Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Universala Kongreso 2012 okazos en Vjetnamio

Universala Kongreso 2012 okazos en Vjetnamio

de Redakcio Laste modifita: 2010-01-13 20:02
La elekto de Hanojo kiel la urbo de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en 2012 estis la plej rimarkinda decido de la Estraro de UEA, kiu kunsidis en sia plena konsisto en la Centra Oficejo ekde la 10-a ĝis la 12-a de januaro. Ĝis la lasta momento ankaŭ la korea urbo Busan konkursis, kun alloga oferto, pri la rajto okazigi la Kongreson, sed post longa diskuto la Estraro decidis favore al la vjetnama ĉefurbo. La Esperanto-movado de Vjetnamio havas jam longan historion, sed la Universalan Kongreson ĝi gastigos por la unua fojo.

La nuna Estraro kunsidos ankoraŭ komence de la ĉi-jara UK en Havano, kie ĝi tamen traktos nur lastajn teknikajn detalojn de la kongresa programo. Kutime la Estraro havas plenkunsidon en Roterdamo en marto-aprilo, sed ĉi-foje la kunsido estis plifruigita kaj okazis tuj post la ceremonio por la publikigo de festlibro por Humphrey Tonkin. La tradicia printempa kunsido fariĝis do vintra.

La estraranoj devos ankoraŭ trakti kaj decidi pri multaj aferoj rete, ĉar pro la frua kunsidodato ekz. la financaj dokumentoj ne povis jam esti pretaj. Tio lasis al la estraranoj pli da tempo por interŝanĝi ideojn interalie pri stimulado de la nun okazanta diskuto pri nova strategia plano por UEA. Tiurilate ili atendas multe pli da aktiveco de la komitatanoj, sed ili klopodos pli vaste altiri ankaŭ membrojn kaj aliajn esperantistojn en la diskuton pri tiu dokumento, kiu devus difini la plej irindan vojon por UEA dum la venontaj dek jaroj.

Kun Stefan MacGill, prezidanto de ILEI kaj ĝia observanto ĉe la Estraro de UEA, oni parolis pri la plua evoluigo de la instrua agado. La Estraro gratulis ILEI pro la sentebla plivigliĝo de ĝia agado post la pasintjara konferenco. Kun granda kontento oni notis la bonan starton de la Esperanto-ekzamenoj laŭ la normoj de la Eŭropa Referenckadro. Pri tio raportis Katalin Kovats el edukado.net, membro de la UEA-komisiono pri la novtipaj ekzamenoj.

Por fina aprobo de la Komitato oni sendos proponon pri ĝisdatigaj modifoj en la interkonsento inter UEA kaj ILEI pri la instrua agado. La interkonsento estis aprobita en la UK en Havano en 1990 kaj estos do reviziita en la dua Havana UK. La propono estis jam aprobita de la estraro de ILEI, kies komitato siavice traktos ĝin en la ILEI-konferenco en Matanzas.

Por la nova serio de elstaraj sciencaj verkoj, "Scienca Penso", en kiu jam aperis "La origino de specioj" de Darvino, la Estraro aprobis regularon kaj envicigis por aperigo kiel ĝia dua titolo la verkon "Lingvo kaj menso" de la fama lingvisto Noam Chomsky. Kiel observanto de TEJO partoprenis la kunsidon la nuna TEJO-volontulo Alexandre Baudry, kiu raportis i.a. pri la baldaŭa apero de la eldono 2010 de la listo de gastigantoj de la Pasporta Servo kaj pri la planata grafika reformo de la revuo Kontakto.

Gazetara Komuniko de UEA

arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2010-01-13 10:22
Mi aprezas niajn movaderojn en Cxinio, Kubo kaj Vjetnamio, kaj konsentas ke ili bezonas kaj meritas nian subtenon, sed...
... sed cxu estas sagxe ke neuxtrala movado okazigu sian cxefkongreson preskaux sinsekve en memdifine komunismaj landoj?
amike
István Ertl
chielismo
chielismo diras:
2010-01-13 10:42
Sed vere neŭtrala lando estus en Kosmo, kie malnecesas nia kongreso... Fakte ni ne bezonas vian subtenon, ĉar Esperanto ne estas la via. Racie, tie estas potenca movado, kie okazu nia kongreso. Bedaŭrinde, nuntempe en la mondo mankas multaj landoj, kie ekzistas potencaj movadoj kiel la ĉina kaj vietnama. Saluton el ĉina esperantisto!
pistike65
pistike65 diras:
2010-01-16 06:20
Per "subteno" mi celis ke mi persone aprobas ke UK okazu en Kubo kaj ke UK okazu en Vjetnamio; estas tute en ordo ke landoj kun forta movado arangxu Universalan Kongreson. Tio kio pensigas min estas la interproksimeco. Simile, oni gxojus ke pluvas lunde cxar tio bonfaras al la grundo; ankaux pri merkreda kaj vendreda pluvoj aparte oni gxojus; sed sabate restus la impreso de iom tro pluvoplena semajno.

amike
Istvan Ertl
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-01-13 11:11
Kara Stefano,

kun multaj viaj pensoj mi amikigxas, sed ne komprenas, ke vi provas kontrauxstari la kongresadon en kelkaj landoj kiuj subtenas la pacan politikon de kunekzistado.

