Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Detrua fajro ĉe Vinilkosmo

Detrua fajro ĉe Vinilkosmo

de Redakcio Laste modifita: 2011-09-19 20:20
En la nokto inter la 18-a kaj 19-a de septembro okazis granda incendio en la ejo de Vinilkosmo, la plej granda eldonejo kaj vendejo de Esperanto-muziko, situanta en Donneville apud Tuluzo en Francio. Estis detruita granda parto de la stoko de sondiskoj kaj la sonsistemo de Vinilkosmo. Laŭ unuaj informoj, ankaŭ multo el la sonmaterialo de Vinilkosmo estis komplete detruita.

La ĉefrespondeculo de Vinilkosmo, Floreal Martorell, rakontis pri la okazaĵo en retletero, publikigita lunde ĉe La Ondo de Esperanto:

La ekzercejo 7, kie ekzercis tri rokaj bandoj, kaj la stokejo de Vinilkosmo / EUROKKA (kie estis la sonsistemo, materialo por la studio, kaj la plej granda parto de la stoko de la K-diskoj de Vinilkosmo) estis detruitaj pro incendio.

Unu el la bandoj ekzercis tie ĝis la 22a horo, kaj verŝajne la incendio komenciĝis post ilia foriro. Iom post la noktomezo malŝaltiĝis la elektro, kaj tiam mi ekserĉis la kialon. Subite mi kaj mia frato konstatis la fajron, sed la tegmento jam brulis, kaj ne eblis ion fari. Ni tuj vokis la fajro-brigadon, kiu venis post 15 minutoj kaj laboris ĝis la 4a kaj duono.

Eble cigaredo estis malbone aŭ ili ne malŝaltis la elektron forirante – mi ne scias, la asekurkompanio faros enketon.

Estas vera katastrofo por Vinilkosmo kaj EUROKKA kaj por la Studio de La Trappe, ĉar ni perdis grandan parton de nia sonmaterialo kaj la diskostokon… La fajro-brigadistoj provis savi kion ili povis, kelkaj centoj da diskoj estis savitaj, sed mi ne scias en kia stato estas tiuj kiuj saviĝis .. mi devos ĉion kontroli ĉar ili varmiĝis kaj poste malsekiĝis pro la amaso da akvo… la tuta sonmaterialo estas detruita.

La fajro-brigadistoj faris ĉion, por ke la apuda registrejo kaj ripozejo ne ekbrulo. Feliĉe, ili sukcesis kaj la studio estis savita, sed la perdita materialo kruele mankos… Ekzemple mi, ne plu povos sonreĝisori por koncertoj, kiel mi faris en Festo kaj aliloke, forbrulis ankaŭ la nova materialo, kiun mi aĉetis por lasta FESTO en Greziljono.

Feliĉe neniu persono estis vundita.

Post kiam la informo pri la incendio disvastiĝis, ekaperis bedaŭraj kaj kuraĝigaj komentoj en la Facebook-paĝo de Floréal Martorell:

- Kara amiko, mi ne povas gxuste esprimi mian malgxojon. Mi deziras cxiun eblan forton kaj apogon por helpi vin tra la malgacilajxoj.

- Mi deziras al vi kuraĝon fronte al la malfacilaĵoj!

- Forton kaj kuragxon al vi, kara Flo!

Libera Folio turnis sin rekte al Floreal Martorell por ricevi pliajn informojn.