Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Teknikaj ŝanĝoj ĉe Libera Folio

Teknikaj ŝanĝoj ĉe Libera Folio

de Redakcio Laste modifita: 2010-03-03 14:31
Dum la eŭropa nokto inter la 2-a kaj 3-a de marto Libera Folio transiris al nova servilo kaj al nova versio de la enhav-administra sistemo Plone. Lige kun la transiro la retejo dum kelkaj horoj ne estis alirebla.

La nova versio de Libera Folio ankoraŭ ne estas tute preta, kelkloke povas aperi anglaj vortoj, kaj eble ne ĉio tuj funkcios en la kutima maniero. Povis perdiĝi iuj komentoj faritaj tuj antaŭ la translokiĝo de la retejo. Ni pardonpetas pro la ĝeno.

arkivita en:
hectoralos
hectoralos diras:
2010-04-02 20:43
Ĉu tiam malaperis la dat-indikoj en la komentoj de la legantoj? Ili estis tre oportunaj kaj mi bedaŭras ilian foreston. (Aŭ ĉu mi revas kaj ili neniam ekzistis?)
Dirk
Dirk diras:
2010-04-02 21:45
Ne, vi ne revas. Ĵus hodiaŭ ankaŭ mi rimarkis la malaperon de tempoindikoj.
BernardoVerda
BernardoVerda diras:
2010-04-03 01:28
Mi retpoŝte atentigis Libera Folio pri tiu afero, antaŭ pli ol semajno.

Tuja respondo indikis ke ĝi jam scias ke troviĝas tia problemo ĉe la retejo, kaj ankoraŭ provas eltrovi la kialon kaj forigi ĝin.
pistike65
pistike65 diras:
2010-04-03 11:43
Ironie: mi uzis
http://www.liberafolio.org/komentoj
por vidi ke la komentoj pri dat-indikoj estas freshdataj.

amike
Istvan Ertl
BernardoVerda
BernardoVerda diras:
2010-06-04 08:08
Gratulon -- Vi solvis ĝin! Kaj dankon! Tio ja helpos al mi kaj pli bone sekvi la fadenojn, kaj ne perdi tiom multe da tempo, por retrovi la ĝustan lokon, inter kie mi jam legis kaj jam ne.