Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / UEA kondolencas polojn

UEA kondolencas polojn

de Redakcio Laste modifita: 2010-04-11 09:10
Post la sabata aviadila katastrofo apud Smolensk en Rusio, la Centra Oficejo de UEA diskonigis kondolencan mesaĝon, kiun ni publikigas ĉi-sube.

Nome de Universala Esperanto-Asocio mi kondolencas Polan Esperanto-Asocion, la polajn membrojn de UEA kaj ĉiujn polajn esperantistojn pro la tragedia pereo de la Prezidanto de la Pola Respubliko s-ro Lech Kaczyński, lia edzino kaj multaj elstaraj reprezentantoj de la pola publika vivo en aviadila akcidento.

Esperantistojn tiu ŝoka informo tuŝas aparte pro la historiaj ligoj de la Internacia Lingvo kun Pollando, kies ĉefurbo estas la naskiĝurbo de Esperanto. La varmaj sentoj de esperantistoj pri Pollando montriĝis kaj pli firmiĝis pasintjare lige kun la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko, per kiu la Esperanto-movado omaĝis la 150-an datrevenon de la naskiĝo de d-ro L.L. Zamenhof en tiu urbo.

Niaj pensoj estas denove en Pollando, ĉi-foje plenaj de funebro kaj kunsento kun la proksimuloj de la forpasintoj.

Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA

(Gazetara komuniko de UEA)

arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2010-04-11 09:13
Jen kiel eblas misuzi funebran okazon por paradi pri sia klero kaj regurdi privatajn obsedojn:
http://www.esperantio.net/index.php?id=1252

amike
Istvan Ertl
Kirilo
Kirilo diras:
2010-04-11 10:01
Kion la Civito komunikis senpietate, ne estas nur fiartikolo (anstataŭ kondolencoj nur malnovaj akuzoj), sed ankaŭ artikolaĉo, kaj forme ("Kaczinsky" anstataŭ "Kaczyński"), kaj enhave (ne estis eĉ unu altranga membro de la registaro en la aviadilo, sed kunlaborantoj de la prezidento, diversparlamenteraj vic-uloj, parlamentanoj kaj la militistestraro).

Sed iritas min ankaŭ la partikularisma reago de UEA: Ĉu ne eblas kondolenci al la tuta pola popolo, ĉu vere ĉiu frazo devas enteni la vorton Esperanto?
esperanto
esperanto diras:
2010-04-11 16:02
Kial la Cirkvito devus kondolenci ? Persone mi vidas neniun kialon. Ghi esprimis sian (politikan) opinion, kaj la elpashon de Silfer mi ech ne trovas tiom kondamninda, char li ne ligis la temon kun esperantuma laudado, sed kun historiaj demandoj ghis nun ne solvitaj. Chu por trakti tion la smolenska tragedio estas tauga, kaj chu Silfer trovis la ghustan esprimon, estas tute alia demando. Pri misuzo de la aferoj far Silfer oni chiam povas tuj pensi.

Cetere chiu povas kondolenci au ne kondolenci en tia momento kaj trovi la adekvatajn vortojn estas chiam malfacile.

Mi mem, kiu entretenas la retujon www.osteuropa.ch, kontribuis al la temo lau mia maniero.

Chiu do kontribuas kaj kontribuu lau sia maniero.

Laudinda certe estas la reago de Rynduch, kiu menciis la nomon de Jerzy Szmajdzinski, kiu bedaurinde pereis en tiu akcidento.

Pri Lech Kaczynski oni povas opinii kion oni volas, kiel polo au kiel eksterlandano, apartenante al tiu au alia politika alo. Iom poste la historio eble kapablos ghuste kaj juste pritaksi liajn meritojn.
Min persone multe pli trafis la sorto de Janusz Kurtyka, estro de IPN, kiu pereis en tiu katastrofo. Lia instituto eble posedas aktojn, el kiuj oni povus vidi kiun rolon certaj esperantistoj ludis dum la Jaruzelski-reghimo.

Kaj anstatau perdighi en banalajhoj oni prefere okupighu pri la temo "Katyn", kiu estas reala traumato ne nur por poloj kaj rusoj, sed por tuta Europo. Mi ne scias, chu esperantistoj entute konscias pri tiu temo (eble ja Lins), kiu shajne ne koncernas ilin, same kiel amason da aliaj gravaj historiaj temoj.

