Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Akademio Internacia de la Sciencoj rande de pereo

Akademio Internacia de la Sciencoj rande de pereo

de Redakcio Laste modifita: 2011-09-05 21:53
La agado de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) ne plu povos daŭri en sia nuna formo, kaj eble tute estingiĝos ene de kelkaj jaroj. Tion antaŭvidas freŝa raporto de AIS mem. Pro la akuta situacio la estrarano de UEA pri scienca agado, Amri Wandel, iniciatis diskuton pri manieroj savi la "akademion", kiu efektive estas loza universiteteca organizaĵo registrita en San-Marino. "La originala vizio de Frank, de internacia universitato sen muroj kaj sen limoj, kun studprogramoj en ĉiuj fakoj kaj multaj studentoj internacie, evidente estas tro ambicia", Amri Wandel tamen konstatas, responde al demando de Libera Folio.
Akademio Internacia de la Sciencoj rande de pereo

AIS-anoj en Komárno, 2004

Akademio Internacia de la Sciencoj estis fondita komence de la 1980-aj jaroj, kaj poste oficiale registrita en la ŝtateto San-Marino. Inter ĝiaj membroj estas la Nobel-premiitoj Reinhard Selten kaj Miĥail Gorbaĉov.

Ĝia ĉefa fondinto estas Helmar Frank, kiu en Kopenhago estis honorigita  de UEA per diplomo pri elstara agado.  Jam en la jaro 2004 la gazeto La Ondo de Esperanto elektis lin "la esperantisto de la jaro", kvankam li mem ne kutimas nomi sin Esperantisto, kaj preferas nomi Esperanton "ILo" - mallongigo de Internacia Lingvo.

En la sama jaro 2004 li kaj aliaj gvidantoj de Akademio Internacia de la Sciencoj aktivis ĉirkaŭ la fondo de "Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS" en Komárno, Slovakio. La projekto tamen fiaskis pro manko de la atendita ŝtata subteno. Plej laste ekde la kolapso de tiu utopia projekto kaj la flankeniĝo de Helmar Frank oni eble povas ekkalkuli la subeniron de la tuta Akademio Internacia de la Sciencoj.

Multaj aktivuloj de AIS maljuniĝis aŭ forpasis, novaj fortoj mankas, kaj la financoj estas en malordo. Ankaŭ la San-Marina ŝtato ne plu interesiĝas pri AIS, aktivuloj konstatis en lastatempaj diskutoj.

Delonga problemo por AIS estas ĝia apero en iu nepublika listo de "fikciaj universitatoj", kiuj disdonas diplomojn kontraŭ pago, sen kontrolo de studado. Tio rezultis el erara informo donita de la ŝtato San-Marino al eŭropaj instancoj pri la jama malfondo de AIS.

Por konvinki la oficialajn instancojn de San-Marino, ke AIS ja ekzistas, necesus ke reprezentanto de AIS persone vizitu la koncernan oficejon. Tion AIS dum multaj jaroj ne sukcesis aranĝi. 

AIS logotipo

Ĝuste la oficiala rekono en San-Marino kaj kunlaboro kun UEA kadre de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) donis al AIS la eblon formale ekzameni studentojn pri iuj studobjektoj, sed la diplomoj de AIS neniam ekhavis efektivan signifon. La komplika organiza strukturo kun "kolegioj", "klerigejoj" kaj "sektoroj" ĉiam pli ekaspektis malplena ŝelo, pensiganta pri la solenaj roboj kaj balteoj uzataj en la ceremonioj de AIS.

Fine de septembro, dum la "Sanmarineca Universitata Sesio" en Sibiu, Rumanio, AIS devos elekti novan gvidantaron por la sekva trijara periodo.

Prepare al tiu elekto Reinhard Fössmeier nome de AIS dissendis oficialan komunikon, en kiu li konstatis, ke AIS dum kvarona jarcento sukcese kunlaboris kun universitatoj kaj ŝtataj instancoj en pluraj landoj, sed tamen ne sukcesis interesi novan generacion de esperantlingvaj sciencistoj, kiuj povus daŭrigi ĝian laboron. Tial li konstatas, ke la agado de AIS kredeble ne povos daŭri en la ĝisnuna formo.

- Eble eĉ tiu ĉi senato estos la lasta de AIS, kaj ĝia precipa tasko estos konduki la akademian laboron al bonorda fino. Tio signifas precipe, ke jamaj studentoj de AIS havu la eblon studi ĝis sia fina ekzameno, skribas Reinhard Fössmeier en la AIS-komuniko.

Por malhelpi la kolapson de AIS, Amri Wandel, la estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado, iniciatis kampanjon por savi la saveblajn partojn de la agado. La situacio de AIS estis pritraktita en kunsidoj dum la Universala Kongreso en Kopenhago, kaj poste dum la Itala Kongreso de Esperanto, kie ĉeestis kelkaj el la aktivuloj de AIS.

- Necesas kapti la malmultan potencialon kaj forton kiu restas je la dispono de AIS por savi kaj evoluigi la relative bonfartajn partojn de ĝia agado, kaj (almenaŭ momente) cedi la partojn kiuj ĉiukaze vegetas aŭ estas kolapsantaj, konstatis Amri Wandel poste en reta diskuto.

Libera Folio: Por kiuj konkretaj celoj laŭ vi necesas, ke AIS plu ekzistu?

Amri WandelAmri Wandel: AIS estas unika ĉar ĝi efektivigas sciencan instruadon en Esperanto. Ĝi ankaŭ estas la sola institucio en kiu membras centoj (la oficiala nombro estas 700) da Esperanto-parolantaj sciencistoj kaj universitatanoj, kelkaj el ili sufiĉe renomaj en siaj landoj.

Libera Folio: Kion eblas fari por ke AIS plu vivu kaj prosperu, kaj kiu tion faru?

Amri Wandel: La originala vizio de Frank, de internacia universitato sen muroj kaj sen limoj, kun studprogramoj en ĉiuj fakoj kaj multaj studentoj internacie, evidente estas tro ambicia por la nuna monda situacio kaj por la restinta, finance kaj nombre malforta AIS. La praktika solvo estas investi la fortojn kaj la varbadon de novaj, junaj personoj al la prosperaj kaj kreskantaj partoj de AIS: la komunaj IKU-AIS-sesioj kaj retaj kursoj, al kio povas helpi UEA kaj ILEI, respektive.

Libera Folio: Ĉu vi kredas, ke tio sukcesos?

Amri Wandel: La respondo dependas de la celo. Se, kiel verŝajne dezirus kelkaj el la nunaj gvidantoj de AIS, oni celas internacian institucion kun studentoj en ĉiuj fakoj kaj niveloj laŭ  la originala vizio de Frank, la ŝancoj laŭ mi ne estas bonaj. Sed se oni pretos kompromisi por pli realisma modesta plano kaj unue koncentriĝi pri la plifortigo de la "esperantisma" parto de Akademio Internacia de la Sciencoj - IKU-AIS kaj Internacia Vintra Universitato, kiuj daŭre prosperas; kunlaboro kun Esperanto-organizaĵoj kiel ILEI kaj edukado.net por konstrui retajn studprogramojn - tiam estas bona ŝanco progresi. Post financa kaj persona kresko kaj refortiĝo de AIS oni povos provi realigi malpli ambiciajn projektojn, en la direkto de universitataj studprogramoj limigitaj al malmultaj fakoj kaj niveloj.

arkivita en:
dennis
dennis diras:
2011-08-29 15:32

La provizore nomata Universitato de Esperanto nun ekestighas, kaj ghi realighos en Chinujo dum la periodo inter la 11a de januaro kaj la 12a de februaro. Chu la projekto poste ripetighos au ne dependos de la intereso de niaj nuntempaj esperanto-parolantaj profesoroj de la fakkursoj, kaj de la nombro da Esperantistoj kiuj volos cheesti tiajn kursojn. La enhavoj de la kursoj libere povas esti utiligataj de AIS, se ili volas uzi tiajn kursojn. La Universitato de Esperanto ighos CHIES proprajho.