Esperanto estas preskaux sinonimo de paco do volonte kreskas kie tiu grundo estas utila. Cxu kapitalismo subtenas pli? Gxi faros volonte pacan militon, se nur povos profiti, doni okazon profiti al bankistoj, monopolistoj, sed ne por popolo.Ili tuj uzus Esperanton, se por tiu klaso estus profito.

Krom tio estas diskutebla, cxu komunismaj ideoj (eble en alia formo), cxu jam putrigxanta kapitalismo estos estonteco de cxi tiu mondo!La lasta vorto estas certe ne dirita.
bertilow
bertilow diras:
2010-01-13 12:51
Mi ne komprenas la diskuton. Se mi ne eraras, Ĉinujo (la popola respubliko) kaj Vjetnamujo estas nuntempe du el la plej kapitalismaj landoj en la mondo. Jes, la regantoj ankoraŭ nomas sin komunistoj, sed la politiko estas kapitalisma ĝis ekstremo.

Alia afero estas, ke tiuj landoj tute ne estas demokratiaj.
pistike65
pistike65 diras:
2010-01-16 06:16
Nu, mi diris ja ke temas pri "memdifine" komunismaj landoj.
Do, ne suficxas ke Cxinio kaj Vjetnamio estas landoj kapitalismaj, sed ili balaste sxargxas sin per komunisma ideologio. Tio ne plibonigas la aferon.

amike
Istvan Ertl
edmundo
edmundo diras:
2010-01-13 18:24
Ĉinio 2004
Kubo 2010
Hanojo 2012
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-01-13 19:15
1953 Zagrebo
1959 Varsovio
1963 Sofio
1966 Budapeŝto
1973 Beogrado
1978 Varna
1983 Budapeŝto
1986 Pekino
1987 Varsovio
1990 Havano

Ĉiuokaze, oni pripensu ke liberaj homoj pli facile vojaĝas en la mondo ol la malliberaj. Speco de vizito al parencoj en malliberejo, ĉu ne?
leejungkee
leejungkee diras:
2010-01-13 23:24
Por tutmondigi Esperanton, UK devas okazi ofte ekster eŭropo. La UK en 2012 en Vjetnamio estas certe dezirinda por azia movado, precipe por sudorienta azia regiono.
Vere, Esperanto-movado en Vjetnamio estas vigla, precipe junulara movado estas lerninda por estonta movado. Sen junuloj nia movado neniel progresos.
Mi esperas, ke iam baldaŭ reokazos UK en Busan, Koreio.
esperanto
esperanto diras:
2010-01-13 23:56
Via azia vidpunkto estas komprenebla - sed tradicia.
La UK en Vjetnamio kaj similaj komunismaj au kriptokomunismaj landoj helpos chefe plenigi la valutan turisman kason, sed probable ne tiom al la Eo-movado mem, kies potencialo restos modesta en tiuj landoj kaj vershajne ne esence pligrandighos post okazigo de UK - pro la malnovaj konataj problemoj de Esperanto (sensignifeco de Eo, malprestigho de Eo, maleblo por e-sitoj vojaghi eksterlanden, kontrolo far la politika reghimo, ktp).
Pro tio estas antauvideble, ke post la UK en Vjetnamio la tiea movado ne esence pligrandighos. Ghi ech povus shrumpi, post elcherpigho de laborfortoj, kiuj kunlaboris en la LKK ktp. Chi tiun sperton oni konas de antauaj kazoj.
Krom tio povas aperi transpagaj problemoj el Vjetnamio por pagi UEA-membrecojn, tiel ke la vjetnama asocio povos kreski nur ghis certa maksimumo kaj do kvante restos artefrite malalta. Por Kubo estas 100 membroj, por Vjetnamio 200, lau la Jarlibro de UEA - chi tiuj ciferoj shajnas esti artefaritaj ghuste pro la de mi klarigita kialo. Mi scias tion de la kuba kazo, sed pri la vjetnama kazo mi ne certas, sed suspektas la saman problemon. Certe Osmo Buller povas kompetente respondi tiun demandon.
Cetere same estos en la kazo de Danlando, kie la Eo-movado estas malforta. Tie ekzistas neniuj transpagaj problemoj kaj ankau danoj ne konas la problemojn, kiujn havas kubanoj, vjetnamanoj ktp. La chefa problemo de la dana movado simple estas, ke ghi kun ghiaj 226 membroj (lau la UEA-jarlibro), supozeble chefe oldaj, prezentas neniun potencialon (internacie konataj estas nur Kim Henriksen kaj Birthe Lapenna, eble du-tri aliaj, iuj jam forpasis). La dana movado estas pli malpli same malforta kiel la svisa, austra, portugala, greka, ech belga kun oficiale iom pli alta membronombro. En Svislando okazis pluraj UKj, ankau en Danlando, Grekio, Austrio, Belgio - kun kiu rezulto ? Ke en tiuj landoj Esperanto-movado hodiau preskau ne plu ekzistas. Same estos en Vjetnamio kaj Kubo, kvankam kun iom aliaj motivoj.

Cetere UK estas esence turisma evento ANKAU en la intereso de la lokaj turismaj instancoj, Mi memoras, kiam en 1979 okazis el UK en Lcuerno, la turismaj respondeculoj tre interersighis pri ghi. Supozeble tiu intereso hodiau estus limigita, char en Lucerno konstante okazas iuj internaciaj aranghoj kaj kiel urbo de la muziko ghi posedas grandegan sinfoniejon, kiu regule estas vizitata de centoj kaj miloj da homoj.

