Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / TEJO nuligas sian oficialan gazeton

TEJO nuligas sian oficialan gazeton

de Redakcio Laste modifita: 2010-09-15 08:05
La oficiala gazeto de TEJO, TEJO tutmonde, ĉesos aperi. La informoj, kiuj ĝis nun aperis en TEJO tutmonde, estos diskonigataj tra la retejo de TEJO kaj en nova movada rubriko en la revuo Kontakto. Kiel nova redaktoro de Kontakto estis elektita la konata brazila rok-muzikisto Rogener Pavinski. Lia tasko nun estos igi la revuon "pli interesa, pli enhavoplena kaj pli akurata", laŭ la jara raporto de TEJO.

La oficiala gazeto de TEJO estis fondita en 1983, kaj de tiam en Kontakto ne aperis artikoloj pri movadaj temoj. Dum la lasta tempo TEJO tutmonde aperadis kvarfoje jare.

Jam en la jaro 2004 la tiama prezidanto de TEJO, Bertrand Hugon, anoncis, ke TEJO tutmonde ĉesos aperi kiel aparta eldonaĵo, kaj iĝos kvarpaĝa informletero, dissendota kun Kontakto. Tamen poste la decido estis nuligita, kaj la oficiala gazeto de TEJO plu aperadis.

En la nuna jaro aperis du numeroj de TEJO tutmonde, kaj en la plej freŝa numero la estraro de TEJO anoncas la nuligon:

Jam de kelka tempo ni konscias ke nia oficiala organo ne estas tiel efika informilo kiel bezonatus - ĉefe ĉar pro ĝia aperritmo la artikoloj en ĝi estas ofte neaktualaj. Rezulte, la Estraro venis al la konkludo ke plej bone estos ekde la venonta jaro nuligi ĝin en ĝia nuna formo. Sed ne timu - ni bone kompensos tiun mankon, uzante aliajn, pli efikajn informkanalojn por liveri al nia membraro ĉiujn necesajn kaj interesajn novaĵojn pri TEJO kaj ĝiaj aktivaĵoj.

Krom la raporto pri la estrarkunsido de TEJO, okazinta en aprilo, la freŝa numero de TEJO tutmonde enhavas nur unu novaĵon pri konkreta okazaĵo: raporton de partopreninto de Somera Esperanto-Studado, okazinta en Slovakio komence de julio.

Laŭ la ĵus aperinta jara raporto de TEJO, la nuligo de TEJO tutmonde eblas, ĉar laŭ enketo inter legantoj de Kontakto ne estus problemo aperigi movadaĵojn en tiu revuo. Aldone TEJO ŝparos monon, kaj la informfluo rapidiĝos, ĉar la nuna redaktoro de TEJO tutmonde laŭ la planoj de TEJO estonte zorgos pri aperigo de aktualaĵoj en la retejo de TEJO, kaj aldone redaktos la movadan rubrikon de Kontakto.

Dum la lasta jardeko la eldonkvanto de Kontakto kolapsis, de 2.050 en la jaro 1997 al nur 735 pasintjare. La revuo ne ĉiam aperis ĝustatempe kaj ofte mankis kontribuoj. Por plibonigi la situacion, TEJO nun koncentras siajn fortojn al Kontakto.

Kiel novan redaktoron de Kontakto la estraro de TEJO el inter pli ol dudek kandidatoj elektis la brazilanon Rogener Pavinski. En komento publikigita en la retejo de TEJO, li promesas renovigon de la revuo:

- Mi multe dankas la konfidon, kiun TEJO-estraro havas je miaj kapabloj. Ni strebos doni novan vivon al la revuo, labori por ke ĝi estu pli alloga, kultura kaj freŝtema. Ni planas multajn novaĵojn kaj invitas la esperantistojn partopreni en la kreado de tiu nova Kontakto.

Laŭ la planoj de TEJO la unua numero de la renovigita revuo devos aperi en oktobro.

arkivita en:
Marcos
Marcos diras:
2010-09-14 10:36
Eta enhava korekto de la artikolo: TEJO Tutmonde jam de kelkaj jaroj aperas sesfoje jare, ne kvarfoje jare.