Por multaj Esperantistoj, tiuj kursoj je universitata nivelo estas novajho, do mi povas eble klarigi iomete chi tie pri kio tiuj lecionaroj pritraktas.

Unue, la kursoj en Chinujo estas kursoj kiuj JAM instruighis en universitatoj en Usono au en Europo. La profesoroj estas fakuloj, kompreneble, pri siaj temoj.

Due, la kursoj estas kompletaj; ili ne estas mallongitaj versioj de iu studfako. Do, lau la plano, chiu kurso enlecione dauros 40 horojn, je la ritmo de 2 horoj chiutage, de lundo ghis vendredo, en periodo de unu monato.

Trie, estos laueble faklibroj por la kursoj, originale verkitaj por naciaj universitatoj, sed poste refaritaj tute en Esperanto.

Kvare, lauplane, espereble, la kursoj, kiel tiuj publikaj retkursoj de MIT, Berkeley kaj Yale, estos filmitaj kaj poste metitaj sur la Interreto por chies uzo.

Do, por konkretigi, en januaro estos du kursoj kaj du profesoroj. Unu el la instruistoj estas Profesoro Ron Glossup el Usono, kun sia kurso nomata ALFRONTI MILITON (Angle, CONFRONTING WAR). Lia libro estas la cheflibro por similaj, universitataj kursoj en diversaj universitatoj en Usono, lau mia kompreno de la retejo de Amazon.com. Vidu lian priskribon de la kurso en Esperanto che www.esperanto-insulo.info/kursoj/kurso-glossop.htm

La alia instruisto por la universitat-nivelaj kursoj estas Profesoro Federico Gobbo el Italujo, kun sia kurso nomata FILOZOFIO KAJ HISTORIO DE LA INFORMADIKO. Li jam instruis tiun kurson che universitato en Italujo, kaj nun preparas la esperantan version por Chinujo. Vidu lian priskribon de la kurso che www.esperanto-insulo.info/kursoj/kurso-gobbo.htm.

AIS kaj la Universitato de Esperanto eble ne devas komparighi. Nuntempe, pensu prefere pri la diferenco inter la UK Internacia Somera Universitato de antaue, kaj la nuna Internacia Kongresa Universitato. Che UK ne estas multe da tempo por profunde studi, ne estas legolibroj, nek hejmtaskoj, nek subekzamenoj kaj nek fina ekzameno. En Chinujo, jes ja estos chio tio.

Do se Amri, ekzemple, en la postvenonta jaro povus veni al Chinujo kaj, en Esperanto al Esperantistoj, instrui kurson nomatan ENKONDUKO al ASTRONOMIO, ghi estus eble kvaroble pli longa ol tiu kurso lia de Bialistoko (kiu estis tre tre bona kaj interesa, kiel mi mem cheeste konstatis!). Aldonaj diferencoj estus ke la studentoj en Chinujo multe pli priatentus; ili skribus notojn abunde; ili chiumomente strebus kompreni kaj memori, kaj ili antaupreparus lecionojn chiuvespere, char estas granda ekzameno che la fino de la kurso, kaj ili devas sukcese trapasi tiun ekzamenon! La kurso de Chinujo de Amri simulus lian kurson por Usonanoj che UCLA (Universitato de Kalifornio de Los Angheleso).

Eble menciindas, ke ILEI Chinujo partoprenos la aranghon, kaj jam estas pluraj ilei-anoj kiuj planas cheesti la kursojn.

Katalin Kovats paralele kun la Universitato de Esperanto en Chinujo instruos ankau tre interesan kaj profundan kurson pri Pedagogio kaj Metodiko de Esperanto. Fakte, multe da homoj kiuj cheestos shian kurson ankau cheestos tiujn de la Universitato de Esperanto.

Tiuj universtitataj kursoj celas chefe chinajn studentojn, (kaj veteranajn Chinojn kaj Azianojn), kiuj jam lernis Esperanton en antauaj jaroj, kaj ankau celas alikontentanojn, speciale spertajn Esperantististojn kiuj libertempas en tiu vintra periodo.

Antau chio, ni memoru ke la provizore nomata Universitato de Esperanto estas komenco; ghi ne estas matura, altakademia institucio. Tute ne! Sed la enhavo de la kursoj estos, lau mi, bonega kaj profesia, kaj finfine la Esperantistoj havos pli da aktivaj agadeblecoj por uzi la Internacian Lingvon por lerni ion utilan EKSTER Esperantujo mem, temo pri kiu Germain Pirlot kaj multe aliaj Esperantistoj ofte parolas.

. . . Kaj por tiuj kiuj poste volas resti iom pli en Chinujo . . . .

Amike,

Dennis Keefe
goberiko
goberiko diras:
2011-09-04 12:00
Mi ighis adjunkta sciencisto ASci pri aplika lingvistiko en 2004, por miaj esploraj rezultoj kiel eks-studento de prof-ro PENNACCHIETTI, kiam mi interesighis iom naive pri doktorigho per AIS. Mi traktis AIS kiel unuela Universitato en EU. Mi portis embarason en AIS char membroj de AIS malkonsiligis al mi tion, char doktorigho estas preskau nenie oficiale rekonita ajnalande.

Poste mi kunlaboris kun Reinhard FOESSMEIER por konigo de AIS ekster la verdaj rondoj. Ni sukcesis akceptigi komunikon angle en 2008a konferenco en Danlando pri "internaciaj universitatoj", sed kun peno, char mankis datenoj pri AIS akcepteblsj en 'normala' scienca konferenco.

Kvankam mi mem proponis pri restarigo de retejo kaj strukturo, la reglamentoj estas tiel komplikaj kaj la mono tiel malabunda, ke malfacilas malperdi entuziasmon... Se Amri WANDEL volas esperi allogi junajn sciencistojn, provu draste SIMPLIGI la motoron de AIS.

Le neformaleco kaj malfermeco de Universitato de Esperanto povas esti bona gvidlinio, lau mi.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-04 15:08
Mi pensas, ke AIS per siaj fantastaj intencoj kaj programoj simple trompis multajn homojn (sciencistojn). Same kiel UEA trompis - kaj i.a. pere de la revuo Esperanto - daure trompas milojn da membroj, al kiuj oni promesis mielon ktp.
Se oni rigardas la nomaron de la AIS-anoj, oni konststas, ke ghenerale ne temas pri idiotoj. Iuj restis fidelaj, aliaj (kiel mi) komprenis la himerecon de AIS kaj prave turnis al ghi la dorson.

AIS, kiel multaj aliaj Eo-organizajhoj, taugis por la periodo antau 1989, en kiu iuj atendis la finan venkon de Eo. En la hodiaua tempo necesas alispecaj programoj.

Mi pensas, ke AIS en tiu formo ne estas savebla au revivigebla. Prefere oni malfondu ghin kaj refondu ion alian, kio pli konvenas al la trajtoj kaj bezonoj de la nuntempo. Mi ne bone imagas kio tio povus esti, sed eble oni orientu sin prefere lau la nacilingvaj klerigaj programoj. La Eo-movado estas tro malforta por posedi ion "propran" lau la maniero de AIS. Prefere estu ekzemple interlingvistikaj ofertoj kadre de katedroj en universitatoj (sed ne katedroj mem, kio estas nerealisma).

