Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010

2010

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2010-01-01 13:47
Artikoloj de la jaro 2010
Mark Fettes volas krei novan gvidorganon por UEA de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-16 22:09
Tradicio estas kaj la ĉefa forto kaj la ĉefa malforto de UEA, opinias Mark Fettes, kiu kandidatas por la posteno de B-komitatano, kaj kaze de elektiĝo pretas konsideri postenon ankaŭ en la venonta estraro de la asocio. La komitato en sia nuna formo ne povas aktive influi la direkton de UEA, li opinias. "Ĝi estas tro granda, ĝiaj anoj estas tro hazarde elektitaj, ilin kunligas maltro da komunaj ideoj, kaj la komunikado lamas", li konstatas. Por korekti la situacion, necesus laŭ li krei novan gvidorganon, pli vastan ol la estraro, sed pli celorientitan kaj laborkapablan ol la nuna komitato. Similajn problemojn li vidas ankaŭ en la funkciado de la estraro, kiun li spertis de proksime kaj kiel redaktoro de la revuo de UEA kaj kiel estrarano.
Jubileanta Tonkin ricevis festlibron en la Centra Oficejo de Redakcio — Laste modifita: 2010-01-16 17:27
La 9-an de januaro en la Centra Oficejo en Roterdamo estis transdonita la festlibro eldonita honore al la 70-a datreveno de Humphrey Tonkin, unu el la plej elstaraj esperantistoj de la lastaj jardekoj. La solenaĵon ĉeestis plurdeko da esperantistoj el multaj landoj, inter ili la estraro de UEA, malnovaj kaj novaj amikoj, kolegoj kaj kunlaborantoj de Humphrey Tonkin, kontribuintoj al la impona libro.
Esperanto kaj Eŭropa Unio: ĉu miraĝo, ĉu perspektivo? de Redakcio — Laste modifita: 2010-01-11 21:37
Se morgaŭ subite Esperanto estus serioze konsiderata kiel laborlingvo de Eŭropa Unio, ĉu Eŭropa Esperanto-Unio povus demonstri la efikecon de Esperanto en la kunteksto de la lingvaj servoj de EU? Kaj ĉu la instruado kaj lernado de Esperanto estas sufiĉe evoluinta por formi kaj pretigi lingvajn profesiulojn en Esperanto? Tion demandis Humphrey Tonkin en sia verko "Lingvo kaj popolo". Tiujn demandojn kaj kelkajn rilatajn temojn esploras István Ertl en sia eseo, ĵus aperinta en la festlibro honore al Humphrey Tonkin. Li konstatas, unuflanke, ke tute ne regas inter la esperantistoj unueco de opinio rilate la strategion sekvindan en EU, kaj ke, aliflanke, mankas multo en la nuna lingva infrastrukturo de Esperanto se ĝi devus funkcii, en kazo de neceso, egalrange kun la oficialaj lingvoj de EU. Libera Folio publikigas la eseon en iom koncizigita formo, sen la piednotoj kaj fontindikoj, kiuj aperas en la libra eldono.
Universala Kongreso 2012 okazos en Vjetnamio de Redakcio — Laste modifita: 2010-01-13 20:02
La elekto de Hanojo kiel la urbo de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en 2012 estis la plej rimarkinda decido de la Estraro de UEA, kiu kunsidis en sia plena konsisto en la Centra Oficejo ekde la 10-a ĝis la 12-a de januaro. Ĝis la lasta momento ankaŭ la korea urbo Busan konkursis, kun alloga oferto, pri la rajto okazigi la Kongreson, sed post longa diskuto la Estraro decidis favore al la vjetnama ĉefurbo. La Esperanto-movado de Vjetnamio havas jam longan historion, sed la Universalan Kongreson ĝi gastigos por la unua fojo.
La patro de la eŭro ne estis esperantisto de Redakcio — Laste modifita: 2010-01-16 21:50
En la januara numero de la revuo Esperanto aperis ampleksa artikolo, laŭ kiu la nomon de la komuna eŭropunia monunuo unue elpensis kaj proponis al la decidantoj de EU la konata belga esperantisto Germain Pirlot. La artikolo estas grandparte kompilita el Vikipediaj tekstoj, kaj ripetas informon, aperigitan de Pirlot mem en Vikipedio, pri lia propono sendita al la Eŭropa Komisiono en aŭgusto 1995. Ulrich Matthias esploris la aferon kaj konstatis, ke jam plurajn monatojn pli frue en la sama jaro la germana ministro pri financoj Theo Waigel komencis kampanjon por nomi la planatan eŭropan monunuon ĝuste eŭro.
La iberiĝo de la juĝisto de Redakcio — Laste modifita: 2010-01-27 21:52
Provizora liberiĝo de mezaĝiĝanta juĝisto el la rutino de la ĉiutaga vivo iĝis centra temo en la festado de la Zamenhofa jubileo en Hispanio. La sennoma juĝisto en anonima metropolo de la antaŭmilita Eŭropo estas la ĉefpersono de la unua libroforme eldonita beletra traduko el Esperanto al la hispana. Informoj pri la traduko de la novelo de Ferenc Szilágyi aperis en pluraj hispaniaj eldonaĵoj en decembro kaj januaro. En intervjuo donita al Libera Folio la tradukinto Javier Guerrero rakontas, ke la publikeco estis rezulto de kampanjo, kiun entreprenis la eldonejo. Laŭ li, la traduko de la novelo al la hispana estas nur unua paŝo. "Sendube ekzistas multe da esperantaj verkoj de granda literatura valoro", li konstatas.
Javier Guerrero de zope — Laste modifita: 2010-01-16 12:09
Esperantistoj instruos la romaan lingvon al slovakoj de Redakcio — Laste modifita: 2010-01-31 10:32
La novan lernolibron pri la romaaj lingvoj kaj literaturo por gimnazianoj kaj mezlernejanoj en Slovakio preparos anoj de la esperantista projekto E@I, nuntempe kutime deĉifrata "Edukado en Interreto". Same la novan lernolibron pri komputado por slovakiaj abiturientoj. Jam antaŭ duonjaro E@I ricevis grandan subvencion por prepari retejon kiu instruos la slovakan al eksterlandanoj, elirante el la spertoj de la Esperanta retejo Lernu.net. Laŭ Peter Baláž, kunordiganto de E@I, la novaj projektoj rekte utilos ankaŭ al la Esperanta agado de E@I. Sed konsili, kion aliaj faru por same sukcesi, li trovas nefacila tasko: "Laŭ mi unue oni devus voli ion fari - kaj se oni konscias, pri kio oni fakas kaj emas okupiĝi, necesas laŭ tio trovi eblan vojon - laŭ miaj spertoj eblas trovi ofte subvenciojn aŭ almenaŭ helpon diversflankan, se oni bone rigardas kaj pretas vere engaĝiĝi en sia agado."
La esperantisto de la jaro unue volis rifuzi la honoron de Redakcio — Laste modifita: 2010-02-04 08:23
En la voĉdonado ĉiujare aranĝata de la revuo La Ondo de Esperanto, la titolon ”Esperantisto de la jaro 2009” gajnis la redaktoro mem, Aleksander Korĵenkov. La elektantoj decidis honorigi lin pro lia ”ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof”. Pri sia probabla elektiĝo li mem eksciis hazarde, unu tagon antaŭ la fino de la voĉdonado, trovinte paperfolion kun ciferoj inter la dokumentoj de sia edzino. ”Je la unua momento mi volis, ke ŝi urĝe admonu la voĉdonantojn, ke ili ne elektu min, ĉar tio eble pensigos kelkajn pri manipulado, sed Halina konsilis, ke mi konsultu pli prudentajn personojn flankajn, kaj agu laŭ ilia konsilo”, li rakontas en nia intervjuo, kiu samtempe aperas ankaŭ en la retejo de La Ondo de Esperanto.
