esperanto diras:
2011-05-01 17:05
Vergara tute pravas en sia kritiko. Kompare kun Silfero, Vergara estas honesta persono.

http://www.esperantio.net/index.php?id=1687

Lau mi venis la tempo purigi la Eo-movadon de Silferoj kaj similaj tipoj. Eble en Cxaudefono oni devus apliki la samajn metodojn kiel NATO ilin aplikas en Libio.
Antau ol iu venos al la ideo beatigi la Konsulon de la Eo-Civito.
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2011-06-06 22:28
Esperanto-Federacio en Niĝerio trovis trukon por eliri de la Civito sen pagi 500 eŭrojn. Senpaga eliro okazas se "forumanoj nek partoprenas nek senkulpiĝas dum du jaroj": http://esperantio.net/index.php?id=1735

Yves Bellefeuille

"La Esperanta Civito ne rifuzas anticipe la kunlaboron de erarintoj, se ili konscias pri sia eraro." -- Heroldo Komunikas, n-ro 473.
pistike65
pistike65 diras:
2011-06-07 09:38
http://www.esperantio.net/index.php?id=1739

Evidente, la Silfera detalumo pri bagateloj neniom forprenas el la ghenerala impreso pri absurdeco, sed donas al li plian okazon krachi venenon.

amike
István Ertl
edmundo
edmundo diras:
2011-06-07 09:57
Li rebatas komenton en Libera Folio per speco de kvazaŭ gazetara komuniko, kiu enhavas kvar ligojn al aliaj kraĉoj en la sama servilo, sed nenian ligon al la komento, kiun li volas rebati. Li eĉ ne mencias la nomon "Libera Folio". Kion pensas la malmultaj legantoj, kiuj venas al "HeKo 484 6-B" (aliloke misnumerita kiel "HeKo 485 6-B") alie ol per la ligo en Libera Folio? Ke ili trovu pli taŭgan hejmpaĝon?
kallekn
kallekn diras:
2011-06-07 10:37
Evidente, la teksto ĉe HeKo ne povas temi pri la komento de Yves Bellefeuille en Libera Folio, sed eventuale pri similenhava komento aliloke. Ekzistas aŭtoritata eldiro de KCE, laŭ kiu Libera Folio estas skandalgazeto. Laŭ la sama eldiro, "skandalgazetojn oni ne legas ĉe KCE".

Jen kion skribis Gbeglo Koffi en la retpoŝta listo "afrikaj-kunsentantoj" la 11-an de majo:

"Instituto Zamenhof pliafoje montris sin dum provekzamenoj. malkovru mem che :
http://www.liberafolio.org/..."

Responde al tio, la adreso <kce@esperantio.net> skribis:

"Dankon, sed skandalgazetojn oni ne legas che Kultura Centro Esperantista. Prefere aperigu viajn komunikojn en seriozaj organoj."

En daŭrigo de la diskuto, la reprezentanto de KCE argumentis jene:

"Kaj se jam temas pri kiel oni nomas iun au ion, simple rigardu kiel Koffi Gbeglo estis difinita en LibFol mem: la afrika bufono. Tiaj insultoj neniam aperis/as/os en HeKo."

Nome de Kultura Centro Esperantista, la prezidanto"

Tiu komento efektive montras, ke ĉe KCE oni ne legas Liberan Folion, ĉar alikaze la respondeculoj bone scius, ke en la tuta retejo de Libera Folio nenie troveblas la vortoj "afrika bufono". Aŭ pli ĝuste, ne troveblIS, ĉar en ĉi tiu komento la vortoj ja estas, eĉ dufoje.

Estas tamen mirinde, ke la redaktantoj de HeKo ĉe KCE regule kaj je fulma rapideco reagadas al malplaĉaj komentoj aŭ artikoloj en Libera Folio, tamen tute ne legante Liberan Folion.

Sed kompreneble estas skribite nur, ke oni ne legas ĝin _ĉe KCE_. Do, povas esti, ke la kunlaborantoj de KCE regule vizitadas la urban bibliotekon, aŭ elportas sian komputilon iom distancen de KCE, por ja legi Liberan Folion, sed MALĉe KCE.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2011-06-09 16:51
Eble ili sekvas antikvan ekzemplon kaj legas nenion mem, sed lasas sklavon ĉion laŭtlegi por ili.
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2011-06-09 01:11
Verŝajne estis trankvila tago en la Kabinda Respubliko (http://www.esperantio.net/index.php?id=1732) kaj do la Civitistoj povis legi skandal-gazetojn anstataŭ okupiĝi pri urĝaj diplomatiaj taskoj.

Yves Bellefeuille

"Denove Bellefeuille eraras." -- Heroldo Komunikas, n-ro 484.
esperanto
esperanto diras:
2011-12-15 16:42
http://www.esperantio.net/index.php?id=1848

Chu Silfero povis doni al si mem 6 vochojn? La povra Trifo ricevis nur 1.

Mi sugestas, ke venontfoje la balotadon che la Civito observu OSKE kaj Europa Konsilio, por eviti falsadon kiel en Ruslando. Cetere, itala responsulino pri skrutinio ne povas esti konsiderata kiel tro fidinda, despli se ghi estas pagita de la mafio.
esperanto
esperanto diras:
2011-12-17 01:04
La klarigo, kial Silfero ricevis tiom da vochoj, estas liverita chi tie:

http://www.esperantio.net/index.php?id=1850
esperanto
esperanto diras:
2012-06-25 16:28
Chi tie oni povas legi, ke la jhus enirinta Konsulo de la Esperanta Civito shajne jam "endormiĝis".

http://www.esperantio.net/index.php?id=1973

Chu endormiĝo signifas la antaushtupon de la malapero?

Malgrau tio, shajnas, ke HdE denove aperis, post longa dormo, vershajne nur dank' al la maldormemo de la jhus elirinta Konsulo. Sed kiom da abonantoj kaj realaj legantoj restis?