Kaj pri UEA oni devas diri, ke denove estis Osmo Buller, kiu aktivighis chi-teme kaj almenau trovis löa kuraghon verki iun mesaghon, dum la estraro de UEA silentas. Vershajne la estraranoj estas au en la Kvinpetalo, kie mankas elektro, au okupataj pri Komitataj Regularoj, au Dasgupta verkas novan enciklikon por sia kliko, kaj forgesis kio okazis en la mondo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-04-11 10:51
En la tragika katastrofo mortis ankaux granda amiko de Esperanto, vicperzidanto de Pola Sejmo Jezrzy Szmajdzinski.Antaux nelonge nia grupo estis kun Li en la kontakto. Pro la terura okazintajxo, ni skribis;

ESTIMATA SINJORINO PROF: LYBACKA

Pro la tragika morto de la Pola Prezidento kaj multaj personoj, ni sendas plej korajn esprimojn de kondolenco, de profunda kunsento kaj esprimante grandan bedauxron kaj doloron al cxiuj proksimaj personoj.

Per via persono estimata profesorino, por la tuta maldekstra frakcio de la parlamento, ankaux por la familio de la vicprezidanto de Pola Palamento Jerzy Szmajdzinski, ni esprimas plej korajn kunsentojn kaj ege grandan bedauxron kaj doloron pro la tragika morto de via talenta gvidanto.

Per la doloriga forpaso, Pollando perdis nekutime sagxan patrioton kaj homon de nobla koro, kiel same grandan amikon kaj subteninton de la ideo Esperanto.

Jam delonge en la cxi jara tutpollanda interreta plebiscito en la kategorio: "Amiko de Esperanto", la vicprezidanto estis kandidato pro liaj kontribuoj por la rezolucio de Pola Parlamento proponatan UEA por la Nobelpremio, okaze de 100 jara jubileo kaj lia lastmomenta preteco subteni klopodojn por ke Esperanto ricevu juran statuson de vivanta lingvo, samranga kiel la aliaj fremdaj lingvoj en la pola edukad-sistemo de cxiuj sxtupoj.

Pola kaj monda Esperanto-movado kun la morto de la vicprezidanto Jerzy Szmajdzinski perdis nekompareblan helpanton.

Li estu eterne en nia memoro.

En la nomo de iniciata grupo "Esperanto por EU" Kazimiro Krzyzak

(trad.; Stanislavo Rynduch)
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-04-11 18:20
(aldone)

Laux la pripensoj en Pola Radio de specialistoj oni supozas eventualan kauxzon de la tragedio en manko de interkompreno.

La flughaveno de Smolensk estas nur provizora milita kaj personaro ne scipovas la anglan , dum kiam la polaj pilotoj uzas nur la anglan. Cxu tio estas nur spekulado oni devas atendi la analizojn de ekspertoj.
esperanto
esperanto diras:
2010-04-11 19:33
Mi ankau legis, ke la aviadilo alterighis malgrau averto flanke de la ruslandaj instancoj ne alterighi kaj anstatau en Smolensk prefere alterighi en Minsko au Moskvo. Do, ekzistas diversaj supozoj. Pri la anglalingva "hipotezo" oni povas dubi. Sed antau ol la vero el la analizo de la aviadialaj storiloj ne estos diskonigita, oni ne povas kun certeco diri kio vere okazis.

Anstatau komenci iujn stultajn diskutojn, mi sugestas, ke oni instalu, ekzemple en Libera Folio, elektronikan libron por kondolencoj. Per tio oni eble povus fari la plej bonan servon al la poloj, kiuj nuntempe travivas treege malfacilan momenton de sia historio.
Kaj ekzemple unu juna virino perdis siajn gepatrojn.

Sen konkretaj agoj, chiuj deklaroj kaj proklamoj restus nur senutila palavrado flanke de stranguloj kaj dubindaj esperantistoj, kiuj ne kapablas objektive trakti la problemojn kaj kiuj finfine malmulton komprenas pri kio ili mem reprezentas.

pistike65
pistike65 diras:
2010-04-12 13:00
http://www.tvn24.pl/-1,1651[…]la-ladowanie,wiadomosc.html
kaj
http://www.lifenews.ru/news/20288
citas kontroliston el la Smolenska kontrolturo, lau kiu la personaro de la pola aviadilo ne bone scipovis la rusan lingvon. (Oficiala pola fonto tamen kontraudiras tion rilate al la chefpiloto.) Lau la kontrolturano la pilotoj ne komunikis sian flugaltecon tuj antau la lasta alterigha provo, kaj tion lau li kauzis manko de bona scipovo: Они даже не давали... информацию о высоте самолета... Потому что они русский плохо знают.