Kaj malpli negativa titolo estus "TEJO kunigas siajn du gazetojn" :-)
redakcio
redakcio diras:
2010-09-14 11:27
Efektive formale aperis ses numeroj de TT pasintjare. Sed la lastaj du pasintjaraj numeroj de TT atingis la abonantojn ĉi-jare.
LukiZ
LukiZ diras:
2010-09-14 12:17
Marcos Cramer skribis:
"Kaj malpli negativa titolo estus "TEJO kunigas siajn du gazetojn" :-)"

Estus malpli negativa kaj samtempe pli vera. Ja enhavo de TEJO Tutmonde ne malaperos, sed simple estos aliloke.

TEJO Tutmonde estis tre bezonata afero en 80-aj jaroj. Tiam evidente necesis informilo por membroj, kiu traktus movadajn aferojn kaj TEJO-agadon. Nun, en la 21-a jarcento, homoj ne plu atendas tiajn informojn en gazeto aperanta ĉiun duan monaton. Tiujn informojn oni volas havi tuj kaj ricevas tion pere de la reto (en tejo.org, libera folio aŭ alia retejo). Lige kun tio, parto de la enhavo de TT estis simple senutila, ĉar jam aperinta kaj legita en interreto. Do ne estas senco vivteni revuon por distribui ne tre aktualajn informojn.

Aliflanke estas ankaŭ alia parto de TT-enhavo - artikoloj. Tiu parto de la revuo, kiu estas leginda sendepende de tio ĉu aperas tuj, aŭ post du monatoj, ĝuste estas la parto, kiu trafos al Kontakto. Do en Kontakto aperos tio, kio en TT estis la plej interesa kaj samtempe ricevos pli bonan grafikan kvaliton (ja Kontakto grafike estas multege pli bona ol TT).

Trie estas ankaŭ formala aspekto, do aferoj, kiel jarraportoj ks. Tiuj estas aferoj, kiuj laŭ TEJO-reguloj devas aperi en oficiala revuo, eĉ se apenaŭ iu legas ilin tie, ĉar ĉio jam aperis en la reto tuj post publikigo. Tiaj dokumentoj estos publikigataj forme de aldonaĵoj, do ne malŝparos spacon en Kontakto, ja dediĉitan por pli interesa anhavo.

Do resume, TEJO Tutmonde malaperas, kiel aparta revuo, sed ĝi enhavo ne malaperas. Konforme al sia speco, la informoj aperos en Kontakto, tejo.org, Revuo Esperanto, aldonaĵoj al Kontakto kaj aliaj informkanaloj. Ĉio ĉi plu havos unu komunan redaktoron (Nicola Ruggiero), kiu garantios altan kvaliton de informoj kaj ties taŭgecon por ĉiu el komunikiloj.
esperanto
esperanto diras:
2010-09-14 12:26
Gratulon pro la nuligo de Tejo Tutmonde!
TEJOn mem vi ankau povas samtempe nuligi! Eble vi shparos ankorau pli da mono.

Andreas Künzli
iama redaktoro de Tejo tutmonde, kiu ege hontas pri tiu decido. Hontu eterne ghis la fino de la Eo-movado!

Cetere Kontakto ne povas esti alternativo al TT.
Indznerir
Indznerir diras:
2010-09-14 14:17
sinjoro Kuenzli, vi vere estas tre naŭziga persono. Se vi tion kontraŭas kaj malŝatas la e-movadon... mi ne scias kial vi ne forlasas ĝin.
dmalkoc
dmalkoc diras:
2010-09-14 15:23
Lia problemo estas ke li malŝatas sin mem kaj teknike estas malfacile forlasi sin mem.
esperanto
esperanto diras:
2010-09-14 16:36
Lau la gramatiko nauza sufichas.

Oni eraras (kiel kutime): a) mi tute ne malshatas min mem kaj b) estas tute ne malfacile teknike "forlasi sin mem" (kion tio signifas?) - vershajne oni volis diri esti forlasita, t.e. forigita de la tekniko. Neniu problemo: Butonpremo sufichas. La teknika redaktoro de Libera Folio havas la potencon fari tion, kaj al mi restas la sorto esti silentigita, kiel en komunismaj shtatoj.
Cetere, fizike mi jam delonge forlasis la Eo-movadon, eksighinte el chiuj Eo-organizoj, krom UEA, kie mi estas chefe kliento de la libroservo (diference de vi vershajne), kiu elspezas la pluroblon da mono ol vi por membrokotizoj vershajne. Mi do estas nur virtuala esperantisto-membro - do reta membro, ja celo, kiun la Eo-movado strebadas atingi, chu ne.