Pro tio estus pli bone, se estonte oni organizos UKn en pli malgrandaj (provincaj) urboj, kiel Bjalistoko.
Kion vi volas kun Hanojo? La UK, kiun vizitos kelkcent e-istoj, supozeble chefe el Japanio, Koreio, Australio, Europo, apenau estos rimarkata en tiom ege vigla urbo kun 6,5 milionoj da enloghantoj.
Ankau en Havano ghi ne estos rimarkata inter milionoj da turistoj, kiuj chiujare vizitas Kubon, krom se oni sukcesos atingi la atenton de la registaro, kiel en 1990, kiam Fidel Castro persone aperis en la kongresejo, kio estis giganta sensacio, kaj atribuis grandan atenton al la e-istoj. Char li nun estas malsana kaj ne plu aperas inter la publiko, estos do interese kio chirilate okazos en Kubo chijare.
pistike65
pistike65 diras:
2010-01-16 06:14
Ju pli ni agxigxas, des pli interproksimas la jaroj...

amike
Istvan Ertl
manolo
manolo diras:
2010-01-15 16:05
...... sed ĉu estas saĝe ke neŭtrala movado okazigu sian ĉefkongreson preskaŭ sinsekve en memdifine MAL-komunismaj landoj?
pistike65
pistike65 diras:
2010-01-15 16:25
... ili estas la plejparto.

amike
István Ertl
manolo
manolo diras:
2010-01-15 16:27
Do, ju pli multnombraj des pli neŭtralaj...

Mi notas!
jakvo
jakvo diras:
2010-01-20 09:35
Laŭ mia kompreno, neutrala signifas en kazo de UEA, ke oni klopodas disvastigi Esperanton al sur tuta globo?
Do la serioze koloritan opinion de Istvan, mi tute ne komprenas.
Kiam rilatas pri respekto de homaj rajtoj. Nu konsultu la dosierojn de Amnestio Internacia kaj en neniu lando plu eblas organizi UK-on.
Ŝtatoj povas doni al si nomon laŭ prefero. Klera homo kiel Istvan certe scias ke en tuta mondo homoj suferegas pro sistemoj kiujn la ŝtato defendas. Se vi Istvan pensas ke nur en komunistaj statoj homoj suferas de la sistemo, mi proponas al vi nun kaj tuj komenci legi kaj informiĝi kiom da kretena malbono la kapitalismo alportis jam al homoj.
En sia verko” "Tiele parolis Zaratustra"de Friedrich Nietzsche la verkanto atentigas nin pri la ŝato:
- (-) mensogo rampas el ĝia buŝo: "Mi, la Ŝtato, estas la popolo". Mensogo ĝi estas! Kreantoj estis tiuj, kiuj kreis la popolojn kaj drapiris ilin per la kredo kaj la amo: tie ili servis la vivon. –
- Kaj poste: (-) ĉiu popolo parolas sian idiomon de bono kaj malbono: ĉi tiun lingvon la najbaro ne komprenas. Sian lingvon ĝi inventis en moroj kaj rajtoj. Sed la Ŝtato mensogas en ĉiuj idiomoj pri bono kaj malbono; kaj kion ajn li diras, ĝi mensogas - kaj kion ajn li havas, ŝtele li ĝin ekhavis.
Espereble tio jam iom helpas la Istvan repensi pri la vortoj kiujn li oraklis.