amike kaj kunsente
István Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-04-12 17:02
Jes, lau plej novaj informoj, kiujn disvastigas ankau la pola gazetaro kaj TV, la polaj pilotoj ne komprenis la rusan. Pri la eventuala rolo de la angla nenio estis dirita. Chu entute la aviadil-angla ludis iun rolon dum tiuj manovroj ?

Sed pli interesas la publikan opinion, kiujn ordonojn eventuale ricevis la polaj pilotoj flanke de la altranguloj en la aviadialo. Sed tio shajne jam estas ekster la Esperanta diskuto.
esperanto
esperanto diras:
2010-04-15 14:57
En tiu chi artikolo
http://www.aviasafety.ru/ne[…]mp;layout=default&page=
oni povas legi pri la uzata lingvo dum la aviadila katastrofo

Радиообмен между пилотом и авиадиспетчерами велся на русском языке. Экипаж понимал русский язык, однако имел трудности при подтверждении команд диспетчеров, так как не говорил достаточно свободно на русском языке.

Lau tio la komunikado inter la aviadilo kj la flughaveno okazis en la rusa. La pilotoj komprenis la rusan, sed havis malfacilon konfirmi la dirajhojn de la flughaveno, char ili ne sufiche libere parolis ruse.

Aliloke mi legis, ke iuj anglaj vortoj estis uzataj flanke de la flughaveno, sed shajnas, ke tio ludis efemeran rolon.
pistike65
pistike65 diras:
2010-06-20 07:48
Dieter
Dieter diras:
2010-04-11 17:30
Kiel rugha senatano el opozicio de E- civita parlamento mi kondolencas chiajn viktimojn de la avia krasho.
Ech se la forpasintoj estus miaj ideologiaj malamikoj. Tamen mi ne mencius iliajn meriton au malmeritojn en kondolenca mesagho.
( pri la historio de pollando eblas informi aliloke kaj alitempe.)
Tial mi ne samopinias kun la reago de la nuntempa konsulo de E- civito, S-ro Silfer
 
esperanto
esperanto diras:
2010-04-11 18:16
Ba, Rugha opozicio en la Eo-civito ?
Chu vi povas ekspliki, kia stultajho tio estas kaj kian signifon entute tio havas por Esperanto ?
Tamen, via kuragho opoziici vian Konsulon estas admirinda. Tio eble montras, ke li perdis sian omnipotencon. Sed mi petas vin ne supertaksi vin mem kaj vian rolon en la Eo-movado. Per aliaj vortoj: re ridindigu Esperanton pli per via rugha opozicio ol la Civito jam ridindigis ghin per sia tuta opozicieco.

Cetere, chu vi povus klarigi kiu speco de komunisto vi estas. Dankon.
esperanto
esperanto diras:
2010-04-11 23:22
La reago de Barbara Pietrzak al la kondolenco en formo de danko estas adekvata. Certe shi elektis la ghustajn vortojn meze en tiu tre speciala situacio, skribante nur tre modeste kaj koncize sen komenti detalojn.
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/5430

Ni do vidos, kiel shi koemntos la okazajhojn en Pola Radio.

Nature, Pollando travivis pli grandajn tragediojn kiel la perdon de la shtata memstareco inter 1795 kaj 1918, la duan mondmiliton kaj la okupadon far la nacisocialistoj, la ekstermon de la judoj sur la teritorio de Pollando kaj la sekvan komunisman etapon.

Chio malbona havas en si ofte ion malbonan, kaj iuj landoj kelkfoje ech iusence "bezonas" ian katastrofon por poste reveni al la "normaleco". Persone mi esperas, ke kun nova shtata prezidento Pollando ricevos la shancon reveni al la normaleco kun malpli da partipolitika polemiko, kun pli normalaj rilatoj kun la najbaroj, pli da interna trankvilo, ktp.

Certe oni povas demandi sin pri la senco de tiu speco de kondolencoj. Kion tiu pola tragedio havas komunan kun la Esperanto-movado ?