Sed mi komprenis: esperantistoj shatas proprajn Akademiojn, Institutojn, Civitojn, Konsulojn, Centrojn ktp. - kiuj en la plimulto de la kazoj estas nur blufo kaj himero. Pri chio tio oni povus rezigni, char tio nur ridindigas Esperanton.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-08-29 18:54
Antaŭ duona jaro mi petis AIS pri membreco. Mi plenigis la aplikaĵon kaj forsendis ĝin sed ĝis nun nenion aŭdis. Mi estas profesoro kaj mi prelegas plentempe en universitato. Mi pretus instrui enrete studentojn el la tuta mondo. Mia fako estas la akirado de dua lingvo.
Mi ofertus mian servon al la Universitato de Esperanto en Ĉinio sed la vintra semestro ĉe mia universitato komencas en januaro kaj en la malstabila ekonomia situacio de hodaiŭa Usono mi ne povas riski foresti dum tiu tempo. Dum majo, junio kaj/aŭ julio mi ne devas prelegi ĉitie.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-29 19:09
AIS ne estas savebla, char ghi chiam estis ne pli ol himero, blufo sufiche ekstrema, ludilo de certa realec-fremda koteria elito. Ghi estis esence la infano de Frank, do post lia foriro la afero nepre estos finita.

Eble antau 15 jaroj mi estis Libera Ano de AIS, sed post kiam oni estis daure ghenata pro repago de la kotizo, mi eksighis. Mi nenion intelektan au sciencan "profitis" de tiu stranga organizajho. La sola siatempe utila eldonajho, kiui kaptis mian atenton, estis iu adresaro de AIS kaj listo de verkintoj de disertacioj, sed mi ne memoras, chu tiun produktis AIS mem, la unuan eble jes, la alian ne (iu belgo, Symoens au simile).

Mi ech antau kelkaj jaroj estis en San Marino, serchis AIS, eble ech trovis iun shildeton, sed neniu surloke sciis pri kio temas.
En Florenco 06 mi cheestis la AIS-kunsidon, post kiu Frank (alia speco de ekstremisto au fanatikulo) travivis infarkton. La kunsido faris el mi la impreson de la lasta orgasmo de oldaj realec-fremdaj stranguloj, kiuj sxvebis ne sur la tero, sed en la kosmo.

Mi do sugestas enterigi tiun bizaran AIS antau ol riski la plenan ridindighon de Esperanto, kiun ghi ja vere ne meritus.
reinhardf
reinhardf diras:
2011-09-27 16:19
Mi ne scias, ĉu s-ro Kuenzli atendas respondon; eble ne, ĉar li uzas esprimojn ne tre ĝentilajn kaj eĉ ne tre utilajn al diskuto. Sed mi konsentas, ke AIS nur dum mallonga tempo havis oficejon en San-Marino, kaj ke la pliparto de la sanmarinanoj verŝajne neniam aŭdis pri ĝi, aŭ nur vidis iujn afiŝojn. Miaopinie AIS neniam asertis la malon, kaj mi bedaŭras, se iu sentas sin trompita tiurilate.

Mi parolis kun homoj, kiuj diris, ke ili ja intelekte profitis de AIS, sed laŭ propra iniciatemo, ekzemple partoprenante en AIS-sesio aŭ aktive kontaktante fakajn kolegojn ene de AIS. Eldonaĵoj de AIS ekzistas, sed ne multas – certe ni preferus, ke estu pli multaj, sed ni ne sukcesis.

Do, se la enhava resumo de la kontribuo de s-ro Kuenzli estas, ke AIS atingis multe malpli ol ĝi aspiris, mi konsentas kun li. Kun lia komunika stilo mi ne plene konsentas.

Reinhard Fössmeier (nun senata sekretario de AIS)
dennis
dennis diras:
2011-08-30 13:57
Estas malfacile al mi kompreni AIS-on. Mi sufiche bone konas la eduksistemojn che universitata nivelo en Usono, estinte programestro che la Universitato de Illinois, kaj mi sufiche bone konas la sistemon en Hispanujo, estinte studento tie, kaj en Francio, estinte instruisto kaj ankau, programestro. AIS, lau mia scio, ne bone kongruas kun la nuntempa edukosistemo en pluraj landoj.

Mi ne volas, diri per tio, ke havi malsimilan aliron al universitata edukado estas malbona ideo, tamen en la kazo de AIS, mi ne vidas la rilaton kun efika, celstreba instrusistemo. Eble mi eraras. Al mi plachus audi la opiniojn de la partoprentoj mem de AIS. Ke AIS-anoj iomete klarigu la kialojn de la sistemo al ni.

Miaflanke, mi donos ekzemplon de io kio frapas, ech shokas min. En la listo de kursoj pri Humanikistiko trovighas sep kursoj. Ses el ili rilatas lingvojn: ILO, la rusa, la pola, la rumana, kaj planlingvoj. La alia kurso nomighas ENKONDUKO AL BORSA KOMERCADO PER OPCIOJ. Mi ne shercas.

En normala universitato en Usono, kaj tio povas esti de Harvard ghis la plej malaltgranda loka universitato, ne ekzistas altnivelaj ORFAJ kursoj. Se estas kurso pri Historio de Grekio, estas alia kurso, kiun oni devas cheesti UNUE, nomata Mondohistorio, au eble Historio de la Okcidenta Mondo. Se estas kurso pri la Literaturo de Charles Dickens, estas alia nemalhavebla kurso nomata eble Literaturo de Britio, ekzemple.

En la kazo de nia AIS-kurso pri OPCIOJ kaj BORSO, en normalaj universitatoj, ege malmulte da homoj studas tiun temon, kaj se ili iam alighas al tia kurso, ili devige kaj antaue devis trapasi kurson pri Investoj kaj antau tiu fako, kurson pri Ghenerala Financo por ne paroli pri longa serio da kursoj kiuj iel ankau devas esti studataj ANTAUE, kiaj Financa Kontiko, Kosta Kontiko, Statistiko por Komerco, Makroekonomiko, Mikroekonomiko, ktp.

Eble iu volas paroli pri tiu nekongra enmiksado de kursoj en AIS. Certe estas kialoj kiujn mi ne vidas au konsideras.

La retpagho de AIS kiun mi konsultis: www.ais-sanmarino.org rubriko: KURSOJ

Dennis Keefe
esperanto
esperanto diras:
2011-08-30 14:38
La retujo de AIS estas bona ekzemplo por dokumenti la nulnumerecon kaj blufecon de tiu "edukisistemo". Kandidatoj mankas kaj kursoj ne okazas, materialoj apenau ekzistas. Do, neniu interesighas pri AIS.
Do, la optimismo de Wandel konsistas chefe el naiveco.
Tute ne temas pri tio, ke la "originala vizio" de Frank estus "tro ambicia por la nuna monda situacio". Tio estas la sama tordita sinteno kiel la Civito ghin reprezentas - lau la kredo: La mondo ankorau ne pretas por ni. La mondo vershajne fajfos, char Esperanto fiaskis. Tiu sinteno estas totala stultajho, kaj mi ne devas klarigi kial ghi estas kompleta stultajho. Bedaurinde ankorau tro multaj e-istoj blinde subtenas tian sintenon, ech se ili ne estas AIS-anoj au Civit-anoj.
AIS estas tro ligita kun Esperanto, kaj en la nuna situacio de la Eo-movado chiuj esperoj pri revivigo de AIS farighas iluzioj. Krom tio, AIS tro ligighis al orienta Europo (Rumanio, Slovakio ktp., landoj kiuj havas ekstreme malbonan reputacion en Europo). Tipoj kiel Wandel sentas sin bone en tiu sistemo, char ili povas ludi iun pseudan rolon kaj shajnigi sin gravaj profesoroj kaj kiel UEA-estraranoj. Prefere ili konstruu akvodissphrucilon en la Negev-dezerto au staru che la landlimo por forpeli arabajn teroristojn - tiam ili farus almenau ion utilan por la homaro.
mateno
mateno diras:
2011-08-31 22:01
Ili ne havas ekstreme malbonan reputacion "en Eŭropo". Ili havas ekstreme malbonan reputacion nur ĉe idiotoj.