Homarano de zope — Laste modifita: 2010-01-31 10:12
Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto de Redakcio — Laste modifita: 2010-02-07 21:14
La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn. Ekde julio 2008 la paĝaro de Amikumu.com ne plu funkcias. Kelkajn tagojn post la lanĉo, la nova retejo Esperanto.com jam havas pli ol 250 membrojn. Libera Folio petis ke Dima Ŝevĉenko, denaska esperantisto kaj unu el la aktivuloj, rakontu pri la celoj de la projekto.
Esperanto.com de Redakcio — Laste modifita: 2010-02-04 20:54
Esperanto.com estas beta-versio de internacia virtuala komunumo de esperantistoj. Esperanto.com estas socia reto, kreita de esperantistoj por esperantistoj. En Esperanto.com vi povas komuniki kun amikoj, krei grupojn kaj partopreni en ili, aliĝi al eventoj, verki blogaĵojn, alŝuti fotojn, ludi ludojn, diskuti...
Esperantistoj kolektas helpon por UEA-delegito en Haitio de Redakcio — Laste modifita: 2010-02-18 09:39
La delegito de UEA en Haitio, Christine Theano, pro la tertremo perdis sian fraton kaj aliajn familianojn. Kolapsis ŝia domo kaj ŝia laborejo. La kolombia esperantisto Rubén Torres, kiu persone konas ŝin, iniciatis kampanjon por kolekti helpon por ŝi kaj aliaj esperantistoj en Haitio. Libera Folio havis retan kontakton kun Christine Theano, sed pro la katastrofa situacio ŝi ne tuj havis eblon respondi al demandoj. "Kun plezuro mi respondos dum la semajno. sed nune io ne estas en ordo en mia kapo. La situacio estas tia, ke mi ne scias kie komenci", ŝi skribis.
Jam 12 kandidatoj sin anoncis por la elektoj de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2010-02-12 17:00
Du semajnojn antaŭ la limdato jam 12 membroj estas kandidatigitaj por konkursi pri la ses lokoj de komitatanoj B en la supera organo de UEA. Inter ili estas tri estraranoj sed nur du nunaj komitatanoj.
Esperantistoj ellaboras eŭropan patriotismon de Redakcio — Laste modifita: 2010-03-01 19:12
Fortan reagon precipe inter la membroj de Germana Esperanto-Asocio vekis la letero de Eŭropa Esperanto-Unio al la Eŭropa Komisiono, publikigita en la plej freŝa numero de Eŭropa Bulteno. Ankaŭ esperantistoj en Hispanio tuj esprimis sian konsternon kaj postulis klarigon. En sia alvoko al la oficialaj instancoj de Eŭropa Unio, EEU interalie asertas ke baldaŭ la plimulto de la loĝantaro en multaj landoj de EU konsistos el islamanoj, avertas pri la danĝero de kreskanta religia ekstremismo, kaj proponas ke EU postulu de Turkio enkondukon de eduko pri "eŭropaj valoroj" por "prepari la turkan popolon por kompreni aliajn kiel io bona".
Lu Wunsch-Rolshoven de zope — Laste modifita: 2010-02-18 10:14
Zlatko Tišljar de zope — Laste modifita: 2010-02-18 10:59
Litovaj novaĵoj en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2010-02-25 17:05
Esperantlingva retejo regule raportas pri novaĵoj kaj aktualaĵoj de Litovio.
Barelo - retgazeto pri Litovio de Redakcio — Laste modifita: 2010-02-25 16:59
Pri pli interesaj kaj ak­tu­alaj eventoj en Litovio. Es­pe­ran­to­-te­moj an­kaŭ ne estas fremdaj…
Dek kvar kandidatoj por ses lokoj de komitatanoj B de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-16 22:08
14 membroj de UEA el 12 landoj konkursos pri la rajto reprezenti la individuajn membrojn en la Komitato de la Asocio dum la periodo 2010-2013. Ses el ili estos elektitaj kiel Komitatanoj B per poŝta balotado, kiu komenciĝos en aprilo. Entute estis proponitaj 16 kandidatoj, sed du el ili ne sukcesis kompletigi siajn dosierojn ĝis la limdato fine de februaro. Ĉiu kandidato devis akiri subtenon de minimume dek membroj el tri landoj. La granda nombro draste kontrastas kun la elektoj en 2007, kiam por sep lokoj aperis nur kvin kandidatoj kaj balotado ne necesis.
Teknikaj ŝanĝoj ĉe Libera Folio de Redakcio — Laste modifita: 2010-03-03 14:31
Dum la eŭropa nokto inter la 2-a kaj 3-a de marto Libera Folio transiris al nova servilo kaj al nova versio de la enhav-administra sistemo Plone. Lige kun la transiro la retejo dum kelkaj horoj ne estis alirebla.
Elektronikaj libroj enmerkatiĝas en Esperantujo de Redakcio — Laste modifita: 2010-03-10 08:20
Elektronikaj libroj en Esperanto ekzistas de multaj jaroj, sed ĝis lastatempe ne multe disvastiĝis, ĉar mankis oportuna maniero legi ilin. Kun la teknika evoluo ĉiam pli oftiĝas la legado de elektronikaj libroj en naciaj lingvoj, kaj ankaŭ en Esperantujo du eldonejoj proksimume samtempe decidis enmerkatigi siajn produktojn en elektronika formo. La reta librovendejo de Sezonoj ankoraŭ estas en eksperimenta fazo kun du senpage elŝuteblaj libroj en du formatoj, dum Flandra Esperanto-Ligo jam proponas tridekon da aĉeteblaj libroj en tri malsamaj formatoj.
E-libroj en la retejo de Sezonoj de Redakcio — Laste modifita: 2010-03-04 22:16
Paul Peeraerts de Redakcio — Laste modifita: 2010-03-04 22:20
Amri Wandel volas aktivigi landajn asociojn kaj varbi membrojn en la reto de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-16 22:08
Dek kvar personoj kandidatas en la elekto de B-komitatanoj de UEA, okazonta per poŝta balotado en aprilo. El ili kvar respondis al alvoko de Libera Folio kaj estis intervjuitaj jam dum la kandidatiĝa periodo. Post la diskonigo de la dek kvar nomoj Libera Folio senprokraste turnis sin al la restantaj dek personoj por peti ankaŭ ilin respondi al la demandoj de la bulteno. Ne deziris esti intervjuitaj Lee Jung-Kee kaj Guojiang Wu. Kelkaj kandidatoj ĝis nun ne respondis. Jam promesis doni intervjuon Petr Chrdle kaj Jukka Pietiläinen. Amri Wandel plej rapide respondis al la demandoj de Libera Folio. En la intervjuo li rakontas, ke li pretas trian fojon eniri la estraron de UEA, kaj tie labori por fortigo de informa laboro kaj enkonduko de retaj komitataj kunsidoj. Amri Wandel estas membro de la Akademio de Esperanto. Ni publikigas liajn respondojn senŝanĝe.
IJK 2011 en Ukrainio de Redakcio — Laste modifita: 2010-03-10 23:56
La Internacia Junulara Kongreso en 2011 okazos en la ĉefurbo de Ukrainio, decidis la estraro de TEJO dum reta kunveno. Temo proponita por la kongreso estas "Stabila evoluo - nova koncepto por homaro". La aranĝo okazos julie 2011 proksime de Kijivo, ĉefurbo de Ukrainio. La organizan teamon kreos UkrEA (Ukraina Esperanto Asocio) kaj ULEJ (Ukraina Ligo de Esperantista Junularo). Tio estos la unua IJK en Ukrainio. La kongresejo troviĝas proksime de la Kijiva akva rezervejo. Ĉi-jare la Internacia Junulara Kongreso okazos en Kubo.
Jukka Pietiläinen ne vidas grandajn problemojn en UEA de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-16 22:07
Universala Esperanto-Asocio devus unuavice okupiĝi pri disvastigo de Esperanto en landoj, kie la organizita movado estas malforta, dum en movade fortaj landoj la ĉefa respondeco kuŝas ĉe la landaj asocioj, opinias Jukka Pietiläinen, kiu kandidatas por la posteno de B-komitatano en la baldaŭaj elektoj de UEA. Li ne vidas grandajn problemojn en la funkciado de la asocio, kaj ne mem kandidatas por estrara posteno. Li aparte subtenas la kandidatiĝon de estrarano José Antonio Vergara, kaj tre esperas, ke ankaŭ Mark Fettes eniros la novan estraron de la asocio.