Cetere mi kredas, ke partoprenantoj, kiuj havas nenion inteligentan por kontribui en tiu chi forumo, prefere ne malfermu la bushon. En kiu kondamnita lando vi edukighis, tiel ke vi povas kaj rajtas nomi personon nauza, kiu kuraghas iomete kritiki ?

Oni ja vidas kien la Eo-movado movighas, se ghi ne konsideras la kritikon de mia speco. Rekte en la abismon. Kiu kulpas? Vi, kiu restas pasiva kaj rifuzas ajnan kritikon.
Kirilo
Kirilo diras:
2010-09-14 18:47
Mi eble iam jam skribis, sed indas ripeti: La tono faras la muzikon.

Mi sekvas viajn komentojn en LF regule, kaj enhave mi plej ofte akceptas, kion vi diras, ekz. rilate la malkuraĝon (aŭ flataĉon?) de UEA koncerne totalismajn ŝtatojn.
Tamen ofte via kritiko aperas en tiom polemika formo, ke vi kvazaŭ invitas la kritikatojn malakcepti ĝin, pro ĝia ofenda maniero.

Vi volas ion ŝanĝi per via kritiko? Tiam formulu ĝin pli objektive, malpli emocie. Fakte via unua komento ĉi-fadene ne enhavis argumenton, kial TEJO malfondiĝu. Sed ĝuste tio min interesus.
esperanto
esperanto diras:
2010-09-14 19:38
Bonvenon en la klubon de komprenuloj. Gravas via konfirmo, ke "enhave mi plej ofte akceptas, kion vi diras". Tio jam estas granda pasho antauen. Chio alia estas ornamajho, eble polemiko, ironio, (banala) ofendo, tempoperdo. Nur nematuraj stultuloj reagos al tio, kiel en la bulevarda skandalgazetaro, kie oni interesighas chefe pri kiu viro fikis kiun virinon.

Oni tiru el tiu "pravo" konsekvencojn. Mi konstatas, ke UEA eltiras neniujn konsekvencojn (char ghin daure regas La Koterio, kiu tiros la Eo-movadon en la abismon). Ke UEA eltiru konsekvencojn, estus mia celo. En la nuna konstelacio mi dubas, chu tiu celo estas atingebla. Necesas la apogo de la klubo de komprenuloj.

Kirilo
Kirilo diras:
2010-09-14 21:06
Bedaŭrinde mi post mallonga aneco eksiĝis de UEA. Unue pro monŝparo, sed ankaŭ nun, kiam eblus, mi ne havas emon re-aliĝi, simple ĉar UEA ne ofertas al mi servon, kiun mi povus utiligi.
Por finance/morale apogi E-on mi jam apartenas al GEA (kaj GIL), tio sufiĉas miaopinie.
esperanto
esperanto diras:
2010-09-14 21:58
Ambau membrecoj estas senutilaj.

Kiel GEA-kotizpaganto vi nur subtenas stultajhojn kiel
http://www.tlz.de/[…]/Esperanto-die-Sprache-der-Freundschaft-910377344
kie iuj paranojuloj kaj stranguloj sensence luktas kontrau la angla lingvo kaj faras naivan propagandon (pri popol-amikeco pere de Esperanto ktp. - oni konis tion de la socialismaj landoj, tiuj Eo-propagandistoj bedaurinde nenion lernis el tio).