Marteno Miniĥ, Slovakio
simono
simono diras:
2011-08-30 17:28
Kaj mi trafoliumis la priskribon de la kurso pri "deskripta" statistiko. La aŭtoro parolas sian propran dialekton de faka Esperanto. Aparte de la abunda uzo de la jam praktike mortinta "dateno", mi trovis la belaĵon "adedo" - kiun la aŭtoro enkondukis el la Araba - kaj tuj poste "aritmo".

Do mi ne miras, ke la kurso ne furoras.

Jen tipa problemo. Fakulo ĉe ni ĝisĉerke obstinas pri sia versio de faka lingvaĵo, egale ĉu liaj geniaj novvortoj aliloke ekflugas aŭ ne.
Filarete
Filarete diras:
2011-08-30 19:26
Ĉi foje eble ne kulpas la esperantistoj en la morto de AIS, sed la nekongrueco de kibernetiko kun la reala vivo. Tiu Kibernetiko kiu hodiaŭ simple ridigas preskaŭ ĉiujn estas la bazo de tiu projekto. Rigardu la strukturon de la fakoj ĉe AIS, rigardu ankau la komplikan hierarkian sistemon de docentoj kaj diplomoj. La AIS-anoj pasigas pli da tempo ordigi kaj strukturi la mondon laŭ sia kibernetika ideologio ol aktivi kiel universitatuloj. Docentoj ne nur instruas sed ankaŭ konferencas, publikas kaj doktorigas. Fakte en 30 jaroj da aktiveco, de AIS apenaŭ venis artikolo, scienca revuo por ne paroli pri libroj!
Orfaj kursoj? Jes universitata projekto povas disvolviĝi nur se ĝi estas organika kaj progresa. En tiu rilato, esperanto povus teorie oferti multon, specife en humanistikaj kampoj. Ĝi povas ankaŭ disvolviĝi nur se ĝi kondukas ĝis doktoriĝo. Kiel organiziĝas la ĉina insulo kun nur du kursoj, unu pri politika scienco kaj unu pri informatika historio? Fakte ne temas pri universitata instruado sed pri universitatnivela klerigado. Interesa afero, sed diversa afero. Por stimuliĝi, docentoj devas havi regulan kontakton kun siaj studentoj kies fakiĝon ili akompanas. Kaj tio laŭlonge de multaj jaroj. Tamen se la strando en Hainun estas bela kaj la semestro nur kiam vintras en Eŭropo, kial ne?
reinhardf
reinhardf diras:
2011-09-27 16:43
Mi ne povas malkonsenti, ke la sinprezento de AIS al la ekstero ne estis optimuma, kaj kiel nuna "estro" de la inform-ofico de AIS mi forte kunkulpas en tio. Fakulo pri informado mi ne estas, kaj la servoj de profesiuloj estis por ni nepageblaj. (Tamen aperis ekzemple artikolo pri AIS en la renoma "Deutsche Universitätszeitung" – 16-a de aŭgusto 1996, p. 28-29.)

Koncerne la kursmaterialon la kursoj en la retejo de AIS estas iom hazarda elekto; ili simple estas la kursoj, kiujn la aŭtoroj preparis en komputila formo. AIS aranĝis multe pli da kursoj, kaj en la speciala kampo de "komunikadscienco" ĝi havis plenan kaj koheran studplanon, kiu tamen ne estis plene efektivigita, manke de studentoj. Aliaj kursoj estas, kiel dirite, "orfaj", kaj pro tio prefere orientiĝas je la bakalaŭra nivelo, do havas kiel antaŭkondiĉon nur abiturientan klerecon.

Indas konsideri ankaŭ, ke AIS-studentoj pliparte estas studentoj de niaj partneraj institutoj, kie ili studas/studis pere de diversaj etnaj lingvoj; la AIS-kursprogramo estis nur suplementa al la programo de tiuj institucioj.

Se AIS havus pagitajn docentojn, de kiuj ĝi povus "mendi" kursojn laŭ donitaj temoj, certe ĝia kursaro estus tute alia. Sed ni neniam rifuzas seriozan kurson, eĉ se ĝi estas tute izolita en nia kursaro.

Ne estas mia intenco refuti la pravan kritikon, sed eble mi sukcesis iom pliklarigi la cirkonstancojn.

Reinhard Fössmeier (nun senata sekretario de AIS)
limako
limako diras:
2011-08-30 20:06
En 2004, mi partoprenis SUS en Slovakio kiu estis la inaŭguro de LEUKAIS kaj tre ĝuis la sperton. Mi verkis taglibron tiutempe (en la angla tamen), sed iu kiu volas legi pri miaj tiamaj pensoj, vi povas sekvi la ligilojn ĉi tie:
  http://revo.bierfaristo.com/phpwiki/index.php/AIS

Nun montriĝas, ke AIS estis fundamente la kreaĵo de unu viro, Helmar Frank, kiu kuntiris iom hazarda aro de homoj, plejparte maljunaj profesoroj el Germanio, sed ankaŭ el tuta Eŭropo, por fondi memstaran eŭropan universitaton sen lingva diskriminacio. Frank estis sufuĉe impona homo kaj AIS havis ecojn de "kulto de personeco". Forta influo al AIS (aŭ eble eĉ praa instanco) estis la tiel-nomata Eŭropa Klubo, kiu estis baze kontraŭ-angla grupo de germanoj (tiuj samaj ankaŭ en AIS) kiuj suspekteme rigardis la kreskantan forton de la angla en Eŭropo. Kun la demisio de Frank, la forpaso de sia kolegaro, kaj la evidenta venko de angla kiel preskaŭe ununura lingvo de klerigado en Eŭropo -- la kontraŭ-angla politika agado ne plu allogas kolegaron. AIS provis diversajn iniciatojn por vivteni sin, sen ajna sukceso.

Fakte, kiam LEUKAIS estis proponita, mi vidis eblecon de sukceso: orienteŭropanoj serĉis klerigajn eblecojn kaj AIS povis entiri emeritajn profesorojn Germanajn kiuj povis subvencii la instruadon kiel vojaĝferio. Ŝajnas ke oni kredigis Frank ke, se li starigas klerigan instancon tie, la slovaka registaro agnoskos ĝin. Sed tio ne okazis -- mi ne konas tiun historion.

Nun oni plimalpli ne plu diskutas ĉu AIS mortos kiel memstara universitat-cela organizaĵo, sed kiel savi tiuj partojn kiuj restas saveblaj antaŭ la tuto simple sinkas sub la ondojn.

Se vi intersiĝas pli pri Eŭropa Klubo, legu tion ĉi:

http://nitobe.info/[…]/nc_dokumento-23-rondatablo4_eo.pdf
dennis
dennis diras:
2011-08-31 00:45

La ideo de Filarete, ke la nekresko kaj falo de AIS devenas eble de la nekongrueco de la fako kibernetiko rilate la realan vivon, estas prikonsiderinda. La fako de Helmar Frank estas kibernetiko. La tradicia emfazo en la AIS-kursoj estas kibernetika-flanka. Tamen, tiu scienco ne estas unu el la bazaj studoj de universitatanoj. Dum mia naujara universitata kariero, ech dum miaj tri jaroj da studoj pri lingvo-instruado je magistra nivelo, mi ne memoras ech unu profesoron mencii tiun fakon kibernetikon. Mi certe rimarkus tion, char mi studis lingvo-lernadon nur post kiam mi tralegis la laboron de Frank.

Multe da Esperantisoj konas Profesoron Frank pro sia laboro pristudi chu la lernado de Esperanto povas poste helpi por la lernado de aliaj lingvoj. Tiurilate oni parolas pri la propedeutika valoro de Esperanto, la lernfaciliga valoro de Esperanto.