Petr Chrdle ne alstrebas estraran postenon de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-16 22:07
La anoj de la komisionoj kaj subkomitatoj de UEA pli vaste uzu la reton por kunordigi sian laboron kun aliaj aktivuloj. Kunlaboro en subkomitatoj povus tiel ankaŭ pli bone aktivigi la komitatanojn, kiuj nun apenaŭ kunlaboras ekster la Universalaj Kongresoj. En tio Petr Chrdle, kiu kandidatas por la posteno de B-komitatano en la baldaŭaj elektoj de UEA, vidas unu el siaj ĉefaj taskoj, se elektita. La estraro kaj la Centra Oficejo laŭ li jam relative bone funkcias, sed pro la reto nun estas inundataj de demandoj de membroj, kiuj postulas tujan respondon. "Verŝajne estus bone, ke iu estrarano, kiu disponas pri tempo kaj pacienco, havu kiel taskon reagi al la proponoj de membroj (eĉ se ili estas stultaj), ke neniu restu sen respondo. Pri tio devus zorgi iu konkreta estrarano kaj ne kiel nun Renato staranta ekster estraro", opinias Petr Chrdle.
Orellana Rojas dementas asertojn pri fraŭdo de Redakcio — Laste modifita: 2010-03-28 20:20
En decembro 2009 Libera Folio publikigis artikolon pri malapero de miloj da eŭroj el konto de Internacia Esperanto-Instituto kaj pri la subita maldungo de Atilio Orellana Rojas, la direktoro de IEI. Antaŭ la publikigo de la artikolo Libera Folio plurfoje petis Atilio Orellana Rojas komenti la temon, sed neniu respondo alvenis. Nun, pli ol tri monatojn post la apero de la artikolo, li sendis al Libera Folio leteron, en kiu li asertas, ke pri eventuala monomanko en kontoj de IEI kulpas ne li, sed probable "nepotismo, investo en privataj projektoj kaj la kutimo senkvitance en- kaj elspezi por eviti la pagon de impostoj". Lia propra monŝuldo al IEI laŭ li temas pri nepagitaj luoj, kiujn li pretas sed ne kapablas pagi. Libera Folio aperigas la leteron de Atilio Orellana Rojas senŝanĝe, laŭ lia peto.
UEA ne ŝrumpis en 2009 de Redakcio — Laste modifita: 2010-03-24 22:52
En la jaro 2009 Universala Esperanto-Asocio havis 5713 individuajn membrojn (IM), dum en 2008 ilia nombro estis 5702. La pluso de 11 signifas, ke pasintjare la ofta "kongresa efiko" apenaŭ influis la totalan nombron, kio ne mirigas, ĉar la UK-oj en 2008 kaj 2009 estis praktike same grandaj (resp. 1845 kaj 1860 aliĝintoj). La gastiganto en 2008, Nederlando, pli-malpli konservis la membraron de 2008. En la gastiganta lando de 2009, Pollando, la nombro pli ol duobliĝis. La polan kreskon kontraŭpezis tamen malkresko en kelkaj najbaraj landoj, kiujn Bjalistoko ial ne altiris tiom kiom la pli multekosta Roterdamo. La plej granda la falo estis en Rusio.
Forpasis Mauro La Torre de Redakcio — Laste modifita: 2010-03-26 22:24
La konata itala esperantisto, akademiano kaj antaŭa prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj Mauro la Torre forpasis en malsanulejo en Romo la 26-an de marto 2010 en la aĝo de 63 jaroj.
Barbara Pietrzak pretas resti en la estraro de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-16 22:06
La ĝenerala sekretario de UEA pretas resti ĉe sia posteno en la estraro de la asocio, se la individuaj membroj elektos ŝin kiel komitatanon B. Laŭ ŝi la komitato de UEA estas tre pasiva, kaj krome mankas komunikado inter iuj landaj asocioj kaj ties reprezentanto en la komitato. Tial eventuale necesus reanalizi la tutan modelon de la funkciado de UEA. "Ekzemple dum pli ol kvar monatoj neniu el la komitatanoj prezentis starpunkton de sia propra Asocio pri la propono de la nova strategia plano", miras Barbara Pietrzak.
Rimarkinda prezidanto de Redakcio — Laste modifita: 2010-04-01 12:43
Pro la baldaŭa elekto de B-komitatanoj Maria Sandelin sendis kelkajn demandojn al ĉiuj dek kvar kandidatoj por publikigi ilin en sia blogo. Ses el la kandidatoj respondis. Jen kiel ŝi komentas la rezulton: " Dankon al ili. Mi legis ĉiujn kun intereso, ŝatis iujn pli, aliajn malpli, miris, gapis, admiris. Se entute gravas voĉdoni, mi konsilas voĉdoni por iuj kiuj respondas al demandoj, iuj saĝaj, iuj kiuj scias ĉapeligi literojn." Ĉiuj intervjuoj legeblas en la blogo de Maria Sandelin. Ĉi tie ŝi aparte komentas la respondojn de la prezidanto de UEA. "Se la antaŭa prezidanto de UEA – Renato Corsetti – laŭ sia stilo kaj apero estis prefere homo de konstanta farado sen multe da intelekta reflektado, la nuna estas la malo", ŝi konstatas.
Vikipedia konkurso vokas novajn kaj malnovajn enciklopediistojn de Redakcio — Laste modifita: 2010-03-31 20:57
"Monato de Vikipedio" estas nova aktivaĵo de E@I kaj de la vikipedia esperantista komunumo. Per premioj ĝi volas motivi vikipediistojn al verkado kaj plibonigado de artikoloj pri elektitaj gravaj temoj kaj aprezi bonan laboron de la plej lertaj kontribuantoj.
Латинай литерой? Не данкон! de Redakcio — Laste modifita: 2010-04-02 09:19
Ĉi tiu estas la lasta artikolo en Libera Folio, en kiu estas uzata la tradicia Esperanta alfabeto kun ĉapeloj. Male ol la teamo de Esperanto@Internet, kiu lastatempe ŝanĝis sian nomon al Education@Internet kaj transiris al la angla lingvo, ni ne subiĝas al lingva imperiismo. Por kontraŭlabori la ĉiam pli maltrankviligan disvastiĝon de la latina literaro, ni tial ekde nun uzos nur la preferatan alfabeton de Zamenhof - la cirilan. Samkiel kelkaj landoj kiuj faris la malan transiron, el cirila al latina alfabeto, ni komence ŝanĝas la literaron en la titoloj de la artikoloj, kaj poste ankaŭ en teksto de la artikoloj.
Pola Esperanto-Junularo volas fotiĝi en ekzotaj lokoj de Redakcio — Laste modifita: 2010-04-07 07:24
Zamenhof kiel Che Guevara kaj biermalfermilo kun la slogano "Esperanto - probably the best language in the world" estas du el la furoraj esperantaĵoj, produktitaj de Pola Esperanto-Junularo. Nun la asocio anoncas konkurson pri plej interesaj kaj kreaj fotoj de siaj produktoj en laŭeble ekzotaj ĉirkaŭaĵoj. La celo estas montri la "mojosecon" de Esperanto, klarigas PEJ.
Paulo Branco estas kontenta pri la nuna estraro de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-16 22:06
Intervjuo kun Paulo Branco finas la serion de artikoloj pri la kandidatoj al la B-komitataneco de Universala Esperanto-Asocio. En proksimaj tagoj la individuaj membroj de UEA poŝte ricevos voĉdonilon kun la nomoj de la 13 kandidatoj. La voĉdonantoj rajtos doni sian subtenon al maksimume ses el tiuj dek tri kandidatoj. Pasintfoje, antaŭ tri jaroj, la voĉdonado ne okazis, ĉar anoncis sin nur kvin kandidatoj por la tiamaj sep lokoj. Ĉi-foje Libera Folio intervjuis kelkajn potencialajn kandidatojn jam antaŭ la fino de la kandidatiĝa proceduro, kaj post la diskonigo de la oficiala kandidatlisto dissendis la samajn demandojn al ĉiuj kandidatoj, kiuj ne jam estis intervjuitaj. La plej multaj kandidatoj bonvenigis la ŝancon diskonigi siajn vidpunktojn kaj planojn al la legantoj de Libera Folio. Fine de ĉi tiu artikolo vi trovas ligojn al ĉiuj pli frue publikigitaj intervjuoj de kandidatoj.