amike jakvo
hectoralos
hectoralos diras:
2010-01-20 14:26
Konsentite: en cxiuj statoj oni pli-malpli lezas homajn rajtojn. Cxu meti do en la saman sakon Norvegion kaj Zimbabvon? Cxu pravigi kiun ajn regximon surbaze de gxia emancipiga kaj liberiga ideologio (ekz. kulturan revolucion en Cxinio aux nacikatolikismon en Hispanio)?
esperanto
esperanto diras:
2010-01-21 01:23
Mi kredas, ke rilate homajn rajtojn chiu iom lucida kaj informita homo povas fari diferencon inter Norvegio kaj Zimbabvo, Svislando kaj Libio, Danlando kaj Irano, Kanado kaj Kubo, ktp. ktp. Shajnas, ke homaj rajtoj estas lezataj chie pli kaj pli forte, kio montras la negativan chirilatan evoluon en la mondo. Oni faras tro malmulte pro bremsi ghin. Eble Chinio ech faras progresojn kompare kun aliaj landoj, sed tiun hipotezon necesus studi. La Esperanto-movado devus esti, lau mi, pli strikta rilate tiun demandon, se ghi, t.e. UEA kaj la plimulto de la Landaj Asocioj, parolas en siaj statutoj pri homaj rajtoj. Se oni en praktiko fajfus pri respekto de homaj rajtoj au nur pasive sintenas, tio estus pura hipokriteco.
Do, UEA kaj la aligita Eo-movado havas du eblecojn: au kritiki tiujn landojn au plachi al iliaj registaroj. Shajnas al mi, ke UEA sub la nuna estraro kaj la aligita Eo-movado elektis la duan opcion. Tio estas malbona. Sed ja estas tiuj landoj, kiuj invitas al UK, kaj shajne pro manko de realaj alternativoj, UEA pozitive reagas, en la trompa opinio, ke tio povus helpi al la tieaj e-istoj.
Kion UEA cetere perdus, se ghi ne kongresus en Kubo au Vjetnamio?
Sed aliflanke kion ghi esence gajnas, se ghi kongresas en Danlando?
La medalo havas chiam du flankojn.
Cetere kulturrevolucio en Chinio, nacikatolikismo en Hispanio, komunismo en Ruslando kaj ties europaj satelitoj, fashismo en Italio kaj nacisocialismo en Germanio estas pasinta historio. Iuj el tiuj landoj supozeble ion lernis el sia terura historio.
Nuntempe estas chefe la islamaj shtatoj, kiuj kauzas problemojn. Estus tro facile kulpigi Usonon, despli ke Obama sendis aliajn signalojn ol Bush antaue, char tiuj islamaj shtatoj tro malmulte klopodas por plibonigi sian propran situacion. Kelkaj el ili reagas per terorismo kontra la Okcidento. Lau mi la Eo-movado ne povas tion akcepti nek toleri, ech se ghi estas neutrala.
ktp.
jakvo
jakvo diras:
2010-01-21 10:54
ĉu meti do en la saman sakon Norvegion kaj Zimbabvon? Demandis Hectoralos.
Nu ni petu tion al la suferantoj. Por kompari du ekstremoj, Ĉinio kaj Usono. Kredu ke mortpunataj homoj estas en ambaŭ landoj same morta post ekzekuto.
Kiu laŭ mi estas bedaŭrinde estas ke UEA akceptas ke "gravaj plitikistoj" invitas kaj akceptas dum UK. Sed mi prefere silentu ĉar mi ne membras en tiu asocio pro ĝia tro naciisma starpunkto.
Denove mi referencas al Nietzsche.
Kiu obeas kaj silentas povas vivi sub ĉiu sistemo, ĉu kapitalisma aŭ komunisma. Tiuj kiuj havas opinion estas en danĝero en ĉiu sistemoj. Eĉ en malgranda, senpotenca lando kiel Belgio kie mi loĝas, oni jam mortpafis homojn pro ilia ideologio. Hazarde mi donas du nomojn de komunistoj Lahaut kaj Van Extergem. Mi ne havas iun rilaton kun politikaj partioj.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-05-29 23:55
Vi hipokrite metas en la saman sakon la opegajn mortopunojn en Ĉinujo kun kelketaj en Usono. En Usono oni mortopunas nur la murdintojn. En Ĉinujo eĉ nepago de imposto povas iĝi kialo por kondamno.
manolo
manolo diras:
2010-01-15 17:37
Ĉu estas normale, ke UEA alprenu la decidon tiel frue, meze de neniu grava aranĝo? Aliaj decidoj pri kongres-urboj estis prenitaj dum UK-oj, ekz. por la UK de 2011 pridisputita inter Madrido kaj Kopenhago.

Ĉar la madrida peto estis elanita de la instigo de la urbestraro de Madrido, mi pensis ke eble madridaj aktivuloj kaj HEF povus profiti tiun impulson por kandidatiĝi al 2012.

Sed, aŭ HEF anticipe rezignis, aŭ UEA prenis tro rapidan decidon, sen enketi unue eblajn kandidatojn.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2010-01-15 17:58
Por bone uzi la okazon, mi jam proponis al Probal inviti al la honora komitato de la hanoja UK la internacie eble plej respektatan nun vivantan vjetnamon, Thich Nhat Hanh - se oni kuragxas; vidu