Multaj Esperantistoj surbaze de la eksperimento de Frank, diras, iom varbe, iom reklame, ke Esperanto estas bona lingvo por infanoj, char studinte Esperanton, infanoj poste lernos aliajn lingvojn pli facile.

Tiun konkludon mi ankau kredas, TAMEN samtempe mi multe dubas pri la valideco de la eksperimento mem de Helmar Frank. Mi ne dubas pri la bonkoreco de Frank. Mi ne dubas pri liaj sinceraj konkludoj. Mi dubas nur pri la scienca metodo de la eksperimento. Kial? Tutsimple, char la gelernantoj ne estis hazarde elektitaj. Kaj krome, mi dubas pri la neutrala sinteno de la instruistoj kiuj instruis Esperanton tiutempe. Oni ne povas fari eksperimenton kaj samtempe voli tiun au alian rezulton. Oni devas estas komplete neutrala dum eksperimentado.

Mi skribas tion sen povi trovi la priskribon de la originala eksperimento de Helmar Frank, kaj mi bazas min sur, anekedote, materialon kiun Claude Gacond montris al mi en Svislando en 1983, do eble mi tute miksis la detalojn de la eksperimento, kaj pro tio mi petas pardonon. Sed iu el la lertaj, pli bone informitaj legantoj de Libera Folio korektos min, chu ne?

Mi esperas, ke kelkaj bonkoraj Esperantistoj ne miskomprenos min. Ke ili sciu, ke mi diras nur tion kio preskau chiu aplikata lingvisto dirus: ke la fama eksperimento de Helmar Frank estas mankohava. Mi pensas, ke li dirus same. Li estas sciencisto, ne vendisto de pomoj kaj teorioj. Li certe avertis pri la mankoj de la eksperimento, sed spite al tio, ni Esperantistoj preterpasas tiajn detalojn kaj laute proklamas, ke, sen ia ajn dubo, Esperanto estas propedeutika lingvo.

Mi audis, ke Helmar Frank estis Esperanisto de la Jaro. Lau mi, li meritas tiun honoron kaj plus. Li sincere sekvis sian vojon, laboregante sukcesigi AIS-on. Kaj AIS estas elstara atingo, lau mi. Tamen, fakulo studante nur sian fakon, ofte ne klare vidas la gheneralajn, sociajn sistemojn kiuj chirkauas lin, kaj origine bona ideo povas sufokighi en shanghintaj cirkonstancoj. La socio kaj mondo shanghighas. Ankau venos la momento kiam Guglo kaj Apple malfacile konfrontos venontajn sociajn shanghojn.

Tiu lasta komento pri la potenco de la chirkauajho revenigas nin al la nocio de Filarete, ke eble la nekongrueco de la fako kibernetiko kun la reala vivo mortigas AIS-on. AIS estas studinda kiel fenomeno, kaj Andreas certe rajtas, kaj certagrade pravas, ke estis iom da blufo en la asertoj de AIS-anoj. Sed multaj homoj blufas iomete. Mi mem faras tion, tamen mi esperas, ke ne tro ege. Kiam mi parolas pri tiu kvinpinta, verda frukto de la china insulo Hajnano, kaj diras, ke ghi estas la Esperanto-Frukto, mi certe troigas.

Sed, revenante al Filarete, chu estus aliaj temoj, ekster la kampo de kibernetiko, kiuj estus pli kongruaj kaj kun la spirito de Esperanto, kaj kun la etoso de nia nuntempa mondo? Se iam naskighas VERA Universitato de Esperanto, (kaj ne nur la du universitat-nivelaj kursoj kiuj okazos venontjanuare en Chinujo), kiuj, kiaj estus la kernaj studoj de tia universitato? Pri fiziko? Mi dubas. Pri turismo? Persone, mi pensas kaj esperas, ke ne. Pri Paco? Eble, eble. Pri lingvistiko? Nu, niaj lingvistoj diros. Fakte, mi tute ne scias, sed se mi devus nun donaci 100 eurojn al unu projekto, mi donus tiun monon al projekto, universitata, kiu estus starigita por homoj el Azio, el Afriko kaj el aliaj kontinentoj. Kaj kiu nomighus iel kiel INTERNACIAJ STUDOJ, kiuj okazos dum kvin jaroj sur kvin kontinentoj, en Esperanto kaj eble aliaj lingvoj, kun kernaj studoj pri paco, interkompara kulturo, internacia komunikado kaj la Unuighintaj Nacioj. Tiuj estas miaj ideoj, kaj eble mi tute eraras, tamen, mi, kun Filarete, opinias, ke la fako kiberetiko ne entuziasmigos sufiche da homoj por krei altnivelan, sukcesan projekton. Ni trovu ion kiu kongruas kun la Esperanto-Kulturo kaj samtempe iom servas al la studentoj por la posta, internacia labormerkato.

Por fini, ni devas inviti la AIS-anojn defendi sian projekton. Mi pensas, ke mi tro naive, sen koni sufiche da detaloj, kritikas. Estas laudire multe, ech multege da AIS-anoj. Chu bone, ke ni nun AUSKULTI ilin?