UEA kondolencas polojn de Redakcio — Laste modifita: 2010-04-11 09:10
Post la sabata aviadila katastrofo apud Smolensk en Rusio, la Centra Oficejo de UEA diskonigis kondolencan mesaĝon, kiun ni publikigas ĉi-sube.
Josip Pleadin unua el postrestintoj de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-16 22:05
Du kandidatoj al la posteno de B-komitatano de UEA sendis siajn respondojn al Libera Folio jam post la komenco de la voĉdona proceduro: Josip Pleadin kaj Tomasz Chmielik. Unue alvenis la respondoj de Josip Pleadin, kaj tial ili aperas unue. Laŭ li, UEA devus aranĝi kaj financi internacian seminarion pri informado por reprezentantoj de landaj asocio. La informada laboro devus baziĝi sur la Principaro de Frostavallen, akceptita sub la gvido de Ivo Lapenna en la jaro 1956, opinias Josip Pleadin. Krome li proponas, ke UEA finance subtenu aktivulojn kiuj plenumas gravajn taskojn. Kiel gravan malforton de la tuta Esperanto-movado li vidas "deflankiĝon de la origina ideo de Esperanto", kio laŭ li montriĝas en disputoj, kvereloj kaj akraj konfliktoj, kiuj fortimigas eventualajn interesiĝantojn. "Esperanto devus servi kiel ligilo kaj ne kiel dividilo", li diras.
Tomasz Chmielik volas radikale rompi la stagnadon de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-16 22:04
Tomasz Chmielik estas la lasta kandidato en la elektoj de la B-komitatanoj de UEA, kiu sendis siajn respondojn al la demandoj de Libera Folio. Laŭ li, nur la Centra Oficejo kaj la libroservo funkcias bone en la nuna UEA. Estas bezonata radikala ŝanĝo por rompi la stagnadon, li opinias: "Unue devas aperi tute nova estraro, kiu forlasas la tradician ideologian pensmanieron, la formalajn kutimojn kaj la ĝeneralan fanfaronadon pri sukcesoj de Esperanto, kiuj finfine montriĝas nenia sukceso." La nuna komitato de UEA laŭ li ne povas labori efike, kaj tial oni reformu la sistemon, kreante novan komitaton kun maksimume dudek anoj. La komitaton kaj estraron laŭ li elektu la individuaj membroj de UEA, dum reprezentantoj de landaj asocioj povus membri en la kontinentaj komisionoj de UEA.
Forpasis la aŭtoro Higinio García de Redakcio — Laste modifita: 2010-04-18 11:42
La 8-an de aprilo 2010 mortis la aŭtoro Higinio García. Li estis naskita en la jaro 1939 en Antequera, Málaga, Hispanio, kaj forpasis en Alma, Kebekio, Kanado.
Kataluna Esperanto-Asocio publike distanciĝas de la Civito de Redakcio — Laste modifita: 2010-04-18 19:35
Kataluna Esperanto-Asocio ne estas membro de la kooperativo de Literatura Foiro, male ol asertas la Esperanta Civito en sia retejo. Tion anoncas Ramon Perera, la sekretario de KEA, en deklaro sendita al Libera Folio.
Daŭras la voĉdonado en la elektoj de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-16 22:04
Ĉiuj individuaj membroj de UEA jam devis ricevi voĉdonilon por la elekto de komitatanoj B. Ĝis la fino de majo la voĉdonilo devas esti resendita al la Centra Oficejo. La elekto de komitatanoj B estas la sola maniero, en kiu la individuaj membroj de UEA povas rekte influi la gvidadon de la asocio. Spite tion, kiam komitatanoj B pasintfoje estis elektitaj en la jaro 2007, la interesiĝo estis tiel malgranda, ke neniu voĉdonado estis bezonata. Ĉi-jare Libera Folio komencis publikigi artikolojn pri la elekto jam antaŭ la fino de la oficiala periodo de kandidatiĝo, kio espereble kontribuis al la granda kvanto de kandidatoj. Ĉi-sube vi trovos ligojn al ĉiuj dek unu intervjuoj de kandidatoj, aperintaj en Libera Folio. Du kandidatoj bedaŭrinde ne volis klarigi al la legantoj de Libera Folio, kial indus voĉdoni por ili.
Kongresa skismo inter la Civito kaj Gbeglo Koffi de Redakcio — Laste modifita: 2010-04-28 08:13
La Esperanta Civito nuligis sian Jubilean Afrikan Kongreson (JAK), anoncitan en decembro 2008 kaj planitan por la fino de la jaro 2010. La oficiala klarigo de la nuligo estas, ke la Togolanda Esperanto-Kongreso, kiu devus okazi tuj antaŭ la tutafrika aranĝo, povus ĝeni la organizadon de JAK. La organizantoj en Togolando miras pri la decido, kaj atentigas, ke la Togolanda Esperanto-Kongreso devis esti antaŭkongreso de JAK. La nuligo de JAK koincidas kun la fondo de nova tutafrika Esperanto-organizaĵo de Gbeglo Koffi, kiu planas propran tutafrikan kongreson. Laŭ delegito de UEA en Zimbabvo, la tuta afero estas privata projekto de Gbeglo Koffi, kaj ne meritas la nomon de tutafrika organizaĵo.
Amikejo: la Esperanto-lando kiu preskaŭ ekzistis de Redakcio — Laste modifita: 2010-05-02 20:17
Neŭtrala Moresneto estis malgranda kvazaŭregno, ekzistinta nur pro tio ke ĝiaj du grandaj najbarlandoj ambaŭ deziris la areon de ĝia valora zinkominejo. La landeto ekzistis dum pli ol cent jaroj, de 1816 ĝis 1919, sed post la elĉerpiĝo de la zinkominejo en 1885 aperis duboj pri la pretervivo de Neŭtrala Moresneto. Pluraj ideoj estis proponitaj por pli aŭtonomigi ĝin. La plej rimarkinda iniciato venis de D-ro Wilhelm Molly (la mineja kuracisto), inspirita de Gustave Roy, ambaŭ framasonoj: ili celis igi Moresneton la unua Esperanta regno, nomota "Amikejo". La nova regno estis proklamita en aŭgusto 1908, tamen neniu ŝtato, nek la Esperantomovado, prenis la proklamon vere serioze. De post la unua mondmilito Moresneto estas parto de Belgio. Jens S. Larsen detale esploris la historion de la efemera Esperanto-regno.
Kvin novaj anoj en la Akademio de Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2010-04-28 21:59
Plej popularaj en la ĵusa interna elekto de la Akademio de Esperanto estis Boris Kolker, Humphrey Tonkin kaj Bertilo Wennergren. Ĉiu el ili ricevis po 38 voĉojn el 39. Ili estis reelektitaj por nova naŭjara oficperiodo, samkiel ankoraŭ sep malnovaj akademianoj. Aldone estis elektitaj kvin novaj akademianoj, el kiuj tri estas ekssovetianoj.
Traduk-helpilo de Google ankaŭ en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2010-05-08 10:19
La aŭtomata tradukilo de Google ankoraŭ ne konas Esperanton, sed la unua paŝo en tiu direkto estas farita. Ekde kelkaj semajnoj la traduk-ilaro de Google estas uzebla ankaŭ por tradukoj al kaj el Esperanto, aldone al preskaŭ 350 aliaj lingvoj. Temas pri retejo, kiun tradukistoj kaj tradukantoj povas uzi por sistemigi kaj faciligi sian laboron. Diference de iuj ekzistantaj projektoj de aŭtomata tradukado, la tradukilo de Google ĉefe baziĝas sur statistika analizo de la tekstoj. Tial, se la nova servo estos amplekse uzata, tekstaroj tradukitaj helpe de ĝi povus ankaŭ helpi la evoluigon de aŭtomata tradukado el kaj al Esperanto. Ulrich Becker esploris la traduk-ilaron, kaj klarigas por kio ĝi utilas.