http://www.buddhistchannel.tv/index.php?id=55,8862,0,0,1,0
esperanto
esperanto diras:
2010-01-18 00:17
Lau diversaj fontoj kaj raportoj publikigitaj en interreto, ekzemple lau informoj de la Internacia Societo por Homaj Rajtoj, la situacio de la homaj rajtoj en Vjetnamio draste malbonighis en la pasintaj jaroj.
La plua evoluo estos observata, kaj eventuale estos verkita raporto, kiu estos publikigita en la Eo-gazetaro.
Pri Mongolio: La demokratoj pledis por la abolo de la mortpuno, sed la ekskomunistoj daure kontrauas ghian abolon.
Post Kubo, kiu de jardekoj draste malobservas homajn rajtojn, UEA decidis kongresi denove en lando, kie la homaj rajtoj estas draste malrespektataj. Krom tio UEA akceptis en Bjalistoko landan asocion de shtato, kiu drastege malobservas homajn rajtojn. En Mongolio ekzemple ekzekutoj de homoj estas sekrete efektivigitaj.
Antau nelonge, la prezidanto de UEA pledis por la adopto de Esperanto en Brazilo, Ruslando, Hindio kaj Chinio (BRIC) - landoj kiuj tradicie drastege malrespektas homajn rajtojn.
Gravaj Esperanto-funkciuloj, kiuj subtenas shtatojn, kiuj draste malrespektas homajn rajtojjn, devus esti sensharghitaj de sia ofico (eventuale eksigitaj el la organizo). Ili ne faras al Esperanto servon, sed damaghon.
Krom tio estas absoluta iluzio kredi, ke la Eo-movado kreskas en la menciitaj landoj, se tie oni okazigas Universalan Kongreson. La sola profito, kiun iu el tio havas, estas la shtata turismo de tiuj landoj.
chielismo
chielismo diras:
2010-01-23 18:47
Mi kiel ĉina esperantisto 30 jarojn ĉiutage aktivanta por Esperanto fakte malmulte eĉ ne pripensas politikajn kondiĉojn, kiaj interesas iujn samideanojn ekster Ĉinio. Mi kiel aliaj ĉinaj samideanoj ofte pensas, kiel ni povas progresigi nian movadon adaptiĝante kun nia kondiĉo. Mi kredas ke same la vietamaj laboras kiel la ĉinaj... Mi opinias ke malgraŭ ĉia kondiĉo Ni devas kultivi en nia kampo por Esperanto, kaj vi ĉiuj devas kultivi en via kampo por Esperanto. Komprenu, ke nia disvastigo havas multajn malfacilojn, kiujn ni devas venki ĉe nia kondiĉo, kaj iaflanke UK povas helpi nian laboron. Se neniam okazus eĉ rifuzus Ukon en Ĉinio kaj Kubo... mi kredas ke certe malaperus radioj en Esperanto. Tio same lezos nian movadon! Entute ni kultivu nian lingvon en ĉiuj kaj ĉiaj kampoj!
umatthias
umatthias diras:
2010-01-23 21:57
Esperanto povas faciligi kompreniĝon kaj amikiĝon ankaŭ trans ideologiajn limojn. Ni eluzu tiun ĉi ŝancon. Laŭ mi, ni esperantistoj kongresu ĉie ajn, kie ni povas relative libere kunveni kaj diskuti. Mi mem partoprenis en multaj orienteŭropaj Esperanto-aranĝoj jam en 1987-1989 kaj fine en la IJK en Honkongo en 2000, kie mi konatiĝis kun mia ĉina edzino. En tiaj aranĝoj mi vidas unuavice utilon. Ni konstruu pontojn, ne murojn. Se Esperanto povas servi al paco, tiam plej bone pere de kongresoj kun partoprenantoj el diversaj politikaj sistemoj. El tiu ĉi vidpunkto, mi emas gratuli al UEA kaj la Vjetnama Esperanto-movado pro la decido pri la kongreso en 2012.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-05-30 19:22
Oni provis en 1936, ĉu ne?
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2010-01-25 19:28
Jxus aperis artikolo, bedauxrinde nur en la angla, pri la homo kiun mi proponis inviti al la Honora Komitato de la hanoja UK:

http://www.buddhistchannel.tv/index.php?id=55,8876,0,0,1,0

Iam Martin Luther King proponis lin por la pacpremio de Nobel.

Kiun li certe pli ol UEA meritas.

Do, cxu UEA kuragxas inviti lin al la Honora Komitato - ecx se tio iritos la hanojan regximon?

La esperantlingva Vikipedio havas nur kelkajn liniojn pri li -

http://eo.wikipedia.org/wiki/Thich_Nhat_Hanh

- sed el gxi oni ja povas klikiri al nacilingvaj versioj pli ampleksaj.
Dirk
Dirk diras:
2010-01-25 23:37
Se invito de Thich Nhat Hanh povas provoki "la hanojan reĝimon", mi deziras, ke UEA ne invitu lin. Mi ne volas membri en politika batalorganizo.

Krome mi protestas kontraŭ la manipula titolo "Freŝa informo pri homaj rajtoj en Vjetnamio". La artikolo tute ne temas pri homaj rajtoj en Vjetnamio, sed enhavas aliteman tekston de Gazetara Komuniko de UEA. Tio estas propaganda metodo, meti politike neŭtralan informon en falsan kuntekston.
Dirk
Dirk diras:
2010-01-25 23:42
Mi korektas mian duan paragrafon. Evidente ne la redakcio kulpas pro manipula titolo, sed la tekniko: dum respondo al komento ŝanĝiĝas la artikola titolo al la titolo de la respondata komento.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2010-01-26 01:20
Mi donis ligon -

http://www.buddhistchannel.tv/index.php?id=55,8876,0,0,1,0

- al anglalingva artikolo de Buddhist Channel, ne al Gazetara Komuniko de UEA. Tiu artikolo ja traktas homajn rajtojn en Vjetnamio, precipe religiliberecon; kaj laux mi simpla substreko de homaj rajtoj ne faras el UEA "politikan batalorganizon".
Dirk
Dirk diras:
2010-01-26 10:57
Vi reagas al paragrafo, kiun mi jam korektis. Denove: temas pri teknika fuŝo. La enhavomastruma sistemo ŝanĝas la originalan titolon de la artikolo al la titolo de respondata komento. Do, la supra artikolo ricevis anstataŭ la tute konvena originala titolo "Universala Kongreso 2012 okazos en Vjetnamio" la titolon de via komento: "Fresxa informo pri homaj rajtoj en Vjetnamio", kaj nun, respondante vian komenton "Gazetara Komuniko?" ankaŭ la artikolo havas la titolon "Gazetara Komuniko?". Tio estas fuŝo en la sistemo aŭ misagordo de la sistemo. Iu spertulo pri Plone ŝanĝu tion, ĉar tia titolŝanĝo kaŭzas miskomprenojn.