Amike,

Dennis Keefe
Filarete
Filarete diras:
2011-08-31 11:51
Kibernetiko ne estas fako. Kibernetiko estas ideologio kiu celas organizi kaj reguli ĉiujn fakojn de la scienca esploro, ĉu humanismaj, ĉu teknikaj. Kibernetiko naskiĝis post la milito en Usono kaj disvolviĝis en la tuta mondo, kaj ege sukcesis specife en Germanio. Ne hazarde, ĉar kibernetiko pretendis esti sufiĉe forta analizilo por kontraŭstari la (mekanisman) marxismon. Ambaŭ analizmetodoj estis globaligaj, tio estas aplikeblaj en kiu ajn kampo de la homa vivo kaj penso, kaj pli grave ambaŭ prezentis sin kiel objektivaj. Post '89 ambaŭ rapide malaperis, kibernetiko en Okcidento kaj mekanisma marxismo en Orienta Eŭropo. La kartoj denove miksiĝis, kaj kibernetikon anstataŭis nova ideologio, tiu de la certeco de ciferoj kaj statistikoj. Sed estas alia historio...
Pri estonto de e-o universitato. Nature ĉiu esperantisto esperas tion. Esence por la lingvo restas ke ie en la mondo ekzistu universitatnivela instruado de la lingvo kaj literaturo. Se la kursoj en Poznan pluvivos, tio garantio estos. Sed ni nature volas pli, ne nur ke la lingvo pluekzistu sed ke pere de tiu lingvo, io nova naskiĝu.
AIS ankau pereis ĉar ĝi celis anstataŭi la ekzistantajn internaciajn universitatajn kursojn. Tiuj kursoj pli kaj pli dronas en la anglan lingvon. Ne la anglan kiun ni amas, tiu de skota Enlightenment kaj de la usona revolucio sed tiu de la Mondbanko kaj similaj institucioj.
Tiu celo ne estas atingebla, sed ĉu ĝi eĉ estas dezirinda? Por studento, diplomiĝo en universitato ne nur signifas intelektan disvolviĝon sed ankaŭ esperon akiri interesan postenon kaj laboron. Estus bele havi tut-esperantan kurson por instrui sociaj "mediatorojn" (mi ne scias ĉu la vorto ekzistas) kiuj prepariĝus pri multaj inter- (interkultura, internacia, interpopola ktp). Kaj esperanto estus teorie la perfekta lingvo de tiu projekto. Sed la projekto ne funkcios, eĉ se vi trovos la kompetentajn docentojn por plenumi la taskon. Simple ĉar nenie en la mondo, neniu dungos iun kun esperantlingva diplomo. Simple. En kelkaj situacioj, ekzemple tiu de internaciaj organizaĵoj (kiuj laŭdire tiom ofte rekomendis esperanton :)), tia diplomo estus malavantaĝo por la studentoj. Kaj tion ni kompreneble ne volas.
Sed eble ni ne rezignu pri la revo. Fakte esperanto estas paralela lingvo. Ni parolas kaj praktikas esperanton paralele al iu aŭ iuj aliaj lingvoj. Esperanto, pararele al nia ĉiutaga mondvido, malfermas al ni paralelajn horizontojn. Do ni konstruu tiun universitaton paralele, ne anstataŭe al universitatoj. Studentoj plu sekvu kursarojn en siaj hejmuniversitatoj. Sed tiuj kiuj volas ion pli ol ili ricevas en tiuj universitatoj, havu ankaŭ kontakton kun paralela, esperantlingva universitata medio. Tiuj kuniĝu eble unu monaton jare, kiel ekzemple proponas la insulo, por plivastigi la horizonton. Kune sekvi kursojn de alilandaj docentoj kun alia vidpunkto, kune diskuti siajn esplorojn kun docentoj kaj alilandaj studentoj, ktp. Kiel organizi tiun aferon mi havas neniun praktikan ideon.
Sed nure esperantlingva diplomo estus minuso en ilia profesia vivo, kontraŭe paralela esperantlingva instruado fariĝos granda pluso en ilia intelekta vivo, kaj eĉ eble en ilia profesia aktiveco.
ztisljar
ztisljar diras:
2011-08-31 15:36
Mi studis ĉe AIS kaj mi unue bakalaŭriĝis kaj poste magistriĝis ĝuste pri propedeŭtika pedagogio realigante eksperimenton laŭ la teorio de Frank kaj farinte magistriĝan diplomlaboron pri tio. Tio estis efektive la nura eksperimento komplete efektivigita laŭ la teorio de Frank kadre de kibernetika pedagogio. Detale pri tio eblas legi en mia libro "Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj" kaj en vikipedio (propedeŭtiko). Mi do studis almenaŭ parton de kibernetiko kaj mi estas diplomita kibernetikisto.
Necesas nepre distingi inter la fako kibernetiko, kiun gvidis Frank kaj la ekzisto kaj celoj de AIS. La kibernetiko estas fiziko eliranta el la starpunkto de subjekto (subjektiva) dum fiziko mem estas scienca branĉo eliranta el vidpunkto de objekto (objektiva). Parto de kibernetiko estas informadiko, kaj informadiko kiu fakte dominas la nunan mondon ne povus ekzisti sen teorio de kibernetiko. Mi ne detaligos tion - kiu interesiĝas, legu tiutemajn librojn. Sekve kibernetiko ne nur estas eksa, sed eĉ tre nuna. Bedaŭrinde dum lastaj du jardekoj ne troviĝas sufiĉaj sciencistoj kiuj bone komprenas kien kondukas la kibernetikaj esploroj kaj elirpunktoj.

Alia afero estas AIS. AIS dekomence estis vere (kiel pluraj diskutantoj diras) kreaĵo de Frank kaj li bedaŭrinde tro persone gvidis la tuton. Jam antaŭ dudeko da jaroj (kiam estis milito en Jugoslabio) mi proponis al Frank transformi AIS-on al privata universitato kies bazo estus studoj en la germana kaj ekde la 3-a studjaro en Esperanto. Ekzistas ankoraŭ en landoj de eksa Aŭstrohungario multaj homoj kiuj ŝatus ke iliaj gefiloj studu en la germana. Se tiutempe li farus tion en Zagrebo, li verŝajne havus sukceson pri oficialigo. Oni devus solvi administracion kiu neniam estis solvita: havi almenaŭ du profesiajn oficistojn kiuj zorgos pri informado de studentoj kaj proefesoroj kaj pri la financa funkciado. La ideo pri privata universitato signifas ke ĝi devus havi sidejon en unu lando kaj ĉefe celi studentojn de tiu lando kaj havi fakojn kiujn eblas studi sen praktikaj ekzercoj (do ne arkitekturon, medicinon ktp) sed juron, ekonomikon, lingvistikon, psikologion, sociologion, polikon, teorian fizikon, astronomion...). Tiamaniere oni trovus sufiĉe da interesitaj studentoj kiuj pro tio ke ili ŝatus studi en la germana pretus pagi sufiĉan sumon kiu kovrus la kostojn de la profesoroj, luado de studejoj, administradon... Ekde la tria studjaro oni enkondukus E-an studon ĉar tiam venus prelegantoj kiuj ne scias la germanan.
Frank ne akceptis tion.
Mi do konsentas pri tio (kaj tio estis evidenta tuj post la bedaŭrinda malsaniĝo de Frank) ke AIS estas kondamnita al morto pro tio ke ĝi neniam estis efektive afero de ekonomia logiko, sed afero de Frank. Tamen, oni devas agnoski multajn pozitivaĵojn de AIS. Kiel jam dirite temas pri studejo en kiu oni uzas E-on kaj kiu malgraŭ ĉio disdonas diplomojn pri certaj fakoj kaj temas pri grandioza atingaĵo kolekti kune kelkcenton da universitatnivelaj prelagantoj el la tuta mondo.
Tial mia opinio estas ke nova universitatnivela agado en E estos tie kie ekzistas almenaŭ unu forta personeco simila al Frank, kun vizio pri E-universitato, kun grupo kiu lin sekvas kaj bona pozicio kie ekzistas interesitaj studentoj kaj eventuale politiak pozitiva klimato por tio. Kaj tio nuntempe certe estas Ĉinio kaj la tiea Esperanto-Universitato. Mi opinias ke la senato de AIS devus ekdiskuti kun la Ĉina E-Universitato pri kuniĝo, nome transdoni al ĝi siajn strukturojn kiuj ankoraŭ estas vivkapablaj, aligi sian prelegantaron al ĝi kaj fondi sekcion de tiu nova kunigita E-Universitato en Eŭropo kiam oni atingos interkonsenton pri maniero de funkciado. Sed la bazo devas esti la ekonomio. La nova institucio devas esti ekonomie vivkapabla.
Zlatko Tišljar
Filarete
Filarete diras:
2011-09-03 11:54
Mi ĵus legis en la sept. numero de "Esperanto" raporton pri la Kongresa Universitato. Neniam partopreninte UK-on, mi ne kapablas kompari kun aliaj. Tamen vidante el ekstere, oni sin demandas al kio utilas tiu bunta fatraso da prelegoj. Deko da prelegoj pri kiu ajn temo, sen neniu interligo. Legante la resumojn (en la retejo de UEA), oni poste supozas ke ili estas pli klerigaj ol universitataj. Kelkaj krome ŝajnas pli ideologiaj kaj politikaj ol sciencaj. Ĉu la rolo de Kongresa universitato ne estas prilumi per kontribuo de esploristoj la kongresan temon? Certe ne estas facile (aŭ estus tro facile) kun tiom vasta kaj mola temo kiel "dialogo k. interkompreno", sed ĉu eble oni provu ĉiuj pafi en la saman direkton? Oni kontraŭe havas la impreson ke oni prenis kiun ajn ricevitan proponon. La alifakajn prelegojn oni tiam lasu al la kunsidoj de la respektivaj fakaj asocioj.
Plie oni ekscias en tiu raporto ke kelkaj homoj ekzameniĝis en la UK por AIS. Ĉu ĉe AIS oni vere povas ekzameniĝi aŭdinte kelkajn prelegojn? Se jes pli bone nenion fari ol tiu burleskaĵo!
esperanto
esperanto diras:
2011-09-03 14:39
Ekzistas kelkaj gravaj problemoj de tiu IKU:
1. Hazarda, arbitra kaj subjektiva elekto au proponado de prelegantoj lau la persona gusto de Amri Wandel (kiu kutime inkluzivas sin mem inter la prelegantaron) - eble kun la aprobo chefe de Tonkin, kiu sidas en la Komisiono pri Internacia Kongresa Universitato (estrarano: Wandel; komisiono: S. Fiedler, H. M. Maitzen, H. Tonkin, J. A. Vergara, Wen Jingen). Jam la konsisteco de tiu komisono estas kompleta burleskajho.
2. Ghenerale oni povas supozi, ke prelegantoj estas fake kleraj kaj sciencnivelaj (ne chiam chiuj, sed tamen), sed ilia prezentomaniero ofte estas malbona kaj ilia prelego teda, la lingvajho malbonkvalita.
3. Ofte ega specifeco de la temo.
4. Mankas publiko (ekzistis kazoj, kiam cheestis ne pli ol 5-10 auskultantoj cheestis, sed okazis, ke ankau kelkdek personoj cheestis, lau la populareco de la preleganto)
5. Kelkfoje malfelicha kongrueco de IKU-prelegoj kun pli popularaj programeroj, kiuj komplete absorbas la publiko.*
5. Shajne okazas nenia kritika refelektado pri la temo kaj la kvalito de la prelego. (Mi ne scias, chu La Komisiono pri IKU poste pritaksas la prelegon kaj eventuale donas konsilojn al la prelegantoj).