Che GIL vi subtenas la pseudosciencan Eo-propagandon de kelkaj frustritaj-reakciaj eksGDRanoj-komunistoj, inter kiuj almenau unu estis signifa Stasi-IM, kiuj ghis nun naive kredas marksismon kaj kondamnas chion alian, kie unu persono dikatatorece regas iun pseudosciencan asocion lau SED-maniero (li ja nur konas tion), kies membroj restas grandparte pasivaj kaj kolektighas unufoje jare en iu naturamika domo de Berlino (anstatau en universitato) por havi sian "Plausch"-on kaj kie ili povas malmultekoste manghi kaj trinki. Interesaj sciencaj diskutoj tie apenau okazas, inter alie pro manko de tempo kaj char tro da stranguloj, kiuj interesighas nur pri iuj efemeraj facetoj de planlingvoj, cheestas. En la komenco eble estis interese, sed poste ili pli kaj pli havis problemon elekti iun interesan temon kaj la afero farighis teda rutino, kun chiam pli malpli la samaj Stammgastoj, kiuj tie kondutis kiel eminentuloj, sed finfine diris malmulte interesan, kaj kies endormigajn prelegojn oni poste povis legi en iuj makulatorah multobligitaj broshuroj sen ajna grafika estetiko (same kiel "der esperantist", kiu estis ech pli bona). Do, GIL-jarkunveno principe ne diferencighis de kunveno de ajna loka Eo-klubo en ajna mezeuropa lando. Pro tio mi eksighis. Kiam mi estis membro de tiu asocio kaj du-tri foje partoprenis iun jarkunvenon, mi preskau mortis pro tedigho kaj enuigho, kaj anstatau morti pro tedigho kaj enuigho mi veturis al Oranienburg au Potsdam por viziti la urbon.

Lau mi tute ne necesas esti membro de iu asocio por chiujare repagi la kotizon. La chefa problemo estas, ke tiuj asocioj au nenion faras per tiu kotizmono au elspezas ghin por stultajhoj kaj sensencajhoj. Dum jardekoj tio okazis ekzemple che Svisa Esperanto-Societo, ghis kiam ili konsentis apogi la projekton "Svisa enciklopedio planlingva". Mi ne volas fanfaroni, sed eble temis pri la sola racia decido, kiun ili faris dum jaroj kaj jardekoj, kaj la monshparado indis, char temis pri serioza projekto, kvankam neniu ano de tiu asocio vere interesighas pri tiu libro (kiel montras la mankantaj reagoj post ghia apero). Ech ne unu asocio invitis min por fari prelegon.

Kaj probable ech ne unu nova esperantisto, kiu ludus iun iom pli gravan rolon, aperis post chiuj tiuj iniciatoj.

Tio estas la realeco, kara. Vi devas mem decidi, chu vi deziris subteni tiun realecon daure.
Kirilo
Kirilo diras:
2010-09-15 08:46
Kara Andy,

mi havas alian percepton. Mi timas, ke vi tiom seniluziiĝis pri E-organizaĵoj, ke vi amarsente nenion bonan plu vidas.

Rilate GEA: El propra sperto mi scias, ke tio, kion oni diras al ĵurnalisto, havas malgrandan influon al tio, kio poste aperas en la gazeto, bedaŭrinde. Nur unufoje en mia tuta vivo mi vidis vere bonan priplanlingvan artikolon de neesperantisto (de Agnieszka Krzemińska en la pola gazeto Polityka, ĉi-somere). Krome la agadon de GEA mi ne povas kritiki kompare kun alia E-organizaĵoj, fojfoje okazas ankaŭ io bona.

Rilate GIL: Mi de 2002 ĉiujare partoprenas la kunvenojn. La kvalito de la prelegoj fakte tre varias, tamen mi multon lernis, ne tediĝas kaj ĉiujare jam antaŭĝojas la venontan konferencon.
Ja estas kerno de ĉiam samaj homoj, sed ĉiujare aldoniĝas ankaŭ aliaj. La problemo estas, ke tiuj ne revenas regule, krom mi en la pasintaj jaroj estis apenaŭ novaj "kutimgastoj". Eble tio ŝuldiĝas al la ĝenerala krizo de tradiciaj asocioj, mi scias.
Mi neniel konfirmas viajn aserojn pri diktatoreca gvido de GIL, same por mi ne gravas la kunvenejo nek la ekstera formo de IntI, mi eĉ preferas tion al multkostaj sensaciefektaĵoj, kiuj ne plibonigas la enhavon.

"Ech ne unu asocio invitis min por fari prelegon."

Vi prelegis ĝuste ĉe GIL.
esperanto
esperanto diras:
2010-09-15 12:08
Lau mi tiuj landaj asocioj produktas, krom stulta propagando, nenion interesan.