Aperis la unua dana-Esperanta vortaro post 1949 de Redakcio — Laste modifita: 2010-05-10 22:08
La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949, kaj ĝi uzis la antaŭmilitan, nereformitan ortografion de la dana lingvo. Post tiam la vortaro neniam estis represita. Antaŭ kvar jaroj danaj esperantistoj starigis al si la celon fine ellabori novan, modernan vortareton. Dum la laboro la ambicio kreskis, kaj anstataŭ konciza vortolisto fine aperis vera vortaro. La nova libro estis presita en nur cent ekzempleroj, ĉar novajn eblas facile produkti laŭbezone. La sama datumbazo estas uzata ankaŭ en libere alirebla reta vortoserĉilo, kaj krome estas ellaborata poŝtelefona versio. En intervjuo de Libera Folio Jens Stengaard Larsen, la redaktoro de la nova vortaro, rakontas pri la projekto.
Pinta esperantisto en GDR kunlaboris kun Stasi de Redakcio — Laste modifita: 2010-05-15 08:16
La lasta prezidanto de la landa Esperanto-Asocio en GDR, la konata lingvisto Ronald Lötzsch, dum jardekoj sekrete kunlaboris kun la ministerio pri ŝtata sekureco, Stasi. La informo iĝis vaste konata en Germanio meze de marto, lige kun la kandidatiĝo de lia edzino Gesine Lötzsch al alta posteno en la Maldekstra partio de Germanio. Laŭ informoj de germanaj gazetoj, Ronald Lötzsch dum pli ol dudek jaroj havis entute pli ol cent renkontiĝojn kun kunlaborantoj de Stasi, ĉefe por transdoni informojn pri siaj kolegoj.
Pli ol 1.000 UEA-anoj jam voĉdonis de Redakcio — Laste modifita: 2010-05-10 22:42
La voĉdonado pri Komitatanoj B de UEA daŭras jam pli ol kvar semajnojn. Ĝis la 10-a de majo revenis al la Centra Oficejo pli ol mil kovertoj kun balotiloj, alivorte 21% el la aktuala nombro de individuaj membroj kotizintaj por la nuna jaro.
Ulrich Becker de Redakcio — Laste modifita: 2010-05-10 22:49
Roland Lötzsch de Redakcio — Laste modifita: 2010-05-11 07:51
Pola Radio haltigas la Esperanto-elsendojn de Redakcio — Laste modifita: 2010-05-22 18:55
La gvidantoj de Pola Radio haltigas la laboron de la Esperanto-redakcio. La sola salajrata laboranto de la redakcio, Gabi Kosiarska, anstataŭe ricevis la taskon okupiĝi pri la renovigo de la retpaĝaro de Pola Radio. Tio signifas, ke neniuj novaj programoj en Esperanto povos esti produktitaj dum la proksima tempo. Ne klaras, kiel longe daŭros la laboroj pri la renovigo de la retejo, kaj mankas certeco pri la restarigo de la ĉiutagaj esperantlingvaj elsendoj post la fino de tiuj laboroj.
Forpasis Oliver Mazodze de Redakcio — Laste modifita: 2010-05-17 22:45
Semajnfine forpasis Oliver Mazodze, 44-jara delegito de UEA en Harare, Zimbabvo. Tiun informon Libera Folio ricevis de Kimberly Richards, kolego kaj multjara amiko de Oliver Mazodze, nun loĝanta en Usono.
Kurso de Zimbabva Esperanto-instituto de Redakcio — Laste modifita: 2010-05-17 22:39
Esperanto-kurso por zimbabvaj instruistoj. Oliver Mazodze staras meze, en kompleto kaj kravato.
Kurso de Zimbabva Esperanto-instituto de Redakcio — Laste modifita: 2010-05-17 22:41
Esperanto-kurso por zimbabvaj instruistoj. Oliver Mazodze staras meze, en kompleto kaj kravato.
La sekva prezidanto de UEA estos Probal Dasgupta de Redakcio — Laste modifita: 2010-05-29 10:34
La nova estraro kaj prezidanto de UEA estos elektitaj dum la komitata kunsido dum la Universala Kongreso en Kubo, sed la nomlisto jam pretas. Laŭ la fina raporto de la elekta komisiono estas nur unu kandidato por la posteno de prezidanto: Probal Dasgupta. En Bjalistoko Probal Dasgupta promesis, ke la membroj de UEA povos influi la elekton de prezidanto, voĉdonante en la elekto de B-komitatanoj. Tamen li kandidatas ankaŭ kiel C-komitatano, kio signifas, ke li povos resti prezidanto sendepende de la B-elektoj.
Raporto de la Elekta Komisiono de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2010-05-23 10:21
La "fina kaj konkluda raporto de la Elekta komisiono" estis sendita al la anoj de la komitato de UEA la 21-an de majo 2010. Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la raporto.
Kontakto serĉas novan redaktoron de Redakcio — Laste modifita: 2010-05-23 10:10
TEJO serĉas novan redaktoron por sia revuo Kontakto. Limdato por sendi sinproponon estas la 15-a de junio 2010. Diference de la redaktoro de la oficiala revuo de TEJO (TEJO tutmonde), la redaktoro de Kontakto ricevas honorarion - 470 eŭrojn por ĉiu pretigita numero. La revuo aperas sesfoje jare.
Filmo pri utopio ignoras la realan Esperantujon de Redakcio — Laste modifita: 2010-06-01 20:03
La nova filmo de la konata usona reĝisoro Sam Greene pri kvar utopioj, el kiuj unu estas Esperanto, vekis miksitan reagon ĉe la esperantista publiko. Iuj laŭdis la filmon pro ĝia interesa alirmaniero al la temo, kaj la usona esperantista fondaĵo ESF eĉ finance subtenis la projekton. Aliaj opinias, ke la filmo donas falsan bildon pri Esperanto kiel pri fiaskinta projekto. Inter la lastaj estas Lu Wunsch-Rolshoven: "Certe multegaj Esperanto-parolantoj, kiuj ĉiutage aŭ tre ofte uzas Esperanton, havos la impreson, ke Green komplete neglektas la hodiaŭan lingvokomunumon", li skribas en sia artikolo, kiun Libera Folio publikigas kunlabore kun la retejo Esperantoland.org.
Mark Fettes sur unua loko en la elektoj de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-16 21:46
La unuan lokon en la elekto de B-komitatanoj de UEA atingis Mark Fettes, kiu origine kandidatis ankaŭ al posteno en la estraro de UEA, sed poste pro familiaj kialoj retiris sian kandidatiĝon. Por li voĉdonis du trionoj el la 1.550 individuaj membroj de UEA, kiuj sendis validan balotilon. La duan lokon atingis la nuna prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, kiu ricevis la subtenon de preskaŭ same multaj voĉdonintoj. La subteno de la individuaj membroj kredeble signifas, ke Probal Dasgupta plu estros la asocion ankaŭ post la Universala Kongreso en Kubo. Li estas la sola kandidato al la posteno de prezidanto.
Kvanto de voĉoj en la B-elekto 2010 de Redakcio — Laste modifita: 2010-06-01 20:49
Hispanoj nostalgiumas pri Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2010-06-21 20:48
La nostalgio triumfas en la ŝtata televido de Hispanio, TVE. Post la granda sukceso de televida serio pri antaŭaj jaroj, fikcia, sed uzanta malnovajn filmaĵojn de tiu epoko, la stacio decidis profiti sian plejan atuton kompare kun privataj stacioj, sian bonegan historian arĥivon. Kaj do, eĉ en la novaĵelsendo oni nun uzas tiun materialon, ili eĉ kreis specifan triminutan programeron, ĉiujn semajnfinojn, kun la titolo “Ĉu vi memoras?”, en kiu oni elmontras malnovajn filmaĵojn, miksitajn kun raporto pri la aktuala stato de la koncerna temo. En tiu ĉi semajno milionoj de spektantoj en Hispanio povis nostalgiumi pri Esperanto.