* Interesan kazon mi foje mem spertis kiel preleganto:
En Vilno kaj Florenco mi prelegis kiel oficiala, sed tamen sovagha preleganto (ekster ajna IKU au simile) pri la kongresaj paroladoj de Zamenhof. La unuan parton mi prezentis en Vilno 05. La prelego estis anoncita en la kongreslibro. Estis vendrede matene, la salono subite plenighis kun pli ol cent personoj, kvankam la programero komencighis je la naua horo matene. Mi estis iom surprizita kaj embarasita. Mi tie prelegis pli ol 1,5 horoj, la salono restis plena.
Poste mi rigardis la kongreslibron. Mi konstatis, ke ekzistis nenia konkurenco de preleganto, do, la homoj ne sciis kion fari kaj venis al mia prelego.
En Florenco okazis la inversa embaraso: UEA forgesis mencii mian prelegon en la kongreslibro kaj anoncis ghin pere de la Kongresa Kuriero. Same kiel en Vilno, ankau tiu prelego komencighis je la naua matene. Alvenis eble dudeko da personoj, chefe personaj konatoj de mi, por auskulti mian prelegon. Mi rigardis denove en la kongres libro kaj konstatis, ke samtempe kun mi okazis du-tri aliaj prelegoj de Minnaja kaj aliaj popularaj movadanoj. Do, che tia konkurenco kiel malpli populara movadano (au konata preleganto) mi havis nul shancon altiri pli vastan publikon, kvankam mi prelegis pri la gheneva kongresa parolado de Z, temo kiu "devus" interesi e-istojn.
Jen du konkretaj situacioj, kiujn oni povas sperti kiel preleganto.
Sed mi devas konfesi, ke mi preferas malpli grandan publikon, kiu atente kaj kun intereso auskultas, ol gigantan publikon, kiu venas por pasigi chefe sian liberan tempon, char ne scias kion fari (nu la vilnan publikon mi tute ne celas diskrediti kiel tian - certe tio estis la unua kaj lasta fojo en mia vivo, ke mian prelegon chedestis tiom da homoj, kaj mi dankas al chiu, kiu tiom longe eltenis mian prelegon - kiu ja estis nenio eksterordinara).

Alian situacion mi renkontas, se vi prelegas kadre de oficiala konferenco, ekzemple esperantologia. Tie aperas la publiko, kiu interesighas pri interlingvistiko, pli mallpli sendepende de la konkretaj prelegantoj. Kutime tio simila al kunveno de ajna faka asocio, sed la esperantologia konferenco estas kutime pli bone organizita kaj pro tio pli alloga ol ajna kunveno, kie du-tri aktivuloj babilas, kiel ekzempe TEJxA (kvankam ankau TEJxA povus organizi analogan konferencon jhurnalisman lau la modelo de la esperantologia - sed shajnas, ke ideoj, intereso kaj emo pri tio ne ekzistas. Oni preferas perdi la tempon pro statutaj kaj membrokartaj diskutoj).

Per tiuj ekzemploj mi volis montri la hazardecon, kiu okazas dum tiuj kongresoj. Estus bone, se oni povus atingi iun reorganizadon, ekzemple evitante paralelan konkurencon kaj klopodi, ke pli da homoj povu partopreni pli da inteersaj aranghoj.

Interesa estas la fakto, ke lastatempe proponis sin ech pli da kandidatoj ol permeseblaj prelegantoj, tiel ke oni devis rifuzi kelkajn. Tio estas malbona. Lau mi oni devus rifuzi neniun kaj doni shancon al chiu, char en ech en trosharghita UK ekzistas spacoj kaj nichoj por novuloj, kiuj povas sin prezenti. Sed se ekzistas nenia strukturo, kiu dedichas sin al tiuj novuloj en la senco de pedagogia priokupado. Do, aperas artefarita konkurenco kaj gajnas tiuj, kiuj estis elektitaj de Wandel kaj Tonkin kaj Blanke (kiu estas aparte rigora), pri la ceteraj neniu plu interesighas. Fakte ankau mi perdis la intereson prelegi dum UK, char mi ne scias, kiujn kondichojn oni renkontas surloke (ne nur rilate la publikon).
esperanto
esperanto diras:
2011-09-03 19:41
Mankas 6a punkto, sed ghi estas lau mi ne aparte menciinda, char shajne memkomprenebla, kvankam ghi eble estas ech la plej grava kaj esenca entute:

Do:
6. Esence prelegas nur partoprenantoj de UK.
Sed tio estas nur hipotezo, char necesus kontroli, chu chiuj IKU-prelegantoj pagas kotizon au chu iuj estas invititaj).

Mi memoras, ke por la prelego en Vilno mi estis invitita, sed mi alvenis nur vendrede, chefe por partopreni la Nitobe-simpozion.

Sed per tio mi volus diri esence, ke principe prelegas en IKU nur partoprenantoj de la UK. Shajnas al mi, ke tio limigas la potencialon de eblaj aliaj kandidatoj (kiuj ne partoprenas UKn).

Espereble mi klare esprimis min.
Lu
Lu diras:
2011-09-03 12:46
Jen artikolo pri AIS verkita antaŭ dudeko da jaroj de Roland Schnell kaj republikigita de li antaŭ du jaroj, http://www.ipernity.com/blog/87320/208034 : "Ĉu ludi universitaton, aŭ ludi la rolon de universitato?". Eble interesa por iuj el vi. (Publikigo ĉi tie interkonsente kun Roland)
esperanto
esperanto diras:
2011-09-03 15:29
Min amuzis chefe la alineo pri "Statutajoj kaj regularoj ne zorgas pri kafo". Se mi bone memoras, dum la AIS-kunsido en Florenco, jaro 06, kiu tamen okazis en pli altnivela hotelo, estis shajne la sama problemo.
Ni tie sidis eble dum du horoj, kun seka busho (pri malsato mi tute ne parolu), auskultante ellasajhojn de Frank kaj Minnaja (supozeble sufiche richaj homoj) chefe pri statutajhoj kaj reglamentoj. EN HOTELO! Povas esti, ke iuj boteloj da minerala akvo trovighis en iu angulo, mi ne memoras, sed neniu venis al la ideo servi al la cheestantojm ion ajn pli agrablan, au voki la kelneron (nu jes, kiel kutime en tiaj internacian Eo-aranghon sidas iuj rusoj au studentoj ktp., kiuj supozeble ne emas elspezi sian monon por pagi multekostan kafon - pri io alia mi tute ne parolu - kaj kiuj kutime tian ne mendas). Kaj tio che 40 gradoj da temperaturo en tiu urbo.
Kiam la kunsido finighis, chiuj tuj forkuris. Eble pluokazis iu privata "akcepto" en persona rondo, mi ne scias.