Ofte okazas diversspecaj katastrofoj. Mi ne memoras, ke UEA kondolencis al Haitio, kiam tie en tertremo evidente pereis pli ol 200'000 homoj. Eble ankau tie vivis kelkaj esperantsitoj. Au en Chilio. Ktp.

Nature, La Esperanto-movado kaj UEA sentas apartan ligitecon kun Pollando, la "patrujo" Zamenhof. Tiu spirita ligiteco certe estas pli granda ol la ligiteco kun Haitio kaj Chilio, kies kontribuoj al la Esperanto-movado estas nur efemera. Pro tio UEA sentis la bezonon kondolenci.

Sed ni forlasu la harfendajhojn kaj ebligu al la homoj esprimi siajn sentojn, ech se temas pri afero, kiu ne rekte koncernas la neutralan UEAn. En la senco, ke la Esperanto-movado malfermu sin al la mondo kaj al la mondaj okazajhoj, mi aprezas la elpashon de Osmo Buller kaj aprezas la adekvatan reagon de Barbara Pietrzak.

En la mesagho de Osmo Buller oni eventuale estus povinta rememorigi la akcepton de la "Esperanto-rezoluco" kaj la rolon, kiuj s-ro Smajdzinski ludis en tio. Tio estus havinta pli rektan rilaton al la temo.

pistike65
pistike65 diras:
2010-04-12 14:54
Kaj, kiel atentigis Aleksandr Korjhenkov:
"Inter la pereintoj en la sabata aviakatastrofo apud Smolensko estis ankaŭ la vicmarŝalo de la Pollanda Sejmo, Jerzy Szmajdziński (1952-2010), kiu la 4an de marto ĉi-jara akceptis en la parlamentejo esperantistan delegacion (Ilona Koutny, Francisko Witucki, Eduardo Kozyra, Kazimiro Krzyżak kaj Mariano Zdankowski)."
Pri tiu vizito aperis raportoj diversloke, ankau en la aprila La Ondo, au chi tie:
http://www.ipernity.com/blog/97733
amike
István Ertl
slavik
slavik diras:
2010-04-12 12:46
jparzyszek
jparzyszek diras:
2010-04-17 02:57
Mi jam neformale dankis al Osmo pro la kondolencoj, sed mi volas refoje danki al li publike kaj ankau danki al: Sean O'Rian, Neil Blonstein, Eldad Salzmann, Marija Belosevic kaj Novik Ivanov, kiuj esprimis sian kondolencon al mi persone kaj al ni - poloj.

Mi volas danki al la homoj kaj al politikistoj el la tuta mondo, kiuj subtebnis nin - polojn dum tiu malfacila semajna. Unue kaj plej grave dankindas la Prezidento, la Cxefministro kaj la Civitanoj de la Rusa Federacio pro ilia rapida kaj grandega helpo. Por ni - poloj - gravas tre la kondolencoj kaj la la "oficialaj funebroj" i.a. en: Rusio, Litovio, Cxehxio, Slovakio, Ukrainio, Kartvelio kaj Brazilo. Dankon ankau al la intenciaj organizoj: NATO kaj Europa Parlamento kaj Europa Konsilio.

Kiu kulpas? Cxu lingva miskompreno estis decida faktoro? Ni ne povas respondi (ankorau) tiun demandon! Gravas ke Pollando perdis, 70 jarojn post la murdo de 22 mil oficiroj kaj suboficiroj, granda parto de la antaumilita pola intelektularo, lau la ordono de Stalin, denove gravan parton de sia gvidantaro, inter kiuj estis: la prezidento Lech Kaczynski kun la edzino Maria, 18 plej aktivaj parlamentanoj (i.a. amikon de Esperanto - Jerzy Szmajdzinski) sed ankau la gvidantaron de la armeo, gvidantojn de la gravaj registaraj ka historiaj institucioj, pastrojn (ne nur katolikajn), oficirojn, advokatojn, stiristojn, stevardinojn ... Tia tragedio - pereo de la "pintuloj" ,dum unu akcidento, sxajne neniam okazis.

Gravas tamen, kion substrekis i.a. Hillary Clinton, ke la pola demokratio renaskigxinta en 1989, kun grava partopreno de multaj el inter la forpasintoj, inter kiuj elstaris la prezidento Kaczyński kaj la "legendulino" de la striko en 1980 - Anna Walentynowicz, travivis kaj la sxtato funkcias.

Dankon!

Jarek Parzyszek, Bjalistoko