Jarlibro de UEA por la jaro 2010 aperis de Redakcio — Laste modifita: 2010-06-15 17:20
Nur 70 membroj de Universala Esperanto-Asocio anoncis, ke ili ne plu bezonas paperan jarlibron, kvankam la tuta enhavo nun haveblas ankaŭ en la membra retejo de UEA. La nombro de delegitoj malkreskis de 1.735 al 1.679.
Nikola Rašić: Esperantistoj tro kontentas pri si mem de Redakcio — Laste modifita: 2010-10-28 14:28
Ne la junularo, sed la maljunularo estas la estonteco de la Esperanto-movado, asertas Nikola Rašić surbaze de sociologia esploro pri la partoprenantoj de la Universalaj Kongresoj kiun li entreprenis. La plimulto de la kongresanoj estas homoj pli ol 60-jaraj. Ĉar pensiuloj jam eliris el la aktiva socia vivo, kaj krome estas nature konservemaj kaj konservativaj, la Esperanto-movado ĉiam malpli moviĝas, li konkludas. Rimarkinda estas ankaŭ la fakto, ke du trionoj de la membraro de UEA estas viroj. La rezultoj de la esploro laŭ li klare montras, ke la movado troviĝas en krizo de paradigmo. La plej zorgiga malkovro estas la memkontento de la esperantistoj kaj ilia malemo ŝanĝi. "Ŝajnas ke ni fine atingis la malon ol ni unue celis: anstataŭ konkeri la mondon oni kreis propran mondon," li konstatas. La enketo estis mendita de UEA antaŭ kelkaj jaroj, poste raporto pri la rezultoj aperis en la jubilea libro de Humphrey Tonkin, sed ĝis nun ne en la reto.
La revuo de UEA perdis 825 abonantojn en ok jaroj de Redakcio — Laste modifita: 2010-07-14 21:39
De ok jaroj la revuo de UEA estas redaktata de Stano Marĉek. La statistiko montras, ke dum tiu periodo la revuo perdis pli ol okcent abonantojn. Eblas suspekti, ke la malkresko okazis pro malkontento rilate la enhavon de la revuo, ĉar dum la sama periodo la kvanto de membroj kun Jarlibro eĉ kreskis. "Enhave senkoncepta, grafike malalloga, lingve malzorga", opinias pri la revuo Nikola Rašić. Multaj aliaj pintaj movadanoj en privataj konversacioj esprimas fortan malkontenton pri la ĉefa servo de UEA, sed preferas silenti publike. Eĉ la redaktoro mem, sojle al nova plilongigo de la kontrakto, nenion volas diri pri siaj planoj kaj redakta politiko.
Abonstatistiko de Redakcio — Laste modifita: 2010-07-08 20:57
Abonoj al revuo Esperanto kaj membroj kun Jarlibro en 2001 kaj 2009.
Ĉiu dua delegito de UEA pretas admoni Kubon de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-06 06:49
Pli ol tri el kvar delegitoj de UEA subtenas la okazigon de Universala Kongreso en Kubo, spite la fakton ke la Homrajta konsilio de UN kritikas la landon pro drasta malrespekto de la homaj rajtoj. Tian konkludon oni povas fari laŭ enketo entreprenita de Andreas Künzli. Preskaŭ same multaj delegitoj konsentas, ke UEA ankaŭ estonte okazigu kongresojn en similaj landoj. Aliflanke ĉiu dua respondinto opinias, ke UEA devus publike postuli ke la koncernaj landoj respektu la homajn rajtojn.
ILEI konferencas en Kubo de Redakcio — Laste modifita: 2010-07-14 22:04
En lundo, la 12-a de julio, malfermiĝis la 43-a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Tio okazis en Matanzas, Kubo, precize 20 jarojn post la unua ekstereŭropa ILEI-konferenco, same okazinta en Kubo. Kun pli ol 60 partoprenantoj el 26 landoj, ĉi tio fariĝas la plej granda evento de ILEI en Ameriko.
Probal Dasgupta reelektita en Kubo de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-16 21:28
La Universala Kongreso en Havano komenciĝis sabate per kunsido de la komitato de UEA, dum kiu estis elektita la nova estraro de la asocio. La elekto okazis laŭ la propono de la elekta komisiono, kaj nomoj de alternativaj kandidatoj ne troviĝis en la voĉdonilo. Plej multajn voĉojn el la kandidatoj proponitaj de la elekta komisiono ricevis Loes Demmendaal, plej malmultajn la nova estrarano Amri Wandel, kiu prenis la lokon de José Antonio Vergara.
Kuba vicministro de kulturo alparolis la Universalan Kongreson de Redakcio — Laste modifita: 2010-07-30 13:43
La Universala Kongreso de Esperanto en Havano estis malfermita dimanĉe per la vortoj de la alta protektanto, kuba vicministro pri kulturo Fernando Rojas Gutiérrez, en Esperanto. "Mi esperas ke vi iomete pli konatiĝu kun la kuba popolo, socio kaj kaj kulturo, kaj ke vi pasigu agrablan tempon en nia lando. Bonvenon al Kubo kaj sukcesan kongreson", li interalie diris. Inter kontraŭuloj de la Kuba registaro li estas konata pro siaj minacaj vortoj pri la opozicia bloganto Yoani Sánchez.
Kontrakto de Stano Marček nuligita de Redakcio — Laste modifita: 2010-07-23 06:16
Laŭ la nov-malnova prezidanto de UEA, la papera revuo en la reta epoko havas ĉefe arkivan funkcion. Spite tiun supozatan malgravecon de la revuo, la malnova estraro decidis ne renovigi la kontrakton de la nuna redaktanto, sed malfermi konkurson por dungi novan redaktoron. Ankaŭ la nuna respondeculo pri la revuo rajtos partopreni en la konkurso. Laŭ nova estrarano Amri Wandel, la revuo devas plaĉi "ne nur al la intelektuloj de 'Libera Folio'".
Kriantoj defendis la redaktoron de la revuo de Redakcio — Laste modifita: 2010-07-23 21:41
La decido de la eliranta estraro de UEA ne longigi la kontrakton de la redaktoro de la revuo Esperanto Stano Marček iĝis la ĉefa temo de la ĵaŭda kunveno de la legantoj de la revuo dum la Universala Kongreso en Havano. Unue Stano Marček mem prezentis la revuon kaj helpe de enketrezultoj volis montri, ke la plej multaj legantoj ja kontentas pri ĝi. La plendojn pri mankanta redakcia linio kaj mankanta redaktado li redirektis al la kritikantoj per la vortoj "facile estas kritiki, sed malfacile helpi". Poste la parolon kaptis laŭtvoĉaj subtenantoj de Stano Marček, kiuj postulis, ke anoncita konkurso por la redaktora posteno estu nuligita, kaj Stano Marček plu redaktu la revuon.
Komitatanoj provis haltigi ŝanĝon de redaktoro de Redakcio — Laste modifita: 2010-07-28 22:38
La komitato de UEA en sia lasta kunsido dum la Havana Universala Kongreso per granda majoritato akceptis rezolucion pri la eldonaĵoj de la asocio, proponitan de Renato Corsetti. Laŭ la teksto de la rezolucio, la estraro devas prepari proponon pri nova redaktopolitiko de la revuo Esperanto, kaj ne fari "aliajn decidojn en tiu kampo", antaŭ ol la propono pri nova redaktopolitiko estos prezentita al la komitato. Laŭ Osmo Buller tiu decido ne influas la pli fruan decidon pri nuligo de la kontrakto de la nuna redaktoro, ĉar la komitato ne povas nuligi decidon kiu estas en la kompetento de la estraro.