Vian ligilon al "Buddhist Channel" mi ne volis komenti. Mi opinias ĝin partieca informilo, sed mi ne intencas diskuti tion kun fervora budhisto.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-01-26 07:01
Unue mi apogas kongresadon en Vjetnamio. Per nia interacia partopreno ni subtenas la E-movadon, montras nian solidarecon kaj certe per nia programo prezentanta ankaux diversajn religiajn arangxojn montras al vjetnama registraro delikate pri nia toleremo.
Cxu UEA devus inviti Thich--Nhat-Hanh ? mi dirus ne.
Kiel mi jam kelkfoje kritikis neutralan sintemon de UEA, tamen cxi foje ecx mi opinias, ke ne temas pri lingva maljusteco, do ni nur delikate dum kongreso povus eble tusxi tiun problemon. Temas ja pri religia kaj politika problemo de suverena sxtato.
Mi estus jam kontenta, se UEA restus cxe la lingvaj problemoj kaj cxi tie estu iom malpli neutrala. Estus eble okazo komenci diskuton kaj nove skizi limojn de neutraleco. Eble gxuste plej malfrue dum vjetnama kongreso ili estu fiksitaj.
La menciitan religio-politikan problemon ni lasu al UNO - ili ankaux volas labori. Kaj se ili akuzos kaj rekomendos eviti kongresi tiam estos alia situacio.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2010-01-26 16:26
La problemo ne estas ĉu enmiksiĝi. La problemo estas ĉu la honora komitato konsistu nur el homoj ŝatataj de la landa reĝimo (alternativo apenaŭ neŭtrala), ĉu el respektataj membroj de la landa loĝantaro tute senkonsidere kion la reĝimo pensas pri ili. Thich Nhat Hanh sendube estas unu el la internacie plej respektataj vjetnamoj nun vivantaj.
esperanto
esperanto diras:
2010-01-26 18:45
UEA tute ne interesighas pri homaj rajtoj, tio estas nur preteksto por plachi al UN, Unesco ktp. UEA ankau tute ne kunlaboras kun homrajtaj asocioj (kiel Amnestio Internacia, Societoj pri minacataj Minoritatoj, ktp.). Tion faris iomete IKEL kiel fakasocio, punktofino, kaj UEA vershajne kredis, ke tio sufichas. Char pledi por homaj rajtoj signifus ion tute alian, kaj ghi signifus kuraghon. Pledi por homaj rajtoj signifus kritiki shtatajn registarojn, kaj tion UEA nepre evitis, en la falsa kredo, ke tiuj shtataj registaroj enkondukos Esperanton. Lau mia scio, UEA neniam en sia historio, precipe post la dua mondmilito, kvankam oni apogas la Universalan Deklaracion de homaj rajtoj, alprenis aktivan pozicion rilate defendon de homaj rajtoj, tio estis nur formala babilado. Hodler en sia revuo multe pli interesighis pri eksteraj aferoj ol UEA post la dua mondmilito, chiukaze ne plu post 1974, kiam la esperantistoj komencis rigidighi en sia propra sauco, komplete forgesante la "eksteran mondon", je kiu ili esperis (krom se temis pri komunistaj reghimoj en orienta Europo, kijn oni flategis). UEA ludis ambivalentan ludon, pro tio ghi estas hodiau politike grandparte diskreditita. Do, UEA neniam havis tian civilkuraghon, kiun ekzemple Zamenhof havis - eble ankorau Hodler, Privat kaj Lapenna, kiuj defendis memstaran pozicion (kvankam Lapenna tro fanatike unuflankece, vidante nur sin mem) - la postaj generacioj de UEA-gvidantoj estis chefe oportunistoj, hipokrituloj, falsaj diplomatoj kaj burokratoj (chefe maldekstre orientitaj). Tralegante la revuon Esperanto de la lastaj 40 jaroj mi trovis neniun spuron pri aktiva pledo por homaj rajtoj au mencion de problemoj sur tiu kampo. La neutralecon UEA interpretas tiel, ke oni deziras plachi al la potenculoj. Sed kien tiu politiko kondukis: REKTE EN LA SAKSTRATON, SE NE EN LA ABISMON, kiel oni povas konstati post 1989.
Eble en UEA oni diskutu foje sincere pri tiaj problemoj. Kaj la personoj, kiuj estas politike bankrotitaj, devus demisii - vershajne tio estas grandparto de la estraro kaj komitato (necesus esplri chiun unuopan kazon). La samaj personoj blokas hodiau ajnan evoluon de la Esperanto-movado kaj de UEA.
En la 60-70aj jaroj la "pacfilozofio" de la Esperanto-movado estis misuzata, uzurpata de la sovetblokaj komunistoj. Groteskaj revu(j)oj kiel PACO, der esperantist, Bulgara E-isto, kaj aliaj estis plenplenaj de idiota defendado de la "pacaj" komunistaj reghimoj en Vjetnamnio, Angolo, ktp. La samaj, kiuj skribis tiujn idiotajhojn, fermis la okulojn antau amasmurdoj okazintaj en tiuj landoj, aranghitaj de la komunistoj mem. Nenie kaj neniam mi legis en la revuo Esperanto pri la amasmurdoj en Kambogho sub Pol-Pot. Cetere UEA ankau malmulte au nenion skribis pri la holokausto kontrau judoj dum la dua mondmilito. Do, tiel UEA farighis komplico de la potenculoj de post la dua mondmilito, kiuj prisilentis chiujn gravajn atakojn kontrau la homaj rajtoj. UEA nur fanfaronis pri propraj progresoj kaj sukcesoj, pri flatado vidalvide de shtatestroj kaj chefoj de UN kaj Unesko, nekomprenante en kiu iluzio kaj dilemo oni trovighas.
Chi tiun impreson mi gajnis legante chiujn eldonojn de la revuo Esperanto de UEA. Necesus sub tiuj aspektoj zorge relegi chion skribitan (kaj neskribitan). Estus tauga akademia, kaj ne nur akademia, temo pruvi tiujn hipotezojn kaj verki studon sub la titolo "UEA kaj la homaj rajtoj".
Chu oni invitu disidentojn au ne - tio estas alia afero. Sincere dirite, mi nun ne povas definitive respondi tian demandon. En Kubo ekzistas minimume 100 aktivaj disidentoj. Sed chu tiuj disidentoj povus pozitive kontribui al la Eo-movado, mi ne scias, kaj dubas. Char se ili povus, ili estus tion jam delonge farinta.
Necesus foje ankau analizi KIUSPECAJ PERSONOJ apogis la Eo-movadon dum 120 jaroj, kaj kiuj ne apogis ghin.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2010-01-27 17:25
Kompreneble oni ne invitu disidentojn nur ĉar ili estas disidentoj (mi certe ne rekomendus Armando Valladares por la ĉijara Honora Komitato, ekzemple - mi tradukis unu el liaj libroj kaj konstatis ke li ne estas serioza). Oni invitu respektindajn homojn, senkonsidere ĉu ili estas disidentoj ĉu ne.