Dum pluraj jaroj mi entuziasmighis pri GIL (mi alighis iam meze de la 90aj), Blanke ktp. ghis kiam mi rimarkis, ke chio tio movighas chirkau la cirklo kaj farighas mem speco de cirko kaj la ludejo de kelkaj homoj, kiuj lau la maniero de SED (kie ili edukighis) ignoras chian kritikon kaj chiajn konsilojn kaj proponojn kaj decidas chion mem, la aliaj "estraranoj" kaj membroj nur kapjesas, kaj la publiko konsumas. Dum la jaro mem tiuj membroj restas pasivaj (mi dissendadis plurajn cirkulerojn, reago mankis, kaj kontaktita oni chiukaze estas de neniu). Tiel GIL funkcias. De scienca asocio mi atendus pli altan nivelon kaj pli da kontakt-intershangho dumjara. Tiel GIL estas pli malpli nenio alia ol loka Eo-klubo de Berlino, kun kelkaj gastoj de ekstere, kaj la arangho estas rimarkita de neniu eksterulo. Sed ghi devus esti scienca arangho kun cento da partoprenantoj, por ke oni havu realan elekton. Tiaj aranghoj devus okazi en universitato kaj ne en naturamika domo, char okazante tie ili havas nenian prestighon. Sed che esperantistoj chio devas esti malmultekosta, kaj pro tio chio utime estas primitiva. Per tia mizerula "strategio"oni ridindigas kaj diskreditas sin mem.
Sed ni eble lasu tiun temon, char fruktodona diskuto pri ghi chiukaze ne povas okazi, se chiu restas sur sia pozicio.
Che GIL/Blanke oni devas agnoski, ke ili klopodas teni la asocion, sed tio faras ilin neatakeblaj kaj neerarivaj, lau la moto Der Papst - oder die Partei hat immer recht.
LukiZ
LukiZ diras:
2010-09-14 15:22
Andreas Künzli: "Gratulon pro la nuligo de Tejo Tutmonde! TEJOn mem vi ankau povas samtempe nuligi! Eble vi shparos ankorau pli da mono."

Ne temis pri mono, ĉar tio ne estis problema. Temis pri tio, ke en 21-a jareconto tia revuo ne plu plenumas sian informan rolon. Anstataŭe la rolon de plej grava informilo pri ĉiu agado transprenis interreto. Artikoloj, kiuj valoras ne nur informe, aperos en nove aldonita movada parto de Kontakto.

Se Vi legus ion pli ol nur la misgvidan titolon (do la artikolon mem kaj komentojn sub ĝi) Vi tuj komprenus, ke temas pri nuligo, sed pri translokigo de enhavo al pli taŭgaj lokoj ol dumonata revuo, kiu estis bona sed en 80-aj kaj 90-aj jaroj.
esperanto
esperanto diras:
2010-09-14 16:45
Cetere la lasta IJK kiun mi vizitis, estis en Sarajevo 2006. Sed unu tago sufichis. La kongreso faris al mi tiom mizeran impreson, kie mi forlasis ghin post tiu tago kaj post mia prelego. Ankau la traktado kiel alighinto kaj program-kontribuanto far tiuj sovaghaj bosniaj LKKanoj, al kiuj komplete mankis civilizita kaj deca konduto, estis vere NAUZA. La reston de mia tempo mi preferis pasigi en la malnova urbo - sen TEJO kaj for de chiaj "esperantistoj". Bedaurinde ili reaperis, chefe lautaj germanaj turistoj, kiam oni forveturis el Sarajevo. La koshmaro finighis nur en Makarska, kie ili feliche forlasis la buson kaj lasis min en paco.
Niko
Niko diras:
2010-09-14 21:57
Nu, mi gratulas al Andreas, ke li ankoraŭ kapablas komenti ĉe LF, kaj ne estas forŝlosita en ia civita prizono pro siaj "deliktoj".
esperanto
esperanto diras:
2010-09-14 22:04
feliche ne usona prizono, kie oni devas atendi 20 jarojn ghis oni rajtas akcepti la mortpunon. :-)
slavik
slavik diras:
2010-09-16 03:13
Mi ĝojas pri kunigo de la du gazetoj, antaŭe ambaŭ aspektis en miaj okuloj strangaĵo — jen interesa kolora revuo sen mencio de Esperantaj aferoj, jen tedeta movada informilo sen montri la veran kreivan forton de tiu movado (tekstoj de „Kontakto“).

Indas pripensi reabonon de „Kontakto“ do; mi ĉesis aboni ĝin per maljuniĝo, sen speciala decido pri tio.