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2010 de Redakcio — Laste modifita: 2010-07-29 14:08
En la branĉoj "poezio" kaj "teatro" unua premio ne estis aljuĝita. La rezultoj estis diskonigitaj en la 5-a numero de la kongresa kuriero, aperinta en la retejo de UEA la 24-an de julio.
”Esperantista teroristo” kondamnita en Rusio de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-06 08:24
En merkredo kortumo en Moskvo trovis aktivulon de la Esperanto-rilata sekto Portos kulpa pri starigo kaj gvidado de kontraŭleĝa armita grupo, kontraŭleĝa malliberigo kaj turmentado de aliaj personoj. La prokuroro postulis ke Julija Privedjonnaja estu kondamnita je kvar kaj duona jaroj en malliberejo, sed la kortumo kontentiĝis je dujara kondiĉa malliberigo. Kondiĉa malliberigo signifas, ke Julija Privedjonnaja efektive restos libera, kondiĉe ke ŝi dum la puntempo ne kulpos pri novaj krimoj.
Elstaraj aktivuloj premiitaj en Havano de Redakcio — Laste modifita: 2010-07-29 11:11
La franca esperantisto kaj mondcivitano Philippe Chavignon ricevis en la fermo de la Havana UK la prestiĝan Premion Onisaburo Deguĉi. La premio estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare distingi agadon, kiu per Esperanto antaŭenigas la internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. Pri la laŭreato de la premio, kiu konsistas el diplomo kaj monsumo de 2.000 eŭroj, decidas la Estraro de UEA. Aldone sep aliaj aktivuloj ricevis honorajn diplomojn dum la solena fermo de la ĉi-jara UK.
Elstare kurta kongresa rezolucio de Redakcio — Laste modifita: 2010-07-29 11:31
La rezolucio de la Universala Kongreso en Havano invitas la Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon "plene eluzi siajn rilatojn kun UEA por efike realigi siajn celojn". Eble por certigi, ke iu el la respondeculoj de UN efektive legu la ĉi-jaran rezolucion, ĝi estis formulita rekorde koncize. La ĉi-jara rezolucio konsistas el nur 131 vortoj, dum la pasintjara havis 528 vortojn. La rezolucio akceptita en Roterdamo 2008 havis 265 vortojn, dum la Jokohama rezolucio de 2007 konsistis el 216 vortoj.
Langlet, Lenino kaj Zamenhof iĝis submaraj najbaroj de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-27 10:08
La kapo de la konata sveda Esperanto-pioniro Valdemar Langlet en julio estis lokita sur la fundo de Nigra maro apud Jalto, proksime al la kapoj de Lenino, Vasilij Eroŝenko kaj Ludoviko Zamenhof. Temas pri skulptaĵoj en submara muzeo, pri kies lasta akiraĵo la loka ĵurnalo Jaltinskij Kurjer raportis en duonpaĝa artikolo. La muzeo estiĝis en 1992, kiam loka plonĝisto post la disfalo de Sovetio decidis dronigi Leninon.
Subakva muzeo de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-05 17:36
Redaktora konkurso okazos, sed ne tuj de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-26 12:20
La Havana decido de la estraro de UEA ne longigi la kontrakton de la redaktoro de la revuo Esperanto ricevis fortan kritikon, kiu igis la novan estraron rekonsideri la temon. La decido pri konkurso por la redaktora posteno post intensa diskuto tamen ne estis nuligita, sed verŝajne la konkurso estos prokrastita. Unue la estraro ellaboros novan redaktan politikon, en kiu diskutforumo en la retejo de UEA havas gravan rolon. Same kial ĝis nun, ankaŭ la nova redaktoro ne laboros en la Centra Oficejo, ĉar nederlanda salajro kostus tro, rakontas Probal Dasgupta.
PIV en reto kostos 10.000 eŭrojn de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-24 02:02
La ĉefa kaj praktike norma vortaro de Esperanto baldaŭ povos esti libere uzebla kaj komentebla en la reto. La eldonanto de Plena Ilustrita Vortaro faris kontrakton pri la enretigo kun la organizaĵo E@I. Tamen ankoraŭ mankas financado por la enretiga projekto, kiu postulas kelkmonatan laboron de pluraj personoj, kaj kies celo estas tranformi la enhavon de PIV el la nuna eksmoda sistemo al moderna datumbazo. Laŭ E@I por tiu celo estas bezonataj minimume 10.000 eŭroj, kiujn la organizaĵo nun esperas kolekti de individuaj esperantistoj kaj esperantistaj organizaĵoj.
Geja jubileo forgesita en Havano de Redakcio — Laste modifita: 2016-03-22 15:25
Antaŭ dudek jaroj, dum la pasinta Universala Kongreso de Esperanto en Kubo, UEA subskribis kunlaboran kontrakton kun Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG). Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, volis gratuli la asocion pro la jubileo, sed tio ne eblis, ĉar ĉi-foje LSG ne havis kunsidon en Havano. La kunlaboro kun UEA estas grava por la videbleco de la geja asocio en Esperantujo, sed eĉ pli gravas kontaktoj kun membroj en landoj, kie gejoj estas persekutataj, diras Francis Soghomonian, la prezidanto de LSG. Laŭ Osmo Buller, UEA mem ne povas kampanji por la rajtoj de gejoj aŭ por aliaj ĝeneralaj homaj rajtoj. "Tio disŝirus la asocion, kiu fariĝus batalejo de malsamaj sintenoj al diversaj demandoj", li diras. Aliflanke li opinias, ke spite sian neŭtralecon, UEA ne povus kongresi en lando, kie al Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj ne estus permesite kunveni.
Paperaj esperantistoj malaperis en Hungario de Redakcio — Laste modifita: 2010-09-04 11:59
Antaŭ du jaroj, la kvanto de aligitaj membroj de UEA en Hungario neatendite dekobliĝis, de 142 al 1.348. Respondeculoj de Hungaria Esperanto-Asocio klarigis la kreskon per la aliĝo de "pli ol 35" diversaj Esperanto-organizaĵoj al la asocio. Kritikantoj asertis, ke temis pri paperaj esperantistoj, kies apero utilis por havigo de ŝtata subvencio. Ĉi-jare la membrokvanto en Hungario subite falis je 92 procentoj, kaj HEA pagis al UEA nur por 130 aligitaj membroj. Ankaŭ en Francio draste falis la kvanto de aligitaj membroj.
Esperanta organizaĵo por UN ekfunkcias de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-27 10:05
En la UK en Havano estis anoncita la fondo de la organizaĵo Esperanto por UN, kiu laboros por altigi la profilon de Esperanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj por disvastigi informojn pri UN inter la esperantistoj.
Osmo Buller ricevis vjetnamian medalon de Redakcio — Laste modifita: 2010-09-06 19:48
La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, dum sia vizito en Vjetnamio estis honorita per la vjetnamia medalo "Por paco kaj amikeco inter popoloj". La medalo estis transdonita de Vu Xuan Hong, la prezidanto de la Vjetnamia Unio de Amikecaj organizaĵoj. Osmo Buller vizitas Vjetnamion prepare al la Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Hanojo en 2012.
La estraro de UEA nuligis la kontraktonuligon de Stano Marček de Redakcio — Laste modifita: 2010-09-08 19:58
La nuna kontrakto de Stano Marček kiel redaktoro de la revuo de Universala Esperanto validos ĝis la julia-aŭgusta numero en la venonta jaro. Intertempe la estraro de UEA ellaboros novan redaktopolitikon, kaj poste la posteno de redaktoro estos denove senkonkurse proponata al Stano Marček. Tion anoncis hodiaŭ al la komitato de UEA la ĝenerala sekretario de UEA Barbara Pietrzak. Ne plu validas do la decido de la malnova estraro pri konkurso pri la redaktora posteno. La nuligo de la kontraktonuligo okazis post voĉdonado.