Thich Nhat Hanh, cetere, estas siamaniere neŭtrala, ĉar dum la vjetnama milito (kontraŭ kiu li protestis) li estis atakata de ambaŭ flankoj, kaj la unua vjetnama reĝimo kiu elĵetis lin el la lando estis la sajgona en la tiama Sudvjetnamio.
slavik
slavik diras:
2010-02-01 23:06
Mi certe ne membrus en UEA, se ĝi kunlaborus kun organizoj kiel Amnestio Internacia, ĉar malgraŭ la evidente noblaj celoj kaj agoj, tiuj organizoj estas evidente misuzataj por politike premi kaj misprezenti malpli deziratajn landojn de la mondo.

Certe ĉiu rajtas subteni iun ajn alian organizon laŭ sia plaĉo, kaj ankaŭ mi estas socie aktiva ne nur por Esperanto, sed i. e. por defendo de minoritataj lingvoj kaj aliaj fakoj. Mi ne atendas, ke la tuta esperantistaro dividu mian pozicion pri la demandoj, kiuj gravas por mi.

Estas bele, ke la neŭtrala tutmonda esperantista asocio ekzistas kaj scipovas kunlabori kun ĉiuj ŝtatoj. Sole Esperanto ne sufiĉus por apliki la lingvon internacie, dankon al UEA pro ĝiaj sukcesoj, pro pavumado de la vojoj por internacia komunikado kaj interkompreno.

La unuan fojon kongreso okazos en Vjetnamio, belege. Tio esperigas, ke iam antaŭ mia morto ĝi okazos ankaŭ en Rusio.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-02-02 21:37
Kara Slavik,
mi gxojas, ke la kongreso okazos en Vjetnamio, sed mi ankaux gxojus, se gxi okazus en via granda kaj historie por Esperanto grava lando. Certe ni sxuldas tion al multaj E- pioniroj kaj diligentaj nunaj esperantistoj. Ankaux mi esperas, ke mi gxisvivos, kvankam mi ne tiel juna kiel vi.Vi devus inviti por 2013. Mi dezirus, ke okazu en Petrogrado.

Amike kaj sincere Stanislavo
slavik
slavik diras:
2010-02-03 12:57
» Mi dezirus, ke okazu en Petrogrado.

Jam en majo 2010 en Petrogrado (Sankt-Peterburgo) okazos iom granda internacia evento sub la nomo Rusia Esperantista Kongreso. Ĝi omaĝos centjariĝon ekde la unua Rusia Esperantista Kongreso en Peterburgo. Detaloj estas ĉe Reu.ru

Mi dubas ke post du sinsekvaj fiaskoj baldaŭ troviĝos en Rusio iu por voki Universalan Kongreson.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-05-29 23:57
Amnestio Internacia delonge iĝis terorsubtena organizo. Strange ke UEA ne kunlaboras kun ĝi.
gmickle
gmickle diras:
2010-05-30 10:02
Laŭ la opinio de Renato Corsetti, esprimita iam en iu reta forumo, Amnestio Internacia estas instrumento de Usono. Esti trafita de tiaj suspektigoj estas verŝajne la neevitebla sorto de organizaĵo, kiu dokumentas kaj kritikas kontraŭhomrajtajn misagojn de la plej diversaj agantoj.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-05-30 14:44
Amnezio Internacia financas la propagandon de Al-Qaed-ano kiu veturas ĉirkaŭ la mondo prelegante pri la fiagoj de Usono.
Jota_Karlo
Jota_Karlo diras:
2010-01-27 22:56
Tute simple! Oni povas kongresi en kiu ajn lando, se nur tie oni vivas pace en medio de plena libereco, kiel plurfoje asertis la grandegulo de la E-movado en la pasinta jarcento, Ivo Lapenna. Ni ja scias, ke la politikaj k filozofiaj sistemoj en la mondo estas jam kadukaj. Ni do prefere tenu nin apartaj de tiaj liliputianaj demandoj.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2010-01-28 17:18
Mi fakte ne diskutis cxu ni kongresu en Vjetnamio. Mi nur proponis membron de la Honora Komitato.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-05-30 14:18
La demando neniel ĉirkaŭireblas.

