Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Ĉiuj japanaj esperantistoj transvivis la katastrofon

Ĉiuj japanaj esperantistoj transvivis la katastrofon

de Redakcio Laste modifita: 2011-03-31 23:18
Japana Esperanto-Instituto nun sukcesis kontakti ĉiujn 67 esperantistojn en la katastrof-trafita regiono, krom unu. Laŭ JEI estas indikoj, ke ankaŭ tiu persono troviĝas en sekureco. Inter la esperantistoj tamen estas multaj, al kiuj mankas provizoj, aŭ kies domo estis difektita de la tertremo.

Laŭ informo dissendita de Japana Esperanto-instituto lunde, la 21-an de marto, oficistoj kaj volontuloj de JEI nun sukcesis kontakti 66 el la 67 esperantistoj, kiuj loĝas en la regiono trafita de granda tertremo kaj cunamo.

- Neniu havas gravan korpan vundon aŭ doman damaĝon. Unu sinjoro restas ankoraŭ nekontaktebla, dum cirkonstancoj supozigas lian sekurecon. Estas tamen multaj, kiuj havas malfacilan vivon pro manko de akvo aŭ aliaj provizoj, aŭ kies domo havas partan damaĝon, skribas JEI en sia komuniko.

JEI dankas la multajn individuajn esperantistojn kaj organizaĵojn, kiuj sendis mesaĝojn de kuraĝigo kaj kondolenco. Aktualaj informoj nun troveblas en la retejo de JEI.

La japana esperantisto Hori Yasuo, kiu dum la lastaj dek tagoj regule raportis pri la situacio en Japanio, en sia plej freŝa mesaĝo rakontas, ke la 21-a de marto estas tradicia tago dum kiu japanoj vizitas siajn familiajn tombojn.

- Tamen estas pluve kaj oni timas radioaktivecon en la pluvo, tial malmultaj homoj iros al la tombejo. En televido aperis bildo en la damaĝita urbo, en kiu homoj preĝas antaŭ la tombo, raportante pri la situacio de siaj familianoj, li skribas en sia mesaĝo.

Li ankaŭ citas mesaĝon de esperantistino el la trafita urbo Sendai:

En mia kvartalo plejparto de la loĝantoj estas maljunuloj, kiuj havas malsanon, doloron ĉe la genuoj aŭ ĉe la kokso. Por aĉetado ni devas viciĝi longan tempon. Ni devas kunporti botelojn da akvo hejmen de la loko, kie oni liveras ĝin. Ankaŭ mi estas maljuna, sed pli juna ol ili, tial mi nun fariĝis helpanto al ili.

Nuntempe al ni mankas multaj aĵoj, precipe gaso, benzino kaj akvo. Tamen iom post iom ni kutimiĝis al mankoplena vivo. Dank’ al tia vivo, mi ekkonstruis novan rilaton kun la najbaroj, helpante unu la aliajn. Loĝantoj kore pli kuniĝis ol antaŭe por kunvivi. Ekzemple, mia najbaro donis al mi farunon, do nun mi bakas panon, poste redonos la duonon al ŝi.

arkivita en:
javergara
javergara diras:
2011-03-22 01:15
Dankon pro la kuraghiga novajho!
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2011-03-22 09:04
Kiam shtono estas falanta el la chielo, chiu tenas sian kapon. Ech se iu estas kun sia filo, li ne povas teni la kapon de la filo, sed propran. Tio ja estas sinteno natura kaj denaska, kiu estas en chiu homo. Tamen oni atentu ankau la alian, chu ne ?

La tertremo en Japanio estas tragika. Esperantistoj tenas siajn kapojn kaj feliche la shtono falis sur alies kapojn. Ni kompatu ankau ilin. Se ni, esperantistoj, havas rimedojn, ni asistu la homojn, ne nur esperantistojn, char chiuj estas homoj kaj la homecon en chiu homo ni sentas egale.

Kondolencojn sincerajn al la parencoj de la viktimoj, kuraghon al la japanaj esperantistoj kiuj eltenas ne elteneblan momenton.

Korpreme
esperanto
esperanto diras:
2011-03-26 14:36
Shajnas, ke almenau en tiu chi sekvenco la preterpasantoj kondutas indiferente al la alvoko donaci monon por la japanaj viktimoj
http://www.videoportal.sf.t[…]c780-4183-85f7-60e6727dd309

Sed konante la kompleksitan mentalecon de japanoj, inkluzive de la arganteco de TEPCO, kiu sendas siajn vershajne mortminacatajn kunlaborantojn en tiun nuklean inferon, kaj la senhelpeco de la hipokrita japana registaro - kun chio tio oni povis konatighi lige kun la katastrogoj - oni ne plu miras.

Estas absolute hontinde por tia teknologie alte evoluinta lando kaj socio, ke viktimoj trafitaj de tiaj gigantaj (natur)katastrofoj devas vegeti en tiaj mizeraj kaj primitivaj kondichoj, kaj shajne neniu (de ekstere?) efike helpas al ili. Spektante tiujn bildojn, kiujn la TV transdonas, por mi persone Japanio perdis chian pretendon je morala ambicio (sed eble ghi havas nur teknikan ambicion, kion mi supozas), sendepende de tio chu najbaroj sentas sin devigataj helpi unu la aliajn (tio koncernas pure interhoman dimension). Mi vidis raportojn el Osaka, kie la loka loghantaro shajne sentas sin grandparte nekoncernata de la katastrofoj en Tokio kaj en la nordo de la lando, kio indikas, ke solidareco en Japanio inter regionoj ne ekzistas.
blahma
blahma diras:
2011-03-30 15:01
La vorto "travivi" estas ofte uzata tie, kie oni celas la signifon de "postvivi", "supervivi", "transvivi" kiel tiun triopon proponas ankaŭ PIV. Ĉar "travivi" parolas nur pri la sperto kaj nenion diras pri la sekvo, jam dekomence ni povis scii ke ĉiuj japanaj esperantistoj (kiuj tiutempe estis en la koncerna regiono) la katastrofon ja "travivis"...