Nova esperantista partio prioritatas la mondon antaŭ Eŭropo de Redakcio — Laste modifita: 2010-09-14 09:21
La nova partio Unu Mondo, ĵus fondita de esperantistoj en Germanio, strebas partopreni en regionaj elektoj en Germanio en 2013, kaj en la elekto de la Eŭropa Parlamento en 2014. Pluraj el la fondintoj transiris al la nova partio el la pli malnova esperantista partio EDE, Eŭropo-Demokratio-Esperanto. Dum EDE koncentriĝis al agado en Eŭropo, la nova partio volas agadi mondskale. "Nia unua vicprezidanto Fabian Elleder estas neesperantisto, kiu entuziasmiĝis pri nia afero ĉefe pro nia mondfederisma sinteno. Tio estas kuraĝiga signo, dum laŭ mia impreso EDE finfine restis fermita en si mem, almenaŭ en Germanio", rakontas Ulrich Matthias, unu el la fondintoj, en intervjuo de Libera Folio.
TEJO nuligas sian oficialan gazeton de Redakcio — Laste modifita: 2010-09-15 08:05
La oficiala gazeto de TEJO, TEJO tutmonde, ĉesos aperi. La informoj, kiuj ĝis nun aperis en TEJO tutmonde, estos diskonigataj tra la retejo de TEJO kaj en nova movada rubriko en la revuo Kontakto. Kiel nova redaktoro de Kontakto estis elektita la konata brazila rok-muzikisto Rogener Pavinski. Lia tasko nun estos igi la revuon "pli interesa, pli enhavoplena kaj pli akurata", laŭ la jara raporto de TEJO.
TEJO duoniĝis en 12 jaroj de Redakcio — Laste modifita: 2010-09-19 11:04
Dum 12 jaroj la kvanto de individuaj membroj de TEJO duoniĝis de preskaŭ 900 al malpli ol 450. En la nuna jaro la membrokvanto de TEJO atingos novan malrekordon. Fine de aŭgusto la asocio havis nur 316 individuajn membrojn. Ankaŭ la nejunulara membraro de UEA ŝrumpas, sed tute ne same rapide. Laŭ la prezidanto de TEJO, la malkresko de la membraro en la lastaj jaroj ne povas esti nomata "tendenco", kaj ĉiuokaze la ŝanĝoj en la membraro de TEJO influos la membraron de UEA nur post kelkaj jardekoj.
CNN raportis pri Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2010-09-19 06:36
Fine de programo Konekti la Mondon (Connecting the World) la granda usona, tutmonde spektata televida novaĵkanalo CNN dissendis programeron pri lingvoj, kiu rakontis interalie pri Esperanto. La programo estis sendita vendrede la 17-an de septembro, vespere laŭ la eŭropa horo, kaj daŭris iom pli ol dek minutojn. Ni republikigas raporton de Stefan MacGill, aperintan en kelkaj retpoŝtaj listoj.
Ne nur Senmova: Esperanto logas filmistojn de Redakcio — Laste modifita: 2010-09-19 15:30
La ĵusa apero en la reto de la tute esperantlingva mallonga filmo "Senmova", surekranigita de la turkia reĝisoro Tuğçe Sen, estas nur unu ekzemplo de la allogo, kiun Esperanto prezentas por filmistoj, konstatas Toño del Barrio. La lingvo estis uzata por doni al diversaj filmoj nuancon de universaleco, fremdeco, utopieco, multlingveco, estonteco, neŭtraleco, ekzoteco, anarkiismeco aŭ mistereco, en filmoj faritaj de neesperantistoj, li observas. Sed la evoluo de la reto donas ankaŭ al la esperantistoj mem la ŝancon uzi Esperanton por ĝui alilingvajn filmojn, fari kaj diskonigi filmojn pri Esperanto por diverslingva publiko, aŭ simple nostalgiumi, spektante arkivajn filmetojn, kiuj antaŭe ne estis atingeblaj por la granda publiko.
Tuğçe Sen: ”En mia koro kaj menso mi naskiĝis esperantisto” de Redakcio — Laste modifita: 2010-09-26 20:59
Antaŭ kelkaj tagoj la esperantista mondo surprize eksciis pri esperantlingva mallonga filmo, kiu jam pasintjare estis prezentita en kelkaj kinofestivaloj. La filmon faris neesperantisto el Turkio, Tuğçe Madayanti Sen. Ŝi estas reĝisoro, scenaristo kaj fotisto, kaj finis siajn studojn pri filmado en la Universitato de Cincinnati en Usono, kie ŝi ricevis plurajn premiojn. Post tio, ŝi laboris en usona televidkanalo kaj poste revenis en Turkion, kie ŝi laboris por Istanbula televido kaj por filma studio. Ŝi ankaŭ faras doktoriĝon en departemento de arkeologio, kaj laboras kiel sendependa filmisto. Libera Folio kontaktis ŝin por ekscii kial ŝi faris filmon en Esperanto.
Forpasis Arthur Baur de Redakcio — Laste modifita: 2010-09-23 22:45
En la aĝo de 95 jaroj forpasis la konata svisa ĵurnalisto kaj honora membro de UEA, Arthur Baur. Li lernis Esperanton en la gimnazio en 1930, kaj jam okaze de la Universala Kongreso en 1939 aperis Svisa Antologio, kiun li redaktis.
Cent tradukoj valoras pli ol unu originalaĵo de Redakcio — Laste modifita: 2010-10-03 18:06
"Majstro kaj Margarita" de Miĥail Bulgakov, en la traduko de Sergio Pokrovskij, estas la plej leginda tradukita beletraĵo en Esperanto. Tion povis konkludi Edmund Grimley-Evans, dum li kompilis sian liston de la cent plej legindaj tradukoj en Esperanto. La prijuĝo kompreneble estas subjektiva, sed la superrego en la kvanto de rekomendoj estis tre klara, diras Edmund Grimley-Evans. Sed kial kompili tian liston? "La celo estas instigi homojn legi la librojn. Ŝajnas al mi, ke esperantistoj ne sufiĉe aprezas sian tradukliteraturon, kaj ĉi tiu eta iniciato eble instigos kelkajn homojn pli interesiĝi pri ĝi", diras Edmund Grimley-Evans en intervjuo de Libera Folio.
Togolanda ”establo” eliras el la Civito de Redakcio — Laste modifita: 2010-10-06 18:59
La instrufako de la landa asocio de UEA en Togolando, la Tietti-Instituto (TIETo), anoncis sian eksiĝon el la Esperanta Civito. La celo de la eksiĝo laŭ TIETo estas la sendependigo de afrika Esperanto-agado. Laŭ la reguloj de la Civito, la eksiĝo tamen estos valida nur, sed la Civita "kortumo" aprobos ĝin. La fina verdikto atendeblas dum oktobro, laŭ informo aperinta en la retejo de la Civito.
Granda fajro en Bona Espero de Redakcio — Laste modifita: 2010-10-06 20:05
Ampleksa incendio detruis grandan parton de la teritorio de Bona Espero, esperantista orfejo en Brazilo. La granda grundofajro trafis la regionon en la tria semajno de septembro, sed ne atingis la ĉefajn konstruaĵojn de Bona Espero.
Bona Espero ree viglas post la fajro de Redakcio — Laste modifita: 2010-10-13 08:16
La granda fajro, okazinta en la ĉirkaŭaĵo de Bona Espero en Brazilo, kelkloke atingis ĝis nur dekmetra distanco de la konstruaĵoj, sed estis sukcese haltigita. 77-jara brazila esperantisto, kiu helpis kontraŭbatali la incendion, estis ĉirkaŭita de la flamoj kaj vundita, sed ne grave. Jam pasis pli ol du semajnoj de la okazaĵo, alvenis multaj mesaĝoj de solidareco, kaj ankaŭ la unua pluvo, rakontas Ursula Grattapaglia en intervjuo de Libera Folio. Nun bonvenus financa helpo por aĉeti novajn, betonajn barilfostojn anstataŭ la forbrulintaj lignaj, kaj fortaj manoj por helpi restarigi la multkilometran pikdratan barilon ĉirkaŭ la granda tereno.
Bona Espero 2 de Redakcio — Laste modifita: 2010-10-06 19:53
Bona Espero 3 de Redakcio — Laste modifita: 2010-10-06 19:54