Kiom ajn belus la alvokoj konstrui pontojn anstataŭ murojn, la fakto estas, ke la murojn konstruas ne retdiskutanta "oni", sed ja la malliberaj reĝimoj.

Mi invitu vin pripensi la delongan pasintaĵon. Vi certe aŭdis aŭ legis pri la aktoro Nikolaj Rytjkov, kiu fuĝis dum UK en Vieno kaj petis rifuĝon en Okcidento. En la bibliografia libro "Sub La Signo de Liro kaj Verda Stelo" interlinie oni rikoltas interesajn faktojn. Monatojn post la fuĝo NR havis... nur unu pantalonon. Same interlinie oni komprenas, ke multaj "samideanoj" lasis lin sen ioma ajn subteno. Ĉu pro tio, ke Rytjkov "perfidis" la "socialisman paradizon"?

Kion belama "oni" celas: la "interkomprenon" kun hombuĉaj reĝimoj aŭ ioman helpon al la esperantistoj sub ili vivantaj?

Kia domaĝo ke Fidel Castro ne ĉeestos ĉi-jaran UK! Eble oni povus inviti Hugo Chávez al Havano por ke li altprotektu la kongresanojn?
esperanto
esperanto diras:
2012-03-12 16:51
Jen alian groteskan ekzemplon de diskuto ene de UEA oni povas trovi chi tie:

http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/7096
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/7097

Tio estas interesa atakto flanke de unu el la duonsanktuloj de la Eo-movado.

En la lastaj jaroj, Brian Moon kaj lia edzino atentigis pri si chefe kiel pensiitaj Eo-turistoj, kiuj praktike aperas en chiuj Eo-aranghoj, de Roterdamo ghis Vjetnamio, por ghui la vivon (kion ili ja sendube rajtas). Anstatau ghui sian pension, s-ino Moon daure estas estrarano de UEA. Supozeble shi multon faras en tiu ofico, kvankam ekstere oni tion ne sentas.

Lau mi, Universala Kongreso devus esti aranghita por diskuti la problemojn de Esperanto. Se la turisto Moon ne kontentas pri la postkongresoj, kiuj estas proponitaj de UEA, kial li ne restas hejme kaj faras sian antau- kaj postkongreson tie? En Luksemburgio ekzistas sufiche multaj knajpoj, kie oni povas mendi bonan vinon. Li ne devus speciale vojaghi al Azio, kien oni devas multekoste eksporti por turistoj de lia speco la rughan au blankan vinon de Francio, Italio kaj Germanio, por ke kelkaj richaj europanoj povu ghin trinki. Estu Moon entute kontenta, ke li povas vojaghi al Vjetnamio, kion centoj kaj miloj da aliaj homoj kaj e-istoj ne povas, char simple mankas al ili la mono por tia luksego.

Do, aldonighas komplete absurda publika diskuto en la jubilea jaro de Esperanto, en kiu devus okazi tute aliaj debataj prioritatoj. La problemo ne estas, ke la Eo-movado ne kapablas organizi turismajn servojn, sed la problemo estas, ke ghi komplete malkapablas trakti la esencajn demandojn de nia movado. CHAR SHAJNE JAM NENIU PLU INTERESIGHAS PRI TIO (mia hipotezo).

Persone mi esperas, ke la estonto de niaj kongresoj ne dependos de turismaj servoj au de la demando chu iu ajn kapablas ilin organizi au ne, au chu kelkaj europaj kaj usonaj richuloj povas permesi al si partopreni ilin.
Se Moon volas sukcese turismi en Vjetnamio, li certe ne devus alighi al turismaj aranghoj organizitaj de UEA, sed al tiaj de profesiaj vojaghagentejoj europaj, usonaj au aziaj. UEA faris sufiche da reklamo por la vjetnamia turismo. Do, neniu komprenas kial li plendas.
Prefere plendu, kial ekzemple che UEA ne aperas pli da libroj en Esperanto, kial oni chesigis organizi la Nitobe-simpozion, kial en la UK Hanojo ne okazos internacia forumo de aziaj lingvistoj, sociologoj kaj historiistoj, kial ne okazos internacia simpozio pri Ho Chi Minh, au kiel pasintjare oni ne disdonis la premion Grabowski. Ktp.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-10 20:13
Miajn du anoncitajn freshajn tekstojn pri vjetnamaj temoj oni trovas sub:


Senlegenda biografio pri Ho Chi Minh:
http://www.planlingvoj.ch/Vjetnamio_HoChiMinh.pdf

Homaj rajtoj en Vjetnamio:
http://www.planlingvoj.ch/Vjetnamio_Homajrajtoj.pdf


Interesitaj revuoj rajtas represi la artikolojn, kaj retujoj povas fari ligon al ili, kun indiko de la fonto, kaj informo al la autoro.