La povra Frank verve parolis ege nervoze kun rugha vizagho - poste oni eksciis pri lia kolapsigho kelkajn horojn post la kunveno. Shoko.

Do, tiu malagrabla sperto certe definitive forpushis min de iu tia AIS. Despli ke poste oni audis nenion interesan au utilan plu pri tio.

Ankau tiaj malagrablaj spertoj entute distancigis min de UK. Prefere turismi en la urbo ol partopreni tiajn embarasajn kunvenojn - sen ajnaj e-istoj ("stranguloj, fantaziuloj kaj sektuloj" kiel kutimas diri d-ro Blanke).
eumacko
eumacko diras:
2011-09-10 16:29

Jes, memkompreneble, AIS-o (kaj ankaux esperanto) estas iom strecxita super la realeco, sed se ni pritraktas pli detale la naciajn universitatojn, la nuna stato ankaux ne estas tre sukcespromesa por la estonteco, sen, ke ni esperos ke la situacio evoluigxos. Sed la demando restas cxu ili mem kapablas sin liberigxi el la ensxlositeco de la propraj klasikaj sistemoj kaj pensmanieroj? La fakidiote funkciantaj fakultatoj de natur kaj-tekniksciencoj batalas precipe por ricevi pli da monon kaj la humansciencoj restas idiotisme ensxlositaj en siaj naciismaj kadroj. La rezulton ni spertas en la politiko de la Europa Unio. Mankas politikistoj inernacie kompetentaj, cxar ilia pensmaniero estas nacie limigita.
Frank komencis fari ion konkrete, (kion li povis) kun granda elano, energio kaj sinofero, ne nur fanfaronante. Cxu la metodo de kibernetiko estas la gxusta por tio, estas alia demando. Mi mem ankaux ne kredas kiel multe aluloj, ke la homo estas kalkulante modelebla, sed la baza intenco kontaktigi diverfakajn sciencistojn estas tute tempoadekvata aliro, el kiu jam cxiam ekestis iu novo. Nur, tion organizi, AIS-o estas tro malforta, tio devus okazi (kaj parte jam ankaux okazas) en grandaj universitatoj kun internaciaj kontaktoj. AIS-o jam kolektis kelkajn konkretajn, se ankaux ne aliajn, tiam nur psikologiajn spertojn inter diversaj sciencistoj en tiu inter-ece kvalita sfero. Cxar, ke ecx io komencu en tiu sfero, gxi devas esti malfermita de, en si mem ensxlosita kadro de la metodo de la klasikaj sciencoj. En esperantio tio jam longe okazas, (per la lingvo mem) kion la AIS-anoj spertis kaj eble ankaux nur senkonscie sekvas.
Ne necesas, ke cxiuj kiuj volas dauxrigi la laboron de AIS estu entute kontentaj kun la stilo, metodo kaj opinio de Frank, sed lia laboro meritas pli da respekton ol nur krudan kritikon, gxuste pro tio, cxar la bazintenco de AIS-o restis en la scienca mondo aktuala kaj pluevoluenda. Ke, LEUKAIS en Komarno fiaskis, konstrui „murojn“, ne stas la kialo de neaktualeco, sed de la mono kaj ke la slovaka sxtato ne estis matura, en la sama senco ne, kiel la plejmulto de aliaj EU sxtatoj, permesi kaj akceli tiun projekton.
Mi estis la afergvidanto de tiu enterpreno. Jam ekzistis la grundo en la plejbona urboparto de Komarno kaj ankaux la plene ellaborita konstruplano de arhxitekta firmao. La mono finigxis, ni kelkaj perdis niajn enmetitajn kapitalojn, sed kion nun? Ni ne ploras, ni komencis fari ion konkretan, sed ne sukcesis. Eble ni estis naivaj, sed tamen ni faris ion, ne nur fanfaronis kaj paroladis, kiel estus se,…
Frank estas la tipe diligenta Sxvabo, ne nur fanfaronante, sed konkrete farante ion. Por kelkaj de ni estas malfacile komprenebla, ke la evoluo en la mondo subigas ankaux oldekestintajn kredojn kaj formojn, por kiuj ni longtempe entusiasme batalis. Sed gxi restas tamen cxiam konstruktiva elirpunkto por pluevoluigxo.
En iu diskuto Frank diris ke li estas „hegeliano“. Tiu eldiro estis signo, de lia europidealisma pensmaniero. Sed tio kion li konkrete faris kaj per kio kaj kiel, li jam preterpasxis la dialektikan metodon. Unue, la hegela metodo devas esti komprenata kaj poste eblas gxin preterpasxi. Bedauxrinde en Europo nur malmultaj konscias la dialektikon, la plejmulto ankaoraux uzas gxin senreflekte. La espero venas el la kontaktoj kun kulturoj kaj scioj el aliaj mondpartoj, ekz. de Japanio, Cxinio, Hindio, se tiuj ne alprenas senreflekte la europajn sciojn, sed metas en konscia rilato, la propran al alia. Eble pluevoluigante la spertojn de AIS-o en tiu direkto, ekz. kiel mencita de Dennis Keefe, povas doni novan sencon uzi ankaux la gxisnunajn spertojn de AIS-o.
Stanislav
Stanislav diras:
2011-09-18 14:09
Ideo de eo-universitato estas bonega jam pro tio, ke tia organizaĵo povus demonstri avantaĝojn de komuna lingvo kaj aldone produkti bezonon por diversaj eroj de eo-kulturo (libroj, filmoj, terminoj, ktp). Se verŝajne necesas agi pli realisme, kaj komenci de retaj volontulaj projektoj. Eo-Vikipedio, kiun multaj juste nomasplej respektinda kaj utila atingo de eo-movado, estas kreata de disaj volontuloj, kiujn unuigas nur komuna ideo kaj Reto. Kiel mi jam diris antaŭe, UEA devas servi kiel konstruisto de vojoj, laŭ kiuj homoj vojaĝo memstare, ĉiu al sia propra celo (faka, kulturagada, komerca, ktp) laŭ reguloj, kiujn starigas kaj observas Akademio de Esperanto (aŭ alia reguliga organizaĵo).
Donu al fakuloj ejon, kie ili povos eduki, lekcii, instrui interesitajn pri tio homojn - kaj vi ekvidos kiom da spertaj fakuloj nun ekzistas en Esperantujo. Ne ĉiu ŝatas partopreni anonimajn ĉiesredakteblajn projektojn kiel Vikipedio. Necesas forgesi pri unusola vojo al Esperanto kaj kun Esperanto. Nia lingvo estas nur ilo, kiun ĉiu uzu laŭplaĉe. Nur tion povos aprobi milionoj da homoj, malemaj al fanatikismo kaj tutan-mondon-amo.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-14 19:46
http://www.esperantio.net/index.php?id=1815

Kiaj infanecaj komunikoj, reagoj kaj komentoj!

Perfekta ekzemplo por montri sur kia (malalta) intelekta nivelo parto de la Eo-movado trovighas, en kiu diversaj strangaj doktoroj sin "konkurencas" kaj kontraudiras.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-14 19:55
Al la sama ghenro de infanecaj komunikoj, reagoj kaj komentoj oni povas aldoni jenon:

http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/6908

Mi chiam denove demandas min kiam tiuj homoj farighos plenkreskaj!
esperanto
esperanto diras:
2011-11-16 14:28
http://www.esperantio.net/index.php?id=1830

Al la chefaj tragedioj en la historio de la Eo-movado apartenas la tragika sorto de Heroldo de Esperanto.

Kulpas pri tio precipe G.C. Fighiera, kiu siatempe facilanime subskribis kontrakton kun la nova posedanto, sen konscii pri la konsekvencoj kiun tia subskribo povis havi.